PROVERBS
Chapter 25
Prov | Esperant | 25:1 | Ankaŭ ĉi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de Ĥizkija, reĝo de Judujo. | |
Prov | Esperant | 25:3 | La ĉielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de reĝoj estas neesplorebla. | |
Prov | Esperant | 25:7 | Ĉar pli bone estas, se oni diros al vi: Leviĝu ĉi tien, Ol se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj. | |
Prov | Esperant | 25:8 | Ne komencu tuj disputi; Ĉar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos? | |
Prov | Esperant | 25:12 | Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas saĝa admonanto por aŭskultanta orelo. | |
Prov | Esperant | 25:13 | Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro. | |
Prov | Esperant | 25:14 | Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras. | |
Prov | Esperant | 25:16 | Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin. | |
Prov | Esperant | 25:17 | Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus. | |
Prov | Esperant | 25:18 | Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston. | |
Prov | Esperant | 25:20 | Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta. | |
Prov | Esperant | 25:21 | Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon; | |
Prov | Esperant | 25:24 | Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo. | |
Prov | Esperant | 25:25 | Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, Tiel estas bona sciigo el lando malproksima. | |