Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
HEBREWS
Up
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13
Chapter 1
Hebr Esperant 1:1  Dio, kiu multafoje kaj multamaniere parolis en la tempo antikva al niaj patroj en la profetoj,
Hebr Esperant 1:2  en tiuj lastaj tagoj parolis al ni en Filo, kiun Li nomis heredanto de ĉio, per kiu ankaŭ Li faris la mondaĝojn,
Hebr Esperant 1:3  kiu, estante la elbrilo de Lia gloro kaj plena bildo de Lia substanco, kaj subtenante ĉion per la vorto de sia potenco, kaj farinte la elpurigon de niaj pekoj, sidiĝis dekstre de la Majesto en altaĵoj;
Hebr Esperant 1:4  fariĝinte tiom pli granda ol la anĝeloj, kiom pli bonegan nomon ol ili li heredis.
Hebr Esperant 1:5  Ĉar al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis? kaj denove: Mi estos al li Patro, Kaj li estos al Mi Filo?
Hebr Esperant 1:6  Kaj ankoraŭ, kiam Li enkondukas la unuenaskiton en la mondon, Li diras: Kaj kliniĝu antaŭ li ĉiuj anĝeloj de Dio.
Hebr Esperant 1:7  Kaj pri la anĝeloj Li diras: Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;
Hebr Esperant 1:8  sed pri la Filo: Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
Hebr Esperant 1:9  Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.
Hebr Esperant 1:10  Kaj: En antikveco Vi, ho Eternulo, fondis la teron, Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.
Hebr Esperant 1:11  Ili pereos, sed Vi restos; Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto,
Hebr Esperant 1:12  Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos. Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.
Hebr Esperant 1:13  Sed al kiu el la anĝeloj Li iam diris: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj?
Hebr Esperant 1:14  Ĉu ne estas ili ĉiuj spiritoj servantaj, elsendataj, por servi al tiuj, kiuj estas heredontoj de la savo?
Chapter 2
Hebr Esperant 2:1  Pro tio ni devas pli diligente atenti la aŭditaĵojn, por ke ni de ili ne forflosu.
Hebr Esperant 2:2  Ĉar se la vorto parolata per anĝeloj montriĝis konstanta, kaj ĉiu dekliniĝo kaj malobeo ricevis justan rekompencon,
Hebr Esperant 2:3  kiamaniere ni forsaviĝos, malŝatinte tian gravan savon? kiu, unue ekanoncite per la Sinjoro, estas konfirmita al ni de la aŭdintoj;
Hebr Esperant 2:4  dum Dio ankaŭ kunatestis per signoj kaj mirindaĵoj kaj diversaj potencaĵoj kaj disdonoj de la Sankta Spirito, laŭ Sia volo.
Hebr Esperant 2:5  Ĉar ne al anĝeloj Li submetis la estontan mondon, pri kiu ni paroladas.
Hebr Esperant 2:6  Sed iu atestis ie, dirante: Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
Hebr Esperant 2:7  Vi malaltigis lin malmulte antaŭ la anĝeloj, Per honoro kaj beleco Vi lin kronis. Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj;
Hebr Esperant 2:8  Ĉion Vi metis sub liajn piedojn. Ĉar, metante ĉion sub lin, Li nenion lasis ne submetita. Sed nun ni ankoraŭ ne vidas ĉion submetita sub lin.
Hebr Esperant 2:9  Sed la malmulte sub la anĝeloj malaltigitan Jesuon ni vidas, pro la sufero de morto, kronita per honoro kaj beleco, por ke per la favoro de Dio li gustumu morton por ĉiu.
Hebr Esperant 2:10  Ĉar konvenis al Li, por kiu ĉio estas, kaj de kiu ĉio estas, alkondukanta multajn filojn al gloro, perfektigi per suferado la estron de ilia savo.
Hebr Esperant 2:11  Ĉar la sanktiganto kaj la sanktigatoj estas ĉiuj el unu; pro tiu kaŭzo li ne hontas nomi ilin fratoj,
Hebr Esperant 2:12  dirante: Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj, En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.
Hebr Esperant 2:13  Kaj ankaŭ: Mi fidos Lin. Kaj ankaŭ: Jen mi kaj la infanoj, kiujn Dio donis al mi.
Hebr Esperant 2:14  Ĉar do la infanoj partoprenas en sango kaj karno, li ankaŭ mem egale partoprenis en ili, por ke per morto li neniigu tiun, kiu havis la potencon de morto, tio estas la diablo,
Hebr Esperant 2:15  kaj liberigu tiujn, kiuj per timo de morto dum la tuta vivo estis subigitaj al sklaveco.
Hebr Esperant 2:16  Ĉar vere li ektenas ne anĝelojn, sed la idaron de Abraham li ektenas.
Hebr Esperant 2:17  Tial li devis en ĉio similiĝi al siaj fratoj, por ke li fariĝu kompatema kaj fidela ĉefpastro en la aferoj de Dio, por fari repacigon por la pekoj de la popolo.
Hebr Esperant 2:18  Ĉar per tio, ke li mem, tentate, suferis, li povas helpi la tentatojn.
Chapter 3
Hebr Esperant 3:1  Tial, fratoj sanktaj, partoprenantaj en ĉiela voko, pripensu la Apostolon kaj Ĉefpastron de nia konfeso, Jesuon,
Hebr Esperant 3:2  kiu estis fidela al Tiu, kiu nomis lin kiel ankaŭ Moseo en Lia domo.
Hebr Esperant 3:3  Ĉar ĉi tiu estas rigardita kiel inda je tiom pli granda gloro ol Moseo, kiom pli grandan honoron, ol la domo, havas ĝia stariginto.
Hebr Esperant 3:4  Ĉar ĉiu domo estas starigita de iu; sed la stariginto de ĉio estas Dio.
Hebr Esperant 3:5  Kaj Moseo ja estis fidela en Lia tuta domo, kiel servanto, por atestaĵo pri tio, kio estis parolota;
Hebr Esperant 3:6  sed Kristo, kiel filo super Lia domo; kies domo ni estas, se ni tenos nian kuraĝon kaj la ĝojadon de nia espero firmaj ĝis la fino.
Hebr Esperant 3:7  Tial, kiel diras la Sankta Spirito: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
Hebr Esperant 3:8  Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo, Kiel en la tago de la tento en la dezerto,
Hebr Esperant 3:9  Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Miajn farojn kvardek jarojn.
Hebr Esperant 3:10  Pro tio Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili ĉiam estas kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
Hebr Esperant 3:11  Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.
