Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
ROMANS
Up
1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16
Chapter 1
Roma Esperant 1:1  Paŭlo, servisto de Jesuo Kristo, apostolo vokita, apartigita al la evangelio de Dio,
Roma Esperant 1:2  kiun Li promesis antaŭe per Siaj profetoj en la sanktaj skriboj,
Roma Esperant 1:3  pri Sia Filo, kiu naskiĝis el la idaro de David laŭ la karno,
Roma Esperant 1:4  la difinita Filo de Dio en potenco laŭ la Spirito de sankteco per la releviĝo de la mortintoj-Jesuo Kristo, nia Sinjoro,
Roma Esperant 1:5  per kiu ni ricevis gracon kaj apostolecon por obeemo de fido ĉe ĉiuj nacioj pro lia nomo,
Roma Esperant 1:6  inter kiuj estas ankaŭ vi, vokitaj de Jesuo Kristo;
Roma Esperant 1:7  al ĉiuj, kiuj estas en Romo, amataj de Dio, vokitaj sanktuloj: Graco al vi kaj paco de Dio, nia Patro, kaj de la Sinjoro Jesuo Kristo.
Roma Esperant 1:8  Unue mi dankas al mia Dio per Jesuo Kristo por vi ĉiuj, ke via fido estas proklamata tra la tuta mondo.
Roma Esperant 1:9  Ĉar mia atestanto estas Dio, kiun mi servas en mia spirito en la evangelio de Lia Filo, ke mi senĉese memorigas pri vi en miaj preĝoj,
Roma Esperant 1:10  ĉiam petante, ke iel al mi jam fine prosperos veni al vi per la volo de Dio.
Roma Esperant 1:11  Ĉar mi sopiras vin vidi, por ke mi transdonu al vi ian spiritan donacon, por ke vi estu firmigitaj;
Roma Esperant 1:12  tio estas, por ke estu inter ni reciproka kuraĝigo, per la komuna fido, egale via kaj mia.
Roma Esperant 1:13  Kaj mi ne volas, ke vi nesciu, fratoj, ke ofte mi celis veni al vi (sed mi estas malhelpita ĝis nun), por ke mi havu iom da frukto ĉe vi, kiel ankaŭ ĉe la aliaj nacioj.
Roma Esperant 1:14  Mi estas ŝuldanto al Grekoj kaj al Barbaroj, al saĝuloj kaj al senprudentuloj.
Roma Esperant 1:15  Tial laŭ mia eblo mi estas fervora prediki la evangelion ankaŭ al vi, kiuj estas en Romo.
Roma Esperant 1:16  Ĉar mi ne hontas pri la evangelio; ĉar ĝi estas la potenco de Dio al savo por ĉiu, kiu kredas, al la Judoj unue, kaj ankaŭ al la Grekoj.
Roma Esperant 1:17  Ĉar la justeco de Dio malkaŝiĝas en ĝi de fido al fido, kiel estas skribite: La virtulo vivos per sia fideleco.
Roma Esperant 1:18  Ĉar la kolero de Dio malkaŝiĝas el la ĉielo kontraŭ ĉia malpieco kaj maljusteco de homoj, kiuj tenas la veron en maljusteco;
Roma Esperant 1:19  ĉar la scio pri Dio estas elmontrita ĉe ili, ĉar Dio elmontris ĝin al ili.
Roma Esperant 1:20  Ĉar Liaj nevideblaj ecoj de post la kreado de la mondo fariĝas videblaj, sentate per Liaj faritaĵoj, nome, Lia eterna potenco kaj dieco; tial al ili mankas defenda pledo;
Roma Esperant 1:21  ĉar konante Dion, ili ne gloris Lin kiel Dion, nek estis dankemaj, sed vaniĝis per diskutadoj, kaj ilia sensaĝa koro mallumiĝis.
Roma Esperant 1:23  kaj ŝanĝis la gloron de la senmorta Dio en bildon de morta homo kaj de birdoj kaj kvarpiedaj bestoj kaj rampaĵoj.
Roma Esperant 1:24  Tial Dio fordonis ilin al la voluptoj de iliaj koroj, al malpureco, por ke iliaj korpoj malhonoriĝu inter ili mem;
Roma Esperant 1:25  kiuj ŝanĝis la veron de Dio en mensogon, kaj adoris kaj servis la kreitaĵojn prefere ol la Kreinton, kiu estas eterne benata. Amen.
Roma Esperant 1:26  Tial Dio fordonis ilin al malhonoraj pasioj; ĉar iliaj virinoj ŝanĝis la naturan uzadon en kontraŭnaturan;
Roma Esperant 1:27  kaj tiel same ankaŭ la viroj, forlasante la naturan uzadon de la virino, brulis en sia volupto unu al alia, kaj viroj kun viroj faris hontindaĵon kaj ricevis en si mem la taŭgan rekompencon de sia malvirto.
Roma Esperant 1:28  Kaj ĉar ili malŝatis teni Dion en sia konado, Dio fordonis ilin al malaprobinda menso, por ke ili faru nedecaĵojn;
Roma Esperant 1:29  plenigite de ĉia maljusteco, malvirteco, avideco, malboneco; plenaj de envio, mortigo, malpaco, ruzo, malico; flustrantaj,
Roma Esperant 1:30  kalumniantaj, Dimalamantaj, insultantaj, arogantaj, fanfaronemaj, elpensantaj malbonaĵojn, malobeemaj al gepatroj,
Roma Esperant 1:31  senprudentaj, nefidindaj, neparencamaj, senkompataj;
Roma Esperant 1:32  kiuj, sciante pri la juĝo de Dio, ke la farantoj de tiaj agoj meritas morton, ne nur mem faras ilin, sed ankaŭ konsentas al la farantoj de ili.
Chapter 2
Roma Esperant 2:1  Sekve, vi estas nedefendebla, ho ĉiu homo juĝanta; ĉar dum vi juĝas alian, vi kondamnas vin mem, ĉar vi, la juĝanto, faradas la samajn agojn.
Roma Esperant 2:2  Kaj ni scias, ke la juĝo de Dio estas laŭ vero kontraŭ tiuj, kiuj faradas tiajn agojn.
Roma Esperant 2:3  Kaj ĉu vi kalkulas, ho homo, kiu juĝas la farantojn de tiaj agoj kaj faras la samajn, ke vi evitos la juĝon de Dio?
Roma Esperant 2:4  Aŭ ĉu vi malestimas la riĉecon de Lia boneco kaj toleremeco kaj pacienco, ne sciante, ke la boneco de Dio alkondukas vin al pento?
Roma Esperant 2:5  sed laŭ via obstineco kaj senpenta koro vi amasigas por vi koleron en la tago de kolero kaj malkaŝigo de la justa juĝo de Dio,
Roma Esperant 2:7  al tiuj, kiuj per pacienco en bonfarado celas al gloro kaj honoro kaj senmorteco, eternan vivon;
Roma Esperant 2:8  sed al tiuj, kiuj estas malpacemaj kaj ne obeas al la vero, sed obeas al maljusteco, koleron kaj indignon,
Roma Esperant 2:9  aflikton kaj maltrankvilon, sur ĉiun animon de homo, kiu faras malbonon, de Judo unue kaj de Greko;
Roma Esperant 2:10  sed gloron kaj honoron kaj pacon al ĉiu, kiu faras bonon, al Judo unue kaj al Greko;
Roma Esperant 2:12  Ĉar ĉiu, kiu pekis sen leĝo, ankaŭ pereos sen leĝo; kaj ĉiu, kiu pekis sub leĝo, estos juĝata per leĝo;
Roma Esperant 2:13  ĉar ne la aŭskultantoj de leĝo estos justaj antaŭ Dio, sed la plenumantoj de leĝo estos pravigitaj
Roma Esperant 2:14  (ĉar kiam la nacianoj, kiuj ne havas la leĝon, faras nature la aferojn de la leĝo, ĉi tiuj, ne havante leĝon, estas leĝo por si mem;
Roma Esperant 2:15  kiuj elmontras la faradon de la leĝo skribita en iliaj koroj, kiam ilia konscienco kunatestas, kaj iliaj rezonadoj inter si akuzas aŭ defendas ilin.)
Roma Esperant 2:16  en la tago, kiam Dio juĝos la sekretojn de homoj, laŭ mia evangelio, per Jesuo Kristo.
Roma Esperant 2:17  Sed se vi estas nomata Judo, kaj apogas vin sur la leĝon, kaj fieras pri Dio,
Roma Esperant 2:18  kaj konas Lian volon, kaj aprobas la aprobindaĵojn, kaj estas instruita el la leĝo,
Roma Esperant 2:19  kaj estas konvinkita, ke vi mem estas gvidanto por la blinduloj, lumo por tiuj, kiuj estas en mallumo,
Roma Esperant 2:20  edukanto por la senprudentuloj, instruanto por infanoj, havante en la leĝo la formon de la scio kaj la vero;
Roma Esperant 2:21  vi, kiu instruas alian, ĉu vi ne instruas vin mem? vi, kiu predikas: Ne ŝtelu; ĉu vi ŝtelas?
