Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
DANIEL
Up
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12
Chapter 1
Dani Esperant 1:1  En la tria jaro de la reĝado de Jehojakim, reĝo de Judujo, venis Nebukadnecar, reĝo de Babel, al Jerusalem, kaj eksieĝis ĝin.
Dani Esperant 1:2  Kaj la Sinjoro transdonis en lian manon Jehojakimon, reĝon de Judujo, kaj parton de la vazoj de la domo de Dio; kaj li venigis ilin en la landon Ŝinar, en la domon de sia dio, kaj la vazojn li metis en la trezorejon de sia dio.
Dani Esperant 1:3  Kaj la reĝo diris al Aŝpenaz, la estro de liaj korteganoj, ke el la Izraelidoj, el la reĝa idaro kaj el la nobelaro, li venigu
Dani Esperant 1:4  knabojn sendifektajn, belaspektajn, komprenemajn por ĉiu saĝaĵo, klerajn, scienckomprenantajn, kaj kapablajn servi en la palaco de la reĝo, kaj ke oni lernigu al ili la skribadon kaj la lingvon Ĥaldean.
Dani Esperant 1:5  Kaj la reĝo destinis por ili por ĉiu tago manĝaĵojn de la reĝa tablo, kaj vinon el tiu, kiun li mem trinkadis, kaj li ordonis eduki ilin dum tri jaroj, post kies finiĝo ili estis komencontaj la servadon antaŭ la reĝo.
Dani Esperant 1:6  El la idoj de Jehuda estis inter ili Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja.
Dani Esperant 1:7  La estro de la korteganoj donis al ili aliajn nomojn; kaj li donis al Daniel la nomon Beltŝacar; al Ĥananja, Ŝadraĥ; al Miŝael, Meŝaĥ; kaj al Azarja, Abed-Nego.
Dani Esperant 1:8  Daniel metis en sian koron, ke li ne malpurigos sin per la manĝaĵoj de la reĝo, nek per la vino, kiun ĉi tiu trinkas; tial li petis la korteganestron, ke al li estu permesite ne malpurigi sin.
Dani Esperant 1:9  Dio donis al Daniel favoron kaj simpation ĉe la korteganestro.
Dani Esperant 1:10  Kaj la korteganestro diris al Daniel: Mi timas mian sinjoron, la reĝon, kiu mem destinis por vi, kion vi devas manĝi kaj trinki; se li vidos, ke viaj vizaĝoj estas malpli grasaj, ol ĉe aliaj knaboj, viaj samaĝuloj, tiam vi farus mian kapon kulpa antaŭ la reĝo.
Dani Esperant 1:11  Tiam Daniel diris al la inspektisto, al kiu la korteganestro komisiis Danielon, Ĥananjan, Miŝaelon, kaj Azarjan:
Dani Esperant 1:12  Faru, mi petas, provon kun viaj servantoj dum dek tagoj; oni donadu al ni por manĝi legomojn, kaj por trinki akvon;
Dani Esperant 1:13  poste montriĝu al vi nia aspekto, kaj la aspekto de la knaboj, kiuj manĝas la manĝaĵon de la reĝo; kaj poste agu kun viaj servantoj laŭ tio, kion vi vidos.
Dani Esperant 1:14  Li obeis ilin en tio kaj faris kun ili provon dum dek tagoj.
Dani Esperant 1:15  Post paso de la dek tagoj montriĝis, ke ili estas pli bonaspektaj kaj pli bonkorpaj, ol ĉiuj knaboj, kiuj manĝis la manĝaĵon de la reĝo.
Dani Esperant 1:16  Tial la inspektisto forportadis ilian manĝaĵon, kaj la vinon, kiu estis destinita al ili por trinki, kaj donadis al ili legomojn.
Dani Esperant 1:17  Kaj al tiuj kvar knaboj Dio donis kapablojn kaj komprenemecon pri ĉiuj libroj kaj saĝaĵo, kaj Daniel estis ankaŭ kompetenta pri ĉiaj vizioj kaj sonĝoj.
Dani Esperant 1:18  Kiam pasis la tempo, kiun la reĝo difinis por ilia venigo, la korteganestro prezentis ilin al Nebukadnecar.
Dani Esperant 1:19  La reĝo parolis kun ili, kaj el ili ĉiuj troviĝis neniu egala al Daniel, Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja. Kaj ili komencis servadi antaŭ la reĝo.
Dani Esperant 1:20  Kaj koncerne ĉiujn aferojn de saĝo kaj scio, pri kiuj la reĝo ilin demandis, li trovis ilin dekoble pli saĝaj, ol ĉiuj astrologoj kaj magiistoj, kiuj estis en lia tuta regno.
Dani Esperant 1:21  Daniel estis tie ĝis la unua jaro de la reĝo Ciro.
Chapter 2
Dani Esperant 2:1  En la dua jaro de la reĝado de Nebukadnecar aperis al Nebukadnecar sonĝoj; kaj konfuziĝis lia spirito, kaj li ne povis dormi.
Dani Esperant 2:2  Kaj la reĝo ordonis alvoki la astrologojn, magiistojn, sorĉistojn, kaj Ĥaldeojn, por ke ili diru al la reĝo liajn sonĝojn. Kaj ili venis kaj stariĝis antaŭ la reĝo.
Dani Esperant 2:3  Kaj la reĝo diris al ili: Mi havis sonĝon, kaj mia spirito maltrankviliĝis, dezirante scii, kio estis tiu sonĝo.
Dani Esperant 2:4  La Ĥaldeoj respondis al la reĝo en la lingvo Siria: Ho reĝo, vivu eterne! diru la sonĝon al viaj servantoj, kaj ni klarigos ĝian signifon.
Dani Esperant 2:5  Sed la reĝo respondis kaj diris al la Ĥaldeoj: La enhavon mi forgesis. Tamen, se vi ne diros al mi la sonĝon kaj ĝian signifon, vi estos dishakitaj en pecojn kaj viaj domoj estos ruinigitaj.
Dani Esperant 2:6  Sed se vi rakontos al mi la sonĝon kaj ĝian signifon, vi ricevos de mi donacojn, rekompencon, kaj grandan honoron. Tial diru al mi la sonĝon kaj ĝian signifon.
Dani Esperant 2:7  Ili denove respondis: La reĝo diru sian sonĝon al siaj servantoj, kaj ni klarigos ĝian signifon.
Dani Esperant 2:8  La reĝo diris: Mi scias bone, ke vi deziras gajni tempon, ĉar vi vidas, ke la afero malaperis el mia memoro.
Dani Esperant 2:9  Se vi ne diros al mi la sonĝon, tio montros, ke vi havas unu intencon: vi preparas vin, por doni al mi mensogan kaj sentaŭgan respondon, ĝis la tempo pasos. Tial rakontu al mi la sonĝon, tiam mi konvinkiĝos, ke vi povas klarigi al mi ankaŭ ĝian signifon.
Dani Esperant 2:10  La Ĥaldeoj respondis al la reĝo kaj diris: Ne ekzistas sur la tero tia homo, kiu povus plenumi la deziron de la reĝo; tial neniu reĝo, kiel ajn granda kaj potenca li estus, postulis iam similan respondon de iu astrologo, magiisto, aŭ Ĥaldeo;
Dani Esperant 2:11  la afero, kiun la reĝo postulas, estas tiel eksterordinara, ke neniu povas tion plenumi al la reĝo, krom la dioj, kiuj ne vivas inter karnuloj.
Dani Esperant 2:12  Tiam la reĝo forte indignis kaj koleris, kaj ordonis pereigi ĉiujn saĝulojn de Babel.
Dani Esperant 2:13  Kiam la dekreto eliris, oni komencis la mortigadon de la saĝuloj, kaj oni volis mortigi ankaŭ Danielon kaj liajn kamaradojn.
Dani Esperant 2:14  Tiam Daniel faris saĝan kaj prudentan rediron al Arjoĥ, la estro de la reĝaj korpogardistoj, kiu eliris, por mortigi la saĝulojn de Babel;
Dani Esperant 2:15  li demandis Arjoĥon, la potenculon de la reĝo, dirante: Pro kio eliris de la reĝo tia severa ordono? Tiam Arjoĥ rakontis al Daniel la tutan aferon.
Dani Esperant 2:16  Daniel iris kaj petis la reĝon, ke li donu al li templimon, kaj li prezentos al la reĝo la klarigon.
Dani Esperant 2:17  Poste Daniel iris en sian domon, kaj rakontis la aferon al siaj kamaradoj Ĥananja, Miŝael, kaj Azarja,
Dani Esperant 2:18  por ke ili petegu la kompateman Dion de la ĉielo malkaŝi tiun kaŝitan aferon, por ke Daniel kaj liaj kamaradoj ne pereu kun la aliaj saĝuloj de Babel.
Dani Esperant 2:19  Kaj tiam la kaŝitaĵo malkaŝiĝis al Daniel en nokta vizio, kaj Daniel dankis pro tio Dion de la ĉielo.
Dani Esperant 2:20  Kaj Daniel ekparolis, kaj diris: Estu benata la nomo de Dio de eterne ĝis eterne; ĉar al Li apartenas saĝo kaj forto;
Dani Esperant 2:21  Li ŝanĝas la tempojn kaj jarojn; Li faligas reĝojn kaj starigas reĝojn; Li donas saĝon al la saĝuloj kaj prudenton al la prudentuloj;
Dani Esperant 2:22  Li malkaŝas la profundaĵon kaj kaŝitaĵon; Li scias, kio estas en la mallumo, kaj lumo estas en Li.
Dani Esperant 2:23  Vin, ho Dio de miaj patroj, mi dankas kaj gloras; ĉar Vi donis al mi saĝon kaj forton, kaj malkaŝis al mi tion, pri kio ni Vin petis; ĉar Vi malkaŝis al ni la aferon de la reĝo.
Dani Esperant 2:24  Poste Daniel iris al Arjoĥ, al kiu la reĝo komisiis mortigi la saĝulojn de Babel; li venis, kaj diris al li tiel: Ne mortigu la saĝulojn de Babel, konduku min al la reĝo, kaj mi diros al la reĝo la klarigon.
Dani Esperant 2:25  Tiam Arjoĥ tuj enkondukis Danielon al la reĝo, kaj diris al ĉi tiu tiele: Inter la transloĝigitaj filoj de Judujo mi trovis homon, kiu povas doni al la reĝo klarigon.
