Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
Chapter 1
Isai Esperant 1:1  Vizio de Jesaja, filo de Amoc, kiun li vidis pri Judujo kaj Jerusalem, en la tempo de Uzija, Jotam, Aĥaz, kaj Ĥizkija, reĝoj de Judujo.
Isai Esperant 1:2  Aŭskultu, ho ĉielo, kaj atentu, ho tero, ĉar parolas la Eternulo: Filojn Mi edukis kaj altigis, kaj ili perfidis Min.
Isai Esperant 1:3  Bovo konas sian aĉetinton, kaj azeno la manĝujon de sia mastro; sed Izrael ne konas, Mia popolo ne komprenas.
Isai Esperant 1:4  Ve al la popolo peka, al la gento ŝarĝita de malbonagoj, al la idaro krima, al la filoj pereuloj! ili forlasis la Eternulon, ili malŝatis la Sanktulon de Izrael, ili forturniĝis malantaŭen.
Isai Esperant 1:5  Kion oni ankoraŭ batu en vi, kiuj daŭrigas sian defaladon? la tuta kapo estas malsana, kaj la tuta koro estas senforta.
Isai Esperant 1:6  De la plando de la piedo ĝis la kapo estas en ĝi nenio sendifekta, nur vundoj kaj tuberoj kaj ulceroj pusaj, kiuj ne estas purigitaj, nek ĉirkaŭligitaj, nek moligitaj per oleo.
Isai Esperant 1:7  Via lando estas dezerta, viaj urboj estas forbruligitaj per fajro, vian kampon antaŭ vi formanĝas fremduloj, kaj dezerta ĝi estas, kiel ruinigita de fremduloj.
Isai Esperant 1:8  Kaj restis la filino de Cion kiel tendo en vinberĝardeno, kiel budo sur kukumkampo, kiel urbo sieĝata.
Isai Esperant 1:9  Se la Eternulo Cebaot ne lasus al ni restaĵon, ni fariĝus preskaŭ kiel Sodom, ni similiĝus al Gomora.
Isai Esperant 1:10  Aŭskultu la vortojn de la Eternulo, estroj de Sodom; atentu la instruon de nia Dio, popolo de Gomora!
Isai Esperant 1:11  Por kio Mi bezonas vian multegon da buĉoferoj? diras la Eternulo; Mi trosatiĝis de la bruloferoj de ŝafoj kaj de la sebo de grasigitaj brutoj, kaj la sangon de bovoj kaj ŝafidoj kaj kaproj Mi ne deziras.
Isai Esperant 1:12  Kiam vi venas, por aperi antaŭ Mia vizaĝo, kiu postulas tion de viaj manoj, ke vi paŝu sur Mian korton?
Isai Esperant 1:13  Ne plu alportu hipokritajn donacojn; la incensado estas abomenindaĵo por Mi; monatkomencon, sabaton, kaj kunvokon de kunvenoj Mi ne toleras- krimo kaj sankta kunveno!
Isai Esperant 1:14  Viajn monatkomencojn kaj festojn Mia animo malamas; ili fariĝis por Mi ŝarĝo, tedis al Mi porti ilin.
Isai Esperant 1:15  Kiam vi etendas viajn manojn, Mi kaŝas antaŭ vi Miajn okulojn; eĉ kiam vi multe preĝas, Mi ne aŭskultas; viaj manoj estas plenaj de sango.
Isai Esperant 1:16  Lavu vin, purigu vin; forigu la malbonon de viaj faroj antaŭ Miaj okuloj, ĉesu malbonagi.
Isai Esperant 1:17  Lernu agi bone, celu justecon, helpu prematon, havigu juston al orfo, defendu aferon de vidvino.
Isai Esperant 1:18  Venu, kaj ni faru inter ni juĝan disputon, diras la Eternulo: se viaj pekoj estas sangoruĝaj, ili fariĝos blankaj kiel neĝo; kaj se ili estas kiel skarlato, ili fariĝos kiel lano.
Isai Esperant 1:19  Se vi estos humilaj kaj obeemaj, vi manĝos la bonaĵon de la tero;
Isai Esperant 1:20  sed se vi rifuzos kaj ribelos, glavo vin ekstermos; ĉar tiel diris la buŝo de la Eternulo.
Isai Esperant 1:21  Kiamaniere la fidela urbo fariĝis malĉastulino! ĝi estis plena de justeco, virto en ĝi loĝis, sed nun mortigistoj.
Isai Esperant 1:22  Via arĝento fariĝis skorio, via vino miksiĝis kun akvo.
Isai Esperant 1:23  Viaj estroj estas perfiduloj, kaj kolegoj de ŝtelistoj; ili ĉiuj amas donacojn kaj ĉasas profiton; al orfo ili ne donas juston, kaj la juĝa plendo de vidvino ne atingas ilin.
Isai Esperant 1:24  Pro tio diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, la Potenculo de Izrael: Ho ve, Mi konsolos Min sur Miaj kontraŭuloj, kaj Mi venĝos al Miaj malamikoj.
Isai Esperant 1:25  Kaj Mi remetos Mian manon sur vin, kaj Mi forte purigos vian skorion, kaj Mi eligos vian tutan stanon.
Isai Esperant 1:26  Kaj Mi restarigos viajn juĝistojn, kiel antaŭe, kaj viajn konsilistojn, kiel en la komenco; post tio oni nomos vin urbo de virto, civito fidela.
Isai Esperant 1:27  Cion elaĉetiĝos per justeco, kaj ĝiaj revenintoj per virto.
Isai Esperant 1:28  La krimuloj kaj pekuloj pereos kune, kaj la forlasintoj de la Eternulo ekstermiĝos.
Isai Esperant 1:29  Ĉar ili estos malhonoritaj pro la terebintarboj, kiujn vi amis, kaj vi estos hontigitaj pro la ĝardenoj, kiujn vi elektis.
Isai Esperant 1:30  Ĉar vi estos kiel terebintarbo, kies folioj velkis, kaj kiel ĝardeno, kiu ne havas akvon.
Isai Esperant 1:31  Kaj la fortulo fariĝos kiel stupo, kaj lia laboro kiel fajrero; kaj ambaŭ brulos, kaj neniu estingos.
Chapter 2
Isai Esperant 2:1  Afero, kiun Jesaja, filo de Amoc, vidis vizie pri Judujo kaj Jerusalem.
Isai Esperant 2:2  Iam en la tempo estonta la monto de la domo de la Eternulo staros kiel ĉefo inter la montoj, kaj ĝi estos pli alta ol ĉiuj altaĵoj; kaj fluos al ĝi ĉiuj nacioj.
Isai Esperant 2:3  Kaj iros multaj popoloj, kaj diros: Venu, ni iru supren sur la monton de la Eternulo, al la domo de la Dio de Jakob, por ke Li instruu nin pri Siaj vojoj, kaj ni iru laŭ Lia irejo; ĉar el Cion eliros la instruo, kaj la vorto de la Eternulo el Jerusalem.
Isai Esperant 2:4  Kaj Li juĝos inter la nacioj, kaj Li decidos pri multaj popoloj; kaj ili forĝos el siaj glavoj plugilojn kaj el siaj lancoj rikoltilojn; ne levos nacio glavon kontraŭ nacion, kaj oni ne plu lernos militon.
Isai Esperant 2:5  Ho domo de Jakob, venu, kaj ni iru en la lumo de la Eternulo.
Isai Esperant 2:6  Sed Vi forlasis Vian popolon, la domon de Jakob, ĉar ili pli pleniĝis ol antaŭe kaj ili sorĉas kiel la Filiŝtoj kaj aliĝis al infanoj de aligentuloj.
Isai Esperant 2:7  Kaj ilia lando pleniĝis de arĝento kaj oro, kaj senfinaj estas iliaj trezoroj; kaj ilia lando pleniĝis de ĉevaloj, kaj sennombraj estas iliaj ĉaroj.
Isai Esperant 2:8  Kaj ilia lando pleniĝis de idoloj; ili adorkliniĝas al la faritaĵo de siaj manoj, al tio, kion faris iliaj fingroj.
Isai Esperant 2:9  Kaj kliniĝis la homo, kaj malaltiĝis la viro; kaj Vi ne pardonos ilin.
Isai Esperant 2:10  Eniru en rokon kaj kaŝu vin en la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ la majesto de Lia grandeco.
Isai Esperant 2:11  La fieraj okuloj de homo malleviĝos, kaj la altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
Isai Esperant 2:12  Ĉar la tago de la Eternulo Cebaot estos super ĉio malhumila kaj alta kaj super ĉio aroganta, kiu estos malaltigita;
Isai Esperant 2:13  kaj super ĉiuj cedroj de Lebanon, la altaj kaj malhumilaj, kaj super ĉiuj kverkoj de Baŝan;
Isai Esperant 2:14  kaj super ĉiuj altaj montoj, kaj super ĉiuj leviĝintaj montetoj;
Isai Esperant 2:15  kaj super ĉiu alta turo, kaj super ĉiu fortikigita muro;
Isai Esperant 2:16  kaj super ĉiuj ŝipoj de Tarŝiŝ, kaj super ĉiuj belaspektaĵoj.
Isai Esperant 2:17  Kaj humiligita estos la fiereco de homo, kaj altaj homoj estos malaltigitaj; nur la Eternulo sola estos alta en tiu tago.
Isai Esperant 2:19  Kaj oni iros en la kavernojn de la rokoj kaj en la fendojn de la tero, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron.
Isai Esperant 2:20  En tiu tago la homo ĵetos al la talpoj kaj vespertoj siajn arĝentajn kaj orajn idolojn, kiujn li faris al si por adorado;
Isai Esperant 2:21  por eniri en kavernojn de rokoj kaj en fendojn de ŝtonegoj, pro timo antaŭ la Eternulo kaj antaŭ Lia majesta grandeco, kiam Li leviĝos, por ĵeti teruron sur la teron.
Isai Esperant 2:22  Ĉesu zorgi pri homo, kies animo estas en liaj nazotruoj; ĉar kion li valoras?
Chapter 3
Isai Esperant 3:1  Ĉar jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, forprenos de Jerusalem kaj de Judujo la apogon kaj forton, ĉian apogon de pano kaj ĉian apogon de akvo;
Isai Esperant 3:2  heroon kaj militiston, juĝiston kaj profeton, aŭguriston kaj plejaĝulon,
Isai Esperant 3:3  kvindekestron kaj eminentulon, konsiliston, majstron, kaj lertan sorĉiston.
Isai Esperant 3:4  Kaj junulojn Mi faros iliaj estroj, kaj petoluloj regos ilin.
Isai Esperant 3:5  Kaj premos la popolo ĉiu la alian kaj ĉiu sian proksimulon; junulo estos aroganta kontraŭ maljunulo, kaj senvalorulo antaŭ eminentulo.
Isai Esperant 3:6  Homo ekkaptos sian fraton en la domo de sia patro, dirante: Vi havas veston, estu do nia estro, kaj ĉi tiu ruino estu sub via mano.
Isai Esperant 3:7  Sed ĉi tiu laŭte protestos, dirante: Mi ne volas esti kuracanto; nek panon nek veston mi havas en mia domo; ne faru min estro de la popolo.
Isai Esperant 3:8  Ĉar malfortiĝis Jerusalem, kaj Judujo falis; ĉar iliaj paroloj kaj iliaj faroj estas kontraŭ la Eternulo kaj ofendas la okulojn de Lia majesto.
Isai Esperant 3:9  La signoj de iliaj vizaĝoj atestis kontraŭ ili, kaj sian pekon, simile al la Sodomanoj, ili proklamas, ne kaŝas. Ve al iliaj animoj! ĉar ili mem repagis al si malbonon.
Isai Esperant 3:10  Parolu pri la justulo, ke estas bone al li; ĉar ili manĝas la fruktojn de siaj faroj.
Isai Esperant 3:11  Ve al la malbona malvirtulo! ĉar la faroj de liaj manoj estos repagitaj al li.
Isai Esperant 3:12  Mian popolon premas infanoj, kaj virinoj regas ĝin. Mia popolo! viaj gvidantoj erarigas vin kaj ruinigas la vojon de via irado.
Isai Esperant 3:13  La Eternulo stariĝis, por juĝi; Li staras, por juĝi popolojn.
Isai Esperant 3:14  La Eternulo faros juĝan proceson kontraŭ la plejaĝuloj de Lia popolo kaj kontraŭ ĝiaj estroj: Vi ruinigis la vinberĝardenon; havo, kiun vi rabis de malriĉuloj, estas en viaj domoj.
Isai Esperant 3:15  Kial vi premas Mian popolon kaj ofendas la malriĉulojn? diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
Isai Esperant 3:16  Kaj la Eternulo diras: Pro tio, ke la filinoj de Cion fieriĝis, kaj iras kun etendita kolo kaj kun malmodesta rigardo, iras kaj koketas, kaj tintas per ĉenetoj sur la piedoj:
Isai Esperant 3:17  la Sinjoro senharigos la verton de la filinoj de Cion, kaj la Eternulo nudigos ilian hontindaĵon.
Isai Esperant 3:18  En tiu tago la Sinjoro forigos la ornamon de la ĉenetoj kaj la steletojn kaj la lunetojn,
Isai Esperant 3:19  la orelringojn, la ĉenetojn kaj la ĉirkaŭligojn,
Isai Esperant 3:20  la brilaĵetojn kaj la bukojn kaj la laĉojn kaj la parfumujojn kaj la talismanojn,
Isai Esperant 3:22  la multekostajn vestojn kaj la mantelojn kaj la vualojn kaj la saketojn,
Isai Esperant 3:23  la spegulojn kaj la delikatajn ŝtofojn kaj la kapornamojn kaj la kaptukojn.
Isai Esperant 3:24  Kaj anstataŭ bonodoro estos malbonodoro, kaj anstataŭ zono estos ŝnuro, kaj anstataŭ krispaj haroj estos kalvo, kaj anstataŭ eleganta mantelo estos sako, anstataŭ beleco estos brulmakuloj.
Isai Esperant 3:25  Viaj viroj falos de glavo, kaj viaj fortuloj en la milito.
Isai Esperant 3:26  Kaj ĝiaj pordegoj ploros kaj funebros, kaj mizere ĝi sidos sur la tero.
Chapter 4
Isai Esperant 4:1  En tiu tago ekkaptos sep virinoj unu viron, kaj diros: Ni manĝados nian panon, kaj ni portados niajn vestojn; nur permesu al ni porti vian nomon, forigu de ni nian malhonoron.
Isai Esperant 4:2  En tiu tago la markoto de la Eternulo estos belo kaj honoro, kaj la frukto de la tero estos majesto kaj ornamo por la savitaĵo de Izrael.
Isai Esperant 4:3  Kaj la restintoj en Cion kaj la reteniĝintoj en Jerusalem estos nomataj sanktuloj, ĉiuj, al kiuj la sorto lasis vivon en Jerusalem,
Isai Esperant 4:4  se la Sinjoro forlavos la malpuraĵon de la filinoj de Cion, kaj forigos el Jerusalem la sangon, kiu estas interne de ĝi, per la spirito de juĝo kaj per la spirito de fajro.
Isai Esperant 4:5  Kaj super ĉiu loko de la monto Cion kaj super ĉiuj ĝiaj kunvenejoj la Eternulo kreos nubon kaj fumon por la tago kaj flamon de brulanta fajro por la nokto; super ĉio honora estos ŝirmo.
Isai Esperant 4:6  Kaj estos tendo, por ombri kontraŭ la varmegeco de la tago, kaj por rifuĝigi kaj ŝirmi kontraŭ malbona vetero kaj pluvo.
Chapter 5
Isai Esperant 5:1  Mi kantos al mia amato la kanton de mia amiko pri lia vinberĝardeno. Vinberĝardenon havis mia amiko sur grasa altaĵo;
Isai Esperant 5:2  kaj li ĉirkaŭfosis ĝin, senŝtonigis ĝin, kaj plantis en ĝi plej bonspecajn vinberbranĉojn; kaj li konstruis turon meze de ĝi, kaj ankaŭ vinpremejon li elhakis en ĝi; kaj li esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, sed ĝi donis senvalorajn berojn.
Isai Esperant 5:3  Nun, ho loĝantoj de Jerusalem kaj Judujo, juĝu do inter mi kaj mia vinberĝardeno.
Isai Esperant 5:4  Kion oni povas ankoraŭ fari al mia vinberĝardeno, kion mi ne faris por ĝi? kial mi esperis, ke ĝi donos bonajn vinberojn, kaj ĝi tamen donis berojn senvalorajn?
Isai Esperant 5:5  Nun mi sciigos al vi, kion mi faros al mia vinberĝardeno: forigita estos ĝia barilo, kaj ĝi estos ruinigata, ĝiaj muroj estos disĵetitaj, kaj ĝi estos piedpremata.
Isai Esperant 5:6  Mi lasos ĝin dezerta, ĝi ne estos pritranĉata nek prifosata, kaj elkreskos en ĝi dornoj kaj pikarbustoj; kaj al la nuboj mi ordonos, ke ili ne verŝu sur ĝin pluvon.
Isai Esperant 5:7  La vinberĝardeno de la Eternulo Cebaot estas la domo de Izrael, kaj la viroj de Jehuda estas Lia plej amata plantaĵo; kaj Li esperis justecon, sed montriĝis malnoblaĵo-bonagojn, sed montriĝis kriindaĵo.
Isai Esperant 5:8  Ve al vi, kiuj aligas domon al domo, kampon al kampo, ĝis restas jam nenia loko, por ke vi solaj posedu la landon!
Isai Esperant 5:9  En miaj oreloj estas la vortoj de la Eternulo Cebaot: Multaj domoj fariĝos dezertaj, grandaj kaj bonaj estos sen loĝantoj.
Isai Esperant 5:10  Ĉar dek parceloj da vinberĝardeno donos nur unu bat�on, kaj ĥomero da semoj donos nur unu efon.
Isai Esperant 5:11  Ve al tiuj, kiuj leviĝas frue matene, por fordoni sin al drinkado, sidas malfrue nokte, por varmegigi sin per vino!
Isai Esperant 5:12  Harpo, psaltero, tamburino, fluto, kaj vino estas en iliaj festenoj; sed la verkon de la Eternulo ili ne rigardas, kaj la faron de Liaj manoj ili ne vidas.
Isai Esperant 5:13  Tial mia popolo estas forkondukita en malliberecon pro nekomprenado, kaj ĝiaj eminentuloj konsumiĝis de malsato, kaj ĝia popolamaso senfortiĝis de soifo.
Isai Esperant 5:14  Pro tio Ŝeol larĝigis sian internon kaj eksterordinare malfermis sian faŭkon; kaj malleviĝos tien ĝia gloro kaj ĝia amaso kaj ĝia bruantaro kaj ĝia gajularo.
Isai Esperant 5:15  Kliniĝos homo kaj malaltiĝos viro, kaj la okuloj de fieruloj humiliĝos.
Isai Esperant 5:16  Sed la Eternulo Cebaot altiĝos en la juĝo, kaj la sankta Dio estos sankta en la justeco.
Isai Esperant 5:17  Tiam la ŝafidoj paŝtiĝos en bona ordo, kaj fremduloj manĝos tion, kio restos de la fortuloj.
Isai Esperant 5:18  Ve al tiuj, kiuj altiras malbonagon per ŝnuroj de vanteco kaj pekon kvazaŭ per ĉenoj de ĉaroj;
Isai Esperant 5:19  al tiuj, kiuj diras: Li rapidu, Li akcelu Sian faron, por ke ni vidu; la plano de la Sanktulo de Izrael alproksimiĝu kaj venu, por ke ni ĝin ekkonu!
Isai Esperant 5:20  Ve al tiuj, kiuj la malbonon nomas bono kaj la bonon malbono, kiuj mallumon faras lumo kaj la lumon mallumo, kiuj maldolĉon faras dolĉo kaj la dolĉon maldolĉo!
Isai Esperant 5:21  Ve al tiuj, kiuj estas saĝuloj en siaj okuloj kaj antaŭ si mem estas kompetentuloj!
Isai Esperant 5:22  Ve al tiuj, kiuj estas herooj, por trinki vinon, kaj bravuloj, por miksi ebriigaĵon,
Isai Esperant 5:23  kiuj pravigas malvirtulon pro subaĉeto, kaj de pravulo forprenas lian pravecon!
Isai Esperant 5:24  Pro tio, kiel la lango de fajro formanĝas pajlon kaj la flamo ekstermas fojnon, tiel ilia radiko fariĝos nutraĵo, kaj ilia floro suprenflugos kiel polvo; ĉar ili malŝatis la instruon de la Eternulo Cebaot, kaj la vortojn de la Sanktulo de Izrael ili malestimis.
Isai Esperant 5:25  Pro tio ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, kaj Li etendis Sian manon kontraŭ ĝin kaj frapis ĝin; kaj ektremis la montoj, kaj la kadavroj de la popolo estas kiel koto sur la stratoj; kaj malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
Isai Esperant 5:26  Kaj Li levos signon por la popoloj malproksimaj, kaj alvokos tian popolon de la ekstremaĵo de la tero, kaj ĝi venos rapide kaj facile.
Isai Esperant 5:27  Ne estos en tiu popolo laculo nek senfortulo, ĝi ne dormos nek dormetos, ne deliberiĝos la zono de ĝia lumbo, kaj ne disŝiriĝos rimeno de ĝia ŝuo.
Isai Esperant 5:28  Ĝiaj sagoj estas akraj, kaj ĉiuj ĝiaj pafarkoj estas streĉitaj; la hufoj de ĝiaj ĉevaloj estas kiel granito, kaj la radoj de ĝiaj ĉaroj kiel ventego.
Isai Esperant 5:29  Ĝia blekado estas simila al la leona; ĝi krias, kiel leonidoj; ĝi ekbruas, kaj ekkaptas la rabakiron kaj forportas, kaj neniu savas.
Isai Esperant 5:30  Kaj ĝi blekegos super li en tiu tago simile al la bruo de la maro; kiam oni rigardos la teron, tie estos mallumo kaj mizero, kaj la lumo malaperos el la ĉielo.
Chapter 6
Isai Esperant 6:1  En la jaro de la morto de la reĝo Uzija mi vidis la Sinjoron, sidantan sur alta kaj levita trono, kaj Liaj baskoj plenigis la templon.
Isai Esperant 6:2  Serafoj staris supre de Li; ĉiu havis po ses flugiloj; per du li kovris sian vizaĝon, per du li kovris siajn piedojn, kaj per du li flugis.
Isai Esperant 6:3  Kaj unu vokadis al alia, kaj diris: Sankta, sankta, sankta estas la Eternulo Cebaot, la tuta tero estas plena de Lia gloro.
Isai Esperant 6:4  Ekŝanceliĝis de la vokanta voĉo la kolonoj de la pordo, kaj la domo pleniĝis de fumo.
Isai Esperant 6:5  Kaj mi diris: Ve al mi! ĉar mi pereis; ĉar mi estas homo kun malpura buŝo, kaj mi loĝas inter popolo malpurbuŝa, kaj la Reĝon, la Eternulon Cebaot, vidis miaj okuloj.
Isai Esperant 6:6  Tiam alflugis al mi unu el la serafoj, havante en la mano ardantan karbon, kiun li per prenilo prenis de la altaro,
Isai Esperant 6:7  kaj li ektuŝis mian buŝon, kaj diris: Jen ĉi tio ektuŝis vian buŝon, kaj foriĝis via malpieco, kaj via peko estas pardonita.
Isai Esperant 6:8  Kaj mi ekaŭdis la voĉon de la Sinjoro, kiu diris: Kiun Mi sendos, kaj kiu iros por ni? Kaj mi diris: Jen mi estas, sendu min.
Isai Esperant 6:9  Tiam Li diris: Iru kaj diru al tiu popolo: Vi aŭdos, sed ne komprenos; vi vidos, sed ne rimarkos.
Isai Esperant 6:10  Sensentigu la koron de tiu popolo, kaj ĝiajn orelojn surdigu, kaj ĝiajn okulojn blindigu, por ke ĝi ne vidu per siaj okuloj, kaj por ke ĝi ne aŭdu per siaj oreloj, por ke ĝi ne komprenu per sia koro, por ke ĝi ne konvertiĝu kaj ne saniĝu.
Isai Esperant 6:11  Mi diris: Ĝis kiam, ho Sinjoro? Kaj Li respondis: Ĝis malpleniĝos la urboj pro nehavado de loĝantoj kaj la domoj pro nehavado de homoj, kaj ĝis la tero tute dezertiĝos.
Isai Esperant 6:12  Kaj la Eternulo forigos la homojn, kaj granda estos la forlasiteco en la lando.
Isai Esperant 6:13  Se restos en ĝi dekono, ĝi ankaŭ ekstermiĝos, sed kiel terebintarbo aŭ kverko, de kiuj post la dehako restas ankoraŭ radiko; sankta semo estos ĝia radiko.
Chapter 7
Isai Esperant 7:1  En la tempo de Aĥaz, filo de Jotam, filo de Uzija, reĝo de Judujo, eliris Recin, reĝo de Sirio, kaj Pekaĥ, filo de Remalja, reĝo de Izrael, kontraŭ Jerusalemon, por militi kontraŭ ĝi; sed ili ne povis konkeri ĝin.
Isai Esperant 7:2  Oni raportis al la domo de David, dirante: La Sirianoj stariĝis tendare en la lando de Efraim. Tiam ektremis lia koro kaj la koro de lia popolo, kiel la arboj de arbaro tremas de vento.
Isai Esperant 7:3  Sed la Eternulo diris al Jesaja: Iru renkonte al Aĥaz, vi kaj via filo Ŝear-Jaŝub, al la fino de la akvotubo de la supra lageto, ĉe la vojo al la kampo de fulistoj,
Isai Esperant 7:4  kaj diru al li: Gardu vin, kaj estu trankvila; ne timu, kaj via koro ne senkuraĝiĝu pro la du fumantaj brulŝtipoj, pro la furiozo de Recin kun la Sirianoj kaj de la filo de Remalja.
Isai Esperant 7:5  La Sirianoj, kun Efraim kaj kun la filo de Remalja, havas malbonan intencon kontraŭ vi, kaj diras:
Isai Esperant 7:6  Ni iru kontraŭ Judujon, ni malgrandigu ĝin, malkovru ĝin por ni, kaj ni starigu kiel reĝon super ĝi la filon de Tabeel.
Isai Esperant 7:7  Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Tio ne plenumiĝos, kaj tio ne estos.
Isai Esperant 7:8  Ĉar la kapo de Sirio estas Damasko, kaj la kapo de Damasko estas Recin, kaj post sesdek kvin jaroj Efraim ĉesos esti popolo.
Isai Esperant 7:9  Kaj la kapo de Efraim estas Samario, kaj la kapo de Samario estas la filo de Remalja. Se vi ne kredas, vi ne estas fidelaj.
Isai Esperant 7:11  Petu por vi signon de la Eternulo, via Dio, ĉu profunde malsupre, ĉu alte supre.
Isai Esperant 7:12  Sed Aĥaz diris: Mi ne petos, kaj mi ne incitos la Eternulon.
Isai Esperant 7:13  Kaj li diris: Aŭskultu, domo de David: ĉu ne sufiĉas al vi ĉagreni homojn, ke vi ĉagrenas eĉ mian Dion?
Isai Esperant 7:14  Tial la Sinjoro mem donos al vi signon: jen virgulino gravediĝis, kaj ŝi naskos filon, kaj ŝi donos al li la nomon Emanuel.
Isai Esperant 7:15  Buteron kaj mielon li manĝos, ĝis li povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon.
Isai Esperant 7:16  Sed antaŭ ol la knabo povoscios forpuŝi malbonon kaj elekti bonon, estos forlasita tiu lando, kiun vi timas pro ĝiaj du reĝoj.
Isai Esperant 7:17  La Eternulo venigos sur vin kaj sur vian popolon kaj sur la domon de via patro tiajn tagojn, kiuj ne venis de post la tempo, kiam Efraim defalis de Jehuda; Li venigos la reĝon de Asirio.
Isai Esperant 7:18  En tiu tago la Eternulo alvokos la muŝojn de la randoj de la lagoj de Egiptujo kaj la abelojn de la lando Asiria;
Isai Esperant 7:19  kaj ili venos kaj sidiĝos ĉiuj en la dezertigitaj valoj kaj en la fendoj de la rokoj kaj sur ĉiuj arbustoj kaj sur ĉiuj pikarbetaĵoj.
Isai Esperant 7:20  En tiu tempo la Eternulo razos per dungita razilo, per la transriveranoj, per la reĝo de Asirio, la kapon kaj la harojn de la piedoj, kaj forigos eĉ la barbon.
Isai Esperant 7:21  En tiu tempo homo nutros junan bovinon kaj du ŝafojn;
Isai Esperant 7:22  kaj pro la abundo de lakto li manĝos buteron; ĉar buteron kaj lakton manĝos ĉiu, kiu restos en la lando.
Isai Esperant 7:23  En tiu tempo ĉiu loko, kie estis mil vinberbranĉoj, havantaj la prezon de mil arĝentaj moneroj, kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj.
Isai Esperant 7:24  Kun sagoj kaj pafarkoj oni venos tien, ĉar la tuta lando kovriĝos per dornoj kaj pikarbustoj.
Isai Esperant 7:25  Kaj sur ĉiujn montojn, kiujn oni prilaboradis per pioĉoj, oni ne povos supreniri pro timo antaŭ la dornoj kaj pikarbustoj; oni sendos tien bovojn, oni irigos tien ŝafojn.
Chapter 8
Isai Esperant 8:1  Kaj la Eternulo diris al mi: Prenu al vi grandan skribtabulon, kaj skribu sur ĝi per homa skribilo: Rapidu akiri, baldaŭ rabado.
Isai Esperant 8:2  Kaj mi prenis al mi du fidindajn atestantojn: la pastron Urija, kaj Zeĥarjan, filon de Jebereĥja.
Isai Esperant 8:3  Kaj mi iris al la profetino, kaj ŝi gravediĝis kaj naskis filon. Kaj la Eternulo diris al mi: Donu al li la nomon: Rapidu-Akiri-Baldaŭ-Rabado.
