Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next
Chapter 9
Job Esperant 9:2  Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?
Job Esperant 9:3  Se li volus havi kun Li juĝan disputon, Li ne povus respondi al Li eĉ unu kontraŭ mil.
Job Esperant 9:4  Li estas saĝa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuraĝus stari kontraŭ Li kaj restus sendifekta?
Job Esperant 9:5  Li forŝovas montojn, kaj ili eĉ ne rimarkas, Ke Li renversis ilin en Sia kolero;
Job Esperant 9:6  Li skuas la teron de ĝia loko, Ke ĝiaj kolonoj tremas;
Job Esperant 9:7  Li diras al la suno, kaj ĝi ne leviĝas, Kaj la stelojn Li sigelfermas;
Job Esperant 9:8  Li sola etendas la ĉielon, Kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro;
Job Esperant 9:9  Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, Kaj la stelojn de la sudo;
Job Esperant 9:10  Li faras neesploreblajn grandaĵojn, Kaj nekalkuleblajn mirindaĵojn.
Job Esperant 9:11  Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion eĉ ne vidos; Li pasos, kaj mi eĉ ne rimarkos Lin.
Job Esperant 9:12  Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li: Kion Vi faras?
Job Esperant 9:13  Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksiĝas la helpantoj de Rahab.
Job Esperant 9:14  Des pli ĉu mi povus respondi al Li, Ĉu mi povus elekti vortojn kontraŭ Li?
Job Esperant 9:15  Eĉ se mi estus prava, mi ne respondus; Sed mi nur petegus mian juĝanton.
Job Esperant 9:16  Se mi vokus kaj Li respondus, Mi ne kredus, ke Li aŭdis mian voĉon,
Job Esperant 9:17  Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.
Job Esperant 9:18  Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolĉo.
Job Esperant 9:19  Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas juĝon, kiu alvokos min?
Job Esperant 9:20  Se mi montros mian pravecon, mia propra buŝo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo.
Job Esperant 9:21  Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon.
Job Esperant 9:22  Ĉio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaŭ pereigas.
Job Esperant 9:23  Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas ĉe la elprovado de senkulpuloj.
Job Esperant 9:24  La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizaĝon de ĝiaj juĝistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu?
Job Esperant 9:25  Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon;
Job Esperant 9:26  Ili forkuris, kiel ŝipetoj el kano, Kiel aglo flugas al manĝotaĵo.
Job Esperant 9:27  Se mi ekpensas: Mi forgesos mian plendon, Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos:
Job Esperant 9:28  Tiam mi ektremas pro ĉiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.
Job Esperant 9:29  Mi restos ja malprava; Por kio do mi vane min turmentas?
Job Esperant 9:30  Se mi lavus min per neĝa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo,
Job Esperant 9:31  Eĉ tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus.
Job Esperant 9:32  Ĉar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaŭ iri al juĝo.
Job Esperant 9:33  Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaŭ.
Job Esperant 9:34  Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min;
Job Esperant 9:35  Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin, Ĉar ne tia mi estas en mi mem.