Hebr Esperant 3:12  Gardu vin, fratoj, ke ne estu en iu el vi koro malbona de nekredemo, en defalo de la vivanta Dio;
Hebr Esperant 3:13  sed konsilu unu la alian ĉiutage, dum estas nomate hodiaŭ, por ke neniu el vi estu obstinigita per la trompeco de peko;
Hebr Esperant 3:14  ĉar ni fariĝis partoprenantoj en Kristo, se la komencon de nia certiĝo ni tenos firma ĝis la fino;
Hebr Esperant 3:15  dum estas dirite: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron, kiel en la indignigo.
Hebr Esperant 3:16  Ĉar kiuj, aŭskultinte, indignigis? ĉu ne ĉiuj elirintoj el Egiptujo per Moseo?
Hebr Esperant 3:17  Kaj kontraŭ kiuj Li indignis kvardek jarojn? ĉu ne kontraŭ la pekintoj, kies korpoj falis en la dezerto?
Hebr Esperant 3:18  Kaj al kiuj Li ĵuris, ke ili ne venos en Lian ripozejon, krom al la neobeantoj?
Hebr Esperant 3:19  Kaj ni vidas, ke ili pro nekredemo ne povis enveni.
Chapter 4
Hebr Esperant 4:1  Ni do timu, ke, kiam al ni restas promeso veni en Lian ripozejon, iu el vi eble ŝajne malatingos ĝin.
Hebr Esperant 4:2  Ĉar al ni ankaŭ estas evangelio anoncita tiel same, kiel al ili; sed al ili la aŭdita parolo ne utilis, ne miksite kun fido ĉe la aŭdantoj.
Hebr Esperant 4:3  Ĉar ni ekkredintoj venas en la ripozejon, kiel Li diris: Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon; kvankam la faritaĵoj estis finitaj jam de post la fondo de la mondo.
Hebr Esperant 4:4  Ĉar Li diris ie pri la sepa tago jene: Kaj Dio ripozis en la sepa tago de Sia tuta laboro;
Hebr Esperant 4:5  kaj ankaŭ jene: Ili ne venos en Mian ripozejon.
Hebr Esperant 4:6  Ĉar restas do por iuj veni en ĝin, kaj tiuj, al kiuj la evangelio unue estis predikita, ne envenis pro malobeo,
Hebr Esperant 4:7  denove Li difinis iun tagon, dirante en David: Hodiaŭ, post tiom da tempo; kiel estas dirite: Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon, Ne obstinigu vian koron.
Hebr Esperant 4:8  Ĉar se Josuo al ili estus doninta ripozon, Li ne parolus poste pri alia tago.
Hebr Esperant 4:10  Ĉar tiu, kiu venis en sian ripozejon, ankaŭ mem ripozas de siaj faroj, kiel Dio de Siaj.
Hebr Esperant 4:11  Ni klopodu do veni en tiun ripozejon, por ke neniu falu laŭ la sama ekzemplo de malobeo.
Hebr Esperant 4:12  Ĉar la vorto de Dio estas viva kaj energia, kaj pli akra ol ĉia glavo dutranĉa, kaj penetranta ĝis divido de la animo kaj spirito, kaj de artikoj kaj medolo, kaj kritikanta la pensojn kaj celojn de la koro.
Hebr Esperant 4:13  Kaj ne ekzistas kreitaĵo kaŝita antaŭ Lia vidado; sed ĉio estas nuda kaj evidenta al la okuloj de Tiu, al kiu nia afero rilatas.
Hebr Esperant 4:14  Havante do ĉefpastron grandan, trapasintan la ĉielon, Jesuon, la Filon de Dio, ni tenu firme nian konfeson.
Hebr Esperant 4:15  Ĉar ni havas ĉefpastron ne tian, kiu ne povus simpatii kun niaj malfortaĵoj, sed tentitan en ĉio tiel same, tamen sen peko.
Hebr Esperant 4:16  Ni do alvenu kun kuraĝo al la trono de graco, por ke ni ricevu kompaton kaj trovu gracon por ĝustatempa helpo.
Chapter 5
Hebr Esperant 5:1  Ĉar ĉiu ĉefpastro, prenata el inter homoj, pro homoj estas difinita por aferoj rilatantaj al Dio, por ke li oferu kaj donacojn kaj oferojn pro pekoj;
Hebr Esperant 5:2  povante indulgi tiujn, kiuj estas malkleraj kaj erarantaj, tial, ke li mem estas ĉirkaŭata de malforteco;
Hebr Esperant 5:3  kaj pro tio li devas, kiel por la popolo, tiel ankaŭ por si mem, oferi pro pekoj.
Hebr Esperant 5:4  Kaj neniu alprenas al si tiun honoron krom la vokato de Dio, tiel same, kiel Aaron.
Hebr Esperant 5:5  Tiel ankaŭ Kristo sin mem ne honoris, por fariĝi ĉefpastro, sed lin honoris Tiu, kiu diris al li: Vi estas Mia Filo, Hodiaŭ Mi vin naskis;
Hebr Esperant 5:6  kiel ankaŭ aliloke Li diris: Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.
Hebr Esperant 5:7  En siaj karnaj tagoj, preĝojn kaj petegojn oferinte, kun forta kriado kaj larmoj, al Tiu, kiu povis lin savi el morto, kaj aŭdite pro sia pia timo,
Hebr Esperant 5:8  tiu, kvankam li estis Filo, tamen lernis obeon per tio, kion li suferis;
Hebr Esperant 5:9  kaj perfektigite, li fariĝis la fonto de eterna savo al ĉiuj al li obeantaj;
Hebr Esperant 5:10  nomite de Dio ĉefpastro laŭ la maniero de Melkicedek.
Hebr Esperant 5:11  Pri tiu ni havas dirotaĵojn multajn, kaj malfacile klarigeblajn tial, ke vi surdiĝis en aŭdado.
Hebr Esperant 5:12  Ĉar kvankam vi jam devus esti instruistoj, vi ankoraŭ bezonas, ke oni instruu al vi, kiaj estas la komencaj elementoj de la orakoloj de Dio, kaj vi fariĝis bezonantoj de lakto kaj ne de solida nutraĵo.
Hebr Esperant 5:13  Ĉar ĉiu, kiu nutriĝas per lakto, estas nesperta rilate la vorton de justeco; ĉar li estas infaneto.
Hebr Esperant 5:14  Sed solida nutraĵo estas por la plenaĝuloj, kiuj per uzado havas la sentojn ekzercitaj, por distingi inter bono kaj malbono.