Isai Esperant 8:4  Ĉar antaŭ ol la knabo povoscios voki: Mia patro, kaj Mia patrino, la riĉaĵon de Damasko kaj la rabakiron de Samario oni portos antaŭ la reĝo de Asirio.
Isai Esperant 8:6  Pro tio, ke ĉi tiu popolo malŝatis la akvon de Ŝiloaĥ, kiu fluas kviete, kaj ĝojas pro Recin kaj pro la filo de Remalja:
Isai Esperant 8:7  pro tio la Sinjoro jen venigos sur ilin la akvon de la Rivero, la forta kaj granda, la reĝon de Asirio kaj lian tutan gloron; kaj ĝi leviĝos super ĉiujn siajn kuŝujojn kaj iros super ĉiujn siajn bordojn.
Isai Esperant 8:8  Kaj ĝi enpenetros en Judujon, inundos, leviĝos, kaj atingos ĝis la kolo; kaj ĝi etendos siajn flugilojn kaj plenigos vian tutan landon, ho Emanuel.
Isai Esperant 8:9  Koleru, ho popoloj, tamen vi ektimos; atentu, vi ĉiuj en la malproksimaj landoj; armu vin, sed vi ektimos; armu vin, sed vi ektimos.
Isai Esperant 8:10  Pripensu entreprenon, sed ĝi neniiĝos; parolu vortojn, sed ili ne plenumiĝos, ĉar kun ni estas Dio.
Isai Esperant 8:11  Ĉar tiel diris al mi la Eternulo, tenante la manon sur mi, kaj Li instruis al mi, ke mi ne iru la vojon de tiu popolo, kaj Li diris:
Isai Esperant 8:12  Ne nomu konspiro ĉion tion, kion tiu popolo nomas konspiro; kaj tion, kion ĝi timas, ne timu, kaj tio vin ne teruru.
Isai Esperant 8:13  La Eternulo Cebaot estu por vi sankta; Lin vi timu, kaj Li estu por vi terura.
Isai Esperant 8:14  Li estos sanktaĵo kaj ŝtono de falpuŝiĝo kaj roko de alfrapiĝo por la du domoj de Izrael, kaptilo kaj falilo por la loĝantoj de Jerusalem.
Isai Esperant 8:15  Kaj multaj falpuŝiĝos, kaj falos kaj rompiĝos, kaj enretiĝos kaj kaptiĝos.
Isai Esperant 8:16  Ligu la ateston, sigelu la leĝon ĉe Miaj lernantoj.
Isai Esperant 8:17  Kaj mi atendas la Eternulon, kiu kaŝis Sian vizaĝon antaŭ la domo de Jakob, kaj mi esperas al Li.
Isai Esperant 8:18  Jen, mi kaj la infanoj, kiujn la Eternulo donis al mi, estas kiel signoj kaj atentigiloj en Izrael de la Eternulo Cebaot, kiu loĝas sur la monto Cion.
Isai Esperant 8:19  Kaj se oni diros al vi: Demandu la antaŭdiristojn kaj la sorĉistojn, la flustristojn kaj la murmuretistojn, ĉar popolo ja demandas sian Dion, per la mortintoj por la vivantoj:
Isai Esperant 8:20  tiam al la instruo kaj al la atesto! se ili ne diros konforme al tio, ili ne havos matenan ĉielruĝon.
Isai Esperant 8:21  Ili irados sur ĝi premataj kaj malsataj; kaj kiam ili estos malsataj, ili koleros kaj insultos sian reĝon kaj sian Dion, kaj rigardos supren.
Isai Esperant 8:22  Kaj la teron ili rigardos, kaj ili vidos mizeron kaj mallumon, premantan mallumon, kaj en la mallumon ili estos puŝataj.
Chapter 9
Isai Esperant 9:1  Sed ne restos la mallumo super tiuj, kiuj estas premataj: kiel la antaŭa tempo humiligis la landon de Zebulun kaj la landon de Naftali, la sekvonta tempo glorigos la apudmaran vojon, la transan flankon de Jordan, la Galileon de la nacioj.
Isai Esperant 9:2  Popolo, kiu iris en mallumo, ekvidis grandan lumon; super homoj, sidantaj en lando de morta ombro, ekbrilis lumo.
Isai Esperant 9:3  Vi multigis la popolon, Vi grandigis ĝian ĝojon; ili ĝojas antaŭ Vi, kiel oni ĝojas dum la rikolto, kiel oni ĝojas ĉe dividado de rabakiro.
Isai Esperant 9:4  Ĉar la jugon de ilia ŝarĝo, la kanon de ilia ŝultro, kaj la bastonon de ilia premanto Vi rompis, kiel en la tempo de Midjan.
Isai Esperant 9:5  Ĉar ĉiu armaĵo de tiuj, kiuj sin brue armis, kaj la vestoj, kiuj ruliĝis en sango, estos forbruligitaj, ekstermitaj per fajro.
Isai Esperant 9:6  Ĉar infano naskiĝis al ni, filo estas donita al ni, kaj la regado estos sur lia ŝultro, kaj lia nomo estos: Mirinda, Konsilisto, Potenculo, Patro de Eterneco, Princo de Paco;
Isai Esperant 9:7  por pligrandigi la regadon kaj por paco senfina sur la trono de David kaj en lia regno, por fortikigi ĝin kaj fortigi ĝin per justeco kaj vero de nun ĝis eterne. La fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
Isai Esperant 9:8  Vorton sendis la Sinjoro al Jakob, kaj ĝi falis en Izrael.
Isai Esperant 9:9  Tion sciu la tuta popolo, Efraim kaj la loĝantoj de Samario, kiuj diras kun fiereco kaj kun malhumila koro:
Isai Esperant 9:10  Brikoj falis, sed el hakitaj ŝtonoj ni konstruos; sikomoroj estas dishakitaj, sed ni anstataŭigos ilin per cedroj.
Isai Esperant 9:11  La Eternulo fortigos kontraŭ ili la malamikojn de Recin, kaj liajn kontraŭulojn Li ekscitos,
Isai Esperant 9:12  la Sirianojn de antaŭe kaj la Filiŝtojn de malantaŭe; kaj ili formanĝos Izraelon per la tuta buŝo. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne kvietiĝis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
Isai Esperant 9:13  Sed la popolo ne turnas sin al Tiu, kiu ĝin batas, kaj la Eternulon Cebaot ili ne serĉas.
Isai Esperant 9:14  Tial la Eternulo dehakos ĉe Izrael la kapon kaj la voston, branĉon kaj kanon, en unu tago.
Isai Esperant 9:15  Maljunulo kaj eminentulo estas la kapo; kaj profeto, kiu instruas malveraĵon, estas la vosto.
Isai Esperant 9:16  La gvidantoj de tiu popolo erarigas, kaj la gvidatoj pereos.
Isai Esperant 9:17  Tial la Sinjoro ne ĝojos pro iliaj junuloj, kaj iliajn orfojn kaj vidvinojn Li ne kompatos; ĉar ĉiuj estas hipokrituloj kaj malbonaguloj, kaj ĉiu buŝo parolas malnoblaĵon. Malgraŭ ĉio ĉi tio ne kvietiĝis Lia kolero, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
Isai Esperant 9:18  Ĉar la malbonageco ekbrulis kiel fajro, dornojn kaj pikarbustojn ĝi formanĝas, ĝi brulas en densejo de arbaro, kaj leviĝas kolonoj da fumo.
Isai Esperant 9:19  De la kolero de la Eternulo Cebaot ekbrulis la tero, kaj la popolo fariĝis manĝaĵo por la fajro; neniu kompatas sian fraton.
Isai Esperant 9:20  Oni tranĉas dekstre kaj restas malsataj, oni manĝas maldekstre kaj ne satiĝas; ĉiu manĝas la karnon de sia brako.
Isai Esperant 9:21  Manase estas kontraŭ Efraim, kaj Efraim kontraŭ Manase, ambaŭ kune kontraŭ Jehuda. Malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
Chapter 10
Isai Esperant 10:1  Ve al la leĝdonantoj, kiuj starigas maljustajn leĝojn, kaj al tiuj, kiuj skribas maljustajn verdiktojn,
Isai Esperant 10:2  por forpuŝi malriĉulojn de la leĝo kaj forrabi la justecon de senhavuloj de Mia popolo, por ke la vidvinoj fariĝu ilia rabakiro, kaj por prirabi la orfojn!
Isai Esperant 10:3  Sed kion vi faros en la tago de puno kaj de pereo, kiu venos de malproksime? al kiu vi kuros, por serĉi helpon? kaj kie vi lasos vian honoron,
Isai Esperant 10:4  por ne fleksiĝi inter la kaptitoj kaj ne fali inter la mortigitoj? Malgraŭ ĉio ĉi tio Lia kolero ne kvietiĝis, kaj Lia brako estas ankoraŭ etendita.
Isai Esperant 10:5  Ve al la Asiriano, la vergo de Mia kolero! la bastono en iliaj manoj estas Mia indigno.
Isai Esperant 10:6  Kontraŭ popolon hipokritan Mi lin sendos, kaj pri la popolo de Mia kolero Mi donos al li ordonon, ke li prenu militakiron, ke li rabu rabaĵon, kaj ke li piedpremu ĝin kiel koton sur la stratoj.
Isai Esperant 10:7  Sed li ne tiel tion komprenas, kaj lia koro ne tiel intencas; li intencas ekstermi kaj dispremi ne malmulte da popoloj;
Isai Esperant 10:8  ĉar li diras: Ĉu miaj princoj ĉiuj ne estas reĝoj?
Isai Esperant 10:9  Ĉu Kalno ne estas kiel Karkemiŝ? ĉu Ĥamat ne estas kiel Arpad? ĉu Samario ne estas kiel Damasko?
Isai Esperant 10:10  Ĉar mia mano trafis la regnojn idolistajn, kies idoloj estas pli multaj ol en Jerusalem kaj en Samario,
Isai Esperant 10:11  tial, kiel mi agis kun Samario kaj ĝiaj idoloj, tiel mi agos kun Jerusalem kaj ĝiaj idoloj.
Isai Esperant 10:12  Sed kiam la Sinjoro plenumos Sian tutan faron sur la monto Cion kaj en Jerusalem, Mi rememoros la frukton de la malhumila reĝo de Asirio kaj la majeston de liaj arogantaj okuloj;
Isai Esperant 10:13  ĉar li diris: Mi tion faris per la forto de mia mano kaj per mia saĝeco, ĉar mi estas saĝa; mi forigis la limojn de la popoloj, rabis iliajn provizojn, kaj mi deĵetis kiel potenculo la sidantojn;
Isai Esperant 10:14  kaj mia mano trovis la riĉaĵon de la popoloj kiel neston; kaj kiel oni enkolektas forlasitajn ovojn, mi enkolektis la tutan teron; kaj neniu movis flugilon, malfermis la buŝon, nek krietis.
Isai Esperant 10:15  Ĉu povas hakilo fanfaroni antaŭ tiu, kiu hakas per ĝi? ĉu povas segilo fieri antaŭ tiu, kiu ĝin tiras? kvazaŭ vergo svingus tiun, kiu ĝin levas! kvazaŭ bastono levus tiun, kiu ne estas el ligno!
Isai Esperant 10:16  Tial la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, venigos malgrasecon sur liajn grasulojn, kaj sub lia gloro ekbrulos fajro, kiel flamo.
Isai Esperant 10:17  Kaj la lumo de Izrael fariĝos fajro, kaj lia Sanktulo fariĝos flamo; kaj ĝi forbruligos kaj ekstermos liajn pikarbustojn kaj dornojn en unu tago,
Isai Esperant 10:18  kaj ekstermos la majeston de lia arbaro kaj de lia fruktoĝardeno, de la animo ĝis la karno; kaj li fariĝos kiel senfortigita kadukulo.
Isai Esperant 10:19  La restaĵo de la arboj de lia arbaro estos malgrandnombra, kaj knabo povos ilin registri.
Isai Esperant 10:20  En tiu tago la restintoj de Izrael kaj la savitoj de la domo de Jakob ne plu fidos sian batanton, sed fidos fidele la Eternulon, la Sanktulon de Izrael.
Isai Esperant 10:21  Konvertiĝos la restintoj, la restintoj de Jakob, al la Dio potenca.
Isai Esperant 10:22  Ĉar se via popolo, ho Izrael, eĉ estos kiel la apudmara sablo, nur la restintoj konvertiĝos; ĉar estas decidita ekstermo per inunda justeco.
Isai Esperant 10:23  Ĉar deciditan ekstermon la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, faros en la tuta lando.
Isai Esperant 10:24  Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Ne timu la Asirianon, ho Mia popolo, kiu loĝas en Cion; per vergo li vin frapos, kaj sian bastonon li levos kontraŭ vin, kiel la Egiptoj;
Isai Esperant 10:25  ĉar ankoraŭ tre malmulte daŭros, kaj finiĝos la kolero kaj Mia furiozo pro iliaj malbonagoj;
Isai Esperant 10:26  kaj la Eternulo Cebaot aperigos vipon super li, kiel Li frapis la Midjanidojn ĉe la roko Oreb kaj kiel Lia bastono estis super la maro, kaj Li levos ĝin, kiel kontraŭ la Egiptojn.
Isai Esperant 10:27  Kaj en tiu tago lia ŝarĝo estos deprenita de sur viaj ŝultroj kaj lia jugo de sur via kolo, kaj la jugo krevos pro la graseco.
Isai Esperant 10:28  Li venas Ajaton, trapasas Migronon, revizias siajn armilojn en Miĥmaŝ;
Isai Esperant 10:29  ili trapasis la pasejon, tradormas la nokton en Geba; Rama tremas, Gibea de Saul forkuras.
Isai Esperant 10:30  Kriu laŭte, filino de Galim! atentu, Laiŝ! ho malriĉa Anatot!
Isai Esperant 10:32  Jam hodiaŭ li restos en Nob; li etendas sian manon kontraŭ la monton de la filino de Cion, kontraŭ la monteton de Jerusalem.
Isai Esperant 10:33  Jen la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, kun forto dehakos branĉojn; la alte leviĝintaj estos dehakitaj, kaj la fieraj estos humiligitaj.
Isai Esperant 10:34  Kaj Li pereigos la densajn partojn de la arbaro per fero, kaj Lebanon falos de la Potenculo.
Chapter 11
Isai Esperant 11:1  Eliros markoto el la trunko de Jiŝaj, kaj branĉo elkreskos el ĝiaj radikoj.
Isai Esperant 11:2  Kaj estos sur li la spirito de la Eternulo, spirito de saĝo kaj prudento, sprito de konsilo kaj forto, spirito de sciado kaj de timo antaŭ la Eternulo.
Isai Esperant 11:3  Kaj agrabla estos al li la timo antaŭ la Eternulo; kaj ne laŭ la rigardo de siaj okuloj li juĝados, ne laŭ la aŭdo de siaj oreloj li eldirados verdiktojn;
Isai Esperant 11:4  sed li juĝados malriĉulojn laŭ vero, kaj laŭ justeco li eldirados verdiktojn por humiluloj de la lando; kaj li frapos la teron per la vergo de sia buŝo, kaj per la spiro de siaj lipoj li mortigos malpiulon.
Isai Esperant 11:5  Vero estos la zono de lia lumbo, kaj fideleco la zono de liaj koksoj.
Isai Esperant 11:6  Kaj loĝos lupo kun ŝafido, kaj leopardo kuŝos kun kaprido; kaj bovido kaj leonido kaj grasigita bruto estos kune, kaj malgranda knabo ilin kondukos.
Isai Esperant 11:7  Kaj bovino paŝtiĝos kun urso, kaj iliaj idoj kuŝos kune; kaj leono simile al bovo manĝos pajlon.
Isai Esperant 11:8  Kaj suĉinfano ludos super la truo de aspido, kaj demamigita infano metos sian manon sur la neston de vipuro.
Isai Esperant 11:9  Oni ne malbonagos kaj ne difektos sur Mia tuta sankta monto, ĉar la tero estos tiel plena de konado de la Eternulo, kiel la akvo plenigas la maron.
Isai Esperant 11:10  En tiu tempo al la radiko de Jiŝaj, kiu staros kiel standardo por la popoloj, celados la nacioj; kaj lia ripozejo estos honoro.
Isai Esperant 11:11  En tiu tempo la Sinjoro denove etendos Sian manon, por akiri la restaĵon de Sia popolo, kiu restis de Asirio kaj de Egiptujo kaj de Patros kaj de Etiopujo kaj de Elam kaj de Ŝinar kaj de Ĥamat kaj de la insuloj de la maro.
Isai Esperant 11:12  Kaj Li levos standardon inter la nacioj kaj kolektos la dispelitojn de Izrael, kaj la disĵetitojn de Jehuda Li kolektos de la kvar finoj de la tero.
Isai Esperant 11:13  Kaj malaperos la envio kontraŭ Efraimon, kaj la premantoj de Jehuda ekstermiĝos; Efraim ne envios Jehudan, kaj Jehuda ne premos Efraimon.
Isai Esperant 11:14  Sed ili flugos kune al la Filiŝtoj okcidenten, prirabos la filojn de la oriento, sur Edomon kaj Moabon ili metos sian manon; kaj la Amonidoj ilin obeos.
Isai Esperant 11:15  Kaj la Eternulo sekigos la golfon de Egiptujo, kaj svingos Sian manon kun forta vento super la Rivero, kaj dividos ĝin en sep riveretojn, kiujn oni povos transiri en ŝuoj.
Isai Esperant 11:16  Kaj estos vojo por la restaĵo de Lia popolo, kiu restos de Asirio, kiel estis al Izrael en la tempo, kiam li eliris el la lando Egipta.
Chapter 12
Isai Esperant 12:1  En tiu tago vi diros: Mi dankas Vin, ho Eternulo; ĉar kvankam Vi koleris min, Via kolero jam foriĝis, kaj Vi konsolas min.
Isai Esperant 12:2  Jen Dio estas mia savo: mi fidas, kaj mi ne timas; ĉar Dio, la Eternulo, estas mia forto kaj mia kanto, kaj Li fariĝis mia savo.
Isai Esperant 12:3  Kaj vi ĉerpos kun ĝojo akvon el la fontoj de la savo.
Isai Esperant 12:4  Kaj vi diros en tiu tago: Danku la Eternulon, voku Lian nomon, sciigu Liajn farojn inter la popoloj, memorigu, ke Lia nomo estas alta.
Isai Esperant 12:5  Kantu al la Eternulo, ĉar majestaĵon Li faris; tio estu sciata sur la tuta tero.
Isai Esperant 12:6  Ĝojkriu kaj kantu, loĝantino de Cion; ĉar granda estas inter vi la Sanktulo de Izrael.
Chapter 13
Isai Esperant 13:1  Profetaĵo pri Babel, kiun viziis Jesaja, filo de Amoc.
Isai Esperant 13:2  Sur senarba monto levu standardon, laŭte voku al ili, faru signon per la mano, ke ili eniru en la pordegon de la eminentuloj.
Isai Esperant 13:3  Mi ordonis al Miaj sanktigitoj, Mi kunvokis al Mia kolero Miajn fortulojn, kiuj ĝojas pro Mia majesteco.
Isai Esperant 13:4  Bruo de amaso estas sur la montoj, kvazaŭ de grandnombra popolo! bruo de la regnoj de nacioj kolektiĝintaj! la Eternulo Cebaot ĉirkaŭrigardas la batalontan militistaron.
Isai Esperant 13:5  Ili venis el lando malproksima, de la rando de la ĉielo, la Eternulo kaj la iloj de Lia kolero, por ruinigi la tutan landon.
Isai Esperant 13:6  Ĝemu, ĉar proksima estas la tago de la Eternulo; kiel katastrofo ĝi venos de la Plejpotenculo.
Isai Esperant 13:7  Tial ĉiuj manoj senfortiĝas kaj ĉiu homa koro senkuraĝiĝas.
Isai Esperant 13:8  Ili estas terurataj, spasmoj kaj doloroj ilin atakas, ili sin tordas, kiel naskantino; kun miro ili rigardas unu alian, iliaj vizaĝoj flamas.
Isai Esperant 13:9  Jen venis la tago de la Eternulo, kruela kaj kolera kaj furioza, por fari la landon dezerto kaj ekstermi el ĝi ĝiajn pekulojn.
Isai Esperant 13:10  La steloj de la ĉielo kaj ĝiaj stelfiguroj ne donas sian lumon, la suno mallumiĝis leviĝante, kaj la luno ne briligos sian lumon.
Isai Esperant 13:11  Mi repagos al la mondo la malbonon kaj al la malpiuloj ilian kulpon; Mi ĉesigos la fierecon de la malhumiluloj, kaj la arogantecon de la potenculoj Mi malaltigos.
Isai Esperant 13:12  Mi faros, ke viro estos pli kara, ol oro, kaj homo estos pli kara, ol la ora metalo el Ofir.
Isai Esperant 13:13  Por tio Mi ektremigos la ĉielon, kaj la tero skuiĝos el sia loko, pro la kolero de la Eternulo Cebaot kaj en la tago de Lia flama kolero.
Isai Esperant 13:14  Ili estos kiel gazelo persekutata, kiel ŝafo forlasita; ĉiu sin turnos al sia popolo, kaj ĉiu kuros al sia lando.
Isai Esperant 13:15  Ĉiu renkontita estos trapikita, kaj ĉiu kaptita falos de glavo.
Isai Esperant 13:16  Iliaj infanoj estos frakasitaj antaŭ iliaj okuloj; iliaj domoj estos prirabitaj, kaj iliaj edzinoj estos malhonoritaj.
Isai Esperant 13:17  Mi vekos kontraŭ ilin la Medojn, kiuj ne ŝatas arĝenton kaj oron ne avidas,
Isai Esperant 13:18  sed per pafarkoj mortigas junulojn, frukton de ventro ne kompatas; infanojn ne indulgas ilia okulo.
Isai Esperant 13:19  Kaj Babel, la plej bela el la regnoj, la majesta belaĵo de la Ĥaldeoj, estos kiel Sodom kaj Gomora, ruinigitaj de Dio;
Isai Esperant 13:20  neniu iam tie sidos, kaj por eterne ĝi restos neloĝata; Arabo ne starigos tie sian tendon, kaj paŝtistoj tie ne ripozos.
Isai Esperant 13:21  Ripozos tie sovaĝaj bestoj, kaj iliaj domoj estos plenaj de gufoj, kaj strutoj tie loĝos, kaj virkaproj tie saltados.
Isai Esperant 13:22  Kaj ŝakaloj bruos en iliaj palacoj, kaj strigoj en la salonoj de amuzo. Kaj baldaŭ venos ĝia tempo, kaj ĝiaj tagoj ne daŭros.
Chapter 14
Isai Esperant 14:1  Ĉar la Eternulo ekkompatos Jakobon, kaj denove elektos Izraelon, kaj reloĝigos ilin en ilia lando. Kaj fremduloj kuniĝos kun ili, kaj aliĝos al la domo de Jakob.
Isai Esperant 14:2  Kaj popoloj prenos ilin kaj venigos ilin sur ilian lokon, kaj la domo de Izrael ekposedos ilin en la lando de la Eternulo kiel sklavojn kaj sklavinojn. Kaj ili malliberigos siajn malliberigintojn kaj regos siajn premintojn.
Isai Esperant 14:3  Kaj en tiu tago, kiam la Eternulo ripozigos vin de via suferado kaj de via mizero, kaj de la malfacila laborado, per kiu oni laborigis vin,
Isai Esperant 14:4  vi eldiros ĉi tiun mokokanton pri la reĝo de Babel, kaj diros: Kiel kvietiĝis la premanto, ĉesiĝis la tributo!
Isai Esperant 14:5  La Eternulo rompis la bastonon de la maljustuloj, la vergon de la regantoj,
Isai Esperant 14:6  kiu kolere batadis popolojn per batoj senĉesaj, kolere regadis popolojn, senĉese persekutante.
Isai Esperant 14:7  Ekripozis, trankviliĝis la tuta tero, ĝojkrias, kantante.
Isai Esperant 14:8  Eĉ la cipresoj ĝojas pri vi, la cedroj de Lebanon: De tiu tempo, kiam vi ekkuŝis, neniu hakanto venas al ni.
Isai Esperant 14:9  Ŝeol sube ekskuiĝis pro vi, renkontante vin venantan; ĝi vekis por vi la mortintojn, ĉiujn potenculojn de la tero; ĝi levis por vi de iliaj tronoj ĉiujn reĝojn de la popoloj.
Isai Esperant 14:10  Ili ĉiuj ekparolos kaj diros al vi: Vi ankaŭ senfortiĝis, kiel ni, vi similiĝis al ni;
Isai Esperant 14:11  en Ŝeolon estas ĵetita via majesto kaj la bruo de viaj psalteroj; sub vi sterniĝos vermoj, kaj vermoj estos via kovrilo.
Isai Esperant 14:12  Kial vi falis de la ĉielo, ho brilo, filo de la matenruĝo! hakita sur la teron vi estas, ho turmentinto de la popoloj.
Isai Esperant 14:13  Kaj vi diris en via koro: Mi supreniros en la ĉielon, pli alten ol la steloj de Dio mi levos mian tronon, kaj mi sidos sur la monto de kunveno, ĉe la rando de nordo;
Isai Esperant 14:14  mi supreniros sur la altaĵon de la nuboj, mi similiĝos al la Plejaltulo.
Isai Esperant 14:15  Sed en Ŝeolon vi estos mallevita, en la profundon de la tombo!
Isai Esperant 14:16  Tiuj, kiuj vin vidos, rigardos vin atente, kaj miros: Ĉu ĉi tio estas la viro, kiu tremigis la teron, teruris regnojn,
Isai Esperant 14:17  kiu faris la mondon dezerto kaj ruinigis ĝiajn urbojn, kiu siajn kaptitojn ne liberigis hejmen?
Isai Esperant 14:18  Ĉiuj reĝoj de popoloj kuŝas kun honoro, ĉiu en sia domo;
Isai Esperant 14:19  sed vi estas forĵetita el via tombo, kiel malŝatata branĉo, kovrita de mortigitoj, trapikitaj per glavo, ĵetitaj malsupren en kavon, kiel kadavro piedpremata.
Isai Esperant 14:20  Vi ne estos kun ili en tombo, ĉar vian landon vi ruinigis, vian popolon vi mortigis; la semon de malbonaguloj oni neniam nomos.
Isai Esperant 14:21  Preparu liajn filojn por buĉo pro la pekoj de iliaj patroj, por ke ili ne leviĝu kaj ne heredu la landon kaj ne plenigu la mondon per urboj.
Isai Esperant 14:22  Mi leviĝos kontraŭ ilin, diras la Eternulo Cebaot; kaj Mi ekstermos de Babel la nomon kaj restaĵon kaj filon kaj nepon, diras la Eternulo.
Isai Esperant 14:23  Kaj Mi faros ĝin heredaĵo de botaŭroj, kaj akvaj marĉoj, kaj Mi balaos ĝin per balailo de pereigo, diras la Eternulo Cebaot.
Isai Esperant 14:24  Ĵuris la Eternulo Cebaot, dirante: Kiel Mi intencis, tiel fariĝos; kaj kiel Mi decidis, tiel efektiviĝos;
Isai Esperant 14:25  frakasita estos la Asiriano en Mia lando, kaj sur Miaj montoj Mi lin dispremos, por ke foriĝu de ili lia jugo kaj lia ŝarĝo estu deprenita de sur iliaj ŝultroj.
Isai Esperant 14:26  Tio estas la decido, farita pri la tuta tero; kaj tio estas la mano, etendita super ĉiujn popolojn.
Isai Esperant 14:27  Ĉar la Eternulo Cebaot decidis, kaj kiu malhelpos? kaj Lia mano estas etendita, kiu do ĝin returnos?
Isai Esperant 14:28  En la jaro de la morto de la reĝo Aĥaz estis farita la sekvanta profetaĵo:
Isai Esperant 14:29  Ne ĝoju, tuta Filiŝtujo, ke rompita estas la vergo, kiu vin batadis; ĉar el la radiko de serpento eliros vipuro, kaj ĝia produkto estos fluganta serpento.
Isai Esperant 14:30  Kaj la unuenaskitoj de malriĉuloj paŝtiĝos, kaj senhavuloj ripozos sendanĝere; kaj Mi pereigos per malsato vian radikon, kaj via restaĵo estos mortigita.
Isai Esperant 14:31  Ĝemploru, ho pordego; kriu, ho urbo; perdis la kuraĝon la tuta Filiŝtujo; ĉar de nordo venas fumo, kaj neniu restas sola en iliaj taĉmentoj.
Isai Esperant 14:32  Kaj kion oni respondos al la senditoj de la popolo? Ke la Eternulo fortikigis Cionon, kaj en ĝi trovos defendon la malriĉuloj de Lia popolo.
Chapter 15
Isai Esperant 15:1  Profetaĵo pri Moab: En nokto ruiniga pereis Ar-Moab, en nokto ruiniga pereis Kir-Moab.
Isai Esperant 15:2  Ili iris en la domon kaj sur la altaĵojn de Dibon, por plori; pri Nebo kaj Medba ĝemploras Moab; ĉiuj kapoj estas kalvaj, ĉiuj barboj estas razitaj.
Isai Esperant 15:3  Sur siaj stratoj ili ĉirkaŭzonis sin per sakaĵoj; sur iliaj tegmentoj kaj placoj ĉiuj ĝemkrias, konsumiĝas per plorado.
Isai Esperant 15:4  Krias Ĥeŝbon kaj Eleale, ĝis Jahac oni aŭdas ilian voĉon; tial ĝemploras la armitoj de Moab, lia animo tremas en li.
Isai Esperant 15:5  Mia koro krias pro Moab; liaj forkurintoj kuras ĝis Coar, ĝis la tria Eglat; ĉar laŭ la vojo supren al Luĥit ili iras plorante, ĉar sur la vojo al Ĥoronaim leviĝas kriado de malfeliĉo.
