Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
PROVERBS
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 24
Prov Esperant 24:1  Ne sekvu malbonajn homojn, Kaj ne deziru esti kun ili;
Prov Esperant 24:2  Ĉar ilia koro pensas pri perfortaĵo, Kaj ilia buŝo parolas malbonaĵon.
Prov Esperant 24:3  Per saĝo konstruiĝas domo, Kaj per prudento ĝi fortikiĝas;
Prov Esperant 24:4  Kaj per sciado la ĉambroj pleniĝas Per ĉia havo grandvalora kaj agrabla.
Prov Esperant 24:5  Homo saĝa havas forton, Kaj homo prudenta estas potenca.
Prov Esperant 24:6  Kun pripenso faru militon; Kaj venko venas per multe da konsilantoj.
Prov Esperant 24:7  Tro alta estas la saĝo por malsaĝulo; Ĉe la pordego li ne malfermos sian buŝon.
Prov Esperant 24:8  Kiu intencas fari malbonon, Tiun oni nomas maliculo.
Prov Esperant 24:9  Malico de malsaĝulo estas peko; Kaj blasfemanto estas abomenaĵo por homo.
Prov Esperant 24:10  Se vi montriĝis malforta en tago de mizero, Via forto estas ja malgranda.
Prov Esperant 24:11  Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto.
Prov Esperant 24:12  Se vi diras: Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj.
Prov Esperant 24:13  Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo;
Prov Esperant 24:14  Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos.
Prov Esperant 24:15  Ne insidu, ho malvirtulo, kontraŭ la domo de virtulo; Ne ataku lian ripozejon;
Prov Esperant 24:16  Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos; Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo.
Prov Esperant 24:17  Kiam falas via malamiko, ne ĝoju, Kaj ĉe lia malfeliĉo via koro ne plezuriĝu;
Prov Esperant 24:18  Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron.
Prov Esperant 24:19  Ne koleru kontraŭ malbonfarantoj, Kaj ne enviu la malvirtulojn;
Prov Esperant 24:20  Ĉar la malbonulo ne havos estontecon; La lumilo de malvirtuloj estingiĝos.
Prov Esperant 24:21  Timu, mia filo, la Eternulon kaj la reĝon; Kun ribeluloj ne komunikiĝu.
Prov Esperant 24:22  Ĉar subite venos ilia pereo; Kaj kiu scias, kiam venos la puno de ambaŭ?
Prov Esperant 24:23  Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone.
Prov Esperant 24:24  Kiu diras al malvirtulo: Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj.
Prov Esperant 24:25  Sed kiuj faras riproĉojn, tiuj plaĉas, Kaj sur ilin venos bona beno.
Prov Esperant 24:26  Kiu respondas ĝustajn vortojn, Tiu kisas per la lipoj.
Prov Esperant 24:27  Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu ĉion sur via kampo; Kaj poste aranĝu vian domon.
Prov Esperant 24:28  Ne atestu sen kaŭzo kontraŭ via proksimulo; Ĉu vi trompus per via buŝo?
Prov Esperant 24:29  Ne diru: Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li; Mi redonos al la homo laŭ lia faro.
Prov Esperant 24:30  Mi pasis tra kampo de homo maldiligenta Kaj tra vinberĝardeno de sensaĝulo;
Prov Esperant 24:31  Kaj jen ĉie elkreskis urtiko, Ĉio estas kovrita de dornoj, Kaj la ŝtona muro estas detruita.
Prov Esperant 24:32  Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon:
Prov Esperant 24:33  Iom da dormo, iom da dormeto, Iom da kunmeto de la manoj por kuŝado;
Prov Esperant 24:34  Kaj venos via malriĉeco kiel rabisto, Kaj via senhaveco kiel viro armita.