Roma Esperant 2:22  vi, kiu diras: Ne adultu; ĉu vi adultas? vi, kiu abomenas idolojn, ĉu vi prirabas templojn?
Roma Esperant 2:23  vi, kiu fieras pri la leĝo, ĉu vi malhonoras Dion per via transpaŝo de la leĝo?
Roma Esperant 2:24  Ĉar pro vi, la nomo de Dio estas blasfemata inter la nacianoj, kiel estas skribite.
Roma Esperant 2:25  Ĉar cirkumcido vere utilas, se vi estas faranto de la leĝo; sed se vi estas pekanto kontraŭ la leĝo, via cirkumcido fariĝas necirkumcido.
Roma Esperant 2:26  Se do necirkumcidulo plenumas la ordonojn de la leĝo, ĉu lia necirkumcido ne kalkuliĝos kiel cirkumcido?
Roma Esperant 2:27  kaj ĉu la laŭnatura necirkumcidulo, se li plenumas la leĝon, ne juĝos vin, kiu kun la skribo kaj cirkumcido transpaŝas la leĝon?
Roma Esperant 2:28  Ĉar Judo estas ne tiu, kiu estas ekstere tia, kaj cirkumcido estas ne tio, kio estas tia ekstere en la karno;
Roma Esperant 2:29  sed Judo estas tiu, kiu estas interne tia, kaj cirkumcido estas en la koro, laŭ la spirito, ne laŭ la litero, kies laŭdo estas ne de homoj, sed de Dio.
Chapter 3
Roma Esperant 3:1  Kia do estas la supereco de la Judoj? aŭ kia estas la utilo de cirkumcido?
Roma Esperant 3:2  Multa en ĉiu rilato: unue, ke al ili estis konfiditaj la orakoloj de Dio.
Roma Esperant 3:3  Ĉu do estas grave, se kelkaj ne fidis? ĉu ilia senfideco vantigos la fidelecon de Dio?
Roma Esperant 3:4  Nepre ne! Dio montriĝu vera, sed ĉiu homo mensoganto, kiel estas skribite: Ke Vi estu justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.
Roma Esperant 3:5  Sed se nia maljusteco rekomendas la justecon de Dio, kion ni diros? Ĉu maljusta estas Dio, kiu alportas koleron? (Mi parolas kiel homo.)
Roma Esperant 3:7  Ĉar se la vero de Dio per mia mensogo abundis al Lia gloro, kial mi estas ankoraŭ juĝata, kiel pekinto?
Roma Esperant 3:8  kaj kial ne (kiel ni estas kalumniataj, kaj kelkaj asertas, ke ni diras): Ni faru malbonon, por ke venu bono? ilia kondamno estas justa.
Roma Esperant 3:9  Kio do? ĉu ni nin senkulpigas? Tute ne: ĉar ni jam akuzis egale Judojn kaj Grekojn, ke ĉiuj estas sub peko;
Roma Esperant 3:10  kiel estas skribite: Ne ekzistas justulo, ne eĉ unu;
Roma Esperant 3:11  Ne ekzistas prudentulo, Ne ekzistas iu, kiu serĉas Dion;
Roma Esperant 3:12  Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj senutiliĝis; Ekzistas neniu, kiu faras bonon, ne eĉ unu;
Roma Esperant 3:13  Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritis; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj;
Roma Esperant 3:19  Sed ni scias, ke ĉion ajn, kion la leĝo diras, ĝi parolas al tiuj, kiuj estas sub la leĝo; ke ĉiu buŝo fermiĝu, kaj ke la tuta mondo submetiĝu sub la juĝon de Dio;
Roma Esperant 3:20  ĉar per la faroj de la leĝo neniu karno praviĝos antaŭ Li; ĉar per la leĝo venas konscio pri peko.
Roma Esperant 3:21  Sed nun, ekster la leĝo, justeco de Dio montriĝis, atestata per la leĝo kaj la profetoj;
Roma Esperant 3:22  nome, la justeco de Dio, per fido al Jesuo Kristo, por ĉiuj kredantoj, ĉar ne ekzistas diferencigo;
Roma Esperant 3:24  pravigite donace de Lia graco, per la elaĉeto, kiu estas en Kristo Jesuo;
Roma Esperant 3:25  kiun Dio antaŭdifinis kiel repacigilon per fido en lia sango, por la elmontrado de Sia justeco per la pardono de la pekoj, antaŭe faritaj laŭ la toleremeco de Dio;
Roma Esperant 3:26  por la elmontrado de Lia justeco en la nuna tempo, kaj ke Li estas mem justa, kaj estas la praviganto de tiu, kiu havas fidon en Jesuo.
Roma Esperant 3:27  Kie do estas la fanfaronado? Ĝi estas esceptita. Per kia leĝo? de faroj? Ne; sed per la leĝo de fido.
Roma Esperant 3:28  Ni do konkludas, ke homo praviĝas per fido, ekster la faroj de la leĝo.
Roma Esperant 3:29  Ĉu Dio estas nur Dio de la Judoj? ĉu ne ankaŭ de la nacianoj? Jes, ankaŭ de la nacianoj;
Roma Esperant 3:30  ĉar Dio estas unu, kaj Li pravigos la cirkumcidularon pro fido kaj la necirkumcidularon per fido.
Roma Esperant 3:31  Ĉu ni do per fido vantigas la leĝon? Nepre ne! sed ni firmigas la leĝon.
Chapter 4
Roma Esperant 4:1  Kion do, ni diros, trovis Abraham, nia praavo laŭ la karno?
Roma Esperant 4:2  Ĉar se Abraham praviĝis per faroj, li havas ion, pri kio fieri, sed ne antaŭ Dio.
Roma Esperant 4:3  Ĉar kion diras la Skribo? Kaj Abraham kredis al Dio, kaj tio estis kalkulita al li kiel virto.
Roma Esperant 4:4  Al tiu, kiu laboras, la salajro estas kalkulata ne kiel favoro, sed kiel ŝuldo.
Roma Esperant 4:5  Sed al tiu, kiu ne laboras, sed kredas al Tiu, kiu pravigas la malpiulon, lia fido estas kalkulata kiel virto.
Roma Esperant 4:6  Kiel David ankaŭ pridiras la feliĉon de la homo, al kiu Dio kalkulas virton ekster faroj,
Roma Esperant 4:7  dirante: Feliĉaj estas tiuj, kies krimoj estas pardonitaj, Kies pekoj estas kovritaj.
Roma Esperant 4:8  Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon.
Roma Esperant 4:9  Ĉu do ĉi tiu feliĉo apartenas al la cirkumcidularo, aŭ al la necirkumcidularo ankaŭ? Ĉar ni diras, ke al Abraham la fido estis kalkulita kiel virto.
Roma Esperant 4:10  Kiel do ĝi estis kalkulita? kiam li estis en cirkumcido, aŭ en necirkumcido? Ne en cirkumcido, sed en necirkumcido;
Roma Esperant 4:11  kaj li ricevis la signon de cirkumcido, kiel sigelon de la virto de la fido, kiu ekzistis en lia necirkumcido; por ke li estu la patro de ĉiuj, kiuj ankoraŭ en necirkumcido kredas, por ke virto estu kalkulata al ili;
Roma Esperant 4:12  kaj la patro de cirkumcido al tiuj, kiuj ne nur estas anoj de la cirkumcido, sed kiuj ankaŭ sekvas la paŝojn de tiu fido, kiun nia patro Abraham havis dum sia necirkumcido.
Roma Esperant 4:13  Ĉar ne per la leĝo fariĝis la promeso al Abraham aŭ al lia idaro, ke li estos heredanto de la mondo, sed per la virto el fido.
Roma Esperant 4:14  Ĉar se tiuj, kiuj estas laŭ la leĝo, estas heredantoj, la fido nuliĝis, kaj la promeso vantiĝis;
Roma Esperant 4:15  ĉar la leĝo elfaras koleron; sed kie ne ekzistas leĝo, tie ankaŭ ne ekzistas transpaŝo.
Roma Esperant 4:16  Ĝi do estas el fido por tio, ke ĝi estu laŭ graco; por ke la promeso estu firma al la tuta idaro, ne nur al tiu, kiu estas el la leĝo, sed ankaŭ al tiu, kiu estas el la fido de Abraham, kiu estas la patro de ni ĉiuj
Roma Esperant 4:17  (kiel estas skribite: Mi faris vin patro de multe da popoloj) antaŭ Tiu, al kiu li kredis, nome Dio, kiu vivigas la mortintojn, kaj vokas la neekzistantaĵojn, kvazaŭ ili ekzistus.
Roma Esperant 4:18  Li ekster espero kredis en espero, por ke li fariĝu patro de multe da popoloj, laŭ la diritaĵo: Tiel estos via idaro.