Isai Esperant 15:6  Ĉar la akvo de Nimrim sekforiĝis, ĉar sekiĝis la herbo, malaperis kreskaĵoj, verdaĵo jam ne ekzistas.
Isai Esperant 15:7  Tial la abundaĵon, kiun ili kolektis, kaj sian ŝparitaĵon ili transportas trans la riveron de la salikoj.
Isai Esperant 15:8  Ĉar la kriado ĉirkaŭas la limojn de Moab, ĝis Eglaim atingas lia plorado, kaj ĝis Beer-Elim atingas lia plorado.
Isai Esperant 15:9  Ĉar la akvo de Dimon estas plena de sango; ĉar Mi ankoraŭ pli multe venigos sur Dimonon, leonon sur la saviĝintojn de Moab kaj sur la restaĵon de la lando.
Chapter 16
Isai Esperant 16:1  Sendu ŝafidon al la reganto de la tero el Sela en la dezerto sur la monton de la filino de Cion.
Isai Esperant 16:2  Kiel vaganta birdo, elpelita el la nesto, tiel estos la filinoj de Moab ĉe la transirejoj de Arnon.
Isai Esperant 16:3  Aranĝu konsilon, faru decidon; simile al nokto faru vian ombron meze de la tago; kaŝu la elpelitojn, ne malkaŝu la vaganton.
Isai Esperant 16:4  Miaj elpelitaj Moabidoj loĝu ĉe vi; estu por ili ŝirmo kontraŭ la rabanto, ĝis ĉesiĝos la premado, finiĝos la rabado, malaperos la piedpremanto el la lando.
Isai Esperant 16:5  Kaj fortikiĝos trono per favorkoreco, kaj sur ĝi kun justeco en la tendo de David sidos juĝisto, celanta justecon, akcelanta la veron.
Isai Esperant 16:6  Ni aŭdis pri la fiereco de Moab, ke ĝi estas tre granda; lia malhumileco kaj fiereco kaj furiozado estas pli granda, ol lia forto.
Isai Esperant 16:7  Tial ĝemkrios Moab pri si mem, ĉiuj ĝemkrios; pri la fundamentoj de Kir-Ĥareset ili ploras, profunde frapitaj.
Isai Esperant 16:8  Ĉar la kampoj de Ĥeŝbon dezertiĝis, ankaŭ la vinberĝardenoj de Sibma; la estroj de la popoloj dishakis la plej bonajn branĉojn, kiuj atingis ĝis Jazer, etendiĝis en la dezerton; ĝiaj markotoj disĵetiĝis, transiris la maron.
Isai Esperant 16:9  Tial per la ploro de Jazer mi ploros pri la vinberĝardeno de Sibma; mi priverŝos vin per miaj larmoj, ho Ĥeŝbon kaj Eleale; ĉar krioj de triumfo falis sur viajn somerajn fruktojn kaj sur vian grenrikolton.
Isai Esperant 16:10  Foriĝis de la kampo ĝojo kaj gajeco, kaj en la vinberĝardenoj oni ne kantas nek ĝojkrias; vinon en la vinpremejoj oni ne premas; la ĝojkriojn Mi ĉesigis.
Isai Esperant 16:11  Tial mia interno sonas pri Moab kiel harpo, kaj mia koro pri Kir- Ĥeres.
Isai Esperant 16:12  Kaj kiam montriĝos, ke Moab senfortiĝis sur la altaĵo, kaj eniros en sian templon, por preĝi, li nenion atingos.
Isai Esperant 16:13  Tio estas la vorto, kiun la Eternulo diris pri Moab antaŭ longe.
Isai Esperant 16:14  Sed nun la Eternulo diris jene: Post tri jaroj, kiel estas la jaroj de dungito, malaltiĝos la gloro de Moab kun la tuta grandnombreco, kaj restos tre malmulte, malgrandnombre.
Chapter 17
Isai Esperant 17:1  Profetaĵo pri Damasko: Jen Damasko ne plu estos urbo, sed ĝi estos amaso da ruinaĵoj.
Isai Esperant 17:2  Forlasitaj estos la urboj de Aroer; brutaroj tie paŝtiĝos, kaj neniu ilin fortimigos.
Isai Esperant 17:3  Kaj detruita estos la fortikaĵo de Efraim, kaj la regno de Damasko kaj la restaĵo de Sirio estos kiel la gloro de la Izraelidoj, diras la Eternulo Cebaot.
Isai Esperant 17:4  En tiu tempo maldikiĝos la gloro de Jakob, kaj lia grasa korpo malgrasiĝos.
Isai Esperant 17:5  Kaj estos tiel, kiel kiam rikoltanto enkolektis la grenon kaj lia mano rikoltis la spikojn, kaj estos kiel post la rikolto de spikoj en la valo Refaim.
Isai Esperant 17:6  Kaj restos tie postrikoltaĵo, kiel ĉe la skuado de olivarbo: du, tri olivoj sur la supro de alta branĉo, kvar, kvin sur la branĉoj fruktoportaj, diras la Eternulo, Dio de Izrael.
Isai Esperant 17:7  En tiu tempo la homo sin turnos al sia Kreinto, kaj liaj okuloj ekrigardos al la Sanktulo de Izrael.
Isai Esperant 17:8  Kaj li ne turnos sin al la altaroj, faritaj de liaj manoj, kaj ne rigardos al la faritaĵo de siaj fingroj, al la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.
Isai Esperant 17:9  En tiu tempo liaj urboj fortikigitaj estos kiel ruinoj en arbaro aŭ sur altaĵo, kiujn oni forlasis pro la Izraelidoj, kaj ili estos dezertaj.
Isai Esperant 17:10  Ĉar vi forgesis la Dion de via savo kaj ne memoris la Rokon de via forteco; tial vi plantis plantaĵojn plezurigajn kaj kreskigis fremdan vinberbranĉon;
Isai Esperant 17:11  en la tago, kiam vi plantis, vi zorgis pri la kreskado, kaj en la mateno, kiam vi semis, vi zorgis pri la floroj; sed en la tago de ricevado estas ne rikolto, sed doloro suferiga.
Isai Esperant 17:12  Ho ve! bruo de multe da popoloj; ili bruas simile al la bruo de maroj; kaj tumulto de gentoj, kiel tumulto de grandaj akvoj.
Isai Esperant 17:13  Gentoj bruas simile al la bruado de grandaj akvoj; sed Li minace ekkrios al ili, kaj ili forkuros malproksimen, kaj ili estos pelataj, kiel grenventumaĵo sur la montoj estas pelata de vento, kaj kiel polvo estas pelata de ventego.
Isai Esperant 17:14  Dum la vespero jen estas teruro; sed antaŭ la mateno ili jam ne ekzistas. Tia estas la sorto de niaj premantoj kaj la loto de niaj rabantoj.
Chapter 18
Isai Esperant 18:1  Ve al la lando flanke ombrata, kiu troviĝas transe de la riveroj Etiopaj,
Isai Esperant 18:2  kiu sendas senditojn per la maro kaj per kanaj ŝipoj sur la akvo! Iru, rapidaj senditoj, al la popolo grandkreska kaj glathaŭta, al la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, al la popolo laŭregulara kaj piedpremanta, kies landon tratranĉas riveroj.
Isai Esperant 18:3  Vi ĉiuj, kiuj troviĝas en la mondo kaj loĝas sur la tero! rigardu, kiam oni levos standardon; kaj aŭskultu, kiam oni ekblovos per trumpeto.
Isai Esperant 18:4  Ĉar tiel diris al mi la Eternulo: Mi restos trankvila kaj rigardos en Mia loĝejo, kiel serena varmego ĉe hela lumo, kiel rosa nubo ĉe varmego de rikolto.
Isai Esperant 18:5  Ĉar antaŭ la rikolto, kiam la florado finiĝis kaj la floro fariĝis matura bero, Li detranĉos la branĉojn per tranĉiloj kaj deprenos la vinberbranĉojn.
Isai Esperant 18:6  Ĉio kune estos lasita por la rabobirdoj de la montoj kaj por la bestoj de la tero; kaj la rabobirdoj loĝos super ĝi en somero, kaj ĉiaj bestoj de la tero super ĝi vintros.
Isai Esperant 18:7  En tiu tempo sur la lokon de la nomo de la Eternulo Cebaot, sur la monton Cion, alportos donacojn al la Eternulo Cebaot la popolo grandkreska kaj glathaŭta, la popolo, kiu estas pli terura, ol kia ajn alia, la popolo laŭregulara kaj piedpremanta, kies landon tratranĉas riveroj.
Chapter 19
Isai Esperant 19:1  Profetaĵo pri Egiptujo: Jen la Eternulo veturos sur malpeza nubo kaj venos Egiptujon. Kaj ektremos antaŭ Li la idoloj de Egiptujo, kaj la koro de la Egiptoj senkuraĝiĝos interne de ili.
Isai Esperant 19:2  Kaj Mi tumultigos Egiptojn kontraŭ Egiptojn; kaj militos ĉiu kontraŭ sia frato kaj ĉiu kontraŭ sia amiko, urbo kontraŭ urbo, regno kontraŭ regno.
Isai Esperant 19:3  Kaj malaperos la kuraĝo de la Egiptoj interne de ili, kaj Mi detruos iliajn intencojn; kaj ili demandos la idolojn kaj la sorĉistojn kaj la aŭguristojn kaj la antaŭdiristojn.
Isai Esperant 19:4  Kaj Mi transdonos la Egiptojn en la manon de kruela sinjoro, kaj senkompata reĝo regos super ili, diras la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
Isai Esperant 19:5  Kaj sekforiĝos la akvo el la maro, kaj la rivero senakviĝos kaj sekiĝos.
Isai Esperant 19:6  Kaj senhaviĝos la riveroj, elĉerpiĝos kaj sekiĝos la kanaloj de Egiptujo, kano kaj junko velkos.
Isai Esperant 19:7  La herbejoj apudakvaj, super la akvo mem, kaj ĉio semita apud la akvo velkos, sekiĝos, kaj malaperos.
Isai Esperant 19:8  Kaj malĝojos la fiŝkaptistoj, kaj ploros ĉiuj, kiuj ĵetas fiŝhokojn en la akvon, kaj la etendantoj de retoj surakvaj estos malfeliĉaj.
Isai Esperant 19:9  Kaj hontos la prilaboristoj de lino kombita kaj la teksistoj de blanka tolo.
Isai Esperant 19:10  Kaj la pilastroj de la lando estos disbatitaj; ĉiuj dungatoj estos malgajaj.
Isai Esperant 19:11  Malsaĝaj estas la princoj de Coan; la saĝaj konsilistoj de Faraono fariĝis senkonsilaj. Kiel vi diros al Faraono: Mi estas filo de saĝuloj, ido de antikvaj reĝoj?
Isai Esperant 19:12  Kie do nun estas viaj saĝuloj? ili do diru al vi kaj sciigu, kion la Eternulo Cebaot decidis pri Egiptujo.
Isai Esperant 19:13  Malsaĝiĝis la princoj de Coan, trompiĝis la princoj de Nof, erarigis Egiptujon, la fundamenton de siaj gentoj.
Isai Esperant 19:14  La Eternulo verŝis en ilin spiriton de konfuzo; kaj ili erarigis Egiptujon en ĉiuj ĝiaj faroj, kiel ebriulo ŝanceliĝas vomante.
Isai Esperant 19:15  Kaj estos en Egiptujo nenia faro, kiun farus kapo aŭ vosto, branĉo aŭ kano.
Isai Esperant 19:16  En tiu tempo Egiptujo estos kiel virinoj; ĝi tremos kaj timos antaŭ la moviĝo de la mano de la Eternulo Cebaot, kiun Li svingos super ĝi.
Isai Esperant 19:17  Kaj la lando de Jehuda fariĝos teruraĵo por la Egiptoj; ĉiu, kiu rememoros ĝin, ektimos, pro la decido de la Eternulo Cebaot, kiun Li decidis pri ili.
Isai Esperant 19:18  En tiu tempo estos en la lando Egipta kvin urboj, parolantaj la lingvon Kanaanan kaj ĵurantaj per la Eternulo Cebaot; unu havos la nomon Urbo de Detruo.
Isai Esperant 19:19  En tiu tempo estos altaro por la Eternulo meze de la lando Egipta, kaj monumento por la Eternulo apud ĝia limo;
Isai Esperant 19:20  kaj ĝi estos signo kaj atesto pri la Eternulo Cebaot en la lando Egipta; ĉar ili krios al la Eternulo pro la premantoj, kaj Li sendos al ili savanton kaj potenculon, kiu savos ilin.
Isai Esperant 19:21  Kaj la Eternulo fariĝos konata al la Egiptoj; kaj la Egiptoj tiam ekkonos la Eternulon, kaj alportos buĉoferojn kaj farunoferojn, kaj faros sanktajn promesojn al la Eternulo kaj plenumos.
Isai Esperant 19:22  La Eternulo frapos la Egiptojn, frapos kaj resanigos; kaj ili returnos sin al la Eternulo, kaj Li aŭskultos ilian peton kaj resanigos ilin.
Isai Esperant 19:23  En tiu tempo estos vojo de Egiptujo al Asirio; kaj la Asirianoj venados en Egiptujon kaj la Egiptoj en Asirion, kaj la Egiptoj servados kune kun la Asirianoj.
Isai Esperant 19:24  En tiu tempo Izrael estos triope kun Egiptujo kaj Asirio; estos beno sur la tero.
Isai Esperant 19:25  La Eternulo Cebaot benos ilin, dirante: Benataj estu Mia popolo la Egiptoj, kaj Asirio, verko de Miaj manoj, kaj Mia heredaĵo Izrael.
Chapter 20
Isai Esperant 20:1  En la jaro, kiam Tartan venis Aŝdodon, kien lin sendis Sargon, reĝo de Asirio, kaj li militis kontraŭ Aŝdod kaj prenis ĝin,
Isai Esperant 20:2  en tiu tempo la Eternulo parolis per Jesaja, filo de Amoc, dirante: Iru, kaj demetu la sakaĵon de via lumbo, kaj demetu la ŝuojn de viaj piedoj. Kaj li faris tiel; li iris nuda kaj nudpieda.
Isai Esperant 20:3  Kaj la Eternulo diris: Kiel Mia servanto Jesaja iris nuda kaj nudpieda por trijara montrado kaj antaŭdirado pri Egiptujo kaj Etiopujo,
Isai Esperant 20:4  tiel la reĝo de Asirio kondukos la kaptitajn Egiptojn kaj la ekzilitajn Etiopojn, junulojn kaj maljunulojn, nudajn kaj nudpiedajn kaj kun nudaj hontaj partoj, malhonore por la Egiptoj.
Isai Esperant 20:5  Kaj ili havos teruron kaj honton pro Etiopujo, kiun ili fidis, kaj pro Egiptujo, pri kiu ili fanfaronis.
Isai Esperant 20:6  Kaj en tiu tempo diros la loĝantoj de tiu apudmara lando: Jen kia estas nia fidita lando, kien ni kuris, por serĉi helpon, por savi nin kontraŭ la reĝo de Asirio; kiamaniere ni nun savos nin?
Chapter 21
Isai Esperant 21:1  Profetaĵo pri la apudmara dezerto: Kiel renversanta de ventego de sudo, li venas el la dezerto, el lando terura.
Isai Esperant 21:2  Kruela vizio estas montrita al mi: rabanto rabas, kaj ruiniganto ruinigas. Supreniru, ho Elam; sieĝu, ho Medujo; ĉiun ĝemadon mi ĉesigis.
Isai Esperant 21:3  Tial mia lumbo estas plena de doloro; turmentoj kaptis min, kiel turmentoj de naskantino; mi tordiĝis, kiam mi aŭdis; mi sentis teruron, kiam mi vidis.
Isai Esperant 21:4  Konsterniĝas mia koro, teruro min frapis; la ĉarma nokto fariĝis por mi teruro.
Isai Esperant 21:5  Preparu tablon, starigu gardostarantojn, manĝu, trinku. Leviĝu, princoj, ŝmiru la ŝildon.
Isai Esperant 21:6  Ĉar tiele diris al mi mia Sinjoro: Iru, starigu observanton; kion li vidos, li diru.
Isai Esperant 21:7  Kaj li vidis vicojn da ĉevaloj duope, vicojn da azenoj, vicojn da kameloj; kaj li aŭskultis atente, kun granda atento.
Isai Esperant 21:8  Kaj li ekkriis kiel leono: Mia sinjoro, mi staris konstante sur mia observejo dum la tago, kaj sur mia gardejo mi staris tutajn noktojn;
Isai Esperant 21:9  kaj jen venis viro, veturanta sur duĉevala ĉaro, kaj li ekkrias kaj diras: Falis, falis Babel, kaj ĉiuj idoloj de ĝiaj dioj rompiĝis sur la teron.
Isai Esperant 21:10  Mia draŝaĵo, kaj filo de mia garbejo! kion mi aŭdis de la Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, tion mi diris al vi.
Isai Esperant 21:11  Profetaĵo pri Duma: Oni krias al mi el Seir: Gardisto, kiom da nokto restas? gardisto, kiom da nokto restas?
Isai Esperant 21:12  La gardisto diris: Venis la mateno, kaj tamen estas nokto; se vi volas demandi, demandu, revenu denove.
Isai Esperant 21:13  Profetaĵo pri Arabujo: En la arbaro Arabuja pasigu la nokton, karavanoj Dedanaj!
Isai Esperant 21:14  Elportu akvon renkonte al la soifanto, vi, loĝantoj de la lando Tema, kun pano renkontu la forkurinton;
Isai Esperant 21:15  ĉar oni forkuras de glavo, de akrigita glavo, kaj de pafarko streĉita, kaj de kruela batalo.
Isai Esperant 21:16  Ĉar tiele diris al mi la Sinjoro: Post unu jaro, kiel la jaro de dungito, malaperos la tuta gloro de Kedar;
Isai Esperant 21:17  kaj la restaĵo de la heroaj arkpafistoj de Kedar estos malgranda; ĉar la Eternulo, Dio de Izrael, diris.
Chapter 22
Isai Esperant 22:1  Profetaĵo pri la valo de vizio: Kio nun estas al vi, ke vi ĉiuj iris sur la tegmentojn?
Isai Esperant 22:2  Vi, plena de bruo, urbo tumulta, urbo gaja, viaj mortigitoj ne estas mortigitaj per glavo kaj ne mortis en batalo;
Isai Esperant 22:3  ĉiuj viaj ĉefoj kune forkuris de pafarko; ĉiuj, kiujn oni trovis ĉe vi, estas ligitaj; ligitaj estas kune ĉiuj, kiuj forkuris malproksimen.
Isai Esperant 22:4  Tial mi diris: Forturnu vin de mi, mi ploros maldolĉe; ne penu konsoli min pri la malfeliĉo de la filino de mia popolo.
Isai Esperant 22:5  Ĉar tio estas tago de konsterno kaj de piedpremado kaj de konfuzo antaŭ la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, en la valo de vizio; detruado de muroj kaj vokado al la montoj.
Isai Esperant 22:6  Kaj Elam portis sagujon en vico da rajdantoj, kaj Kir briligis ŝildon.
Isai Esperant 22:7  Kaj viaj plej bonaj valoj pleniĝis de ĉaroj, kaj rajdantoj sin aranĝis antaŭ la pordego.
Isai Esperant 22:8  Kaj oni formetis la kurtenon de Jehuda; kaj vi rigardis en tiu tago la armilojn de la arbara domo,
Isai Esperant 22:9  kaj vi vidis, ke estas multe da fendoj en la urbo de David; kaj vi kolektis la akvon de la malsupra lageto.
Isai Esperant 22:10  Kaj vi kalkulis la domojn de Jerusalem; kaj vi detruis la domojn, por fortikigi la muron.
Isai Esperant 22:11  Kaj inter la du muroj vi faris basenon por la akvo de la malnova lageto. Sed vi ne direktis vian rigardon al Tiu, kiu tion faris, kaj ĝian antikvan Kreinton vi ne rigardis.
Isai Esperant 22:12  Kaj en tiu tago la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, vokis, ke oni ploru kaj kriu, kaj detranĉu siajn harojn kaj surmetu sur sin sakaĵon.
Isai Esperant 22:13  Jen estas ĝojo kaj gajeco: oni mortigas bovojn, buĉas ŝafojn; oni manĝas viandon kaj trinkas vinon, dirante: Ni manĝu kaj trinku, ĉar morgaŭ ni mortos.
Isai Esperant 22:14  Sed al mia orelo malkaŝis la Eternulo Cebaot: Ĉi tiu malbonagado ne estos pardonita al vi, ĝis vi mortos, diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot.
Isai Esperant 22:15  Tiele diris la Sinjoro, la Eternulo Cebaot: Iru, venu al tiu administranto, al Ŝebna, la palacestro, kaj diru:
Isai Esperant 22:16  Kion vi havas ĉi tie? kaj kiun vi havas ĉi tie, ke vi elhakigis al vi ĉi tie tombon? Li elhakigas alte sian tombon, li elĉizigas en la roko loĝejon por si.
Isai Esperant 22:17  Jen la Eternulo forte vin ĵetos kaj forte vin kaptos;
Isai Esperant 22:18  Li volvos vin kaj rulos kiel globon en vastan landon; tie vi mortos, tie restos la ĉaroj de via gloro, vi, malhonoro de la domo de via sinjoro!
Isai Esperant 22:19  Kaj Mi depuŝos vin de via posteno, kaj el via ofico vi estos forigita.
Isai Esperant 22:20  Kaj en tiu tago Mi alvokos Mian servanton Eljakim, filon de Ĥilkija,
Isai Esperant 22:21  kaj Mi vestos lin per via ĥitono kaj zonos per via zono, kaj vian regadon Mi transdonos en lian manon; kaj li estos patro por la loĝantoj de Jerusalem kaj por la domo de Jehuda.
Isai Esperant 22:22  Kaj Mi metos la ŝlosilon de la domo de David sur lian ŝultron; kaj li malfermos, kaj neniu fermos; kaj li fermos, kaj neniu malfermos.
Isai Esperant 22:23  Kaj Mi fortikigos lin kiel najlon sur loko fidinda, kaj li estos trono de honoro en la domo de sia patro.
Isai Esperant 22:24  Kaj pendos sur li la tuta gloro de la domo de lia patro, la infanoj kaj idoj, ĉiuj malgrandaj vazoj, de la vazoj por manĝado ĝis la vazoj por trinkado.
Isai Esperant 22:25  En tiu tago, diras la Eternulo Cebaot, estos forigita la najlo, fortikigita sur loko fidinda; ĝi estos rompita kaj falos, kaj pereos la ŝarĝo, kiu estis sur ĝi; ĉar la Eternulo diris.
Chapter 23
Isai Esperant 23:1  Profetaĵo pri Tiro: Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar ĝi estas detruita tiel, ke restis neniu domo, neniu pordo. El la lando de la Kitidoj tio estas sciigita al ili.
Isai Esperant 23:2  Silentu, ho loĝantoj de la apudmara lando. Komercistoj de Cidon, transveturantaj la maron, vin plenigadis;
Isai Esperant 23:3  sur granda akvo oni venigadis al ĝi semojn de Ŝiĥor, rikoltaĵon de Nilo; kaj ĝi estis komercejo de la popoloj.
Isai Esperant 23:4  Hontu, Cidon; ĉar la maro, la mara fortikaĵo diris: Mi ne havis dolorojn, mi ne naskis, mi ne edukis knabojn, mi ne kreskigis knabinojn.
Isai Esperant 23:5  Kiam oni tion aŭdos en Egiptujo, oni ektremos ĉe la sciigo pri Tiro.
Isai Esperant 23:6  Transiru al Tarŝiŝ, plorkriu, ho loĝantoj de la apudmara lando.
Isai Esperant 23:7  Ĉu tio estas via gaja urbo, la tre antikva? ĝiaj piedoj forportas ĝin, por loĝi malproksime.
Isai Esperant 23:8  Kiu decidis tion pri Tiro, la kronita, kies komercistoj estas princoj kaj kies negocistoj estas eminentuloj de la lando?
Isai Esperant 23:9  La Eternulo Cebaot tion decidis, por malaperigi la majeston de ĉiu gloro, por humiligi ĉiujn eminentulojn de la lando.
Isai Esperant 23:10  Trapasu vian landon kiel rivero, ho filino de Tarŝiŝ; jam nenio vin zonas.
Isai Esperant 23:11  Sian manon Li etendis super la maron, Li skuis regnojn; la Eternulo faris ordonon pri Kanaan, por ekstermi liajn fortikaĵojn.
Isai Esperant 23:12  Kaj Li diris: Vi en plu estos gaja, vi, senhonorigita virgulino, filino de Cidon! Leviĝu, transiru al la Kitidoj; sed ankaŭ tie vi ne havos trankvilecon.
Isai Esperant 23:13  Jen la lando de la Ĥaldeoj: ĉi tiu popolo ne ekzistis; la Asiriano ĝin fondis por la loĝantoj de la dezerto; ili starigis sieĝajn turojn, detruis ĝiajn palacojn, faris ĝin ruino.
Isai Esperant 23:14  Plorkriu, ho ŝipoj de Tarŝiŝ; ĉar detruita estas via potenco.
Isai Esperant 23:15  En tiu tempo Tiro estos forgesita dum sepdek jaroj, kiuj estas kiel la tempo de unu reĝo; post la fino de la sepdek jaroj estos kun Tiro tio, kion oni kantas pri malĉastistino:
Isai Esperant 23:16  Prenu la harpon, ĉirkaŭiru la urbon, ho forgesita malĉastistino; ludu bone, kantu multe, por ke oni rememoru vin.
Isai Esperant 23:17  Kaj post la fino de la sepdek jaroj la Eternulo vizitos Tiron, kiu denove ricevados promalĉastajn donacojn kaj malĉastados kun ĉiuj regnoj de la mondo sur la supraĵo de la tero.
Isai Esperant 23:18  Kaj ĝia komercenspezo kaj ĝiaj promalĉastaj donacoj estos konsekritaj al la Eternulo; ili ne estos kolektataj en trezorejon nek konservataj; sed por tiuj, kiuj loĝas antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, estos ĝia komercenspezo, por ke ili manĝu sate kaj havu belajn vestojn.
Chapter 24
Isai Esperant 24:1  Jen la Eternulo dezertigas la landon kaj ruinigas ĝin kaj ŝanĝas ĝian aspekton kaj disĵetas ĝiajn loĝantojn.
Isai Esperant 24:2  Kaj estos al la popolo kiel al la pastro, al la servisto kiel al lia mastro, al la servistino kiel al ŝia mastrino, al la aĉetanto kiel al la vendanto, al la pruntedonanto kiel al la prunteprenanto, al la ŝuldanto kiel al la kreditoro.
Isai Esperant 24:3  Tute dezertigita estos la lando kaj tute prirabita; ĉar la Eternulo tion diris.
Isai Esperant 24:4  Funebras kaj velkas la lando, senfortiĝas kaj velkas la mondo, senfortiĝas la eminentuloj de la popolo de la lando.
Isai Esperant 24:5  Kaj la tero estas malpurigita de siaj loĝantoj; ĉar ili malobeis la instruon, ŝanĝis la leĝon, detruis la eternan interligon.
Isai Esperant 24:6  Pro tio malbeno konsumis la teron, kaj kulpiĝis tiuj, kiuj loĝas sur ĝi; pro tio forbrulis la loĝantoj de la lando kaj restis malmulte da homoj.
Isai Esperant 24:7  Malgaja estas la mosto, sensukiĝis la vinbero, ĝemas ĉiuj ĝojintoj.
Isai Esperant 24:8  Ĉesiĝis la gajeco de tamburinoj, malaperis la bruo de gajuloj, ĉesiĝis la gajeco de harpo.
Isai Esperant 24:9  Oni ne trinkas vinon ĉe kantado; maldolĉa estas ebriigaĵo por siaj trinkantoj.
Isai Esperant 24:10  Ruinigita estas la dezerta urbo; ĉiuj domoj estas fermitaj tiel, ke oni ne povas eniri.
Isai Esperant 24:11  Oni ploras sur la stratoj pri vino; mallumiĝis ĉia ĝojo, malaperis la gajeco de la lando.
Isai Esperant 24:12  En la urbo restis dezerteco, kaj la pordegoj disbatitaj estas ruinigitaj.
Isai Esperant 24:13  Ĉar tiel estos meze de la lando, meze de la popoloj: kiel post fruktoskuo de olivarbo, kiel estas al la restintaj beroj post la fino de la vinberrikolto.
Isai Esperant 24:14  Ili levos sian voĉon kaj ĝojkrios, pri la majesto de la Eternulo ili krios de la maro.
Isai Esperant 24:15  Tial en la regionoj orientaj gloru la Eternulon, sur la insuloj de la maro la nomon de la Eternulo, Dio de Izrael.
Isai Esperant 24:16  De la rando de la tero ni aŭdis kantadon: Gloro al la justulo; sed mi diras: Ho mi malfeliĉa, ho mi malfeliĉa, ve al mi! rabis rabistoj, kaj per granda rabado ili rabis.
Isai Esperant 24:17  Teruro, kavo, kaj kaptilo trafos vin, ho loĝantoj de la tero.
Isai Esperant 24:18  Kaj tiu, kiu forkuros de la voĉo de la teruro, falos en kavon; kaj kiu eliros el la kavo, trafos en la kaptilon; ĉar la aperturoj de alte malfermiĝis kaj la fundamento de la tero ekskuiĝis.
Isai Esperant 24:19  Forte diskrevis la tero, forte dispeciĝis la tero, forte skuiĝis la tero.
Isai Esperant 24:20  Ŝanceliĝas la tero kiel ebriulo, kaj balanciĝas kiel hamako; kaj pezas sur ĝi ĝia krimeco; kaj ĝi falis, kaj ne plu leviĝos.
Isai Esperant 24:21  Kaj en tiu tempo punos la Eternulo la taĉmentojn de la alto en la ĉielo kaj la reĝojn de la tero sur la tero.
