Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
AMOS
Up
1 2 3 4 5 6 7 8 9
Chapter 1
Amos Esperant 1:1  Vortoj de Amos, paŝtisto el Tekoa, kiujn li laŭvizie eldiris pri Izrael en la tempo de Uzija, reĝo de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael, du jarojn antaŭ la tertremo.
Amos Esperant 1:2  Li diris: La Eternulo ektondros el Cion kaj aŭdigos Sian voĉon el Jerusalem; kaj ekfunebros la paŝtejoj de la paŝtistoj, kaj sekiĝos la supro de Karmel.
Amos Esperant 1:3  Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Damasko kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili draŝis Gileadon per fera draŝilo.
Amos Esperant 1:4  Mi sendos fajron sur la domon de Ĥazael, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Ben-Hadad.
Amos Esperant 1:5  Mi disrompos la riglilojn de Damasko, Mi ekstermos la loĝantojn de la valo Aven kaj la tenanton de sceptro el la domo Edena, kaj la popolo Siria estos forkondukita en Kiron, diras la Eternulo.
Amos Esperant 1:6  Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Gaza kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili tute forkondukis la kaptitojn, por transdoni ilin al Edom.
Amos Esperant 1:7  Mi sendos fajron sur la muregon de Gaza, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn.
Amos Esperant 1:8  Mi ekstermos la loĝantojn de Aŝdod kaj la tenanton de sceptro el Aŝkelon, Mi direktos Mian manon kontraŭ Ekronon, kaj pereos la restintoj de la Filiŝtoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Amos Esperant 1:9  Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Tiro kaj pro kvar Mi ne indulgos ĝin, pro tio, ke ili transdonis en plenan malliberecon al Edom kaj ne memoris la fratan interligon.
Amos Esperant 1:10  Mi sendos fajron sur la muregon de Tiro, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn.
Amos Esperant 1:11  Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Edom kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li persekutis kun glavo sian fraton, ke li sufokis en si la kompaton, ke li senĉese furiozas en sia kolero kaj konservas sian furiozon por ĉiam.
Amos Esperant 1:12  Mi sendos fajron sur Temanon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Bocra.
Amos Esperant 1:13  Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de la Amonidoj kaj pro kvar Mi ne indulgos ilin, pro tio, ke ili dishakis gravedulinojn en Gilead, por plivastigi siajn limojn.
Amos Esperant 1:14  Mi ekbruligos fajron sur la murego de Raba, kaj ĝi ekstermos ĝiajn palacojn, kun bruo en la tago de batalo, kun ventego en la tago de malkvieteco.
Amos Esperant 1:15  Kaj ilia reĝo iros en forkaptitecon, li, kaj kune ankaŭ liaj eminentuloj, diras la Eternulo.
Chapter 2
Amos Esperant 2:1  Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Moab kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke li forbruligis la ostojn de la reĝo de Edom ĝis cindreco.
Amos Esperant 2:2  Mi sendos fajron sur Moabon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Keriot; kaj Moab mortos en tumulto, ĉe bruo kaj sonado de trumpeto.
Amos Esperant 2:3  Mi ekstermos juĝiston el meze de li, kaj ĉiujn liajn eminentulojn Mi mortigos kune kun li, diras la Eternulo.
Amos Esperant 2:4  Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Jehuda kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili forpuŝis la instruon de la Eternulo, ne observis Liajn leĝojn, kaj permesis sin delogiĝi per la mensogaĵoj, kiujn sekvis iliaj patroj.
Amos Esperant 2:5  Mi sendos fajron sur Judujon, kaj ĝi ekstermos la palacojn de Jerusalem.
Amos Esperant 2:6  Tiele diras la Eternulo: Pro tri krimoj de Izrael kaj pro kvar Mi ne indulgos lin, pro tio, ke ili vendas virtulon pro arĝento kaj malriĉulon pro paro da ŝuoj.
Amos Esperant 2:7  Ili premas la kapon de senhavuloj en la polvon de la tero, ili baras la vojon de humiluloj; filo kaj patro iras al unu knabino, por malhonori Mian sanktan nomon.
Amos Esperant 2:8  Sur garantidonitaj vestoj ili kuŝas apud ĉiu altaro, kaj vinon de punitoj ili trinkas en la domo de sia dio.
