Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
HOSEA
Up
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14
Chapter 1
Hose Esperant 1:1  Vorto de la Eternulo, kiu aperis al Hoŝea, filo de Beeri, en la tempo de Uzija, Jotan, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo, kaj en la tempo de Jerobeam, filo de Joaŝ, reĝo de Izrael.
Hose Esperant 1:2  Kiam la Eternulo komencis paroli al Hoŝea, la Eternulo diris al Hoŝea: Iru, prenu al vi edzinon malĉastulinon kaj naskigu infanojn malĉastajn, ĉar la lando malĉastiĝis for de la Eternulo.
Hose Esperant 1:3  Kaj li iris, kaj prenis Gomeron, filinon de Diblaim; kaj ŝi gravediĝis kaj naskis al li filon.
Hose Esperant 1:4  Kaj la Eternulo diris al li: Donu al li la nomon Jizreel; ĉar baldaŭ Mi punos pro la sango de Jizreel la domon de Jehu, kaj Mi metos finon al la regno de la domo de Izrael.
Hose Esperant 1:5  En tiu tempo Mi rompos la pafarkon de Izrael en la valo Jizreel.
Hose Esperant 1:6  Kaj ŝi denove gravediĝis kaj naskis filinon; kaj Li diris al li: Donu al ŝi la nomon Lo-Ruĥama; ĉar Mi ne plu kompatos la domon de Izrael, sed postulos de ili pagon.
Hose Esperant 1:7  Tamen la domon de Jehuda Mi kompatos, kaj Mi helpos al ili per la Eternulo, ilia Dio; Mi ne helpos al ili per pafarko, glavo, kaj batalo, nek per ĉevaloj kaj rajdantoj.
Hose Esperant 1:8  Kiam ŝi demamigis Lo-Ruĥaman, ŝi gravediĝis kaj naskis filon.
Hose Esperant 1:9  Kaj Li diris: Donu al li la nomon Lo-Ami; ĉar vi ne estas Mia popolo, kaj Mi ne estos por vi.
Hose Esperant 1:10  Tamen la nombro de la Izraelidoj estos kiel la sablo ĉe la maro, ne mezurebla kaj ne kalkulebla. Kaj sur la sama loko, kie estis dirite al ili: Vi ne estas Mia popolo, oni diros al ili: Infanoj de la vivanta Dio.
Hose Esperant 1:11  Kolektiĝos kune la idoj de Jehuda kaj la idoj de Izrael, kaj faros al si unu ĉefon, kaj iros el la lando; ĉar granda estos la tago de Jizreel.
Chapter 2
Hose Esperant 2:1  Nomu viajn fratojn Mia popolo, kaj viajn fratinojn Kompatataj.
Hose Esperant 2:2  Havu juĝon kontraŭ via patrino, havu juĝon, ĉar ŝi ne estas Mia edzino, kaj Mi ne estas ŝia edzo; ŝi forigu la malĉastecon de sia vizaĝo kaj la adultemecon de siaj mamoj,
Hose Esperant 2:3  por ke Mi ne senvestigu ŝin ĝis nudeco, kaj ne prezentu ŝin tia, kia ŝi estis en la tago de sia naskiĝo, ke Mi ne faru ŝin kiel dezerto, ne faru ŝin kiel tero senakva, kaj ne mortigu ŝin per soifo.
Hose Esperant 2:4  Ankaŭ ŝiajn infanojn Mi ne kompatus, ĉar ili estas infanoj de malĉasto;
Hose Esperant 2:5  ĉar ilia patrino malĉastis, ilia naskintino malhonoris sin; ĉar ŝi diris: Mi sekvos miajn amistojn, kiuj donas al mi mian panon kaj mian akvon, miajn lanaĵojn kaj miajn linaĵojn, mian oleon kaj miajn drinkaĵojn.
Hose Esperant 2:6  Pro tio Mi baros vian vojon per dornoj, Mi ĉirkaŭbaros ŝin, ke ŝi ne trovos siajn vojojn.
Hose Esperant 2:7  Ŝi postkuros siajn amistojn, sed ŝi ne kuratingos ilin; ŝi serĉos ilin, sed ne trovos; kaj ŝi diros: Mi iros returne al mia unua edzo, ĉar pli bone estis al mi tiam, ol nun.
Hose Esperant 2:8  Kaj ŝi ne sciis, ke Mi estis tiu, kiu donadis al ŝi panon kaj moston kaj oleon, Mi donis al ŝi multe da arĝento kaj oro, kiun ili uzis por Baal.
Hose Esperant 2:9  Tial Mi prenos returne Mian panon kaj Mian moston iliatempe, Mi forprenos Mian lanaĵon kaj Mian linaĵon, per kiu ŝi kovris sian nudecon.
Hose Esperant 2:10  Kaj nun Mi malkaŝos ŝian hontindaĵon antaŭ la okuloj de ŝiaj amistoj, kaj neniu savos ŝin el Mia mano.
