PROVERBS
Chapter 1
Prov | Esperant | 1:7 | La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas. | |
Prov | Esperant | 1:8 | Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino; | |
Prov | Esperant | 1:11 | Se ili diros: Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkaŭze insidos senkulpulojn; | |
Prov | Esperant | 1:19 | Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto. | |
Prov | Esperant | 1:21 | Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj; En la urbo ĝi diras siajn parolojn. | |
Prov | Esperant | 1:22 | Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion? | |
Prov | Esperant | 1:23 | Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn. | |
Prov | Esperant | 1:27 | Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero: | |
Prov | Esperant | 1:32 | Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas. | |