Isai Esperant 24:22  Kaj ili estos kolektitaj kune, ligitaj en malliberejo, kaj ili estos enŝlositaj en ŝlositejo, kaj post longa tempo ili estos punitaj.
Isai Esperant 24:23  Kaj ruĝiĝos la luno, kaj hontos la suno, kiam la Eternulo Cebaot ekreĝos sur la monto Cion kaj en Jerusalem, kaj Lia gloro aperos antaŭ Liaj plejaĝuloj.
Chapter 25
Isai Esperant 25:1  Ho Eternulo, Vi estas mia Dio; mi gloros Vin, mi laŭdos Vian nomon; ĉar Vi faris miraklon; decidoj antikvaj fariĝis efektivaĵoj kaj veraĵoj.
Isai Esperant 25:2  Ĉar Vi faris el urbo amason da ŝtonoj; urbon fortikigitan Vi faris ruino; la kasteloj de la barbaroj ne plu prezentas urbon kaj neniam rekonstruiĝos.
Isai Esperant 25:3  Pro tio gloros Vin popolo potenca, urbo de fortaj gentoj Vin timos.
Isai Esperant 25:4  Ĉar Vi fariĝis fortikaĵo por senhavulo, fortikaĵo por malriĉulo en lia mizero, rifuĝejo kontraŭ pluvego, ombro kontraŭ varmego; ĉar la spirito de potenculoj estas kiel pluvego kontraŭ muron.
Isai Esperant 25:5  Kiel varmegon en dezerto Vi kvietigis la malhumilecon de la barbaroj; kiel varmego per ombro de nubo estas mallaŭtigita la kantado de la potenculoj.
Isai Esperant 25:6  Kaj la Eternulo Cebaot faros por ĉiuj popoloj sur tiu monto festenon el grasaĵoj, festenon el bona vino, el grasaĵoj sukoplenaj, el vinoj ne fermentintaj.
Isai Esperant 25:7  Kaj Li forigos sur tiu monto la kovrilon, kiu kovras ĉiujn popolojn, kaj la kurtenon, kiu estas etendita super ĉiuj gentoj.
Isai Esperant 25:8  Li neniigos la morton por ĉiam; kaj la Sinjoro, la Eternulo, forviŝos la larmojn de ĉiuj vizaĝoj, kaj la honton de Sia popolo Li forigos de la tuta tero; ĉar la Eternulo tion diris.
Isai Esperant 25:9  Kaj oni diros en tiu tago: Jen estas nia Dio, al kiu ni esperis, kaj Li nin savis; jen estas la Eternulo, al kiu ni esperis, ni ĝoju kaj estu gajaj pro Lia savo.
Isai Esperant 25:10  Ĉar haltos la mano de la Eternulo sur tiu monto; tiam Moab estos dispremita sur sia loko, kiel pajlo estas dispremata en sterka koto.
Isai Esperant 25:11  Kaj se li etendos siajn manojn meze de ĝi, kiel naĝanto etendas, por naĝi, tiam humiliĝos lia fiereco kune kun la lerteco de liaj manoj.
Isai Esperant 25:12  Kaj viajn altajn fortikajn murojn Li renversos, malaltigos, ĵetos sur la teron al la polvo.
Chapter 26
Isai Esperant 26:1  En tiu tago la jena kanto estos kantata en la lando Juda: Ni havas urbon potencan; savon Li starigas kiel murojn kaj remparon.
Isai Esperant 26:2  Malfermu la pordegojn, por ke eniru la popolo justa, konservanta la fidelecon.
Isai Esperant 26:3  Por la fidmensulo Vi konservos pacon absolutan; ĉar Vin li fidas.
Isai Esperant 26:4  Fidu la Eternulon por ĉiam; ĉar en Dio, la Eternulo, estas roko eterna.
Isai Esperant 26:5  Ĉar Li ĵetis malsupren loĝantojn de la altaĵo, urbon alte leviĝintan; Li malaltigis ĝin, malaltigis ĝis la tero, ĵetis ĝin al la polvo.
Isai Esperant 26:6  Piedo ĝin premas, la piedoj de malriĉuloj, la plandoj de senhavuloj.
Isai Esperant 26:7  La vojo de justulo estas rekta; Vi, Pravulo, ebenigas la vojon de justulo.
Isai Esperant 26:8  Eĉ sur la vojo de Via juĝo, ho Eternulo, ni esperis al Vi; Vian nomon kaj la memoron pri Vi sopiris nia animo.
Isai Esperant 26:9  Per mia animo mi sopiris Vin en la nokto, per mia spirito en mia interno mi serĉis Vin matene; ĉar dum Via juĝado sur la tero la loĝantoj de la mondo lernis justecon.
Isai Esperant 26:10  Se malvirtulo estas indulgata, li ne lernas justecon; en lando de justeco li agas maljuste kaj ne rigardas la majeston de la Eternulo.
Isai Esperant 26:11  Ho Eternulo, levita estis Via mano, sed ili ne vidis tion; ili ekvidos kun honto Vian ĵaluzon pri la popolo; Via flama kolero kontraŭ Viaj malamikoj formanĝos ilin.
Isai Esperant 26:12  Ho Eternulo, Vi starigos por ni pacon; ĉar ankaŭ ĉiujn niajn aferojn Vi faris por ni.
Isai Esperant 26:13  Ho Eternulo, nia Dio! regis super ni sinjoroj krom Vi, sed nur per Vi ni gloras Vian nomon.
Isai Esperant 26:14  Ili mortis kaj ne reviviĝos, ili estas malvivuloj kaj ne releviĝos; ĉar Vi ilin punis kaj ekstermis, kaj Vi malaperigis ĉiun memoron pri ili.
Isai Esperant 26:15  Vi multigis la popolon, ho Eternulo, Vi multigis la popolon; Vi gloriĝis vaste sur ĉiuj finoj de la tero.
Isai Esperant 26:16  Ho Eternulo, en mizero ili rememoris Vin, ili preĝis mallaŭte, kiam Vi ilin punis.
Isai Esperant 26:17  Kiel gravedulino ĉe la alproksimiĝo de la naskado turmentiĝas kaj krias en siaj doloroj, tiel ni estis antaŭ Vi, ho Eternulo.
Isai Esperant 26:18  Ni estis gravedaj, ni turmentiĝis, ni naskis kvazaŭ venton; savon ni ne venigis al la tero, kaj ne falis la loĝantoj de la mondo.
Isai Esperant 26:19  Reviviĝos Viaj mortintoj, miaj kadavroj releviĝos. Vekiĝu kaj ĝoju vi, kuŝantaj en la tero; ĉar roso sur kreskaĵoj estas Via roso, kaj la tero elĵetos la mortintojn.
Isai Esperant 26:20  Iru, mia popolo, eniru en viajn ĉambrojn kaj ŝlosu viajn pordojn post vi; kaŝu vin por mallonga momento, ĝis pasos la kolero.
Isai Esperant 26:21  Ĉar jen la Eternulo eliros el Sia loko, por puni la malbonagojn de la loĝantoj de la tero; kaj la tero malkaŝos sian sangon kaj ne plu kovros siajn mortigitojn.
Chapter 27
Isai Esperant 27:1  En tiu tago la Eternulo punos per Sia peza kaj granda kaj forta glavo la levjatanon, la serpenton eltordiĝeman, kaj la levjatanon, la serpenton kurbiĝantan; kaj Li mortigos la drakon, kiu estas en la maro.
Isai Esperant 27:2  En tiu tago kantu pri ĝi, pri la kara vinberĝardeno:
Isai Esperant 27:3  Mi, la Eternulo, estas ĝia gardanto; ĉiumomente Mi trinkigas ĝin; por ke neniu ĝin difektu, Mi gardas ĝin tage kaj nokte.
Isai Esperant 27:4  Ĉu Mi ne havas koleron? ĉu iu elmetus batale kontraŭ Mi dornojn kaj pikarbustojn? Mi elpaŝus kontraŭ ilin, kaj ĉiujn kune forbruligus.
Isai Esperant 27:5  Nur en la okazo, se oni serĉus Mian defendon, por fari pacon kun Mi, oni farus kun Mi pacon.
Isai Esperant 27:6  En la estonteco Jakob enradikiĝos; Izrael ekfloros kaj ellasos verdajn branĉojn; kaj ili plenigos la mondon per fruktoj.
Isai Esperant 27:7  Ĉu li estis frapata tiel, kiel estis frapataj liaj frapantoj? aŭ ĉu li estas mortigita tiel, kiel estas mortigitaj liaj mortigintoj?
Isai Esperant 27:8  Nur kiam la mezuro tro pleniĝis, Vi punis lin per ekzilo: Li elpelis lin per Sia potenca blovo en la tago de orienta vento.
Isai Esperant 27:9  Tial tiamaniere estos forviŝita la malbonagado de Jakob; kaj la tuta frukto de la forigo de lia peko konsistos en tio, ke li faros ĉiujn ŝtonojn de la altaroj kiel dispeciĝintaj kalkŝtonoj, ke ne plu restu la sanktaj stangoj kaj la idoloj de la suno.
Isai Esperant 27:10  Ĉar urbo fortikigita estos solecigita, loĝloko estos forlasita kaj forrestigita kiel dezerto; tie paŝtiĝos bovido, tie ĝi ripozos kaj formanĝos ĝiajn kreskaĵojn.
Isai Esperant 27:11  Kiam sekiĝos ĝiaj branĉoj, oni ilin rompos; venos virinoj kaj forbruligos ilin. Ĉar tio ne estas popolo prudenta, tial ĝia Kreinto ne kompatos ĝin, kaj ĝia Farinto ĝin ne indulgos.
Isai Esperant 27:12  Kaj en tiu tago la Eternulo debatos la fruktojn, komencante de la fluo de la Rivero ĝis la torento de Egiptujo; kaj vi, ho Izraelidoj, estos kolektitaj unu post unu.
Isai Esperant 27:13  Kaj en tiu tago oni ekblovos per granda trumpeto, kaj venos tiuj, kiuj perdiĝis en la lando Asiria kaj kiuj estis elpelitaj en la landon Egiptan, kaj ili adorkliniĝos antaŭ la Eternulo sur la sankta monto en Jerusalem.
Chapter 28
Isai Esperant 28:1  Ve al la fiera krono de la ebriuloj de Efraim! ilia bela majesto estas velkinta floro; sur la supro de grasa kampo ili estas senkonsciigitaj de vino.
Isai Esperant 28:2  Jen la Sinjoro havas fortulon kaj potenculon; kiel hajla pluvego, kiel pereiga ventego, kiel inundo de forta disverŝiĝinta akvo, li potence ĵetos ilin sur la teron.
Isai Esperant 28:3  Per piedoj estos premata la fiera krono de la ebriuloj de Efraim.
Isai Esperant 28:4  Kaj ilia bela majesto fariĝos velkinta floro sur la supro de grasa kampo, kiel figo antaŭ la somero; kiam la vidanto ĝin ekvidas, li, apenaŭ preninte ĝin en la manon, tuj ĝin englutas.
Isai Esperant 28:5  En tiu tago la Eternulo Cebaot estos majesta krono kaj bela diademo por la restaĵo de Sia popolo,
Isai Esperant 28:6  kaj spirito de justeco por la sidantoj en la juĝejo, kaj forto por tiuj, kiuj rebatas la batalon al la pordego.
Isai Esperant 28:7  Sed ankaŭ ĉi tiuj ŝanceliĝas de vino kaj balanciĝas de drinkaĵo; pastro kaj profeto ŝanceliĝas de drinkaĵo, senkonsciiĝas de vino, vagas pro drinkaĵo, eraras en la vidado, falpuŝiĝas ĉe la juĝa verdikto.
Isai Esperant 28:8  Ĉar ĉiuj tabloj estas plenaj de vomaĵo kaj malpuraĵo, mankas jam loko.
Isai Esperant 28:9  Al kiu li instruas scion, kaj al kiu li aŭdigas predikon? ĉu al forprenitaj for de lakto, al demamigitoj?
Isai Esperant 28:10  Ĉar ordono post ordono, ordono post ordono; regulo post regulo, regulo post regulo; iom tie, iom ĉi tie.
Isai Esperant 28:11  Per balbutantaj lipoj kaj per lingvo fremda Li parolos al ili,
Isai Esperant 28:12  Tiu, kiu diris al ili: Jen estas ripozejo, lasu la laculon ripozi; kaj jen estas trankviligo; sed ili ne volis aŭskulti.
Isai Esperant 28:13  Kaj aperos al ili la vorto de la Eternulo, ordono post ordono, ordono post ordono, regulo post regulo, regulo post regulo, iom tie, iom ĉi tie; por ke ili iru kaj falu dorsen kaj rompiĝu kaj enretiĝu kaj kaptiĝu.
Isai Esperant 28:14  Tial aŭskultu la vorton de la Eternulo, vi, mokistoj, regantoj de tiu popolo, kiu estas en Jerusalem.
Isai Esperant 28:15  Ĉar vi diras: Ni faris interligon kun la morto, kaj kun Ŝeol ni faris interkonsenton; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, ĝi nin ne atingos, ĉar mensogon ni faris nia rifuĝejo kaj per malvero ni nin kovros.
Isai Esperant 28:16  Pro tio tiele diris la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi por fundamento kuŝigas ŝtonon en Cion, ŝtonon elprovitan, bazangulan, valoregan, fortikigitan fundamenton; la fidanto ne maltrankviliĝu.
Isai Esperant 28:17  Kaj Mi faros justecon la mezurŝnuro, kaj veron la vertikalo; kaj hajlo forbatos la rifuĝejon de mensogo, kaj la kaŝejon forportos akvo.
Isai Esperant 28:18  Kaj forigita estos via interligo kun la morto, kaj via interkonsento kun Ŝeol ne teniĝos; kiam la frapanta vipo estos trapasanta, vi estos frakasata de ĝi.
Isai Esperant 28:19  Ĉiufoje, kiam ĝi trairos, ĝi kaptos vin; ĉar ĉiutage ĝi trairos, tage kaj nokte, kaj terura estos la klarigo, kiun ĝi donos.
Isai Esperant 28:20  Ĉar tro mallonga estos la lito, por sin etendi; kaj la litkovrilo estos tro mallarĝa, por sin enkovri.
Isai Esperant 28:21  Ĉar la Eternulo leviĝos, kiel sur la monto Peracim, Li koleros, kiel en la valo Gibeona, por plenumi Sian faron, Sian eksterordinaran faron, kaj fari Sian laboron, Sian eksterordinaran laboron.
Isai Esperant 28:22  Kaj nun ne moku, por ke viaj katenoj ne plifortiĝu; ĉar mi aŭdis, ke de la Sinjoro, la Eternulo Cebaot, tio estas neŝanĝeble decidita pri la tuta lando.
Isai Esperant 28:23  Atentu, kaj aŭskultu mian voĉon; konsideru, kaj aŭskultu mian parolon.
Isai Esperant 28:24  Ĉu ĉiutage la plugisto plugas por semado, sulkaranĝas kaj erpas sian kampon?
Isai Esperant 28:25  Kiam li ebenigis ĝian supraĵon, li disŝutas ja nigelon kaj disĵetas kuminon kaj metas tritikon laŭ vicoj kaj hordeon en la difinitan lokon kaj spelton ĉe la limoj.
Isai Esperant 28:26  Tian ordon lernigis al li lia Dio, Li instruis lin.
Isai Esperant 28:27  Ĉar ne per fera draŝilo oni draŝas nigelon, kaj oni ne rulas radon de ĉaro sur kumino; sed per bastono oni elbatas nigelon, kaj kuminon per vergo.
Isai Esperant 28:28  Greno estas draŝata; sed ne eterne oni ĝin draŝas; oni frapas ĝin per la rado de sia ĉaro, sed per siaj ĉevaloj oni ĝin ne dispremas.
Isai Esperant 28:29  Ankaŭ ĉi tio venas de la Eternulo Cebaot; mirinda estas Lia decido, granda estas Lia saĝeco.
Chapter 29
Isai Esperant 29:1  Ve al Ariel, al Ariel, al la urbo, en kiu sidis David! aldonu jaron al jaro, la festoj faru sian ciklon.
Isai Esperant 29:2  Mi premos Arielon, kaj estos ĝemado kaj malĝojo; kaj li estos al Mi vera Ariel.
Isai Esperant 29:3  Kaj Mi sieĝos vin ĉirkaŭe, kaj Mi premos vin per remparo, kaj Mi starigos kontraŭ vi turojn.
Isai Esperant 29:4  Kaj vi parolos malalte el sub la tero, kaj el sub la polvo vi murmuros viajn vortojn; kaj via voĉo estos kiel voĉo de ventroparolisto el sub la tero, kaj el sub la polvo vi flustros viajn vortojn.
Isai Esperant 29:5  Sed la multego de viaj malamikoj estos kiel subtila polvo, kaj la multo de la premantoj estos kiel disfluganta grenventumaĵo; kaj tio fariĝos subite, neatendite.
Isai Esperant 29:6  De la Eternulo Cebaot vi estos punata kun tondro kaj tertremo kaj granda bruo, kun ventego kaj turnovento kaj konsumeganta fajra flamo.
Isai Esperant 29:7  Kaj kiel sonĝo, kiel nokta vizio estos la multo de la popoloj, kiuj batalos kontraŭ Ariel kaj kontraŭ ĉiuj liaj fortikaĵoj kaj kiuj premos lin.
Isai Esperant 29:8  Kiel malsatanto sonĝas, ke li manĝas, sed li vekiĝas, kaj lia interno estas malplena; kaj kiel soifanto sonĝas, ke li trinkas, sed li vekiĝas, kaj li estas senforta kaj lia animo forte soifas: tiel estos kun la multego de ĉiuj popoloj, kiuj batalos kontraŭ la monto Cion.
Isai Esperant 29:9  Haltu kaj miru, ŝajnigu vin blindaj kaj blindiĝu. Ili ebriiĝis, sed ne de vino; ili ŝanceliĝas, sed ne de drinkaĵo.
Isai Esperant 29:10  Ĉar la Eternulo verŝis sur vin spiriton de profunda dormo kaj fermis viajn okulojn, vualis la profetojn kaj viajn estrojn, la viziistojn.
Isai Esperant 29:11  Kaj ĉia vizio estos por vi kiel la vortoj de libro sigelita, kiun oni donas al homo, kiu povoscias legi, dirante al li: Volu legi ĉi tion; sed li respondas: Mi ne povas, ĉar ĝi estas sigelita.
Isai Esperant 29:12  Sed kiam oni donas la libron al homo, kiu ne povoscias legi, dirante al li: Volu legi ĉi tion, li respondas: Mi ne povoscias legi.
Isai Esperant 29:13  Kaj la Sinjoro diris: Ĉar ĉi tiu popolo alproksimiĝas per sia buŝo kaj honoras Min per siaj lipoj, sed ilia koro estas malproksime de Mi, kaj ilia timo antaŭ Mi estas nur lernita ordono de homoj:
Isai Esperant 29:14  tial Mi plue agos mirinde kun ĉi tiu popolo, Mi agos tre mirinde; kaj pereos la saĝeco de ĝiaj saĝuloj, kaj la kompetenteco de ĝiaj kompetentuloj malaperos.
Isai Esperant 29:15  Ve al tiuj, kiuj profunde kaŝas antaŭ la Eternulo la intencojn, kaj kies faroj estas en mallumo, kaj kiuj diras: Kiu nin vidas? kaj kiu scias pri ni?
Isai Esperant 29:16  Ho, via perverseco! Ĉu la potfaristo estas rigardata kiel egala al la argilo? ĉu faritaĵo diras pri sia farinto: Li min ne faris? kaj ĉu kreitaĵo diras pri sia kreinto: Li ne estas kompetenta?
Isai Esperant 29:17  Sed jen baldaŭ, post mallonga tempo, Lebanon aliformiĝos en fruktoportan kampon, kaj la fruktoporta kampo estos rigardata kiel arbaro.
Isai Esperant 29:18  Kaj en tiu tago la surduloj aŭdos la vortojn de la libro, kaj la okuloj de la blinduloj ekvidos tra mallumo kaj nokto.
Isai Esperant 29:19  Kaj la mizeruloj havos grandan ĝojon en la Eternulo, kaj la homoj malriĉaj triumfos en la Sanktulo de Izrael.
Isai Esperant 29:20  Ĉar malaperos premanto, kaj ne plu ekzistos blasfemanto, kaj ekstermitaj estos ĉiuj zorgantoj pri malbonagoj,
Isai Esperant 29:21  kiuj pekigas homojn per vorto kaj faras insidojn kontraŭ juĝopetanto ĉe la pordego kaj trompe forpuŝas justulon.
Isai Esperant 29:22  Pro tio tiele diris pri la domo de Jakob la Eternulo, kiu elaĉetis Abrahamon: Nun Jakob ne hontos, kaj nun lia vizaĝo ne paliĝos.
Isai Esperant 29:23  Ĉar kiam li vidos meze de si siajn infanojn, la faron de Miaj manoj, ili honoros Mian nomon kaj honoros la Sanktulon de Jakob kaj respektos la Dion de Izrael.
Isai Esperant 29:24  Kaj la spirite-erarantoj ricevos prudenton, kaj la malpacemuloj akceptos instruon.
Chapter 30
Isai Esperant 30:1  Ve al la filoj malobeemaj, diras la Eternulo, kiuj faras interkonsilojn, sed sen Mi, kaj aranĝas interkonsentojn, sed sen Mia spirito, por aligi pekon al peko,
Isai Esperant 30:2  kaj kiuj iras Egiptujon, ne demandinte Mian buŝon, por defendi sin per defendo de Faraono kaj kaŝi sin en la ombro de Egiptujo!
Isai Esperant 30:3  Sed la defendo de Faraono estos por vi honto, kaj la kaŝiĝo en la ombro de Egiptujo-malhonoro.
Isai Esperant 30:4  Ĉar liaj princoj estis en Coan, kaj liaj senditoj venis en Ĥaneson.
Isai Esperant 30:5  Ĉiuj hontos pro la popolo, kiu ne servis al ili por helpo, nek por utilo, sed nur por honto kaj malhonoro.
Isai Esperant 30:6  Jen oni vidas ŝarĝojn sur bestoj en sudo, en lando de mizero kaj suferoj, kie estas leonino kaj leono, vipuro kaj fluganta serpento; ili forportas sur la dorso de junaj azenoj siajn riĉaĵojn kaj sur la ĝibo de kameloj siajn trezorojn al popolo, kiu ne povas utili.
Isai Esperant 30:7  La helpo de la Egiptoj estas vanta kaj vana; tial Mi diris pri tio: Ili fanfaronas, sidante hejme.
Isai Esperant 30:8  Nun iru, skribu tion al ili sur tabelo kaj desegnu tion en libro, por ke tio restu por la tempo estonta, por ĉiam, por eterne.
Isai Esperant 30:9  Ĉar tio estas popolo malobeema, filoj mensogaj, filoj, kiuj ne volas aŭskulti instruon de la Eternulo.
Isai Esperant 30:10  Ili diras al la antaŭvidistoj: Ne antaŭvidu; kaj al la profetoj: Ne profetu al ni la veron, parolu al ni flataĵojn, profetu al ni gajaĵon;
Isai Esperant 30:11  flankiĝu for de la vojo, dekliniĝu de la irejo, forigu de antaŭ ni la Sanktulon de Izrael.
Isai Esperant 30:12  Tial tiele diras la Sanktulo de Izrael: Ĉar vi malŝatas tiun vorton kaj fidas maljustaĵon kaj trompon kaj apogas vin sur ĉi tio:
Isai Esperant 30:13  tial ĉi tiu kulpo estos por vi kiel fendo, minacanta disfalon kaj montranta sin sur alta muro, kies falo estos subita, neatendita.
Isai Esperant 30:14  Kaj Li frakasos ĝin, kiel oni frakasas argilan vazon, frakasos senindulge, tiel ke en ĝiaj rompopecoj ne troviĝos vazopeco, por preni fajron de la fajrujo aŭ ĉerpi akvon el akvujo.
Isai Esperant 30:15  Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo, la Sanktulo de Izrael: Per pento kaj trankvileco vi saviĝus, en kvieteco kaj fido estus via forto; sed vi ne volis.
Isai Esperant 30:16  Vi diris: Ne, ni forkuros sur ĉevaloj; tial vi forkuros; kaj: Sur rapiduloj ni forrajdos; tial rapidaj estos viaj persekutantoj.
Isai Esperant 30:17  De la minaco de unu forkuros tuta milo, de la minaco de kvin vi ĉiuj forkuros, ĝis vi restos kiel signo sur la supro de monto kaj kiel flago sur monteto.
Isai Esperant 30:18  Tial la Eternulo atendos, antaŭ ol Li vin korfavoros, kaj tial Li leviĝos, antaŭ ol Li vin kompatos; ĉar la Eternulo estas Dio de juĝo; feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.
Isai Esperant 30:19  Ĉar, ho popolo de Cion, loĝantoj de Jerusalem, vi ne plu ploros; Li korfavoros vin, kiam vi plorkrios; kiam Li aŭdos vin, Li respondos al vi.
Isai Esperant 30:20  Kaj la Sinjoro donos al vi panon en la mizero kaj akvon en la premado; kaj ne plu kaŝiĝos viaj instruantoj, kaj viaj okuloj vidos viajn instruantojn.
Isai Esperant 30:21  Kaj kiam vi dekliniĝos ĉu dekstren, ĉu maldekstren, viaj oreloj aŭdos vortojn diratajn malantaŭ vi: Jen estas la vojo, iru laŭ ĝi.
Isai Esperant 30:22  Kaj vi rigardos kiel malpuran la arĝentan tegon de viaj statuoj kaj la oran kovron de viaj idoloj; vi forĵetos ilin kiel malpuraĵon, vi diros al ili: For!
Isai Esperant 30:23  Kaj Li donos pluvon al via semo, kiun vi semos sur la kampo, kaj panon, produkton de la tero, kaj ĝi estos sukoplena kaj grasa; sur vasta paŝtejo paŝtiĝos tiam viaj brutoj.
Isai Esperant 30:24  Kaj la bovoj kaj junaj azenoj, kiuj prilaboros la teron, manĝos miksitan nutraĵon, ŝutitan per kribrilo kaj ŝovelilo.
Isai Esperant 30:25  Kaj sur ĉiu alta monto kaj sur ĉiu alta monteto estos riveroj, torentoj da akvo, en la tago de la granda mortigado, kiam falos la turoj.
Isai Esperant 30:26  Kaj la lumo de la luno estos kiel la lumo de la suno, kaj la lumo de la suno estos sepoble pli granda, kiel la lumo de sep tagoj, en tiu tempo, kiam la Eternulo bandaĝos la difektojn de Sia popolo kaj resanigos ĝiajn vundojn.
Isai Esperant 30:27  Jen la nomo de la Eternulo venas de malproksime; Lia kolero flamas kaj estas pezega; Lia buŝo estas plena de indigno, kaj Lia lango estas kiel fajro ekstermanta;
Isai Esperant 30:28  kaj Lia spiro estas kiel torento disverŝiĝinta, kiu atingas ĝis la kolo, por trakribri la popolojn per kribrilo de pereo; kaj erariga brido estos sur la makzeloj de la popoloj.
Isai Esperant 30:29  Kantado estos ĉe vi, kiel en la nokto de celebrado de festo; kaj kora ĝojo, kiel ĉe tiu, kiu iras kun fluto, por veni sur la monton de la Eternulo al la Roko de Izrael.
Isai Esperant 30:30  Kaj la Eternulo aŭdigos Sian majestan voĉon, kaj la pezon de Sia brako Li vidigos en bolanta kolero kaj en flamo de ekstermanta fajro, en ventego kaj pluvego kaj ŝtona hajlo.
Isai Esperant 30:31  Ĉar ektremos la Asiriano de la voĉo de la Eternulo, kiu frapos lin per la vergo.
Isai Esperant 30:32  Kaj penetranta estos ĉiu ekbato per la bastono, kiun la Eternulo faligos sur lin kun tamburinoj kaj harpoj; kaj per bataloj senhaltaj Li batalos kontraŭ li.
Isai Esperant 30:33  Ĉar delonge estas preparita la bruligejo; ĝi estas preta ankaŭ por la reĝo, profundigita, vastigita; ĝia lignaro enhavas multe da fajro kaj ligno; la blovo de la Eternulo ekbruligos ĝin kiel torenton da sulfuro.
Chapter 31
Isai Esperant 31:1  Ve al tiuj, kiuj iras Egiptujon, por serĉi helpon, kaj esperas je ĉevaloj, kaj fidas ĉarojn, ĉar estas multe da ili, kaj rajdantojn, ĉar ili estas fortaj; sed ili ne rigardas al la Sanktulo de Izrael kaj ne demandas la Eternulon.
Isai Esperant 31:2  Sed Li estas saĝa, kaj Li venigas malfeliĉon, kaj Siajn vortojn Li ne reprenas; kaj Li leviĝos kontraŭ la domo de la malpiuloj kaj kontraŭ la helpanto de malbonagantoj.
Isai Esperant 31:3  La Egiptoj estas ja homoj, ne Dio; kaj iliaj ĉevaloj estas karno, ne spirito. Kiam la Eternulo etendos Sian manon, tiam falpuŝiĝos la helpanto kaj falos la helpato, kaj ĉiuj kune pereos.
Isai Esperant 31:4  Ĉar tiele diris al mi la Eternulo: Kiel leono aŭ leonido blekegas super sia rabaĵo, kaj, se eĉ oni kunevokus kontraŭ ĝin multon da paŝtistoj, ĝi ne timas ilian voĉon kaj ne humiliĝas antaŭ ilia bruado, tiel la Eternulo Cebaot malsupreniros, por batali pro la monto Cion kaj pro ĝia altaĵo.
Isai Esperant 31:5  Kiel birdoj per siaj flugiloj, tiel la Eternulo Cebaot defendos Jerusalemon, defendos kaj savos, indulgos kaj liberigos.
Isai Esperant 31:6  Revenu al Tiu, de kiu tiel profunde defalis la filoj de Izrael.