Chapter 6
Hebr Esperant 6:1  Tial, ĉesigante la diskutadon pri la elementoj de Kristo, ni iru antaŭen al perfektiĝo, ne metante denove fundamenton de pento el malvivaj faroj kaj de fido al Dio,
Hebr Esperant 6:2  de la dogmaro pri baptoj, surmetado de manoj, de revivigo de mortintoj, de eterna juĝo.
Hebr Esperant 6:4  Ĉar ĉe tiuj, kiuj unufoje estas allumitaj kaj gustumis la ĉielan donon kaj fariĝis partoprenantoj en la Sankta Spirito,
Hebr Esperant 6:5  kaj gustumis la bonan vorton de Dio kaj la potencojn de la estonta mondo,
Hebr Esperant 6:6  kaj defalis, ne estas eble renovigi ilin ankoraŭ al pento, dum ili rekrucumas al si la Filon de Dio kaj elmetas lin al publika malhonoro.
Hebr Esperant 6:7  Ĉar la tero, kiu entrinkis la pluvon, sur ĝin ofte venantan, kaj produktas kreskaĵojn, taŭgajn por tiuj, pro kiuj ĝi ankaŭ estas kultivata, ricevas benon de Dio;
Hebr Esperant 6:8  sed se ĝi donas dornojn kaj kardojn, ĝi estas malaprobata kaj proksima al malbeno; ĝia fino estas en brulado.
Hebr Esperant 6:9  Sed ni certigas al ni aferojn pli bonajn pri vi, amatoj, kaj aferojn, kiuj akompanas savon, kvankam ni tiel parolas;
Hebr Esperant 6:10  ĉar Dio ne estas maljusta, por forgesi vian laboron kaj la amon, kiun vi montris al Lia nomo, servinte al la sanktuloj kaj ankoraŭ servante.
Hebr Esperant 6:11  Sed ni deziras, ke ĉiu el vi montru tian saman diligentecon por la plenumo de la espero ĝis la fino;
Hebr Esperant 6:12  por ke vi fariĝu ne maldiligentaj, sed imitantoj de tiuj, kiuj per fido kaj pacienco heredas la promesojn.
Hebr Esperant 6:13  Ĉar kiam Dio promesis al Abraham, Li ĵuris per Si mem (ĉar Li ne povis ĵuri per iu pli granda),
Hebr Esperant 6:14  dirante: Certe benante Mi benos vin, kaj multigante Mi multigos vin.
Hebr Esperant 6:15  Kaj tiel, atendinte kun pacienco, li atingis la promeson.
Hebr Esperant 6:16  Ĉar homoj ĵuras per la pli granda, kaj ĉe ili la ĵuro por certigo estas fino de ĉia disputado.
Hebr Esperant 6:17  Kaj Dio, volante montri pli abunde al la heredantoj de la promeso la neŝanĝeblecon de Sia intenco, intermetis ĵuron,
Hebr Esperant 6:18  por ke per du neŝanĝeblaj aferoj, en kiuj ne eble estas por Dio mensogi, fortan konsolon havu ni, kiuj rifuĝis, por akiri la esperon antaŭ ni metitan,
Hebr Esperant 6:19  kiun ni havas kiel ankron de la animo, firman kaj konstantan, enirantan internen de la kurteno;
Hebr Esperant 6:20  kien eniris Jesuo, la antaŭulo por ni, fariĝinte ĉefpastro por ĉiam laŭ la maniero de Melkicedek.
Chapter 7
Hebr Esperant 7:1  Ĉar tiu Melkicedek, reĝo de Salem, pastro de Dio la Plejalta, kiu renkontis Abrahamon revenantan de la mortigado de la reĝoj, kaj lin benis,
Hebr Esperant 7:2  kaj al kiu ankaŭ Abraham donis dekonon el ĉio (unue laŭ interpreto reĝo de justeco, kaj poste reĝo de Salem, tio estas reĝo de paco;
Hebr Esperant 7:3  senpatra, senpatrina, sengenealogia, havanta nek komencon de tagoj, nek finon de vivo, sed similigita al la Filo de Dio), restas pastro por ĉiam.
Hebr Esperant 7:4  Nun pripensu, kiel granda estis ĉi tiu, al kiu la patriarko Abraham donis dekonon el la akiraĵoj.
Hebr Esperant 7:5  Kaj efektive el la filoj de Levi tiuj, kiuj ricevas la pastran oficon, havas ordonon imposti laŭleĝe podekone la popolon, tio estas, siajn fratojn, kvankam elirintajn el la lumboj de Abraham;
Hebr Esperant 7:6  sed tiu, kies genealogio ne estas el ili, ricevis de Abraham dekonaĵon, kaj benis tiun, kiu havis la promesojn.
Hebr Esperant 7:7  Sed ekster ĉia kontraŭparolo, la malpli granda ricevas benon de la pli granda.
Hebr Esperant 7:8  Kaj ĉi tie homoj, kiuj mortas, ricevas dekonaĵojn, sed tie unu, pri kiu estas atestate, ke li vivas.
Hebr Esperant 7:9  Kaj, por tiel diri, per Abraham ankaŭ Levi, la ricevanto de dekonaĵoj, donis dekonaĵon;
Hebr Esperant 7:10  ĉar li estis ankoraŭ en la lumboj de la patro, kiam Melkicedek lin renkontis.
Hebr Esperant 7:11  Tial, se ekzistis perfekteco per la Levida pastreco (ĉar sub ĝi la popolo ricevis la leĝon), kia plua bezono estis, ke leviĝu alia pastro laŭ la maniero de Melkicedek, kaj ne estu nomata laŭ la maniero de Aaron?
Hebr Esperant 7:12  Ĉar kiam la pastraro ŝanĝiĝas, necese ankaŭ fariĝas ŝanĝo de leĝo.
Hebr Esperant 7:13  Ĉar tiu, pri kiu tio estas dirita, estas ano de alia tribo, el kiu neniu servis ĉe la altaro.
Hebr Esperant 7:14  Ĉar evidente estas, ke nia Sinjoro devenis de Jehuda, pri kiu tribo Moseo diris nenion rilate pastrecon.
Hebr Esperant 7:15  Kaj tio eĉ pli evidenta estas, se laŭ simileco de Melkicedek leviĝas pastro alia,
Hebr Esperant 7:16  kiu estas farita ne laŭ la leĝo de ordono karna, sed laŭ la potenco de vivo nedetruebla;
Hebr Esperant 7:17  ĉar li havas la ateston: Vi estas pastro por ĉiam Laŭ la maniero de Melkicedek.