Dani Esperant 2:26  Tiam ekparolis la reĝo, kaj diris al Daniel, kies nomo estis nun Beltŝacar: Ĉu vi povas sciigi al mi la sonĝon, kiun mi vidis, kaj ĝian signifon?
Dani Esperant 2:27  Daniel respondis al la reĝo kaj diris: La kaŝitaĵon, pri kiu la reĝo demandas, ne povas malkaŝi al la reĝo la saĝuloj, nek la sorĉistoj, nek la astrologoj, nek la divenistoj;
Dani Esperant 2:28  sed en la ĉielo ekzistas Dio, kiu malkaŝas kaŝitaĵon; Li malkaŝis al la reĝo Nebukadnecar tion, kio estos en tempo estonta. Via sonĝo kaj la vizioj de via kapo sur via lito estis jenaj:
Dani Esperant 2:29  vi, ho reĝo, meditis sur via lito pri tio, kio estos poste; kaj la Malkaŝanto de kaŝitaĵoj montris al vi, kio estos.
Dani Esperant 2:30  Kaj al mi tiu kaŝitaĵo malkaŝiĝis ne pro tio, ke mi kvazaŭ estus pli saĝa ol ĉiuj vivantoj, sed por tio, ke la reĝo ricevu klarigon kaj ke vi eksciu la pensojn de via koro.
Dani Esperant 2:31  Vi, ho reĝo, havis vizion: jen staris granda statuo; grandega statuo tio estis; en eksterordinara brilo ĝi staris antaŭ vi, kaj ĝia aspekto estis terura.
Dani Esperant 2:32  La kapo de tiu statuo estis el pura oro; ĝiaj brusto kaj manoj estis el arĝento, la ventro kaj femuroj el kupro;
Dani Esperant 2:33  ĝiaj kruroj estis el fero, ĝiaj piedoj estis parte el fero, parte el argilo.
Dani Esperant 2:34  Vi vidis poste, ke ŝtono deŝiriĝis sen ago de ia mano, frapis la statuon, ĝiajn ferajn kaj argilajn piedojn, kaj frakasis ilin.
Dani Esperant 2:35  Tiam ĉio kune frakasiĝis: la fero, argilo, kupro, arĝento, kaj oro fariĝis kiel grenventumaĵo sur somera draŝejo, kaj la vento ilin forportis, kaj ne restis postesigno post ili; sed la ŝtono, kiu frakasis la statuon, fariĝis granda monto kaj plenigis la tutan teron.
Dani Esperant 2:36  Tio estas la sonĝo. Nun ni diros al la reĝo la signifon.
Dani Esperant 2:37  Vi, ho reĝo, estas reĝo super reĝoj, al kiu Dio de la ĉielo donis regnon, potencon, forton, kaj gloron;
Dani Esperant 2:38  kaj ĉie, kie ajn loĝas homoj, Li transdonis en viajn manojn la bestojn de la kampo kaj la birdojn de la ĉielo, kaj faris vin reganto super ili ĉiuj. Vi estas la ora kapo.
Dani Esperant 2:39  Post vi aperos nova regno, malpli alta ol via, kaj ankoraŭ tria regno, kupra, kiu regos super la tuta tero.
Dani Esperant 2:40  La kvara regno estos malmola, kiel fero; ĉar kiel fero disbatas kaj frakasas ĉion, tiel ankaŭ ĝi, simile al ĉiofrakasanta fero, disbatados kaj frakasados.
Dani Esperant 2:41  Kaj ke vi vidis la piedojn kaj la fingrojn parte el potargilo kaj parte el fero-tio estos regno de miksita konsisto, kaj ĝi enhavos parte la malmolecon de fero, ĉar vi vidis feron miksitan kun potargilo.
Dani Esperant 2:42  Sed kiel la fingroj de la piedoj estis parte el fero, parte el argilo, tiel ankaŭ la regno estos parte fortika, parte rompebla.
Dani Esperant 2:43  Kaj ke vi vidis feron, miksitan kun potargilo, tio signifas, ke ili estos kunigitaj per forto homa, sed ne kunfandiĝos inter si, kiel fero ne kunfandiĝas kun argilo.
Dani Esperant 2:44  Sed en la tempo de tiuj reĝoj Dio de la ĉielo starigos regnon, kiu neniam detruiĝos, kaj ĝia reĝado ne transiros al alia popolo; ĝi frakasos kaj detruos ĉiujn regnojn, sed ĝi mem staros eterne.
Dani Esperant 2:45  Vi vidis, ke ŝtono sen ia mano deŝiriĝis de monto, kaj frakasis feron, kupron, argilon, arĝenton, kaj oron; la granda Dio montris al la reĝo, kio estos poste. Tia estas precize la sonĝo kaj ĝia ĝusta klarigo.
Dani Esperant 2:46  Tiam la reĝo Nebukadnecar ĵetis sin vizaĝaltere kaj adorkliniĝis al Daniel kaj ordonis alporti al li donacojn kaj bonodorajn incensojn.
Dani Esperant 2:47  La reĝo ekparolis al Daniel, kaj diris: Vere, via Dio estas Dio de la dioj kaj Reganto de la reĝoj, malkaŝanta kaŝitaĵojn, kaj tial vi povis malkaŝi tiun kaŝitaĵon.
Dani Esperant 2:48  Tiam la reĝo altigis Danielon, donis al li grandajn kaj riĉajn donacojn, kaj faris lin reganto super la tuta lando de Babel kaj ĉefo super ĉiuj saĝuloj de Babel.
Dani Esperant 2:49  Daniel petis la reĝon, kaj ĉi tiu starigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon super la aferoj de la lando Babela; kaj Daniel mem restis ĉe la kortego de la reĝo.
Chapter 3
Dani Esperant 3:1  La reĝo Nebukadnecar faris oran statuon, kiu havis la alton de sesdek ulnoj kaj la larĝon de ses ulnoj; kaj li starigis ĝin en la valo Dura en la lando Babela.
Dani Esperant 3:2  Kaj la reĝo Nebukadnecar sendis al la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, ke ili venu al la solena malkovro de la statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.
Dani Esperant 3:3  Tiam kunvenis la satrapoj, regionestroj, militestroj, ĉefaj juĝistoj, urbestroj, leĝistoj, oficistoj, kaj potenculoj de la lando, al la solena malkovro de la statuo, kiun la reĝo Nebukadnecar starigis; kaj ili stariĝis antaŭ la statuo, kiun Nebukadnecar starigis.
Dani Esperant 3:4  Kaj heroldo laŭte proklamis: Estas sciigate al vi, ho popoloj, gentoj, kaj lingvoj:
Dani Esperant 3:5  kiam vi aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, tiam faligu vin kaj adorkliniĝu al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.
Dani Esperant 3:6  Kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu tuj estos ĵetita en ardantan fornon.
Dani Esperant 3:7  Tial, kiam ĉiuj popoloj ekaŭdis la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, ili faligis sin kaj adorkliniĝis al la ora statuo, kiun starigis la reĝo Nebukadnecar.
Dani Esperant 3:8  En tiu tempo tuj aliris kelkaj Ĥaldeoj kaj akuzis la Judojn.
Dani Esperant 3:9  Ili ekparolis, kaj diris al la reĝo Nebukadnecar: Ho reĝo, vivu eterne!
Dani Esperant 3:10  Vi, ho reĝo, ordonis, ke ĉiu homo, kiu aŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, faligu sin kaj adorkliniĝu al la ora statuo;
Dani Esperant 3:11  kaj kiu ne faligos sin kaj ne adorkliniĝos, tiu estu ĵetita en ardantan fornon.
Dani Esperant 3:12  Ekzistas tamen viroj Judaj, kiujn vi starigis super la aferoj de la lando Babela, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj tiuj homoj ne obeas vian ordonon, ho reĝo, ne servas al viaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun vi starigis.
Dani Esperant 3:13  Tiam Nebukadnecar en kolero kaj furiozo ordonis venigi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon; kaj oni tuj venigis tiujn virojn al la reĝo.
Dani Esperant 3:14  Nebukadnecar ekparolis, kaj diris al ili: Ĉu intence vi, ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, ne servas al miaj dioj, kaj ne adorkliniĝas al la ora statuo, kiun mi starigis?
Dani Esperant 3:15  De nun, kiam vi ekaŭdos la sonon de korno, fluto, harpo, sabeko, psaltero, sakfajfilo, kaj diversaj muzikaj instrumentoj, estu pretaj tuj faligi vin kaj adorkliniĝi al la statuo, kiun mi faris; se vi ne adorkliniĝos, tiam vi tuj estos ĵetitaj en ardantan fornon; kaj tiam kia dio savos vin el miaj manoj?
Dani Esperant 3:16  Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego respondis kaj diris al la reĝo: Ho Nebukadnecar, ne estas al ni malfacile respondi al vi pri tio.
Dani Esperant 3:17  Ni havas Dion, al kiu ni servas; Li povas savi nin el la ardanta forno kaj ankaŭ savi nin el via mano, ho reĝo.
Dani Esperant 3:18  Kaj se Li eĉ tion ne faros, vi tamen sciu, ho reĝo, ke al viaj dioj ni ne servos, kaj al la ora statuo, kiun vi starigis, ni ne adorkliniĝos.
Dani Esperant 3:19  Tiam Nebukadnecar pleniĝis de furiozo, kaj la aspekto de lia vizaĝo ŝanĝiĝis pro kolero kontraŭ Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego; kaj li ordonis ardigi la fornon sepoble pli forte, ol oni faradis ordinare.
Dani Esperant 3:20  Kaj al la plej fortaj militistoj el sia militistaro li ordonis ligi Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon, kaj ĵeti ilin en la ardantan fornon.
Dani Esperant 3:21  Tiam oni ligis tiujn virojn en ilia suba kaj supra vesto, en iliaj kapkovroj kaj aliaj vestoj, kaj oni ĵetis ilin en la ardantan fornon.
Dani Esperant 3:22  Kaj ĉar la ordono de la reĝo estis severa kaj la forno estis ardigita treege, tial tiujn homojn, kiuj ĵetis Ŝadraĥon, Meĥaĥon, kaj Abed-Negon, mortigis la flamo de la fajro.
Dani Esperant 3:23  Kaj tiuj tri viroj, Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, falis ligitaj en la ardantan fornon.
Dani Esperant 3:24  Tiam la reĝo Nebukadnecar ekmiregis, kaj en teruro li leviĝis, ekparolis, kaj diris al siaj konsilistoj: Ĉu ne tri virojn ni ĵetis ligitajn en la fajron? Ili respondis al la reĝo: Tiel estas, ho reĝo.