Amos Esperant 2:9  Kaj Mi ekstermis antaŭ ili la Amoridon, kiu estis alta kiel cedro kaj forta kiel kverko; Mi ekstermis liajn fruktojn supre kaj liajn radikojn malsupre.
Amos Esperant 2:10  Mi elkondukis vin el la lando Egipta kaj kondukis vin en la dezerto dum kvardek jaroj, por ke vi ekposedu la landon de la Amorido.
Amos Esperant 2:11  El viaj filoj Mi faris profetojn kaj el viaj junuloj konsekritojn; ĉu ne estas tiel, ho filoj de Izrael? diras la Eternulo.
Amos Esperant 2:12  Sed vi trinkigis al la konsekritoj vinon, kaj al la profetoj vi ordonis: Ne profetu.
Amos Esperant 2:13  Jen Mi krakigos sub vi, kiel krakas veturilo, plenigita de garboj.
Amos Esperant 2:14  Eĉ lertulo ne povos forkuri, fortulo ne povos ion fari per sia forto, kaj heroo ne povos savi sian vivon;
Amos Esperant 2:15  la arkpafistoj ne povos kontraŭstari, rapidpiedulo ne saviĝos, kaj rajdanto ne savos sian vivon;
Amos Esperant 2:16  kaj la plej kuraĝa el la herooj forkuros nuda en tiu tago, diras la Eternulo.
Chapter 3
Amos Esperant 3:1  Aŭskultu ĉi tiun vorton, kiun la Eternulo eldiris pri vi, ho Izraelidoj, pri la tuta gento, kiun Mi elkondukis el la lando Egipta:
Amos Esperant 3:2  nur vin Mi distingis el ĉiuj gentoj de la tero, tial Mi punos vin pro ĉiuj viaj malbonagoj.
Amos Esperant 3:4  Ĉu leono krias en la arbaro, se ĝi ne havas disŝirotaĵon? ĉu leonido aŭdigas sian voĉon el sia kaverno, se ĝi nenion kaptis?
Amos Esperant 3:5  Ĉu birdo falas en kaptilon sur la tero, se ne ekzistas birdokaptisto? ĉu kaptilo leviĝas de la tero, se nenio kaptiĝis per ĝi?
Amos Esperant 3:6  Ĉu oni blovas per korno en urbo, kaj la popolo ne ektimas? ĉu okazas malfeliĉo en urbo, se tion ne faris la Eternulo?
Amos Esperant 3:7  La Sinjoro, la Eternulo, faras nenion, ne malkaŝinte Sian sekreton al Siaj servantoj, la profetoj.
Amos Esperant 3:8  Kiam leono ekkriis, kiu ne ektimos? kiam la Sinjoro, la Eternulo, parolis, kiu tiam ne profetos?
Amos Esperant 3:9  Aŭdigu en la palacoj de Aŝdod kaj en la palacoj de la lando Egipta, kaj diru: Kolektiĝu sur la montoj de Samario, kaj rigardu, kia granda tumulto estas en ĝi kaj kia granda rabado estas farata meze de ĝi.
Amos Esperant 3:10  Ili ne povoscias agi juste, diras la Eternulo; trezoroj, akiritaj per rabado kaj perfortado, estas en iliaj palacoj.
Amos Esperant 3:11  Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Malamiko aperos kaj ĉirkaŭos la landon, kaj li deŝiros de vi vian forton, kaj viaj palacoj estos prirabitaj.
Amos Esperant 3:12  Tiele diras la Eternulo: Kiel paŝtisto savas el la buŝo de leono du krurojn aŭ parton de orelo, tiel saviĝos la Izraelidoj, kiuj sidos en Samario sur la rando de lito kaj en Damasko sur kuŝejo.
Amos Esperant 3:13  Aŭskultu, kaj atestu kontraŭ la domo de Jakob, diras la Sinjoro, la Eternulo, Dio Cebaot.
Amos Esperant 3:14  Ĉar en la tago, kiam Mi punos Izraelon pro liaj krimoj, Mi punos ankaŭ la altarojn en Bet-El, kaj dehakitaj estos la kornoj de la altaro kaj falos sur la teron.
Amos Esperant 3:15  Kaj Mi frapos la vintran domon kune kun la somera domo; kaj malaperos la domoj eburaj, kaj multe da domoj malaperos, diras la Eternulo.