Hebr Esperant 7:18  Ĉar okazas vere nuligado de antaŭiranta ordono, pro ĝia malforteco kaj senutileco
Hebr Esperant 7:19  (ĉar la leĝo nenion perfektigis); kaj okazas la enkonduko de pli bona espero, per kiu ni alproksimiĝas al Dio.
Hebr Esperant 7:21  (ĉar ili sen ĵurado estas faritaj pastroj, sed ĉi tiu kun ĵuro laŭ Tiu, kiu diris pri li: La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos: Vi estas pastro por ĉiam);
Hebr Esperant 7:22  Jesuo fariĝis garantiulo de des pli bona interligo.
Hebr Esperant 7:23  Kaj ili ja fariĝis pastroj multenombraj, ĉar pro morto estas malpermesate al ili daŭri;
Hebr Esperant 7:24  sed ĉi tiu, pro sia eterna daŭrado, havas sian pastrecon neŝanĝebla.
Hebr Esperant 7:25  Tial ankaŭ li povas savi ĝis la ekstremaĵo tiujn, kiuj alproksimiĝas per li al Dio, ĉar li ĉiam vivas, por propeti pro ili.
Hebr Esperant 7:26  Ĉar por ni konvenis tia ĉefpastro, sankta, senpeka, senmakula, apartigita for de pekuloj, kaj farita pli alta ol la ĉielo;
Hebr Esperant 7:27  li ne havas ĉiutagan necesecon, kiel tiuj ĉefpastroj, oferi oferojn, unue pro la propraj pekoj, poste pro la pekoj de la popolo; ĉar tion li faris unufoje por ĉiam, oferante sin mem.
Hebr Esperant 7:28  Ĉar la leĝo starigas kiel ĉefpastrojn homojn, kiuj havas malfortecon; sed la vorto de la ĵuro, kiu estas post la leĝo, nomas Filon, perfektigitan por ĉiam.
Chapter 8
Hebr Esperant 8:1  Jen do la resumo rilate la diritaĵojn: Ni havas tian ĉefpastron, kiu sidiĝis dekstre de la trono de la Majesto en la ĉielo,
Hebr Esperant 8:2  servanto de la sanktejo, kaj de la vera tabernaklo, kiun starigis ne homo, sed la Sinjoro.
Hebr Esperant 8:3  Ĉar ĉiu ĉefpastro estas enoficigita por oferi donacojn kaj oferojn; kaj tial estas necese, ke ankaŭ ĉi tiu havu ion por oferi.
Hebr Esperant 8:4  Sed se li estus sur la tero, li tute ne estus pastro, tial, ke jam ekzistas oferantoj de donacoj laŭ la leĝo;
Hebr Esperant 8:5  kiuj servas al la ekzemplo kaj ombro de ĉielaj aferoj, kiel Moseo estis admonita, faronte la tabernaklon; ĉar: Zorgu, Li diris, ke vi faru ĉion laŭ la modelo, kiu estis montrita al vi sur la monto.
Hebr Esperant 8:6  Sed nun li ricevis servadon des pli bonan, ju pli bona estas la interligo, kies interulo li fariĝis kaj kiu sur pli bonaj promesoj estas dekretita.
Hebr Esperant 8:7  Ĉar se tiu unua interligo estus sendifekta, tiam ne estus serĉita loko por dua.
Hebr Esperant 8:8  Ĉar riproĉante ilin, Li diris: Jen venos la tempo, diras la Eternulo, Kiam Mi faros kun la domo de Izrael kaj la domo de Jehuda interligon novan:
Hebr Esperant 8:9  Ne tian, kiel la interligo, kiun Mi faris kun iliaj patroj En la tago, kiam Mi prenis ilian manon, por elkonduki ilin el la lando Egipta, Ĉar ili ne restis en Mia interligo, Kaj Mi malatentis ilin, diris la Eternulo.
Hebr Esperant 8:10  Sed jen estas la interligo, kiun Mi faros kun la domo de Izrael Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos, Kaj Mi estos ilia Dio, Kaj ili estos Mia popolo.
Hebr Esperant 8:11  Kaj ne plu instruos ĉiu sian proksimulon, Kaj ĉiu sian fraton, dirante: Ekkonu la Eternulon; Ĉar ĉiuj Min konos, De iliaj malgranduloj ĝis iliaj granduloj;
Hebr Esperant 8:12  Ĉar Mi pardonos iliajn kulpojn, Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.
Hebr Esperant 8:13  Dirante: Novan interligon-Li malnovigis la unuan. Kaj tio, kio kadukiĝas kaj malnoviĝas estas proksima al malapero.
Chapter 9
Hebr Esperant 9:1  Sed eĉ la unua interligo havis ordonojn pri Diservado, kaj sanktejon mondan.
Hebr Esperant 9:2  Ĉar tabernaklo estis pretigita: la unua, en kiu estis la kandelabro kaj la tablo kaj la panoj de propono; ĝi estas nomata la Sanktejo;
Hebr Esperant 9:3  kaj post la dua kurteno, la tabernaklo nomata la Plejsanktejo,
Hebr Esperant 9:4  havanta la oran incensilon, kaj la keston de interligo, tegitan entute per oro, en kiu estis vazo ora (enhavanta la manaon) kaj la ekflorinta bastono de Aaron kaj la tabeloj de la interligo,
Hebr Esperant 9:5  kaj super tio kerubojn de gloro superombrantajn la fermoplaton, pri kiuj ni nun ne povas detale paroli.
Hebr Esperant 9:6  Kiam do ĉi tio estis tiel aranĝita, en la unuan tabernaklon eniras ĉiam la pastroj, farante la Diservojn;
Hebr Esperant 9:7  sed en la duan, unufoje en la jaro eniras la ĉefpastro sola, ne sen sango, kiun li oferas pro si kaj pro la eraroj de la popolo;
Hebr Esperant 9:8  per tio la Sankta Spirito montras, ke la vojo en la sanktejon ankoraŭ ne estas elmontrita, dum la unua tabernaklo ankoraŭ staras;
Hebr Esperant 9:9  kio estas parabolo por la nuna tempo; laŭ kio estas oferataj donacoj kaj oferoj, kiuj ne povas laŭ la konscienco perfektigi la adoranton,
Hebr Esperant 9:10  nur altrudate (kun manĝaĵoj kaj trinkaĵoj kaj diversaj lavadoj kaj karnaj purigadoj) ĝis tempo de reformo.
Hebr Esperant 9:11  Sed Kristo, aperinte kiel ĉefpastro de la estontaj bonoj, per la pli granda kaj pli perfekta tabernaklo, ne manfarita, tio estas ne el ĉi tiu kreo,
Hebr Esperant 9:12  nek per la sango de kaproj kaj bovidoj, sed per sia propra sango, eniris unufoje por ĉiam en la sanktejon, atinginte eternan elaĉeton.