Dani Esperant 3:25  Sed li parolis plue, kaj diris: Jen mi vidas kvar virojn, ne ligitajn, kiuj iras meze de la fajro kaj estas sendifektaj; kaj la kvara aspektas kvazaŭ filo de la dioj.
Dani Esperant 3:26  Kaj Nebukadnecar aliris al la aperturo de la ardanta forno, ekparolis, kaj diris: Ho Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, servantoj de Dio la Plejalta! eliru, kaj aliru. Tiam Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego eliris el meze de la fajro.
Dani Esperant 3:27  Kaj la satrapoj, regionestroj, militestroj, kaj konsilistoj de la reĝo kunvenis, kaj pririgardis tiujn virojn, super kies korpoj la fajro havis nenian forton, tiel, ke eĉ haro sur ilia kapo ne bruldifektiĝis, iliaj vestoj ne ŝanĝiĝis, kaj eĉ odoron de fajro oni ne sentis sur ili.
Dani Esperant 3:28  Nebukadnecar ekparolis, kaj diris: Benata estu Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, kiu sendis Sian anĝelon, kaj savis Siajn servantojn pro tio, ke ili fidis je Li, ne obeis la ordonon de la reĝo, kaj oferis siajn korpojn, por ne servi kaj adorkliniĝi al alia dio, krom sia Dio.
Dani Esperant 3:29  Nun mi donas ordonon: Se iu el ia popolo, gento, aŭ lingvo eldiros blasfemon kontraŭ Dio de Ŝadraĥ, Meŝaĥ, kaj Abed-Nego, tiu estos hakita en pecojn kaj lia domo estos ruinigita; ĉar ne ekzistas alia dio, kiu povus savi tiamaniere.
Dani Esperant 3:30  Kaj la reĝo denove tre altigis Ŝadraĥon, Meŝaĥon, kaj Abed-Negon en la lando Babela.
Chapter 4
Dani Esperant 4:1  La reĝo Nebukadnecar al ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj, kiuj estas sur la tuta tero: Kresku via bonstato!
Dani Esperant 4:2  Mi trovas bona konigi la pruvosignojn kaj miraklojn, kiujn faris sur mi Dio la Plejalta.
Dani Esperant 4:3  Kiel grandaj estas Liaj pruvosignoj, kaj kiel potencaj estas Liaj mirakloj! Lia reĝado estas eterna, kaj Lia regado estas en ĉiuj generacioj.
Dani Esperant 4:4  Mi, Nebukadnecar, estis trankvila en mia domo kaj bonfarta en mia palaco.
Dani Esperant 4:5  Sed mi vidis sonĝon, kiu teruris min, kaj la meditado sur mia lito kaj la vizioj de mia kapo min konsternis.
Dani Esperant 4:6  Kaj mi donis ordonon venigi al mi ĉiujn saĝulojn de Babel, por ke ili diru al mi la signifon de la sonĝo.
Dani Esperant 4:7  Tiam venis la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj; mi rakontis al ili la sonĝon, sed ili ne povis klarigi al mi ĝian signifon.
Dani Esperant 4:8  Fine venis al mi Daniel, al kiu estis donita la nomo Beltŝacar, laŭ la nomo de mia dio, kaj kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; mi rakontis al li la sonĝon:
Dani Esperant 4:9  Ho Beltŝacar, ĉefo de la astrologoj, pri kiu mi scias, ke en vi estas la spirito de la sanktaj dioj kaj nenia kaŝitaĵo vin embarasas: klarigu al mi la vizion de mia sonĝo kaj ĝian signifon.
Dani Esperant 4:10  La vizio de mia kapo sur mia lito estis jena: mi vidis, ke jen meze de la tero staras arbo tre alta;
Dani Esperant 4:11  tiu arbo estas bonkreska kaj forta, kaj ĝia alto atingas la ĉielon, kaj oni ĝin vidas ĝis la randoj de la tuta tero;
Dani Esperant 4:12  ĝia foliaro estas bela, kaj multe da fruktoj estas sur ĝi, kaj sur ĝi troviĝas manĝaĵo por ĉiuj; en la ombro sub ĝi kaŝas sin bestoj de la kampo, kaj sur ĝiaj branĉoj sidas birdoj de la ĉielo, kaj ĉiu karno nutras sin de ĝi.
Dani Esperant 4:13  Kaj mi vidis en la vizioj de mia kapo sur mia lito, ke jen sankta prizorganto malsupreniris de la ĉielo,
Dani Esperant 4:14  kaj per laŭta voĉo li diris: Dehaku ĉi tiun arbon, ĉirkaŭhaku ĝiajn branĉojn, deprenu de ĝi la foliaron, kaj disĵetu ĝiajn fruktojn, por ke foriĝu la bestoj, kiuj estas sub ĝi, kaj la birdoj forflugu de ĝiaj branĉoj.
Dani Esperant 4:15  Sed ĝian ĉefan radikon restigu en la tero, en ĉenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo; ĝin trinkigu la roso de la ĉielo, kaj kune kun la bestoj ĝi nutru sin per la herboj de la tero.
Dani Esperant 4:16  La homa koro estos prenita for de ĝi, kaj ĝi ricevos koron bestan, kaj tiel pasos super ĝi sep jaroj.
Dani Esperant 4:17  Per la ordono de la prizorgantoj tio estas decidita, kaj per la dekreto de la sanktuloj tio estas destinita, por ke la vivantoj sciu, ke la Plejaltulo regas en la regno de la homoj, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas, kaj starigas super ĝi la plej humilan el la homoj.
Dani Esperant 4:18  Tian sonĝon vidis mi, reĝo Nebukadnecar. Kaj vi, ho Beltŝacar, diru ĝian signifon; ĉar neniu el la saĝuloj en mia regno povas klarigi ĝian signifon, sed vi povas, ĉar vi havas en vi la spiriton de la sanktaj dioj.
Dani Esperant 4:19  Tiam Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar, en la daŭro de unu horo staris konsternite, kaj liaj pensoj lin malĝojigis. La reĝo ekparolis, kaj diris: Ho Beltŝacar, ne embarasu vin la sonĝo kaj ĝia signifo. Beltŝacar respondis kaj diris: Ho mia sinjoro, por viaj malamikoj estu tiu sonĝo, kaj por viaj malamantoj estu ĝia signifo.
Dani Esperant 4:20  La arbo, kiun vi vidis, kiu elkreskis alte kaj forte, atingis per sia pinto la ĉielon, kaj estis videbla sur la tuta tero,
Dani Esperant 4:21  kaj sur kiu estis bela foliaro, multe da fruktoj kaj manĝaĵo por ĉiuj, sub kiu sidis bestoj de la kampo, kaj sur kies branĉoj sidis birdoj de la ĉielo-
Dani Esperant 4:22  tio estas vi, ho reĝo altiĝinta; via grandeco kreskis kaj atingis ĝis la ĉielo, kaj via potenco ĝis la randoj de la tero.
Dani Esperant 4:23  Kaj ke la reĝo vidis sanktan prizorganton, kiu malsupreniris de la ĉielo, kaj diris: Dehaku la arbon kaj ekstermu ĝin, sed nur ĝian ĉefan radikon restigu en la tero, en ĉenoj feraj kaj kupraj, meze de la herbo de la kampo, ĝin trinkigu la roso de la ĉielo, kaj ĝi havu la sorton de la bestoj de la kampo, ĝis pasos super ĝi sep jaroj-
Dani Esperant 4:24  jen estas la signifo de tio, ho reĝo: tio estas dekreto de la Plejaltulo, kiu trafos mian sinjoron, la reĝon.
Dani Esperant 4:25  Vi estos elpuŝita el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; roson de la ĉielo oni trinkigos al vi; kaj sep jaroj pasos super vi, ĝis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
Dani Esperant 4:26  Kaj ke estas ordonite restigi la ĉefan radikon de la arbo-tio signifas, ke via regno estos redonita al vi, kiam vi konfesos la potencon de la ĉielo.
Dani Esperant 4:27  Tial, ho reĝo, volu favore akcepti mian konsilon: liberigu vin de viaj pekoj per justeco kaj de viaj malbonagoj per favorkoreco al malriĉuloj; per tio via bonstato fariĝos longedaŭra.
Dani Esperant 4:28  Ĉio ĉi tio efektiviĝis sur la reĝo Nebukadnecar.
Dani Esperant 4:29  Post paso de dek du monatoj, promenante tra la reĝa palaco en Babel,
Dani Esperant 4:30  la reĝo ekparolis, kaj diris: Ĉu tio ne estas la majesta Babel, kiun por restado de la reĝo mi aranĝis per la forto de mia potenco kaj por la gloro de mia majesto?
Dani Esperant 4:31  Kiam ĉi tiu parolo estis ankoraŭ en la buŝo de la reĝo, eksonis voĉo el la ĉielo: Al vi, ho reĝo Nebukadnecar, estas dirate: La regno estas prenata for de vi;
Dani Esperant 4:32  kaj vi estas elpuŝata el meze de la homoj, kaj vi vivos kun la bestoj de la kampo; per herbo oni vin nutros, kiel bovojn; kaj sep jaroj pasos super vi, ĝis vi ekscios, ke super la regno de homoj regas la Plejaltulo, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
Dani Esperant 4:33  Tuj plenumiĝis tiu verdikto sur Nebukadnecar; li estis elpuŝita el meze de la homoj, li komencis manĝis herbon, kiel bovoj, lia korpo estis trinkigata de la roso de la ĉielo, tiel, ke liaj haroj kreskis kiel la plumoj de aglo kaj liaj ungoj fariĝis kiel ĉe birdo.
Dani Esperant 4:34  Post paso de la difinita tempo, mi, Nebukadnecar, levis miajn okulojn al la ĉielo, kaj mia prudento revenis al mi; kaj mi benis la Plejaltulon, mi laŭdis kaj gloris Tiun, kiu vivas eterne, kies regado estas regado eterna kaj kies regno daŭras en ĉiuj generacioj.
Dani Esperant 4:35  Ĉiuj, kiuj vivas sur la tero, estas kalkuleblaj kiel nenio. Laŭ Sia volo Li agas, kiel kun la armeo de la ĉielo, tiel kun la vivantoj sur la tero; kaj ekzistas neniu, kiu povus kontraŭstari al Lia mano, aŭ demandi Lin: Kion Vi faras?
