Chapter 1
| Prov | Esperant | 1:7 | La timo antaŭ la Eternulo estas la komenco de sciado. Saĝon kaj instruon malpiuloj malestimas. | |
| Prov | Esperant | 1:8 | Aŭskultu, mia filo, la instruon de via patro, Kaj ne forĵetu la ordonon de via patrino; | |
| Prov | Esperant | 1:11 | Se ili diros: Iru kun ni, Ni embuskos por mortigi, Ni senkaŭze insidos senkulpulojn; | |
| Prov | Esperant | 1:19 | Tiaj estas la vojoj de ĉiu, kiu avidas rabakiron; Ĝi forprenas la vivon de sia posedanto. | |
| Prov | Esperant | 1:21 | Ĝi vokas en la ĉefaj kunvenejoj, ĉe la pordegaj enirejoj; En la urbo ĝi diras siajn parolojn. | |
| Prov | Esperant | 1:22 | Ĝis kiam, ho malkleruloj, vi amos nescion? Kaj al blasfemantoj plaĉos blasfemado, Kaj senprudentuloj malamos scion? | |
| Prov | Esperant | 1:23 | Returnu vin al mia predikado; Jen mi eligos al vi mian spiriton, Mi sciigos al vi miajn vortojn. | |
| Prov | Esperant | 1:27 | Kiam la timo atakos vin kiel uragano, Kaj via malfeliĉo venos kiel ventego, Kiam venos al vi mizero kaj sufero: | |
| Prov | Esperant | 1:32 | Ĉar la kapricoj de la malsaĝuloj ilin mortigas, Kaj la senzorgeco de la senorduloj ilin pereigas. | |
Chapter 2
| Prov | Esperant | 2:14 | Kiuj ĝojas, kiam ili faras malbonon, Trovas plezuron en la malordo de la malboneco, | |
Chapter 3
| Prov | Esperant | 3:3 | Favoro kaj vero vin ne forlasu; Alligu ilin al via kolo, Skribu ilin sur la tabeloj de via koro. | |
| Prov | Esperant | 3:9 | Faru honoron al la Eternulo el via havo Kaj el la unuavenaĵo de ĉiuj viaj rikoltoj: | |
| Prov | Esperant | 3:11 | La instruon de la Eternulo, ho mia filo, ne malŝatu; Kaj ne deturnu vin, kiam Li faras al vi punon; | |
| Prov | Esperant | 3:12 | Ĉar kiun la Eternulo amas, tiun Li punkorektas, Kiel patro la filon, en kiu li havas plezuron. | |
| Prov | Esperant | 3:14 | Ĉar estas pli bone ĝin aĉeti, ol aĉeti arĝenton, Kaj ĝia rikoltaĵo estas pli bona, ol pura oro. | |
| Prov | Esperant | 3:15 | Ĝi estas pli kara, ol juveloj; Kaj nenio, kion vi povus deziri, povas esti komparata kun ĝi. | |
| Prov | Esperant | 3:16 | Longa vivo estas en ĝia dekstra mano; Riĉo kaj gloro estas en ĝia maldekstra mano. | |
| Prov | Esperant | 3:18 | Ĝi estas arbo de vivo por tiuj, kiuj ĝin ekkaptis; Kaj feliĉaj estas tiuj, kiuj ĝin posedas. | |
| Prov | Esperant | 3:21 | Mia filo! ili ne foriru de viaj okuloj; Konservu klarecon de la kapo kaj prudenton: | |
| Prov | Esperant | 3:28 | Kiam vi havas ĉe vi, ne diru al via proksimulo: Iru kaj revenu, kaj morgaŭ mi donos. | |
| Prov | Esperant | 3:32 | Ĉar la perversulojn la Eternulo abomenas, Kaj Sian intencon Li malkaŝas al la piuloj. | |
| Prov | Esperant | 3:33 | Malbeno de la Eternulo estas en la domo de malbonulo, Kaj la loĝejon de piuloj Li benas. | |
Chapter 4
| Prov | Esperant | 4:4 | Kaj li instruis min, kaj diris al mi: Via koro akceptu miajn vortojn; Observu miajn ordonojn, kaj vi vivos. | |
| Prov | Esperant | 4:5 | Akiru saĝon, akiru prudenton; Ne forgesu, kaj ne deflankiĝu de la paroloj de mia buŝo. | |
| Prov | Esperant | 4:8 | Ŝatu ĝin alte, kaj ĝi vin altigos; Kaj ĝi donos al vi honoron, se vi ĝin enbrakigos. | |
| Prov | Esperant | 4:10 | Aŭskultu, mia filo, kaj akceptu miajn vortojn; Kaj multiĝos la jaroj de via vivo. | |
| Prov | Esperant | 4:12 | Kiam vi iros, via irado ne estos malfaciligata; Kaj kiam vi kuros, vi ne falpuŝiĝos. | |
| Prov | Esperant | 4:16 | Ĉar ili ne ekdormas, se ili ne faris malbonon; Kaj ili perdas la dorman ripozon, se ili ne pekigis; | |
| Prov | Esperant | 4:18 | Kaj la vojo de piuloj estas kiel lumo leviĝanta, Kiu ĉiam pli lumas ĝis plena tagiĝo. | |
Chapter 5
| Prov | Esperant | 5:3 | Ĉar la buŝo de malĉastulino elverŝas mielon, Kaj ŝia gorĝo estas pli glata ol oleo. | |
| Prov | Esperant | 5:6 | Ŝi ne iras rekte laŭ la vojo de vivo; Ŝiaj paŝoj ŝanceliĝas, sed tion ŝi ne scias. | |
| Prov | Esperant | 5:13 | Kaj mi ne aŭskultis la voĉon de miaj instruantoj, Kaj mi ne klinis mian orelon al miaj lernigantoj. | |
| Prov | Esperant | 5:19 | Ŝi estas ĉarma kiel cervino, Kaj aminda kiel ibeksino; Ŝiaj karesoj ĝuigu vin en ĉiu tempo, Ŝia amo ĉiam donu al vi plezuron. | |
| Prov | Esperant | 5:20 | Kaj kial, mia filo, vi volas serĉi al vi plezuron ĉe fremda virino Kaj enbrakigi ne apartenantan al vi? | |
| Prov | Esperant | 5:21 | Ĉar antaŭ la okuloj de la Eternulo estas la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn irojn Li pripensas. | |
| Prov | Esperant | 5:22 | Liaj propraj malbonfaroj enkaptos la malpiulon, Kaj la ŝnuroj de lia peko lin tenos. | |
Chapter 6
| Prov | Esperant | 6:3 | Tiam, mia filo, agu tiel kaj saviĝu, Ĉar vi falis en la mano de via proksimulo: Iru, vigliĝu, kaj petegu vian proksimulon; | |
| Prov | Esperant | 6:13 | Donas signojn per la okuloj, aludas per siaj piedoj, Komprenigas per siaj fingroj; | |
| Prov | Esperant | 6:14 | Perverseco estas en lia koro, li intencas malbonon; En ĉiu tempo li semas malpacon. | |
| Prov | Esperant | 6:19 | Falsa atestanto, kiu elspiras mensogojn; Kaj tiu, kiu semas malpacon inter fratoj. | |
| Prov | Esperant | 6:20 | Konservu, mia filo, la ordonon de via patro, Kaj ne forĵetu la instruon de via patrino. | |
| Prov | Esperant | 6:22 | Kiam vi iros, ili gvidos vin; Kiam vi kuŝiĝos, ili vin gardos; Kaj kiam vi vekiĝos, ili parolos kun vi. | |
| Prov | Esperant | 6:23 | Ĉar moralordono estas lumingo, kaj instruo estas lumo, Kaj edifaj predikoj estas vojo de vivo, | |
| Prov | Esperant | 6:26 | Ĉar la kosto de publikulino estas nur unu pano; Sed fremda edzino forkaptas la grandvaloran animon. | |
| Prov | Esperant | 6:29 | Tiel ankaŭ estas kun tiu, kiu venas al la edzino de sia proksimulo; Neniu, kiu ŝin ektuŝas, restas sen puno. | |