Roma Esperant 4:19  Kaj ne senfortigite en fido, li pripensis sian propran korpon jam pereintan (estante preskaŭ centjara), kaj la senvivecon de la utero de Sara;
Roma Esperant 4:20  tamen pri la promeso de Dio li ne ŝanceliĝis en nekredemo, sed fortiĝis per fido, donante la gloron al Dio,
Roma Esperant 4:21  kaj plene certigite, ke tion, kion Li promesis, Li povas ankaŭ fari.
Roma Esperant 4:23  Kaj ne por li sola estis skribite, ke ĝi estis kalkulita al li;
Roma Esperant 4:24  sed ankaŭ por ni, al kiuj ĝi estos kalkulata, kaj kiuj kredas al Tiu, kiu levis el la mortintoj Jesuon, nian Sinjoron,
Roma Esperant 4:25  kiu estis transdonita pro niaj pekoj kaj estis relevita por nia pravigo.
Chapter 5
Roma Esperant 5:1  Tial ni, pravigite per fido, havu pacon kun Dio per nia Sinjoro Jesuo Kristo,
Roma Esperant 5:2  per kiu ankaŭ ni ricevis enkondukon per fido en ĉi tiun gracon, en kiu ni staras; kaj ni ĝoju pro espero de la gloro de Dio.
Roma Esperant 5:3  Kaj krome ni ĝoju ankaŭ pro la afliktoj, sciante, ke aflikto faras paciencon;
Roma Esperant 5:5  kaj la espero ne hontigas, ĉar la amo de Dio estas verŝita en niajn korojn per la Sankta Spirito, donita al ni.
Roma Esperant 5:6  Ĉar kiam ni ankoraŭ estis senfortaj, tiam Kristo ĝustatempe mortis pro malpiuloj.
Roma Esperant 5:7  Ĉar apenaŭ pro justulo iu mortus; ĉar pro bonulo eble iu kuraĝus morti.
Roma Esperant 5:8  Sed Dio rekomendas al ni Sian amon en tio, ke dum ni ankoraŭ estis pekuloj, Kristo mortis por ni.
Roma Esperant 5:9  Des plimulte do ni, jam pravigite per lia sango, estos per li savitaj el la kolero.
Roma Esperant 5:10  Ĉar se ni, estante malamikoj, estas repacigitaj kun Dio per la morto de Lia Filo, des plimulte, repacigite, ni estos savitaj per lia vivo;
Roma Esperant 5:11  kaj krom tio ni fieras ankaŭ en Dio pro nia Sinjoro Jesuo Kristo, per kiu ni jam ricevis la repacigon.
Roma Esperant 5:12  Pro tio, kiel per unu homo peko eniris en la mondon, kaj morto per peko, kaj tiel morto atingis ĉiujn homojn pro tio, ke ĉiuj pekis;
Roma Esperant 5:13  ĉar ĝis la leĝo peko estis en la mondo, sed peko ne estas alkalkulata, kiam ne ekzistas leĝo.
Roma Esperant 5:14  Sed morto reĝis de post Adam ĝis Moseo, eĉ super tiuj, kiuj ne pekis simile al la transpaŝo de Adam, kiu estis la tipo de la venonto.
Roma Esperant 5:15  Sed ne kia la eraro, tia estas la donaco. Ĉar se per la eraro de unu mortis la multaj, des plimulte abundis al la multaj la graco de Dio kaj la donaco per la graco de la unu homo Jesuo Kristo.
Roma Esperant 5:16  Kaj la donaco ne estis laŭ la unu pekinta; ĉar la juĝo venis el unu ĝis kondamno, sed la donaco venis el multaj eraroj ĝis pravigo.
Roma Esperant 5:17  Ĉar se, per la eraro de la unu, morto reĝis per unu, des plimulte reĝos en vivo per la unu Jesuo Kristo tiuj, kiuj ricevis abundon de la graco kaj de la donaco de justeco.
Roma Esperant 5:18  Tial, kiel per unu eraro venis juĝo al ĉiuj homoj ĝis kondamno, tiel same per unu justaĵo venis la donaco al ĉiuj homoj ĝis la pravigo de vivo.
Roma Esperant 5:19  Ĉar kiel per la malobeo de unu la multaj fariĝis pekuloj, tiel per la obeo de unu la multaj fariĝos justaj.
Roma Esperant 5:20  Kaj la leĝo eniris, por ke la eraro plimultiĝu; sed kie peko plimultiĝis, graco multe pli superabundis,
Roma Esperant 5:21  por ke tiel same, kiel la peko reĝis en morto, la graco reĝu per justeco ĝis eterna vivo per Jesuo Kristo, nia Sinjoro.
Chapter 6
Roma Esperant 6:1  Kion do ni diru? Ĉu ni restu en peko, por ke graco abundu?
Roma Esperant 6:2  Nepre ne! Ĉu ni, kiuj mortis al peko, ankoraŭ vivus en ĝi?
Roma Esperant 6:3  Ĉu vi ne scias, ke ni ĉiuj, kiuj baptiĝis al Jesuo Kristo, baptiĝis al lia morto?
Roma Esperant 6:4  Ni do estas entombigitaj kun li per bapto al morto, por ke, kiel Kristo estas levita el la mortintoj per la gloro de la Patro, tiel same ni ankaŭ iradu en noveco de vivo.
Roma Esperant 6:5  Ĉar se ni jam kuniĝis al la simileco de lia morto, ni tiel same kuniĝos al la simileco de lia releviĝo,
Roma Esperant 6:6  sciante, ke nia malnova homo estas kun li krucumita, por ke la korpo de peko estu neniigita, por ke ni jam ne estu sklavoj al peko;
Roma Esperant 6:8  Sed se ni mortis kun Kristo, ni kredas, ke ni ankaŭ vivos kun li;
Roma Esperant 6:9  sciante, ke Kristo, levite el la mortintoj, ne plu mortas; la morto ne plu lin regas.
Roma Esperant 6:10  Ĉar mortante, li mortis al peko unufoje por ĉiam; sed vivante, li vivas al Dio.
Roma Esperant 6:11  Tial ankaŭ vi vin kalkulu mortintoj al peko, sed vivantoj al Dio en Kristo Jesuo.
Roma Esperant 6:12  Tial peko ne reĝu en via morta korpo tiel, ke vi obeu al ĝiaj deziroj;
Roma Esperant 6:13  ankaŭ ne prezentu viajn membrojn iloj de maljusteco al peko, sed prezentu vin al Dio vivantoj el la mortintoj, kaj viajn membrojn iloj de justeco por Dio.
Roma Esperant 6:14  Ĉar peko ne regos vin, ĉar vi estas ne sub la leĝo, sed sub graco.
Roma Esperant 6:15  Kio do? ĉu ni peku, pro tio, ke ni estas ne sub leĝo, sed sub graco? Nepre ne!
Roma Esperant 6:16  Ĉu vi ne scias, ke kiam vi vin prezentas, kiel sklavoj al iu por obeado, vi estas sklavoj de tiu, al kiu vi obeas, ĉu de peko por morto, aŭ de obeemeco por justeco?
Roma Esperant 6:17  Sed danko estu al Dio, ke kvankam vi estis la sklavoj de peko, vi tamen fariĝis kore obeemaj al tiu tipo de instruado, al kiu vi estas kondukitaj;
Roma Esperant 6:18  kaj liberigite el peko, vi sklaviĝis al justeco.
Roma Esperant 6:19  Mi parolas home pro la malforteco de via karno; ĉar kiel vi prezentis viajn membrojn sklavoj al malpureco kaj al maljusteco ĝis maljusteco, tiel nun prezentu viajn membrojn sklavoj al justeco ĝis sanktigo.
Roma Esperant 6:20  Ĉar kiam vi estis sklavoj de peko, vi estis liberaj de justeco.
Roma Esperant 6:21  Kian frukton do vi havis tiam el tio, pri kio vi nun hontas? ĉar la fino de tio estas morto.
Roma Esperant 6:22  Sed nun, liberigite el peko, kaj sklaviĝinte al Dio, vi havas vian frukton ĝis sanktiĝo, kaj por fino eternan vivon.
Roma Esperant 6:23  Ĉar la salajro de peko estas morto; sed la donaco de Dio estas eterna vivo en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
Chapter 7
Roma Esperant 7:1  Aŭ ĉu vi ne scias, fratoj (ĉar mi parolas al konantoj de la leĝo), ke la leĝo regas la homon tiel longe, kiel li vivas?
Roma Esperant 7:2  Ĉar la edzinigita virino estas leĝe alligita al sia edzo dum lia vivo; sed se la edzo mortas, ŝi liberiĝas el la leĝo de la edzo.
Roma Esperant 7:3  Se do, dum la edzo vivas, ŝi kuniĝas kun alia viro, ŝi estos nomata adultulino; sed se la edzo mortis, ŝi estas libera de la leĝo, kaj ne estas adultulino, kvankam kuniĝinte kun alia viro.
Roma Esperant 7:4  Tiel, miaj fratoj, vi same mortis al la leĝo per la korpo de Kristo, por kuniĝi kun alia, nome kun tiu, kiu leviĝis el la mortintoj, por ke ni donu frukton al Dio.