Chapter 4
Amos Esperant 4:1  Aŭskultu ĉi tiun vorton, vi grasaj bovinoj, kiuj estas sur la monto de Samario, kiuj turmentas senhavulojn, premas malriĉulojn, kaj kiuj diras al siaj mastroj: Venu, ni drinku.
Amos Esperant 4:2  La Sinjoro, la Eternulo, ĵuris per Sia sankteco, ke jen venos sur vin tagoj, kiam oni forportos vin per hokoj kaj viajn idojn per fiŝhokoj.
Amos Esperant 4:3  Kaj tra breĉoj vi eliros, ĉiu aparte, kaj estos ĵetitaj sur Harmonon, diras la Eternulo.
Amos Esperant 4:4  Iru en Bet-Elon, por peki, en Gilgalon, por multe krimi; alportu viajn oferojn ĉiumatene kaj vian dekonaĵon en ĉiu tria tago.
Amos Esperant 4:5  Incensu laŭdoferon el fermentaĵo, kriu pri memvolaj oferoj, aŭdigu pri ili; ĉar tion vi amas, ho Izraelidoj, diras la Sinjoro, la Eternulo.
Amos Esperant 4:6  Tial Mi donis al vi purecon de la dentoj en ĉiuj viaj urboj kaj mankon de pano en ĉiuj viaj lokoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
Amos Esperant 4:7  Mi ankaŭ rifuzis al vi la pluvon, kiam estis ankoraŭ tri monatoj antaŭ la rikolto; Mi donis pluvon super unu urbo, kaj super alia Mi ne donis pluvon; unu kampo estis pripluvata, kaj alia, ne pripluvita, elsekiĝis.
Amos Esperant 4:8  Kaj du, tri urboj iris al unu urbo, pro trinki akvon, kaj ne povis trinki sufiĉe; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
Amos Esperant 4:9  Mi frapis vin per brulsekiĝo kaj velkiĝo de la greno; viajn multajn ĝardenojn, vinberĝardenojn, figarbojn, kaj olivarbojn formanĝis raŭpoj; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
Amos Esperant 4:10  Mi sendis sur vin peston sur la vojo al Egiptujo, Mi mortigis per glavo viajn junulojn kaj forkondukis viajn ĉevalojn, kaj Mi levis la malbonodoron de via tendaro en viajn nazotruojn; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
Amos Esperant 4:11  Mi faris inter vi renverson, kiel Dio renversis Sodomon kaj Gomoran, kaj vi fariĝis kiel brulanta ŝtipo, savita el brulo; vi tamen ne revenis al Mi, diras la Eternulo.
Amos Esperant 4:12  Tial tiele Mi agos kun vi plue, ho Izrael; kaj ĉar Mi tiele agos kun vi, tial pretigu vin renkonte al via Dio, ho Izrael.
Amos Esperant 4:13  Ĉar Li estas Tiu, kiu faras montojn, kreas venton, diras al la homo, kion ĉi tiu intencas; Li faras la ĉielruĝon kaj la nebulon; Li iras sur la altaĵoj de la tero; Lia nomo estas Eternulo, Dio Cebaot.
Chapter 5
Amos Esperant 5:1  Aŭskultu ĉi tiun vorton, per kiu mi plorkantas pri vi, ho domo de Izrael.
Amos Esperant 5:2  Falis kaj ne releviĝos la virgulino de Izrael; ŝi estas ĵetita sur la teron, kaj neniu ŝin restarigos.
Amos Esperant 5:3  Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: La urbo, kiu elirigas milon, restos nur kun cento, kaj tiu, kiu elirigas centon, restos nur kun deko en la domo de Izrael.
Amos Esperant 5:4  Ĉar tiele diras la Eternulo al la domo de Izrael: Turnu vin al Mi, kaj tiam vi vivos.
Amos Esperant 5:5  Ne turnu vin al Bet-El, ne iru en Gilgalon, ne migru al Beer-Ŝeba; ĉar Gilgal estos elpatrujigita kaj Bet-El fariĝos senvalora.
Amos Esperant 5:6  Turnu vin al la Eternulo, kaj vivu, por ke la domo de Jozef ne ekflamu kiel fajro, kiu ekstermos, kaj neniu estingos en Bet-El.
