Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next
Chapter 41
Job Esperant 41:1  Ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko, Aŭ ligi per ŝnuro ĝian langon?
Job Esperant 41:2  Ĉu vi povas trameti kanon tra ĝia nazo Kaj trapiki ĝian vangon per pikilo?
Job Esperant 41:3  Ĉu ĝi multe petegos vin, Aŭ parolos al vi flataĵojn?
Job Esperant 41:4  Ĉu ĝi faros interligon kun vi? Ĉu vi povas preni ĝin kiel porĉiaman sklavon?
Job Esperant 41:5  Ĉu vi amuziĝos kun ĝi kiel kun birdo? Aŭ ĉu vi ligos ĝin por viaj knabinoj?
Job Esperant 41:6  Ĉu kamaradoj ĝin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj?
Job Esperant 41:7  Ĉu vi povas plenigi per pikiloj ĝian haŭton Kaj per fiŝistaj hokoj ĝian kapon?
Job Esperant 41:8  Metu sur ĝin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj ĝin ne plu entreprenos.
Job Esperant 41:9  Vidu, la espero ĉiun trompos; Jam ekvidinte ĝin, li falos.
Job Esperant 41:10  Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin; Kiu do povas stari antaŭ Mi?
Job Esperant 41:11  Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.
Job Esperant 41:12  Mi ne silentos pri ĝiaj membroj, Pri ĝia forto kaj bela staturo.
Job Esperant 41:13  Kiu povas levi ĝian veston? Kiu aliros al ĝia paro da makzeloj?
Job Esperant 41:14  Kiu povas malfermi la pordon de ĝia vizaĝo? Teruro ĉirkaŭas ĝiajn dentojn.
Job Esperant 41:15  Ĝiaj fieraj skvamoj estas kiel ŝildoj, Interligitaj per fortika sigelo;
Job Esperant 41:16  Unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel, Ke aero ne povas trairi tra ili;
Job Esperant 41:17  Unu alfortikiĝis al la alia, Interkuniĝis kaj ne disiĝas.
Job Esperant 41:18  Ĝia terno briligas lumon, Kaj ĝiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la ĉielruĝo.
Job Esperant 41:19  El ĝia buŝo eliras torĉoj, Elkuras flamaj fajreroj.
Job Esperant 41:20  El ĝiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aŭ kaldrono.
Job Esperant 41:21  Ĝia spiro ekbruligas karbojn, Kaj flamo eliras el ĝia buŝo.
Job Esperant 41:22  Sur ĝia kolo loĝas forto, Kaj antaŭ ĝi kuras teruro.
Job Esperant 41:23  La partoj de ĝia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur ĝi, kaj ne ŝanceliĝas.
Job Esperant 41:24  Ĝia koro estas malmola kiel ŝtono, Kaj fortika kiel suba muelŝtono.
Job Esperant 41:25  Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj, Konsterniĝas de teruro.
Job Esperant 41:26  Glavo, kiu alproksimiĝas al ĝi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aŭ kiraso.
Job Esperant 41:27  Feron ĝi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon.
Job Esperant 41:28  Ne forpelos ĝin sago; Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi.
Job Esperant 41:29  Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon, Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.
Job Esperant 41:30  Sube ĝi havas akrajn pecetojn; Kiel draŝrulo ĝi kuŝas sur la ŝlimo.
Job Esperant 41:31  Kiel kaldronon ĝi ondigas la profundon; La maron ĝi kirlas kiel ŝmiraĵon.
Job Esperant 41:32  La vojo post ĝi lumas; La abismo aperas kiel grizaĵo.
Job Esperant 41:33  Ne ekzistas sur la tero io simila al ĝi; Ĝi estas kreita sentima.
Job Esperant 41:34  Ĝi rigardas malestime ĉion altan; Ĝi estas reĝo super ĉiuj sovaĝaj bestoj.