Roma Esperant 7:5  Ĉar dum ni estis en karno, la laŭpekaj pasioj, kiuj estis per la leĝo, energiis en niaj membroj, por doni frukton al morto.
Roma Esperant 7:6  Sed ni jam liberiĝis el la leĝo, mortinte rilate tion, en kio ni estis tenataj, por ke ni servu en noveco de spirito, kaj ne en malnoveco de litero.
Roma Esperant 7:7  Kion do ni diru? Ĉu la leĝo estas peko? Nepre ne! Tamen mi ne konus pekon, krom per la leĝo; ĉar mi ne konus deziron, se la leĝo ne dirus: Ne deziru;
Roma Esperant 7:8  sed la peko, trovante pretekston, estigis en mi per la ordono ĉian deziremon, ĉar ekster leĝo la peko estas senviva.
Roma Esperant 7:9  Kaj iam mi vivadis ekster la leĝo; sed kiam la ordono venis, la peko viviĝis, kaj mi mortis;
Roma Esperant 7:10  kaj tiun ordonon, kiu estas por vivo, mi trovis por morto;
Roma Esperant 7:11  ĉar la peko, trovinte pretekston, per la ordono min trompis, kaj per ĝi min mortigis.
Roma Esperant 7:12  Tiel la leĝo estas sankta, kaj la ordono estas sankta kaj justa kaj bona.
Roma Esperant 7:13  Ĉu do tio, kio estas bona, fariĝis morto por mi? Nepre ne! Sed la peko, por ke ĝi montriĝu peko, estigante morton en mi per la bono-por ke per la ordono la peko fariĝu treege peka.
Roma Esperant 7:14  Ĉar ni scias, ke la leĝo estas spirita; sed mi estas karna, vendite sub pekon.
Roma Esperant 7:15  Ĉar mi ne havas certecon pri tio, kion mi faradas; ĉar mi ne agas laŭ tio, kion mi volas; sed kion mi malamas, tion mi faras.
Roma Esperant 7:16  Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, mi konsentas al la leĝo, ke ĝi estas bona.
Roma Esperant 7:17  La faranto do estas jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi.
Roma Esperant 7:18  Ĉar mi scias, ke en mi (tio estas, en mia karno) bono ne loĝas; ĉar ĉe mi estas la volo, sed ne la elfaro de la bono.
Roma Esperant 7:19  Ĉar la bonon, kiun mi volas fari, mi ne faras; sed la malbonon, kiun mi ne volas fari, mi faradas.
Roma Esperant 7:20  Sed se mi faras tion, kion mi ne volas fari, faras ĝin jam ne mi, sed la peko, loĝanta en mi.
Roma Esperant 7:21  Mi do trovas leĝon, ke kiam mi volas fari bonon, la malbono estas ĉe mi.
Roma Esperant 7:22  Ĉar mi ĝojas en la leĝo de Dio laŭ la interna homo;
Roma Esperant 7:23  sed mi vidas alian leĝon en miaj membroj, militantan kontraŭ la leĝo de mia menso, kaj forkaptantan min sub la leĝon de la peko, kiu estas en miaj membroj.
Roma Esperant 7:24  Ho ve, mi malfeliĉulo! kiu min liberigos el la korpo de ĉi tiu morto?
Roma Esperant 7:25  Danko estu al Dio, per Jesuo Kristo, nia Sinjoro. Per la menso do mi mem servas al la leĝo de Dio, sed per la karno al la leĝo de peko.
Chapter 8
Roma Esperant 8:1  Ekzistas do jam nenia kondamno kontraŭ tiuj, kiuj estas en Kristo Jesuo.
Roma Esperant 8:2  Ĉar la leĝo de la Spirito de vivo en Kristo Jesuo liberigis min de la leĝo de peko kaj morto.
Roma Esperant 8:3  Ĉar kiam la leĝo troviĝis nekapabla pro tio, ke ĝi estis malforta pro la karno, Dio, sendante Sian propran Filon en simileco de peka karno kaj pro peko, kondamnis la pekadon en la karno;
Roma Esperant 8:4  por ke la postulo de la leĝo plenumiĝu en ni, kiuj iradas ne laŭ la karno, sed laŭ la spirito.
Roma Esperant 8:5  Ĉar kiuj estas laŭ la karno, tiuj sin interesas pri la aferoj de la karno; sed kiuj estas laŭ la spirito, pri la aferoj de la spirito.
Roma Esperant 8:6  Ĉar la intereso de la karno estas morto, sed la intereso de la spirito estas vivo kaj paco;
Roma Esperant 8:7  ĉar la intereso de la karno estas malamikeco kontraŭ Dio, ĉar ĝi ne obeas al la leĝo de Dio, kaj ĝi ja ne povas obei;
Roma Esperant 8:8  kaj tiuj, kiuj estas en la karno, ne povas plaĉi al Dio.
Roma Esperant 8:9  Sed vi estas ne en la karno, sed en la spirito, se vere la Spirito de Dio loĝas en vi. Sed se iu ne havas la Spiriton de Kristo, tiu ne estas lia.
Roma Esperant 8:10  Kaj se Kristo estas en vi, la korpo malvivas pro peko, sed la spirito estas vivo pro justeco.
Roma Esperant 8:11  Kaj se la Spirito de Tiu, kiu levis Jesuon el la mortintoj, loĝas en vi, tiam la Levinto de Kristo Jesuo el la mortintoj vivigos eĉ viajn mortajn korpojn per Sia Spirito, loĝanta en vi.
Roma Esperant 8:12  Tial do, fratoj, ni estas ŝuldantoj, ne al la karno, por vivi laŭ la karno;
Roma Esperant 8:13  ĉar se vi vivas laŭ la karno, vi mortos; sed se per la spirito vi malvivigas la farojn de la korpo, vi vivos.
Roma Esperant 8:14  Ĉar ĉiuj, kiuj estas kondukataj de la Spirito de Dio, estas filoj de Dio.
Roma Esperant 8:15  Ĉar vi ne ricevis la spiriton de sklaveco denove al timo; sed vi ricevis la spiriton de adopto, per kiu ni krias: Aba, Patro.
Roma Esperant 8:16  La Spirito mem kunatestas kun nia spirito, ke ni estas idoj de Dio;
Roma Esperant 8:17  kaj se idoj, tial heredantoj, heredantoj de Dio, kunheredantoj kun Kristo, se vere ni suferas kun li, por ke ni estu glorataj kun li.
Roma Esperant 8:18  Ĉar mi kalkulas, ke la suferoj de la nuna tempo ne indas komparon kun la gloro, kiu estas malkaŝota al ni.
Roma Esperant 8:19  Ĉar la fervora sopiro de la kreitaro atendas la malkaŝon de la filoj de Dio.
Roma Esperant 8:20  Ĉar la kreitaro subiĝis sub la vanecon, ne volonte, sed, pro la subiganto, kun espero,
Roma Esperant 8:21  ke la kreitaro mem ankaŭ liberiĝos el la sklaveco de pereo en la liberecon de la gloro de la idoj de Dio.
Roma Esperant 8:22  Ĉar ni scias, ke la tuta kreitaro kune ĝemas kaj naskodoloras ĝis nun.
Roma Esperant 8:23  Kaj krom tio, ni mem, kiuj havas la unuaaĵon de la Spirito, ĝemas en ni, atendante nian adopton, nome la elaĉeton de nia korpo.
Roma Esperant 8:24  Ĉar per espero ni estas savitaj; sed la espero, kiu estas vidata, ne estas espero; ĉar kiu esperas al tio, kion li vidas?
Roma Esperant 8:25  Sed, se ni esperas al tio, kion ni ne vidas, tiam ni ĝin atendas pacience.
Roma Esperant 8:26  Kaj tiel same la Spirito ankaŭ helpas nian malfortecon; ĉar ni ne scias, kiel preĝi dece, sed la Spirito mem propetadas por ni per ĝemoj neeldireblaj;
Roma Esperant 8:27  kaj Tiu, kiu esploras la korojn, scias, kio estas la penso de la Spirito, ĉar li propetadas por la sanktuloj laŭ la volo de Dio.
Roma Esperant 8:28  Kaj ni scias, ke por tiuj, kiuj amas Dion, por tiuj, kiuj estas vokitaj laŭ Lia intenco, ĉio kunlaboras al bono.
Roma Esperant 8:29  Ĉar kiujn Li antaŭkonis, tiujn Li antaŭdifinis kiel konformajn al la bildo de Lia Filo, por ke ĉi tiu estu la unuenaskita inter multaj fratoj;
Roma Esperant 8:30  kaj kiujn Li antaŭdifinis, tiujn Li ankaŭ vokis; kaj kiujn Li vokis, tiujn Li ankaŭ justigis; kaj kiujn Li justigis, tiujn Li ankaŭ gloris.
Roma Esperant 8:31  Kion do ni diru pri ĉi tio? Se Dio estas por ni, kiu estas kontraŭ ni?