Amos Esperant 5:7  La juĝon vi faras vermuto, kaj la veron vi ĵetas sur la teron.
Amos Esperant 5:8  Li kreis la Plejadojn kaj Orionon; Li faras el la mallumo matenon, kaj el la tago Li faras malluman nokton; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.
Amos Esperant 5:9  Li sendas malfeliĉon sur fortulon, kaj malfeliĉo trafas urbon fortikigitan.
Amos Esperant 5:10  Sed ili malamas tiun, kiu admonas ilin en la pordego, kaj ili abomenas tiun, kiu parolas honestaĵon.
Amos Esperant 5:11  Tial pro tio, ke vi premas senhavulon kaj forprenas de li la panon per grandaj impostoj, vi konstruos domojn el hakitaj ŝtonoj, sed vi ne loĝos en ili; vi plantos ĉarmajn vinberĝardenojn, sed vi ne trinkos ilian vinon.
Amos Esperant 5:12  Ĉar Mi scias, kiel multaj estas viaj krimoj kaj kiel gravaj estas viaj pekoj: vi premas virtulon, vi prenas subaĉeton, vi forpuŝas malriĉulojn en la pordego.
Amos Esperant 5:13  Tial la saĝulo silentas en ĉi tiu tempo, ĉar ĝi estas tempo malbona.
Amos Esperant 5:14  Serĉu bonon, ne malbonon, por ke vi vivu; tiam la Eternulo, Dio Cebaot, estos kun vi, kiel vi diras.
Amos Esperant 5:15  Malamu la malbonon, amu la bonon, kaj starigu en la pordego justecon; eble la Eternulo, Dio Cebaot, indulgos la restintojn de Jozef.
Amos Esperant 5:16  Tial tiele diras la Eternulo, Dio Cebaot, la Sinjoro: Sur ĉiuj placoj estos plorado, sur ĉiuj stratoj oni dirados: Ho ve, ho ve! kaj oni vokos la plugiston, por plori, kaj la sciantojn de funebraj kantoj, por plorkanti.
Amos Esperant 5:17  Kaj en ĉiuj vinberĝardenoj estos plorado, kiam Mi trairos meze de vi, diras la Eternulo.
Amos Esperant 5:18  Ve al tiuj, kiuj deziras vidi la tagon de la Eternulo! por kio vi ĝin deziras? la tago de la Eternulo estas malluma, ne luma.
Amos Esperant 5:19  Tiel same, kiel se iu forkuras de leono kaj lin kaptas urso, aŭ li venis hejmen kaj apogis sian manon al muro kaj lin pikas serpento.
Amos Esperant 5:20  Malluma estos ja la tago de la Eternulo, ne luma; malluma kaj sen ia brilo.
Amos Esperant 5:21  Mi malamas, Mi abomenas viajn festojn, kaj Mi ne flaras la oferojn de viaj solenaj tagoj.
Amos Esperant 5:22  Kiam vi alportas al Mi bruloferojn kaj viajn farunoferojn, Mi ne akceptas ilin, kaj viajn grasajn dankoferojn Mi ne rigardas.
Amos Esperant 5:23  Forigu de Mi la bruon de viaj kantoj, la sonadon de viaj psalteroj Mi ne volas aŭskulti.
Amos Esperant 5:24  Sed justeco fluu kiel akvo, kaj vero kiel potenca torento.
Amos Esperant 5:25  Ĉu buĉoferojn kaj farunoferojn vi alportadis al Mi en la dezerto dum kvardek jaroj, ho domo de Izrael?
Amos Esperant 5:26  Vi portis la tabernaklon de via Moleĥ, la kolonon de via idolo, la stelon de via dio, kiun vi faris al vi.
Amos Esperant 5:27  Tial Mi elpatrujigos vin trans Damaskon, diras la Eternulo, kies nomo estas Dio Cebaot.
Chapter 6
Amos Esperant 6:1  Ve al la senzorguloj en Cion, kaj al tiuj, kiuj fidas la monton de Samario, al la eminentuloj de la unuauloj inter la nacioj, al kiuj sin turnas la domo de Izrael!
Amos Esperant 6:2  Iru al Kalne, kaj rigardu; de tie iru en la grandan Ĥamat, poste iru al Gat de la Filiŝtoj: ĉu ili estas pli bonaj ol tiuj regnoj, ĉu iliaj limoj estas pli vastaj ol viaj limoj?
