Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
LUKE
Prev Up Next Toggle notes
Chapter 22
Luke Esperant 22:1  Jam alproksimiĝis la festo de macoj, kiu estas nomata la Pasko.
Luke Esperant 22:2  Kaj la ĉefpastroj kaj la skribistoj serĉis, kiamaniere ili povu mortigi lin, ĉar ili timis la popolon.
Luke Esperant 22:3  Kaj Satano eniris en Judason, nomatan Iskariota, kiu estis el la nombro de la dek du.
Luke Esperant 22:4  Kaj li foriris kaj interparolis kun la ĉefpastroj kaj kapitanoj, kiamaniere transdoni lin al ili.
Luke Esperant 22:6  Kaj li promesis, kaj serĉis okazon transdoni lin al ili, for de la homamaso.
Luke Esperant 22:7  Kaj venis la tago de macoj, kiam oni devis buĉi la Paskon.
Luke Esperant 22:8  Kaj li sendis Petron kaj Johanon, dirante: Iru kaj pretigu por ni la Paskon, por ke ni ĝin manĝu.
Luke Esperant 22:9  Kaj ili diris al li: Kie vi volas, ke ni pretigu?
Luke Esperant 22:10  Kaj li diris al ili: Jen kiam vi estos enirintaj en la urbon, vin renkontos viro, portanta kruĉon da akvo; lin sekvu en la domon, en kiun li eniros.
Luke Esperant 22:11  Kaj vi diros al la domomastro: La Majstro diras: Kie estas la gastoĉambro, en kiu mi manĝos la Paskon kun miaj disĉiploj?
Luke Esperant 22:12  Kaj li montros al vi grandan supran ĉambron aranĝitan; tie pretigu.
Luke Esperant 22:13  Kaj ili iris kaj trovis tiel, kiel li diris al ili; kaj ili pretigis la Paskon.
Luke Esperant 22:14  Kaj kiam alvenis la horo, li sidiĝis, kaj la apostoloj kun li.
Luke Esperant 22:15  Kaj li diris al ili: Kun deziro mi deziris manĝi ĉi tiun Paskon kun vi, antaŭ ol mi suferos;
Luke Esperant 22:16  ĉar mi diras al vi: Mi ne manĝos ĝin, antaŭ ol ĝi plenumiĝos en la regno de Dio.
Luke Esperant 22:17  Kaj ricevinte kalikon, kaj doninte dankon, li diris: Ĉi tion prenu kaj dividu inter vi;
Luke Esperant 22:18  ĉar mi diras al vi: De nun mi ne trinkos el la frukto de la vinberarbo, ĝis venos la regno de Dio.
Luke Esperant 22:19  Kaj li prenis panon, kaj doninte dankon, li ĝin dispecigis kaj donis al ili, dirante: Ĉi tio estas mia korpo, kiu estas donita por vi; ĉi tion faru por memorigo pri mi.
Luke Esperant 22:20  Sammaniere ankaŭ la kalikon post la vespermanĝo, dirante: Ĉi tiu kaliko estas la nova interligo en mia sango, kiu estas elverŝata por vi.
Luke Esperant 22:21  Sed jen la mano de tiu, kiu min perfidas, estas apud mi sur la tablo.
Luke Esperant 22:22  Ĉar la Filo de homo ja iros, laŭ la antaŭdecido; sed ve al tiu viro, de kiu li estos perfidata!
Luke Esperant 22:23  Kaj ili komencis diskuti inter si: kiu el ili faros tion.
Luke Esperant 22:24  Kaj fariĝis ankaŭ inter ili disputo: kiun el ili oni opinias la plej granda.
Luke Esperant 22:25  Kaj li diris al ili: La reĝoj de la nacianoj faras sin sinjoroj super ili; kaj tiujn, kiuj potencas inter ili, oni nomas Bonfarantoj.
Luke Esperant 22:26  Sed vi ne estu tiaj; sed kiu estas la pli granda el vi, tiu fariĝu kiel la pli juna; kaj tiu, kiu estas ĉefa, kiel la servanto.
Luke Esperant 22:27  Ĉar kiu estas la pli granda, la sidanto ĉe manĝo, aŭ la servanto? ĉu ne la sidanto ĉe manĝo? sed mi estas meze de vi kiel la servanto.
Luke Esperant 22:28  Sed vi estas tiuj, kiuj restadis apud mi en miaj tentoj;
Luke Esperant 22:29  kaj mi difinas por vi regnon, kiel mia Patro difinis por mi;
Luke Esperant 22:30  por ke vi manĝu kaj trinku ĉe mia tablo en mia regno, kaj sidu sur tronoj, juĝante la dek du tribojn de Izrael.
Luke Esperant 22:31  Simon, Simon, jen Satano postulis vin ĉiujn, por kribri kiel tritikon;
Luke Esperant 22:32  sed mi preĝis por vi, ke via fido ne ŝanceliĝu; kaj vi, kiam vi konvertiĝos, firmigu viajn fratojn.
Luke Esperant 22:33  Kaj li diris al li: Sinjoro, vin mi estas preta akompani eĉ al malliberejo kaj al morto.
Luke Esperant 22:34  Kaj li diris: Mi diras al vi, Petro, koko ne krios hodiaŭ, antaŭ ol vi trifoje malkonfesos, ke vi min konas.
Luke Esperant 22:35  Kaj li diris al ili: Kiam mi vin elsendis sen monujo kaj sako kaj ŝuoj, ĉu io mankis al vi?
Luke Esperant 22:36  Kaj ili diris: Nenio. Kaj li diris al ili: Sed nun kiu havas monujon, tiu prenu ĝin, kaj ankaŭ sakon; kaj kiu ne havas, tiu vendu sian mantelon kaj aĉetu glavon.