| Prov | Esperant | 6:30 | Oni ne faras grandan honton al ŝtelanto, Se li ŝtelas por sin satigi, kiam li malsatas; | |
| Prov | Esperant | 6:31 | Kaj kiam oni lin kaptas, li pagas sepoble; La tutan havon de sia domo li fordonas. | |
| Prov | Esperant | 6:32 | Sed kiu adultas kun virino, tiu estas sensaĝa; Tiu, kiu faras tion, pereigas sian animon; | |
Chapter 7
| Prov | Esperant | 7:2 | Konservu miajn moralordonojn, kaj vivu; Kaj mian instruon, kiel la pupilon de viaj okuloj. | |
| Prov | Esperant | 7:5 | Por ke vi estu gardata kontraŭ fremda edzino, Kontraŭ fremdulino, kies paroloj estas glataj. | |
| Prov | Esperant | 7:7 | Kaj mi vidis inter la naivuloj, Mi rimarkis inter la nematuruloj junulon senprudentan, | |
| Prov | Esperant | 7:22 | Li tuj iras post ŝi, Kiel bovo iras al la buĉo Kaj kiel katenita malsaĝulo al la puno; | |
| Prov | Esperant | 7:23 | Ĝis sago fendas al li la hepaton; Kiel birdo rapidas al la kaptilo, Kaj ne scias, ke ĝi pereigas sian vivon. | |
Chapter 8
| Prov | Esperant | 8:9 | Ĉiuj ili estas ĝustaj por tiu, kiu ilin komprenas, Kaj justaj por tiuj, kiuj akiris scion. | |
| Prov | Esperant | 8:11 | Ĉar saĝo estas pli bona ol multekostaj ŝtonoj; Kaj nenio, kion oni povas deziri, povas esti egala al ĝi. | |
| Prov | Esperant | 8:13 | Timo antaŭ la Eternulo malamas malbonon, Fieron, malhumilon, kaj malbonan vojon; Malsinceran buŝon mi malamas. | |
| Prov | Esperant | 8:19 | Mia frukto estas pli bona ol oro kaj ol plej pura oro; Kaj la rikolto de mi estas pli bona ol elektita arĝento. | |
| Prov | Esperant | 8:22 | La Eternulo min formis en la komenco de Sia vojo, Antaŭ Siaj kreitaĵoj, tre antikve. | |
| Prov | Esperant | 8:24 | Kiam ankoraŭ ne ekzistis la abismoj, mi estis jam naskita, Kiam ankoraŭ ne ekzistis fontoj, ŝprucigantaj akvon. | |
| Prov | Esperant | 8:26 | Kiam la tero ankoraŭ ne estis farita, nek la kampoj, Nek la komencaj polveroj de la mondo. | |
| Prov | Esperant | 8:27 | Dum Li firmigis la ĉielojn, mi jam estis tie; Dum Li desegnis limojn sur la supraĵo de la abismo, | |
| Prov | Esperant | 8:29 | Dum Li donis Sian leĝon al la maro, Por ke la akvoj ne transpaŝu siajn bordojn, Kaj dum Li difinis la fundamentojn de la tero: | |
| Prov | Esperant | 8:30 | Tiam mi estis ĉe Li kiel konstruanto; Mi estis la ĝojo de ĉiuj tagoj, Ludante antaŭ Li ĉiutempe. | |
| Prov | Esperant | 8:32 | Kaj nun, infanoj, aŭskultu min; Kaj feliĉaj estos tiuj, kiuj iras laŭ miaj vojoj. | |
| Prov | Esperant | 8:34 | Feliĉa estas la homo, kiu min aŭskultas, Kiu maldormas ĉiutage ĉe miaj pordoj, Kiu staras garde ĉe la fostoj de miaj pordegoj. | |
Chapter 9
| Prov | Esperant | 9:7 | Kiu instruas blasfemanton, tiu prenas sur sin malhonoron; Kaj kiu penas ĝustigi malpiulon, tiu estas mokata. | |
| Prov | Esperant | 9:8 | Ne penu ĝustigi blasfemanton, ke li vin ne malamu: Penu ĝustigi saĝulon, kaj li vin amos. | |
| Prov | Esperant | 9:10 | La komenco de la saĝo estas timo antaŭ la Eternulo; Kaj ekkono pri la Sanktulo estas prudento. | |
Chapter 10
| Prov | Esperant | 10:1 | Sentencoj de Salomono. Saĝa filo estas ĝojo por sia patro, Kaj filo malsaĝa estas malĝojo por sia patrino. | |
| Prov | Esperant | 10:3 | La Eternulo ne malsatigos animon de piulo; Sed la avidon de malpiulo Li forpuŝas. | |
| Prov | Esperant | 10:5 | Kiu kolektas dum la somero, tiu estas filo saĝa; Sed kiu dormas en la tempo de rikolto, tiu estas filo hontinda. | |
| Prov | Esperant | 10:8 | Kiu havas saĝan koron, tiu akceptos moralordonojn; Sed kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos. | |
| Prov | Esperant | 10:9 | Kiu iras en senkulpeco, tiu iras sendanĝere; Sed kiu kurbigas siajn vojojn, tiu estos punita. | |
| Prov | Esperant | 10:10 | Kiu grimacas per la okulo, tiu kaŭzas suferon; Kaj kiu havas malsaĝan buŝon, tiu renversiĝos. | |
| Prov | Esperant | 10:13 | Sur la lipoj de prudentulo troviĝas saĝo; Sed vergo apartenas al la dorso de sensaĝulo. | |
| Prov | Esperant | 10:14 | Saĝuloj konservas la scion; Sed la buŝo de malsaĝulo estas proksima al la pereo. | |
| Prov | Esperant | 10:15 | La havo de riĉulo estas lia fortika urbo; Sed pereo por la malriĉuloj estas ilia malriĉo. | |
| Prov | Esperant | 10:16 | La laborpago de piulo estas por la vivo; La enspezoj de malpiulo estas por peko. | |
| Prov | Esperant | 10:17 | Kiu konservas la instruon, tiu iras al vivo; Sed kiu forĵetas atentigon, tiu restas en eraro. | |
| Prov | Esperant | 10:18 | Kiu kaŝas malamon, tiu havas falseman buŝon; Kaj kiu elirigas kalumnion, tiu estas malsaĝulo. | |
| Prov | Esperant | 10:19 | Ĉe multo da vortoj ne evitebla estas peko; Sed kiu retenas siajn lipojn, tiu estas saĝa. | |
| Prov | Esperant | 10:20 | La lango de piulo estas plej bonspeca arĝento; La koro de malpiuloj estas kiel nenio. | |
| Prov | Esperant | 10:24 | Kio timigas malpiulon, tio trafos lin; Kaj kion deziras piuloj, tio estos donita al ili. | |
| Prov | Esperant | 10:25 | Kiel pasanta ventego, tiel malpiulo rapide malaperas; Sed piulo havas eternan fundamenton. | |
| Prov | Esperant | 10:26 | Kiel la vinagro por la dentoj kaj la fumo por la okuloj, Tiel la maldiligentulo estas por tiuj, kiuj lin sendis. | |
| Prov | Esperant | 10:27 | La timo antaŭ la Eternulo multigas la tagojn; Sed la jaroj de malpiuloj estos mallongigitaj. | |
| Prov | Esperant | 10:29 | La vojo de la Eternulo estas defendo por la senpekulo, Sed pereo por la malbonfarantoj. | |
Chapter 11
| Prov | Esperant | 11:9 | Per la buŝo de hipokritulo difektiĝas lia proksimulo; Sed per kompreno piuloj saviĝas. | |
| Prov | Esperant | 11:10 | Kiam al la piuloj estas bone, la urbo ĝojas; Kaj kiam pereas malpiuloj, ĝi estas gaja. | |
| Prov | Esperant | 11:13 | Kiu iras kun kalumnioj, tiu elperfidas sekreton; Sed kiu havas fidelan spiriton, tiu konservas aferon. | |