Amos Esperant 6:3  Tiuj, kiu pensas, ke la tago de malfeliĉo estas malproksima, kaj tenas sin proksime de la seĝo de maljusteco;
Amos Esperant 6:4  kiuj kuŝas sur eburaj litoj kaj dorlotas sin sur sia kuŝejo, manĝas la plej bonajn ŝafojn el la ŝafaro kaj bovidojn el la nutrejo;
Amos Esperant 6:5  kiuj tintas sur psalteroj, pensante, ke ili estas muzikistoj egalaj al David;
Amos Esperant 6:6  kiuj trinkas vinon el grandaj kalikoj, ŝmiras sin per la plej bonaj oleaĵoj, kaj ne zorgas pri la mizero de Jozef:
Amos Esperant 6:7  ili tial nun estos la unuaj, kiuj iros en forkaptitecon, kaj la ĝojkriado de la dorlotiĝantoj finiĝos.
Amos Esperant 6:8  La Sinjoro, la Eternulo, ĵuris per Si mem, diras la Eternulo, Dio Cebaot: Mi abomenas la fierecon de Jakob, kaj liajn palacojn Mi malamas; Mi transdonos la urbon kun ĉio, kion ĝi enhavas.
Amos Esperant 6:9  Kaj se dek homoj restos en unu domo, ili ankaŭ mortos.
Amos Esperant 6:10  Kaj prenos ilin ilia amiko aŭ kadavrobruliganto, por elporti la ostojn el la domo, kaj li diros al tiu, kiu estas ĉe la domo: Ĉu estas ankoraŭ iu ĉe vi? Kaj ĉi tiu respondos: Neniu plu. Kaj tiu diros: Silentu, oni ne devas elparoli la nomon de la Eternulo.
Amos Esperant 6:11  Ĉar jen la Eternulo donas ordonon frapi la grandajn domojn per fendoj kaj la malgrandajn domojn per breĉoj.
Amos Esperant 6:12  Ĉu kuras ĉevaloj sur roko? ĉu oni povas plugi ĝin per bovoj? Vi tamen faris la juĝon veneno, kaj la frukton de la vero vi faris vermuto.
Amos Esperant 6:13  Vi ĝojas pro senvaloraĵoj; vi diras: Ĉu ne per nia forto ni akiris al ni potencon?
Amos Esperant 6:14  Jen, diras la Eternulo, Dio Cebaot, Mi levos kontraŭ vin, ho domo de Izrael, nacion, kiu premos vin de Ĥamat ĝis la torento de la stepo.
Chapter 7
Amos Esperant 7:1  Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen Li kreis akridojn en la komenco de kreskado de la postfalĉaĵo; la postfalĉaĵo aperis post la falĉado por la reĝo.
Amos Esperant 7:2  Kiam ili finis la manĝadon de la herbo sur la tero, mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu pardoni! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
Amos Esperant 7:3  Tiam la Eternulo bedaŭris tion: Tio ne estos, diris la Eternulo.
Amos Esperant 7:4  Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: jen la Sinjoro, la Eternulo, proklamis juĝon per fajro, ke ĝi ekstermu la grandan abismon kaj ekstermu la kampojn.
Amos Esperant 7:5  Kaj mi diris: Ho Sinjoro, ho Eternulo, volu haltigi! Kiu restarigos Jakobon? li estas ja malgranda.
Amos Esperant 7:6  La Eternulo bedaŭris ankaŭ tion: Tio ne estos, diris la Sinjoro, la Eternulo.
Amos Esperant 7:7  Li donis al mi tian vizion: jen la Sinjoro staris sur murego vertikala, kaj vertikalon Li tenis en Sia mano.
Amos Esperant 7:8  Kaj la Eternulo diris al mi: Kion vi vidas, Amos? Mi respondis: Vertikalon. Kaj la Sinjoro diris: Jen Mi metos vertikalon meze de Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin;
Amos Esperant 7:9  kaj dezertiĝos la altaĵoj de Isaak, kaj la sanktejoj de Izrael estos ruinigitaj; kaj Mi levos Min kun glavo kontraŭ la domon de Jerobeam.
