Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOSHUA
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 15
Josh Esperant 15:1  La lotaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj familioj estis: ĉe la limo de Edom la dezerto Cin, sude, en la suda fino de la lando.
Josh Esperant 15:2  Ilia suda limo estis de la fino de la Sala Maro, de la golfo, kiu direktiĝas suden.
Josh Esperant 15:3  Kaj ĝi iras de sude al la altaĵo Akrabim kaj pasas tra Cin kaj leviĝas de sude ĝis Kadeŝ-Barnea kaj pasas tra Ĥecron kaj leviĝas ĝis Adar kaj turniĝas al Karka
Josh Esperant 15:4  kaj pasas tra Acmon kaj iras al la torento Egipta; kaj la fino de la limo estas la maro. Tio estu por vi la limo suda.
Josh Esperant 15:5  Kaj la limo oriente estas la Sala Maro ĝis la fino de Jordan; kaj la limo de la flanko norda estas de la golfo de la maro ĉe la fino de Jordan;
Josh Esperant 15:6  kaj la limo leviĝas al Bet-Ĥogla kaj pasas norde al Bet-Araba, kaj la limo leviĝas al la ŝtono de Bohan, filo de Ruben.
Josh Esperant 15:7  Kaj la limo leviĝas al Debir de la valo Aĥor, kaj norde ĝi turniĝas al Gilgal, kiu estas kontraŭ la altaĵo Adumim, kiu estas sude de la torento; kaj la limo pasas al la akvo En-Ŝemeŝ kaj finiĝas ĉe En-Rogel.
Josh Esperant 15:8  Kaj la limo leviĝas al la valo de la filo de Hinom, ĉe la suda flanko de la Jebusidoj, kio estas Jerusalem, kaj la limo leviĝas al la supro de la monto, kiu estas okcidente kontraŭ la valo de Hinom, kiu estas ĉe la fino de la valo Refaim norde.
Josh Esperant 15:9  Kaj de la supro de la monto la limo turniĝas al la fonto de la akvo Neftoaĥ kaj iras al la urboj de la monto Efron; kaj la limo turniĝas al Baala, kiu estas Kirjat-Jearim.
Josh Esperant 15:10  Kaj la limo turniĝas de Baala okcidenten al la monto Ŝeir, kaj iras preter la norda flanko de la monto Jearim, kiu estas Kesalon, kaj malleviĝas al Bet-Ŝemeŝ kaj iras al Timna;
Josh Esperant 15:11  kaj la limo iras preter la norda flanko de Ekron; kaj la limo turniĝas al Ŝikron kaj pasas tra la monto Baala kaj iras al Jabneel; kaj la fino de la limo estas ĉe la maro.
Josh Esperant 15:12  La okcidenta limo estas la Granda Maro. Ĉi tiu limo estas la limo de la Jehudaidoj ĉirkaŭe, laŭ iliaj familioj.
Josh Esperant 15:13  Kaj al Kaleb, filo de Jefune, estis donita parto meze de la Jehudaidoj, laŭ la diro de la Eternulo al Josuo, la urbo de Arba, patro de Anak (tio estas Ĥebron).
Josh Esperant 15:14  Kaj Kaleb elpelis el tie la tri filojn de Anak: Ŝeŝaj kaj Aĥiman kaj Talmaj, la naskitojn de Anak.
Josh Esperant 15:15  Kaj de tie li iris al la loĝantoj de Debir; la nomo de Debir antaŭe estis Kirjat-Sefer.
Josh Esperant 15:16  Kaj Kaleb diris: Kiu venkobatos Kirjat-Seferon kaj prenos ĝin, al tiu mi donos mian filinon Aĥsa kiel edzinon.
Josh Esperant 15:17  Kaj prenis ĝin Otniel, filo de Kenaz, frato de Kaleb; kaj li donis al li sian filinon Aĥsa kiel edzinon.
Josh Esperant 15:18  Kaj kiam ŝi venis, ŝi instigis lin peti de ŝia patro kampon. Kaj ŝi malsupreniĝis de la azeno, kaj Kaleb diris al ŝi: Kio estas al vi?
Josh Esperant 15:19  Kaj ŝi diris: Donu al mi benon; ĉar vi donis al mi teron sudflankan, tial donu al mi ankaŭ akvofontojn. Kaj li donis al ŝi fontojn suprajn kaj fontojn malsuprajn.
Josh Esperant 15:20  Jen estas la posedaĵo de la tribo de la Jehudaidoj laŭ iliaj familioj.
Josh Esperant 15:21  Kaj la urboj ĉe la rando de la tribo de la Jehudaidoj, apud la limo de Edom sude, estis: Kabceel kaj Eder kaj Jagur
Josh Esperant 15:25  kaj Ĥacor-Ĥadata kaj Keriot-Ĥecron (tio estas Ĥacor),
Josh Esperant 15:32  kaj Lebaot kaj Ŝilĥim kaj Ain kaj Rimon. La nombro de ĉiuj urboj estis dudek naŭ kaj iliaj vilaĝoj.
Josh Esperant 15:36  kaj Ŝaaraim kaj Aditaim kaj Gedera kaj Gederotaim: dek kvar urboj kaj iliaj vilaĝoj.
Josh Esperant 15:41  kaj Gederot, Bet-Dagon kaj Naama kaj Makeda: dek ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.
Josh Esperant 15:44  kaj Keila kaj Aĥzib kaj Mareŝa: naŭ urboj kaj iliaj vilaĝoj.
Josh Esperant 15:46  De Ekron ĝis la maro ĉio, kio estas ĉirkaŭ Aŝdod kaj ĝiaj vilaĝoj.
Josh Esperant 15:47  Aŝdod, ĝiaj urbetoj kaj ĝiaj vilaĝoj; Gaza, ĝiaj urbetoj kaj ĝiaj vilaĝoj, ĝis la torento Egipta; kaj la Granda Maro estas la limo.
Josh Esperant 15:51  kaj Goŝen kaj Ĥolon kaj Gilo: dek unu urboj kaj iliaj vilaĝoj.
Josh Esperant 15:54  kaj Ĥumta kaj Kirjat-Arba (tio estas Ĥebron) kaj Cior; naŭ urboj kaj iliaj vilaĝoj.
Josh Esperant 15:57  Kain, Gibea kaj Timna: dek urboj kaj iliaj vilaĝoj.
Josh Esperant 15:59  kaj Maarat kaj Bet-Anot kaj Eltekon: ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.
Josh Esperant 15:60  Kirjat-Baal (tio estas Kirjat-Jearim) kaj Raba: du urboj kaj iliaj vilaĝoj.
Josh Esperant 15:62  kaj Nibŝan kaj la Urbo de Salo kaj En-Gedi: ses urboj kaj iliaj vilaĝoj.
Josh Esperant 15:63  Sed la Jebusidojn, loĝantojn de Jerusalem, la Jehudaidoj ne povis forpeli; kaj la Jebusidoj restis kun la Jehudaidoj en Jerusalem ĝis la nuna tago.