Hebr Esperant 9:13  Ĉar se la sango de kaproj kaj bovoj, kaj la cindro de bovidino, ŝprucigite sur malpurulojn, sanktigas ĝis la purigado de la karno:
Hebr Esperant 9:14  kiom pli la sango de Kristo, kiu per la eterna Spirito sin oferis senmakula al Dio, purigos vian konsciencon el malvivaj faroj, por servi al la vivanta Dio?
Hebr Esperant 9:15  Kaj pro tio li estas interulo de nova testamento, por ke (post kiam morto okazis por la elaĉeto de tiuj pekoj, kiuj estis sub la unua testamento) la vokitoj ricevu la promeson de la eterna heredaĵo.
Hebr Esperant 9:16  Ĉar kiam estas testamento, nepre devas esti la morto de la testamentinto.
Hebr Esperant 9:17  Ĉar testamento efektiviĝas rilate mortinton, ĉar ĝi neniam efikas, dum vivas la testamentinto.
Hebr Esperant 9:18  Tial ankaŭ la unua testamento ne sen sango dediĉiĝis.
Hebr Esperant 9:19  Ĉar Moseo, parolinte ĉiun ordonon laŭ la leĝo al la tuta popolo, prenis la sangon de bovidoj kaj kaproj, kun akvo kaj lano skarlata kaj hisopo, kaj aspergis la libron mem kaj la tutan popolon,
Hebr Esperant 9:20  dirante: Jen estas la sango de la interligo, kiun Dio ordonis al vi.
Hebr Esperant 9:21  Plue li aspergis per la sango la tabernaklon kaj ĉiujn vazojn de la Diservo.
Hebr Esperant 9:22  Kaj laŭ la leĝo, preskaŭ ĉio puriĝas per sango; kaj sen sangoverŝado ne fariĝas absolvo.
Hebr Esperant 9:23  Necese do estis, ke la ekzemploj de la enĉielaj aferoj estu purigitaj per ĉi tiuj, sed la enĉielaj aferoj mem per pli bonaj oferoj, ol ĉi tiuj.
Hebr Esperant 9:24  Ĉar eniris Kristo ne en sanktejon manfaritan, ekzemplon de la vera; sed en la ĉielon mem, por aperi antaŭ la vizaĝo de Dio por ni;
Hebr Esperant 9:25  nek estas necese, ke li oferu sin ofte, kiel la ĉefpastro eniras en la sanktejon jaron post jaro, kun sango ne propra;
Hebr Esperant 9:26  alie li devus ofte suferi de post la fondo de la mondo; sed nun unufoje en la fino de la mondaĝoj li aperis, por forigi la pekon per la ofero de si mem.
Hebr Esperant 9:27  Kaj kiel estas dekretite por homoj unufoje morti, kaj post tio juĝo;
Hebr Esperant 9:28  tiel ankaŭ Kristo, oferite unufoje, por porti la pekojn de multaj, aperos duan fojon, aparte de peko, al tiuj, kiuj lin atendas, por savo.
Chapter 10
Hebr Esperant 10:1  Ĉar la leĝo, havante ombron de estontaj bonaĵoj, ne la bildon mem de la aferoj, neniam povas, per tiuj samaj oferoj, kiujn oni oferadas senĉese jaron post jaro, perfektigi la tien venantajn.
Hebr Esperant 10:2  Ĉar alie ĉu ili ne ĉesus esti oferataj? tial, ke la adorantoj, unufoje purigite, jam ne havus konsciencon pri pekoj.
Hebr Esperant 10:3  Sed en tiuj oferoj estas ĉiujara rememorigo pri pekoj.
Hebr Esperant 10:4  Ĉar ne eble estas, ke la sango de bovoj kaj kaproj forprenus pekojn.
Hebr Esperant 10:5  Tial, venante en la mondon, li diris: Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras, Sed korpon Vi preparis por mi;
Hebr Esperant 10:7  Tiam mi diris: Jen mi venis (En la rulaĵo de la libro estas skribite pri mi), Por plenumi Vian volon, ho Dio!
Hebr Esperant 10:8  Antaŭe dirinte: Oferojn kaj donacojn kaj bruloferojn kaj pekoferojn Vi nek deziris nek ŝatis (kiuj estas oferataj laŭ la leĝo),
Hebr Esperant 10:9  tiam li diris: Jen mi venis, por plenumi Vian volon. Li forprenas la unuan, por ke li starigu la duan.
Hebr Esperant 10:10  Laŭ tiu volo ni estas sanktigitaj per la ofero de la korpo de Jesuo Kristo unufoje por ĉiam.
Hebr Esperant 10:11  Kaj ĉiu pastro staradas ĉiutage, servante kaj oferante ofte la samajn oferojn, kiuj neniam povas forpreni pekojn;
Hebr Esperant 10:12  sed li, oferinte unu oferon por pekoj por ĉiam, sidiĝis dekstre de Dio;
Hebr Esperant 10:13  de nun atendante, ĝis liaj malamikoj fariĝos benketo por liaj piedoj.
Hebr Esperant 10:14  Ĉar per unu ofero li perfektigis ĝis eterneco la sanktigatojn.
Hebr Esperant 10:15  Kaj la Sankta Spirito ankaŭ atestas al ni; ĉar, dirinte:
Hebr Esperant 10:16  Jen estas la interligo, kiun Mi faros kun ili Post tiu tempo, diras la Eternulo: Mi metos Miajn leĝojn en ilian internon, Kaj sur ilia koro Mi ilin skribos; li ankaŭ diras:
Hebr Esperant 10:17  Kaj iliajn pekojn kaj malbonaĵojn Mi ne plu rememoros.
Hebr Esperant 10:18  Sed kie estas absolvo de ĉi tiuj, ne plu estas oferado pro peko.
Hebr Esperant 10:19  Havante do, fratoj, kuraĝon eniri en la plejsanktejon per la sango de Jesuo,
Hebr Esperant 10:20  per la vojo nova kaj vivanta, kiun li dediĉis por ni, tra la kurteno, tio estas, lia karno,
Hebr Esperant 10:21  kaj havante grandan pastron super la domo de Dio,
Hebr Esperant 10:22  ni alproksimiĝu kun sincera koro, en pleneco de fido, kun niaj koroj aspergitaj for de malbona konscienco, kaj kun la korpoj lavitaj per akvo pura;
Hebr Esperant 10:23  ni tenu firme la konfeson de nia espero sendekliniĝe; ĉar la promesinto estas fidela;
Hebr Esperant 10:24  kaj ni pripensu unu la alian, por instigi al amo kaj bonaj faroj;
Hebr Esperant 10:25  ne forlasante nian kunvenadon, kiel estas la kutimo de iuj; sed konsilante unu la alian, kaj des pli forte, ju pli vi vidas la tagon alproksimiĝanta.