Amos Esperant 7:10  Amacja, pastro el Bet-El, sendis al Jerobeam, reĝo de Izrael, por diri: Amos faras kontraŭ vi ribelon meze de la domo de Izrael; la lando ne povas toleri ĉiujn liajn vortojn;
Amos Esperant 7:11  ĉar tiele diras Amos: Jerobeam mortos de glavo, kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.
Amos Esperant 7:12  Kaj Amacja diris al Amos: Ho viziisto, iru kaj forkuru en la landon de Jehuda, tie nutru vin, kaj tie profetu;
Amos Esperant 7:13  sed en Bet-El ne plu profetu, ĉar ĝi estas sanktejo de la reĝo kaj domo de la regno.
Amos Esperant 7:14  Amos respondis kaj diris al Amacja: Mi ne estas profeto, nek filo de profeto, mi estas nur paŝtisto, kaj mi kultivas sikomorojn;
Amos Esperant 7:15  sed la Eternulo prenis min de la ŝafaro, kaj la Eternulo diris al mi: Iru kaj profetu al Mia popolo Izrael.
Amos Esperant 7:16  Kaj nun aŭskultu la vorton de la Eternulo: Vi diras: Ne profetu pri Izrael, kaj ne prediku pri la domo de Isaak;
Amos Esperant 7:17  tial tiele diras la Eternulo: Via edzino malĉastos en la urbo, viaj filoj kaj viaj filinoj falos de glavo, via tero estos dividita per la ŝnuro, kaj vi mortos sur tero malpura; kaj Izrael estos forkondukita el sia lando.
Chapter 8
Amos Esperant 8:1  Tian vizion donis al mi la Sinjoro, la Eternulo: mi vidis korbon kun maturaj fruktoj.
Amos Esperant 8:2  Kaj Li diris: Kion vi vidas, Amos? Mi respondis: Korbon kun maturaj fruktoj. Tiam la Eternulo diris al mi: Venis la fino por Mia popolo Izrael; Mi ne plu indulgos ĝin.
Amos Esperant 8:3  La kantoj de la palaco fariĝos lamentoj en tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo; estos multe da kadavroj; sur ĉiu loko oni ĵetos ilin silente.
Amos Esperant 8:4  Aŭskultu ĉi tion, vi, kiuj penas engluti la malriĉulojn kaj pereigi la humilulojn de la tero,
Amos Esperant 8:5  kaj kiuj diras: Kiam pasos la monatkomenco, ke ni povu vendadi grenon? kaj la sabato, ke ni povu malfermi la grenejon? Ni malgrandigos la mezuron, ni pligrandigos la prezon, kaj ni trompos per falsa pesilo;
Amos Esperant 8:6  ni aĉetos senhavulojn per mono kaj malriĉulon per paro da ŝuoj, kaj grenventumaĵon ni vendos kun la greno.
Amos Esperant 8:7  La Eternulo ĵuris per la gloro de Jakob: Neniam Mi forgesos ĉiujn iliajn farojn.
Amos Esperant 8:8  Ĉu pro tio ne ektremos la tero, ne ekploros ĉiuj ĝiaj loĝantoj? Ĝi tuta ekskuiĝos kiel lago, ĝi leviĝos kaj malleviĝos kiel la Rivero de Egiptujo.
Amos Esperant 8:9  En tiu tago, diras la Sinjoro, la Eternulo, Mi subirigos la sunon en tagmezo, kaj Mi mallumigos la teron meze de luma tago.
Amos Esperant 8:10  Mi aliformigos viajn festojn en funebron kaj ĉiujn viajn kantojn en lamentojn; Mi metos sakaĵon sur ĉiujn lumbojn kaj kalvon sur ĉiun kapon; Mi aperigos ĉe ili funebron, kiel pri sola filo, kaj ilia fino estos tago de maldolĉeco.
Amos Esperant 8:11  Jen venos tagoj, diras la Sinjoro, la Eternulo, kaj Mi sendos malsaton en la landon, ne malsaton pri pano kaj ne soifon pri akvo, sed soifon por aŭskultado de la vortoj de la Eternulo.
Amos Esperant 8:12  Kaj ili vagados de maro ĝis maro, kaj de nordo ĝis oriento ili migrados, por serĉi la vorton de la Eternulo, sed ili ne trovos.