Hose Esperant 2:11  Mi ĉesigos ĉian ŝian gajecon, ŝiajn festojn, monatkomencojn, kaj sabatojn, kaj ĉiujn ŝiajn solenajn kunvenojn.
Hose Esperant 2:12  Mi dezertigos ŝiajn vinbertrunkojn kaj ŝiajn figarbojn, pri kiuj ŝi diras: Tio estas donaco, kiun donis al mi miaj amistoj; Mi faros ilin arbaro, kaj la bestoj de la kampo ilin manĝos.
Hose Esperant 2:13  Mi punos ŝin pro la tagoj de la Baaloj, al kiuj ŝi incensis, ornaminte sin per siaj ringoj kaj siaj ĉirkaŭkoloj, kaj sekvante siajn amistojn, dum Min ŝi forgesis, diras la Eternulo.
Hose Esperant 2:14  Tial jen Mi allogos ŝin, kondukos ŝin en dezerton, kaj parolos al ŝi agrablajn vortojn;
Hose Esperant 2:15  kaj Mi donos al ŝi ŝiajn vinberĝardenojn el tie, kaj la valon de malĝojo Mi faros pordo de espero; kaj tie ŝi kantos, kiel en la tagoj de sia juneco kaj kiel en la tempo de sia elirado el la lando Egipta.
Hose Esperant 2:16  En tiu tempo, diras la Eternulo, ŝi nomos Min: Mia edzo; ŝi ne plu nomos Min: Mia mastro.
Hose Esperant 2:17  Mi forigos de ŝia buŝo la nomojn de la Baaloj, kaj oni ne plu rememoros ilin laŭ ilia nomo.
Hose Esperant 2:18  Kaj Mi faros por ili en tiu tempo interligon kun la bestoj de la kampo, kun la birdoj de la ĉielo, kaj kun la rampaĵoj de la tero; pafarkon, glavon, kaj militon Mi ekstermos el la lando, kaj Mi donos al ili la eblon dormi eksterdanĝere.
Hose Esperant 2:19  Mi fianĉiĝos kun vi por ĉiam, Mi fianĉiĝos kun vi en vero kaj justo, en favorkoreco kaj kompatemeco.
Hose Esperant 2:20  Mi fianĉiĝos kun vi en fideleco, kaj vi ekkonos la Eternulon.
Hose Esperant 2:21  En tiu tempo Mi favoros, diras la Eternulo, Mi favoros la ĉielon, kaj ĝi favoros la teron;
Hose Esperant 2:22  kaj la tero favoros la grenon, moston, kaj oleon, kaj ĉi tiuj favoros Jizreelon.
Hose Esperant 2:23  Mi faros ŝin al Mi fruktoporta sur la tero, kaj Mi kompatos la nekompatitinon; kaj al tiu, kiu estis ne Mia popolo, Mi diros: Vi estas Mia popolo; kaj ĝi diros: Vi estas mia Dio.
Chapter 3
Hose Esperant 3:1  Kaj la Eternulo diris al mi plue: Iru, kaj komencu amaĵon kun virino, kiun amas ŝia edzo, sed kiu adultas, simile al tio, kiel la Eternulo amas la Izraelidojn, sed ili turnas sin al aliaj dioj kaj amas iliajn vinberkukojn.
Hose Esperant 3:2  Kaj mi akiris ŝin al mi per dek kvin arĝentaj moneroj kaj ĥomero kaj duono da hordeo.
Hose Esperant 3:3  Kaj mi diris al ŝi: Longan tempon restu ĉe mi; ne malĉastu, kaj fordonu vin al neniu viro; tiel same mi agos kun vi.
Hose Esperant 3:4  Ĉar dum longa tempo la Izraelidoj restos sen reĝo, sen estro, sen oferoj, sen statuo, sen efodo, kaj sen domaj dioj;
Hose Esperant 3:5  poste la Izraelidoj returnos sin, kaj serĉos la Eternulon, sian Dion, kaj Davidon, sian reĝon, kaj ili respektegos la Eternulon kaj Lian bonon en la fina tempo.
Chapter 4
Hose Esperant 4:1  Aŭskultu la vorton de la Eternulo, ho Izraelidoj; ĉar la Eternulo havas juĝan disputon kun la loĝantoj de la tero; ĉar sur la tero ne ekzistas vero, nek amo, nek konado de Dio.
Hose Esperant 4:2  Malbenado kaj trompado, mortigado, ŝtelado, kaj adultado tre disvastiĝis, kaj sangoverŝo sekvas sangoverŝon.
Hose Esperant 4:3  Pro tio ekploros la tero, kaj malfeliĉo trafos ĉiujn ĝiajn loĝantojn kaj la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo; eĉ la fiŝoj de la maro malaperos.
Hose Esperant 4:4  Sed neniu malpacu, neniu riproĉu; via popolo estas kiel insultantoj de pastro.
Hose Esperant 4:5  Vi falos meze de la tago, kaj ankaŭ la profeto falos kun vi en la nokto; kaj Mi pereigos vian patrinon.
