Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next
Chapter 16
Prov Esperant 16:1  Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango.
Prov Esperant 16:2  Ĉiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn.
Prov Esperant 16:3  Transdonu al la Eternulo viajn farojn; Tiam viaj entreprenoj staros forte.
Prov Esperant 16:4  Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon; Eĉ malvirtulo estas farita por tago de malbono.
Prov Esperant 16:5  Ĉiu malhumilulo estas abomenaĵo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita.
Prov Esperant 16:6  Per bono kaj vero pardoniĝas peko; Kaj per timo antaŭ la Eternulo oni evitas malbonon.
Prov Esperant 16:7  Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li.
Prov Esperant 16:8  Pli bona estas malmulto, sed kun justeco, Ol granda profito, sed maljusta.
Prov Esperant 16:9  La koro de homo pripensas sian vojon; Sed la Eternulo direktas lian iradon.
Prov Esperant 16:10  Sorĉo estas sur la lipoj de reĝo; Lia buŝo ne peku ĉe la juĝo.
Prov Esperant 16:11  Ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; Ĉiuj pezilŝtonoj en la sako estas Lia faro.
Prov Esperant 16:12  Abomenaĵo por reĝoj estas fari maljustaĵon; Ĉar per justeco staras fortike la trono.
Prov Esperant 16:13  Al la reĝoj plaĉas lipoj veramaj; Kaj ili amas tiun, kiu parolas la veron.
Prov Esperant 16:14  Kolero de reĝo estas kuriero de morto; Sed homo saĝa igas ĝin pardoni.
Prov Esperant 16:15  Luma vizaĝo de reĝo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo.
Prov Esperant 16:16  Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento.
Prov Esperant 16:17  La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon.
Prov Esperant 16:18  Antaŭ la pereo iras fiereco; Kaj antaŭ la falo iras malhumileco.
Prov Esperant 16:19  Pli bone estas esti humila kun malriĉuloj, Ol dividi akiron kun fieruloj.
Prov Esperant 16:20  Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas feliĉa.
Prov Esperant 16:21  Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata saĝulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon.
Prov Esperant 16:22  Saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsaĝuloj estas malsaĝeco.
Prov Esperant 16:23  La koro de saĝulo prudentigas lian buŝon, Kaj en lia buŝo plivaloriĝas la instruo.
Prov Esperant 16:24  Agrabla parolo estas freŝa mielo, Dolĉa por la animo kaj saniga por la ostoj.
Prov Esperant 16:25  Iufoje vojo ŝajnas ĝusta al homo, Kaj tamen ĝia fino kondukas al la morto.
Prov Esperant 16:26  Kiu laboras, tiu laboras por si mem; Ĉar lin devigas lia buŝo.
Prov Esperant 16:27  Malbona homo kaŭzas malbonon; Kaj sur liaj lipoj estas kvazaŭ brulanta fajro.
Prov Esperant 16:28  Malica homo disvastigas malpacon; Kaj kalumnianto disigas amikojn.
Prov Esperant 16:29  Rabemulo forlogas sian proksimulon Kaj kondukas lin sur vojo malbona.
Prov Esperant 16:30  Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon.
Prov Esperant 16:31  Krono de gloro estas la grizeco; Sur la vojo de justeco ĝi estas trovata.
Prov Esperant 16:32  Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo.
Prov Esperant 16:33  Sur la baskon oni ĵetas loton; Sed ĝia tuta decido estas de la Eternulo.