Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
LUKE
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 24
Luke Esperant 24:1  Kaj la unuan tagon de la semajno, ĉe frua tagiĝo, ili venis al la tombo, alportante la aromaĵojn, kiujn ili preparis.
Luke Esperant 24:2  Kaj ili trovis la ŝtonon derulita for de la tombo.
Luke Esperant 24:3  Kaj enirinte, ili ne trovis la korpon de la Sinjoro Jesuo.
Luke Esperant 24:4  Kaj dum ili embarasiĝis pri tio, jen apud ili staris du viroj en brilaj vestoj;
Luke Esperant 24:5  kaj dum ili timis kaj kliniĝis vizaĝaltere, tiuj demandis ilin: Kial vi serĉas la vivanton inter la mortintoj?
Luke Esperant 24:6  Li ne estas ĉi tie, sed leviĝis; memoru, kiamaniere li parolis al vi, kiam li estis ankoraŭ en Galileo,
Luke Esperant 24:7  dirante, ke la Filo de homo devas esti transdonita en la manojn de pekuloj kaj esti krucumita, kaj la trian tagon releviĝi.
Luke Esperant 24:9  kaj reveninte de la tombo, ili rakontis ĉion tion al la dek unu kaj al ĉiuj ceteraj.
Luke Esperant 24:10  Kaj ili estis Maria Magdalena, kaj Joana, kaj Maria, la patrino de Jakobo; kaj la ceteraj virinoj kun ili rakontis tion al la apostoloj.
Luke Esperant 24:11  Kaj tiuj vortoj ŝajnis al ili kiel babilado, kaj ili ne kredis al la virinoj.
Luke Esperant 24:12  Sed Petro leviĝis kaj kuris al la tombo, kaj kliniĝinte, vidis la tolaĵojn solajn, kaj li foriris, mirante en si pri tio, kio okazis.
Luke Esperant 24:13  Kaj jen du el ili iris en tiu sama tago al vilaĝo nomata Emaus, kiu estas malproksime de Jerusalem sesdek stadiojn.
Luke Esperant 24:14  Kaj ili interparolis inter si pri ĉio tio, kio okazis.
Luke Esperant 24:15  Kaj dum ili interparolis kaj diskutis inter si, Jesuo mem alproksimiĝis kaj iris kun ili.
Luke Esperant 24:16  Sed iliaj okuloj estis malhelpataj tiel, ke ili lin ne rekonis.
Luke Esperant 24:17  Kaj li diris al ili: Kiaj vortoj estas tiuj, kiujn vi interŝanĝas, dum vi iras? Kaj ili haltis, kun malgaja mieno.
Luke Esperant 24:18  Kaj unu el ili, nomata Kleopas, responde diris al li: Ĉu nur vi sola loĝas en Jerusalem, kaj ne scias tion, kio tie okazis en ĉi tiuj tagoj?
Luke Esperant 24:19  Kaj li diris al ili: Kion? Kaj ili diris al li: Pri Jesuo, la Nazaretano, kiu estis profeto potenca age kaj parole antaŭ Dio kaj la tuta popolo;
Luke Esperant 24:20  kaj kiel la ĉefpastroj kaj niaj regantoj transdonis lin por kondamno al morto, kaj lin krucumis.
Luke Esperant 24:21  Sed ni esperis, ke li estas tiu, kiu elaĉetos Izraelon. Kaj plie, krom ĉio tio, hodiaŭ estas jam la tria tago, de kiam tio okazis.
Luke Esperant 24:22  Ankaŭ mirigis nin iuj virinoj el inter ni, kiuj estis frumatene apud la tombo,
Luke Esperant 24:23  kaj ne trovinte lian korpon, revenis, dirante, ke ili ankaŭ vidis vizion de anĝeloj, kiuj diris, ke li vivas.
Luke Esperant 24:24  Kaj iuj el nia kunularo iris al la tombo, kaj trovis tiel, kiel diris la virinoj; sed lin ili ne vidis.