Hose Esperant 4:6  Mia popolo pereos pro tio, ke ĝi ne havas scion. Ĉar vi forpuŝis la scion, tial Mi vin forpuŝos, ke vi ne plu estu Mia pastro. Ĉar vi forgesis la instruon de via Dio, tial ankaŭ Mi forgesos viajn infanojn.
Hose Esperant 4:7  Ju pli ili multiĝas, des pli ili pekas kontraŭ Mi; ilian honoron Mi faros senhonoreco.
Hose Esperant 4:8  Per la pekoj de Mia popolo ili sin nutras, kaj al ĝia malpieco strebas ilia animo.
Hose Esperant 4:9  Kaj fariĝos al la popolo tiel same, kiel al la pastroj: Mi punos ĝin pro ĝia konduto, kaj Mi repagos al ĝi pro ĝiaj agoj.
Hose Esperant 4:10  Ili manĝos kaj ne satiĝos, ili malĉastos kaj ne disvastiĝos; ĉar ili forlasis la Eternulon kaj ne atentas Lin.
Hose Esperant 4:11  Malĉastado, vino, kaj mosto forprenas la prudenton.
Hose Esperant 4:12  Mia popolo demandas sian lignon, kaj ĝia bastono donas al ĝi respondon; ĉar la spirito de malĉasteco erarigas ilin, kaj ili malĉastas kontraŭ sia Dio.
Hose Esperant 4:13  Sur la supro de montoj ili alportas oferojn, kaj sur montetoj ili incensas sub kverko, poplo, kaj terebintarbo, ĉar bona estas ilia ombro. Tial malĉastos viaj filinoj, kaj viaj bofilinoj adultos.
Hose Esperant 4:14  Ĉu Mi povas ne puni viajn filinojn, se ili malĉastas, kaj viajn bofilinojn, se ili adultas, se ili apartiĝas kune kun la malĉastistinoj kaj alportas oferojn kune kun la publikaj virinoj, kaj la malklera popolo pereas?
Hose Esperant 4:15  Se malĉastas vi, ho Izrael, tiam almenaŭ Jehuda ne kulpiĝu; ne iru en Gilgalon, ne iru en Bet-Avenon, kaj ne ĵuru: Kiel vivas la Eternulo.
Hose Esperant 4:16  Ĉar Izrael obstinas, kiel obstina bovino; ĉu nun la Eternulo povas paŝti ilin, kiel ŝafidon sur vasta paŝtejo?
Hose Esperant 4:18  Abomeninda fariĝis ilia drinkado; ili fordonis sin al malĉastado kaj malhonora amo; honto al iliaj protektantoj.
Hose Esperant 4:19  La vento forportos ilin per siaj flugiloj, kaj ili hontos pri siaj oferoj.
Chapter 5
Hose Esperant 5:1  Aŭskultu tion, ho pastroj, atentu, ho domo de Izrael, kaj prenu en viajn orelojn, ho reĝa domo; ĉar vin trafos juĝo pro tio, ke vi estis kaptilo en Micpa kaj etendita reto sur Tabor.
Hose Esperant 5:2  Per premado ili profundigis la pekojn; Mi punos ĉiujn.
Hose Esperant 5:3  Mi konas Efraimon, kaj Izrael ne estas kaŝita antaŭ Mi: vi nun malĉastas, ho Efraim, kaj Izrael malpuriĝis.
Hose Esperant 5:4  Iliaj agoj ne permesas al ili reveni al ilia Dio, ĉar spirito de malĉasteco estas en ili kaj la Eternulon ili ne konas.
Hose Esperant 5:5  La malmodesteco de Izrael parolas kontraŭ li antaŭ lia vizaĝo; tial Izrael kaj Efraim falos pro siaj malbonagoj; ankaŭ Jehuda falos kun ili.
Hose Esperant 5:6  Kun siaj ŝafoj kaj bovoj ili iros serĉi la Eternulon, sed ne trovos; Li foriĝis de ili.
Hose Esperant 5:7  Ili perfidis al la Eternulo, kaj naskis fremdajn infanojn; tial ekstermos ilin la monato kune kun ilia havaĵo.
Hose Esperant 5:8  Blovu per korno en Gibea, per trumpeto en Rama; bruu en Bet-Aven, post vi, ho Benjamen!
Hose Esperant 5:9  Efraim fariĝos dezerto en la tago de la puno; inter la triboj de Izrael Mi avertis fidele.
Hose Esperant 5:10  La princoj de Jehuda fariĝis similaj al forŝovantoj de limo; Mi elverŝos sur ilin Mian koleron kiel akvon.
Hose Esperant 5:11  Efraim estas premata, frapita de la juĝo; ĉar li memvole sekvis homan ordonon.
Hose Esperant 5:12  Mi estos por Efraim kiel tineo, kiel putro por la domo de Jehuda.
Hose Esperant 5:13  Efraim vidis sian malsanon, kaj Jehuda sian vundon; tiam Efraim iris al Asirio, kaj sendis al reĝo, kiu venĝus pro li; sed li ne povas sanigi vin, ne forigos de vi la vundon.