| Prov | Esperant | 11:14 | Ĉe manko de prikonsiliĝo popolo pereas; Sed ĉe multe da konsilantoj estas bonstato. | |
| Prov | Esperant | 11:15 | Malbonon faras al si tiu, kiu garantias por fremdulo; Sed kiu malamas donadon de mano, tiu estas ekster danĝero. | |
| Prov | Esperant | 11:20 | Abomenaĵo por la Eternulo estas la malickoruloj; Sed plaĉas al Li tiuj, kiuj iras vojon pian. | |
| Prov | Esperant | 11:21 | Oni povas esti certa, ke malvirtulo ne restos senpuna; Sed la idaro de virtuloj estos savita. | |
| Prov | Esperant | 11:25 | Animo benanta ĝuos bonstaton; Kaj kiu trinkigas, tiu mem havos sufiĉe por trinki. | |
| Prov | Esperant | 11:26 | Kiu retenas grenon, tiun malbenas la popolo; Sed beno venas sur la kapon de tiu, kiu disdonas. | |
| Prov | Esperant | 11:29 | Kiu detruas sian domon, tiu heredos venton; Kaj malsaĝulo estas sklavo de saĝulo. | |
Chapter 12
| Prov | Esperant | 12:1 | Kiu amas instruon, tiu amas scion; Sed kiu malamas atentigon, tiu estas malsaĝulo. | |
| Prov | Esperant | 12:4 | Brava virino estas krono por sia edzo; Sed senhonora estas kiel puso en liaj ostoj. | |
| Prov | Esperant | 12:6 | La paroloj de malvirtuloj estas insido pri sango; Sed la buŝo de virtuloj ilin savas. | |
| Prov | Esperant | 12:9 | Pli bona estas homo negrava, sed laboranta por si, Ol homo, kiu serĉas honoron, sed al kiu mankas pano. | |
| Prov | Esperant | 12:10 | Virtulo kompatas la vivon de sia bruto; Sed la koro de malvirtuloj estas kruela. | |
| Prov | Esperant | 12:11 | Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu estas malsaĝulo. | |
| Prov | Esperant | 12:12 | Malvirtulo serĉas subtenon de malnobluloj; Sed la radiko de virtuloj donas forton. | |
| Prov | Esperant | 12:14 | Per la fruktoj de sia buŝo homo bone satiĝas; Kaj laŭ la merito de siaj manoj homo ricevas redonon. | |
| Prov | Esperant | 12:17 | Kiu estas verama, tiu eldiras tion, kio estas ĝusta, Sed falsama atestulo trompon. | |
| Prov | Esperant | 12:22 | Abomenaĵo por la Eternulo estas buŝo mensogema; Sed kiuj agas laŭ vero, tiuj plaĉas al Li. | |
| Prov | Esperant | 12:26 | Al la virtulo estas pli bone, ol al lia proksimulo; Sed la vojo de malvirtuloj ilin erarigas. | |
Chapter 13
| Prov | Esperant | 13:2 | La frukto de la buŝo donas al homo bonan manĝon; Sed la deziro de krimuloj estas perforto. | |
| Prov | Esperant | 13:3 | Kiu gardas sian buŝon, tiu gardas sian animon; Kiu tro malfermas sian buŝon, tiu pereas. | |
| Prov | Esperant | 13:4 | La animo de maldiligentulo deziras, kaj ne ricevas; Sed la animo de diligentuloj satiĝas. | |
| Prov | Esperant | 13:7 | Unu ŝajnigas sin riĉa, havante nenion; Alia ŝajnigas sin malriĉa, havante grandan riĉecon. | |
| Prov | Esperant | 13:11 | Riĉeco rapide akirita malgrandiĝas; Sed kion oni kolektas per laboro, tio multiĝas. | |
| Prov | Esperant | 13:13 | Kiu malŝatas diron, tiu malutilas al si mem; Sed respektanta ordonon estos rekompencita. | |
| Prov | Esperant | 13:18 | Malriĉa kaj hontigata estos tiu, kiu forpuŝas instruon; Sed kiu observas instruon, tiu estos estimata. | |
| Prov | Esperant | 13:19 | Deziro plenumita estas agrabla por la animo; Sed malagrable por la malsaĝuloj estas deturni sin de malbono. | |
| Prov | Esperant | 13:20 | Kiu iras kun saĝuloj, tiu estos saĝa; Sed kamarado de malsaĝuloj suferos doloron. | |
| Prov | Esperant | 13:23 | Multe da manĝaĵo estas sur la kampo de malriĉuloj; Sed multaj pereas pro manko de justeco. | |
| Prov | Esperant | 13:24 | Kiu ŝparas sian vergon, tiu malamas sian filon; Sed kiu lin amas, tiu baldaŭ lin punas. | |
Chapter 14
| Prov | Esperant | 14:2 | Kiu iras la ĝustan vojon, tiu timas la Eternulon; Sed kiu iras vojon malĝustan, tiu Lin malestimas. | |
| Prov | Esperant | 14:3 | En la buŝo de malsaĝulo estas vergo por lia malhumileco; Sed la buŝo de saĝuloj ilin gardas. | |
| Prov | Esperant | 14:4 | Se ne ekzistas bovoj, la grenejoj estas malplenaj; Sed multe da profito estas de la forto de bovoj. | |
| Prov | Esperant | 14:8 | La saĝeco de saĝulo estas komprenado de sia vojo; Kaj la malsaĝeco de malsaĝuloj estas trompiĝado. | |
| Prov | Esperant | 14:16 | Saĝulo timas, kaj forkliniĝas de malbono; Sed malsaĝulo estas incitiĝema kaj memfidema. | |
| Prov | Esperant | 14:19 | Malbonuloj humiliĝos antaŭ bonuloj; Kaj malvirtuloj estos antaŭ la pordego de virtulo. | |
| Prov | Esperant | 14:20 | Malriĉulo estas malamata eĉ de sia proksimulo; Sed riĉulo havas multe da amikoj. | |
| Prov | Esperant | 14:21 | Kiu malŝatas sian proksimulon, tiu estas pekulo; Sed kiu kompatas malriĉulojn, tiu estas feliĉa. | |
| Prov | Esperant | 14:22 | Ĉu ne eraras malbonintenculoj? Sed favorkoreco kaj vero estas ĉe tiuj, kiuj havas bonajn intencojn. | |
| Prov | Esperant | 14:24 | Propra riĉeco estas krono por la saĝuloj; Sed la malsaĝeco de la malsaĝuloj restas malsaĝeco. | |
| Prov | Esperant | 14:26 | En la timo antaŭ la Eternulo estas forta fortikaĵo; Kaj Li estos rifuĝejo por Siaj infanoj. | |
| Prov | Esperant | 14:27 | La timo antaŭ la Eternulo estas fonto de vivo, Por evitigi la retojn de la morto. | |
| Prov | Esperant | 14:28 | Grandeco de popolo estas gloro por reĝo; Kaj manko de popolo pereigas la reganton. | |
| Prov | Esperant | 14:31 | Kiu premas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kaj kiu Lin honoras, tiu kompatas malriĉulon. | |
| Prov | Esperant | 14:32 | Pro sia malboneco malvirtulo estos forpuŝita; Sed virtulo eĉ mortante havas esperon. | |
| Prov | Esperant | 14:33 | En la koro de saĝulo ripozas saĝo; Kaj kio estas en malsaĝuloj, tio elmontriĝas. | |
Chapter 15
| Prov | Esperant | 15:2 | La lango de saĝuloj bonigas la instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj elparolas sensencaĵon. | |
