Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
JOB
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 38
Job Esperant 38:1  La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:
Job Esperant 38:2  Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?
Job Esperant 38:3  Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
Job Esperant 38:4  Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.
Job Esperant 38:5  Kiu starigis ĝiajn mezurojn, se vi tion scias? Aŭ kiu etendis super ĝi rektoŝnuron?
Job Esperant 38:6  Sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj, Aŭ kiu kuŝigis ĝian angulŝtonon,
Job Esperant 38:7  Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj ĝojkriado de ĉiuj filoj de Dio?
Job Esperant 38:8  Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam ĝi elpuŝiĝis kvazaŭ el la ventro de patrino;
Job Esperant 38:9  Kiam Mi faris la nubon ĝia vesto Kaj mallumon ĝiaj vindaĵoj,
Job Esperant 38:10  Kaj starigis al ĝi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,
Job Esperant 38:11  Kaj diris: Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu, Kaj ĉi tie rompiĝados viaj majestaj ondoj?
Job Esperant 38:12  Ĉu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenruĝo ĝian lokon,
Job Esperant 38:13  Ke ĝi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuiĝu el ĝi;
Job Esperant 38:14  Ke ilia internaĵo renversiĝu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuziĝu;
Job Esperant 38:15  Ke de la malpiuloj forpreniĝu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?
Job Esperant 38:16  Ĉu vi venis ĝis la fontoj de la maro? Kaj ĉu vi iradis sur la fundo de la abismo?
Job Esperant 38:17  Ĉu malfermiĝis antaŭ vi la pordego de la morto? Kaj ĉu vi vidis la pordegon de la mallumego?
Job Esperant 38:18  Ĉu vi pririgardis la larĝon de la tero? Diru, ĉu vi scias ĉion ĉi tion?
Job Esperant 38:19  Kie estas la vojo al la loĝejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo,
Job Esperant 38:20  Ke vi konduku ĝin al ĝia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al ĝia domo?
Job Esperant 38:21  Ĉu vi sciis, kiam vi naskiĝos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?
Job Esperant 38:22  Ĉu vi venis al la devenejo de la neĝo, Kaj ĉu vi vidis la devenejon de la hajlo,
Job Esperant 38:23  Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito?
Job Esperant 38:24  Kie estas la vojo, laŭ kiu dividiĝas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?
Job Esperant 38:25  Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo,
Job Esperant 38:26  Por doni pluvon sur teron, kie neniu troviĝas, Sur dezerton senhoman,
Job Esperant 38:27  Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon?
Job Esperant 38:28  Ĉu la pluvo havas patron? Aŭ kiu naskigis la gutojn de roso?
Job Esperant 38:29  El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la ĉielo?
Job Esperant 38:30  Simile al ŝtono malmoliĝas la akvo, Kaj la supraĵo de la abismo kunfirmiĝas.
Job Esperant 38:31  Ĉu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aŭ ĉu vi povas malligi la ligon de Oriono?
Job Esperant 38:32  Ĉu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun ĝiaj infanoj?
Job Esperant 38:33  Ĉu vi konas la leĝojn de la ĉielo? Aŭ ĉu vi povas aranĝi ĝian regadon super la tero?
Job Esperant 38:34  Ĉu vi povas levi al la nubo vian voĉon, Ke abundo da akvo vin kovru?
Job Esperant 38:35  Ĉu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi: Jen ni estas?
Job Esperant 38:36  Kiu metis en la internon la saĝon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?
Job Esperant 38:37  Kiu estas tiel saĝa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elverŝas la felsakojn de la ĉielo,
Job Esperant 38:38  Kiam la polvo kunfandiĝas Kaj la terbuloj kungluiĝas?
Job Esperant 38:39  Ĉu vi ĉasas kaptaĵon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,
Job Esperant 38:40  Kiam ili kuŝas en la nestegoj, Sidas embuske en la laŭbo?
Job Esperant 38:41  Kiu pretigas al la korvo ĝian manĝaĵon, Kiam ĝiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion manĝi?