Hose Esperant 5:14  Ĉar Mi estas kiel leono por Efraim, kiel leonido por la domo de Jehuda; Mi, Mi disŝiros kaj foriros; Mi forportos, kaj neniu povos savi.
Hose Esperant 5:15  Mi iros returne sur Mian lokon, ĝis ili konfesos sian kulpon kaj serĉos Mian vizaĝon; kiam ili suferos, ili Min serĉos, kaj diros:
Chapter 6
Hose Esperant 6:1  Ni iru, ni revenu al la Eternulo; ĉar Li disŝiris, sed Li ankaŭ resanigos nin, Li frapis, kaj Li ankaŭ bandaĝos niajn vundojn.
Hose Esperant 6:2  Li revivigos nin post du tagoj; en la tria tago Li restarigos nin, kaj ni vivos antaŭ Li.
Hose Esperant 6:3  Kaj ni havos scion, kaj ni penos koni la Eternulon. Li eliros, kiel bela matenruĝo; Li venos al ni, kiel pluvo, kiel printempa pluvo, kiu malsekigas la teron.
Hose Esperant 6:4  Kion Mi faru al vi, ho Efraim? Kion Mi faru al vi, ho Jehuda? Via pieco estas kiel matena nebulo, kaj kiel roso, kiu frue malaperas.
Hose Esperant 6:5  Tial Mi hakas per la profetoj, Mi mortigas ilin per la vortoj el Mia buŝo; kaj justeco koncerne vin eliros kiel lumo.
Hose Esperant 6:6  Ĉar Mi deziras bonfaradon, sed ne oferon, kaj konadon de Dio Mi preferas ol bruloferojn.
Hose Esperant 6:7  Sed ili rompis la interligon, kiel Adam, kaj ili defalis de Mi.
Hose Esperant 6:8  Gilead estas urbo de malbonaguloj, makulita de sango.
Hose Esperant 6:9  Kiel bando da embuskantoj la anaro de la pastroj pereigas tiujn, kiuj iras al Ŝeĥem; abomenindaĵon ili faras.
Hose Esperant 6:10  En la domo de Izrael Mi vidas teruraĵon: tie malĉastas Efraim, malpuriĝas Izrael.
Hose Esperant 6:11  Sed ankaŭ Jehuda havos rikolton, kiam Mi revenigos la forkaptitojn de Mia popolo.
Chapter 7
Hose Esperant 7:1  Kiam Mi komencis kuraci Izraelon, malkaŝiĝis la malbonagoj de Efraim kaj la malboneco de Samario; ĉar ili agas mensoge, ŝtelistoj eniras, kaj bandoj rabas sur la strato.
Hose Esperant 7:2  Ili ne pensis en sia koro, ke Mi memoras ĉiujn iliajn malbonagojn; nun ĉirkaŭas ilin iliaj agoj kaj staras antaŭ Mia vizaĝo.
Hose Esperant 7:3  Per sia malboneco ili gajigas la reĝon kaj per siaj trompoj la princojn.
Hose Esperant 7:4  Ĉiuj ili adultas, kiel forno, forte hejtita de la bakisto, kiu ĉesas hejti nur de post la knedado de sia pasto ĝis ĝia fermentiĝo.
Hose Esperant 7:5  Hodiaŭ estas festo de nia reĝo; kaj la princoj komencas fariĝi frenezaj de la vino, kaj li etendas sian manon kun la blasfemantoj.
Hose Esperant 7:6  Ili armas sian koron per malico, kiel fornon, kaj kvankam la bakisto dormas dum la tuta nokto, ĝi tamen matene brulas kiel flamanta fajro.
Hose Esperant 7:7  Ĉiuj ili ardas, kiel forno, kaj formanĝas siajn juĝistojn; ĉiuj iliaj reĝoj falis, kaj neniu el ili vokas al Mi.
Hose Esperant 7:8  Efraim miksis sin kun la popoloj, Efraim fariĝis kiel platkuko, bakita sen renversado.
Hose Esperant 7:9  Fremduloj konsumis liajn fortojn, kaj li ne rimarkis; eĉ grizaj haroj lin kovris, kaj li tion ne scias.
Hose Esperant 7:10  La malmodesteco de Izrael atestas kontraŭ li, sed ili ne turnas sin al la Eternulo, sia Dio, kaj ne serĉas Lin malgraŭ ĉio.
Hose Esperant 7:11  Efraim fariĝis kiel naiva, senprudenta kolombo: ili vokas la Egiptojn, ili iras en Asirion.
Hose Esperant 7:12  Kiam ili iros, Mi ĵetos sur ilin Mian reton; kiel birdojn de la ĉielo Mi tiros ilin malsupren; Mi ilin punos, kiel estis predikate en iliaj kunvenoj.
Hose Esperant 7:13  Ve al ili, ke ili foriĝis de Mi; malfeliĉaj ili estas, ke ili defalis de Mi. Mi volas savi ilin, kaj ili parolas kontraŭ Mi mensogojn.