Hebr Esperant 10:26  Ĉar se, ricevinte la scion de la vero, ni pekos memvole, jam ne restas ofero pro pekoj,
Hebr Esperant 10:27  sed ia timoplena atendo de juĝo, kaj de fajra kolero, kiu ekstermos la kontraŭulojn.
Hebr Esperant 10:28  Tiu, kiu malŝatis la leĝon de Moseo, sen kompato mortas ĉe du aŭ tri atestantoj;
Hebr Esperant 10:29  kiom pli severan punon, vi opinias, ke meritos tiu, kiu piedpremis la Filon de Dio kaj rigardas kiel ne sanktan la sangon de la interligo, per kiu li estis sanktigita, kaj kiu spitis la Spiriton de graco?
Hebr Esperant 10:30  Ĉar ni konas Tiun, kiu diris: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos. Kaj ankaŭ: La Eternulo juĝos Sian popolon.
Hebr Esperant 10:31  Terure estas fali en la manojn de la vivanta Dio.
Hebr Esperant 10:32  Sed memoru la antaŭajn tagojn, en kiuj vi, jam allumite, elportis grandan konflikton de suferoj;
Hebr Esperant 10:33  unuflanke, kiam vi fariĝis spektaklo per riproĉoj kaj doloroj, kaj aliflanke, kiam vi partoprenis kun tiuj, kiuj tian sperton havis.
Hebr Esperant 10:34  Ĉar vi kompatis tiujn, kiuj estis en katenoj, kaj ĝoje akceptis la rabadon de via posedaĵo, sciante, ke vi mem havas pli bonan kaj restantan posedaĵon.
Hebr Esperant 10:35  Tial ne forĵetu vian kuraĝon, kiu havas rekompencon grandan.
Hebr Esperant 10:36  Ĉar vi havas bezonon de pacienco, por ke, plenuminte la volon de Dio, vi ricevu la promeson.
Hebr Esperant 10:37  Ĉar ankoraŭ iomete da tempo, La venonto venos, kaj ne malfruos.
Hebr Esperant 10:38  Sed virtulo vivos per sia fideleco; Kaj se li sin tiros malantaŭen, mia spirito ne ĝojos en li.
Hebr Esperant 10:39  Sed ni ne estas el la malantaŭen tiriĝantaj en pereon, sed el la kredantaj por la gajnado de la animo.
Chapter 11
Hebr Esperant 11:1  Kaj la fido estas realigo de esperataĵoj, provado de aferoj ne vidataj.
Hebr Esperant 11:2  Ĉar per tio la antikvuloj ricevis bonan ateston.
Hebr Esperant 11:3  Per la fido ni komprenas, ke la mondaĝoj estas kreitaj per vorto de Dio, tiel ke tio, kio estas vidata, ne estas farita el aperantaĵoj.
Hebr Esperant 11:4  Per la fido Habel oferis al Dio pli bonan oferon ol Kain, per kio li ricevis ateston, ke li estas justa, ĉar Dio atestis pri liaj donacoj; kaj per ĝi li, mortinte, ankoraŭ parolas.
Hebr Esperant 11:5  Per la fido Ĥanoĥ estis transportita, por ne vidi morton; kaj li ne estis trovata, ĉar Dio lin transportis; ĉar antaŭ lia transporto estis atestite pri li, ke li plaĉis al Dio;
Hebr Esperant 11:6  kaj sen fido neeble estas plaĉi al Li; ĉar necese estas, ke tiu, kiu alvenas al Dio, kredu, ke Li ekzistas, kaj ke Li fariĝas rekompencanto al tiuj, kiuj Lin diligente serĉas.
Hebr Esperant 11:7  Per la fido Noa, avertite pri la ankoraŭ ne viditaj aferoj, kun pia timo konstruis arkeon por la savado de sia domo; per kio li kondamnis la mondon, kaj fariĝis heredanto de la justeco laŭ fido.
Hebr Esperant 11:8  Per la fido Abraham, vokite, obeis eliri en lokon, kiun li estis ricevonta kiel heredaĵon; kaj li eliris, ne sciante, kien li iras.
Hebr Esperant 11:9  Per la fido li fariĝis pasloĝanto en la lando de la promeso, kiel lando fremda, loĝante en tendoj kun Isaak kaj Jakob, kunheredantoj de la sama promeso;
Hebr Esperant 11:10  ĉar li serĉis la urbon havantan la fundamentojn, kies arĥitekturisto kaj konstruanto estas Dio.
Hebr Esperant 11:11  Per la fido ankaŭ Sara mem ricevis kapablon gravediĝi, eĉ post la ordinara aĝo, ĉar ŝi kredis la Promesinton fidela;
Hebr Esperant 11:12  sekve ankaŭ el unu, kaj tiu kvazaŭ malviva, leviĝis tiel multaj, kiel la steloj de la ĉielo laŭnombre, kaj kiel la sablo, kiu estas sur la bordo de la maro, nekalkulebla.
Hebr Esperant 11:13  Ĉiuj tiuj mortis en fido, ne ricevinte la promesojn, sed vidinte kaj salutinte ilin de malproksime, kaj konfesinte, ke ili estas fremduloj kaj migrantoj sur la tero.
Hebr Esperant 11:14  Ĉar tiuj, kiuj parolas tiamaniere, konstatas, ke patrolandon ili serĉas.
Hebr Esperant 11:15  Kaj se ili tenadus en memoro tiun landon, el kiu ili eliris, ili havus ian okazon por reiri.
Hebr Esperant 11:16  Sed nun pli bonan landon ili celas, tio estas, ĉielan; tial Dio ne hontas pri ili, esti nomata ilia Dio; ĉar Li por ili pretigis urbon.
Hebr Esperant 11:17  Per la fido Abraham, provate, oferis Isaakon; tiu, kiu akceptis la promesojn, ekoferis ja sian solenaskiton;
Hebr Esperant 11:18  nome tiu, al kiu estis dirite: Per Isaak oni nomos vian idaron;
Hebr Esperant 11:19  pensante, ke Dio povas relevi lin eĉ el la mortintoj; el kie ankaŭ li en similaĵo lin retrovis.