Roma Esperant 8:32  Ĉu Tiu, kiu ne indulgis Sian propran Filon, sed fordonis lin por ni ĉiuj, ne donos al ni libere ĉion kun li?
Roma Esperant 8:33  Kiu akuzos la elektitojn de Dio? Dio estas la justiganto;
Roma Esperant 8:34  kiu estas la kondamnanto? Kristo estas tiu, kiu mortis, sed leviĝis el la mortintoj, kiu estas dekstre de Dio, kaj ankaŭ propetadas por ni.
Roma Esperant 8:35  Kiu apartigos nin de la amo de Kristo? ĉu aflikto, aŭ turmento, aŭ persekutado, aŭ malsato, aŭ nudeco, aŭ danĝero, aŭ glavo?
Roma Esperant 8:36  Kiel estas skribite: Pro Vi ni estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.
Roma Esperant 8:37  Sed en ĉio tio ni supervenkas per tiu, kiu nin amis.
Roma Esperant 8:38  Ĉar mi konvinkiĝis, ke nek morto, nek vivo, nek anĝeloj, nek aŭtoritatoj, nek estantaĵoj, nek estontaĵoj, nek potencoj,
Roma Esperant 8:39  nek alteco, nek profundeco, nek iu alia kreitaĵo povos apartigi nin de la amo de Dio, kiu estas en Kristo Jesuo, nia Sinjoro.
Chapter 9
Roma Esperant 9:1  Mi diras la veron en Kristo, mi ne mensogas, kaj mia konscienco atestas kun mi per la Sankta Spirito,
Roma Esperant 9:2  ke mi havas grandan malĝojon kaj senĉesan doloron en la koro.
Roma Esperant 9:3  Ĉar mi volus, ke mi estu anatemita for de Kristo por miaj fratoj, miaj parencoj laŭ la karno;
Roma Esperant 9:4  kiuj estas Izraelidoj, kies estas la adopto kaj la gloro kaj la interligoj kaj la leĝdono kaj la Diservo kaj la promesoj;
Roma Esperant 9:5  kies estas la patroj, kaj el kiuj laŭ la karno estas Kristo, kiu estas super ĉiuj, Dio benata eterne. Amen.
Roma Esperant 9:6  Sed la afero ne estas, kvazaŭ la vorto de Dio estus neniiĝinta. Ĉar ne ĉiuj estas Izrael, kiuj estas el Izrael;
Roma Esperant 9:7  nek, ĉar ili estas idoj de Abraham, ĉiuj estas filoj, sed: Per Isaak oni nomos vian idaron.
Roma Esperant 9:8  Tio estas, ne la filoj de la karno estas la filoj de Dio, sed la filoj de la promeso estas rigardataj kiel idaro.
Roma Esperant 9:9  Ĉar jen estas la vorto de promeso: En la sama jartempo Mi venos, kaj estos filo ĉe Sara.
Roma Esperant 9:10  Kaj plue, kiam Rebeka ankaŭ gravediĝis per unu, nia patro Isaak
Roma Esperant 9:11  (ĉar la infanoj ankoraŭ ne naskiĝis, nek faris ion bonan aŭ malbonan, por ke la intenco de Dio restu laŭ elekto, ne pro faroj, sed pro la alvokanto),
Roma Esperant 9:12  estis dirite al ŝi: La pli granda servos la malpli grandan.
Roma Esperant 9:13  Kiel estas skribite: Mi ekamis Jakobon, sed Esavon Mi malamis.
Roma Esperant 9:14  Kion do ni diru? Ĉu estas maljusteco ĉe Dio? Nepre ne!
Roma Esperant 9:15  Ĉar Li diris al Moseo: Mi favorkoros tiun, kiun Mi favorkoros, kaj Mi kompatos tiun, kiun Mi kompatos.
Roma Esperant 9:16  Tial do tio apartenas ne al tiu, kiu volas, nek al tiu, kiu kuras, sed al Dio, kiu kompatas.
Roma Esperant 9:17  Ĉar la Skribo diras al Faraono: Nur por tio Mi vin konservis, ke Mi montru sur vi Mian forton, kaj por ke oni rakontu pri Mia nomo sur la tuta tero.
Roma Esperant 9:18  Tial Li favorkoras ĉiun, kiun Li volas; kaj ĉiun, kiun Li volas, Li obstinigas.
Roma Esperant 9:19  Vi do diras al mi: Kial Li ankoraŭ riproĉas? Ĉar kiu rezistas al Lia volo?
Roma Esperant 9:20  Sed antaŭ tio, ho viro, kiu vi estas, ke vi respondas kontraŭ Dio? Ĉu faritaĵo diros al sia farinto: Kial vi faris min tiel?
Roma Esperant 9:21  Aŭ ĉu la potfaristo ne havas rajton super la argilo, el la sama maso fari jen vazon por honoro, kaj jen vazon por malhonoro?
Roma Esperant 9:22  Kiel do, se Dio, volante elmontri Sian koleron kaj konatigi Sian potencon, toleris kun plena pacienco vazojn de kolero, taŭgajn por pereo;
Roma Esperant 9:23  kaj por ke Li konatigu la riĉon de Sia gloro sur vazojn de favoro, kiujn Li antaŭe pretigis por gloro,
Roma Esperant 9:24  nome nin, kiujn Li ankaŭ vokis, ne nur el la Judoj, sed ankaŭ el la nacianoj?
Roma Esperant 9:25  Kiel Li diras ankaŭ en Hoŝea: La popolon ne Mian Mi nomos Mia popolo, Kaj la neamatinon amatino.
Roma Esperant 9:26  Kaj sur la sama loko, kie estis al ili dirite: Vi ne estas Mia popolo, Tie oni nomos ilin infanoj de la vivanta Dio.
Roma Esperant 9:27  Kaj Jesaja krias pri Izrael: Se la nombro de la filoj de Izrael eĉ estos kiel la apudmara sablo, la restintoj saviĝos;
Roma Esperant 9:28  ĉar la Sinjoro efektivigos Sian vorton en la mondo, akcelante kaj tranĉe mallongigante ĝin.
Roma Esperant 9:29  Kiel Jesaja diris antaŭe: Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, Ni fariĝus kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.
Roma Esperant 9:30  Kion do ni diru? Ke la nacianoj, kiuj ne sekvis justecon, atingis justecon, la justecon, kiu estas el fido;
Roma Esperant 9:31  sed ke Izrael, sekvante la leĝon de justeco, ne atingis tiun leĝon.
Roma Esperant 9:32  Kial? Ĉar ili sekvis ĝin ne per fido, sed kvazaŭ per faroj. Ili falpuŝiĝis ĉe la ŝtono de falpuŝiĝo;
Roma Esperant 9:33  kiel estas skribite: Jen Mi kuŝigas en Cion ŝtonon de falpuŝiĝo kaj rokon de alfrapiĝo; Kaj tiu, kiu fidos al li, ne estos hontigita.
Chapter 10
Roma Esperant 10:1  Fratoj, la deziro de mia koro kaj mia preĝo al Dio pri ili estas por ilia savado.
Roma Esperant 10:2  Ĉar mi atestas pri ili, ke ili havas fervoron al Dio, sed ne laŭ scio.
Roma Esperant 10:3  Ĉar nesciante la justecon de Dio, kaj penante starigi sian propran justecon, ili ne subiĝis al la justeco de Dio.
Roma Esperant 10:4  Ĉar Kristo estas la fino de la leĝo por justeco por ĉiu, kiu kredas.
Roma Esperant 10:5  Ĉar Moseo skribis, ke tiu, kiu plenumas la justecon de la leĝo, vivos per ĝi.
Roma Esperant 10:6  Sed la justeco, kiu estas el fido, diras jene: Ne diru en via koro: Kiu suprenirus en la ĉielon? (tio estas, por malsuprenigi Kriston),
Roma Esperant 10:7  nek: Kiu malsuprenirus en la abismon? (tio estas, por suprenkonduki Kriston el la mortintoj).
Roma Esperant 10:8  Sed kion ĝi diras? La afero estas proksime de vi, en via buŝo kaj en via koro; tio estas, la vorto de fido, kiun ni predikas;
Roma Esperant 10:9  ĉar se vi per via buŝo konfesas Jesuon Sinjoro, kaj kredas en via koro, ke Dio lin levis el la mortintoj, vi saviĝos;
Roma Esperant 10:10  ĉar per la koro la homo kredas ĝis justeco, kaj per la buŝo konfesas ĝis savo.
Roma Esperant 10:11  Ĉar la Skribo diras: Ĉiu, kiu fidas al li, ne estos hontigita.
Roma Esperant 10:12  Ĉar estas nenia diferencigo inter Judo kaj Greko, ĉar unu sama estas Sinjoro de ĉiuj, kaj estas riĉa por ĉiuj, kiuj lin vokas;
Roma Esperant 10:13  ĉar: Ĉiu, kiu vokos la nomon de la Eternulo, saviĝos.
Roma Esperant 10:14  Kiel do ili vokos Tiun, al kiu ili ne kredis? kaj kiel ili kredos al Tiu, pri kiu ili ne aŭdis? kaj kiel ili aŭdos sen predikanto?