Hose Esperant 7:14  Kaj ili ne vokas al Mi en sia koro, kiam ili ĝemas sur siaj litoj; pro pano kaj mosto ili kunvenas, sed de Mi ili foriĝas.
Hose Esperant 7:15  Mi instruis ilin, fortigis ilian brakon, kaj ili pensas malbonon pri Mi.
Hose Esperant 7:16  Ili returnas sin, sed ne al la Plejaltulo; ili fariĝis kiel malĝusta pafarko; falos de glavo iliaj estroj pro sia kolerema lango; tio estos moko kontraŭ ili en la lando Egipta.
Chapter 8
Hose Esperant 8:1  Metu trumpeton al via buŝo! Li flugas kiel aglo al la domo de la Eternulo, pro tio, ke ili agis kontraŭ Mia interligo kaj defalis de Mia instruo.
Hose Esperant 8:2  Al Mi ili vokos: Ho mia Dio, ni, Izraelidoj, ekkonis Vin.
Hose Esperant 8:3  Izrael forpuŝis la bonon; malamiko lin persekutos.
Hose Esperant 8:4  Ili starigis reĝojn, sed ne de Mi; ili starigis princojn, sed sen Mia scio; el sia arĝento kaj oro ili faris al si idolojn, por pereigi sin.
Hose Esperant 8:5  Forpuŝita estas via bovido, ho Samario; ekflamis kontraŭ ili Mia kolero; kiel longe ankoraŭ ili ne povos puriĝi?
Hose Esperant 8:6  Ĉar ĝi estas faritaĵo de Izrael; artisto ĝin faris, kaj ĝi ne estas dio; dispecetiĝos la bovido de Samario.
Hose Esperant 8:7  Ĉar ili semas venton, ili rikoltos ventegon; grenon li ne havos; la kreskantaĵo ne donos farunon; se ĝi eĉ donos, fremduloj ĝin formanĝos.
Hose Esperant 8:8  Izrael estas formanĝata; nun ili fariĝis inter la popoloj kiel senvalora vazo.
Hose Esperant 8:9  Ĉar ili iris en Asirion, kiel sovaĝa azeno solece vaganta; la Efraimidoj donis amajn donacojn.
Hose Esperant 8:10  Kvankam ili donis donacojn al la nacioj, Mi nun kolektus ilin, por ke ili iom ripozu de la ŝarĝo de la reĝo de la princoj.
Hose Esperant 8:11  Sed multe da altaroj konstruis Efraim, por peki; ili fariĝis por li altaroj pekigaj.
Hose Esperant 8:12  Mi skribis por li la multon de Miaj leĝoj; sed li rigardas ilin kiel fremdaĵon.
Hose Esperant 8:13  La oferojn, donacatajn al Mi, ili buĉas nur pro viando, por ĝin manĝi; la Eternulo ne deziras ilin; nun Li rememoros iliajn malbonagojn kaj punos iliajn pekojn; ili revenos en Egiptujon.
Hose Esperant 8:14  Izrael forgesis sian Kreinton, kaj konstruas palacojn; Jehuda konstruis multe da fortikigitaj urboj; sed Mi sendos fajron sur liajn urbojn, kaj ĝi ekstermos liajn palacojn.
Chapter 9
Hose Esperant 9:1  Ne ĝoju, ho Izrael, ne estu gaja, kiel la popoloj, ĉar vi malĉaste foriĝis de via Dio, vi preferas proamaĵajn donacojn ol ĉiujn grenejojn plenajn de greno.
Hose Esperant 9:2  Tial draŝejo kaj vinpremejo ne nutros ilin, la mosto mankos en ĝi.
Hose Esperant 9:3  Ili ne loĝos en la lando de la Eternulo; Efraim revenos en Egiptujon, kaj en Asirio ili manĝos malpuraĵon.
Hose Esperant 9:4  Ili ne verŝoferos al la Eternulo vinon, kaj ne estos agrablaj al Li; iliaj oferoj estos kiel pano de suferantoj: ĉiuj ĝiaj manĝantoj fariĝos malpuraj; ĉar ilia pano devas esti nur por ili mem, ĝi ne devas veni en la domon de la Eternulo.
Hose Esperant 9:5  Kion vi faros en la tago de solena kunveno kaj en la tago de festo de la Eternulo?
Hose Esperant 9:6  Ĉar vidu, ili forkuras de malfeliĉo; Egiptujo ilin kolektos, Memfis ilin enterigos; sur la loko, kie troviĝis iliaj amataj arĝentaĵoj, kreskos urtiko, dornoj estos en iliaj tendoj.
Hose Esperant 9:7  Venis la tempo de punvizito, venis la tagoj de repago; Izrael ekscios, ĉu malsaĝa estis la profeto, ĉu freneza estis la viro inspirita, parolante pri viaj multaj malbonagoj kaj pri la granda malboneco.
Hose Esperant 9:8  La gardisto de Efraim estis antaŭe kun mia Dio; nun profeto metas kaptilojn sur ĉiuj liaj vojoj, kaj malamo estas en la domo de lia Dio.
