Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next
Chapter 10
Prov Esperant 10:1  Sentencoj de Salomono. Saĝa filo estas ĝojo por sia patro, Kaj filo malsaĝa estas malĝojo por sia patrino.
Prov Esperant 10:2  Maljustaj trezoroj ne donas utilon; Sed bonfaremo savas de morto.
Prov Esperant 10:3  La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpuŝas.
Prov Esperant 10:4  Maldiligenta mano malriĉigas; Sed mano de diligentuloj riĉigas.
Prov Esperant 10:5  Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo saĝa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda.
Prov Esperant 10:6  Beno estas sur la kapo de piulo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.
Prov Esperant 10:7  La memoro de piulo estas benata; Sed la nomo de malpiuloj forputros.
Prov Esperant 10:8  Kiu havas saĝan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.
Prov Esperant 10:9  Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendanĝere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita.
Prov Esperant 10:10  Kiu grimacas per la okulo, tiu kaŭzas suferon; Kaj kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos.
Prov Esperant 10:11  La buŝo de piulo estas fonto de vivo; Sed la buŝo de malpiulo kaŝas krimon.
Prov Esperant 10:12  Malamo kaŭzas malpacon; Sed amo kovras ĉiujn pekojn.
Prov Esperant 10:13  Sur la lipoj de prudentulo troviĝas saĝo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensaĝulo.
Prov Esperant 10:14  Saĝuloj konservas la scion; Sed la buŝo de malsaĝulo estas proksima al la pereo.
Prov Esperant 10:15  La havo de riĉulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malriĉuloj estas ilia malriĉo.
Prov Esperant 10:16  La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko.
Prov Esperant 10:17  Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forĵetas atentigon, tiu restas en eraro.
Prov Esperant 10:18  Kiu kaŝas malamon, tiu havas falseman buŝon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsaĝulo.
Prov Esperant 10:19  Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa.
Prov Esperant 10:20  La lango de piulo estas plej bonspeca arĝento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio.
Prov Esperant 10:21  La lipoj de piulo gvidas multajn; Sed malsaĝuloj mortas pro manko de saĝo.
Prov Esperant 10:22  La beno de la Eternulo riĉigas, Kaj malĝojon Li ne aldonas al ĝi.
Prov Esperant 10:23  Por malsaĝulo estas ĝojo fari malbonon; Kaj saĝo, por saĝulo.
Prov Esperant 10:24  Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili.
Prov Esperant 10:25  Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas; Sed piulo havas eternan fundamenton.
Prov Esperant 10:26  Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj, Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis.
Prov Esperant 10:27  La timo antaŭ la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj.
Prov Esperant 10:28  La atendo de piuloj fariĝos ĝojo; Sed la espero de malpiuloj pereos.
Prov Esperant 10:29  La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo, Sed pereo por la malbonfarantoj.
Prov Esperant 10:30  Piulo neniam falpuŝiĝos; Sed la malpiuloj ne restos sur la tero.
Prov Esperant 10:31  La buŝo de piulo eligas saĝon; Sed lango falsema estos ekstermita.
Prov Esperant 10:32  La lipoj de piulo anoncas favoraĵon, Kaj la buŝo de malpiuloj malicaĵon.