Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
MATTHEW
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 22
Matt Esperant 22:1  Kaj respondante, Jesuo denove parolis al ili parabole, dirante:
Matt Esperant 22:2  La regno de la ĉielo similas al unu reĝo, kiu faris edziĝan feston por sia filo,
Matt Esperant 22:3  kaj sendis siajn sklavojn, por voki la invititojn al la edziĝa festo; kaj ili ne volis veni.
Matt Esperant 22:4  Poste li sendis aliajn sklavojn, dirante: Diru al la invititoj: Jen mi preparis la manĝon; miaj bovoj kaj miaj grasigitaj brutoj estas buĉitaj, kaj ĉio estas preta; venu al la edziĝa festo.
Matt Esperant 22:5  Sed ili malatentis, kaj foriris, unu al sia bieno, alia al sia komercado;
Matt Esperant 22:6  kaj la ceteraj, kaptinte liajn sklavojn, perfortis kaj mortigis ilin.
Matt Esperant 22:7  Kaj la reĝo koleris; kaj sendinte siajn armeojn, li pereigis tiujn mortigintojn kaj bruligis ilian urbon.
Matt Esperant 22:8  Tiam li diris al siaj sklavoj: La edziĝa festo estas preta, sed la invititoj ne estis indaj.
Matt Esperant 22:9  Iru do al la disirejoj de la vojoj, kaj ĉiujn, kiujn vi trovos, invitu al la edziĝa festo.
Matt Esperant 22:10  Kaj tiuj sklavoj, elirinte sur la vojojn, kunvenigis ĉiujn, kiujn ili trovis, malbonajn kaj bonajn; kaj la edziĝa festo pleniĝis de gastoj.
Matt Esperant 22:11  Sed la reĝo, enveninte por rigardi la gastojn, tie vidis viron, kiu ne havis sur si edziĝofestan veston;
Matt Esperant 22:12  kaj li diris al li: Amiko, kiel vi envenis ĉi tien, ne havante edziĝofestan veston? Kaj li silentadis.
Matt Esperant 22:13  Tiam la reĝo diris al siaj servantoj: Ligu lin mane kaj piede, kaj elĵetu lin en la eksteran mallumon; tie estos la plorado kaj la grincado de dentoj.
Matt Esperant 22:14  Ĉar multaj estas vokitaj, sed malmultaj estas elektitaj.
Matt Esperant 22:15  Tiam iris la Fariseoj, kaj konsiliĝis, kiel ili povos impliki lin per interparolado.
Matt Esperant 22:16  Kaj ili sendis al li siajn disĉiplojn kun la Herodanoj, por diri: Majstro, ni scias, ke vi estas verama, kaj instruas laŭ vero la vojon de Dio, kaj ne zorgas pri iu ajn; ĉar vi ne favoras la personon de homoj.
Matt Esperant 22:17  Diru do al ni, kiel ŝajnas al vi? ĉu konvenas doni tributon al Cezaro, aŭ ne?
Matt Esperant 22:18  Sed Jesuo, sciante ilian ruzecon, diris: Kial vi min provas, hipokrituloj?
Matt Esperant 22:19  Montru al mi la tributan moneron. Kaj ili alportis al li denaron.
Matt Esperant 22:20  Kaj li diris al ili: Kies estas ĉi tiu bildo kaj la surskribaĵo?
Matt Esperant 22:21  Ili diris al li: De Cezaro. Tiam li diris al ili: Redonu do al Cezaro la propraĵon de Cezaro, kaj al Dio la propraĵon de Dio.
Matt Esperant 22:22  Kaj aŭdinte, ili miris, kaj lin lasis kaj foriris.
Matt Esperant 22:23  En tiu sama tago alvenis al li Sadukeoj, kiuj diras, ke ne estas releviĝo; kaj ili demandis lin, dirante:
Matt Esperant 22:24  Majstro, Moseo diris: Se iu mortas, ne havante infanojn, lia frato edziĝu kun lia edzino kaj naskigu idaron al sia frato.
Matt Esperant 22:25  Estis ĉe ni sep fratoj; kaj la unua edziĝis kaj mortis, kaj ne havante idaron, lasis sian edzinon al sia frato;
Matt Esperant 22:26  tiel same ankaŭ la dua, kaj la tria, ĝis la sepa.
Matt Esperant 22:28  En la releviĝo do, por kiu el la sep ŝi estos edzino? ĉar ĉiuj ŝin havis.
Matt Esperant 22:29  Sed Jesuo responde diris: Vi eraras, ne sciante la Skribojn, nek la potencon de Dio.
Matt Esperant 22:30  Ĉar en la releviĝo oni nek edziĝas nek edziniĝas, sed estas kiel anĝeloj en la ĉielo.
Matt Esperant 22:31  Sed pri la releviĝo el la mortintoj, ĉu vi ne legis tion, kio estis dirita al vi de Dio, nome:
Matt Esperant 22:32  Mi estas la Dio de Abraham kaj la Dio de Isaak kaj la Dio de Jakob? Dio estas Dio ne de la mortintoj, sed de la vivantoj.
Matt Esperant 22:33  Kaj kiam la homamaso tion aŭdis, ili miregis pro lia instruado.
Matt Esperant 22:34  Sed la Fariseoj, aŭdinte, ke li silentigis la Sadukeojn, kune kolektiĝis.
Matt Esperant 22:35  Kaj unu el ili, leĝisto, demandis lin, provante lin:
Matt Esperant 22:37  Kaj li diris al li: Amu la Eternulon, vian Dion, per via tuta koro kaj per via tuta animo kaj per via tuta menso.
Matt Esperant 22:39  Kaj dua estas simila al ĝi: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
Matt Esperant 22:40  De ĉi tiuj du ordonoj dependas la tuta leĝo kaj la profetoj.
Matt Esperant 22:41  Kaj kiam la Fariseoj jam kunvenis, Jesuo ilin demandis,
Matt Esperant 22:42  dirante: Kion vi pensas pri la Kristo? kies filo li estas? Ili diris al li: De David.
Matt Esperant 22:43  Li diris al ili: Kial do David, en la Spirito, lin nomas Sinjoro, dirante:
Matt Esperant 22:44  La Eternulo diris al mia Sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
Matt Esperant 22:45  Se do David nomas lin Sinjoro, kiel li estas lia filo?
Matt Esperant 22:46  Kaj neniu povis respondi unu vorton al li, nek iu post tiu tago plu kuraĝis fari al li demandon.