Hebr Esperant 11:20  Per la fido Isaak benis Jakobon kaj Esavon pri estontaj aferoj.
Hebr Esperant 11:21  Per la fido Jakob, mortante, benis ĉiun el la filoj de Jozef, kaj adorkliniĝis sur la supro de sia bastono.
Hebr Esperant 11:22  Per la fido Jozef, ĉe la fino de sia vivo, aludis la foriron de la Izraelidoj, kaj pri siaj ostoj ordonis.
Hebr Esperant 11:23  Per la fido Moseo, naskiĝinte, estis kaŝata tri monatojn de la gepatroj, ĉar ili vidis la infaneton belega, kaj ne timis la dekreton de la reĝo.
Hebr Esperant 11:24  Per la fido Moseo, plenkreskinte, rifuzis esti nomata filo de filino de Faraono,
Hebr Esperant 11:25  plivole elektante kunsuferi kun la popolo de Dio, ol havi la kelktempan ĝuadon de peko,
Hebr Esperant 11:26  taksante la riproĉon de Kristo pligranda riĉeco ol la trezoroj Egiptaj, ĉar li rigardis al la estonta rekompenco.
Hebr Esperant 11:27  Per la fido li forlasis Egiptujon, ne timante la koleregon de la reĝo; ĉar li persistis, kiel vidante Tiun, kiu ne estas videbla.
Hebr Esperant 11:28  Per la fido li observis la Paskon kaj la sangaspergon, por ke la ekstermanto de la unuenaskitoj ne tuŝu ilin.
Hebr Esperant 11:29  Per la fido li trapasis la Ruĝan Maron kvazaŭ sekteron, kion fari penante, la Egiptoj dronis.
Hebr Esperant 11:30  Per la fido la muroj de Jeriĥo falis, ĉirkaŭirite sep tagojn.
Hebr Esperant 11:31  Per la fido la malĉastistino Raĥab ne pereis kun la nekredantoj, akceptinte la spionojn kun paco.
Hebr Esperant 11:32  Kaj kion mi diru plu? ĉar mankus al mi tempo por rakonti pri Gideon kaj Barak kaj Ŝimŝon kaj Jiftaĥ kaj David kaj Samuel kaj la profetoj;
Hebr Esperant 11:33  kiuj pere de fido venkis regnojn, plenumis justecon, atingis promesojn, fermis la buŝojn de leonoj,
Hebr Esperant 11:34  estingis la forton de fajro, forsaviĝis de la tranĉrando de glavo, el malforteco refortiĝis, fariĝis potencaj en militado, forkurigis armeojn de fremduloj.
Hebr Esperant 11:35  Virinoj rericevis siajn mortintojn per revivigo; kaj aliaj suferis turmentadon, ne akceptante liberigon, por atingi pli bonan releviĝon;
Hebr Esperant 11:36  kaj aliaj elproviĝis per mokado kaj skurĝado kaj ankaŭ de katenoj kaj malliberiĝo;
Hebr Esperant 11:37  ili estis ŝtonmortigataj, dissegataj, tentataj; per glavo ili estis mortigitaj; ili ĉirkaŭvagis en ŝafaj kaj kapraj feloj, senigite, subpremate, dolorigate
Hebr Esperant 11:38  (je kiuj la mondo ne estis inda); ili vagadis en dezertoj, sur montoj, en kavernoj kaj kaŝejoj de la tero.
Hebr Esperant 11:39  Kaj ĉiuj tiuj, ricevinte bonan ateston per sia fido, ne ricevis la promeson,
Hebr Esperant 11:40  ĉar Dio antaŭvidis por ni ion pli bonan, por ke ili sen ni ne estu perfektigataj.
Chapter 12
Hebr Esperant 12:1  Tial ankaŭ ni, havante ĉirkaŭ ni tian nubegon da atestantoj, formetu ĉion pezan kaj la pekon embarasantan, kaj persiste kuru la kuradon antaŭ ni metitan,
Hebr Esperant 12:2  direktante la rigardon al la aŭtoro kaj perfektiganto de la fido, Jesuo, kiu, pro la ĝojo antaŭ li metita, suferis la krucon, malestimante honton, kaj sidiĝis dekstre de la trono de Dio.
Hebr Esperant 12:3  Ĉar pripensu tiun, kiu suferis tian kontraŭdiradon de pekuloj kontraŭ li, por ke vi ne laciĝu kaj ne malfortiĝu en viaj spiritoj.
Hebr Esperant 12:4  Vi ankoraŭ ne kontraŭstaris ĝis sango, batalante kontraŭ peko;
Hebr Esperant 12:5  kaj vi forgesis la admonon, kiu rezonas kun vi, kiel kun filoj: Mia filo, ne malŝatu la punon de la Eternulo, Nek svenu, riproĉate de Li;
Hebr Esperant 12:6  Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kaj Li skurĝas ĉiun filon, kiun Li akceptas.
Hebr Esperant 12:7  Se vi suferas punon, kiel al filoj Dio rilatiĝas al vi; ĉar kia filo estas, kiun la patro ne punas?
Hebr Esperant 12:8  Sed se vi estas sen puno, en kiu ĉiuj fariĝas partoprenantoj, tiuokaze vi estas bastardoj, kaj ne filoj.
Hebr Esperant 12:9  Cetere ni havis patrojn de nia karno, kiuj nin punis, kaj ni respektis ilin; ĉu ni ne multe pli submetiĝu al la Patro de la spiritoj, kaj vivu?
Hebr Esperant 12:10  Ĉar ili ja dum kelke da tagoj laŭ sia volo punis; sed Li, por utilo, por ke ni partoprenu en Lia sankteco.
Hebr Esperant 12:11  Ĉiu puno portempe ŝajnas esti ne ĝoja, sed malĝoja; sed poste ĝi donas la pacplenan frukton de justeco al tiuj, kiuj per ĝi estas ekzercitaj.
Hebr Esperant 12:12  Tial levu la manojn pendantajn kaj la senfortajn genuojn;
Hebr Esperant 12:13  kaj faru rektajn vojetojn por viaj piedoj, por ke tio, kio estas lama, ne deturniĝu, sed prefere resaniĝu.
Hebr Esperant 12:14  Serĉu pacon kun ĉiuj, kaj la sanktigon, sen kiu neniu vidos la Sinjoron;
Hebr Esperant 12:15  rigardante zorge, por ke neniu maltrafu la gracon de Dio, por ke nenia radiko de maldolĉeco, altkreskante, vin ĝenu, kaj por ke per tio multaj ne malpuriĝu;
Hebr Esperant 12:16  por ke ne estu iu malĉastulo aŭ malpiulo, kiel Esav, kiu por unu manĝo vendis sian unuenaskitecon.