Isai Esperant 31:7  Ĉar en tiu tago ĉiu forĵetos siajn idolojn arĝentajn kaj siajn idolojn orajn, kiujn viaj manoj faris al vi por peko.
Isai Esperant 31:8  Kaj la Asiriano falos de glavo ne vira, kaj glavo ne homa lin ekstermos; kaj li forkuros de glavo, kaj liaj junuloj fariĝos tributo.
Isai Esperant 31:9  Kaj lia forto forkuros pro timo, kaj liaj princoj ektremos antaŭ standardo, diras la Eternulo, kies fajro estas sur Cion kaj kies fajrejo estas en Jerusalem.
Chapter 32
Isai Esperant 32:1  Jen kun justeco regos reĝo, kaj princoj administros laŭleĝe.
Isai Esperant 32:2  Kaj ĉiu estos kiel ŝirmilo kontraŭ vento, kiel rifuĝejo kontraŭ pluvego, kiel torentoj da akvo en la stepo, kiel ombro de peza roko en lando dezerta.
Isai Esperant 32:3  La okuloj de vidantoj ne estos fermitaj, kaj la oreloj de aŭdantoj atentos.
Isai Esperant 32:4  Kaj la koro de senprudentuloj lernos scion, kaj la lango de balbutantoj parolos rapide kaj klare.
Isai Esperant 32:5  Oni ne plu nomos malnoblulon noblulo, kaj pri avarulo oni ne plu diros, ke li estas bonfaranto.
Isai Esperant 32:6  Ĉar malnoblulo parolas malnoblaĵon, kaj lia koro faras malbonagojn, agante hipokrite kaj parolante pri la Eternulo malveraĵon, senmanĝigante la animon de malsatanto kaj forprenante trinkaĵon de soifanto.
Isai Esperant 32:7  La iloj de malpiulo estas malbonaj; li havas intencojn malvirtajn, por pereigi malriĉulojn per vortoj mensogaj, eĉ kiam la senhavulo diras pravaĵon.
Isai Esperant 32:8  Sed noblulo havas intencojn noblajn, kaj li restas en nobleco.
Isai Esperant 32:9  Virinoj senzorgaj, leviĝu, aŭskultu mian voĉon; filinoj ne pensantaj pri danĝero, atentu miajn vortojn.
Isai Esperant 32:10  Post tagoj kaj jaro vi ektremos, ho senzorgulinoj; ĉar finita estos la vinberrikolto, ne plu estos enkolektado de fruktoj.
Isai Esperant 32:11  Maltrankviliĝu, ho senzorgaj; ektremu, ne pensantaj pri danĝero; senvestigu kaj nudigu vin kaj zonu la lumbojn.
Isai Esperant 32:12  Oni ploros pri la abundo, pri la ĉarmaj kampoj, pri la fruktoriĉaj vinberĝardenoj.
Isai Esperant 32:13  Sur la tero de mia popolo kreskos pikarbustoj kaj dornoj, ankaŭ sur ĉiuj domoj de gajeco de la brua urbo.
Isai Esperant 32:14  Ĉar la palacoj estos forlasitaj, la bruo de la urbo malaperos, la fortikaĵoj kaj turoj fariĝos por ĉiam anstataŭaĵo de kavernoj, ĝojloko por sovaĝaj azenoj, paŝtiĝejo por brutaroj;
Isai Esperant 32:15  ĝis verŝiĝos sur nin spirito de supre kaj la dezerto fariĝos fruktodona kampo kaj la fruktodona kampo estos rigardata kiel arbaro.
Isai Esperant 32:16  Kaj justeco ekloĝos en la dezerto, kaj vero sidos sur la fruktodona kampo.
Isai Esperant 32:17  Kaj produkto de justeco estos paco, kaj akiro de justeco estos trankvileco kaj sendanĝereco por ĉiam.
Isai Esperant 32:18  Kaj mia popolo loĝos en loĝejo paca kaj en sidejoj sendanĝeraj kaj en ripozejoj senzorgaj,
Isai Esperant 32:19  kaj disŝutiĝos kiel hajlo sur la deklivoj de arbaro, kaj malsupre en la valo etendiĝos la urbo.
Isai Esperant 32:20  Feliĉaj estas vi, kiuj semas super ĉiu akvo, kiuj lasas en libereco la piedojn de la bovo kaj de la azeno.
Chapter 33
Isai Esperant 33:1  Ve al vi, kiu rabas kaj mem ne estas prirabita, kaj kiu perfidas kaj mem ne estas perfidita! Kiam vi finos la rabadon, vi mem estos prirabita; kiam vi ĉesos perfidi, vi mem estos perfidita.
Isai Esperant 33:2  Ho Eternulo, korfavoru nin! je Vi ni esperas; estu ilia brako ĉiumatene kaj nia savo en la tempo de mizero.
Isai Esperant 33:3  De la sono de tondro forkuris popoloj, de Via majesto diskuris gentoj.
Isai Esperant 33:4  Kaj kolektita estos via rabakiro, kiel kolektas vermoj; kaj oni kuros post ĝi, kiel kuras akridoj.
Isai Esperant 33:5  La Eternulo altiĝis, ĉar Li loĝas alte; Li plenigas Cionon per justeco kaj vero.
Isai Esperant 33:6  Saĝo kaj scio, forto de via savo, estos la garantiaĵo de via estonteco; timo antaŭ la Eternulo estos lia trezoro.
Isai Esperant 33:7  Jen iliaj fortuloj plorkrias ekstere, la anoncantoj de paco ploras maldolĉe;
Isai Esperant 33:8  la vojoj senhomiĝis, vojiranto jam ne pasas; li rompis la interligon, malestimis la urbojn, ne ŝatis la homojn.
Isai Esperant 33:9  Funebras, malĝojas la tero; hontigita estas Lebanon kaj velkas; Ŝaron fariĝis kiel dezerto; Baŝan kaj Karmel senfoliiĝis.
Isai Esperant 33:10  Nun Mi stariĝos, diras la Eternulo; nun Mi altiĝos, nun Mi leviĝos.
Isai Esperant 33:11  Vi, gravedaj per fojno, naskos pajlon; via spiro estos fajro, kiu vin ekstermos.
Isai Esperant 33:12  Kaj la popoloj estos kiel bruligita kalko, kiel dornoj dehakitaj ili forbrulos en fajro.
Isai Esperant 33:13  Aŭskultu, malproksimuloj, kion Mi faris; kaj ekkonu, proksimuloj, Mian forton.
Isai Esperant 33:14  Ektimos la pekuloj sur Cion, tremo kaptos la hipokritulojn: Kiu el ni eltenos ĉe la ekstermanta fajro? kiu el ni eltenos ĉe la eterna ardego?
Isai Esperant 33:15  Kiu agas juste kaj parolas veron, abomenas profiton rabitan, forskuas siajn manojn, por ne preni subaĉeton, ŝtopas siajn orelojn, por ne aŭskulti aferojn sangajn, kaj fermas siajn okulojn, por ne rigardi malbonon,
Isai Esperant 33:16  tiu loĝos sur la altaĵoj; fortikaĵoj el rokoj estos lia defendo; pano estos donita al li, akvon li havos konstante.
Isai Esperant 33:17  Viaj okuloj vidos la reĝon en lia majesto, ili rigardos landon vastan.
Isai Esperant 33:18  Via koro rememoros la teruraĵon: Kie estas la kalkulanto? kie estas la pesanto? kie estas la kontrolanto de la turoj?
Isai Esperant 33:19  La popolon arogantan vi ne vidos, la popolon kun lingvo malklara kaj nedistingebla, kun lingvo balbuta kaj nekomprenebla.
Isai Esperant 33:20  Rigardu Cionon, la urbon de niaj kunvenoj; viaj okuloj vidos Jerusalemon, loĝlokon trankvilan, tendon ne forigotan; neniam estos eltirataj ĝiaj stangoj, kaj neniu el ĝiaj ŝnuroj disŝiriĝos.
Isai Esperant 33:21  Ĉar tie la forto de la Eternulo estos por ni anstataŭ riveroj, larĝaj lagoj; ŝipo kun remiloj ne iros sur ili, kaj potenca ŝipo ilin ne trapasos.
Isai Esperant 33:22  Ĉar la Eternulo estas nia juĝanto, la Eternulo estas nia leĝdonanto, la Eternulo estas nia reĝo; Li helpos nin.
Isai Esperant 33:23  Viaj ŝnuregoj malfortiĝis; ili jam ne alfortikigas la maston, ne streĉas la velon. Tiam estos dividata la granda rabakiro; eĉ lamuloj iros kapti rabaĵon.
Isai Esperant 33:24  Kaj ne diros la loĝanto: Mi estas malsana; al la popolo, kiu tie loĝas, estas pardonita la kulpo.
Chapter 34
Isai Esperant 34:1  Alproksimiĝu, popoloj, por aŭskulti; kaj atentu, ho gentoj; aŭskultu la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, la mondo kaj ĉiuj ĝiaj produktoj.
Isai Esperant 34:2  Ĉar indignas la Eternulo kontraŭ ĉiuj popoloj kaj flame koleras kontraŭ ilia tuta anaro; Li kondamnis ilin, eldonis ilin al buĉado.
Isai Esperant 34:3  Kaj iliaj mortigitoj estos disĵetitaj, kaj iliaj kadavroj eligos malbonodoron, kaj la montoj trapenetriĝos de ilia sango.
Isai Esperant 34:4  Kaj velkos la tuta estaĵaro de la ĉielo, kaj la ĉielo kuneruliĝos kiel skribrulaĵo; kaj ĝia tuta estaĵaro defalos, kiel defalas folio de vinberbranĉo kaj velkintaĵo de figarbo.
Isai Esperant 34:5  Ĉar Mia glavo ebriiĝis en la ĉielo; jen ĝi malsupreniras sur Edomon kaj sur Mian kondamnitan popolon, por fari juĝon.
Isai Esperant 34:6  La glavo de la Eternulo estas plena de sango, grasiĝis de sebo, de sango de ŝafoj kaj kaproj, de sebo de ŝafaj renoj; ĉar buĉoferadon la Eternulo aranĝos en Bocra kaj grandan buĉadon en la lando de Edom.
Isai Esperant 34:7  Kaj falos bubaloj kun ili, kaj bovoj junaj kun bovoj grasigitaj, kaj ilia tero estos saturita de sango, kaj ilia polvo estos grasigita de sebo.
Isai Esperant 34:8  Ĉar tio estas tago de venĝo de la Eternulo, jaro de repago pro la juĝafero de Cion.
Isai Esperant 34:9  Kaj liaj riveroj aliformiĝos en peĉon kaj lia polvo en sulfuron, kaj lia tero fariĝos brulanta peĉo.
Isai Esperant 34:10  Nek tage nek nokte ĝi estingiĝos, eterne leviĝados ĝia fumo; de generacio al generacio ĝi restos dezerta, en eterneco neniu iros sur ĝi.
Isai Esperant 34:11  Ekposedos ĝin pelikano kaj botaŭro, kaj gufo kaj korvo loĝos sur ĝi; kaj Li etendos super ĝi rektoŝnuron de ruinigo kaj vertikalon de detruo.
Isai Esperant 34:12  Ĝi ne havos potenculojn, kiuj povus tie proklami regnon, kaj ĉiuj ĝiaj princoj malaperos.
Isai Esperant 34:13  Kaj en ĝiaj palacoj kreskos dornoj kaj urtikoj, kaj sur ĝiaj fortikaĵoj kreskos pikarbustoj; kaj ĝi estos loĝejo de ŝakaloj, spaco por strutoj.
Isai Esperant 34:14  Kaj renkontiĝos tie sovaĝaj katoj kun sovaĝaj hundoj, kaj virkaproj krios unu al alia; nur strigo tie nestos kaj trovos por si ripozejon.
Isai Esperant 34:15  Tie nestos saltanta serpento kaj metos ovojn kaj kovos kaj kolektos en sia ombro; tie milvoj kolektiĝos unu al alia.
Isai Esperant 34:16  Serĉu en la libro de la Eternulo, kaj legu: eĉ unu el ili ne mankos, unu ne sentos foreston de alia; ĉar Lia buŝo tion ordonis kaj Lia spirito tion kolektas.
Isai Esperant 34:17  Kaj Li mem lotumis por ili, kaj Lia mano dividis por ili laŭ rektoŝnuro; ili heredos tion por ĉiam, de generacio al generacio ili loĝos tie.
Chapter 35
Isai Esperant 35:1  Ekĝojos la dezerto kaj la senakvejo, triumfos la stepo kaj ekfloros kiel lilio.
Isai Esperant 35:2  Ĝi forte ekfloros kaj triumfos, triumfos kaj kantos; la gloro de Lebanon estos donita al ĝi, la beleco de Karmel kaj Ŝaron; ili vidos la gloron de la Eternulo, la majeston de nia Dio.
Isai Esperant 35:3  Fortigu la senfortiĝintajn manojn, kaj fortikigu la ŝanceliĝantajn genuojn.
Isai Esperant 35:4  Diru al tiuj, kiuj estas senkuraĝigitaj en la koro: Tenu vin forte, ne timu; jen estas via Dio! venos venĝo, repago de Dio; Li mem venos kaj helpos vin.
Isai Esperant 35:5  Tiam malkovriĝos la okuloj de la blinduloj, kaj la oreloj de la surduloj malfermiĝos.
Isai Esperant 35:6  Tiam la lamulo eksaltos kiel cervo, kaj la lango de la mutulo ekkantos; ĉar en la dezerto elfendiĝos akvo kaj en la stepo riveroj.
Isai Esperant 35:7  Kaj la fantoma lago fariĝos reala, kaj la tero senakva fariĝos fonto de akvo; la loĝloko de ŝakaloj fariĝos loko por kano kaj junko.
Isai Esperant 35:8  Kaj estos tie irejo kaj vojo, kaj ĝi estos nomata Vojo Sankta; malpurulo ne iros sur ĝi, ĉar nur al ili ĝi apartenas; irante sur tiu vojo, eĉ malsaĝuloj ne eraros.
Isai Esperant 35:9  Ne estos tie leono, kaj rabobesto ne aperos sur ĝi, ne troviĝos tie; iros nur savitoj.
Isai Esperant 35:10  Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.
Chapter 36
Isai Esperant 36:1  Tio estis en la dek-kvara jaro de la reĝo Ĥizkija, eliris Sanĥerib, reĝo de Asirio, kontraŭ ĉiujn fortikigitajn urbojn de Judujo, kaj venkoprenis ilin.
Isai Esperant 36:2  Kaj la reĝo de Asirio sendis Rabŝaken el Laĥiŝ en Jerusalemon al la reĝo Ĥizkija kun granda militistaro; kaj li stariĝis ĉe la akvotubo de la supra lageto, ĉe la vojo de la kampo de fulistoj.
Isai Esperant 36:3  Kaj eliris al li Eljakim, filo de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj Joaĥ, filo de Asaf, la kronikisto.
Isai Esperant 36:4  Kaj Rabŝake diris al ili: Diru al Ĥizkija: Tiele diras la granda reĝo, la reĝo de Asirio: Kio estas la fido, kiun vi fidas?
Isai Esperant 36:5  Mi opinias, ke tio estas nur buŝa babilado; por milito oni bezonas konsilon kaj forton. Nun kiun vi fidas, ke vi ribelis kontraŭ mi?
Isai Esperant 36:6  Jen vi fidas la apogon de Egiptujo, tiu kano rompita, kiu, se iu sin apogas sur ĝi, eniras en lian manon kaj trapikas ĝin. Tia estas Faraono, reĝo de Egiptujo, por ĉiuj, kiuj fidas lin.
Isai Esperant 36:7  Eble vi diros al mi: La Eternulon, nian Dion, ni fidas? Sed Li estas ja Tiu, kies altaĵojn kaj altarojn Ĥizkija forigis, dirante al Judujo kaj Jerusalem: Antaŭ ĉi tiu altaro adorkliniĝu.
Isai Esperant 36:8  Nun provu konkuri kun mia sinjoro, la reĝo de Asirio; mi donos al vi du mil ĉevalojn-ĉu vi povas trovi rajdantojn por ili?
Isai Esperant 36:9  Kiel vi povas forigi estron, unu el la plej malgrandaj servantoj de mia sinjoro, kaj fidi Egiptujon pro la ĉaroj kaj rajdistoj?
Isai Esperant 36:10  Cetere, ĉu sen la volo de la Eternulo mi iris kontraŭ ĉi tiun landon, por ruinigi ĝin? La Eternulo diris al mi: Iru kontraŭ ĉi tiun landon kaj ruinigu ĝin.
Isai Esperant 36:11  Tiam Eljakim kaj Ŝebna kaj Joaĥ diris al Rabŝake: Volu paroli al viaj sklavoj en la lingvo Siria, ĉar ni komprenas; sed ne parolu al ni Jude antaŭ la oreloj de la popolo, kiu estas sur la murego.
Isai Esperant 36:12  Sed Rabŝake diris: Ĉu al via sinjoro kaj al vi sendis min mia sinjoro, por diri tiujn vortojn? ĉu ne al la homoj, kiuj sidas sur la murego, por manĝi sian ekskrementon kaj trinki sian urinon kune kun vi?
Isai Esperant 36:13  Kaj Rabŝxake stariĝis, kaj ekkriis per laŭta voĉo Jude, dirante: Aŭskultu la vortojn de la granda reĝo, la reĝo de Asirio.
Isai Esperant 36:14  Tiele diras la reĝo: Ĥizkija ne forlogu vin; ĉar li ne povos savi vin.
Isai Esperant 36:15  Kaj Ĥizkija ne fidigu vin per la Eternulo, dirante: La Eternulo certe nin savos, ĉi tiu urbo ne estos transdonita en la manojn de la reĝo de Asirio.
Isai Esperant 36:16  Ne aŭskultu Ĥizkijan; ĉar tiele diras la reĝo de Asirio: Faru kun mi pacon kaj eliru al mi, kaj manĝu ĉiu el sia vinberĝardeno kaj ĉiu de sia figarbo kaj trinku ĉiu la akvon de sia puto;
Isai Esperant 36:17  ĝis mi venos kaj prenos vin en landon similan al via lando, en landon de greno kaj mosto, en landon de pano kaj vinberĝardenoj.
Isai Esperant 36:18  Ĥizkija ne forlogu vin per la vortoj: La Eternulo nin savos. Ĉu la dioj de la nacioj savis ĉiu sian landon el la manoj de la reĝo de Asirio?
Isai Esperant 36:19  Kie estas la dioj de Ĥamat kaj Arpad? kie estas la dioj de Sefarvaim? kaj ĉu ili savis Samarion el miaj manoj?
Isai Esperant 36:20  Kiu el ĉiuj dioj de tiuj landoj savis sian landon el miaj manoj, ke la Eternulo savu Jerusalemon el miaj manoj?
Isai Esperant 36:21  Kaj ili silentis kaj nenion respondis al li; ĉar estis ordono de la reĝo: Ne respondu al li.
Isai Esperant 36:22  Kaj Eljakim, filo de Ĥilkija, la palacestro, kaj Ŝebna, la skribisto, kaj Joaĥ, filo de Asaf, la kronikisto, venis al Ĥizkija en disŝiritaj vestoj, kaj raportis al li la vortojn de Rabŝake.
Chapter 37
Isai Esperant 37:1  Kiam la reĝo Ĥizkija tion aŭdis, li disŝiris siajn vestojn kaj ĉirkaŭkovris sin per sako, kaj iris en la domon de la Eternulo.
Isai Esperant 37:2  Kaj li sendis Eljakimon, la palacestron, kaj Ŝebnan, la skribiston, kaj la plejaĝulojn de la pastroj, ĉirkaŭkovritajn per sakoj, al la profeto Jesaja, filo de Amoc.
Isai Esperant 37:3  Kaj ili diris al li: Tiele diras Ĥizkija: Ĉi tiu tago estas tago de malfeliĉo, de puno, kaj de malhonoro; ĉar infanoj atingis la aperturon de la utero, sed forestas forto por naski.
Isai Esperant 37:4  Eble aŭdos la Eternulo, via Dio, la vortojn de Rabŝake, kiun sendis la reĝo de Asirio, lia sinjoro, por blasfemi la vivantan Dion, kaj insulti per la vortoj, kiujn aŭdis la Eternulo, via Dio. Levu do preĝon por la restintoj, kiuj ankoraŭ ekzistas.
Isai Esperant 37:5  Kaj la servantoj de la reĝo Ĥizkija venis al Jesaja.
Isai Esperant 37:6  Kaj Jesaja diris al ili: Tiele parolu al via sinjoro: Tiele diras la Eternulo: Ne timu la vortojn, kiujn vi aŭdis kaj per kiuj blasfemis Min la servantoj de la reĝo de Asirio.
Isai Esperant 37:7  Jen Mi metos en lin spiriton, ke, aŭdinte sciigon, li reiros en sian landon; kaj Mi faligos lin per glavo en lia lando.
Isai Esperant 37:8  Kaj Rabŝake revenis, kaj trovis la reĝon de Asirio militanta kontraŭ Libna; ĉar li aŭdis, ke li foriris de Laĥiŝ.
Isai Esperant 37:9  Kaj venis sciigo pri Tirhaka, reĝo de Etiopujo, nome: Li eliris, por militi kontraŭ vi. Kiam li tion aŭdis, li sendis senditojn al Ĥizkija kun la sekvanta komisio:
Isai Esperant 37:10  Tiele diru al Ĥizkija, reĝo de Judujo: Ne forlogu vin via Dio, kiun vi fidas, dirante: Jerusalem ne estos transdonita en la manojn de la reĝo de Asirio.
Isai Esperant 37:11  Vi aŭdis ja, kion faris la reĝoj de Asirio al ĉiuj landoj, ruiniginte ilin; ĉu vi do saviĝos?
Isai Esperant 37:12  Ĉu ilin savis la dioj de la nacioj, kiujn ekstermis miaj patroj, la naciojn de Gozan kaj Ĥaran kaj Recef kaj la filojn de Eden en Telasar?
Isai Esperant 37:13  Kie estas la reĝo de Ĥamat kaj la reĝo de Arpad kaj la reĝo de la urbo Sefarvaim, de Hena kaj Iva?
Isai Esperant 37:14  Ĥizkija prenis la leteron el la manoj de la senditoj kaj legis ĝin, kaj li iris en la domon de la Eternulo, kaj Ĥizkija disvolvis ĝin antaŭ la Eternulo.
Isai Esperant 37:16  Ho Eternulo Cebaot, Dio de Izrael, sidanta sur la keruboj! Vi estas la sola Dio super ĉiuj regnoj de la tero, Vi kreis la ĉielon kaj la teron;
Isai Esperant 37:17  klinu, ho Eternulo, Vian orelon, kaj aŭskultu; malfermu, ho Eternulo, Viajn okulojn, kaj rigardu; kaj aŭdu ĉiujn vortojn de Sanĥerib, kiujn li sendis, por insulti la Dion vivantan.
Isai Esperant 37:18  Estas vero, ho Eternulo, la reĝoj de Asirio ruinigis ĉiujn regnojn kaj ilian teron,
Isai Esperant 37:19  kaj ĵetis iliajn diojn en fajron; ĉar tio estis ne dioj, sed faritaĵoj de homaj manoj, ligno kaj ŝtono, ili ekstermis ilin.
Isai Esperant 37:20  Sed nun, ho Eternulo, nia Dio, savu nin kontraŭ liaj manoj, por ke ĉiuj regnoj de la tero eksciu, ke Vi, ho Eternulo, estas sola.
Isai Esperant 37:21  Kaj Jesaja, filo de Amoc, sendis al Ĥizkija, por diri: Tiele diras la Eternulo, Dio de Izrael: Koncerne tion, kion vi preĝis al Mi pri Sanĥerib, reĝo de Asirio,
Isai Esperant 37:22  jen estas tio, kion diris pri li la Eternulo: Malestimas vin, mokas vin la virga filino de Cion, balancas post vi la kapon la filino de Jerusalem.
Isai Esperant 37:23  Kiun vi blasfemis kaj insultis? kaj kontraŭ kiun vi laŭtigis voĉon kaj alte levis viajn okulojn? Kontraŭ la Sanktulon de Izrael!
Isai Esperant 37:24  Per viaj servantoj vi blasfemis la Sinjoron, kaj vi diris: Kun mia multo da ĉaroj mi supreniris sur la supron de montoj, sur la randon de Lebanon, kaj mi dehakis ĝiajn altajn cedrojn, ĝiajn plej bonajn cipresojn, kaj mi atingis ĝian plej altan pinton, ĝian ĝardensimilan arbaron.
Isai Esperant 37:25  Mi fosis kaj trinkis akvon, kaj mi sekigos per la plandoj de miaj piedoj ĉiujn riverojn de Egiptujo.
Isai Esperant 37:26  Ĉu vi ne aŭdis, ke Mi jam de longe tion decidis, de tempo antikva tion destinis? nun Mi tion plenumis, ke la fortikigitaj urboj fariĝis amaso da ruinŝtonoj.
Isai Esperant 37:27  Kaj iliaj loĝantoj senfortigitaj ektremis kaj kovriĝis per honto; ili fariĝis kiel herbo de kampo, kiel malgrava verdaĵo, kiel musko sur tegmentoj, kaj kiel sunbruligita greno antaŭ la spikiĝo.
Isai Esperant 37:28  Sed vian sidon kaj vian eliron kaj vian venon Mi scias, ankaŭ vian koleron kontraŭ Mi.
Isai Esperant 37:29  Pro tio, ke vi koleris kontraŭ Mi kaj via aroganteco venis al Miaj oreloj, Mi metos Mian ringon en viajn nazotruojn kaj Mian buŝbridaĵon en vian buŝon, kaj Mi reirigos vin per la sama vojo, per kiu vi venis.
Isai Esperant 37:30  Kaj jen estas por vi la pruvosigno: vi manĝos en ĉi tiu jaro grenon memsemiĝintan, en la dua jaro grenon sovaĝan, sed en la tria jaro vi semos kaj rikoltos kaj plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
Isai Esperant 37:31  Kaj la restaĵo de la domo de Jehuda denove enradikiĝos malsupre kaj donos fruktojn supre.
Isai Esperant 37:32  Ĉar el Jerusalem devenos restaĵo, kaj savitaĵo de la monto Cion; la fervoro de la Eternulo Cebaot tion faros.
Isai Esperant 37:33  Tial tiele diras la Eternulo pri la reĝo de Asirio: Li ne eniros en ĉi tiun urbon kaj ne ĵetos tien sagon kaj ne aliros al ĝi kun ŝildo kaj ne ŝutos kontraŭ ĝi remparon.
Isai Esperant 37:34  Per la sama vojo, per kiu li venis, li reiros, kaj en ĉi tiun urbon li ne eniros, diras la Eternulo.
Isai Esperant 37:35  Mi defendos ĉi tiun urbon, por savi ĝin pro Mi kaj pro Mia servanto David.
Isai Esperant 37:36  Kaj eliris anĝelo de la Eternulo kaj frapis en la tendaro de la Asirianoj cent okdek kvin mil. Kiam oni leviĝis matene, oni ekvidis, ke ili ĉiuj estas kadavroj senvivaj.
Isai Esperant 37:37  Kaj Sanĥerib, la reĝo de Asirio, elmoviĝis kaj iris kaj rehejmiĝis kaj restis en Nineve.
Isai Esperant 37:38  Kaj kiam li adorkliniĝis en la domo de sia dio Nisroĥ, liaj filoj Adrameleĥ kaj Ŝarecer mortigis lin per glavo, kaj mem ili forkuris en la landon Araratan. Kaj ekreĝis anstataŭ li lia filo Esar-Ĥadon.
Chapter 38
Isai Esperant 38:1  En tiu tempo Ĥizkija morte malsaniĝis; kaj venis al li la profeto Jesaja, filo de Amoc, kaj diris al li: Tiele diras la Eternulo: Faru testamenton pri via domo, ĉar vi mortos kaj ne vivos.
Isai Esperant 38:2  Tiam Ĥizkija turnis sian vizaĝon al la muro, kaj ekpreĝis al la Eternulo,
Isai Esperant 38:3  kaj diris: Mi petas, ho Eternulo, rememoru, ke mi iradis antaŭ Vi kun vero kaj koro fidela, kaj mi faradis tion, kio plaĉas al Vi. Kaj Ĥizkija laŭte ekploris.
Isai Esperant 38:4  Tiam aperis la vorto de la Eternulo al Jesaja jene:
Isai Esperant 38:5  Iru, kaj diru al Ĥizkija: Tiele diras la Eternulo, Dio de via patro David: Mi aŭdis vian preĝon, Mi vidis viajn larmojn; jen Mi aldonos al via vivo dek kvin jarojn.
Isai Esperant 38:6  Kaj kontraŭ la mano de la reĝo de Asirio Mi savos vin kaj ĉi tiun urbon, kaj Mi defendos ĉi tiun urbon.
Isai Esperant 38:7  Kaj jen estas por vi la pruvosigno de la Eternulo, ke la Eternulo plenumos tion, kion Li diris:
Isai Esperant 38:8  jen la hormontran ombron, kiu malsupriĝis sur la suna hormontrilo de Aĥaz, Mi retiros malantaŭen je dek gradoj. Kaj la suno retiriĝis je dek gradoj laŭ la gradaro, laŭ kiu ĝi malsupriĝis.
Isai Esperant 38:9  Jen estas la skribo de Ĥizkija, reĝo de Judujo, kiam li malsaniĝis kaj eliris viva el sia malsano:
Isai Esperant 38:10  Mi pensis, ke en la mezo de mia vivo mi malsupreniros en la pordegon de Ŝeol, Ke mi estos senigita je la resto de miaj jaroj;
Isai Esperant 38:11  Mi pensis, ke mi ne plu vidos Dion, la Eternulon, sur la tero de la vivantoj, Ke mi ne plu rigardos homon inter la loĝantoj de la vantejo;
Isai Esperant 38:12  Ke mia estado demoviĝas, kaj forportiĝas de mi kiel tendo de paŝtisto; Ke mi finteksis mian vivon kiel teksisto, kaj Li detranĉos min de la teksbazo; Ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
Isai Esperant 38:13  Mi atendis ĝis mateno, ke simile al leono Li frakasos ĉiujn miajn ostojn, Ke antaŭ ol la tago cedos al la nokto, Vi faros al mi finon.
