Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next
Chapter 31
Job Esperant 31:1  Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.
Job Esperant 31:2  Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?
Job Esperant 31:3  Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo, Kaj forpuŝon de malbonagantoj?
Job Esperant 31:4  Ĉu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn?
Job Esperant 31:5  Ĉu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?
Job Esperant 31:6  Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkiĝos pri mia senkulpeco.
Job Esperant 31:7  Se mia paŝo forkliniĝis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluiĝis makulo:
Job Esperant 31:8  Tiam mi semu kaj alia manĝu, Kaj mia idaro elradikiĝu.
Job Esperant 31:9  Se mia koro forlogiĝis al virino, Kaj mi kaŝe atendis ĉe la pordo de mia amiko:
Job Esperant 31:10  Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj kliniĝu super ŝi.
Job Esperant 31:11  Ĉar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni juĝistoj.
Job Esperant 31:12  Tio estas fajro, kiu ekstermas ĝis la abismo, Kaj mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus.
Job Esperant 31:13  Ĉu mi malŝatis la rajton de mia servisto aŭ de mia servistino, Kiam ili havis juĝan aferon kun mi?
Job Esperant 31:14  Tiam kion mi farus, kiam Dio leviĝus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?
Job Esperant 31:15  Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaŭ lin.
Job Esperant 31:16  Ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aŭ ĉu mi turmentis la okulojn de vidvino?
Job Esperant 31:17  Ĉu mian panpecon mi manĝis sola? Ĉu ne manĝis de ĝi ankaŭ orfo?
Job Esperant 31:18  Ĉar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.
Job Esperant 31:19  Kiam mi vidis malfeliĉulon sen vesto Kaj malriĉulon sen kovro,
Job Esperant 31:20  Ĉu tiam ne benis min liaj lumboj, Ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj?
Job Esperant 31:21  Se mi levis mian manon kontraŭ orfon, Ĉar mi vidis en la pordego helpon al mi,
Job Esperant 31:22  En tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompiĝu de kano.
Job Esperant 31:23  Ĉar mi timas la punon de Dio, Kaj ĝian pezon mi ne povus elteni.
Job Esperant 31:24  Ĉu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido?
Job Esperant 31:25  Ĉu mi ĝojis, ke mia riĉeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris?
Job Esperant 31:26  Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan,
Job Esperant 31:27  Ĉu tiam sekrete forlogiĝis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano?
Job Esperant 31:28  Ankaŭ tio estus krimo juĝinda, Ĉar mi forneus per tio Dion en la alto.
Job Esperant 31:29  Ĉu mi ĝojis pri malfeliĉo de mia malamiko? Aŭ ĉu mi estis ravita, se lin trafis malbono?
Job Esperant 31:30  Mi ne permesis al mia gorĝo peki Per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo.
Job Esperant 31:31  Ĉu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satiĝus de lia karno!
Job Esperant 31:32  Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.
Job Esperant 31:33  Ĉu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kaŝi en mia brusto miajn pekojn?
Job Esperant 31:34  En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.
Job Esperant 31:35  Ho, se iu aŭskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,
Job Esperant 31:36  Mi portus ĝin sur mia ŝultro, Mi metus ĝin sur min kiel kronon,
Job Esperant 31:37  Mi raportus al li pri la nombro de miaj paŝoj; Mi alproksimiĝus al li kiel al princo.
Job Esperant 31:38  Se mia lando kriis kontraŭ mi, Kaj ĝiaj sulkoj ploris,
Job Esperant 31:39  Se ĝiajn fruktojn mi manĝis senpage, Kaj mi afliktis la animon de ĝiaj mastroj:
Job Esperant 31:40  Tiam anstataŭ tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataŭ hordeo dornoj. Finiĝis la paroloj de Ijob.