Hose Esperant 9:9  Profunde ili malboniĝis, kiel en la tagoj de Gibea; Li rememoros iliajn malbonagojn, Li punos iliajn pekojn.
Hose Esperant 9:10  Kiel vinberojn en la dezerto Mi trovis Izraelon; kiel unuan frukton sur la figarbo en la komenco de ĝia matureco Mi vidis viajn patrojn; sed ili iris al Baal-Peor, kaj konsekris sin al la hontindaĵo, kaj fariĝis abomeninduloj, kiel ilia amato.
Hose Esperant 9:11  La honoro de Efraim forflugos kiel birdo; ne estos nasko, nek gravedeco, nek gravediĝo.
Hose Esperant 9:12  Kaj se ili eĉ edukus siajn infanojn, Mi tamen seninfanigos ilin, ke ili ne havu homojn; ĉar ve al ili, kiam Mi forigos Min de ili.
Hose Esperant 9:13  Efraim, kiel Mi vidas, estas plantita sur bela loko, kiel Tiro; tamen Efraim elirigos siajn infanojn al la mortiganto.
Hose Esperant 9:14  Donu al ili, ho Eternulo, tion, kion Vi promesis doni; donu al ili ventron aborteman kaj mamojn sekiĝintajn.
Hose Esperant 9:15  Ilia tuta malboneco estas en Gilgal; tie Mi ekmalamis ilin; pro iliaj malbonaj agoj Mi elpelos ilin el Mia domo; Mi ne plu amos ilin; ĉiuj iliaj princoj estas defalintoj.
Hose Esperant 9:16  Efraim estas batita; ilia radiko sekiĝis; ili ne plu donos fruktojn; eĉ se ili naskos, Mi mortigos la karan frukton de ilia ventro.
Hose Esperant 9:17  Mia Dio ilin forpuŝos, ĉar ili ne aŭskultis Lin; kaj ili vagados inter la nacioj.
Chapter 10
Hose Esperant 10:1  Izrael estas vasta vinberujo, portas siajn fruktojn; sed ju pli multiĝis liaj fruktoj, des pli li multigis siajn altarojn; ju pli bona estis lia lando, des pli belajn statuojn li starigis.
Hose Esperant 10:2  Ilia koro estas dividita, tial nun ili estas kondamnitaj; Li rompos iliajn altarojn, frakasos iliajn statuojn.
Hose Esperant 10:3  Nun ili diras: Ni ne havas reĝon; ĉar ni ne timas la Eternulon, kion do povas fari por ni reĝo?
Hose Esperant 10:4  Ili parolas vanajn vortojn, ĵuras mensoge, kiam ili faras interligon; tial juĝo super ili aperos, kiel venena herbo sur la sulkoj de la kampo.
Hose Esperant 10:5  Pri la bovidoj de Bet-Aven ektremos la loĝantoj de Samario; ĉar ĝia popolo ekploros pri ĝi, kaj la pastraĉoj, kiuj ĝojis pri ĝi, ploros pri ĝia gloro, kiu foriĝis de ĝi.
Hose Esperant 10:6  La bovido mem estas forportita en Asirion, kiel donaco al la reĝo- venĝonto; malhonoron ricevos Efraim, kaj Izrael hontos pro sia entrepreno.
Hose Esperant 10:7  Malaperos Samario kun sia reĝo, kiel ŝaŭmo sur la supraĵo de akvo.
Hose Esperant 10:8  Detruitaj estos la altaĵoj de Aven, la peko de Izrael; kardo kaj dornoj kreskos sur iliaj altaroj; ili diros al la montoj: Kovru nin; kaj al la montetoj: Falu sur nin.
Hose Esperant 10:9  Pli ol en la tempo de Gibea vi pekis, ho Izrael; tiam oni leviĝis, sed nun milito en Gibea ne atingas la malbonagulojn.
Hose Esperant 10:10  Konforme al Mia intenco Mi punos ilin, kaj kolektiĝos kontraŭ ili popoloj, kiam ili estos punataj pro siaj du krimoj.
Hose Esperant 10:11  Efraim estas kiel bovido dresita, amanta draŝi. Mi metos jugon sur lian belan kolon, Mi rajdos sur Efraim, Jehuda plugos, Jakob erpos.
Hose Esperant 10:12  Semu al vi justecon, tiam vi rikoltos amon; plugu al vi plugotaĵon; estas tempo, por turni sin al la Eternulo, ĝis Li venos kaj verŝos sur vin justecon.
Hose Esperant 10:13  Vi plugas malpiaĵon, vi rikoltas malbonagojn, vi manĝas frukton de mensogo; ĉar vi fidas vian vojon, la multon de viaj herooj.
Hose Esperant 10:14  Sed fariĝos tumulto en via popolo, kaj ĉiuj viaj fortikaĵoj estos detruitaj, kiel Ŝalman detruis Bet-Arbelon dum la milito; mortigita estos la patrino kune kun siaj infanoj.