Roma Esperant 10:15  kaj kiel oni predikos, se ili ne estos senditaj? kiel estas skribite: Kiel ĉarmaj estas la piedoj de la anoncantoj de la evangelio de bono!
Roma Esperant 10:16  Sed ne ĉiuj aŭskultis la evangelion. Ĉar Jesuo diris: Ho Eternulo! kiu kredus al tio, kion ni aŭdis?
Roma Esperant 10:17  La fido venas do per aŭdado, kaj aŭdado per la vorto de Kristo.
Roma Esperant 10:18  Sed mi diras: Ĉu ili ne aŭdis? Certe: Tra la tuta mondo iris ilia sono, Kaj ĝis la finoj de la tero iris iliaj vortoj.
Roma Esperant 10:19  Sed mi diras: Ĉu Izrael ne sciis? Unue Moseo diris: Mi incitos vin per ne-popolo, Per popolo malnobla Mi vin kolerigos.
Roma Esperant 10:20  Kaj Jesaja estis tre kuraĝa, kaj diris: Mi estas trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; Mi montris Min al tiuj, kiuj pri Mi ne demandis.
Roma Esperant 10:21  Sed pri Izrael li diris: Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo malobeema kaj obstina.
Chapter 11
Roma Esperant 11:1  Mi do diras: Ĉu Dio forpuŝis Sian popolon? Nepre ne! Ĉar ankaŭ mi estas Izraelido, el la idoj de Abraham, el la tribo de Benjamen.
Roma Esperant 11:2  Dio ne forpuŝis Sian popolon, kiun Li antaŭkonis. Aŭ ĉu vi ne scias, kion la Skribo diras pri Elija? kiel li pledis ĉe Dio kontraŭ Izrael:
Roma Esperant 11:3  Ho Eternulo, oni mortigis Viajn profetojn, detruis Viajn altarojn; kaj mi sola restis, kaj oni serĉas mian animon.
Roma Esperant 11:4  Sed kion diras al li la orakolo de Dio? Mi restigis por Mi sep mil virojn, kies genuoj ne fleksiĝis antaŭ Baal.
Roma Esperant 11:5  Tiel same do estas ankaŭ nuntempe restaĵo laŭ la elektado de graco.
Roma Esperant 11:6  Sed se per graco, ne plu el faroj; alie graco jam ne estus graco.
Roma Esperant 11:7  Kion do? Kion Izrael serĉadas, tion li ne atingis, sed la elektitaro atingis ĝin, kaj la restaĵo estis obstinigita;
Roma Esperant 11:8  kiel estas skribite: Dio donis al ili spiriton de profunda dormo, okulojn, por ke ili ne vidu, kaj orelojn, por ke ili ne aŭdu, ĝis la nuna tago.
Roma Esperant 11:9  Kaj David diris: Ilia tablo fariĝu por ili reto kaj kaptilo Kaj falpuŝilo kaj repago;
Roma Esperant 11:10  Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.
Roma Esperant 11:11  Mi do diras: Ĉu ili falpuŝiĝis, por ke ili falu? Nepre ne! sed per ilia eraro venis savo al la nacianoj, por ĵaluzigi ilin.
Roma Esperant 11:12  Se do ilia eraro riĉigis la mondon, kaj ilia perdo estas la gajno de la nacianoj, kiom pli ilia pleneco?
Roma Esperant 11:13  Sed mi parolas al vi, nacianoj. Laŭ tio, kiom mi estas apostolo al nacianoj, mi gloras mian servadon;
Roma Esperant 11:14  se nur mi iel povos ĵaluzigi tiujn, kiuj estas mia karno, kaj savi kelkajn el ili.
Roma Esperant 11:15  Ĉar se la forĵetado de ili estas la repacigo de la mondo, kio estos la akcepto de ili, se ne vivo el la mortintoj?
Roma Esperant 11:16  Kaj se la unuaaĵo estas sankta, la maso ankaŭ estas sankta; kaj se la radiko estas sankta, la branĉoj ankaŭ estas sanktaj.
Roma Esperant 11:17  Sed se kelkaj el la branĉoj derompiĝis, kaj vi, estante sovaĝa olivarbo, engreftiĝis inter ili kaj fariĝis partoprenanto en la radiko kaj graso de la olivarbo,
Roma Esperant 11:18  ne fieru super la branĉoj; sed se vi fieras, ne vi portas la radikon, sed la radiko portas vin.
Roma Esperant 11:19  Vi do diros: Branĉoj estis derompitaj, por ke mi estu engreftita.
Roma Esperant 11:20  Bone; pro nekredemeco ili estis derompitaj, kaj vi staras per via fido. Ne tenu vin alte, sed timu;
Roma Esperant 11:21  ĉar se Dio ne indulgis la naturajn branĉojn, Li ankaŭ vin ne indulgos.
Roma Esperant 11:22  Vidu do la bonecon kaj severecon de Dio: al la falintoj severecon, sed al vi bonecon, se vi restados en Lia boneco; alie vi ankaŭ detranĉiĝos.
Roma Esperant 11:23  Kaj ili ankaŭ, se ili ne restados en sia nekredemeco, engreftiĝos; ĉar Dio povas reengrefti ilin.
Roma Esperant 11:24  Ĉar se vi eltranĉiĝis el tio, kio estas nature sovaĝa olivarbo, kaj kontraŭnature engreftiĝis en bonan olivarbon, kiom pli ĉi tiuj, kiuj estas la naturaj branĉoj, engreftiĝos en sian propran olivarbon?
Roma Esperant 11:25  Ĉar mi ne volas, fratoj, ke vi ne sciu ĉi tiun misteron, por ke vi ne opiniu vin saĝaj, ke laŭparta obstiniĝo okazis al Izrael, ĝis la pleneco de la nacianoj envenos;
Roma Esperant 11:26  kaj tiamaniere la tuta Izrael saviĝos, kiel estas skribite: El Cion venos la Liberiganto; Li deturnos de Jakob malpiecon;
Roma Esperant 11:27  Kaj ĉi tio estos Mia interligo kun ili, Kiam Mi forigos iliajn pekojn.
Roma Esperant 11:28  Rilate al la evangelio, ili estas malamikoj pro vi; sed rilate al la elekto, ili estas amataj pro la patroj.
Roma Esperant 11:29  Ĉar la donacoj kaj la vokado de Dio estas nerevokeblaj.
Roma Esperant 11:30  Ĉar kiel vi iam estis malobeemaj al Dio, sed jam ricevis kompaton per ilia malobeo,
Roma Esperant 11:31  tiel same ankaŭ ĉi tiuj jam malobeis, por ke, per la kompato montrita al vi, ili ankaŭ nun ricevu kompaton.
Roma Esperant 11:32  Ĉar Dio kunŝlosis ĉiujn en malobeo, por ke Li kompatu ĉiujn.
Roma Esperant 11:33  Ho, profundo de riĉeco kaj saĝeco kaj scio de Dio! kiel neesploreblaj estas Liaj juĝoj, kaj nesekveblaj Liaj vojoj!
Roma Esperant 11:34  Ĉar kiu sciis la spiriton de la Eternulo? aŭ kiu estis Lia konsilanto?
Roma Esperant 11:35  aŭ kiu antaŭe al Li donis ion, poste redonotan al li?
Roma Esperant 11:36  Ĉar el Li kaj per Li kaj al Li estas ĉio. Al Li estu la gloro por ĉiam. Amen.
Chapter 12
Roma Esperant 12:1  Mi do vin petas, fratoj, pro la kompatoj de Dio, ke vi prezentu viajn korpojn kiel vivantan oferon, sanktan, plaĉantan al Dio, kio estas via racia servo.
Roma Esperant 12:2  Kaj ne konformiĝu al ĉi tiu mondo; sed aliformiĝu per renovigado de via menso, por ke vi provu, kio estas la bona kaj aprobinda kaj perfekta volo de Dio.
Roma Esperant 12:3  Ĉar mi diras al ĉiu el vi, per la graco al mi donita, ke li ne tro estimu sin, sed estimu sin kun modereco, laŭ mezuro de la fido, kiun Dio disdonis al ĉiu.
Roma Esperant 12:4  Ĉar kiel ni havas multajn membrojn en unu korpo, kaj ne ĉiuj membroj havas la saman funkcion,
Roma Esperant 12:5  tiel same ni multaj estas unu korpo en Kristo, kaj ĉiuj aparte membroj unu de alia.
Roma Esperant 12:6  Sed havante donacojn diversajn laŭ la graco donita al ni, ĉu profetadon, ni profetu laŭ la mezuro de nia fido;
Roma Esperant 12:7  aŭ servadon, ni laboru en nia servado; aŭ instruanto, en sia instruado;
Roma Esperant 12:8  aŭ admonanto, en sia admonado; la disdonanto agu malavare, la administranto kun diligenteco, la kompatanto kun ĝojo.
Roma Esperant 12:9  Via amo estu sen hipokriteco. Abomenu tion, kio estas malbona; algluiĝu al la bona.
