Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 33
Job Esperant 33:1  Aŭskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu ĉiujn miajn vortojn.
Job Esperant 33:2  Jen mi malfermis mian buŝon, Parolas mia lango en mia gorĝo.
Job Esperant 33:3  Ĝuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.
Job Esperant 33:4  La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.
Job Esperant 33:5  Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraŭ mi, kaj stariĝu.
Job Esperant 33:6  Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaŭ estas farita el argilo.
Job Esperant 33:7  Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia ŝarĝo ne pezos sur vi.
Job Esperant 33:8  Vi parolis antaŭ miaj oreloj, Kaj mi aŭdis la sonon de tiaj vortoj:
Job Esperant 33:9  Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;
Job Esperant 33:10  Jen Li trovis ion riproĉindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;
Job Esperant 33:11  Li metis miajn piedojn en ŝtipon; Li observas ĉiujn miajn vojojn.
Job Esperant 33:12  Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; Ĉar Dio estas pli granda ol homo.
Job Esperant 33:13  Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj?
Job Esperant 33:14  Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.
Job Esperant 33:15  En sonĝo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,
Job Esperant 33:16  Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin,
Job Esperant 33:17  Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraŭ fiereco,
Job Esperant 33:18  Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon.
Job Esperant 33:19  Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj.
Job Esperant 33:20  Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo, Kaj por lia animo la frandaĵo.
Job Esperant 33:21  Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj.
Job Esperant 33:22  Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.
Job Esperant 33:23  Sed se li havas por si anĝelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,
Job Esperant 33:24  Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, Ĉar Mi trovis pardonigon.
Job Esperant 33:25  Tiam lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.
Job Esperant 33:26  Li preĝas al Dio, Kaj ĉi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizaĝon kun ĝojo, Kaj rekompencas la homon laŭ lia virteco.
Job Esperant 33:27  Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;
Job Esperant 33:28  Li liberigis mian animon, ke ĝi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.
Job Esperant 33:29  Ĉion ĉi tion Dio faras Du aŭ tri fojojn kun homo,
Job Esperant 33:30  Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.
Job Esperant 33:31  Atentu, Ijob, aŭskultu min; Silentu, kaj mi parolos.
Job Esperant 33:32  Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, ĉar mi dezirus, ke vi montriĝu prava.
Job Esperant 33:33  Se ne, tiam aŭskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi saĝon.