| Prov | Esperant | 15:3 | Sur ĉiu loko estas la okuloj de la Eternulo; Ili vidas la malbonulojn kaj bonulojn. | |
| Prov | Esperant | 15:5 | Malsaĝulo malŝatas la instruon de sia patro; Sed kiu plenumas la admonon, tiu estas prudenta. | |
| Prov | Esperant | 15:6 | En la domo de virtulo estas multe da trezoroj; Sed en la profito de malvirtulo estas pereo. | |
| Prov | Esperant | 15:8 | Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo por la Eternulo; Sed la preĝo de virtuloj al Li plaĉas. | |
| Prov | Esperant | 15:9 | Abomenaĵo por la Eternulo estas la vojo de malvirtulo; Sed kiu celas virton, tiun Li amas. | |
| Prov | Esperant | 15:10 | Malbona puno atendas tiun, kiu forlasas la vojon; Kaj la malamanto de admono mortos. | |
| Prov | Esperant | 15:13 | Ĝoja koro faras la vizaĝon ĝoja; Sed ĉe ĉagreno de la koro la spirito estas malgaja. | |
| Prov | Esperant | 15:14 | La koro de saĝulo serĉas instruon; Sed la buŝo de malsaĝuloj nutras sin per malsaĝeco. | |
| Prov | Esperant | 15:16 | Pli bona estas malmulto kun timo antaŭ la Eternulo, Ol granda trezoro kun maltrankvileco ĉe ĝi. | |
| Prov | Esperant | 15:19 | La vojo de maldiligentulo estas kiel dornarbeto; Sed la vojo de virtuloj estas ebenigita. | |
| Prov | Esperant | 15:22 | Kie ne estas konsilo, tie la entreprenoj neniiĝas; Sed ĉe multe da konsilantoj ili restas fortikaj. | |
| Prov | Esperant | 15:23 | Plezuro por homo estas en la respondo de lia buŝo; Kaj kiel bona estas vorto en la ĝusta tempo! | |
| Prov | Esperant | 15:26 | Abomenaĵo por la Eternulo estas la intencoj de malnoblulo; Sed agrablaj estas la paroloj de puruloj. | |
| Prov | Esperant | 15:28 | La koro de virtulo pripensas respondon; Sed la buŝo de malvirtuloj elfluigas malbonon. | |
| Prov | Esperant | 15:29 | La Eternulo estas malproksima de la malvirtuloj; Sed la preĝon de la virtuloj Li aŭskultas. | |
| Prov | Esperant | 15:32 | Kiu forpuŝas admonon, tiu malestimas sian animon; Sed kiu aŭskultas instruon, tiu akiras saĝon. | |
Chapter 16
| Prov | Esperant | 16:1 | Al la homo apartenas la projektoj de la koro; Sed de la Eternulo venas la vortoj de la lango. | |
| Prov | Esperant | 16:2 | Ĉiuj vojoj de la homo estas puraj en liaj okuloj; Sed la Eternulo esploras la spiritojn. | |
| Prov | Esperant | 16:4 | Ĉiu faro de la Eternulo havas sian celon; Eĉ malvirtulo estas farita por tago de malbono. | |
| Prov | Esperant | 16:5 | Ĉiu malhumilulo estas abomenaĵo por la Eternulo; Kaj li certe ne restos ne punita. | |
| Prov | Esperant | 16:6 | Per bono kaj vero pardoniĝas peko; Kaj per timo antaŭ la Eternulo oni evitas malbonon. | |
| Prov | Esperant | 16:7 | Kiam al la Eternulo plaĉas la vojoj de homo, Li eĉ liajn malamikojn pacigas kun li. | |
| Prov | Esperant | 16:11 | Ĝusta pesilo kaj ĝustaj pesiltasoj estas de la Eternulo; Ĉiuj pezilŝtonoj en la sako estas Lia faro. | |
| Prov | Esperant | 16:12 | Abomenaĵo por reĝoj estas fari maljustaĵon; Ĉar per justeco staras fortike la trono. | |
| Prov | Esperant | 16:15 | Luma vizaĝo de reĝo estas vivo; Kaj lia favoro estas kiel nubo kun printempa pluvo. | |
| Prov | Esperant | 16:16 | Akiro de saĝeco estas multe pli bona ol oro; Kaj akiro de prudento estas preferinda ol arĝento. | |
| Prov | Esperant | 16:17 | La vojo de virtuloj evitas malbonon; Kiu gardas sian vojon, tiu konservas sian animon. | |
| Prov | Esperant | 16:20 | Kiu prudente kondukas aferon, tiu trovos bonon; Kaj kiu fidas la Eternulon, tiu estas feliĉa. | |
| Prov | Esperant | 16:21 | Kiu havas prudentan koron, tiu estas nomata saĝulo; Kaj agrablaj paroloj plivalorigas la instruon. | |
| Prov | Esperant | 16:22 | Saĝo estas fonto de vivo por sia posedanto; Sed la instruo de malsaĝuloj estas malsaĝeco. | |
| Prov | Esperant | 16:23 | La koro de saĝulo prudentigas lian buŝon, Kaj en lia buŝo plivaloriĝas la instruo. | |
| Prov | Esperant | 16:30 | Kiu faras signojn per la okuloj, tiu intencas malicon; Kiu faras signojn per la lipoj, tiu plenumas malbonon. | |
| Prov | Esperant | 16:32 | Pacienculo estas pli bona ol fortulo; Kaj kiu regas sian spiriton, tiu estas pli bona ol militakiranto de urbo. | |
Chapter 17
| Prov | Esperant | 17:1 | Pli bona estas seka peco da pano, sed kun trankvileco, Ol domo plena de viando, kun malpaco. | |
| Prov | Esperant | 17:3 | Fandujo estas por arĝento, kaj forno por oro; Sed la korojn esploras la Eternulo. | |
| Prov | Esperant | 17:5 | Kiu mokas malriĉulon, tiu ofendas lian Kreinton; Kiu ĝojas pri ies malfeliĉo, tiu ne restos sen puno. | |
| Prov | Esperant | 17:8 | Donaco estas juvelo en la okuloj de sia mastro; Kien ajn li sin turnos, li sukcesos. | |
| Prov | Esperant | 17:9 | Kiu kovras kulpon, tiu serĉas amikecon; Sed kiu reparolas pri la afero, tiu disigas amikojn. | |
| Prov | Esperant | 17:12 | Pli bone estas renkonti ursinon, al kiu estas rabitaj ĝiaj infanoj, Ol malsaĝulon kun lia malsaĝeco. | |
| Prov | Esperant | 17:14 | La komenco de malpaco estas kiel liberigo de akvo; Antaŭ ol ĝi tro vastiĝis, forlasu la malpacon. | |
| Prov | Esperant | 17:15 | Kiu pravigas malvirtulon, kaj kiu malpravigas virtulon, Ambaŭ estas abomenaĵo por la Eternulo. | |
| Prov | Esperant | 17:16 | Por kio servas mono en la mano de malsaĝulo? Ĉu por aĉeti saĝon, kiam li prudenton ne havas? | |
| Prov | Esperant | 17:19 | Kiu amas malpacon, tiu amas pekon; Kiu tro alte levas sian pordon, tiu serĉas pereon. | |
| Prov | Esperant | 17:20 | Malica koro ne trovos bonon; Kaj kiu havas neĝustan langon, tiu enfalos en malfeliĉon. | |
| Prov | Esperant | 17:21 | Kiu naskas malsaĝulon, tiu havas ĉagrenon; Kaj patro de malprudentulo ne havos ĝojon. | |