Hebr Esperant 12:17  Ĉar vi scias, ke eĉ kiam li poste deziris heredi la benon, li estis rifuzita; ĉar por pentado li trovis nenian lokon, kvankam kun larmoj li ĝin serĉis.
Hebr Esperant 12:18  Ĉar vi ne alvenis al monto tuŝebla kaj brulanta per fajro, kaj al nigreco kaj mallumo kaj ventego,
Hebr Esperant 12:19  kaj sono de trumpeto kaj voĉo de paroloj, kies aŭdantoj petegis, ke plua vorto ne estu parolata al ili,
Hebr Esperant 12:20  ĉar ili ne povis elporti la ordonon: Se eĉ bruto tuŝos la monton, ĝi estu ŝtonmortigita;
Hebr Esperant 12:21  kaj tiel terura estis la aperaĵo, ke Moseo diris: Mi timegas kaj tremas;
Hebr Esperant 12:22  sed vi alvenis al la monto Cion kaj al la urbo de vivanta Dio, la ĉiela Jerusalem, kaj al miriadoj da anĝeloj,
Hebr Esperant 12:23  al la ĝenerala kunveno kaj eklezio de la unuenaskitoj, en la ĉielo enskribitaj, kaj al Dio, la Juĝisto de ĉiuj, kaj al la spiritoj de justuloj perfektigitaj,
Hebr Esperant 12:24  kaj al Jesuo, la interulo de nova interligo, kaj al la sango de aspergo, kiu parolas pli bonajn aferojn ol la sango de Habel.
Hebr Esperant 12:25  Gardu vin, ke vi ne forrifuzu la parolanton. Ĉar se ne forsaviĝis tiuj, kiuj forrifuzis la admonanton sur la tero, des malpli ni, deturnante nin de la parolanto el la ĉielo,
Hebr Esperant 12:26  kies voĉo tiam skuis la teron; sed nun Li promesis, dirante: Ankoraŭ unufoje Mi ekmovos ne sole la teron, sed ankaŭ la ĉielon.
Hebr Esperant 12:27  Kaj tiu diro: Ankoraŭ unufoje-montras la translokigon de la skuitaĵoj, kiel de faritaĵoj, por ke la neskueblaj restu.
Hebr Esperant 12:28  Tial, ricevante regnon neskueblan, ni havu dankemecon, per kiu ni adoru Dion akcepteble kun respektego kaj pia timo;
Chapter 13
Hebr Esperant 13:2  Ne forgesu gastamon al nekonatoj; ĉar per tio iuj gastigis anĝelojn, ne sciante.
Hebr Esperant 13:3  Memoru la katenitojn, kvazaŭ vi ankaŭ estus katenitaj, kaj la suferantojn, ĉar vi ankaŭ estas en la korpo.
Hebr Esperant 13:4  Estu honorata la edzeco ĉe ĉiuj, kaj la lito estu senmakula; ĉar malĉastulojn kaj adultulojn Dio juĝos.
Hebr Esperant 13:5  Estu via karaktero sen monamo; estu kontentaj je tio, kion vi havas; ĉar Li mem diris: Mi ne foriros de vi kaj ne forlasos vin.
Hebr Esperant 13:6  Tial ni kuraĝas diri: La Eternulo estas mia helpanto, mi ne timos; Kion faros al mi homo?
Hebr Esperant 13:7  Memoru viajn regintojn, kiuj parolis al vi la vorton de Dio; kaj ilian fidon imitu, pripensante la finon de ilia vivmaniero.
Hebr Esperant 13:8  Jesuo Kristo estas la sama hieraŭ, hodiaŭ, kaj ĝis eterneco.
Hebr Esperant 13:9  Ne forportiĝu per dogmaroj diversaj kaj fremdaj; ĉar estas bone, ke la koro estu plifortigata per graco, ne per manĝaĵoj, per kiuj ne profitis la okupiĝantaj pri ili.
Hebr Esperant 13:10  Ni havas altaron, el kiu la servantoj de la tabernaklo havas nenian rajton manĝi.
Hebr Esperant 13:11  Ĉar la korpoj de tiuj bestoj, kies sango estas en la sanktejon enportata de la ĉefpastro pro peko, estas bruligataj ekster la tendaro.
Hebr Esperant 13:12  Tial Jesuo ankaŭ, por ke li sanktigu la popolon per sia propra sango, ekster la pordego suferis.
Hebr Esperant 13:13  Tial ni eliru al li ekster la tendaro, portante lian riproĉon.
Hebr Esperant 13:14  Ĉar ĉi tie ni ne havas restantan urbon, sed estontan ni serĉas.
Hebr Esperant 13:15  Per li do ni oferu al Dio ĉiam oferon de laŭdo, tio estas, la frukton de niaj lipoj konfesantaj al lia nomo.
Hebr Esperant 13:16  Sed ne forgesu la bonfaradon kaj kunulecon; ĉar tiaj oferoj plaĉas al Dio.
Hebr Esperant 13:17  Obeu al tiuj, kiuj vin regas, kaj submetiĝu; ĉar ili viglas pro viaj animoj, kvazaŭ liveronte raporton; por ke kun ĝojo ili faru tion, kaj ne ĝemante, ĉar ĉi tio estus senprofita por vi.
Hebr Esperant 13:18  Preĝu por ni; ĉar ni fidas, ke ni havas bonan konsciencon, dezirante en ĉio honeste vivi.
Hebr Esperant 13:19  Sed des pli urĝe mi petegas vin fari tion, por ke mi tiom pli frue estu redonata al vi.
Hebr Esperant 13:20  Nun la Dio de paco, kiu relevis el la mortintoj la grandan paŝtiston de la ŝafoj, nian Sinjoron Jesuo, per la sango de la eterna interligo,
Hebr Esperant 13:21  perfektigu vin en ĉia bona laboro, por plenumi Lian volon, farante en vi tion, kio plaĉas al Li, per Jesuo Kristo, al kiu estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.
Hebr Esperant 13:22  Kaj mi petegas vin, fratoj, toleru la vorton de konsilo, ĉar mi skribis al vi per malmulte da vortoj.
Hebr Esperant 13:23  Sciu, ke estas liberigita nia frato Timoteo, kun kiu, se li venos baldaŭ, mi vin vidos.
Hebr Esperant 13:24  Salutu ĉiujn, kiuj vin regas, kaj ĉiujn sanktulojn. Tiuj, kiuj estas el Italujo, vin salutas.