Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
LAMENTATIONS
1 2 3 4 5
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 3
Lame Esperant 3:1  Mi estas la viro, kiu spertis suferon sub la vergo de Lia kolero.
Lame Esperant 3:2  Min Li kondukis kaj irigis en mallumon, ne en lumon.
Lame Esperant 3:3  Nur sur min Li turnas Sian manon ĉiutage denove.
Lame Esperant 3:4  Li maljunigis mian karnon kaj haŭton, rompis miajn ostojn.
Lame Esperant 3:5  Li konstruis ĉirkaŭ mi, ĉirkaŭis min per maldolĉaĵoj kaj malfacilaĵoj.
Lame Esperant 3:6  En mallumon Li lokis min, kiel porĉiamajn mortintojn.
Lame Esperant 3:7  Li ĉirkaŭbaris min, ke mi ne povu eliri; Li ligis min per pezaj ĉenoj.
Lame Esperant 3:8  Kvankam mi krias kaj vokas, Li kovras Siajn orelojn antaŭ mia preĝo.
Lame Esperant 3:9  Li baris miajn vojojn per hakitaj ŝtonoj; Li kurbigis miajn vojetojn.
Lame Esperant 3:10  Li estas por mi kiel urso en embusko, kiel leono en kaŝita loko.
Lame Esperant 3:11  Li depuŝis min de miaj vojoj, kaj disŝiris min; Li faris min objekto de teruro.
Lame Esperant 3:12  Li streĉis Sian pafarkon, kaj starigis min kiel celon por Siaj sagoj.
Lame Esperant 3:13  En miajn renojn Li pafis la filojn de Sia sagujo.
Lame Esperant 3:14  Mi fariĝis mokataĵo por mia tuta popolo, ilia ĉiutaga rekantaĵo.
Lame Esperant 3:15  Li satigis min per maldolĉaĵo, trinkoplenigis min per vermuto.
Lame Esperant 3:16  Li disrompis miajn dentojn en malgrandajn pecojn, Li enpuŝis min en cindron.
Lame Esperant 3:17  Mia animo estas forpuŝita for de paco; bonstaton mi forgesis.
Lame Esperant 3:18  Kaj mi diris: Pereis mia forto kaj mia espero al la Eternulo.
Lame Esperant 3:19  La memoro pri mia mizero kaj miaj suferoj estas vermuto kaj galo.
Lame Esperant 3:20  Konstante rememorante tion, senfortiĝas en mi mia animo.
Lame Esperant 3:21  Sed tion mi respondas al mia koro, kaj tial mi esperas:
Lame Esperant 3:22  Ĝi estas favorkoreco de la Eternulo, ke ni ne tute pereis; ĉar Lia kompatemeco ne finiĝis,
Lame Esperant 3:23  Sed ĉiumatene ĝi renoviĝas; granda estas Via fideleco.
Lame Esperant 3:24  Mia parto estas la Eternulo, diras mia animo; tial mi esperas al Li.
Lame Esperant 3:25  La Eternulo estas bona por tiuj, kiuj esperas al Li, por la animo, kiu serĉas Lin.
Lame Esperant 3:26  Bone estas esperi pacience helpon de la Eternulo.
Lame Esperant 3:27  Bone estas al la homo, kiu portas jugon en sia juneco;
Lame Esperant 3:28  Li sidas solece kaj silentas, kiam li estas ŝarĝita;
Lame Esperant 3:29  Li metas sian buŝon en polvon, kredante, ke ekzistas espero;
Lame Esperant 3:30  Li donas sian vangon al tiu, kiu lin batas; li satigas sin per malhonoro.
Lame Esperant 3:32  Se Li iun suferigas, Li ankaŭ kompatas pro Sia granda favorkoreco;
Lame Esperant 3:33  Ĉar ne el Sia koro Li sendas mizeron kaj suferon al la homoj.
Lame Esperant 3:34  Kiam oni premas sub siaj piedoj ĉiujn malliberulojn de la tero,
Lame Esperant 3:35  Kiam oni forklinas la rajton de homo antaŭ la vizaĝo de la Plejaltulo,
Lame Esperant 3:36  Kiam oni estas maljusta kontraŭ homo en lia juĝa afero-Ĉu la Sinjoro tion ne vidas?
Lame Esperant 3:37  Kiu povas per sia diro atingi, ke io fariĝu, se la Sinjoro tion ne ordonis?
Lame Esperant 3:38  Ĉu ne el la buŝo de la Plejaltulo eliras la decidoj pri malbono kaj pri bono?
Lame Esperant 3:39  Kial murmuras homo vivanta? Ĉiu murmuru kontraŭ siaj pekoj.
Lame Esperant 3:40  Ni trarigardu kaj esploru nian konduton, kaj ni revenu al la Eternulo;
Lame Esperant 3:41  Ni levu nian koron kaj niajn manojn al Dio en la ĉielo.
Lame Esperant 3:43  Vi kovris Vin per kolero kaj persekutis nin; Vi mortigis, Vi ne kompatis.
Lame Esperant 3:44  Vi kovris Vin per nubo, por ke ne atingu Vin la preĝo.
Lame Esperant 3:45  Vi faris nin balaindaĵo kaj abomenindaĵo inter la popoloj.
Lame Esperant 3:46  Malfermegis kontraŭ ni sian buŝon ĉiuj niaj malamikoj.
Lame Esperant 3:47  Teruro kaj pereo trafis nin, ruinigo kaj malfeliĉo.
Lame Esperant 3:48  Torentojn da akvo verŝas mia okulo pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.
Lame Esperant 3:49  Mia okulo fluigas kaj ne ĉesas, ne ekzistas por ĝi halto,
Lame Esperant 3:50  Ĝis la Eternulo ekrigardos kaj ekvidos de la ĉielo.
Lame Esperant 3:51  Mia okulo suferigas mian animon pri ĉiuj filinoj de mia urbo.
Lame Esperant 3:53  Ili pereigas mian vivon en kavo, ili ĵetas sur min ŝtonojn.
Lame Esperant 3:54  Akvo leviĝis kontraŭ mian kapon, kaj mi diris: Mi tute pereis.
Lame Esperant 3:55  Mi vokis Vian nomon, ho Eternulo, el la profunda kavo;
Lame Esperant 3:56  Vi aŭdis mian voĉon; ne kovru Vian orelon antaŭ mia vokado pri liberigo.
Lame Esperant 3:57  Vi alproksimiĝis, kiam mi vokis al Vi; Vi diris: Ne timu.
Lame Esperant 3:58  Vi, ho Sinjoro, defendis mian juĝaferon; Vi liberigis mian vivon.
Lame Esperant 3:59  Vi vidis, ho Eternulo, la maljustaĵon, kiun mi suferas; juĝu mian aferon.
Lame Esperant 3:60  Vi vidis ilian tutan venĝon, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi.
Lame Esperant 3:61  Vi aŭdis ilian insultadon, ho Eternulo, ĉiujn iliajn intencojn kontraŭ mi,
Lame Esperant 3:62  La parolojn de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ min, kaj iliajn pensojn kontraŭ mi dum la tuta tago.
Lame Esperant 3:63  Rigardu, kiam ili sidas kaj kiam ili leviĝas; mi ĉiam estas ilia rekantaĵo.
Lame Esperant 3:64  Redonu al ili repagon, ho Eternulo, laŭ la faroj de iliaj manoj.
Lame Esperant 3:65  Donu al ili doloron en la koro, sentigu al ili Vian malbenon.
Lame Esperant 3:66  Persekutu ilin en kolero, kaj ekstermu ilin el sub la ĉielo de la Eternulo.