PSALMS
1
2
3
4
5
6
7
8
9
10
11
12
13
14
15
16
17
18
19
20
21
22
23
24
25
26
27
28
29
30
31
32
33
34
35
36
37
38
39
40
41
42
43
44
45
46
47
48
49
50
51
52
53
54
55
56
57
58
59
60
61
62
63
64
65
66
67
68
69
70
71
72
73
74
75
76
77
78
79
80
81
82
83
84
85
86
87
88
89
90
91
92
93
94
95
96
97
98
99
100
101
102
103
104
105
106
107
108
109
110
111
112
113
114
115
116
117
118
119
120
121
122
123
124
125
126
127
128
129
130
131
132
133
134
135
136
137
138
139
140
141
142
143
144
145
146
147
148
149
150
Chapter 119
Psal | Esperant | 119:1 | Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo. | |
Psal | Esperant | 119:2 | Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj serĉas Lin per la tuta koro; | |
Psal | Esperant | 119:23 | Eĉ kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraŭ mi, Via sklavo meditas pri Viaj leĝoj. | |
Psal | Esperant | 119:33 | Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj, Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino. | |
Psal | Esperant | 119:34 | Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro. | |
Psal | Esperant | 119:48 | Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj leĝoj. | |
Psal | Esperant | 119:52 | Mi rememoras Viajn juĝojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoliĝas. | |
Psal | Esperant | 119:55 | Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon. | |
Psal | Esperant | 119:69 | Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn. | |
Psal | Esperant | 119:72 | Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj. | |
Psal | Esperant | 119:73 | Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn. | |
Psal | Esperant | 119:75 | Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis. | |
Psal | Esperant | 119:84 | Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj? | |
Psal | Esperant | 119:99 | Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado. | |
Psal | Esperant | 119:108 | La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min. | |
Psal | Esperant | 119:111 | Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro. | |
Psal | Esperant | 119:118 | Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj, Ĉar ilia falsaĵo estas mensoga. | |
Psal | Esperant | 119:119 | Kiel skorion Vi forĵetas ĉiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn. | |
Psal | Esperant | 119:136 | Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon. | |
Psal | Esperant | 119:145 | Mi vokas el la tuta koro; aŭskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn leĝojn. | |
Psal | Esperant | 119:148 | Antaŭ la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekiĝas, Por ke mi meditu pri Via vorto. | |
Psal | Esperant | 119:149 | Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi. | |
Psal | Esperant | 119:157 | Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis. | |