Roma Esperant 12:10  En fratamo estu kore unuigitaj unu al alia, honore preferantaj unu la alian;
Roma Esperant 12:11  en diligenteco ne malviglaj, en spirito fervoraj, servantaj la Sinjoron;
Roma Esperant 12:12  en espero ĝojaj, en aflikto paciencaj, en preĝado persistaj;
Roma Esperant 12:13  kotizantaj por la bezonoj de la sanktuloj, sekvantaj gastamecon.
Roma Esperant 12:14  Benu tiujn, kiuj vin persekutas; benu, kaj ne malbenu.
Roma Esperant 12:16  Estu simpatiaj unu al alia. Ne pripensadu altajn aferojn, sed klinadu vin al humilaj aferoj. Ne opiniu vin saĝaj.
Roma Esperant 12:17  Redonu al neniu malbonon pro malbono. Celu aprobindaĵojn antaŭ ĉiuj homoj.
Roma Esperant 12:18  Se estos eble, restu pacaj viaparte kun ĉiuj homoj.
Roma Esperant 12:19  Ne venĝu vin, amataj, sed cedu lokon al kolero; ĉar estas skribite: Ĉe Mi estas venĝo, Mi repagos, diras la Sinjoro.
Roma Esperant 12:20  Sed se via malamiko malsatas, donu al li manĝi; se li soifas, donu al li trinki; ĉar tion farante, fajrajn karbojn vi kolektos sur lia kapo.
Roma Esperant 12:21  Ne venkiĝu de malbono, sed venku malbonon per bono.
Chapter 13
Roma Esperant 13:1  Ĉiu animo submetiĝu al la superaj aŭtoritatoj, ĉar ne ekzistas aŭtoritato, krom de Dio; kaj tiuj, kiuj ekzistas, estas starigitaj de Dio.
Roma Esperant 13:2  Tiu do, kiu kontraŭstaras al aŭtoritato, rezistas al la ordono de Dio; kaj tiuj, kiuj rezistas, ricevos juĝon.
Roma Esperant 13:3  Ĉar regantoj estas teruraĵo ne al la bona agado, sed al la malbona. Ĉu vi volas ne timi aŭtoritatulon? faru bonon, kaj vi havos de li laŭdon;
Roma Esperant 13:4  ĉar li estas servanto de Dio al vi por bono. Sed timu, se vi faras malbonon; ĉar ne vane li portas la glavon, ĉar li estas servanto de Dio, venĝanto por kolero kontraŭ tiu, kiu faras malbonon.
Roma Esperant 13:5  Sekve estas necese submetiĝi, ne nur pro la kolero, sed ankaŭ pro konscienco.
Roma Esperant 13:6  Ĉar pro tio vi ankaŭ pagas tributon, ĉar ili estas servantoj de Dio, klopodantaj por ĉi tio mem.
Roma Esperant 13:7  Redonu ŝuldon al ĉiuj: tributon, al kiu tributo estas ŝuldata; imposton, al kiu imposto; timon, al kiu timo; honoron, al kiu honoro.
Roma Esperant 13:8  Al neniu ŝuldu ion, krom la reciproka amo; ĉar amante sian proksimulon, oni plenumis la ceteran leĝon.
Roma Esperant 13:9  Ĉar tio: Ne adultu, Ne mortigu, Ne ŝtelu, Ne deziru, kaj ĉiu alia ordono, estas resumitaj en la jena parolo: Amu vian proksimulon kiel vin mem.
Roma Esperant 13:10  Amo ne faras malbonon al proksimulo; amo do estas la plenumado de la leĝo.
Roma Esperant 13:11  Kaj tion faru, sciante la ĝustan tempon, ke nun estas la horo por leviĝo el dormo; ĉar nun nia savo estas pli proksima, ol kiam ni ekkredis.
Roma Esperant 13:12  La nokto jam finiĝas, kaj la tago alproksimiĝas; ni demetu do la farojn de mallumo kaj surmetu la armilojn de lumo.
Roma Esperant 13:13  Ni iradu dece, kiel en la tago, ne en diboĉado kaj drinkado, nek en volupto kaj senbrideco, nek en malpaco kaj ĵaluzo.
Roma Esperant 13:14  Sed surmetu la Sinjoron Jesuo Kristo, kaj ne sekvu la intencojn de la karno al voluptoj.
Chapter 14
Roma Esperant 14:1  Sed akceptu malfortulon en fido, tamen ne por dubaj disputadoj.
Roma Esperant 14:2  Unu homo kredas, ke li povas ĉion manĝi; sed alia, estante malforta, manĝas legomojn.
Roma Esperant 14:3  Kiu manĝas, tiu ne malestimu tiun, kiu ne manĝas; kaj kiu ne manĝas, tiu ne juĝu tiun, kiu manĝas; ĉar Dio lin akceptis.
Roma Esperant 14:4  Kiu estas vi, ke vi juĝas la servanton de alia? antaŭ sia propra sinjoro li staras aŭ falas. Li ja estos starigita, ĉar la Sinjoro povas lin starigi.
Roma Esperant 14:5  Unu juĝas unu tagon pli alte ol alian, alia egale juĝas ĉiun tagon. Ĉiu homo konvinkiĝu en sia menso.
Roma Esperant 14:6  Kiu observas la tagon, tiu observas ĝin al la Sinjoro; kaj la manĝanto manĝas al la Sinjoro, ĉar li dankas Dion; kaj la nemanĝanto nemanĝas al la Sinjoro, kaj li dankas Dion.
Roma Esperant 14:7  Ĉar neniu el ni vivas al si mem, kaj neniu mortas al si mem.
Roma Esperant 14:8  Ĉar se ni vivas, ni vivas al la Sinjoro, kaj se ni mortas, ni mortas al la Sinjoro; ĉu ni vivas do, aŭ mortas, al la Sinjoro ni apartenas.
Roma Esperant 14:9  Ĉar por tio Kristo mortis kaj viviĝis, por esti Sinjoro de la mortintoj kaj de la vivantoj.
Roma Esperant 14:10  Sed vi, kial vi juĝas vian fraton? kaj vi, kial vi malestimas vian fraton? ĉar ni ĉiuj staros antaŭ la tribunala seĝo de Dio.
Roma Esperant 14:11  Ĉar estas skribite: Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, Kaj ĉiu lango gloros Dion.
Roma Esperant 14:13  Tial ni ne plu juĝu unu alian; sed prefere ni juĝu, ke neniu metu en la vojo de sia frato faligilon aŭ ian ofendilon.
Roma Esperant 14:14  Mi scias, kaj konvinkiĝis en la Sinjoro Jesuo, ke nenio estas malpura per si; sed por tiu, kiu opinias ion malpura, ĝi estas malpura.
Roma Esperant 14:15  Ĉar se pro manĝaĵo via frato ĉagreniĝas, vi jam ne iradas en amo. Ne pereigu per via manĝaĵo tiun, por kiu Kristo mortis.
Roma Esperant 14:17  ĉar la regno de Dio estas ne manĝado kaj trinkado, sed justeco kaj paco kaj ĝojo en la Sankta Spirito.
Roma Esperant 14:18  Ĉar tiu, kiu en tio servas Kriston, plaĉas al Dio, kaj estas aprobata de homoj.
Roma Esperant 14:19  Ni do celu tion, kio apartenas al paco kaj al reciproka edifo.
Roma Esperant 14:20  Ne detruu pro manĝaĵo la faron de Dio. Ĉio estas ja pura; sed estas malbone por tiu, kiu manĝas kun ofendo.
Roma Esperant 14:21  Estas bone ne manĝi viandon, nek trinki vinon, nek fari ion, per kio via frato ofendiĝas.
Roma Esperant 14:22  Tiun fidon, kiun vi havas, havu por vi mem antaŭ Dio. Feliĉa estas tiu, kiu ne juĝas sin mem per tio, kion li aprobas.
Roma Esperant 14:23  Sed tiu, kiu estas sendecida, estas kondamnita, se li manĝas; ĉar li manĝas ne el fido, kaj ĉio, kio ne estas el fido, estas peko.
Chapter 15
Roma Esperant 15:1  Ni, kiuj estas fortaj, devas porti la malfortaĵojn de la nefortaj, kaj ne plaĉi al ni mem.
Roma Esperant 15:2  Ĉiu el ni plaĉu al sia proksimulo per tia bono, kia taŭgas, por edifi.
Roma Esperant 15:3  Ĉar Kristo ankaŭ ne plaĉis al si mem, sed, kiel estas skribite: La insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
Roma Esperant 15:4  Ĉar ĉio, kio estas antaŭe skribita, estas skribita por nia instruado, por ke per pacienco kaj per konsolo de la Skriboj ni havu esperon.
Roma Esperant 15:5  Kaj la Dio de pacienco kaj konsolo donu al vi, ke vi simpatiu unu kun alia laŭ Kristo Jesuo;
Roma Esperant 15:6  por ke vi unuanime per unu voĉo gloru la Dion kaj Patron de nia Sinjoro Jesuo Kristo.