| Prov | Esperant | 17:24 | Antaŭ la vizaĝo de prudentulo estas saĝo; Sed la okuloj de malsaĝulo estas en la fino de la tero. | |
| Prov | Esperant | 17:27 | Kiu ŝparas siajn vortojn, tiu estas prudenta; Kaj trankvilanimulo estas homo saĝa. | |
Chapter 18
| Prov | Esperant | 18:4 | La vortoj de homa buŝo estas profunda akvo; La fonto de saĝo estas fluanta rivero. | |
| Prov | Esperant | 18:8 | La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro. | |
| Prov | Esperant | 18:10 | La nomo de la Eternulo estas fortika turo: Tien kuras virtulo, kaj estas ŝirmata. | |
| Prov | Esperant | 18:14 | La spirito de homo nutras lin en lia malsano; Sed spiriton premitan kiu povas elporti? | |
| Prov | Esperant | 18:19 | Malpaciĝinta frato estas pli obstina, ol fortikigita urbo; Kaj disputoj estas kiel rigliloj de turo. | |
| Prov | Esperant | 18:20 | De la fruktoj de la buŝo de homo satiĝas lia ventro; Li manĝas la produktojn de siaj lipoj. | |
| Prov | Esperant | 18:21 | Morto kaj vivo dependas de la lango; Kaj kiu ĝin amas, tiu manĝos ĝiajn fruktojn. | |
Chapter 19
| Prov | Esperant | 19:1 | Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu estas malicbuŝulo kaj malsaĝulo. | |
| Prov | Esperant | 19:6 | Multaj serĉas favoron de malavarulo; Kaj ĉiu estas amiko de homo, kiu donas donacojn. | |
| Prov | Esperant | 19:7 | Ĉiuj fratoj de malriĉulo lin malamas; Tiom pli malproksimiĝas de li liaj amikoj! Li havas esperon pri vortoj, kiuj ne estos plenumitaj. | |
| Prov | Esperant | 19:10 | Al malsaĝulo ne konvenas agrablaĵo; Ankoraŭ malpli konvenas al sklavo regi super princoj. | |
| Prov | Esperant | 19:12 | Kiel kriego de leono estas la kolero de reĝo; Kaj lia favoro estas kiel roso sur herbo. | |
| Prov | Esperant | 19:13 | Pereo por sia patro estas malsaĝa filo; Kaj malpacema edzino estas kiel konstanta gutado. | |
| Prov | Esperant | 19:14 | Domo kaj havo estas heredataj post gepatroj; Sed saĝa edzino estas de la Eternulo. | |
| Prov | Esperant | 19:15 | Mallaboremeco enigas en profundan dormon, Kaj animo maldiligenta suferos malsaton. | |
| Prov | Esperant | 19:16 | Kiu konservas moralordonon, tiu konservas sian animon; Sed kiu ne atentas Lian vojon, tiu mortos. | |
| Prov | Esperant | 19:17 | Kiu kompatas malriĉulon, tiu pruntedonas al la Eternulo, Kaj Tiu redonos al li por lia bonfaro. | |
| Prov | Esperant | 19:19 | Koleranto devas esti punata; Ĉar se vi lin indulgos, li fariĝos ankoraŭ pli kolerema. | |
| Prov | Esperant | 19:21 | Multaj estas la intencoj en la koro de homo, Sed la decido de la Eternulo restas fortike. | |
| Prov | Esperant | 19:22 | Ornamo estas por la homo lia bonfaro; Kaj pli bona estas malriĉulo, ol homo mensogema. | |
| Prov | Esperant | 19:24 | Mallaboremulo metas sian manon en la poton, Kaj eĉ al sia buŝo li ĝin ne relevas. | |
| Prov | Esperant | 19:25 | Se vi batos blasfemanton, sensciulo fariĝos atenta; Se oni punas saĝulon, li komprenas la instruon. | |
| Prov | Esperant | 19:26 | Kiu ruinigas patron kaj forpelas patrinon, Tiu estas filo hontinda kaj malbeninda. | |
| Prov | Esperant | 19:27 | Ĉesu, mia filo, aŭskulti admonon Kaj tamen dekliniĝi de la vortoj de la instruo. | |
Chapter 20
| Prov | Esperant | 20:1 | La vino estas blasfemanto, ebriiga trinkaĵo estas sovaĝa; Kaj kiu delogiĝas per ili, tiu ne estas prudenta. | |
| Prov | Esperant | 20:2 | Minaco de reĝo estas kiel kriego de leono; Kiu lin kolerigas, tiu pekas kontraŭ sia animo. | |
| Prov | Esperant | 20:4 | En la malvarma tempo mallaborulo ne plugas; Li petos en aŭtuno, kaj li nenion ricevos. | |
| Prov | Esperant | 20:13 | Ne amu dormon, por ke vi ne malriĉiĝu; Malfermu viajn okulojn, kaj vi satiĝos de pano. | |
| Prov | Esperant | 20:15 | Oni povas havi oron kaj multe da perloj; Sed buŝo prudenta estas multevalora ilo. | |
| Prov | Esperant | 20:16 | Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon. | |
| Prov | Esperant | 20:17 | Malhonesta pano estas bongusta por homo; Sed lia buŝo poste estos plena de ŝtonetoj. | |
| Prov | Esperant | 20:19 | Kiu malkaŝas sekreton, tiu estas kiel kalumnianto; Ne komunikiĝu kun tiu, kiu havas larĝan buŝon. | |
| Prov | Esperant | 20:20 | Kiu malbenas sian patron kaj sian patrinon, Ties lumilo estingiĝos meze de profunda mallumo. | |
| Prov | Esperant | 20:23 | Neegalaj peziloj estas abomenaĵo por la Eternulo, Kaj malvera pesilo estas ne bona. | |
| Prov | Esperant | 20:25 | Ĝi estas reto por homo, se li rapidas nomi ion sankta Kaj esploras nur post faro de promeso. | |
| Prov | Esperant | 20:27 | La animo de homo estas lumilo de la Eternulo; Ĝi esploras ĉiujn internaĵojn de la korpo. | |
| Prov | Esperant | 20:28 | Favorkoreco kaj veremeco hardas reĝon; Kaj per favorkoreco li subtenas sian tronon. | |
Chapter 21
| Prov | Esperant | 21:1 | Kiel akvaj torentoj estas la koro de reĝo en la mano de la Eternulo: Kien Li volas, Li ĝin direktas. | |
| Prov | Esperant | 21:5 | La entreprenoj de diligentulo donas nur profiton; Sed ĉiu trorapidado kondukas nur al manko. | |
| Prov | Esperant | 21:9 | Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo. | |
| Prov | Esperant | 21:10 | La animo de malvirtulo deziras malbonon; Lia proksimulo ne estas favorata de li. | |
| Prov | Esperant | 21:11 | Kiam blasfemanto estas punata, senspertulo fariĝas pli saĝa; Kaj kiam oni instruas saĝulon, li akiras prudenton. | |
| Prov | Esperant | 21:12 | La Justulo rigardas la domon de malvirtulo, Kaj Li faligas malvirtulojn en malbonon. | |
| Prov | Esperant | 21:13 | Se iu ŝtopas sian orelon kontraŭ kriado de malriĉulo, Li ankaŭ vokos kaj ne estos aŭskultata. | |
| Prov | Esperant | 21:17 | Kiu amas gajecon, tiu havos mankon; Kiu amas vinon kaj oleon, tiu ne estos riĉa. | |