Isai Esperant 38:14  Kiel hirundo plendanta mi plorpepis, mi ĝemis kiel kolombo; Miaj okuloj estis direktitaj malsupren: Ho Eternulo, mi suferas, protektu min!
Isai Esperant 38:15  Kion mi diru? Li promesis ja al mi, kaj Li faris. Nun mi pasigos ĉiujn miajn jarojn, memorante la premitecon de mia animo.
Isai Esperant 38:16  Ho Sinjoro, per tio vivas la homoj, Kaj en ĉio ĉi tio estas la vivo de mia spirito: Vi resanigis min, kaj konservis al mi la vivon.
Isai Esperant 38:17  Jen en bonon aliformiĝis mia sufero; Vi ame eltiris mian animon el pereo, Ĉar Vi ĵetis malantaŭ Vin ĉiujn miajn pekojn.
Isai Esperant 38:18  Ĉar ne Ŝeol Vin gloros, ne la morto Vin laŭdos; La irantaj en la terinternon ne esperos Vian verecon.
Isai Esperant 38:19  La vivanto, nur la vivanto Vin gloros, kiel mi hodiaŭ; Patro al la filoj konigos Vian verecon.
Isai Esperant 38:20  La Eternulo min helpas; Kaj miajn kantojn ni kantados Dum nia tuta vivo en la domo de la Eternulo.
Isai Esperant 38:21  Kaj Jesaja diris: Oni alportu dispremitan figon kaj metu sur la ŝvelaĵon, kaj li estos sanigita.
Isai Esperant 38:22  Kaj Ĥizkija diris: Kia estas la signo, ke mi iros en la domon de la Eternulo?
Chapter 39
Isai Esperant 39:1  En tiu tempo Merodaĥ-Baladan, filo de Baladan, reĝo de Babel, sendis leteron kaj donacojn al Ĥizkija; ĉar li aŭdis, ke li estis malsana kaj resaniĝis.
Isai Esperant 39:2  Kaj Ĥizkija ĝojis pri ili, kaj montris al ili sian trezorejon, la arĝenton kaj la oron kaj la aromaĵojn kaj la karan oleon kaj sian tutan armilejon, kaj ĉion, kio troviĝis en liaj trezorejoj; estis nenio, kion Ĥizkija ne montrus al ili en sia domo kaj en sia tuta posedaĵo.
Isai Esperant 39:3  Kaj venis la profeto Jesaja al la reĝo Ĥizkija, kaj diris al li: Kion parolis tiuj homoj? kaj de kie ili venis al vi? Kaj Ĥizkija diris: El lando malproksima ili venis al mi, el Babel.
Isai Esperant 39:4  Kaj li diris: Kion ili vidis en via domo? Kaj Ĥizkija respondis: Ĉion, kio estas en mia domo, ili vidis; estis nenio, kion mi ne montrus al ili en miaj trezorejoj.
Isai Esperant 39:5  Tiam Jesaja diris al Ĥizkija: Aŭskultu la diron de la Eternulo Cebaot:
Isai Esperant 39:6  Jen venos tagoj, kaj ĉio, kio estas en via domo kaj kion kolektis viaj patroj ĝis la nuna tago, estos forportata en Babelon; nenio restos, diras la Eternulo.
Isai Esperant 39:7  Kaj el viaj filoj, kiuj devenos de vi, kiujn vi naskigos, oni prenos; kaj ili estos korteganoj en la palaco de la reĝo de Babel.
Isai Esperant 39:8  Kaj Ĥizkija diris al Jesaja: Bona estas la vorto de la Eternulo, kiun vi diris. Kaj li diris plue: Estu nur paco kaj vero en mia tempo.
Chapter 40
Isai Esperant 40:2  Parolu al la koro de Jerusalem, kaj voku al ĝi, ke finiĝis la tempo de ĝia batalado, ke pardonita estas ĝia kulpo, ke ĝi ricevis el la mano de la Eternulo duoble pro ĉiuj siaj pekoj.
Isai Esperant 40:3  Sonas voĉo de krianto: Pretigu en la dezerto la vojon de la Eternulo, rektigu en la stepo irejon por nia Dio.
Isai Esperant 40:4  Ĉiu valo leviĝu, kaj ĉiu monto kaj monteto malaltiĝu, kaj la malebenaĵo fariĝu ebenaĵo, kaj la montaro fariĝu valo.
Isai Esperant 40:5  Kaj aperos la majesto de la Eternulo; kaj ĉiu karno kune vidos, ke la buŝo de la Eternulo parolis.
Isai Esperant 40:6  Voĉo diras: Proklamu! sed li diras: Kion mi proklamu? Ĉiu karno estas herbo, kaj ĉiu ĝia ĉarmo estas kiel kampa floreto.
Isai Esperant 40:7  Sekiĝas herbo, velkas floreto, kiam la spiro de la Eternulo blovetas sur ĝin; vere, la popolo estas herbo.
Isai Esperant 40:8  Sekiĝas herbo, velkas floreto; sed la vorto de nia Dio restas eterne.
Isai Esperant 40:9  Sur altan monton supreniru, ho predikantino de Cion; laŭtigu potence vian voĉon, ho predikantino de Jerusalem, laŭtigu, ne timu; diru al la urboj de Judujo: Jen estas via Dio!
Isai Esperant 40:10  Jen la Sinjoro, la Eternulo, venas kun potenco, kaj Lia brako regas; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li.
Isai Esperant 40:11  Kiel paŝtisto Li paŝtos Sian ŝafaron, per Sia brako Li kolektos la ŝafidojn kaj portos ilin sur Sia brusto; la suĉigantinojn Li kondukos.
Isai Esperant 40:12  Kiu mezuris per sia mankavo la akvon kaj difinis la ĉielon per la manlarĝo kaj metis en mezurilon la polvon de la tero kaj pesis per pesilo la montojn kaj la montetojn per pesiltaso?
Isai Esperant 40:13  Kiu gvidis la spiriton de la Eternulo, kaj kiu donis al Li sian konsilon?
Isai Esperant 40:14  De kiu Li petis konsilon, ke tiu komprenigu Lin kaj instruu Lin pri la vojo de justeco kaj instruu al Li scion kaj konigu al Li la vojon de saĝeco?
Isai Esperant 40:15  Jen la popoloj estas kiel guto el sitelo kaj kalkulataj kiel polvero sur pesiltaso; jen Li disŝutas la insulojn, kiel polveretojn.
Isai Esperant 40:16  Lebanon ne sufiĉus por fajro, kaj ĝia bestaro ne sufiĉus por bruloferoj.
Isai Esperant 40:17  Ĉiuj nacioj estas antaŭ Li kiel nenio, estas rigardataj de Li kiel nulo kaj senvaloraĵo.
Isai Esperant 40:18  Kun kiu vi komparos Dion? kaj kian similaĵon vi kontraŭstarigos al Li?
Isai Esperant 40:19  Ĉu idolon, kiun fandis artisto kaj kiun oraĵisto kovras per oro kaj ornamas per arĝentaj ĉenoj?
Isai Esperant 40:20  Kiu estas tro malriĉa por la oferdono, tiu elektas lignon ne putrantan, serĉas kompetentan skulptiston, por fari idolon fortikan.
Isai Esperant 40:21  Ĉu vi ne scias? ĉu vi ne aŭdis? ĉu ne estis dirite al vi antaŭlonge? ĉu vi ne komprenas detempe de la fondado de la tero?
Isai Esperant 40:22  Li sidas super la rondo de la tero, kaj ĝiaj loĝantoj estas kiel lokustoj; Li etendas la ĉielon kiel maldikan teksaĵon kaj distiras ĝin kiel tendon por loĝado;
Isai Esperant 40:23  Li faras la princojn neniaĵo, la juĝistojn de la tero Li faras neekzistaĵo,
Isai Esperant 40:24  kvazaŭ ili ne estus plantitaj, kvazaŭ ili ne estus semitaj, kvazaŭ ilia trunko ne havus radikon en la tero: apenaŭ Li blovetis sur ilin, ili velkis, kaj la ventego forportas ilin kiel pajlerojn.
Isai Esperant 40:25  Kaj al kiu do vi volas egaligi Min, ke Mi estu simila al li? diras la Sanktulo.
Isai Esperant 40:26  Levu alten viajn okulojn, kaj rigardu, kiu kreis tion? Li, kiu elkondukas iliajn taĉmentojn laŭ kalkulo, kiu ilin ĉiujn vokas laŭ la nomo; antaŭ la Plejpotenculo kaj Plejfortulo neniu kaŝiĝos.
Isai Esperant 40:27  Kial vi parolas, ho Jakob, kaj diras, ho Izrael: Mia vojo estas kaŝita antaŭ la Eternulo, kaj mia afero ne atingas Dion?
Isai Esperant 40:28  Ĉu vi ne scias, ĉu vi ne aŭdis, ke la Eternulo estas Dio eterna, la Kreinto de la finoj de la tero? Li ne laciĝas kaj ne senfortiĝas; Lia saĝeco estas neesplorebla.
Isai Esperant 40:29  Li donas forton al la laculo, kaj al la senfortulo Li plifortigas la povon.
Isai Esperant 40:30  Knaboj senfortiĝas kaj laciĝas, junuloj ofte falas;
Isai Esperant 40:31  sed tiuj, kiuj fidas la Eternulon, ricevas novan forton, ili levas la flugilojn kiel agloj, ili kuras kaj ne laciĝas, ili iras kaj ne senfortiĝas.
Chapter 41
Isai Esperant 41:1  Silentu antaŭ Mi, ho insuloj, kaj la popoloj refortiĝu; ili alproksimiĝu kaj parolu; ni kune iru al juĝo.
Isai Esperant 41:2  Kiu vekis el la oriento la justulon, vokis lin, ke li iru? Li transdonis al li naciojn kaj detronigis reĝojn, transdonis kiel polvon al lia glavo, kiel disflugantajn pajlerojn al lia pafarko.
Isai Esperant 41:3  Li persekutas ilin, transiras en paco la vojon, sur kiu liaj piedoj ne haltas.
Isai Esperant 41:4  Kiu tion faris kaj estigis? kiu vokis la generaciojn de la komenco? Mi, la Eternulo, la unua, kaj kun la lastaj Mi estas la sama.
Isai Esperant 41:5  Vidis tion la insuloj kaj ektimis; la finoj de la tero ektremis; ili alproksimiĝis kaj alvenis.
Isai Esperant 41:6  Ĉiu helpas sian proksimulon, kaj diras al sia frato: Estu kuraĝa!
Isai Esperant 41:7  Kaj la skulptisto kuraĝigas la fandiston, la ladfaristo la forĝiston, kaj li diras: La kuniĝo estas bona; kaj li fortikigas tion per najloj, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
Isai Esperant 41:8  Sed vi, ho Mia servanto Izrael, ho Jakob, kiun Mi elektis, ho idaro de Abraham, Mia amato,
Isai Esperant 41:9  vi, kiun Mi prenis de la finoj de la tero kaj vokis de ĝiaj randoj, kaj al kiu Mi diris: Vi estas Mia servanto, Mi vin elektis kaj ne forpuŝis-
Isai Esperant 41:10  ne timu, ĉar Mi estas kun vi; ne maltrankviliĝu, ĉar Mi estas via Dio; Mi vin fortigos, Mi vin helpos, Mi vin subtenos per Mia justa dekstra mano.
Isai Esperant 41:11  Jen hontiĝos kaj malhonoriĝos ĉiuj, kiuj koleras kontraŭ vi; viaj kontraŭuloj fariĝos neniaĵo kaj pereos.
Isai Esperant 41:12  Vi serĉos ilin, sed vi ilin ne trovos, la homojn, kiuj kverelas kontraŭ vi; la homoj, kiuj batalas kontraŭ vi, fariĝos neniaĵo kaj neekzistaĵo.
Isai Esperant 41:13  Ĉar Mi, la Eternulo, via Dio, fortigas vian dekstran manon, dirante al vi: Ne timu, Mi vin helpos.
Isai Esperant 41:14  Ne timu, vermo Jakob, malmultulo Izrael! Mi vin helpos, diras la Eternulo; kaj via Liberiganto estas la Sanktulo de Izrael.
Isai Esperant 41:15  Jen Mi faros vin draŝilo akra, nova, dentohava; vi draŝos montojn kaj disfrotos, kaj montetojn vi faros kiel grenventumaĵo.
Isai Esperant 41:16  Vi disĵetos ilin, kaj la vento ilin disportos, kaj la ventego ilin disblovos; sed vi ĝojos en la Eternulo, vi havos gloron en la Sanktulo de Izrael.
Isai Esperant 41:17  La malriĉuloj kaj senhavuloj serĉas akvon, sed ĝi ne troviĝas; ilia lango sekiĝas de soifo. Mi, la Eternulo, aŭskultos ilin; Mi, la Dio de Izrael, ne forlasos ilin.
Isai Esperant 41:18  Sur nudaj montetoj Mi malfermos riverojn kaj meze de valoj fontojn, dezerton Mi faros lago da akvo kaj sensukan teron fontoj de akvo.
Isai Esperant 41:19  En dezerto Mi aperigos cedron, akacion, mirton, kaj olivarbon; Mi starigos en stepo cipreson, abion, kaj bukson kune;
Isai Esperant 41:20  por ke ĉiuj vidu kaj eksciu kaj rimarku kaj komprenu, ke la mano de la Eternulo tion faris kaj la Sanktulo de Izrael tion kreis.
Isai Esperant 41:21  Prezentu vian juĝaferon, diras la Eternulo; antaŭmetu viajn argumentojn, diras la Reĝo de Jakob.
Isai Esperant 41:22  Ili alvenu, kaj diru al ni, kio fariĝos; diru al ni, kion signifas tio, kio estis en la komenco, tiam ni pripensos kaj ekscios la finon; aŭ sciigu al ni tion, kio estos.
Isai Esperant 41:23  Diru al ni tion, kio venos poste, por ke ni eksciu, ke vi estas dioj; ĉu vi faros bonon, ĉu malbonon, ni miros kaj vidos kune.
Isai Esperant 41:24  Sed jen vi estas neniaĵo, kaj via agado estas neniaĵo; abomenindaĵon oni elektas en vi.
Isai Esperant 41:25  Iun Mi vekis el nordo, kaj li venis; de la leviĝejo de la suno li proklamas Mian nomon; li paŝas sur potenculoj kiel sur koto, kaj kiel potfaristo piedpremas argilon.
Isai Esperant 41:26  Kiu tion diris antaŭe, por ke ni sciu? kaj antaŭlonge, por ke ni diru: Li estas prava? Sed neniu diris, kaj neniu sciigis, kaj neniu aŭdis viajn vortojn.
Isai Esperant 41:27  Mi la unua diris al Cion: Jen ili estas; kaj al Jerusalem Mi donis sciiganton.
Isai Esperant 41:28  Mi rigardis, kaj neniu estis; inter ili estis neniu konsilanto, ke Mi povu demandi kaj ili respondu.
Isai Esperant 41:29  Jen ili ĉiuj estas vantaĵo, neniaĵo estas ilia faro, vento kaj senenhavaĵo estas iliaj fanditaj idoloj.
Chapter 42
Isai Esperant 42:1  Jen estas Mia servanto, kiun Mi apogas, Mia elektito, kiun favoras Mia animo. Mi metis Mian spiriton sur lin; li disportos justecon al la nacioj.
Isai Esperant 42:2  Li ne krios nek bruos, kaj ne aŭdigos sur la stratoj sian voĉon.
Isai Esperant 42:3  Kanon rompetitan li ne rompos, kaj meĉon senfajriĝantan li ne estingos. Laŭ la vero li faros juĝon.
Isai Esperant 42:4  Li ne laciĝos nek fleksiĝos, ĝis li starigos sur la tero justecon; kaj lian instruon atendas la insuloj.
Isai Esperant 42:5  Tiele diras Dio, la Eternulo, kiu kreis la ĉielon kaj etendis ĝin, kiu disvastigis la teron kaj ĝiajn produktojn, kiu donis animon sur ĝiaj loĝantoj, kaj spiriton al tiuj, kiuj iras sur ĝi:
Isai Esperant 42:6  Mi, la Eternulo, alvokis vin por la vero, kaj Mi prenos vin je la mano kaj gardos vin, kaj faros vin interligo por la popolo, lumo por la nacioj,
Isai Esperant 42:7  por malfermi okulojn blindajn, por elkonduki el malliberejo malliberulojn, el domo ŝlosita sidantajn en mallumo.
Isai Esperant 42:8  Mi estas la Eternulo, tia estas Mia nomo; kaj Mian honoron Mi ne donos al alia, nek Mian gloron al idoloj.
Isai Esperant 42:9  Kio antaŭlonge estis profetita, jen ĝi plenumiĝis, kaj novajn aferojn Mi anoncas; antaŭ ol ili elkreskos, Mi anoncos al vi.
Isai Esperant 42:10  Kantu al la Eternulo kanton novan, Lian gloron de la rando de la tero, vi, kiuj ŝipveturas sur la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, insuloj kaj iliaj loĝantoj.
Isai Esperant 42:11  Laŭtigu vian voĉon, ho dezerto kaj ĝiaj urboj, la vilaĝoj, en kiuj loĝas Kedar; ĝojkriu la loĝantoj de Sela, de la supro de montoj ili voku.
Isai Esperant 42:12  Ili donu honoron al la Eternulo, kaj Lian gloron ili proklamu sur la insuloj.
Isai Esperant 42:13  La Eternulo eliros kiel heroo, kiel homo de milito Li vekos fervoron, Li vokos kaj aŭdigos militan krion, Li montros Sian potencon sur Siaj malamikoj.
Isai Esperant 42:14  Longe Mi silentis, estis kvieta, kaj detenis Min; nun Mi krios kiel naskantino, Mi neniigos kaj englutos ĉion.
Isai Esperant 42:15  Mi dezertigos montojn kaj montetojn, kaj ilian tutan verdaĵon Mi elsekigos; Mi faros la riverojn insuloj, kaj la lagojn Mi elsekigos.
Isai Esperant 42:16  Mi kondukos la blindulojn laŭ vojo, kiun ili ne konas, laŭ irejoj por ili ne konataj Mi irigos ilin; la mallumon antaŭ ili Mi faros lumo, kaj la vojojn kurbajn rektaj. Tiajn aferojn Mi faros por ili, kaj Mi ilin ne forlasos.
Isai Esperant 42:17  Retiros sin malantaŭen, kovriĝos per honto tiuj, kiuj fidas idolojn, kaj kiuj diras al fanditaĵoj: Vi estas niaj dioj.
Isai Esperant 42:18  Aŭskultu, ho surduloj; kaj vi, blinduloj, rigardu, por ke vi vidu.
Isai Esperant 42:19  Sed kiu estas tiel blinda, kiel Mia servanto, kaj surda, kiel la sendato, kiun Mi sendas? kiu estas tiel blinda, kiel Mia elaĉetito, kaj blinda, kiel la servanto de la Eternulo?
Isai Esperant 42:20  Vi vidis multe, sed vi ne konservis; viaj oreloj estas malfermitaj, sed ne aŭdas.
Isai Esperant 42:21  La Eternulo deziris pro Sia justeco, ke Li faru la leĝon granda kaj glora.
Isai Esperant 42:22  Sed tio estas popolo prirabita kaj senhavigita; ili ĉiuj estas ligitaj en kavernoj kaj kaŝitaj en malliberejoj; ili fariĝis rabakiro, kaj neniu ilin savas, kaptitaĵo, kaj neniu diras: Redonu.
Isai Esperant 42:23  Kiu el vi atentos ĉi tion, komprenos kaj aŭskultos por la tempo estonta?
Isai Esperant 42:24  Kiu fordonis Jakobon por ruinigo kaj Izraelon al la rabistoj? ĉu ne la Eternulo, kontraŭ kiu ni pekis, ne volis iri laŭ Liaj vojoj kaj ne aŭskultis Lian instruon?
Isai Esperant 42:25  Kaj Li elverŝis sur lin la ardon de Sia kolero kaj la potencon de la milito; kaj Li faris brulon ĉirkaŭe de li, sed li ne komprenis; Li ĵetis flamojn sur lin, sed li ne prenis tion al sia koro.
Chapter 43
Isai Esperant 43:1  Sed nun tiele diras la Eternulo, kiu vin kreis, ho Jakob, kaj kiu vin estigis, ho Izrael: Ne timu, ĉar Mi vin savos; Mi vokos vin laŭ via nomo, vi estas Mia.
Isai Esperant 43:2  Kiam vi transiros akvon, Mi estos kun vi, kaj trans riverojn, ili vin ne dronigos; kiam vi iros en fajron, vi ne brulvundiĝos, kaj flamo vin ne bruligos.
Isai Esperant 43:3  Ĉar Mi estas la Eternulo, via Dio, la Sanktulo de Izrael, via Savanto; Egiptujon Mi donos kiel vian elaĉeton, Etiopujon kaj Seban anstataŭ vi.
Isai Esperant 43:4  Ĉar vi estas kara en Miaj okuloj, vi estis honorita kaj Mi vin amas; tial Mi fordonos aliajn homojn anstataŭ vi kaj gentojn anstataŭ via animo.
Isai Esperant 43:5  Ne timu, ĉar Mi estas kun vi; de la oriento Mi venigos vian idaron, kaj de la okcidento Mi vin kolektos.
Isai Esperant 43:6  Mi diros al la nordo: Redonu! kaj al la sudo: Ne retenu! venigu Miajn filojn de malproksime kaj Miajn filinojn de la randoj de la tero,
Isai Esperant 43:7  ĉiun, kiu estas nomata per Mia nomo kaj kiun Mi kreis por Mia gloro, faris, kaj estigis.
Isai Esperant 43:8  Elirigu la popolon blindan, kiu tamen havas okulojn, kaj la surdulojn, kiuj tamen havas orelojn.
Isai Esperant 43:9  Ĉiuj nacioj kolektiĝu kune, kaj la popoloj kunvenu; kiu el ili tion antaŭdirus aŭ anoncus al ni antaŭlonge? ili starigu siajn atestantojn kaj pravigu sin, por ke oni aŭdu, kaj diru: Estas vero!
Isai Esperant 43:10  Vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mia servanto, kiun Mi elektis; por ke vi sciu kaj kredu al Mi, kaj komprenu, ke tio estas Mi; antaŭ Mi estis kreita nenia Dio, kaj post Mi ne ekzistos.
Isai Esperant 43:11  Mi, Mi estas la Eternulo; kaj krom Mi ekzistas nenia savanto.
Isai Esperant 43:12  Mi promesis kaj savis kaj anoncis; kaj ne estis inter vi iu fremda; kaj vi estas Miaj atestantoj, diras la Eternulo, kaj Mi estas Dio.
Isai Esperant 43:13  De la komenco de la tempo Mi estas la sama, kaj neniu povas savi kontraŭ Mia mano; kiam Mi faras, kiu tion ŝanĝos?
Isai Esperant 43:14  Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael: Pro vi Mi sendis en Babelon kaj pelis malsupren ĉiujn forkurantojn, kaj la ĝojadon de la Ĥaldeoj Mi aliformigis en ploradon.
Isai Esperant 43:15  Mi estas la Eternulo, via Sanktulo, la Kreinto de Izrael, via Reĝo.
Isai Esperant 43:16  Tiele diras la Eternulo, kiu faris vojon sur la maro kaj vojeton sur potenca akvo,
Isai Esperant 43:17  kiu elirigis ĉarojn kaj ĉevalojn, militistaron kaj potencon, kiuj ĉiuj kune falis kaj ne leviĝos, senfajriĝis, estingiĝis kiel meĉo:
Isai Esperant 43:18  Ne rememoru tion, kio estis antaŭlonge, kaj ne meditu pri tio, kio estis en la tempo antikva.
Isai Esperant 43:19  Jen Mi faras ion novan, nun ĝi elkreskas; ĉu vi tion ne komprenas? Mi faros vojon en la dezerto, riverojn en senakva lando.
Isai Esperant 43:20  Gloros Min la bestoj de la kampo, ŝakaloj kaj strutoj; ĉar Mi donis akvon en la dezerto, riverojn en senakva lando, por trinkigi la popolon, kiun Mi elektis,
Isai Esperant 43:21  tiun popolon, kiun Mi kreis por Mi, por ke ĝi rakontu pri Mia gloro.
Isai Esperant 43:22  Sed ne Min vi vokis, ho Jakob, kaj ne por Mi vi laboris, ho Izrael.
Isai Esperant 43:23  Vi ne alportadis al Mi viajn ŝafidojn de brulofero kaj ne honoradis Min per viaj buĉoferoj; Mi ne servigis vin per farunoferoj kaj ne lacigis vin per olibano.
Isai Esperant 43:24  Vi ne aĉetis por Mi per mono bonodoran kanon kaj ne satigis Min per la sebo de viaj buĉoferoj; vi nur laborŝarĝis Min per viaj pekoj, lacigis Min per viaj malbonagoj.
Isai Esperant 43:25  Mi, Mi forviŝas viajn krimojn pro Mi mem, kaj viajn pekojn Mi ne rememoros.
Isai Esperant 43:26  Rememorigu al Mi, kaj ni faru juĝon inter ni; rakontu vi, por ke vi vin pravigu.
Isai Esperant 43:27  Via prapatro pekis, kaj viaj profetoj defalis de Mi.
Isai Esperant 43:28  Tial Mi sensanktigis la estrojn de la sanktejo, kaj Mi elmetis Jakobon al anatemo kaj Izraelon al malhonoro.
Chapter 44
Isai Esperant 44:1  Sed nun aŭskultu, ho Jakob, Mia servanto, kaj Izrael, kiun Mi elektis.
Isai Esperant 44:2  Tiele diras la Eternulo, kiun vin kreis kaj formis kaj helpas vin de post via naskiĝo: Ne timu, ho Jakob, Mia servanto, kaj vi, ho Jeŝurun, kiun Mi elektis.
Isai Esperant 44:3  Ĉar Mi verŝos akvon sur la soifantaĵon kaj torentojn sur la sekan teron; Mi verŝos Mian spiriton sur vian idaron kaj Mian benon sur viajn devenontojn,
Isai Esperant 44:4  por ke ili kresku inter herbo, kiel salikoj super torentoj da akvo.
Isai Esperant 44:5  Unu diros: Mi apartenas al la Eternulo; alia nomos sin per la nomo de Jakob; alia skribe konsekros sin al la Eternulo kaj prenos al si la alnomon Izrael.
Isai Esperant 44:6  Tiele diras la Eternulo, la Reĝo de Izrael, kaj lia Liberiganto, la Eternulo Cebaot: Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta, kaj ne ekzistas Dio krom Mi.
Isai Esperant 44:7  Kaj kiu estas simila al Mi? li diru kaj anoncu, kaj elmetu antaŭ Mi ĉion, kio estis de post la tempo, kiam Mi kreis la popolon eternan; ili anoncu tion, kio estos kaj kio venos.
Isai Esperant 44:8  Ne timu kaj ne maltrankviliĝu; Mi aŭdigis ja al vi kaj antaŭdiris antaŭlonge; kaj vi estas Miaj atestantoj. Ĉu ekzistas Dio krom Mi? ne ekzistas Roko, Mi iun ne konas.
Isai Esperant 44:9  Ĉiuj, kiuj faras idolojn, estas vantaĵo, kaj iliaj amataĵoj estas senutilaj, kaj ili mem estas atestantoj; ili ne vidas kaj ne komprenas, tial ili estos hontigataj.
Isai Esperant 44:10  Kiu faris dion, kaj fandis idolon, kiu nenion utilas?
Isai Esperant 44:11  Ĉiuj partoprenintoj estos hontigataj, ĉar la majstroj estas ja el homoj; ili ĉiuj kolektiĝu kaj stariĝu, ili ektimos, kaj ĉiuj kune estos hontigataj.
Isai Esperant 44:12  Unu tranĉas la feron per ĉizilo, laboras per karboj, formas ĝin per marteloj, kaj prilaboras ĝin per la forto de sia brako; li eĉ malsatas kaj perdas la fortojn, ne trinkas akvon kaj laciĝas.
Isai Esperant 44:13  Alia hakas lignon, mezuras ĝin per ŝnuro, faras konturojn per grifelo, rabotas per rabotilo, ĉirkaŭsignas per cirkelo, kaj faras el ĝi bildon de homo, de bela homo, por ke ĝi loĝu en la domo.
Isai Esperant 44:14  Li hakas por si cedrojn, prenas ilekson kaj kverkon, preparas al si provizon de arbaraj arboj, plantas pinon, kiun la pluvo kreskigas.
Isai Esperant 44:15  Kaj tio servas al la homo kiel hejtilo; li prenas el tio kaj varmigas sin, li ankaŭ faras fajron kaj bakas panon; el tio sama li faras dion kaj adorkliniĝas antaŭ ĝi, li faras el ĝi idolon kaj adoras ĝin.
Isai Esperant 44:16  Parton el ĝi li forbruligas en fajro, super parto li manĝas viandon, rostas rostaĵon, kaj satiĝas; li ankaŭ varmigas sin, kaj diras: Ha, ha, fariĝis al mi varme, mi eksentis fajron!
Isai Esperant 44:17  Kaj ĝian restaĵon li faris dio, li faris el ĝi sian idolon; li adoras ĝin, adorkliniĝas kaj preĝas al ĝi, kaj diras: Savu min, ĉar vi estas mia dio.
Isai Esperant 44:18  Ili ne scias kaj ne komprenas, ĉar gluitaj estas iliaj okuloj, por ke ili ne vidu, por ke ilia koro ne komprenu.
Isai Esperant 44:19  Kaj li ne primeditas en sia koro, ne havas scion nek komprenon, por diri: Duonon de ĝi mi forbruligis en fajro, mi ankaŭ bakis sur ĝiaj karboj panon, mi rostis viandon kaj manĝis; ĉu do el la restaĵo mi faros abomenindaĵon? ĉu ŝtipon da ligno mi adoros?