Dani Esperant 4:36  En tiu tempo revenis al mi mia prudento, kaj mi ricevis denove mian reĝan honoron, mian majeston, kaj mian antaŭan aspekton; tiam elserĉis min miaj konsilistoj kaj miaj altranguloj, mi estis denove starigita super mia regno, kaj mia majesto fariĝis ankoraŭ pli granda.
Dani Esperant 4:37  Nun mi, Nebukadnecar, laŭdas, altigas, kaj gloras la Reĝon de la ĉielo, kies ĉiuj faroj estas veraj kaj kies vojoj estas ĝustaj, kaj kiu la fierulojn povas humiligi.
Chapter 5
Dani Esperant 5:1  La reĝo Belŝacar faris grandan festenon por siaj mil eminentuloj kaj multe drinkis kun tiuj mil.
Dani Esperant 5:2  Fariĝinte ebria, Belŝacar ordonis alporti la orajn kaj arĝentajn vazojn, kiujn lia patro Nebukadnecar venigis el la templo de Jerusalem, por ke el ili trinku la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
Dani Esperant 5:3  Tiam oni alportis la orajn vazojn, kiuj estis prenitaj el la sanktejo de la domo de Dio en Jerusalem; kaj trinkis el ili la reĝo kaj liaj eminentuloj, liaj edzinoj kaj kromvirinoj.
Dani Esperant 5:4  Ili trinkis vinon, kaj gloris la diojn orajn kaj arĝentajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn.
Dani Esperant 5:5  En tiu momento aperis fingroj de homa mano kaj komencis skribi kontraŭ la kandelabro sur la kalkita muro de la reĝa salono; kaj la reĝo vidis la manon, kiu skribis.
Dani Esperant 5:6  Tiam ŝanĝiĝis la vizaĝaspekto de la reĝo, liaj pensoj konfuziĝis, la ligiloj de liaj lumboj malstreĉiĝis, kaj liaj genuoj tremante kunfrapiĝadis.
Dani Esperant 5:7  La reĝo laŭtege ekkriis, ke oni venigu la magiistojn, Ĥaldeojn, kaj divenistojn. La reĝo ekparolis, kaj diris al la saĝuloj de Babel: Kiu ajn tralegos ĉi tiun surskribon kaj klarigos al mi ĝian signifon, tiu ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur lia kolo, kaj li estos la tria reganto en la regno.
Dani Esperant 5:8  Tiam venis ĉiuj saĝuloj de la reĝo; sed ili ne povis tralegi la surskribon, nek klarigi al la reĝo ĝian signifon.
Dani Esperant 5:9  La reĝo Belŝacar forte maltrankviliĝis, kaj lia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis, kaj antaŭ liaj eminentuloj konfuziĝis.
Dani Esperant 5:10  Ĉe tiu okazintaĵo, kiu fariĝis al la reĝo kaj al liaj altranguloj, en la salonon de la festeno eniris la reĝino. La reĝino ekparolis, kaj diris: Ho reĝo, vivu eterne! Ne konsternu vin viaj pensoj, kaj ne ŝanĝiĝu via vizaĝaspekto.
Dani Esperant 5:11  En via regno ekzistas viro, kiu havas en si la spiriton de la sanktaj dioj; en la tempo de via patro oni trovis en li lumon, prudenton, kaj saĝon, similan al la saĝo de la dioj; kaj la reĝo Nebukadnecar, via patro, la reĝo mem, via patro, faris lin ĉefo de la astrologoj, sorĉistoj, Ĥaldeoj, kaj divenistoj;
Dani Esperant 5:12  ĉar en li oni trovis altan spiriton, scion, kaj prudenton, por klarigi sonĝojn, komentarii sentencojn, kaj malkaŝi kaŝitaĵojn. Tio estas Daniel, al kiu la reĝo donis la nomon Beltŝacar. Tial oni voku Danielon, kaj li klarigos la signifon.
Dani Esperant 5:13  Tiam oni alkondukis Danielon antaŭ la reĝon; kaj la reĝo ekparolis, kaj diris al Daniel: Ĉu vi estas Daniel, unu el la forkaptitaj filoj de Judujo, kiujn mia patro, la reĝo, venigis el Judujo?
Dani Esperant 5:14  Mi aŭdis pri vi, ke la spirito de la dioj estas en vi, kaj ke lumo, prudento, kaj eksterordinara saĝo troviĝas en vi.
Dani Esperant 5:15  Nun estis alkondukitaj al mi la saĝuloj kaj magiistoj, por tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon; sed ili ne povis klarigi al mi la sencon de ĉi tiuj vortoj.
Dani Esperant 5:16  Sed mi aŭdis pri vi, ke vi povoscias klarigi signifon kaj malkaŝi kaŝitaĵon. Tial, se vi povas tralegi ĉi tiun surskribon kaj klarigi al mi ĝian signifon, vi ricevos purpuran veston, ora ĉeno estos sur via kolo, kaj vi estos la tria reganto en la regno.
Dani Esperant 5:17  Tiam Daniel respondis kaj diris al la reĝo: Viaj donacoj restu ĉe vi, viajn rekompencojn donu al iu alia; mi tamen tralegos al la reĝo la surskribon, kaj mi klarigos al li la signifon.
Dani Esperant 5:18  Ho reĝo! Dio la Plejalta donis al via patro Nebukadnecar regnon, potencon, honoron, kaj gloron.
Dani Esperant 5:19  Pro la potenco, kiun Li donis al li, ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj tremis kaj havis timon antaŭ li; kiun li volis, li mortigis, kaj kiun li volis, li lasis vivi; kiun li volis, li altigis, kaj kiun li volis, li malaltigis.
Dani Esperant 5:20  Sed kiam lia koro fieriĝis kaj lia spirito malhumiliĝis, li estis deĵetita el sia reĝa trono kaj senigita je sia gloro;
Dani Esperant 5:21  kaj li estis elpuŝita el meze de la homoj, kaj lia koro fariĝis simila al koro de besto, kaj li vivis kun sovaĝaj azenoj; li manĝis herbon, kiel la bovoj, kaj lia korpo estis trinkigata per la roso de la ĉielo; ĝis li eksciis, ke super la regno de homoj regas Dio la Plejalta, kaj donas ĝin al tiu, al kiu Li volas.
Dani Esperant 5:22  Vi, lia filo, ho Belŝacar, ne humiligis vian koron, kvankam vi sciis ĉion tion;
Dani Esperant 5:23  sed vi levis vin kontraŭ la Reganton de la ĉielo, tiel, ke la vazojn el Lia domo oni alportis al vi, kaj vi kun viaj eminentuloj, kun viaj edzinoj kaj kromvirinoj, trinkis vinon el ili; kaj vi gloris la diojn arĝentajn kaj orajn, kuprajn, ferajn, lignajn, kaj ŝtonajn, kiuj ne vidas, ne aŭdas, kaj ne pensas; kaj Dion, en kies mano estas la spiro de via vivo kaj ĉiuj viaj vojoj, vi ne gloris.
Dani Esperant 5:24  Pro tio estas sendita de Li la mano kaj skribita ĉi tiu surskribo.
Dani Esperant 5:25  Jen estas la surskribo, kiu estas desegnita: MENE, MENE, TEKEL, UFARSIN.
Dani Esperant 5:26  Jen estas la signifo de la vortoj: MENE: Dio kalkulis la tempon de via reĝado kaj metis al ĝi finon;
Dani Esperant 5:27  TEKEL: vi estas pesita sur pesilo kaj trovita tro malpeza;
Dani Esperant 5:28  PERES: via regno estas dividita kaj donita al la Medoj kaj Persoj.
Dani Esperant 5:29  Tiam laŭ ordono de Belŝacar oni metis purpuran veston sur Danielon kaj oran ĉenon sur lian kolon, kaj oni proklamis lin la tria reganto en la regno.
Dani Esperant 5:30  En tiu sama nokto Belŝacar, reĝo de la Ĥaldeoj, estis mortigita.
Dani Esperant 5:31  Dario, la Medo, ricevis la regnon, havante la aĝon de sesdek du jaroj.
Chapter 6
Dani Esperant 6:1  Kaj Dario bonvolis starigi super sia regno cent dudek satrapojn, por administri lian tutan regnon;
Dani Esperant 6:2  kaj super ili tri ĉefajn estrojn, inter kiuj estis ankaŭ Daniel, por ke la satrapoj donadu al ili kalkulraportojn, kaj por ke la reĝo ne havu malprofiton.
Dani Esperant 6:3  Sed Daniel superis la aliajn ĉefajn estrojn kaj satrapojn, ĉar li havis eksterordinaran saĝon; kaj la reĝo havis jam la intencon starigi lin super la tuta regno.
Dani Esperant 6:4  Tiam la ĉefaj estroj kaj la satrapoj komencis serĉi pretekston, por akuzi Danielon koncerne la aferojn de la regno. Sed ili povis trovi nenian pretekston nek kulpon; ĉar li estis fidela, kaj nenia kulpo nek krimo estis trovebla en li.
Dani Esperant 6:5  Tiam tiuj homoj diris: Ni ne povos trovi kulpon en tiu Daniel, se ni ne trovos ion kontraŭ li en la leĝoj de lia Dio.
Dani Esperant 6:6  Kaj tiuj ĉefaj estroj kaj satrapoj venis al Dario, kaj diris al li tiel: Ho reĝo Dario, vivu eterne!
Dani Esperant 6:7  Ĉiuj ĉefaj estroj de la regno, regionestroj, satrapoj, konsilistoj, kaj militestroj interkonsentis, ke oni devas elirigi reĝan dekreton kaj severe ordoni, ke ĉiun, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo anstataŭ de vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj.
Dani Esperant 6:8  Tial konfirmu, ho reĝo, ĉi tiun decidon, kaj subskribu la ordonon, por ke ĝi ne estu malobeata, kiel leĝo de Medujo kaj Persujo, kiun neniu povas senvalorigi.
Dani Esperant 6:10  Kiam Daniel eksciis, ke estas subskribita tia ordono, li iris en sian domon, kaj antaŭ la fenestroj de sia ĉambro, malfermitaj en la direkto al Jerusalem, li tri fojojn ĉiutage genuis kaj preĝis al sia Dio kaj gloradis Lin, kiel li faradis antaŭe.
Dani Esperant 6:11  Tiam tiuj homoj ĉirkaŭis Danielon, kaj trovis lin preĝanta kaj petanta favorkorecon antaŭ sia Dio.