| Prov | Esperant | 21:20 | Ĉarma trezoro kaj oleo estas en la domo de saĝulo; Sed homo malsaĝa ĉion englutas. | |
| Prov | Esperant | 21:23 | Kiu gardas sian buŝon kaj sian langon, Tiu gardas sian animon kontraŭ malfeliĉoj. | |
| Prov | Esperant | 21:27 | Oferdono de malvirtuloj estas abomenaĵo; Kiom pli, kiam li ĝin alportas kiel pekoferon! | |
| Prov | Esperant | 21:30 | Ne ekzistas saĝo, ne ekzistas prudento, Ne ekzistas konsilo kontraŭ la Eternulo. | |
Chapter 22
| Prov | Esperant | 22:1 | Nomo bona estas pli preferinda, ol granda riĉeco; Kaj bona estimo, ol arĝento kaj oro. | |
| Prov | Esperant | 22:3 | Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas. | |
| Prov | Esperant | 22:4 | Por humileco kaj timo antaŭ la Eternulo Oni ricevas riĉecon kaj honoron kaj vivon. | |
| Prov | Esperant | 22:5 | Dornoj kaj retoj estas sur la vojo de malbonagulo; Kiu gardas sian animon, tiu malproksimiĝas de ili. | |
| Prov | Esperant | 22:7 | Riĉulo regas super malriĉuloj, Kaj kiu prunteprenas, tiu estas sklavo de la pruntedoninto. | |
| Prov | Esperant | 22:8 | Kiu semas maljustaĵon, tiu rikoltos suferon, Kaj la kano de lia krueleco rompiĝos. | |
| Prov | Esperant | 22:12 | La okuloj de la Eternulo gardas la prudenton; Sed la vortojn de maliculo Li renversas. | |
| Prov | Esperant | 22:13 | Mallaborulo diras: Leono estas ekstere, Mi povus esti mortigita meze de la strato. | |
| Prov | Esperant | 22:14 | La buŝo de malĉastulino estas profunda foso; Kiun la Eternulo koleras, tiu tien enfalas. | |
| Prov | Esperant | 22:16 | Kiu premas malriĉulon, por pligrandigi sian riĉecon, Tiu donas al riĉulo, por ke li malriĉiĝu. | |
| Prov | Esperant | 22:17 | Klinu vian orelon kaj aŭskultu vortojn de saĝuloj, Kaj direktu vian koron al mia instruo; | |
| Prov | Esperant | 22:18 | Ĉar ili estos agrablaj, se vi gardos ilin en via interno; Ili estos ĉiuj pretaj sur viaj lipoj. | |
| Prov | Esperant | 22:21 | Por sciigi al vi la ĝustecon de la paroloj de vero, Por ke vi transdonu la parolojn de vero al tiuj, kiuj vin sendis? | |
| Prov | Esperant | 22:22 | Ne prirabu malriĉulon, pro tio, ke li estas malriĉa; Kaj ne premu senhavulon ĉe la pordego; | |
Chapter 23
| Prov | Esperant | 23:5 | Ĉu vi direktos viajn okulojn al ĝi? ĝi jam ne ekzistos; Ĉar riĉeco faras al si flugilojn kiel aglo, kaj forflugas al la ĉielo. | |
| Prov | Esperant | 23:7 | Ĉar kiaj estas la pensoj en lia animo, tia li ankaŭ estas: Manĝu kaj trinku, li diros al vi, Sed lia koro ne estas kun vi. | |
| Prov | Esperant | 23:8 | La pecon, kiun vi manĝis, vi elvomos; Kaj vane vi perdis viajn agrablajn vortojn. | |
| Prov | Esperant | 23:21 | Ĉar drinkemulo kaj manĝegemulo malriĉiĝos, Kaj dormemulo havos sur si ĉifonaĵojn. | |
| Prov | Esperant | 23:22 | Aŭskultu vian patron, kiu vin naskigis, Kaj ne malŝatu vian patrinon, kiam ŝi maljuniĝos. | |
| Prov | Esperant | 23:29 | Ĉe kiu estas ploro? ĉe kiu estas ĝemoj? ĉe kiu estas malpaco? Ĉe kiu estas plendoj? ĉe kiu estas senkaŭzaj batoj? Ĉe kiu estas malklaraj okuloj? | |
| Prov | Esperant | 23:30 | Ĉe tiuj, kiuj sidas malfrue ĉe vino, Ĉe tiuj, kiuj venas, por gustumi aroman trinkaĵon. | |
| Prov | Esperant | 23:31 | Ne rigardu la vinon, kiel ruĝa ĝi estas, Kiel ĝi brilas en la pokalo, kiel glate ĝi eniras: | |
| Prov | Esperant | 23:34 | Kaj vi estos kiel dormanto meze de la maro, Kaj kiel dormanto sur la supro de masto. | |
Chapter 24
| Prov | Esperant | 24:11 | Savu tiujn, kiujn oni prenis por mortigi, Kaj ne fortiriĝu de tiuj, kiuj estas kondamnitaj al morto. | |
| Prov | Esperant | 24:12 | Se vi diras: Ni tion ne sciis, La esploranto de koroj ja komprenas, Kaj la gardanto de via animo ja scias, Kaj Li redonas al homo laŭ liaj faroj. | |
| Prov | Esperant | 24:13 | Manĝu, mia filo, mielon, ĉar ĝi estas bona; Kaj la mieltavolo estas dolĉa por via gorĝo; | |
| Prov | Esperant | 24:14 | Tia estas por via animo la sciado de saĝo, se vi ĝin trovis, Kaj ekzistas estonteco, kaj via espero ne pereos. | |
| Prov | Esperant | 24:16 | Ĉar sep fojojn virtulo falos, kaj tamen leviĝos; Sed malvirtuloj implikiĝas en la malfeliĉo. | |
| Prov | Esperant | 24:18 | Ĉar eble la Eternulo vidos, kaj tio ne plaĉos al Li, Kaj Li returnos de li Sian koleron. | |
| Prov | Esperant | 24:23 | Ankaŭ ĉi tio estas vortoj de saĝuloj: Konsideri personojn ĉe juĝado estas ne bone. | |
| Prov | Esperant | 24:24 | Kiu diras al malvirtulo: Vi estas virtulo, Tiun malbenos popoloj, tiun malamos gentoj. | |
| Prov | Esperant | 24:27 | Plenumu vian laboron ekstere, Pretigu ĉion sur via kampo; Kaj poste aranĝu vian domon. | |
| Prov | Esperant | 24:29 | Ne diru: Kiel li agis kontraŭ mi, tiel mi agos kontraŭ li; Mi redonos al la homo laŭ lia faro. | |
| Prov | Esperant | 24:31 | Kaj jen ĉie elkreskis urtiko, Ĉio estas kovrita de dornoj, Kaj la ŝtona muro estas detruita. | |
| Prov | Esperant | 24:32 | Kaj kiam mi vidis, mi prenis ĝin en mian koron, Mi rigardis, kaj ricevis instruon: | |
Chapter 25
| Prov | Esperant | 25:1 | Ankaŭ ĉi tio estas sentencoj de Salomono, kiujn kolektis la viroj de Ĥizkija, reĝo de Judujo. | |
| Prov | Esperant | 25:3 | La ĉielo estas alta, la tero estas profunda, Kaj la koro de reĝoj estas neesplorebla. | |
| Prov | Esperant | 25:7 | Ĉar pli bone estas, se oni diros al vi: Leviĝu ĉi tien, Ol se oni malaltigos vin antaŭ eminentulo, Kiun vidis viaj okuloj. | |
| Prov | Esperant | 25:8 | Ne komencu tuj disputi; Ĉar kion vi faros poste, kiam via proksimulo vin hontigos? | |
| Prov | Esperant | 25:12 | Kiel ora orelringo kaj multekosta kolringo, Tiel estas saĝa admonanto por aŭskultanta orelo. | |
| Prov | Esperant | 25:13 | Kiel malvarmo de neĝo en la tempo de rikolto, Tiel estas fidela sendito por siaj sendintoj: Li revigligas la animon de sia sinjoro. | |