Amos Esperant 8:13  En tiu tago senfortiĝos de soifo la belaj junulinoj kaj la junuloj,
Amos Esperant 8:14  kiuj nun ĵuras per la peko de Samario, kaj diras: Kiel vivas via dio, ho Dan! kiel floras la vojo al Beer-Ŝeba! ili falos, kaj ne plu releviĝos.
Chapter 9
Amos Esperant 9:1  Mi vidis la Eternulon, kiu staris super la altaro; kaj Li diris: Frapu la kapitelon, ke la fostoj ekskuiĝu kaj la pecoj falu sur la kapojn de ĉiuj; kaj ilian naskitaron Mi mortigos per glavo, neniu el ili forkuros, neniu el ili saviĝos.
Amos Esperant 9:2  Eĉ se ili enfosus sin en Ŝeolon, eĉ de tie Mia mano ilin prenos; eĉ se ili suprenirus en la ĉielon, Mi de tie depuŝos ilin.
Amos Esperant 9:3  Se ili kaŝus sin sur la supro de Karmel, Mi tie elserĉos kaj prenos ilin; se ili kaŝiĝus for de Miaj okuloj sur la fundo de la maro, eĉ tie Mi ordonos al la serpento, ke ĝi piku ilin.
Amos Esperant 9:4  Se ili iros en forkaptitecon antaŭ siaj malamikoj, ankaŭ tie Mi ordonos al la glavo mortigi ilin. Mi direktos sur ilin Miajn okulojn por malfeliĉo, ne por bono.
Amos Esperant 9:5  La Sinjoro, la Eternulo Cebaot, ektuŝas landon, kaj ĝi tiam fandiĝas, kaj ĉiuj loĝantoj ploras; ĝi tuta ekskuiĝas kiel lago, malleviĝas kiel la Rivero de Egiptujo.
Amos Esperant 9:6  Li konstruis Sian loĝejon en la ĉielo, kaj Sian firmamenton Li fundamentis sur la tero; Li vokas la akvon de la maro kaj verŝas ĝin sur la teron; Lia nomo estas Eternulo.
Amos Esperant 9:7  Ĉu vi ne estas por Mi kiel la Etiopoj, ho Izraelidoj? diras la Eternulo; ĉu Mi ne elkondukis Izraelon el la lando Egipta, la Filiŝtojn el Kaftor, kaj la Sirianojn el Kir?
Amos Esperant 9:8  Jen la okuloj de la Sinjoro, la Eternulo, estas direktitaj sur la pekan regnon, kaj Mi ekstermos ĝin de sur la tero; tamen ne tute Mi ekstermos la domon de Jakob, diras la Eternulo.
Amos Esperant 9:9  Jen Mi ordonos, kaj disĵetigos la domon de Izrael inter ĉiujn naciojn, kiel oni disĵetas per kribrilo, kaj eĉ unu grajno ne falos sur la teron.
Amos Esperant 9:10  De glavo mortos ĉiuj pekuloj de Mia popolo, kiuj diras: Malfeliĉo ne alproksimiĝos al ni kaj ne trafos nin.
Amos Esperant 9:11  En tiu tempo Mi restarigos la falintan tabernaklon de David, Mi reŝtopos ĝiajn breĉojn, Mi restarigos la detruitaĵon, kaj Mi rekonstruos ĝin, kiel en la tempo antikva,
Amos Esperant 9:12  por ke ili ekposedu la restaĵon de Edom kaj ankaŭ ĉiujn naciojn, inter kiuj estos proklamata Mia nomo, diras la Eternulo, kiu tion faras.
Amos Esperant 9:13  Jen venos tagoj, diras la Eternulo, kiam la pluganto renkontiĝos kun la rikoltanto, la vinberpremanto kun la semanto; kaj la montoj elgutigos dolĉan sukon, kaj ĉiuj montetoj fariĝos fruktoportaj.
Amos Esperant 9:14  Kaj Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo Izrael, ili rekonstruos la ruinigitajn urbojn, enloĝiĝos, plantos vinberĝardenojn kaj trinkos ilian vinon, aranĝos ĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
Amos Esperant 9:15  Kaj Mi replantos ilin sur ilia tero, kaj ili ne plu estos elŝirataj el sia tero, kiun Mi donis al ili, diras la Eternulo, via Dio.