Dani Esperant 6:12  Kaj ili iris, kaj diris al la reĝo koncerne la reĝan dekreton: Ĉu vi ne ordonis per dekreto, ke ĉiun homon, kiu en la daŭro de tridek tagoj petos ion de ia dio aŭ homo krom vi, ho reĝo, oni ĵetu en kavon de leonoj? La reĝo respondis kaj diris: Jes, tio efektive estas dekretita, kiel neforigebla leĝo de Medujo kaj Persujo.
Dani Esperant 6:13  Tiam ili respondis kaj diris al la reĝo: Jen Daniel, kiu estas el la transloĝigitaj filoj de Judujo, ne atentas vin, ho reĝo, nek la dekreton, subskribitan de vi, sed tri fojojn ĉiutage li preĝas siajn preĝojn.
Dani Esperant 6:14  Aŭdinte tion, la reĝo forte afliktiĝis en sia animo, kaj, dezirante savi Danielon, li multe klopodis ĝis la subiro de la suno, por liberigi lin.
Dani Esperant 6:15  Sed tiuj homoj ĉirkaŭis la reĝon, kaj diris al li: Sciu, ho reĝo, ke laŭ la leĝoj de Medujo kaj Persujo ĉiu malpermeso aŭ ordono, konfirmita de la reĝo, devas resti neŝanĝebla.
Dani Esperant 6:16  Tiam la reĝo ordonis, kaj oni alkondukis Danielon, kaj ĵetis lin en kavon de leonoj. Sed la reĝo diris al Daniel: Via Dio, al kiu vi senĉese servas, savu vin!
Dani Esperant 6:17  Kaj oni alportis ŝtonon kaj metis ĝin sur la aperturon de la kavo; kaj la reĝo sigelis ĝin per sia ringo kaj per la ringo de siaj altranguloj, por ke ne fariĝu ia ŝanĝo koncerne Danielon.
Dani Esperant 6:18  Poste la reĝo iris en sian palacon, pasigis la nokton en fastado, eĉ ne permesis alporti al li manĝaĵon; kaj ankaŭ dormi li ne povis.
Dani Esperant 6:19  Matene la reĝo leviĝis ĉe la tagiĝo kaj iris rapide al la kavo de la leonoj.
Dani Esperant 6:20  Kaj kiam li alvenis al la kavo, li vokis per malĝoja voĉo Danielon; kaj ekparolinte, la reĝo diris al Daniel: Ho Daniel, servanto de la vivanta Dio! ĉu via Dio, al kiu vi senĉese servas, povis savi vin de la leonoj?
Dani Esperant 6:21  Tiam Daniel respondis al la reĝo: Ho reĝo, vivu eterne!
Dani Esperant 6:22  Mia Dio sendis Sian anĝelon, kaj baris la buŝon de la leonoj, kaj ili faris al mi nenian difekton; ĉar mi estis trovita pura antaŭ Li; kaj ankaŭ antaŭ vi, ho reĝo, mi ne faris krimon.
Dani Esperant 6:23  Tiam la reĝo tre ekĝojis pri li kaj ordonis levi Danielon el la kavo. Kaj oni eligis Danielon el la kavo, kaj nenia difekto montriĝis sur li; ĉar li kredis al sia Dio.
Dani Esperant 6:24  Kaj la reĝo ordonis alkonduki tiujn virojn, kiuj per sia akuzo volis pereigi Danielon, kaj ĵeti en la kavon de la leonoj ilin mem, kaj ankaŭ iliajn infanojn kaj iliajn edzinojn; kaj ankoraŭ antaŭ ol ili atingis la fundon de la kavo, la leonoj kaptis ilin kaj frakasis ĉiujn iliajn ostojn.
Dani Esperant 6:25  Post tio la reĝo Dario skribis al ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj de la tuta tero: Kresku via bonfarto!
Dani Esperant 6:26  Mi donas ordonon, ke en ĉiu regiono de mia regno oni timu kaj respektu Dion de Daniel; ĉar Li estas Dio vivanta kaj eterne restanta, Lia regno estas nedetruebla, kaj Lia regado estas senfina.
Dani Esperant 6:27  Li liberigas kaj savas, Li faras miraklojn kaj pruvosignojn en la ĉielo kaj sur la tero; Li savis Danielon kontraŭ leonoj.
Dani Esperant 6:28  Kaj Daniel havis sukceson dum la reĝado de Dario, kaj dum la reĝado de Ciro, la Perso.
Chapter 7
Dani Esperant 7:1  En la unua jaro de Belŝacar, reĝo de Babel, Daniel havis sonĝon kaj vizion de sia kapo sur sia lito. Li enskribis tiun sonĝon, prezentinte la esencon de la afero.
Dani Esperant 7:2  Daniel komencis sian rakonton, dirante: Mi vidis en mia nokta vizio, ke jen kvar ventoj de la ĉielo batalas inter si sur granda maro.
Dani Esperant 7:3  Kaj eliris el la maro kvar grandegaj bestoj malsimilaj unu al alia.
Dani Esperant 7:4  La unua estis kiel leono, sed ĝi havis flugilojn de aglo; mi vidis, kiel fine oni deŝiris de ĝi la flugilojn, oni levis ĝin de la tero, kaj starigis sur piedoj, kiel homon, kaj homa koro estis donita al ĝi.
Dani Esperant 7:5  Jen ankaŭ dua besto, simila al urso, staris ĉe ĝia flanko, kaj tri kojnodentojn ĝi havis en sia buŝo, inter siaj dentoj. Kaj estis dirite al ĝi: Leviĝu, kaj manĝu multe da karno.
Dani Esperant 7:6  Poste mi vidis ankoraŭ unu beston, similan al leopardo; sur sia dorso ĝi havis kvar flugilojn de birdo, kaj kvar kapojn havis tiu besto, kaj potenco estis donita al ĝi.
Dani Esperant 7:7  Poste mi vidis en la nokta vizio beston kvaran, teruran, monstran, kaj tre fortan; ĝi havis grandegajn ferajn dentojn; ĝi manĝegis kaj frakasis, kaj la restaĵon ĝi dispremis per la piedoj; ĝi estis malsimila al ĉiuj antaŭaj bestoj kaj havis dek kornojn.
Dani Esperant 7:8  Mi rigardis tiujn kornojn, kaj jen inter ili aperis alia korno, malgranda; kaj tri el la antaŭaj kornoj estis elŝiritaj antaŭ ĝi kun la radiko; kaj jen montriĝis, ke tiu korno havas okulojn, kiel okuloj de homo, kaj buŝon, kiu parolas malhumile.
Dani Esperant 7:9  Fine mi vidis, ke estas starigitaj tronoj, kaj sidiĝis la Antaŭtempulo. Lia vesto estis blanka kiel neĝo, kaj la haroj sur Lia kapo estis kiel pura lano; Lia trono estis brilantaj flamoj, ĝiaj radoj estis flamanta fajro.
Dani Esperant 7:10  Fajra rivero elfluis kaj disverŝiĝis antaŭ Li; miloj da miloj servis al Li, kaj dekmiloj da dekmiloj staris antaŭ Li. La juĝantoj sidiĝis, kaj la libroj malfermiĝis.
Dani Esperant 7:11  Tiam mi vidis, kiel fine, pro la malhumilaj vortoj, kiujn parolis la korno, la besto estis mortigita, kaj ĝia korpo estis frakasita, kaj ĵetita en fajron, por forbruli.
Dani Esperant 7:12  Ankaŭ de la aliaj bestoj oni forprenis ilian potencon, kaj daŭro de la vivo estis donita al ili nur por difinita tempo kaj ĝis difinita templimo.
Dani Esperant 7:13  Poste mi vidis en la nokta vizio, ke jen en la nuboj de la ĉielo iris kvazaŭ filo de homo, venis al la Antaŭtempulo, kaj estis alkondukita al Li.
Dani Esperant 7:14  Kaj al li estis donita potenco, gloro, kaj regno, por ke ĉiuj popoloj, gentoj, kaj lingvoj servu al li; lia regado estas regado eterna, kiu ne ĉesiĝos, kaj lia regno ne detruiĝos.
Dani Esperant 7:15  Ĉe mi, Daniel, ektremis mia spirito en mia korpo, kaj la vizio de mia kapo konsternis min.
Dani Esperant 7:16  Mi aliris al unu el la antaŭstarantoj kaj demandis lin pri la vera signifo de ĉio ĉi tio, kaj li komencis paroli al mi kaj klarigis al mi la sencon de la diritaĵo.
Dani Esperant 7:17  Tiuj kvar grandaj bestoj signifas, ke kvar regnoj formiĝos sur la tero.
Dani Esperant 7:18  Poste prenos la regnon la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj ili posedos la regnon eterne, en eterna eterneco.
Dani Esperant 7:19  Tiam mi deziris havi precizan klarigon pri la kvara besto, kiu estis malsimila al ĉiuj, kaj terura, kun feraj dentoj kaj kupraj ungegoj, manĝegis kaj frakasis kaj la restaĵon dispremis per la piedoj;
Dani Esperant 7:20  kaj pri la dek kornoj, kiuj estis sur ĝia kapo, kaj pri la alia, kiu poste eliris kaj antaŭ kiu elfalis tri, pri tiu sama korno, kiu havis okulojn kaj buŝon parolantan malhumile, kaj kiu laŭ sia aspekto estis pli granda ol la aliaj.
Dani Esperant 7:21  Mi vidis, kiel tiu korno komencis bataladon kontraŭ la sanktuloj kaj estis jam venkanta ilin,
Dani Esperant 7:22  ĝis venis la Antaŭtempulo; tiam la juĝo estis farita por la sanktuloj de la Plejaltulo, kaj venis la tempo, kiam la regnon ekposedis la sanktuloj.
Dani Esperant 7:23  Kaj li diris: La kvara besto estas la kvara regno, kiu estos sur la tero, malsimila al ĉiuj regnoj, kaj ĝi manĝegos la tutan teron, piedpremos kaj frakasos ĝin.
Dani Esperant 7:24  La dek kornoj signifas, ke el tiu regno aperos dek reĝoj, kaj post ili eliros alia, malsimila al la antaŭaj, kaj faligos tri reĝojn.
Dani Esperant 7:25  Li blasfemos kontraŭ la Plejaltulo kaj frapos la sanktulojn de la Plejaltulo; li eĉ arogos al si ŝanĝi la tempojn kaj leĝojn. Ili estos transdonitaj en lian manon ĝis paso de unu tempo kaj du tempoj kaj duono de tempo.