Isai Esperant 44:20  Li postkuras polvon, la trompita koro lin erarigas, kaj li ne savas sian animon, kaj ne diras: Ĉu ne malveraĵon mi havas en mia dekstra mano?
Isai Esperant 44:21  Memoru tion, ho Jakob, kaj Izrael, ĉar vi estas Mia servanto; Mi kreis vin Mia servanto; vi, ho Izrael, ne estos forgesita de Mi.
Isai Esperant 44:22  Mi forviŝis viajn kulpojn kiel nubon, kaj viajn pekojn kiel nebulon; revenu al Mi, ĉar Mi savis vin.
Isai Esperant 44:23  Ĝojkriu, ho ĉielo, ĉar la Eternulo tion faris; voku, profundo de la tero; sonigu kanton, ho montoj, arbaro kaj ĉiuj arboj en ĝi; ĉar la Eternulo liberigis Jakobon, kaj faris Sin glora per Izrael.
Isai Esperant 44:24  Tiele diras la Eternulo, via Liberiginto, kiu formis vin de la momento de via naskiĝo: Mi estas la Eternulo, kiu ĉion faras, kiu sola etendis la ĉielon, per Sia propra potenco disvastigis la teron;
Isai Esperant 44:25  kiu neniigas la signojn de divenistoj kaj ridindigas la sorĉistojn, repuŝas la saĝulojn malantaŭen kaj malsaĝigas ilian scion;
Isai Esperant 44:26  kiu konfirmas la vorton de Sia servanto kaj plenumas la decidojn de Siaj senditoj; kiu diras pri Jerusalem: Ĝi havos multe da loĝantoj; kaj pri la urboj de Judujo: Ili estos rekonstruitaj, kaj iliajn ruinojn Mi restarigos;
Isai Esperant 44:27  kiu diras al la maro: Estu seka, kaj Mi sekigos viajn riverojn;
Isai Esperant 44:28  kiu diras pri Ciro: Li estas Mia paŝtisto, kaj li plenumos ĉiujn Miajn dezirojn, dirante al Jerusalem: Estu rekonstruata, kaj la templo estu refondata.
Chapter 45
Isai Esperant 45:1  Tiele diras la Eternulo pri Sia sanktoleito Ciro: Mi prenis lin je lia dekstra mano, por faligi antaŭ li popolojn, kaj la lumbojn de reĝoj Mi senzonigos, por malfermi antaŭ li la pordojn, kaj por ke la pordegoj ne estu ŝlositaj.
Isai Esperant 45:2  Mi iros antaŭ vi kaj ebenigos altaĵojn; kuprajn pordojn Mi disbatos, kaj ferajn riglilojn Mi rompos.
Isai Esperant 45:3  Kaj Mi transdonos al vi trezorojn sekretajn kaj riĉaĵojn kaŝitajn, por ke vi eksciu, ke Mi, la Eternulo, vokis vin laŭ via nomo, Mi, Dio de Izrael.
Isai Esperant 45:4  Pro Mia servanto Jakob kaj pro Mia elektito Izrael Mi vokis vin laŭ via nomo, Mi altigis vin, kvankam vi Min ne konis.
Isai Esperant 45:5  Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia; ne ekzistas Dio krom Mi; Mi zonis vin, kvankam vi Min ne konis;
Isai Esperant 45:6  por ke oni eksciu oriente kaj okcidente, ke ne ekzistas krom Mi; Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia,
Isai Esperant 45:7  kiu faras lumon kaj kreas mallumon, faras pacon kaj estigas malbonon; Mi, la Eternulo, faras ĉion ĉi tion.
Isai Esperant 45:8  Gutigu, ho ĉielo, de supre, kaj la nuboj verŝu virton; malfermiĝu la tero kaj produktu savon, kaj virto kune elkresku. Mi, la Eternulo, tion kreis.
Isai Esperant 45:9  Ve al tiu, kiu malpacas kun sia Kreinto! potpeco el la potpecoj de la tero! Ĉu diras argilo al sia potfaristo: Kion vi faras? via faritaĵo estas malforta?
Isai Esperant 45:10  Ve al tiu, kiu diras al la patro: Por kio vi naskigas? kaj al la patrino: Por kio vi turmentas vin per naskado?
Isai Esperant 45:11  Tiele diras la Eternulo, la Sanktulo de Izrael kaj lia Kreinto: Pri la estonteco demandu Min; la zorgon pri Miaj filoj kaj pri la faritaĵo de Miaj manoj lasu al Mi.
Isai Esperant 45:12  Mi faris la teron kaj kreis la homon sur ĝi; Mi per Miaj manoj etendis la ĉielon kaj aranĝis ĉiujn ĝiajn apartenaĵojn.
Isai Esperant 45:13  Mi starigis lin por justeco, kaj ĉiujn liajn vojojn Mi ebenigos; li rekonstruos Mian urbon kaj forliberigos Miajn ekzilitojn, ne pro elaĉeto nek pro donacoj, diras la Eternulo Cebaot.
Isai Esperant 45:14  Tiele diras la Eternulo: La laborakiro de Egiptujo kaj la komercaĵo de Etiopujo kaj de Seba, de tiuj altkreskaj viroj, transiros al vi kaj estos viaj; ili iros post vi, en katenoj ili preteriros, kaj ili kliniĝos antaŭ vi, kaj preĝos al vi: Nur ĉe vi estas Dio, kaj ne ekzistas alia Dio.
Isai Esperant 45:15  Vere Vi estas Dio Sin kaŝanta, Dio de Izrael, Savanto.
Isai Esperant 45:16  Hontigataj kaj malhonorataj ili ĉiuj estas; kune kun ili iros en honto la farantoj de idoloj.
Isai Esperant 45:17  Sed Izrael estas savita de la Eternulo per savo eterna; vi ne estos hontigataj nek malhonorataj ĝis eterneco.
Isai Esperant 45:18  Ĉar tiele diras la Eternulo; la kreinto de la ĉielo, Li estas Dio; la farinto kaj estiginto de la tero, Li ĝin aranĝis; Li kreis ĝin, ne por ke ĝi estu malplena; Li faris ĝin, por ke ĝi estu loĝata: Mi estas la Eternulo, kaj ne ekzistas alia.
Isai Esperant 45:19  Ne sekrete Mi parolis, sur malluma loko de la tero; Mi ne diris al la idaro de Jakob: Vane vi Min serĉas. Mi estas la Eternulo, kiu parolas justaĵon kaj anoncas veraĵon.
Isai Esperant 45:20  Kolektiĝu kaj venu, alproksimiĝu kune, ĉiuj savitoj el la nacioj. Senprudentaj estas tiuj, kiuj portas siajn lignajn idolojn, kaj preĝas al dio, kiu ne povas helpi.
Isai Esperant 45:21  Diru, eĉ interproksimiĝu kaj interkonsiliĝu: kiu anoncis tion en la antikva tempo, kaj diris tion antaŭlonge? ĉu ne Mi, la Eternulo? kaj ne ekzistas alia Dio krom Mi, la Dio vera kaj la helpanto; ekzistas neniu krom Mi.
Isai Esperant 45:22  Turnu vin al Mi, ĉiuj finoj de la tero, kaj estu savitaj; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia.
Isai Esperant 45:23  Mi ĵuris per Mi, el Mia buŝo eliris vero, vorto ne retirota, ke antaŭ Mi kliniĝos ĉiu genuo, ĵuros ĉiu lango.
Isai Esperant 45:24  Nur la Eternulo, oni diros pri Mi, havas veron kaj potencon; al Li venos kaj hontos ĉiuj, kiuj koleris kontraŭ Li.
Isai Esperant 45:25  Per la Eternulo praviĝos kaj gloriĝos la tuta idaro de Izrael.
Chapter 46
Isai Esperant 46:1  Kliniĝis Bel, falis Nebo; iliaj idoloj estas transdonitaj al bestoj kaj brutoj; tio, kion vi portadis, fariĝis ŝarĝo por lacaj bestoj.
Isai Esperant 46:2  Ili kliniĝis kaj falis kune, ne povis savi sian ŝarĝon, kaj mem iris en malliberecon.
Isai Esperant 46:3  Aŭskultu Min, domo de Jakob kaj la tuta restaĵo de la domo de Izrael, kiuj estas ŝarĝitaj sur Mi de post via naskiĝo, kiuj estas portataj de Mi de post via eliro el la ventro.
Isai Esperant 46:4  Ankaŭ ĝis via maljuneco Mi estos la sama, kaj ĝis via griziĝo Mi vin portos; Mi vin kreis kaj Mi portos, Mi ŝarĝos sur Min kaj Mi savos.
Isai Esperant 46:5  Al kiu vi Min egaligos kaj komparos kaj similigos Min, ke ni estu similaj?
Isai Esperant 46:6  Tiuj, kiuj ŝutas oron el la saketo kaj pesas arĝenton sur pesilo, dungas oraĵiston, ke li faru el tio dion, antaŭ kiu ili kliniĝas kaj ĵetas sin teren,
Isai Esperant 46:7  levas lin sur la ŝultron, portas kaj starigas lin sur lia loko; kaj li staras, ne moviĝas de sia loko; eĉ se oni krias al li, li ne respondas kaj neniun savas el lia malfeliĉo.
Isai Esperant 46:8  Memoru tion kaj estu viroj, prenu tion al via koro, ho pekantoj.
Isai Esperant 46:9  Memoru tion, kio estis en la komenco de la tempo; ĉar Mi estas Dio, kaj ne ekzistas alia; Mi estas Dio, kaj ne ekzistas simila al Mi.
Isai Esperant 46:10  Mi anoncas antaŭe la estontaĵon, kaj antaŭlonge tion, kio ankoraŭ ne okazis; kiam Mi diras, Mia decido plenumiĝas, kaj ĉion, kion Mi deziras, Mi faras.
Isai Esperant 46:11  Mi vokas de oriento aglon, el lando malproksima viron de Mia destino. Kion Mi diris, tion Mi venigos; kion Mi pripensis, tion Mi plenumos.
Isai Esperant 46:12  Aŭskultu Min, vi, kiuj havas malhumilan koron, kiuj estas malproksimaj de la vero:
Isai Esperant 46:13  Mi alproksimigis Mian veron, por ke ĝi ne estu malproksima, kaj Mia savo ne prokrastiĝos; kaj Mi donos al Cion savon, al Izrael Mian gloron.
Chapter 47
Isai Esperant 47:1  Iru malsupren kaj sidiĝu sur polvo, ho virgulino filino de Babel; sidiĝu sur la tero, sentronigita filino de la Ĥaldeoj; ĉar oni ne plu nomos vin delikata kaj dorlotata.
Isai Esperant 47:2  Prenu manan muelilon kaj muelu farunon; forigu vian vualon, levu vian vestrandon, malkovru vian kruron, transiru riverojn.
Isai Esperant 47:3  Malkovriĝos via nudaĵo, kaj montriĝos via honto. Mi faros venĝon, kaj Mi neniun indulgos.
Isai Esperant 47:4  Nia Liberiganto-Lia nomo estas Eternulo Cebaot, Sanktulo de Izrael.
Isai Esperant 47:5  Sidu silente kaj iru en mallumon, ho filino de la Ĥaldeoj, ĉar oni ne plu nomos vin estrino de regnoj.
Isai Esperant 47:6  Kiam Mi koleris Mian popolon, malhonoris Mian heredaĵon, kaj transdonis ilin en viajn manojn, vi ne montris al ili kompaton, sur maljunulon vi metis tre peze vian jugon;
Isai Esperant 47:7  vi diris: Eterne mi estos estrino; vi ne prenis tion al via koro, ne pensis pri la sekvoj.
Isai Esperant 47:8  Aŭskultu do nun, ho voluptulino, kiu sidas senzorge, kiu diras en sia koro: Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi; mi ne fariĝos vidvino, kaj mi ne konos perdon de infanoj.
Isai Esperant 47:9  Venos do sur vin tiuj du aferoj subite, en unu tago; seninfaneco kaj vidvineco en plena mezuro trafos vin, malgraŭ viaj multaj sorĉoj, malgraŭ la granda forto de viaj magiaĵoj.
Isai Esperant 47:10  Vi sentis vin sendanĝera en via malboneco; vi diris: Neniu min vidas; via saĝeco kaj via scio estis viaj delogantoj; kaj vi diris en via koro: Mi estas, kaj ne ekzistas alia krom mi.
Isai Esperant 47:11  Tial venos sur vin malbono, kies komencon vi ne scios, kaj falos sur vin malfeliĉo, el kiu vi ne povos vin elaĉeti, kaj surprizos vin pereo, kiun vi ne antaŭvidis.
Isai Esperant 47:12  Restu do ĉe viaj magiaĵoj, kaj ĉe viaj multaj sorĉoj, super kiuj vi laboris de via juneco; eble vi povos profiti, eble vi fortiĝos.
Isai Esperant 47:13  Vi laciĝis de la multo de viaj konsiliĝoj; nun ili stariĝu, la mezurantoj de la ĉielo, la esplorantoj de la steloj, la antaŭdiristoj laŭ la luno, kaj ili savu vin kontraŭ tio, kio trafos vin.
Isai Esperant 47:14  Jen, ili fariĝos kiel pajlo; la fajro forbruligos ilin; ili ne savos sian animon el la forto de la flamo; ne estos ia karbo, ĉe kiu sin varmigi, nek fajro, antaŭ kiu sidi.
Isai Esperant 47:15  Tiaj fariĝis por vi tiuj, kun kiuj vi multe penis, kun kiuj vi interrilatis de via juneco; ĉiu forvagis siaflanken, neniu vin savos.
Chapter 48
Isai Esperant 48:1  Aŭskultu tion, ho domo de Jakob, vi, kiuj estas nomataj per la nomo de Izrael, kiuj devenis el la fonto de Jehuda, kiuj ĵuras per la nomo de la Eternulo kaj citas la Dion de Izrael, ne en vero kaj ne en justeco.
Isai Esperant 48:2  Laŭ la sankta urbo ili sin nomas, kaj je la Dio de Izrael ili sin apogas; Eternulo Cebaot estas Lia nomo.
Isai Esperant 48:3  La estintajn okazintaĵojn Mi anoncis antaŭlonge, el Mia buŝo tio eliris, kaj Mi ĝin aŭdigis; Mi agis subite, kaj ĉio plenumiĝis.
Isai Esperant 48:4  Ĉar Mi sciis, ke vi estas obstina kaj via kolo estas fera tendeno kaj via frunto estas kupra,
Isai Esperant 48:5  tial Mi anoncis al vi antaŭlonge, Mi aŭdigis al vi, antaŭ ol tio plenumiĝis, por ke vi ne diru: Mia idolo tion faris, mia statuo kaj mia fanditaĵo tion ordonis.
Isai Esperant 48:6  Vi aŭdis; rigardo do ĉion; ĉu vi ne devas mem tion konfesi? Mi aŭdigis al vi nun aferojn novajn kaj kaŝitajn, kiujn vi ne sciis.
Isai Esperant 48:7  Nun ili estas kreitaj, ne antaŭlonge; eĉ unu tagon antaŭe vi ne aŭdis pri tio, por ke vi ne diru: Jen, mi sciis pri ili.
Isai Esperant 48:8  Vi ne aŭdis, vi ne sciis, kaj via orelo antaŭe ne estis malfermita; ĉar Mi sciis, ke vi perfidos, de la momento de via naskiĝo oni ja nomas vin nefidindulo.
Isai Esperant 48:9  Pro Mia nomo Mi prokrastas Mian koleron, kaj pro Mia gloro Mi detenas Min, ke Mi ne ekstermu vin.
Isai Esperant 48:10  Jen Mi vin refandis, sed ne rezultis arĝento; Mi elprovis vin en la forno de mizero.
Isai Esperant 48:11  Por Mi, por Mi Mi tion faras; ĉar kial oni blasfemu? Mian gloron Mi ne donos al iu alia.
Isai Esperant 48:12  Aŭskultu Min, ho Jakob kaj Mia alvokito Izrael: tio estas Mi; Mi estas la unua, kaj Mi estas la lasta.
Isai Esperant 48:13  Nur Mia mano fondis la teron, kaj Mia dekstra mano etendis la ĉielon; se Mi vokos ilin, ili stariĝos kune.
Isai Esperant 48:14  Kolektiĝu vi ĉiuj kaj aŭskultu: kiu inter ili anoncis tion? tiu, kiun la Eternulo ekamis, plenumos Lian volon en Babel kaj aperigos Lian potencon super la Ĥaldeoj.
Isai Esperant 48:15  Mi, Mi tion diris, Mi lin alvokis, venigis, kaj sukcesigis lian vojon.
Isai Esperant 48:16  Alproksimiĝu al Mi, aŭskultu tion; de la komenco Mi ne parolis sekrete; de la momento, kiam la afero komenciĝis, Mi tie estis. Kaj ankaŭ nun sendis min la Sinjoro, la Eternulo, kaj Lia spirito.
Isai Esperant 48:17  Tiele diras la Eternulo, via Liberiganto, la Sanktulo de Izrael: Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu instruas vin por via utilo, kiu kondukas vin laŭ la vojo, kiun vi devas iri.
Isai Esperant 48:18  Ho, se vi atentus Miajn ordonojn! tiam via paco estus kiel rivero, kaj via justeco kiel la ondoj de la maro;
Isai Esperant 48:19  kaj via idaro estus kiel sablo, kaj viaj devenantoj kiel ĝiaj grajnetoj; lia nomo ne estus ekstermita nek pereigita antaŭ Mi.
Isai Esperant 48:20  Eliru el Babel, kuru el Ĥaldeujo, anoncu kun voĉo ĝojkria, aŭdigu tion, disportu ĝin ĝis la fino de la tero, diru: La Eternulo liberigis Sian servanton Jakob.
Isai Esperant 48:21  Kaj ili ne soifis en la dezertoj, tra kiuj Li kondukis ilin; Li elfluigis por ili akvon el roko, Li disfendis rokon, kaj ekfluis akvo.
Isai Esperant 48:22  Sed por la malpiuloj, diras la Eternulo, ne ekzistas paco.
Chapter 49
Isai Esperant 49:1  Aŭskultu min, ho insuloj, kaj atentu, ho malproksimaj gentoj: la Eternulo min alvokis el la ventro, el la interno de mia patrino Li vokis mian nomon.
Isai Esperant 49:2  Kaj Li faris mian buŝon simila al akra glavo, kovris min per la ombro de Sia mano, kaj faris min polurita sago, kaŝis min en Sia sagujo.
Isai Esperant 49:3  Kaj Li diris al mi: Vi estas Mia servanto, ho Izrael, per kiu Mi gloriĝos.
Isai Esperant 49:4  Mi opiniis, ke vane mi penis, ke sencele kaj vane mi konsumis mian forton; sed vere mia rajto estas ĉe la Eternulo, kaj mia rekompenco ĉe mia Dio.
Isai Esperant 49:5  Kaj nun diris la Eternulo, kiu el la patrina ventro kreis min Lia servanto, por ke mi revenigu al Li Jakobon kaj por ke Izrael kolektiĝu ĉe Li (ĉar mi estas honorata antaŭ la okuloj de la Eternulo, kaj mia Dio estas mia forto) -
Isai Esperant 49:6  Li diris: Ne sufiĉas, ke vi estas Mia servanto, por restarigi la tribojn de Jakob kaj revenigi la konservitojn de Izrael; sed Mi faros vin lumo por la nacioj, por ke Mia savo etendiĝu ĝis la fino de la tero.
Isai Esperant 49:7  Tiele diras la Eternulo, la Liberiganto de Izrael, lia Sanktulo, al la malestimata animo, al la abomenato de la popoloj, al la sklavo de la regantoj: Reĝoj ekvidos kaj leviĝos; princoj, kaj ili adorkliniĝos; pro la Eternulo, kiu estas fidinda, pro la Sanktulo de Izrael, kiu vin elektis.
Isai Esperant 49:8  Tiele diras la Eternulo: En la tempo de favoro Mi aŭskultos vin, kaj en la tago de savo Mi helpos vin, kaj Mi konservos vin kaj faros vin interligo por la popoloj, por restarigi la teron, por ekposedi dezertigitajn posedaĵojn,
Isai Esperant 49:9  por diri al la malliberigitoj: Eliru! al la troviĝantoj en mallumo: Montriĝu! Ĉe la vojoj ili paŝtiĝos, kaj sur ĉiuj nudaj montetoj estos ilia paŝtejo.
Isai Esperant 49:10  Ili ne malsatos nek soifos, ne frapos ilin siroko nek la suno; ĉar ilia Kompatanto ilin kondukos, kaj al fontoj de akvo Li ilin gvidos.
Isai Esperant 49:11  Kaj Mi faros ĉiujn Miajn montojn vojo, kaj Miaj vojetoj estos ebene altigitaj.
Isai Esperant 49:12  Jen tiuj venos de malproksime, kaj aliaj de nordo kaj de okcidento, kaj aliaj el la lando Sinim.
Isai Esperant 49:13  Ĝojkriu, ho ĉielo, kaj ĝoju, ho tero, sonigu kanton, ho montoj; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon kaj kompatis Siajn mizerulojn.
Isai Esperant 49:14  Sed Cion diris: La Eternulo min forlasis, kaj mia Sinjoro min forgesis.
Isai Esperant 49:15  Ĉu povas virino forgesi sian infaneton kaj ne kompati la idon de sia ventro? eĉ se ili forgesos, Mi vin ne forgesos.
Isai Esperant 49:16  Jen sur Miaj manoj Mi vin gravuris; viaj muroj estas ĉiam antaŭ Mi.
Isai Esperant 49:17  Rapidos viaj konstruantoj; viaj detruantoj kaj viaj ekstermantoj eliros for de vi.
Isai Esperant 49:18  Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj kolektiĝis, venas al vi. Kiel Mi vivas, diras la Eternulo, vi ĉiujn metos sur vin kiel ornamon, kaj vi ĉirkaŭligos vin per ili kiel fianĉino.
Isai Esperant 49:19  Ĉar viaj dezertigitaj kaj senhomigitaj lokoj kaj via ruinigita lando estas tro malvastaj por la loĝantoj, kaj viaj ekstermantoj estos malproksimigitaj.
Isai Esperant 49:20  Viaj malaperintaj infanoj ankoraŭ diros en viajn orelojn: Tro malvasta estas por mi la loko; cedu al mi, ke mi povu loĝi.
Isai Esperant 49:21  Tiam vi diros en via koro: Kiu naskis al mi ĉi tiujn? mi estis ja seninfana kaj soleca, elpelita kaj forpuŝita; kiu do edukis ilin? mi restis ja sola; kie do estis ĉi tiuj?
Isai Esperant 49:22  Tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Mi levos Mian manon al la nacioj, kaj antaŭ la gentoj Mi elmetos Mian standardon; kaj ili venigos viajn filojn en la baskoj, kaj viajn filinojn ili portos sur la ŝultroj.
Isai Esperant 49:23  Kaj reĝoj estos viaj vartistoj, kaj iliaj princinoj estos viaj nutristinoj; vizaĝaltere ili kliniĝos antaŭ vi, kaj la polvon de viaj piedoj ili lekos; kaj tiam vi ekscios, ke Mi estas la Eternulo, ke Miaj fidantoj ne hontos.
Isai Esperant 49:24  Ĉu de fortulo oni povas forpreni la akiritaĵon? aŭ ĉu oni povas liberigi la kaptitojn de venkinto?
Isai Esperant 49:25  Sed tiele diras la Eternulo: Eĉ la kaptitoj estos forprenitaj for de la fortulo, kaj la akiritaĵo de la potenculo formalaperos; kaj kontraŭ viaj kverelantoj Mi kverelos, kaj viajn filojn Mi savos.
Isai Esperant 49:26  Kaj al viaj premantoj Mi manĝigos ilian propran karnon, kaj kiel de mosto ili ebriiĝos de sia propra sango; kaj ekscios ĉiu karno, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.
Chapter 50
Isai Esperant 50:1  Tiele diras la Eternulo: Kie estas la eksedziga letero de via patrino, per kiu Mi ŝin forpuŝis? aŭ al kiu el Miaj kreditoroj Mi vendis vin? Jen pro viaj pekoj vi estas venditaj, kaj pro viaj krimoj estas forpuŝita via patrino.
Isai Esperant 50:2  Kial neniu estis, kiam Mi venis? kial neniu respondis, kiam Mi vokis? Ĉu Mia mano fariĝis tro mallonga, por liberigi? kaj ĉu ne ekzistas en Mi forto, por savi? Jen per Mia severa vorto Mi sekigas maron, Mi faras el riveroj dezerton; iliaj fiŝoj putras pro senakveco kaj mortas de soifo.
Isai Esperant 50:3  Mi vestas la ĉielon per mallumo, kaj sakaĵon Mi faras ĝia kovrilo.
Isai Esperant 50:4  La Sinjoro, la Eternulo, donis al mi langon instruitan, por ke mi povosciu vigligi per vorto senfortigiton; Li vekas, ĉiumatene vekas mian orelon, por ke mi aŭskultu kiel instruatoj.
Isai Esperant 50:5  La Sinjoro, la Eternulo, malfermis mian orelon, kaj mi ne kontraŭstaris, mi ne turnis min malantaŭen.
Isai Esperant 50:6  Mian dorson mi elmetis al la batantoj kaj miajn vangojn al la harŝirantoj; mian vizaĝon mi ne kovris kontraŭ insultoj kaj kraĉado.
Isai Esperant 50:7  Sed la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi, tial mi ne estas hontigata; tial mi faris mian vizaĝon kiel siliko, kaj mi scias, ke mi ne estos senhonorigata.
Isai Esperant 50:8  Proksima estas mia praviganto; kiu procesos kontraŭ mi? ni stariĝu kune; kiu postulas juĝon kontraŭ mi, li alproksimiĝu al mi.
Isai Esperant 50:9  Jen la Sinjoro, la Eternulo, helpas al mi; kiu do malpravigos min? jen ili ĉiuj elfrotiĝos kiel vesto, tineoj ilin tramanĝos.
Isai Esperant 50:10  Kiu inter vi timas la Eternulon, aŭskultas la voĉon de Lia servanto? Kvankam li iras en mallumo kaj nenio brilas al li, tamen li fidu la nomon de la Eternulo kaj apogu sin sur sia Dio.
Isai Esperant 50:11  Jen vi ĉiuj, kiuj ekbruligas fajron, ĉirkaŭas sin per flamoj, iru en la lumon de via fajro, kaj en la flamojn, kiujn vi ekbruligis. Per Mia mano tio fariĝos al vi; en doloro vi kuŝos.
Chapter 51
Isai Esperant 51:1  Aŭskultu Min, vi, kiuj postkuras la veron, kiuj serĉas la Eternulon: rigardu la rokon, el kiu vi estas elhakitaj, kaj en la profundon de la kavo, el kiu vi estas elfositaj.
Isai Esperant 51:2  Rigardu Abrahamon, vian patron, kaj Saran, vian naskintinon; ĉar Mi alvokis lin, kiam li estis sola, kaj Mi benis lin kaj multigis lin.
Isai Esperant 51:3  Ĉar la Eternulo konsolos Cionon, konsolos ĉiujn ĝiajn ruinojn, kaj ĝian dezerton Li faros kiel Eden, kaj ĝian stepon kiel la ĝardeno de la Eternulo; ĝojo kaj gajeco troviĝos en ĝi, dankado kaj laŭta kantado.
Isai Esperant 51:4  Atentu Min, ho Mia popolo, kaj vi, Mia gento, aŭskultu Min; ĉar instruo eliros el Mi, kaj Mian leĝon Mi starigos kiel lumon por la popoloj.
Isai Esperant 51:5  Proksima estas Mia vero, eliris Mia helpo, kaj Miaj brakoj juĝos popolojn; al Mi esperas insuloj kaj atendas Mian brakon.
Isai Esperant 51:6  Levu al la ĉielo viajn okulojn, kaj rigardu la teron malsupre; ĉar la ĉielo disneniiĝos kiel fumo, kaj la tero elfrotiĝos kiel vesto, kaj ĝiaj loĝantoj mortos kiel kuloj; sed Mia savo restos eterne, kaj Mia vero ne difektiĝos.
Isai Esperant 51:7  Aŭskultu Min, vi, kiuj konas la veron, popolo, havanta Mian instruon en sia koro: ne timu ofendon de homoj, kaj de iliaj insultoj ne senkuraĝiĝu.
Isai Esperant 51:8  Ĉar kiel veston tramanĝos ilin tineoj, kaj kiel lanaĵon tramanĝos ilin vermoj; sed Mia vero restos eterne, kaj Mia savo por ĉiuj generacioj.
Isai Esperant 51:9  Leviĝu, leviĝu, vestu vin per forto, ho brako de la Eternulo; leviĝu, kiel en la tempo antikva, en la generacioj de antaŭlonge. Ĉu ne vi dishakis Rahabon, trapikis la drakon?
Isai Esperant 51:10  Ĉu ne vi elsekigis la maron, la akvon de grandega abismo, faris la maran profundon vojo por transiro de la liberigitoj?
Isai Esperant 51:11  Kaj la elaĉetitoj de la Eternulo revenos kaj iros sur Cionon kun kantado, kaj ĝojo eterna estos super ilia kapo; ĝojon kaj gajecon ili atingos, kaj forflugos afliktoj kaj ĝemado.
Isai Esperant 51:12  Mi, Mi mem estas via konsolanto. Kiu vi estas, ke vi timas homon morteman, kaj homidon, kiu estas egala al herbo;
Isai Esperant 51:13  kaj vi forgesis la Eternulon, vian Kreinton, kiu etendis la ĉielon kaj fondis la teron; kaj konstante, ĉiutage, vi timas la furiozon de la premanto, kiu celas ekstermi? Sed kie estas la furiozo de la premanto?
Isai Esperant 51:14  Baldaŭ la kaptito estos liberigita, ke li ne mortu en la kavo kaj ne manku al li pano.