Luke Esperant 24:25  Kaj li diris al ili: Ho malsaĝuloj kaj kore malviglaj por kredi ĉion, kion la profetoj antaŭparolis!
Luke Esperant 24:26  Ĉu la Kristo ne devis suferi ĉion tion, kaj eniri en sian gloron?
Luke Esperant 24:27  Kaj komencante de Moseo kaj de ĉiuj profetoj, li klarigis al ili el ĉiuj Skriboj la dirojn pri li mem.
Luke Esperant 24:28  Kaj ili alproksimiĝis al la vilaĝo, kien ili iris, kaj li ŝajnigis al ili, kvazaŭ li pluen iros.
Luke Esperant 24:29  Kaj ili retenis lin, dirante: Restu ĉe ni, ĉar estas preskaŭ vespere, kaj la tago jam malkreskas. Kaj li eniris, por resti ĉe ili.
Luke Esperant 24:30  Kaj dum li sidis kun ili ĉe manĝo, li prenis panon, kaj ĝin benis kaj dispecigis kaj donis al ili.
Luke Esperant 24:31  Kaj iliaj okuloj malfermiĝis, kaj ili rekonis lin, kaj li fariĝis nevidebla por ili.
Luke Esperant 24:32  Kaj ili diris unu al alia: Ĉu nia koro ne brulis en ni, dum li parolis kun ni sur la vojo, dum li klarigis al ni la Skribojn?
Luke Esperant 24:33  Kaj leviĝinte en tiu sama horo, ili reiris al Jerusalem, kaj trovis la dek unu kunvenintaj, kun siaj kunuloj, kaj dirantaj:
Luke Esperant 24:35  Kaj ili rakontis tion, kio okazis sur la vojo, kaj kiamaniere li rekoniĝis al ili en la dispecigo de pano.
Luke Esperant 24:36  Kaj dum ili priparolis tion, li mem staris meze de ili, kaj diris al ili: Paco al vi.
Luke Esperant 24:37  Sed terurite kaj timigite, ili supozis, ke ili vidas spiriton.
Luke Esperant 24:38  Kaj li diris al ili: Kial vi maltrankviliĝas? kaj kial diskutoj leviĝas en viaj koroj?
Luke Esperant 24:39  Vidu miajn manojn kaj miajn piedojn, ke ĝi estas mi mem; palpu min kaj vidu; ĉar spirito ne havas karnon kaj ostojn, kiel vi vidas min havanta.
Luke Esperant 24:40  Kaj tion dirinte, li montris al ili siajn manojn kaj siajn piedojn.
Luke Esperant 24:41  Kaj dum ili ankoraŭ ne kredis pro ĝojo, kaj miris, li demandis ilin: Ĉu vi havas ian manĝaĵon ĉi tie?
Luke Esperant 24:44  Kaj li diris al ili: Jen estas miaj vortoj, kiujn mi parolis al vi, kiam mi ankoraŭ estis ĉe vi, ke devas plenumiĝi ĉio, kio estas skribita pri mi en la leĝo de Moseo kaj en la profetoj kaj en la psalmoj.
Luke Esperant 24:45  Tiam li malfermis ilian menson, por ke ili komprenu la Skribojn;
Luke Esperant 24:46  kaj li diris al ili: Tiel estas skribite, ke la Kristo devas suferi, kaj leviĝi el la mortintoj la trian tagon;
Luke Esperant 24:47  kaj ke pento kaj pardonado de pekoj estu predikataj en lia nomo al ĉiuj nacioj, komencante ĉe Jerusalem.
Luke Esperant 24:49  Kaj jen mi elsendos sur vin la promeson de mia Patro; sed restu en la urbo, ĝis vi vestiĝos per potenco de supre.
Luke Esperant 24:50  Kaj li elkondukis ilin ĝis apud Betania, kaj, levinte siajn manojn, li benis ilin.
Luke Esperant 24:51  Kaj dum li benis ilin, li foriĝis de ili kaj estis suprenportita en la ĉielon.
Luke Esperant 24:52  Kaj adorkliniĝinte al li, ili revenis al Jerusalem kun granda ĝojo;