| Prov | Esperant | 25:14 | Kiel nuboj kaj vento sen pluvo, Tiel estas homo, kiu fanfaronas per dono, kiun li ne faras. | |
| Prov | Esperant | 25:16 | Kiam vi trovis mielon, manĝu, kiom vi bezonas, Por ke vi ne fariĝu tro sata kaj ne elvomu ĝin. | |
| Prov | Esperant | 25:17 | Detenu vian piedon de la domo de via proksimulo; Ĉar alie vi tedus lin kaj li vin malamus. | |
| Prov | Esperant | 25:18 | Kiel martelo kaj glavo kaj akra sago Estas tiu homo, kiu parolas pri sia proksimulo malveran ateston. | |
| Prov | Esperant | 25:20 | Kiel demeto de vesto en tempo de malvarmo, kiel vinagro sur natro, Tiel estas kantado de kantoj al koro suferanta. | |
| Prov | Esperant | 25:21 | Se via malamanto estas malsata, manĝigu al li panon; Kaj se li estas soifa, trinkigu al li akvon; | |
| Prov | Esperant | 25:24 | Pli bone estas loĝi sur angulo de tegmento, Ol kun malpacema edzino en komuna domo. | |
| Prov | Esperant | 25:25 | Kiel malvarma akvo por suferanto de soifo, Tiel estas bona sciigo el lando malproksima. | |
Chapter 26
| Prov | Esperant | 26:1 | Kiel neĝo en somero, kaj kiel pluvo en tempo de rikolto, Tiel ne konvenas honoro por malsaĝulo. | |
| Prov | Esperant | 26:2 | Kiel birdo forleviĝas, kiel hirundo forflugas, Tiel senkaŭza malbeno ne efektiviĝas. | |
| Prov | Esperant | 26:5 | Respondu al malsaĝulo laŭ lia malsaĝeco, Por ke li ne estu saĝulo en siaj propraj okuloj. | |
| Prov | Esperant | 26:6 | Kiu komisias aferon al malsaĝulo, Tiu tranĉas al si la piedojn kaj sin suferigas. | |
| Prov | Esperant | 26:7 | Kiel la kruroj de lamulo pendas peze, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj. | |
| Prov | Esperant | 26:8 | Kiel iu, kiu alligas ŝtonon al ĵetilo, Tiel estas tiu, kiu faras honoron al malsaĝulo. | |
| Prov | Esperant | 26:9 | Kiel dorna kano en la mano de ebriulo, Tiel estas sentenco en la buŝo de malsaĝuloj. | |
| Prov | Esperant | 26:12 | Ĉu vi vidas homon, kiu estas saĝa en siaj okuloj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li. | |
| Prov | Esperant | 26:15 | Maldiligentulo ŝovas sian manon en la poton, Kaj ne volas venigi ĝin al sia buŝo. | |
| Prov | Esperant | 26:17 | Pasanto, kiu sin miksas en malpropran disputon, Estas kiel iu, kiu kaptas hundon je la oreloj. | |
| Prov | Esperant | 26:20 | Kie ne estas ligno, estingiĝas la fajro; Kaj se ne estas kalumnianto, ĉesiĝas malpaco. | |
| Prov | Esperant | 26:21 | Karbo servas por ardaĵo, ligno por fajro, Kaj homo malpacema por provoki malpacon. | |
| Prov | Esperant | 26:22 | La vortoj de kalumnianto estas kiel frandaĵoj, Kaj ili penetras en la profundon de la ventro. | |
| Prov | Esperant | 26:25 | Kiam li ĉarmigas sian voĉon, ne kredu al li; Ĉar sep abomenaĵoj estas en lia koro. | |
Chapter 27
| Prov | Esperant | 27:3 | Peza estas ŝtono, kaj sablo estas ŝarĝo; Sed kolero de malsaĝulo estas pli peza ol ambaŭ. | |
| Prov | Esperant | 27:4 | Kolero estas kruelaĵo, kaj furiozo estas superakvego; Sed kiu sin tenos kontraŭ envio? | |
| Prov | Esperant | 27:9 | Oleo kaj odorfumaĵo ĝojigas la koron, Kaj la konsilo de amiko estas dolĉaĵo por la animo. | |
| Prov | Esperant | 27:10 | Ne forlasu vian amikon kaj la amikon de via patro, Kaj en la domon de via frato ne iru en la tago de via mizero; Pli bona estas najbaro proksima, ol frato malproksima. | |
| Prov | Esperant | 27:11 | Estu saĝa, mia filo, kaj ĝojigu mian koron; Kaj mi havos kion respondi al mia insultanto. | |
| Prov | Esperant | 27:12 | Prudentulo antaŭvidas malbonon, kaj kaŝiĝas; Sed naivuloj antaŭenpaŝas, kaj difektiĝas. | |
| Prov | Esperant | 27:13 | Prenu la veston de tiu, kiu garantiis por aliulo; Kaj pro la fremduloj prenu de li garantiaĵon. | |
| Prov | Esperant | 27:14 | Kiu frue matene benas sian proksimulon per laŭta voĉo, Tiu estos opiniata malbenanto. | |
| Prov | Esperant | 27:18 | Kiu gardas figarbon, tiu manĝos ĝiajn fruktojn; Kaj kiu gardas sian sinjoron, tiu estos honorata. | |
| Prov | Esperant | 27:19 | Kiel en la akvo vizaĝo speguliĝas al vizaĝo, Tiel la koro de homo estas kontraŭ alia koro. | |
| Prov | Esperant | 27:21 | Kiel fandujo por arĝento kaj forno por oro, Tiel estas por homo la buŝo de lia laŭdanto. | |
| Prov | Esperant | 27:22 | Se vi pistos malsaĝulon en pistujo inter griaĵo, Lia malsaĝeco de li ne apartiĝos. | |
Chapter 28
| Prov | Esperant | 28:2 | Kiam lando pekas, ĝi havas multe da estroj; Sed se regas homo prudenta kaj kompetenta, li regas longe. | |
| Prov | Esperant | 28:3 | Homo malriĉa, kiu premas malriĉulojn, Estas kiel pluvo batanta, sed ne dononta panon. | |
| Prov | Esperant | 28:4 | Kiuj forlasis la leĝojn, tiuj laŭdas malvirtulon; Sed la observantoj de la leĝoj indignas kontraŭ li. | |
| Prov | Esperant | 28:5 | Malbonaj homoj ne komprenas justecon; Sed la serĉantoj de la Eternulo komprenas ĉion. | |
| Prov | Esperant | 28:6 | Pli bona estas malriĉulo, kiu iras en sia senkulpeco, Ol homo, kiu iras malĝustan vojon, kvankam li estas riĉa. | |
| Prov | Esperant | 28:7 | Kiu observas la leĝojn, tiu estas filo prudenta; Sed kunulo de malĉastuloj hontigas sian patron. | |
| Prov | Esperant | 28:8 | Kiu pligrandigas sian havon per procentegoj kaj troprofito, Tiu kolektas ĝin por kompatanto de malriĉuloj. | |
| Prov | Esperant | 28:10 | Kiu forlogas virtulojn al vojo malbona, Tiu mem falos en sian foson; Sed la senkulpuloj heredos bonon. | |
| Prov | Esperant | 28:12 | Kiam triumfas virtuloj, estas granda gloro; Sed kiam altiĝas malvirtuloj, tiam homoj sin kaŝas. | |
| Prov | Esperant | 28:13 | Kiu kaŝas siajn pekojn, tiu ne estos feliĉa; Sed kiu ilin konfesas kaj forlasas, tiu estos pardonita. | |
| Prov | Esperant | 28:14 | Bone estas al homo, kiu ĉiam timas; Sed kiu havas malmolan koron, tiu falos en malfeliĉon. | |