Dani Esperant 7:26  Poste aperos juĝo, kaj ĝi forprenos de li la potencon, por lia pereo kaj plena ekstermiĝo.
Dani Esperant 7:27  Sed la regado, potenco, kaj grandeco de la regnoj sub la tuta ĉielo estos donita al la sankta popolo de la Plejaltulo, kies regno estas regno eterna, kaj ĉiuj potenculoj servados kaj obeados al Li.
Dani Esperant 7:28  Ĉi tie finiĝas la parolo. Mi, Daniel, estis tre konsternita de mia meditado, kaj mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis sur mi; sed la parolon mi konservis en mia koro.
Chapter 8
Dani Esperant 8:1  En la tria jaro de reĝado de la reĝo Belŝacar aperis al mi, al Daniel, vizio, post tiu, kiu aperis al mi en la komenco.
Dani Esperant 8:2  Kiam mi vidis la vizion, mi estis en la kastelurbo Ŝuŝan, kiu troviĝas en la lando Elam; sed en la vizio mi vidis, ke mi estas ĉe la rivero Ulaj.
Dani Esperant 8:3  Mi levis miajn okulojn, kaj mi ekvidis: jen unu virŝafo staras ĉe la rivero; ĝi havas du kornojn, kaj ambaŭ kornoj estas altaj, sed unu estas pli alta ol la dua, kaj la pli alta elkreskis poste.
Dani Esperant 8:4  Mi vidis, ke tiu virŝafo kornopuŝas okcidenten, norden, kaj suden, kaj nenia besto povas kontraŭstari al ĝi, kaj neniu povas savi kontraŭ ĝia forto; kaj ĝi faras ĉion, kion ĝi volas, kaj ĝi estas granda.
Dani Esperant 8:5  Dum mi atente ĝin rigardis, jen de okcidente iras virkapro sur la tutan teron, kaj ĝi ne tuŝas la teron. Tiu virkapro havis bone videblan kornon inter siaj okuloj.
Dani Esperant 8:6  Kaj ĝi iris al tiu kornohava virŝafo, kiun mi vidis starantan ĉe la rivero, kaj ĵetis sin sur ĝin kun furioza forto;
Dani Esperant 8:7  kaj mi vidis, ke, alproksimiĝinte al la virŝafo, ĝi furioziĝis kontraŭ ĝi, frapis la virŝafon, kaj rompis ambaŭ ĝiajn kornojn; kaj la virŝafo ne havis la forton, por kontraŭstari al ĝi, kaj ĉi tiu ĵetis ĝin sur la teron kaj disbatis ĝin per la piedoj; kaj neniu povis savi la virŝafon kontraŭ ĝia forto.
Dani Esperant 8:8  Tiam la virkapro forte grandiĝis. Kiam ĝi fariĝis tre forta, rompiĝis la granda korno, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj en la direkto al la kvar ventoj de la ĉielo.
Dani Esperant 8:9  El unu el ili eliris alia korno malgranda, kiu forte kreskis suden kaj orienten kaj al la plej bela lando.
Dani Esperant 8:10  Kaj ĝi kreskis ĝis la armeo de la ĉielo, kaj ĝi ĵetis sur la teron parton de tiu armeo kaj de la steloj, kaj dispremis ilin per la piedoj.
Dani Esperant 8:11  Kaj eĉ kontraŭ la armeestron ĝi leviĝis, forprenis de li la ĉiutagajn oferojn, kaj ruinigis lian sanktan loĝejon.
Dani Esperant 8:12  Forto estis donita al ĝi kontraŭ la ĉiutagaj oferoj pro peko; kaj ĝi ĵetis la veron sur la teron kaj laboris kun sukceso.
Dani Esperant 8:13  Kaj mi aŭdis unu sanktulon, kiu parolis, kaj tiu sanktulo diris al iu, kiu demandis: Ĝis kiam havos forton la profetaĵo pri la ĉiutagaj oferoj kaj pri la terura peko, ke la sanktejo kaj la armeo estos piedpremataj?
Dani Esperant 8:14  Kaj li diris al mi: Ĝis pasos du mil tricent vesperoj kaj matenoj; tiam la sanktejo denove estos sanktigita.
Dani Esperant 8:15  Dum mi, Daniel, estis rigardanta tiun vizion kaj serĉanta ĝian signifon, jen stariĝis antaŭ mi bildo de viro.
Dani Esperant 8:16  Kaj el meze de Ulaj mi aŭdis homan voĉon, kiu vokis kaj diris: Gabriel, klarigu al li la vizion.
Dani Esperant 8:17  Kaj li aliris al tiu loko, kie mi staris; kaj kiam li venis, mi eksentis teruron kaj falis vizaĝaltere; kaj li diris al mi: Sciu, ho homido, ke la vizio koncernas la finon de la tempo.
Dani Esperant 8:18  Kiam li parolis al mi, mi kuŝis senkonscie sur la tero; sed li ektuŝis min kaj starigis min sur mia loko.
Dani Esperant 8:19  Kaj li diris: Jen mi sciigas al vi, kio estos ĉe la fino de la kolero; ĉar tio koncernas la finan tempon.
Dani Esperant 8:20  La virŝafo, kiun vi vidis kun la du kornoj, estas la reĝoj de Medujo kaj Persujo;
Dani Esperant 8:21  kaj la vila virkapro estas la reĝo de Grekujo; la granda korno inter ĝiaj okuloj estas la unua reĝo;
Dani Esperant 8:22  ĝi rompiĝis, kaj anstataŭ ĝi eliris kvar aliaj; kvar regnoj formiĝos el la nacio, sed ne tiel fortaj, kiel ĝi estis antaŭe.
Dani Esperant 8:23  En la fina tempo de tiuj regnoj, kiam la perfiduloj havos sukceson, aperos reĝo malmodesta, lerta ruzulo.
Dani Esperant 8:24  Li fariĝos potenca, sed ne per sia forto; li faros grandan dezertigadon, li havos sukceson en siaj faroj, li pereigos fortulojn kaj la popolon de la sanktuloj.
Dani Esperant 8:25  Kaj pro lia saĝeco liaj ruzaĵoj sukcesos en lia mano, kaj li fieriĝos, kaj meze de paco li multajn pereigos, kaj li leviĝos kontraŭ la Princon de la princoj; sed li estos frakasita, kvankam ne per mano.
Dani Esperant 8:26  La vizio pri la vespero kaj la mateno, kiu estas dirita al vi, estas vera; sed tenu la vizion sekrete, ĉar ĝi rilatas tempon malproksiman.
Dani Esperant 8:27  Kaj mi, Daniel, senfortiĝis, kaj estis malsana dum kelke da tagoj. Poste mi leviĝis kaj komencis okupadi min per la aferoj de la reĝo. Mi estis konsternita de la vizio, sed neniu tion rimarkis.
Chapter 9
Dani Esperant 9:1  En la unua jaro de Dario, filo de Aĥaŝveroŝ, el la gento Meda, kiu fariĝis reĝo super la regno de la Ĥaldeoj,
Dani Esperant 9:2  en la unua jaro de lia reĝado, mi, Daniel, rimarkis en la libroj la nombron de la jaroj, pri kiuj la Eternulo parolis al la profeto Jeremia, ke devas finiĝi sepdek jaroj de la dezerteco de Jerusalem.
Dani Esperant 9:3  Kaj mi turnis mian vizaĝon al Dio, la Sinjoro, por preĝi kaj petegi, en fastado, sakaĵo, kaj cindro.
Dani Esperant 9:4  Kaj mi preĝis al la Eternulo, mia Dio, mi faris konfeson, kaj mi diris: Mi petas Vin, ho Sinjoro, Dio granda kaj timinda, kiu konservas la interligon kaj favorkorecon al Liaj amantoj kaj al la plenumantoj de Liaj ordonoj!
Dani Esperant 9:5  Ni pekis, ni malbonagis, ni estis malpiaj, ni ribelis, kaj ni defalis de Viaj ordonoj kaj decidoj;
Dani Esperant 9:6  ni ne aŭskultis Viajn servantojn, la profetojn, kiuj parolis en Via nomo al niaj reĝoj, estroj, kaj patroj, kaj al la tuta popolo de la lando.
Dani Esperant 9:7  Vi, ho Sinjoro, estas prava, kaj ni devas honti, kiel nun, ĉiu Judo, la loĝantoj de Jerusalem kaj la tuta Izrael, la proksimaj kaj la malproksimaj, en ĉiuj landoj, kien Vi dispelis ilin pro iliaj malbonagoj, kiujn ili faris koncerne Vin.
Dani Esperant 9:8  Ho Sinjoro! ni hontas pro niaj reĝoj, estroj, kaj patroj, kiuj pekis antaŭ Vi.
Dani Esperant 9:9  Sed la Sinjoro, nia Dio, havas kompatemon kaj pardonemon, kvankam ni defalis de Li
Dani Esperant 9:10  kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo, nia Dio, por iradi laŭ Liaj instruoj, kiujn Li donis al ni per Siaj servantoj, la profetoj.
Dani Esperant 9:11  La tuta Izrael malobeis Vian instruon, kaj deturnis sin, por ne aŭskulti Vian voĉon; pro tio trafis nin la malbeno kaj la ĵuro, pri kiuj estas skribite en la instruo de Moseo, servanto de Dio; ĉar ni pekis kontraŭ Li.
Dani Esperant 9:12  Kaj Li plenumis Sian vorton, kiun Li diris pri ni, kaj pri niaj juĝistoj, kiuj faradis juĝon ĉe ni, kaj Li venigis sur nin grandan malfeliĉon; sub la tuta ĉielo nenie fariĝis tio, kio fariĝis al Jerusalem.
Dani Esperant 9:13  Kiel estas skribite en la instruo de Moseo, tiel trafis nin tiu tuta malfeliĉo; ni tamen ne preĝis antaŭ la Eternulo, nia Dio, deturnante nin de niaj malbonagoj kaj penante kompreni Vian veron.
Dani Esperant 9:14  Kaj la Eternulo viglis super la malfeliĉo kaj venigis ĝin sur nin; ĉar justa estas la Eternulo, nia Dio, en ĉiuj Siaj faroj, kiujn Li faras, sed ni ne aŭskultis Lian voĉon.
Dani Esperant 9:15  Kaj nun, ho Sinjoro, nia Dio, kiu elkondukis Vian popolon el la lando Egipta per forta mano, kaj faris al Vi gloran nomon, kiel ĝi nun estas, ni pekis, ni estis malpiaj.