Hose Esperant 10:15  Tion faros al vi Bet-El pro via granda malpieco. Frue pereos, pereos la reĝo de Izrael.
Chapter 11
Hose Esperant 11:1  Kiam Izrael estis junulo, Mi lin ekamis, kaj el Egiptujo Mi vokis Mian filon.
Hose Esperant 11:2  Sed nun oni vokas ilin, kaj ili sin deturnas; al la Baaloj ili oferas, kaj al idoloj ili incensas.
Hose Esperant 11:3  Mi instruis al Efraim la iradon; Mi prenis ilin je la brako, kaj ili ne rimarkis, ke Mi ilin kuracas.
Hose Esperant 11:4  Per ŝnuroj de homoj Mi tiris ilin, per ligiloj de amo; Mi estis por ili kiel levanto de la jugo, kaj Mi metis antaŭ ili la manĝaĵon.
Hose Esperant 11:5  Ili ne revenos en la landon Egiptan, sed Asirio estos ilia reĝo, ĉar ili ne volis penti.
Hose Esperant 11:6  Glavo falos sur liajn urbojn kaj ekstermos liajn idojn kaj formanĝos ilin pro iliaj entreprenoj.
Hose Esperant 11:7  Mia popolo rigidiĝis en la defalo de Mi; kaj kvankam oni ĝin vokas al la Plejaltulo, ĝi ne levas sin.
Hose Esperant 11:8  Kiel Mi agu kun vi, ho Efraim? kiel Mi protektu vin, ho Izrael? Ĉu Mi faru al vi, kiel al Adma? ĉu Mi egaligu vin al Ceboim? Renversiĝis en Mi Mia koro, varmegiĝis Mia tuta kompato.
Hose Esperant 11:9  Mi ne agos laŭ Mia flama kolero, Mi ne plu ekstermos Efraimon; ĉar Mi estas Dio, ne homo, Mi estas Sanktulo inter vi; Mi ne venos en furiozo.
Hose Esperant 11:10  La Eternulon ili sekvos, kiel kriantan leonon; kiam Li krios, tiam timigite venos la filoj de okcidente.
Hose Esperant 11:11  Timigite kiel birdo ili venos el Egiptujo, kaj kiel kolombo el la lando Asiria; kaj Mi enloĝigos ilin en iliaj domoj, diras la Eternulo.
Hose Esperant 11:12  Kun mensogoj ĉirkaŭis Min Efraim, kaj kun falsaĵo la domo de Izrael; sed Jehuda ankoraŭ tenis sin je Dio kaj estis fidela al la Sanktulo.
Chapter 12
Hose Esperant 12:1  Efraim paŝtas venton, postkuras la orientan venton; kun ĉiu tago li faras pli da mensogaĵoj kaj da idolaĵoj; li faras interligon kun Asirio, kaj portas oleon en Egiptujon.
Hose Esperant 12:2  Sed ankaŭ kun Jehuda la Eternulo havas juĝon, kaj Li punos Jakobon laŭ lia konduto, laŭ liaj agoj Li repagos al li.
Hose Esperant 12:3  Ankoraŭ en la ventro li retenis sian fraton, kaj viriĝinte li luktis kun Dio.
Hose Esperant 12:4  Li luktis kun anĝelo kaj venkis, li tamen petegis lin kun ploro; en Bet-El Li nin trovos, kaj tie Li parolos kun ni.
Hose Esperant 12:5  La Eternulo estas Dio Cebaot, Eternulo estas Lia nomo.
Hose Esperant 12:6  Returnu do vin al via Dio, konservu favorkorecon kaj justecon, kaj fidu ĉiam vian Dion.
Hose Esperant 12:7  Kanaanido havas en sia mano falsan pesilon, li amas trompi;
Hose Esperant 12:8  kaj Efraim diras: Mi riĉiĝis, mi akiris al mi havaĵon, sed en ĉiuj miaj laboroj oni ne trovos ĉe mi malbonagon, per kiu mi estus pekinta.
Hose Esperant 12:9  Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; Mi ankoraŭ denove loĝigos vin en tendoj, kiel en la tagoj de festo.
Hose Esperant 12:10  Mi parolis per la profetoj, Mi donis multe da vizioj, kaj per la profetoj Mi parolis alegorie.
Hose Esperant 12:11  En Gilead estis idoloj, sed ili fariĝis senvaloraĵo; en Gilgal oni oferbuĉis bovojn, sed iliaj altaroj fariĝis kiel ŝtonamasoj sur la sulko de la kampo.
Hose Esperant 12:12  Jakob forkuris sur la kampojn de Sirio, Izrael servis por edzino, kaj por edzino li devis gardi.
Hose Esperant 12:13  Kaj per profeto la Eternulo elkondukis Izraelon el Egiptujo, kaj per profeto Li gardis lin.
Hose Esperant 12:14  Forte kolerigis Lin Efraim, tial lia sango venos sur lin, kaj lia Sinjoro redonos al li pro liaj hontindaĵoj.