Roma Esperant 15:7  Tial akceptu unu la alian, kiel ankaŭ Kristo akceptis vin, al la gloro de Dio.
Roma Esperant 15:8  Ĉar mi diras, ke Kristo fariĝis servanto al la cirkumcidularo pro la vereco de Dio, por konfirmi la promesojn al la patroj,
Roma Esperant 15:9  kaj ke la nacianoj pro lia kompato gloru Dion, kiel estas skribite: Tial mi gloros Vin inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantos.
Roma Esperant 15:10  Kaj ankaŭ oni diras: Ĝoju, ho gentoj, kun Lia popolo.
Roma Esperant 15:11  Kaj ankaŭ: Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, Kaj laŭdu Lin ĉiuj gentoj.
Roma Esperant 15:12  Kaj ankaŭ Jesaja diras: Estos radiko de Jiŝaj, Kaj la stariĝanto por regi la naciojn. Al li celados la nacioj.
Roma Esperant 15:13  Kaj la Dio de espero plenigu vin per ĉia ĝojo kaj paco en kredado, por ke vi abunde havu esperon, laŭ la potenco de la Sankta Spirito.
Roma Esperant 15:14  Kaj, ho miaj fratoj, mi mem konvinkiĝis pri vi, ke vi mem estas plenaj de boneco, plenigitaj per ĉia sciado, kaj kapablaj admoni unu la alian.
Roma Esperant 15:15  Tamen mi iom pli kuraĝe skribas al vi, kvazaŭ rememorigante vin per la graco, donita al mi de Dio,
Roma Esperant 15:16  ke mi estu servanto de Kristo Jesuo al la nacianoj, solenanta la evangelion de Dio, por ke la oferado de la nacianoj fariĝu akceptebla, sanktigite de la Sankta Spirito.
Roma Esperant 15:17  Mi povas do fieri en Kristo Jesuo pri tio, kio rilatas al Dio.
Roma Esperant 15:18  Ĉar mi ne kuraĝos priparoli ion, krom tio, kion Kristo faris per mi, por obeigi la nacianojn, vorte kaj fare,
Roma Esperant 15:19  en la potenco de signoj kaj mirindaĵoj, en la potenco de la Sankta Spirito; tiel, ke de Jerusalem kaj ĉirkaŭe ĝis Iliriko mi plene predikis la evangelion de Kristo;
Roma Esperant 15:20  jenon ambiciante: tiel prediki la evangelion, ne tie, kie Kristo jam estis priparolita, ke mi ne konstruu sur la fundamento de alia;
Roma Esperant 15:21  sed kiel estas skribite: Vidos tiuj, al kiuj ne estis dirite pri li, Kaj komprenos tiuj, kiuj ne aŭdis.
Roma Esperant 15:22  Pro tio ankaŭ mi ofte estis malhelpita veni al vi;
Roma Esperant 15:23  sed jam ne havante lokon en ĉi tiuj regionoj, kaj dum multe da jaroj sopirante veni al vi,
Roma Esperant 15:24  kiam mi veturos al Hispanujo, mi venos al vi (ĉar mi esperas vin viziti travojaĝante, kaj esti helpata de vi sur la vojo, se antaŭe mi estos sufiĉe gastinta ĉe vi);
Roma Esperant 15:25  sed nun mi veturas al Jerusalem, farante servon al la sanktuloj.
Roma Esperant 15:26  Ĉar Makedonujo kaj la Aĥaja lando volonte decidis fari monoferon por la neriĉaj sanktuloj en Jerusalem.
Roma Esperant 15:27  Volonte ili decidis, estante iliaj ŝuldantoj. Ĉar se la nacianoj partoprenas en iliaj spiritaj aferoj, tiuj siavice devas servi al ili ankaŭ en materiaj aferoj.
Roma Esperant 15:28  Tial, plenuminte ĉi tion, kaj sigelinte por ili ĉi tiun frukton, mi ekiros Hispanujon, kaj vizitos vin survoje.
Roma Esperant 15:29  Kaj mi scias, ke venante al vi, mi venos en la pleneco de la beno de Kristo.
Roma Esperant 15:30  Sed mi petas vin, fratoj, pro nia Sinjoro Jesuo Kristo kaj pro la amo de la Spirito, ke vi kunluktu kun mi en viaj preĝoj al Dio pro mi;
Roma Esperant 15:31  ke mi liberiĝu de la malobeemuloj en Judujo, kaj ke mia servo al Jerusalem estu akceptebla al la sanktuloj;
Roma Esperant 15:32  por ke mi venu ĝoje al vi per la volo de Dio kaj trovu ripozon ĉe vi.
Chapter 16
Roma Esperant 16:1  Mi rekomendas al vi nian fratinon Febe, kiu estas diakonino de la eklezio en Kenkrea;
Roma Esperant 16:2  por ke vi akceptu ŝin en la Sinjoro, kiel konvenas al sanktuloj, kaj ke vi helpu ŝin, en ĉiuj aferoj, pri kiuj ŝi bezonos vin; ĉar ŝi ankaŭ estis helpantino de multaj, kaj de mi mem.
Roma Esperant 16:3  Salutu Priskilan kaj Akvilan, miajn kunlaborantojn en Kristo Jesuo,
Roma Esperant 16:4  kiuj pro mia vivo riskis siajn kolojn; ilin dankas ne nur mi, sed ankaŭ ĉiuj eklezioj de la nacianoj;
Roma Esperant 16:5  kaj salutu la eklezion en ilia domo. Salutu mian amatan Epajneton, kiu estas la unuaaĵo de Azio por Kristo.
Roma Esperant 16:7  Salutu Andronikon kaj Junion, miajn parencojn kaj miajn kunkaptitojn, kiuj estas konataj inter la apostoloj, kaj ankaŭ estis en Kristo antaŭ ol mi.
Roma Esperant 16:9  Salutu Urbanon, nian kunlaboranton por Kristo, kaj mian amatan Staĥison.
Roma Esperant 16:10  Salutu Apeleson, la aprobitan en Kristo. Salutu tiujn, kiuj estas ĉe Aristobulo.
Roma Esperant 16:11  Salutu mian parencon Herodion. Salutu tiujn ĉe Narkiso, kiuj estas en la Sinjoro.
Roma Esperant 16:12  Salutu Trifajnan kaj Trifosan, kiuj laboras en la Sinjoro. Salutu Persison, la virinon amatan, kiu multe laboris en la Sinjoro.
Roma Esperant 16:13  Salutu Rufon, elektitan de la Sinjoro, kaj lian kaj mian patrinon.
Roma Esperant 16:14  Salutu Asinkriton, Flegonon, Hermeson, Patrobason, Hermason, kaj la fratojn ĉe ili.
Roma Esperant 16:15  Salutu Filologon kaj Julian, Nereon kaj lian fratinon, kaj Olimpason, kaj ĉiujn sanktulojn kun ili.
Roma Esperant 16:16  Salutu unu la alian per sankta kiso. Ĉiuj eklezioj de Kristo vin salutas.
Roma Esperant 16:17  Nun mi vin petas, fratoj, observi tiujn, kiuj kaŭzas la malkonsentojn kaj ofendojn kontraŭ la instruado, kiun vi lernis; kaj forturni vin de ili.
Roma Esperant 16:18  Ĉar tiaj homoj servas ne al nia Sinjoro Kristo, sed al sia ventro; kaj per siaj belaj kaj flataj vortoj ili trompas la korojn de la naivuloj.
Roma Esperant 16:19  Ĉar via obeemeco estas sciigita al ĉiuj homoj. Tial mi ĝojas pro vi; sed mi deziras, ke vi estu saĝaj rilate la bonon kaj malkleraj rilate la malbonon.
Roma Esperant 16:20  Kaj la Dio de paco baldaŭ subpremos Satanon sub viaj piedoj. La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi.
Roma Esperant 16:21  Salutas vin Timoteo, mia kunlaboranto, kaj Lucio kaj Jason kaj Sosipatro, miaj parencoj.
Roma Esperant 16:22  Mi, Tertio, kiu skribis ĉi tiun epistolon, salutas vin en la Sinjoro.
Roma Esperant 16:23  Vin salutas Gajo, la gastiganto de mi kaj de la tuta eklezio. Vin salutas Erasto, la ekonomo de la urbo, kaj Kvarto, la frato.
Roma Esperant 16:24  La graco de nia Sinjoro Jesuo Kristo estu kun vi ĉiuj. Amen.
Roma Esperant 16:25  Al Tiu, kiu povas fortikigi vin, laŭ mia evangelio kaj la predikado de Jesuo Kristo, laŭ la malkaŝo de la mistero, silentigita tra eternaj tempoj,
Roma Esperant 16:26  sed nun elmontrita, kaj per la profetaj skriboj laŭ la ordono de la eterna Dio sciigita al ĉiuj nacioj por obeado de fido;
Roma Esperant 16:27  al la sola saĝa Dio, per Jesuo Kristo estu la gloro por ĉiam kaj eterne. Amen.