Dani Esperant 9:16  Ho Sinjoro, konforme al Via tuta bonfaremeco deturniĝu nun Via kolero kaj Via indigno de Via urbo Jerusalem, de Via sankta monto; ĉar pro niaj pekoj kaj pro la malbonagoj de niaj patroj Jerusalem kaj Via popolo estas hontindaĵo antaŭ ĉiuj niaj ĉirkaŭantoj.
Dani Esperant 9:17  Kaj nun aŭskultu, ho nia Dio, la preĝon de Via servanto kaj lian petegon, kaj lumu per Via vizaĝo sur Vian dezertigitan sanktejon, pro la Sinjoro.
Dani Esperant 9:18  Klinu, ho mia Dio, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu Viajn okulojn, kaj vidu nian ruinigitecon, kaj la urbon, kiu estas nomata per Via nomo; ĉar ne pro nia praveco, sed pro Via granda kompatemeco, ni faligas antaŭ Vi nian preĝon.
Dani Esperant 9:19  Ho Sinjoro, aŭskultu! ho Sinjoro, pardonu! ho Sinjoro, atentu kaj agu, ne prokrastu, pro Vi mem, ho mia Dio, ĉar Vian nomon portas Via urbo kaj Via popolo.
Dani Esperant 9:20  Dum mi ankoraŭ parolis kaj preĝis kaj konfesis miajn pekojn kaj la pekojn de mia popolo Izrael kaj metis mian petegon antaŭ la Eternulon, mian Dion, pri la sankta monto de mia Dio;
Dani Esperant 9:21  dum mi ankoraŭ parolis preĝante, la viro Gabriel, kiun mi vidis antaŭe en la vizio, alflugis, kaj ektuŝis min ĉirkaŭ la tempo de la vespera ofero;
Dani Esperant 9:22  kaj, klarigante, li ekparolis al mi, kaj diris: Ho Daniel, nun mi eliris, por komprenigi al vi la aferon.
Dani Esperant 9:23  Ĉe la komenco de via preĝado eliris ordono, kaj mi venas, por sciigi ĝin, ĉxar vi estas homo agrabla al Dio; atentu la vorton, kaj komprenu la vizion.
Dani Esperant 9:24  Sepdek jarsepoj estas destinitaj por via popolo kaj por via sankta urbo, por ke kovriĝu la kulpo, sigeliĝu la pekoj, kaj pardoniĝu la malbonagoj, por ke venu justeco eterna, sigeliĝu la vizio kaj profetaĵo, kaj sanktoleiĝu Plejsanktulo.
Dani Esperant 9:25  Sciu, kaj komprenu: de la momento, kiam eliros la ordono, ke Jerusalem estu denove konstruata, ĝis la sanktoleado de la estro pasos sep jarsepoj kaj sesdek du jarsepoj; kaj denove estos konstruitaj la stratoj kaj muroj, kvankam en tempo malfacila.
Dani Esperant 9:26  Post la sesdek du jarsepoj la sanktoleito estos pereigita kaj jam ne ekzistos; kaj la urbon kun ĝia sanktejo pereigos popolo de estro, kiu venos, kaj ĝia fino estos kiel de inundego; kaj ĝis la fino de la milito ĝi estos tute dezertigita.
Dani Esperant 9:27  En la daŭro de unu jarsepo estos konfirmita la interligo kun multaj, kaj meze de la jarsepo estos ĉesigitaj buĉoferoj kaj farunoferoj; sur la flugiloj de la sanktejo estos abomeninda dezerteco, ĝis la fina destinita pereo falos sur la ruinojn.
Chapter 10
Dani Esperant 10:1  En la tria jaro de Ciro, reĝo de Persujo, vorto estis malkaŝita al Daniel, kiu havis la nomon Beltŝacar; kaj vera estis tiu vorto kaj tre grava. Li komprenis la vorton kaj komprenis bone la vizion.
Dani Esperant 10:2  En tiu tempo mi, Daniel, funebris dum tri semajnoj.
Dani Esperant 10:3  Bongustan manĝaĵon mi ne manĝis, viando kaj vino ne venis en mian buŝon, kaj per oleo mi min ne ŝmiris, ĝis la fino de la tri semajnoj.
Dani Esperant 10:4  En la dudek-kvara tago de la unua monato mi estis sur la bordo de granda rivero, nome de Ĥidekel.
Dani Esperant 10:5  Kaj levinte miajn okulojn, mi ekvidis: jen staras unu viro, vestita per tolaj vestoj, kaj liaj lumboj estas zonitaj per pura oro el Ufaz.
Dani Esperant 10:6  Lia korpo estas kiel turkiso, lia vizaĝo aspektas kiel fulmo, liaj okuloj kiel fajraj flamoj, liaj brakoj kaj kruroj kiel brilanta kupro, kaj la voĉo de lia parolado estas kiel voĉo de amaso da homoj.
Dani Esperant 10:7  Nur mi sola, Daniel, vidis tiun vizion; la homoj, kiuj estis kun mi, ne vidis la vizion; tamen granda timo falis sur ilin, kaj ili forkuris, por sin kaŝi.
Dani Esperant 10:8  Mi restis sola, kaj mi rigardis tiun grandan vizion; ne restis en mi forto, mia vizaĝaspekto ŝanĝiĝis terure, kaj mi ne povis rekolekti miajn fortojn.
Dani Esperant 10:9  Kaj mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj; kaj kiam mi ekaŭdis la voĉon de liaj vortoj, mi senkonscie falis vizaĝaltere.
Dani Esperant 10:10  Sed jen mano ektuŝis min kaj levis min sur miajn genuojn kaj manplatojn.
Dani Esperant 10:11  Kaj li diris al mi: Ho Daniel, viro agrabla al Dio! atentu la vortojn, kiujn mi diros al vi, kaj stariĝu sur via loko, ĉar mi nun estas sendita al vi. Kiam li tion parolis al mi, mi staris tremante.
Dani Esperant 10:12  Li diris al mi: Ne timu, Daniel, ĉar de la unua tago, kiam vi sincere penis kompreni kaj pentofari antaŭ via Dio, viaj vortoj estis aŭditaj; kaj mi venis laŭ via peto.
Dani Esperant 10:13  Sed la protektanto de la Persa regno kontraŭstaris al mi dum dudek unu tagoj, kaj, ĝis Miĥael, unu el la plej ĉefaj protektantoj, venis kun helpo al mi, mi restis tie apud la reĝoj de Persujo.
Dani Esperant 10:14  Nun mi venis, por informi vin, kio estos kun via popolo en la estonta tempo, ĉar la vizio koncernas tempon estontan.
Dani Esperant 10:15  Dum li parolis al mi tiujn vortojn, mi almetis mian vizaĝon al la tero kaj silentis.
Dani Esperant 10:16  Sed jen iu, simila al homido, ektuŝis miajn lipojn, kaj mi malfermis mian buŝon, ekparolis kaj diris al tiu, kiu staris kontraŭ mi: Ho mia sinjoro, de ĉi tiu vizio kurbiĝis mia vizaĝo, kaj mi jam ne havas fortojn.
Dani Esperant 10:17  Kaj kiel la sklavo de mia sinjoro povas paroli kun tia mia sinjoro, se mi jam ne havas forton kaj mi jam ne havas spiron?
Dani Esperant 10:18  Tiam denove ektuŝis min tiu bildo de homo kaj refortigis min.
Dani Esperant 10:19  Kaj li diris: Ne timu, ho simpatia homo, paco estu al vi, kaj estu kuraĝa. Kaj dum li parolis al mi, mi kuraĝiĝis, kaj diris: Parolu, ho mia sinjoro, ĉar vi min refortigis.
Dani Esperant 10:20  Tiam li diris: Ĉu vi scias, por kio mi venis al vi? nun mi iras denove, por batali kontraŭ la protektanto de Persujo; sed kiam mi foriros, venos la protektanto de Grekujo.
Dani Esperant 10:21  Tamen mi sciigos al vi, kio estas notita en la vera skribo; kaj estas neniu, kiu subtenus min kontraŭ tiuj, krom Miĥael, via protektanto.
Chapter 11
Dani Esperant 11:1  En la unua jaro de Dario, la Medo, mi staris, por subteni kaj fortigi min.
Dani Esperant 11:2  Kaj nun mi sciigos al vi la veron: jen ankoraŭ tri reĝoj estos en Persujo; la kvara superos ĉiujn per sia riĉeco; kaj kiam li fariĝos forta per sia riĉeco, li ekscitos ĉiujn kontraŭ la regnon Grekan.
Dani Esperant 11:3  Aperos reĝo potenca, kiu regos kun granda forto, kaj faros ĉion, kion li volos.
Dani Esperant 11:4  Sed dum lia starado lia regno disrompiĝos kaj dividiĝos laŭ la kvar ventoj de la ĉielo, kaj ĝi transiros ne al liaj idoj, kaj ne kun tiu potenco, kun kiu li regis; lia regno estos disŝirita kaj transiros al homoj fremdaj.
Dani Esperant 11:5  Fortiĝos unu el liaj princoj, la reĝo suda, kaj fariĝos pli forta ol li, kaj regos; lia potenco estos granda.
Dani Esperant 11:6  Sed post kelke da jaroj ili kuniĝos inter si; kaj la filino de la suda reĝo venos al la norda reĝo, por aranĝi la aferon inter ili; sed ŝi ne retenos la forton en sia mano, kaj ankaŭ li kun sia forto ne restos; ŝi kaj ŝiaj akompanantoj kaj ŝia infano kaj ŝia kelktempa fortiganto estos transdonitaj.
Dani Esperant 11:7  Tamen el ŝia trunko aperos branĉo, venos kun militistaro, venos al la fortikaĵo de la norda reĝo, kaj venkos.
Dani Esperant 11:8  Ankaŭ iliajn diojn, kun iliaj statuoj, kaj kun iliaj grandvaloraj vazoj arĝentaj kaj oraj, li forportos en Egiptujon, kaj por kelke da jaroj li restos malproksima de la norda reĝo.
Dani Esperant 11:9  Ĉi tiu iros al la regno de la suda reĝo, sed revenos en sian landon.
Dani Esperant 11:10  Poste liaj filoj sin armos kaj kolektos grandan militistaron; kaj unu iros rapide, disverŝiĝos kiel inundo, kaj denove faros militon ĝis lia fortikaĵo.