Chapter 13
Hose Esperant 13:1  Kiam Efraim parolis, oni timis; li altiĝis en Izrael. Sed li fariĝis kulpa per Baal, kaj mortis.
Hose Esperant 13:2  Nun ili ankoraŭ pli pekas; ili faris al si el sia arĝento statuojn, idolojn laŭ sia kompreno, kiuj estas ja ĉiuj faritaĵo de forĝistoj; ili parolas pri ili: Tiuj, kiuj oferbuĉas homojn, povas kisi la bovidojn.
Hose Esperant 13:3  Pro tio ili estos kiel matena nebulo, kiel roso, kiu frue malaperas, kiel grenventumaĵo, kiun la vento forblovas de la draŝejo, kaj kiel fumo el la kamentubo.
Hose Esperant 13:4  Sed Mi, la Eternulo, estas via Dio de post la lando Egipta; kaj alian Dion krom Mi vi ne devas koni, kaj ne ekzistas alia Savanto krom Mi.
Hose Esperant 13:5  Mi konis vin en la dezerto, en la lando de sekeco.
Hose Esperant 13:6  Kiam ili havis paŝtejon, ili satiĝis; kaj kiam ili satiĝis, tiam fieriĝis ilia koro, kaj tial ili forgesis Min.
Hose Esperant 13:7  Tial Mi estos por ili kiel leono, kiel leopardo, kiu embuskas ĉe la vojo.
Hose Esperant 13:8  Mi atakos ilin, kiel ursino, kiu perdis la infanojn, Mi disŝiros ilian ŝlositan koron, Mi manĝegos ilin tie, kiel leono; sovaĝaj bestoj ilin disŝiros.
Hose Esperant 13:9  Vi pereigis vin, ho Izrael, ĉar via savo estas nur en Mi.
Hose Esperant 13:10  Kie estas via reĝo? li savu vin en ĉiuj viaj urboj. Kie estas viaj juĝistoj, pri kiuj vi diris: Donu al mi reĝon kaj estrojn?
Hose Esperant 13:11  Mi donis al vi reĝon en Mia kolero, kaj Mi forprenos lin en Mia indigno.
Hose Esperant 13:12  Kunpakitaj estas la malbonagoj de Efraim, lia peko estas konservita.
Hose Esperant 13:13  Doloroj de naskantino atakos lin. Li estas infano sensaĝa; alie li ne starus longe en la pozicio de naskiĝantaj infanoj.
Hose Esperant 13:14  El Ŝeol Mi savos ilin, de la morto Mi liberigos ilin; kie estas via veneno, ho morto? kie estas via pereigeco, ho Ŝeol? Sed la konsolo estas ankoraŭ kaŝita antaŭ Miaj okuloj.
Hose Esperant 13:15  Kvankam li estas fruktoriĉa inter la fratoj, venos tamen vento orienta, vento de la Eternulo, blovanta el la dezerto, kaj tiam elsekiĝos lia fonto, dezertiĝos lia devenejo; kaj li disrabos la trezorejon de ĉiuj grandvaloraĵoj.
Hose Esperant 13:16  Samario suferos, ĉar ĝi ribelis kontraŭ sia Dio. De glavo ili falos; iliaj malgrandaj infanoj estos frakasitaj, iliaj gravedulinoj estos dishakitaj.
Chapter 14
Hose Esperant 14:1  Revenu, ho Izrael, al la Eternulo, via Dio; ĉar vi falis pro viaj malbonagoj.
Hose Esperant 14:2  Prenu kun vi vortojn kaj revenu al la Eternulo; diru al Li: Pardonu ĉiun pekon kaj akceptu bonon; anstataŭ bovoj ni alportos ofere niajn lipojn.
Hose Esperant 14:3  Asirio ne savos nin; ni ne rajdos sur ĉevaloj, ni ne plu nomos nia dio la faritaĵon de niaj manoj; nur ĉe Vi la orfo trovas kompaton.
Hose Esperant 14:4  Mi sanigos ilin de la defalo, Mi volonte ilin amos, ĉar pasis Mia kolero koncerne ilin.
Hose Esperant 14:5  Mi estos por Izrael kiel roso; li ekfloros kiel rozo, li profundigos siajn radikojn kiel Lebanon.
Hose Esperant 14:6  Liaj branĉoj disvastiĝos, li estos bela kiel olivarbo, li bonodoros kiel Lebanon.
Hose Esperant 14:7  Revenos tiuj, kiuj sidis en lia ombro; ili reviviĝos kiel greno, ili floros kiel vinberbranĉo; li estos fama, kiel la vino de Lebanon.
Hose Esperant 14:8  Ho Efraim, per kio interesas Min plue la idoloj? Mi aŭskultos lin kaj gvidos lin; Mi estos kiel verda cipreso; ĉe Mi oni trovos viajn fruktojn.
Hose Esperant 14:9  Kiu estas saĝa, tiu komprenu ĉi tion; kiu estas prudenta, tiu sciu ĉi tion; ĉar ĝustaj estas la vojoj de la Eternulo, virtuloj iras sur ili, kaj malpiuloj falas sur ili.