Luke Esperant 22:37  Ĉar mi diras al vi, ke tio, kio estas skribita, devas plenumiĝi pri mi: Kaj li estis alkalkulita al krimuloj; ĉar tio, kio rilatas al mi, havas sian finon.
Luke Esperant 22:38  Kaj ili diris: Sinjoro, jen estas du glavoj; kaj li diris al ili: Sufiĉas.
Luke Esperant 22:39  Kaj elirinte, li iris laŭ sia kutimo al la monto Olivarba, kaj la disĉiploj lin sekvis.
Luke Esperant 22:40  Kaj veninte al la loko, li diris al ili: Preĝu, ke vi ne eniru en tenton.
Luke Esperant 22:41  Kaj li iris for de ili proksimume ŝtonĵeton, kaj li genuis, kaj preĝis,
Luke Esperant 22:42  dirante: Patro, se Vi volas, formetu de mi ĉi tiun kalikon; tamen plenumiĝu ne mia volo, sed Via.
Luke Esperant 22:43  Kaj aperis antaŭ li anĝelo el la ĉielo, fortigante lin.
Luke Esperant 22:44  Kaj estante en agonio, li preĝis pli fervore, kaj lia ŝvito fariĝis kiel gutoj da sango, defalantaj sur la teron.
Luke Esperant 22:45  Kaj leviĝinte post la preĝo, li venis al la disĉiploj kaj trovis ilin dormantaj de malĝojo,
Luke Esperant 22:46  kaj diris al ili: Kial vi dormas? leviĝu kaj preĝu, ke vi ne eniru en tenton.
Luke Esperant 22:47  Dum li ankoraŭ parolis, jen homamaso; kaj tiu, kiu estis nomata Judas, unu el la dek du, iris antaŭ ili, kaj alproksimiĝis al Jesuo, por kisi lin.
Luke Esperant 22:48  Sed Jesuo diris al li: Judas, ĉu vi perfidas per kiso la Filon de homo?
Luke Esperant 22:49  Kaj kiam tiuj, kiuj ĉirkaŭis lin, vidis, kio sekvos, ili diris: Sinjoro, ĉu ni frapu per glavo?
Luke Esperant 22:50  Kaj unu el ili frapis la sklavon de la ĉefpastro, kaj detranĉis lian dekstran orelon.
Luke Esperant 22:51  Sed Jesuo responde diris: Permesu tiom. Kaj li tuŝis lian orelon kaj sanigis lin.
Luke Esperant 22:52  Kaj Jesuo diris al la ĉefpastroj kaj kapitanoj de la templo kaj pliaĝuloj, kiuj venis kontraŭ lin: Ĉu vi elvenis kun glavoj kaj bastonoj, kvazaŭ kontraŭ rabiston?
Luke Esperant 22:53  Kiam mi estis ĉiutage inter vi en la templo, vi ne etendis kontraŭ min viajn manojn; sed ĉi tiu estas via horo, kaj la potenco de mallumo.
Luke Esperant 22:54  Kaj ili kaptis lin, kaj forkondukinte, venigis lin en la domon de la ĉefpastro. Sed Petro sekvis malproksime.
Luke Esperant 22:55  Kaj kiam oni ekbruligis fajron meze de la korto kaj sidis kune, Petro sidiĝis meze de ili.
Luke Esperant 22:56  Kaj unu servantino, vidante lin sidantan en la fajrolumo, kaj fikse rigardinte lin, diris:
Luke Esperant 22:57  Ĉi tiu ankaŭ estis kun li. Sed li malkonfesis, dirante: Virino, mi lin ne konas.
Luke Esperant 22:58  Kaj post iom da tempo alia vidis lin, kaj diris: Vi ankaŭ estas el ili. Sed Petro diris: Viro, mi ne estas.
Luke Esperant 22:59  Kaj post la daŭro de unu horo proksimume, alia asertis persiste, dirante: Vere, ĉi tiu ankaŭ estis kun li, ĉar li estas Galileano.
Luke Esperant 22:60  Sed Petro diris: Viro, mi ne scias, kion vi diras. Kaj tuj, dum li ankoraŭ parolis, la koko kriis.
Luke Esperant 22:61  Kaj la Sinjoro sin turnis, kaj alrigardis Petron. Kaj Petro ekmemoris la vorton de la Sinjoro, ke li diris al li: Antaŭ ol koko krios hodiaŭ, vi trifoje min malkonfesos.
Luke Esperant 22:63  Kaj tiuj, kiuj gardis Jesuon, lin mokis kaj batis.
Luke Esperant 22:64  Kaj ili ĉirkaŭkovris lin, kaj demandis lin, dirante: Profetu, kiu vin frapis?
Luke Esperant 22:65  Kaj per multaj aliaj insultoj ili parolis kontraŭ li.
Luke Esperant 22:66  Kaj tuj kiam tagiĝis la pliaĝularo de la popolo kunvenis, kaj ĉefpastroj kaj skribistoj, kaj ili forkondukis lin antaŭ sian sinedrion, kaj diris:
Luke Esperant 22:67  Se vi estas la Kristo, diru al ni. Sed li diris al ili: Se mi diros al vi, vi ne kredos;
Luke Esperant 22:69  Tamen, de nun la Filo de homo sidos dekstre de la Potenco de Dio.
Luke Esperant 22:70  Kaj ili ĉiuj demandis: Ĉu vi do estas la Filo de Dio? Kaj li respondis: Vi diras, ke mi estas.
Luke Esperant 22:71  Kaj ili diris: Pro kio ni bezonas pluan atestadon? ĉar ni mem aŭdis el lia propra buŝo.