Dani Esperant 11:11  Tiam la suda reĝo indignos, eliros kaj militos kontraŭ li, kontraŭ la norda reĝo, kaj starigos grandan homomulton, kaj tiu homamaso estos transdonita en lian manon.
Dani Esperant 11:12  Li forkondukos tiun homamason, kaj fieriĝos lia koro; sed kvankam li venkos multajn milojn, li tamen ne fariĝos pli forta.
Dani Esperant 11:13  La norda reĝo denove starigos homomulton, pli grandan ol la antaŭa, kaj post kelka tempo li eliros kun granda militistaro kaj kun granda riĉeco.
Dani Esperant 11:14  En tiu tempo multaj stariĝos kontraŭ la suda reĝo, kaj malkvietaj filoj de via popolo leviĝos, por ke plenumiĝu la profetaĵo, sed ili falos.
Dani Esperant 11:15  Kaj venos la norda reĝo, ŝutaranĝos remparon, kaj venkoprenos la fortikigitan urbon; kaj la forto de la sudo ne povos kontraŭstari, kaj ĝia plej bona militistaro ne havos forton, por rezisti.
Dani Esperant 11:16  Kaj ĉiu, kiu venos al li, faros tion, kion li postulos, neniu povos kontraŭstari al li; li stariĝos en la plej bela lando, kaj pereigos ĝin per sia mano.
Dani Esperant 11:17  Kaj li intencos veni kun la potenco de sia tuta regno kaj kun siaj bravuloj, kaj li tion faros; kaj la urbo de virinoj estos donita al li por ekstermi; kaj ĝi ne povos kontraŭstari; sed ĝi ankaŭ ne fariĝos lia.
Dani Esperant 11:18  Kaj li direktos sian vizaĝon al la insuloj kaj venkoprenos multajn; sed unu princo ĉesigos lian malhonoradon, ke li ne plu malhonoru.
Dani Esperant 11:19  Tiam li denove turnos sin al la fortikaĵoj de sia lando; sed li falpuŝiĝos, falos, kaj oni lin jam ne trovos.
Dani Esperant 11:20  Sur lia loko stariĝos tia, kiu sendos impostiston tra la tuta glora regno; sed post kelke da tagoj li pereos, kvankam ne per kolero kaj ne per batalo.
Dani Esperant 11:21  Sur lia loko stariĝos homo malestimata, sur kiun oni ne metos la reĝan ornamon; sed li venos kun trankvileco, kaj ekposedos la regnon per flataĵoj.
Dani Esperant 11:22  Kaj la dronigantaj taĉmentegoj estos dronigitaj kaj frakasitaj de li, kaj ankaŭ la princo, kun kiu estis farita la interligo.
Dani Esperant 11:23  Kaj post la interamikiĝo li faros kontraŭ li malicaĵon, iros, kaj superfortos lin per malmulte da homoj.
Dani Esperant 11:24  En la pacajn kaj plej bonstatajn urbojn de la lando li venos, kaj faros tion, kion ne faris liaj patroj nek liaj prapatroj; la kaptaĵon, rabaĵon, kaj havaĵon li disĵetos; kaj li direktos siajn intencojn kontraŭ la fortikigitajn urbojn, sed nur ĝis certa tempo.
Dani Esperant 11:25  Poste li ekscitos sian forton kaj sian koron kontraŭ la reĝon sudan kun grandega militistaro, kaj la suda reĝo eliros milite kun granda kaj tre forta militistaro; sed li ne eltenos, ĉar estos faritaj atencoj kontraŭ li.
Dani Esperant 11:26  Tiuj, kiuj manĝas ĉe lia tablo, pereigos lin, kaj lia armeo disverŝiĝos, kaj falos multe da mortigitoj.
Dani Esperant 11:27  Ambaŭ reĝoj havos en sia koro malbonajn intencojn, kaj ĉe la sama tablo ili parolos malveraĵon; sed ili ne sukcesos, ĉar la fino estas ankoraŭ prokrastita ĝis certa tempo.
Dani Esperant 11:28  Li iros returne al sia lando kun granda havaĵo, kaj kun intencoj kontraŭ la sankta interligo; kaj li plenumos, kaj venos en sian landon.
Dani Esperant 11:29  En difinita tempo li denove iros suden; sed la lasta fojo ne estos tia, kiel la unua.
Dani Esperant 11:30  Ĉar venos kontraŭ lin ŝipoj de la Kitidoj, kaj li perdos la kuraĝon; kaj li denove fariĝos kolera kontraŭ la sankta interligo, kaj denove agos kaj interkonsentos kun la forlasintoj de la sankta interligo.
Dani Esperant 11:31  Helpantoj estos starigitaj de li; ili malsanktigos la fortodonan sanktejon, ĉesigos la ĉiutagajn oferojn, kaj faros abomenindan ruinigon.
Dani Esperant 11:32  Tiujn, kiuj malbonagas kontraŭ la interligo, li allogos per flataĵoj. Sed la homoj, kiuj konas sian Dion, fariĝos kuraĝaj kaj komencos agi.
Dani Esperant 11:33  La klerigantoj de la popolo klerigos multajn, kvankam dum kelka tempo ili falados de glavo, fajro, mallibereco, kaj prirabado.
Dani Esperant 11:34  Dum sia falado ili ricevos kelkan helpon, sed multaj aliĝos al ili hipokrite.
Dani Esperant 11:35  Kelkaj el la klerigantoj falos por tio, ke ili refandiĝu, puriĝu, kaj blankiĝu ĝis la fina tempo; ĉar estas ankoraŭ tempo.
Dani Esperant 11:36  La reĝo farados, kion li volos, kaj li fieriĝos, kaj rigardos sin kiel pli altan ol ĉiu dio, kaj pri Dio de la dioj li parolos teruraĵojn, kaj li havos sukceson, ĝis pleniĝos la kolero; ĉar kio estas decidita, tio plenumiĝos.
Dani Esperant 11:37  Kaj pri la dioj de siaj patroj li ne pensos, li ne atentos ĉarmon de virinoj, nek ian dion, sed li tenos sin pli alte ol ĉio.
Dani Esperant 11:38  Nur la dion de fortikaĵoj sur sia loko li honoros, kaj tiun dion, kiun ne konis liaj patroj, li honoros per oro, arĝento, multekostaj ŝtonoj, kaj juveloj.
Dani Esperant 11:39  Kaj li konstruos por la urboj fortikaĵojn sub la nomo de fremda dio; kiu akceptos ĉi tiun, al tiu li plimultigos la honorojn kaj donos potencon super multaj kaj rekompence disdonos teron.
Dani Esperant 11:40  Fine ekbatalos kontraŭ li la suda reĝo, kaj ĵetos sin sur lin la norda reĝo kun ĉaroj, rajdistoj, kaj multe da ŝipoj, atakos la regionojn, inundos, kaj trairos.
Dani Esperant 11:41  Kaj li venos en la plej belan landon, kaj multaj pereos; saviĝos kontraŭ lia mano nur jenaj: Edom, Moab, kaj la ĉefaj el la Amonidoj.
Dani Esperant 11:42  Kaj li etendos sian manon kontraŭ diversajn landojn; ankaŭ la lando Egipta ne saviĝos.
Dani Esperant 11:43  Kaj li fariĝos mastro super la trezoroj de oro, arĝento, kaj ĉiuj grandvaloraĵoj de Egiptujo; Luboj kaj Etiopoj sekvos liajn paŝojn.
Dani Esperant 11:44  Sed ektimigos lin famoj de oriento kaj de nordo, kaj li eliros kun granda furiozo, por pereigi kaj ekstermi multajn.
Dani Esperant 11:45  Kaj li starigos sian belegan tendon inter la maro kaj la monto de la bela sanktejo; sed li venos al sia fino, kaj neniu helpos al li.
Chapter 12
Dani Esperant 12:1  En tiu tempo leviĝos Miĥael, la granda protektanto, kiu defendas la filojn de via popolo; kaj venos tempo malfacila, kia ne ekzistis de tiu tempo, kiam aperis homoj, ĝis la nuna tempo; sed saviĝos en tiu tempo el via popolo ĉiuj, kiuj troviĝos enskribitaj en la libro.
Dani Esperant 12:2  Kaj multaj el tiuj, kiuj dormas en la tero, vekiĝos, unuj por vivo eterna, aliaj por eterna malhonoro kaj honto.
Dani Esperant 12:3  Kaj la klerigantoj brilos, kiel la brilo de la ĉielo; kaj la virtigantoj de multaj, kiel steloj por ĉiam kaj eterne.
Dani Esperant 12:4  Kaj vi, ho Daniel, kaŝu la vortojn kaj sigelu la libron ĝis la fina tempo; multaj ĝin tralegos, kaj multiĝos la scio.
Dani Esperant 12:5  Tiam mi, Daniel, ekrigardis, kaj jen staras du aliaj, unu sur unu bordo de la rivero kaj la dua sur la alia bordo de la rivero.
Dani Esperant 12:6  Kaj li diris al la viro en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero: Kiam estos la fino de la mirindaĵoj?
Dani Esperant 12:7  Kaj mi aŭskultis la viron en la tolaj vestoj, kiu staris super la akvo de la rivero; li levis sian dekstran manon kaj sian maldekstran manon al la ĉielo, kaj ĵuris per Tiu, kiu vivas eterne, ke tio estos post la paso de tempo kaj tempoj kaj duono de tempo; kaj kiam finiĝos la dissemiteco de la sankta popolo, tiam plenumiĝos ĉio ĉi tio.
Dani Esperant 12:8  Mi aŭdis, sed mi ne komprenis; kaj mi diris: Ho mia sinjoro, kio estos post tio?
Dani Esperant 12:9  Kaj li respondis: Iru, Daniel, ĉar tio estas kaŝita kaj sigelita ĝis la fina tempo.
Dani Esperant 12:10  Multaj estos purigitaj, blankigitaj, kaj elprovitaj; la malpiuloj faros malpiaĵojn, kaj ĉiuj malpiuloj ne komprenos; sed la klerigantoj komprenos.
Dani Esperant 12:11  Kaj de la tempo, kiam ĉesiĝos la ĉiutagaj oferoj kaj fariĝos abomeninda ruiniĝo, pasos mil ducent naŭdek tagoj.
Dani Esperant 12:12  Feliĉa estas tiu, kiu atendas kaj atingos la tempon de mil tricent tridek kvin tagoj!
Dani Esperant 12:13  Kaj vi, ho Daniel, foriru ĝis la fino; kaj ripozu, kaj vi stariĝos por via sorto en la fino de la tempoj.