NEHEMIAH
Chapter 7
Nehe | Esperant | 7:1 | Kiam la murego estis konstruita, mi starigis la pordojn; kaj ricevis siajn oficojn la pordegistoj, la kantistoj, kaj la Levidoj. | |
Nehe | Esperant | 7:2 | Kaj mi donis ordonon al mia frato Ĥanani, kaj al Ĥananja, kastelestro de Jerusalem (ĉar li estis homo fidela, kaj diotima pli ol multaj aliaj), | |
Nehe | Esperant | 7:3 | kaj mi diris al ili: Oni ne malfermu la pordegojn de Jerusalem, antaŭ ol la suno estos bone varmiga; kaj tiel longe, kiel ili staras, ili restigu la pordegojn fermitaj kaj ŝlositaj; kaj oni starigu gardon el la loĝantoj de Jerusalem, ĉiun sur lia gardoloko kaj ĉiun kontraŭ lia domo. | |
Nehe | Esperant | 7:4 | Sed la urbo estis vasta kaj granda, kaj da loĝantoj estis en ĝi nemulte, kaj la domoj ne estis konstruitaj. | |
Nehe | Esperant | 7:5 | Kaj mia Dio min inspiris, kaj mi kunvenigis la eminentulojn kaj la estrojn kaj la popolon, por ilin registri. Kaj mi trovis la genealogian registron de tiuj, kiuj venis antaŭe, kaj mi trovis, ke en ĝi estas skribite jene: | |
Nehe | Esperant | 7:6 | Jen estas la loĝantoj de la lando, kiuj iris el la forkaptitoj, kiujn forkondukis Nebukadnecar, reĝo de Babel, kaj kiuj revenis en Jerusalemon kaj en Judujon, ĉiu en sian urbon, | |
Nehe | Esperant | 7:7 | kiuj venis kun Zerubabel, Jeŝua, Neĥemja, Azarja, Raamja, Naĥamani, Mordeĥaj, Bilŝan, Misperet, Bigvaj, Neĥum, Baana. La nombro de la viroj de la popolo Izraela estis: | |
Nehe | Esperant | 7:43 | De la Levidoj: de la idoj de Jeŝua, el la domo de Kadmiel, el la filoj de Hodja, sepdek kvar. | |
Nehe | Esperant | 7:45 | De la pordegistoj: la idoj de Ŝalum, la idoj de Ater, la idoj de Talmon, la idoj de Akub, la idoj de Ĥatita, la idoj de Ŝobaj, cent tridek ok. | |
Nehe | Esperant | 7:57 | La idoj de la servantoj de Salomono: la idoj de Sotaj, la idoj de Soferet, la idoj de Perida, | |
Nehe | Esperant | 7:59 | la idoj de Ŝefatja, la idoj de Ĥatil, la idoj de Poĥeret-Cebaim, la idoj de Amon. | |
Nehe | Esperant | 7:60 | La nombro de ĉiuj Netinoj kaj de la idoj de la servantoj de Salomono estis tricent naŭdek du. | |
Nehe | Esperant | 7:61 | Kaj jen estas la elirintoj el Tel-Melaĥ, Tel-Ĥarŝa, Kerub, Adon, kaj Imer, kiuj ne povis montri sian patrodomon kaj devenon, ĉu ili devenas de Izrael: | |
Nehe | Esperant | 7:63 | Kaj el la pastroj: la idoj de Ĥabaja, la idoj de Hakoc, la idoj de Barzilaj, kiu prenis al si edzinon el la filinoj de Barzilaj, la Gileadano, kaj estis nomata per ilia nomo. | |
Nehe | Esperant | 7:64 | Ili serĉis siajn dokumentojn genealogiajn, sed ĉi tiuj ne troviĝis; tial ili estis eligitaj el la listo de la pastroj. | |
Nehe | Esperant | 7:65 | Kaj la regionestro diris al ili, ke ili ne manĝu el la plejsanktaĵo, ĝis aperos pastro kun la signoj de lumo kaj de justo. | |
Nehe | Esperant | 7:67 | krom iliaj sklavoj kaj sklavinoj, kies nombro estis sep mil tricent tridek sep, kaj al tio estis ducent kvardek kvin kantistoj kaj kantistinoj. | |
Nehe | Esperant | 7:70 | Kelkaj el la ĉefoj de patrodomoj donis por la laboroj: la regionestro donis por la trezorejo: mil darkemonojn da oro, kvindek aspergajn kalikojn, kvincent tridek pastrajn vestojn. | |
Nehe | Esperant | 7:71 | El la ĉefoj de patrodomoj, kelkaj donis en la trezorejon de la laboroj dudek mil darkemonojn da oro kaj du mil ducent min�ojn da arĝento. | |
Nehe | Esperant | 7:72 | Kaj kion donis la ceteraj el la popolo, tio estis: dudek mil darkemonoj da oro kaj du mil min�oj da arĝento kaj sesdek sep pastraj vestoj. | |