| Prov | Esperant | 28:16 | Se reganto estas neprudenta, tiam fariĝas multe da maljustaĵoj; Sed kiu malamas maljustan profiton, tiu longe vivos. | |
| Prov | Esperant | 28:17 | Homo, kies konscienco estas ŝarĝita de mortigo, Kuros al foso; kaj oni lin ne haltigu. | |
| Prov | Esperant | 28:18 | Kiu iras en senpekeco, tiu estos savita; Sed kiu iras malĝustan vojon, tiu subite falos. | |
| Prov | Esperant | 28:19 | Kiu prilaboras sian teron, tiu havos sate da pano; Sed kiu serĉas vantaĵojn, tiu havos plenan malriĉecon. | |
| Prov | Esperant | 28:23 | Kiu faras riproĉojn al homo, tiu poste trovos pli da danko, Ol tiu, kiu flatas per la lango. | |
| Prov | Esperant | 28:24 | Kiu rabas de sia patro kaj patrino, kaj diras: Ĝi ne estas peko, Tiu estas kamarado de mortigisto. | |
| Prov | Esperant | 28:26 | Kiu fidas sin mem, tiu estas malsaĝa; Sed kiu tenas sin prudente, tiu estos savita. | |
| Prov | Esperant | 28:27 | Kiu donas al malriĉulo, tiu ne havos mankon; Sed kiu kovras siajn okulojn, tiu estas multe malbenata. | |
Chapter 29
| Prov | Esperant | 29:2 | Kiam altiĝas virtuloj, la popolo ĝojas; Sed kiam regas malvirtulo, la popolo ĝemas. | |
| Prov | Esperant | 29:3 | Homo, kiu amas saĝon, ĝojigas sian patron; Sed kiu komunikiĝas kun malĉastulinoj, tiu disperdas sian havon. | |
| Prov | Esperant | 29:9 | Se saĝa homo havas juĝan aferon kun homo malsaĝa, Tiam, ĉu li koleras, ĉu li ridas, li ne havas trankvilon. | |
| Prov | Esperant | 29:13 | Malriĉulo kaj procentegisto renkontiĝas; La Eternulo donas lumon al la okuloj de ambaŭ. | |
| Prov | Esperant | 29:15 | Kano kaj instruo donas saĝon; Sed knabo, lasita al si mem, hontigas sian patrinon. | |
| Prov | Esperant | 29:18 | Se ne ekzistas profetaj predikoj, tiam popolo fariĝas sovaĝa; Sed bone estas al tiu, kiu observas la leĝojn. | |
| Prov | Esperant | 29:20 | Ĉu vi vidas homon, kiu tro rapidas kun siaj vortoj? Estas pli da espero por malsaĝulo ol por li. | |
| Prov | Esperant | 29:21 | Se oni de infaneco kutimigas sklavon al dorlotiĝado, Li poste fariĝas neregebla. | |
| Prov | Esperant | 29:24 | Kiu dividas kun ŝtelisto, tiu malamas sian animon; Li aŭdas la ĵuron kaj nenion diras. | |
| Prov | Esperant | 29:25 | Timo antaŭ homoj faligas en reton; Sed kiu fidas la Eternulon, tiu estas ŝirmita. | |
Chapter 30
| Prov | Esperant | 30:1 | Vortoj de Agur, filo de Jake. Profeta parolo de tiu viro al Itiel, al Itiel kaj Ukal. | |
| Prov | Esperant | 30:4 | Kiu leviĝis en la ĉielon, kaj malleviĝis? Kiu kolektis la venton en siajn mankavojn? Kiu ligis la akvon en la veston? Kiu aranĝis ĉiujn limojn de la tero? Kia estas lia nomo? kaj kia estas la nomo de lia filo? Ĉu vi scias? | |
| Prov | Esperant | 30:6 | Ne aldonu al Liaj vortoj, Por ke Li ne punu vin, kaj por ke vi ne aperu mensoganto. | |
| Prov | Esperant | 30:8 | Falsaĵon kaj mensogaĵon forigu de mi; Malriĉecon kaj riĉecon ne donu al mi; Nutru min per tiom da pano, kiom mi bezonas. | |
| Prov | Esperant | 30:9 | Ĉar alie mi eble trosatiĝus kaj neus, kaj dirus: Kiu estas la Eternulo? Aŭ eble mi malriĉiĝus kaj ŝtelus, Kaj malbonuzus la nomon de mia Dio. | |
| Prov | Esperant | 30:10 | Ne kalumniu sklavon antaŭ lia sinjoro, Por ke li ne malbenu vin kaj vi ne fariĝu kulpulo. | |
| Prov | Esperant | 30:12 | Generacio, kiu estas pura en siaj okuloj Kaj tamen ne laviĝis de siaj malpuraĵoj; | |
| Prov | Esperant | 30:14 | Generacio, kies dentoj estas glavoj kaj kies makzeloj estas tranĉiloj, Por formanĝi la malriĉulojn de la tero kaj la mizerulojn inter la homoj. | |
| Prov | Esperant | 30:15 | Hirudo havas du filinojn, kiuj krias: Donu, donu; Ili tri neniam satiĝas. Kvar objektoj ne diras: Sufiĉe: | |
| Prov | Esperant | 30:16 | Ŝeol; senfrukta ventro; la tero ne satiĝas de akvo; kaj la fajro ne diras: Sufiĉe. | |
| Prov | Esperant | 30:17 | Okulon, kiu mokas la patron Kaj malŝatas obeadon al la patrino, Elpikos korvoj ĉe la rivero kaj formanĝos aglidoj. | |
| Prov | Esperant | 30:19 | La vojon de aglo en la aero; La vojon de serpento sur roko; La vojon de ŝipo meze de la maro; Kaj la vojon de viro ĉe virgulino. | |
| Prov | Esperant | 30:20 | Tia estas la vojo de virino adultanta: Ŝi manĝas, viŝas la buŝon, Kaj diras: Mi faris nenian pekon. | |
| Prov | Esperant | 30:23 | Malamatan virinon, kiam ŝi edziniĝis, Kaj sklavinon, kiam ŝi elpelis sian sinjorinon. | |
| Prov | Esperant | 30:32 | Se vi agis malsaĝe pro via fiereco, Kaj se vi intencis malbonon, Tiam metu la manon sur la buŝon. | |
Chapter 31
| Prov | Esperant | 31:4 | Ne al la reĝoj, ho Lemuel, ne al la reĝoj konvenas trinki vinon, Nek al la princoj deziri ebriigaĵojn. | |
| Prov | Esperant | 31:5 | Ĉar drinkinte, ili povas forgesi la leĝojn, Kaj ili malĝustigos la juĝon de ĉiuj prematoj. | |
| Prov | Esperant | 31:15 | Ŝi leviĝas, kiam estas ankoraŭ nokto, Kaj ŝi disdonas manĝon al sia domanaro Kaj porciojn al siaj servantinoj; | |
| Prov | Esperant | 31:16 | Ŝi pensas pri kampo, kaj aĉetas ĝin; Per la enspezoj de sia mano ŝi plantas vinberĝardenon. | |
| Prov | Esperant | 31:18 | Ŝi komprenas, ke ŝia komercado estas bona; Ŝia lumilo ne estingiĝas en la nokto. | |
| Prov | Esperant | 31:20 | Ŝi malfermas sian manon al la malriĉulo Kaj etendas siajn manojn al la senhavulo. | |
| Prov | Esperant | 31:21 | Ŝi ne timas la neĝon por sia domo, Ĉar ŝia tuta domanaro estas vestita per ruĝa teksaĵo. | |
| Prov | Esperant | 31:23 | Ŝia edzo estas konata ĉe la pordego, Kie li sidas kune kun la maljunuloj de la lando. | |
| Prov | Esperant | 31:27 | Ŝi kontrolas la iradon de aferoj en sia domo, Kaj ŝi ne manĝas panon en senlaboreco. | |
| Prov | Esperant | 31:30 | Ĉarmeco estas trompa, kaj beleco estas vantaĵo; Virino, kiu timas la Eternulon, estos glorata. | |