Isai Esperant 51:15  Mi estas la Eternulo, via Dio, kiu kvietigas la maron, kiam bruas ĝiaj ondoj, kaj kies nomo estas Eternulo Cebaot.
Isai Esperant 51:16  Mi metis Miajn vortojn en vian buŝon kaj kovris vin per la ombro de Mia mano, por aranĝi la ĉielon kaj doni fundamenton al la tero, kaj por diri al Cion: Vi estas Mia popolo.
Isai Esperant 51:17  Vekiĝu, vekiĝu, leviĝu, ho Jerusalem, vi, kiu trinkis el la mano de la Eternulo la kalikon de Lia kolero; la ŝaŭmantan ebriigantan kalikon vi eltrinkis ĝis la fundo.
Isai Esperant 51:18  El ĉiuj filoj, kiujn ŝi naskis, neniu ŝin gvidis; el ĉiuj filoj, kiujn ŝi edukis, neniu tenis ŝin je la mano.
Isai Esperant 51:19  Tio ambaŭ vin trafis; kiu kompatis vin? ruinado kaj malfeliĉo, malsato kaj glavo; per kiu mi povus konsoli vin?
Isai Esperant 51:20  Viaj filoj senfortiĝis, kuŝis ĉe la komenco de ĉiuj stratoj kiel cervo en reto, plenaj de la kolero de la Eternulo, de la indigno de via Dio.
Isai Esperant 51:21  Tial aŭskultu ĉi tion, vi, mizerulino kaj ebriulino, sed ne de vino:
Isai Esperant 51:22  tiele diras via Sinjoro, la Eternulo, kaj via Dio, kiu defendas Sian popolon: Jen Mi prenis el via mano la ebriigan kalikon, la ŝaŭmantan kalikon de Mia kolero; vi ne plu trinkos ĝin;
Isai Esperant 51:23  kaj Mi transdonos ĝin en la manon de viaj turmentantoj, kiuj diris al via animo: Klinu vin, por ke ni transiru; kaj vi faris el via dorso kvazaŭ teron, kvazaŭ straton por pasantoj.
Chapter 52
Isai Esperant 52:1  Vekiĝu, vekiĝu, vestu vin per via forto, ho Cion; surmetu sur vin la vestojn de via majesto, ho Jerusalem, sankta urbo; ĉar ne plu eniros en vin necirkumcidito kaj malpurulo.
Isai Esperant 52:2  Forskuu de vi la polvon, leviĝu, sidiĝu, ho Jerusalem; disigu la ligilojn de via kolo, ho kaptita filino de Cion.
Isai Esperant 52:3  Ĉar tiele diras la Eternulo: Senpage vi estis vendita, kaj ne per arĝento vi estos elaĉetita.
Isai Esperant 52:4  Ĉar tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: En Egiptujon iam iris Mia popolo, por loĝi tie kelktempe, kaj la Asiriano pro nenio ĝin premis;
Isai Esperant 52:5  kion do Mi nun ĉi tie devas fari, diras la Eternulo, kiam Mia popolo estas prenita pro nenio? ĝiaj regantoj triumfe krias, diras la Eternulo, kaj konstante, ĉiutage, Mia nomo estas insultata.
Isai Esperant 52:6  Tial Mia popolo ekkonos Mian nomon; tial ĝi ekscios en tiu tago, ke Mi estas Tiu sama, kiu diras: Jen Mi estas.
Isai Esperant 52:7  Kiel ĉarmaj estas sur la montoj la piedoj de anoncanto, kiu proklamas pacon, anoncas bonon, sciigas pri helpo, diras al Cion: Reĝas via Dio!
Isai Esperant 52:8  Jen eksonis la voĉo de viaj gardostarantoj; ili levas la voĉon kaj kune ĝojkrias, ĉar per siaj propraj okuloj ili vidas, kiel la Eternulo revenas al Cion.
Isai Esperant 52:9  Triumfu, ĝojkriu kune, ho ruinoj de Jerusalem; ĉar la Eternulo konsolis Sian popolon, liberigis Jerusalemon.
Isai Esperant 52:10  La Eternulo malkovris Sian sanktan brakon antaŭ la okuloj de ĉiuj nacioj; kaj ĉiuj finoj de la tero vidas la helpon de nia Dio.
Isai Esperant 52:11  Foriru, foriru, eliru el tie, ne tuŝu malpuraĵon; eliru el ĝia mezo; purigu vin, ho portantoj de la vazoj de la Eternulo.
Isai Esperant 52:12  Tamen ne rapidante vi eliros, kaj ne forkurante vi iros; ĉar iros antaŭ vi la Eternulo, kaj gardos vin malantaŭe la Dio de Izrael.
Isai Esperant 52:13  Jen Mia servanto havos sukceson, li altiĝos kaj gloriĝos kaj staros tre alte.
Isai Esperant 52:14  Kiel multaj estis teruritaj, rigardante vin (tiele lia aspekto estis malbeligita pli ol ĉe ĉiu alia kaj lia eksteraĵo pli ol ĉe iu ajn homo),
Isai Esperant 52:15  tiel li saltigos pri si multe da popoloj; reĝoj fermos antaŭ li sian buŝon, ĉar ili vidos ion, kio ne estis dirita al ili, kaj ili rimarkos ion, pri kio ili ne aŭdis.
Chapter 53
Isai Esperant 53:1  Kiu kredus al tio, kion ni aŭdis? kaj super kiu malkaŝiĝis la brako de la Eternulo?
Isai Esperant 53:2  Ĉar li elkreskis antaŭ Li kiel juna branĉo kaj kiel radiko el tero senakva; li ne havis staturon nek belecon; ni rigardis lin, sed li ne havis aspekton, per kiu li plaĉus al ni.
Isai Esperant 53:3  Li estis malestimata kaj evitata de homoj, viro suferanta kaj malsana; kaj kiel iganta deturni de li la vizaĝon, li estis malestimata, kaj li havis por ni nenian valoron.
Isai Esperant 53:4  Vere, niajn malsanojn li portis sur si, kaj per niaj suferoj li sin ŝarĝis; sed ni opiniis lin plagita, frapita de Dio, kaj humiligita.
Isai Esperant 53:5  Tamen li estis vundita pro niaj pekoj, dispremita pro niaj krimoj; puno por nia bono estis sur li, kaj per lia vundo ni saniĝis.
Isai Esperant 53:6  Ni ĉiuj erarvagis kiel ŝafoj, ĉiu iris sian vojon; kaj la Eternulo ĵetis sur lin la kulpon de ni ĉiuj.
Isai Esperant 53:7  Li estis turmentata, tamen li humiliĝis kaj ne malfermis sian buŝon; kiel ŝafido kondukata al buĉo kaj kiel ŝafo muta antaŭ siaj tondantoj, li ne malfermis sian buŝon.
Isai Esperant 53:8  De malliberigo kaj de juĝo li estas prenita; kaj pri lia generacio kiu rakontos? De sur la tero de vivantoj li estas fortranĉita, pro la kulpo de mia popolo li estas frapita.
Isai Esperant 53:9  Inter malbonaguloj oni donis al li tombon, inter riĉuloj post lia morto, kvankam li ne faris maljustaĵon kaj trompo ne estis en lia buŝo.
Isai Esperant 53:10  Sed la Eternulo volis tiel lin turmenti. Kiam lia animo estos preninta sur sin elaĉetan punon, li vidos idaron, li longe vivos, kaj la intenco de la Eternulo sukcesos per lia mano.
Isai Esperant 53:11  La laborfrukton de sia animo li vidos, kaj satiĝos. Per konigo de li Mia virtulo-servanto virtigos multajn; kaj iliajn pekojn li portos sur si.
Isai Esperant 53:12  Tial Mi donos al li multajn kiel lian parton, kaj la potenculojn li dividos kiel akiron; pro tio, ke li elmetis sian animon al la morto kaj estis alkalkulita al krimuloj, dum li portis sur si la pekon de multaj kaj petis por la krimuloj.
Chapter 54
Isai Esperant 54:1  Ĝoju, ho senfruktulino, kiu ne naskis; sonigu kanton kaj ĝojkriu, ho vi, kiu ne suferis doloron; ĉar la forlasitino havos pli da infanoj, ol la havanta edzon, diras la Eternulo.
Isai Esperant 54:2  Vastigu la spacon de via tendo, disetendu la tapiŝojn de viaj loĝejoj, ne retenu; etendu pli longe viajn ŝnurojn, kaj viajn palisojn fortikigu.
Isai Esperant 54:3  Ĉar dekstren kaj maldekstren vi disvastiĝos, kaj via idaro ekposedos naciojn kaj ekloĝos en urboj dezertigitaj.
Isai Esperant 54:4  Ne timu, ĉar vi ne estos malhonorata; ne kaŝu vin honte, ĉar vi ne estos hontigata, kaj ĉar la honton de via juneco vi forgesos kaj la malhonoron de via vidvineco vi ne plu rememoros.
Isai Esperant 54:5  Ĉar via Kreinto estas via edzo, Eternulo Cebaot estas Lia nomo; kaj via Liberiginto estas la Sanktulo de Izrael, kiun oni nomas Dio de la tuta tero.
Isai Esperant 54:6  Ĉar kiel virinon forlasitan kaj afliktitan en la spirito la Eternulo vin alvokis; kaj kiel edzinon de la juneco, kvankam forpuŝitan, diras via Dio.
Isai Esperant 54:7  Por malgranda momento Mi vin forlasis, kaj kun granda kompato Mi vin reprenos al Mi.
Isai Esperant 54:8  En eksplodo de kolero Mi forturnis de vi Mian vizaĝon por momento, sed per eterna favorkoreco Mi vin kompatis, diras via Liberiginto, la Eternulo.
Isai Esperant 54:9  Ĉar tio estas por Mi kiel la akvo de Noa; kiel Mi ĵuris, ke Mi ne plu venigos la akvon de Noa sur la teron, tiel Mi ĵuris, ke Mi ne koleros vin nek insultos vin.
Isai Esperant 54:10  Ĉar montoj forŝoviĝos kaj altaĵoj ŝanceliĝos; sed Mia favorkoreco ne foriĝos de vi, kaj la interligo de Mia paco ne ŝanceliĝos, diras la Eternulo, via Kompatanto.
Isai Esperant 54:11  Ho mizera, suferanta de ventego, senkonsola! jen Mi donos brilon al viaj ŝtonoj, kaj vian fundamenton Mi faros el safiroj.
Isai Esperant 54:12  Kaj Mi faros viajn murdentojn el rubenoj kaj viajn pordegojn el kristaloj kaj ĉiujn viajn limojn el multekostaj ŝtonoj.
Isai Esperant 54:13  Kaj ĉiuj viaj infanoj estos instruitaj de la Eternulo, kaj granda estos la bonstato de viaj filoj.
Isai Esperant 54:14  Per vero vi fortikiĝos; estu malproksima de premiteco, ĉar vi ne bezonas timi, kaj de teruro, ĉar ĝi ne alproksimiĝos al vi.
Isai Esperant 54:15  Certe, oni sin armos kontraŭ vi, sed tio ne estos de Mi; kiu sin armos kontraŭ vi, tiu falos antaŭ vi.
Isai Esperant 54:16  Jen Mi kreis la forĝiston, kiu blovas fajron sur karboj kaj ellaboras ilojn por siaj faroj; kaj Mi ankaŭ kreis ekstermanton por detruado.
Isai Esperant 54:17  Nenia ilo, kreita kontraŭ vi, havos sukceson; kaj ĉiun langon, kiu batalos kontraŭ vi en la juĝo, vi malpravigos. Tio estas la heredaĵo de la servantoj de la Eternulo, kaj ilia praveco antaŭ Mi, diras la Eternulo.
Chapter 55
Isai Esperant 55:1  Ho vi, ĉiuj soifantoj, iru al la akvo, kaj vi, kiuj ne havas monon; iru, aĉetu, kaj manĝu; iru, aĉetu sen mono kaj sen pago vinon kaj lakton.
Isai Esperant 55:2  Kial vi donas monon por tio, kio ne estas pano? kaj vian laboron por tio, kio ne satigas? aŭskultu do Min, kaj manĝu bonaĵon, kaj via animo ĝuu grasaĵon.
Isai Esperant 55:3  Klinu vian orelon, kaj venu al Mi; aŭskultu, por ke vivu via animo; kaj Mi faros kun vi interligon eternan pri la fidindaj korfavoroj, promesitaj al David.
Isai Esperant 55:4  Jen Mi starigis lin kiel atestanton por la nacioj, kiel princon kaj ordonanton por la gentoj.
Isai Esperant 55:5  Jen vi vokos popolon, kiun vi ne konas; kaj popolo, kiu vin ne konas, alkuros al vi, pro la Eternulo, via Dio, kaj pro la Sanktulo de Izrael, ĉar Li faris vin glora.
Isai Esperant 55:6  Serĉu la Eternulon, dum Li estas trovebla; voku Lin, dum Li estas proksime.
Isai Esperant 55:7  Malpiulo forlasu sian vojon, kaj krimulo siajn intencojn, kaj li returnu sin al la Eternulo, kaj ĉi Tiu lin kompatos, kaj al nia Dio, ĉar Li multe pardonas.
Isai Esperant 55:8  Ĉar Miaj pensoj ne estas viaj pensoj, kaj viaj vojoj ne estas Miaj vojoj, diras la Eternulo.
Isai Esperant 55:9  Kiom la ĉielo estas pli alte ol la tero, tiom Miaj vojoj estas pli alte ol viaj vojoj, kaj Miaj pensoj ol viaj pensoj.
Isai Esperant 55:10  Ĉar kiel la pluvo kaj la neĝo falas de la ĉielo kaj ne revenas tien, sed malsoifigas la teron kaj naskigas kaj produktigas ĝin kaj donas semon al la semanto kaj panon al la manĝanto:
Isai Esperant 55:11  tiel estos Mia vorto, kiu eliras el Mia buŝo; ĝi ne revenos al Mi vane, sed plenumos Mian volon, kaj sukcesos en tio, por kio Mi ĝin sendis.
Isai Esperant 55:12  Kun ĝojo vi eliros, kaj kun paco vi estos kondukataj; la montoj kaj montetoj sonigos antaŭ vi kanton, kaj ĉiuj arboj de la kampo plaŭdos per la manoj.
Isai Esperant 55:13  Anstataŭ pikarbetaĵo elkreskos cipreso, anstataŭ urtiko elkreskos mirto; kaj tio estos gloro por la Eternulo, eterna signo, kiu ne ekstermiĝos.
Chapter 56
Isai Esperant 56:1  Tiele diras la Eternulo: Gardu justecon kaj faru bonon; ĉar baldaŭ venos Mia savo kaj malkaŝiĝos Mia vero.
Isai Esperant 56:2  Feliĉa estas la homo, kiu tion faras, kaj la homido, kiu sin tenas je tio, kaj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj gardas sian manon, por fari nenian malbonon.
Isai Esperant 56:3  La fremdulo, kiu aliĝis al la Eternulo, ne diru: La Eternulo elapartigos min de Sia popolo; kaj la eŭnuko ne diru: Jen mi estas arbo velkinta.
Isai Esperant 56:4  Ĉar tiele diras la Eternulo pri la eŭnukoj, kiuj observas Miajn sabatojn, elektas tion, kio plaĉas al Mi, kaj tenas sin je Mia interligo:
Isai Esperant 56:5  Al ili Mi donos en Mia domo kaj inter Miaj muroj lokon kaj nomon pli bonan ol al filoj kaj filinoj; Mi donos al ili nomon eternan, kiu ne ekstermiĝos.
Isai Esperant 56:6  Kaj la fremdulojn, kiuj aliĝis al la Eternulo, por servi al Li kaj ami la nomon de la Eternulo, por estis Liaj sklavoj, ĉiujn, kiuj observas sabaton, por ne malsanktigi ĝin, kaj kiuj tenas sin je Mia interligo,
Isai Esperant 56:7  Mi venigos sur Mian sanktan monton kaj ĝojigos en Mia preĝejo; iliaj bruloferoj kaj buĉoferoj estos favore akceptataj sur Mia altaro; ĉar Mia domo estos nomata preĝejo por ĉiuj popoloj.
Isai Esperant 56:8  La Sinjoro, la Eternulo, kiu kolektas la dispelitojn de Izrael, diras: Al liaj kolektitoj Mi kolektos ankoraŭ pli.
Isai Esperant 56:9  Venu por manĝi, ho ĉiuj bestoj kampaj, ĉiuj bestoj arbaraj.
Isai Esperant 56:10  Liaj gardistoj ĉiuj estas blindaj, senkomprenaj; ili ĉiuj estas hundoj mutaj, kiuj ne povas boji, dormemaj, kuŝemaj, amantaj dormeti.
Isai Esperant 56:11  Tamen ili estas hundoj avidaj, kiuj ne povas satiĝi; kaj ili estas paŝtistoj, kiuj nenion komprenas; ĉiu iras sian vojon, ĉiu siaflanke serĉas sian profiton, dirante:
Isai Esperant 56:12  Venu, mi prenos vinon, kaj ni trinku ebriigaĵon; kaj kiel estas hodiaŭ, tiel estos morgaŭ, multe kaj ankoraŭ multe pli.
Chapter 57
Isai Esperant 57:1  La virtulo pereis, kaj neniu prenis tion al sia koro; kaj piaj homoj estas forkaptataj, kaj neniu komprenas, ke for de malbono estas forkaptita la virtulo.
Isai Esperant 57:2  Kiu iras ĝustan vojon, tiu venas al paco, ripozas sur sia kuŝejo.
Isai Esperant 57:3  Sed venu ĉi tien vi, ho filoj de sorĉistino, idoj de adultulo kaj malĉastulino!
Isai Esperant 57:4  Kiun vi mokegas? kontraŭ kiu vi malfermegas la buŝon kaj elŝovas la langon? ĉu vi ne estas infanoj de krimo, idoj de mensogo,
Isai Esperant 57:5  kiuj varmiĝas en la arbaretoj, sub ĉiu verdbranĉa arbo; kiuj buĉas la infanojn en la valoj, sub la elstarantaj rokoj?
Isai Esperant 57:6  Inter la glataĵoj de la valo estas via parto; ili, ili estas via loto; al ili vi verŝis verŝoferojn, alportis farunoferojn; ĉu Mi povas esti kontenta pri tio?
Isai Esperant 57:7  Sur monto alta kaj levita vi starigis vian kuŝejon, vi tien supreniris, por buĉi oferojn.
Isai Esperant 57:8  Kaj malantaŭ la pordo kaj la fostoj vi starigis vian simbolon; ĉar vi forturnis vin de Mi kaj supreniris, larĝigis vian kuŝejon, kaj ligis vin kun ili; vi ekamis ilian kuŝejon, elrigardis por vi oportunan lokon.
Isai Esperant 57:9  Oleita vi pilgrimis al la reĝo, uzis multe da aromaĵoj, kaj vi sendis malproksimen viajn senditojn, kaj malaltiĝis ĝis Ŝeol.
Isai Esperant 57:10  Pro la multeco de viaj vojoj vi laciĝis, tamen vi ne diris: Mi perdis la esperon; vi trovis ankoraŭ vivon en via mano, kaj pro tio vi ne laciĝis.
Isai Esperant 57:11  Sed kiu kaŭzis al vi zorgojn, kaj kiun vi timis, ke vi ekmensogis kaj Min ne memoris kaj ne prenis al via koro? ĉu pro tio, ke Mi silentas tre longe, vi Min ne timas?
Isai Esperant 57:12  Se Mi montros vian pravecon kaj viajn farojn, ili ne helpos vin.
Isai Esperant 57:13  Kiam vi krios, viaj idolamasoj vin savu; sed ilin ĉiujn disportos la vento, forpelos la blovo; kaj kiu fidas Min, tiu ekposedos la teron kaj heredos Mian sanktan monton.
Isai Esperant 57:14  Kaj Li diras: Faru vojon, faru vojon, ebenigu irejon, forigu malhelpojn de la vojo de Mia popolo.
Isai Esperant 57:15  Ĉar tiele diras la Plejalta kaj Plejsupra, kiu restas eterne kaj kies nomo estas Sanktulo: Alte kaj en sankta loko Mi loĝas, sed ankaŭ apud afliktito kaj humilulo, por revigligi la spiriton de humiluloj kaj revivigi la koron de afliktitoj.
Isai Esperant 57:16  Ĉar ne eterne Mi malpacas kaj ne senfine Mi koleras; alie tute senfortiĝus antaŭ Mi la spirito kaj la animoj, kiujn Mi kreis.
Isai Esperant 57:17  Pro la peko de lia avideco Mi koleris kaj frapis lin, Mi deturnis Min kaj koleris; sed li iris perfide, iris laŭ la vojo de sia koro.
Isai Esperant 57:18  Mi vidis liajn vojojn, kaj Mi lin sanigos; Mi kondukos lin kaj redonos konsolon al li kaj al liaj plorantoj.
Isai Esperant 57:19  Mi kreos diron de la buŝo: Paco, paco al malproksimaj kaj al proksimaj, diras la Eternulo; kaj Mi sanigos lin.
Isai Esperant 57:20  Sed la malpiuloj estas kiel malkvieta maro, kiu ne povas trankviliĝi kaj kies akvo elĵetas ŝlimon kaj koton.
Isai Esperant 57:21  Ne ekzistas paco por la malpiuloj, diras mia Dio.
Chapter 58
Isai Esperant 58:1  Kriu per la tuta gorĝo, ne detenu vin, laŭtigu vian voĉon simile al fanfaro, kaj eldiru al Mia popolo ĝian krimon kaj al la domo de Jakob ĝiajn pekojn.
Isai Esperant 58:2  Min ili ĉiutage serĉas, kaj ili deziras ekkoni Miajn vojojn; kiel popolo, kiu faras bonon kaj ne forlasis la leĝon de sia Dio, ili postulas de Mi justan juĝon, deziras proksimecon de Dio:
Isai Esperant 58:3  Kial ni fastas, kaj Vi ne vidas? turmentas nian animon, kaj Vi ne scias? Sed jen en la tago de via fastado vi plenumas viajn dezirojn, kaj ĉiujn viajn laborantojn vi premas per postuloj.
Isai Esperant 58:4  Jen vi fastas por kverelo kaj malpaco, kaj por bati per malpia pugno; kiel nun, vi ne fastas tiel, ke en la alteco estu aŭdata via voĉo.
Isai Esperant 58:5  Ĉu tia estas fasto, kiu plaĉas al Mi, kiam homo turmentas sian animon, klinas sian kapon kiel kanon, kaj sternas sub si sakaĵon kaj cindron? ĉu tion vi nomas fasto kaj tago plaĉanta al la Eternulo?
Isai Esperant 58:6  Ja nur tio estas fasto, kiu plaĉas al Mi, se vi disŝiros la ligilojn de malpieco, disbatos la katenojn de sklaveco, liberigos la prematojn, disbatos ĉian jugon;
Isai Esperant 58:7  se vi derompos vian panon por malsatulo kaj senhejmajn malriĉulojn enkondukos en vian domon; se, vidante nudulon, vi lin vestos, kaj antaŭ viaj samkarnuloj vi vin ne kaŝos.
Isai Esperant 58:8  Tiam via lumo ekbrilos kiel matenruĝo, kaj via saniĝo rapide progresos; via virto iros antaŭ vi; la gloro de la Eternulo gardos vin malantaŭe.
Isai Esperant 58:9  Tiam vi vokos, kaj la Eternulo respondos; vi krios, kaj Li diros: Jen Mi estas! Se vi forigos el inter vi premadon, montradon per fingro, kaj paroladon malbonan,
Isai Esperant 58:10  kaj malfermos antaŭ malsatulo vian koron, kaj satigos suferantan animon, tiam via lumo brilos en mallumo kaj via krepusko estos kiel tagmezo;
Isai Esperant 58:11  kaj la Eternulo kondukos vin ĉiam kaj satigos vian animon en tempo de senpluveco, kaj Li fortikigos viajn ostojn; kaj vi estas kiel ĝardeno akvumata, kaj kiel akva fonto, kies akvo ne mankas.
Isai Esperant 58:12  Kaj oni rekonstruos ĉe vi la antikvajn ruinojn; la fundamentojn de antaŭ multaj generacioj vi restarigos; kaj oni nomos vin riparanto de breĉoj, reboniganto de vojoj por loĝado.
Isai Esperant 58:13  Se vi retenos vian piedon en sabato, por ke vi ne plenumu viajn dezirojn en Mia sankta tago; kaj vi nomos sabaton plezuro, la sanktigitan tagon de la Eternulo vi nomos honorata; kaj vi honoros ĝin per nefarado de viaj ordinaraj aferoj, per neplenumado de viaj deziroj, kaj per neparolado de vantaĵoj:
Isai Esperant 58:14  tiam vi ĝuos per la Eternulo, kaj Mi sidigos vin sur la altaĵoj de la tero, kaj Mi nutros vin per la heredaĵo de via patro Jakob; ĉar tion diras la buŝo de la Eternulo.
Chapter 59
Isai Esperant 59:1  Vidu, ne mallongiĝis la mano de la Eternulo, por ke ĝi ne povu helpi; kaj ne malakriĝis Lia orelo, por ke Li ne aŭdu.
Isai Esperant 59:2  Nur viaj krimoj estis disigilo inter vi kaj via Dio, kaj viaj pekoj kovris antaŭ vi Lian vizaĝon, por ke Li ne aŭdu.
Isai Esperant 59:3  Ĉar viaj manoj estas makulitaj per sango, kaj viaj fingroj per krimo; via buŝo parolas malveron, via lango esprimas maljustaĵon.
Isai Esperant 59:4  Neniu procesas honeste, kaj neniu juĝas juste; oni fidas vantaĵon kaj parolas malveron, gravediĝas per malhonestaĵo kaj naskas krimon.
Isai Esperant 59:5  Oni kovas ovojn de vipuro, kaj oni teksas araneaĵon. Kiu manĝas iom el tiuj ovoj, tiu mortas; kiam oni ilin disrompas, elaperas vipuro.
Isai Esperant 59:6  Ilia teksaĵo ne taŭgos por vesto, kaj ili ne kovros sin per sia faritaĵo; iliaj faroj estas faroj pekaj, kaj agoj de rabo estas en iliaj manoj.
Isai Esperant 59:7  Iliaj piedoj kuras al malbono, kaj ili rapidas, por verŝi senkulpan sangon; iliaj pensoj estas pensoj pekaj; ruinigo kaj pereigo estas sur ilia vojo.
Isai Esperant 59:8  Vojon de paco ili ne konas, kaj sur iliaj irejoj ne troviĝas justeco; siajn vojetojn ili kurbigis al si; ĉiu, kiu iras sur ili, ne konas pacon.
Isai Esperant 59:9  Tial malproksimiĝis de ni justeco, kaj vero ne atingis nin; ni atendas lumon, sed jen estas mallumo; brilon, sed ni iras en mallumo.
Isai Esperant 59:10  Ni palpas la muron kiel blinduloj, kaj ni palpas kiel senokululoj; en tagmezo ni faletas kiel en krepusko, en mallumo kiel mortintoj.
Isai Esperant 59:11  Ni ĉiuj blekegas kiel ursoj, kaj ni ĝemas kiel kolomboj; ni atendas justecon, sed ĝi forestas; savon, sed ĝi estas malproksime de ni.
Isai Esperant 59:12  Ĉar multiĝis niaj krimoj antaŭ Vi, kaj niaj pekoj atestas kontraŭ ni; ĉar niaj krimoj estas kun ni, kaj niajn pekojn ni konas.
Isai Esperant 59:13  Ni krimis kaj mensogis kontraŭ la Eternulo, kaj ni forturnis nin de nia Dio; ni parolis pri rabado kaj malbonagado, ni preparis kaj eligis el la koro vortojn mensogajn.
Isai Esperant 59:14  Kaj forturniĝis malantaŭen la justeco, kaj la virto staras malproksime; ĉar la vero faletis sur la strato, kaj la ĝusteco ne povas veni.
Isai Esperant 59:15  Kaj la vero estas forigita; kaj prirabata estas tiu, kiu detenas sin de malbono. Kaj la Eternulo vidis, kaj Li indignis, ke forestas justeco.
Isai Esperant 59:16  Kaj Li vidis, ke ne troviĝas viro, kaj Li miris, ke ne troviĝas defendanto; kaj helpis Lin Lia brako, kaj Lia justeco Lin subtenis.
Isai Esperant 59:17  Kaj Li surmetis sur Sin la veron kiel kirason, kaj la kaskon de savo sur Sian kapon; kaj Li metis sur Sin veston de venĝo, kaj envolvis Sin en severecon kiel en mantelon.
Isai Esperant 59:18  Laŭ la faroj Li repagos: koleron al Siaj malamikoj, honton al Siaj malamantoj; al la insuloj Li repagos, kion ili meritas.
Isai Esperant 59:19  Kaj oni timos en la okcidento la nomon de la Eternulo kaj en la oriento Lian majeston; ĉar la malamiko venos kiel rivero, pelata de la spirado de la Eternulo.
Isai Esperant 59:20  Kaj venos Liberiganto por Cion, kaj por tiuj el Jakob, kiuj retiriĝis de malbonagoj, diras la Eternulo.
Isai Esperant 59:21  Kaj Mi faras kun ili jenan interligon, diras la Eternulo: Mia spirito, kiu estas sur vi, kaj Miaj vortoj, kiujn Mi metis en vian buŝon, ne foriĝos de via buŝo nek de la buŝo de viaj infanoj nek de la buŝo de via plua idaro, de nun ĝis eterne, diras la Eternulo.
Chapter 60
Isai Esperant 60:1  Leviĝu, lumiĝu; ĉar venas via lumo, kaj la majesto de la Eternulo ekbrilas super vi.
Isai Esperant 60:2  Ĉar jen mallumo kovros la teron, kaj krepusko la popolojn; sed super vi brilos la Eternulo, kaj Lia majesto aperos super vi.
Isai Esperant 60:3  Kaj popoloj iros al via lumo, kaj reĝoj al la brilo de viaj radioj.
Isai Esperant 60:4  Levu ĉirkaŭen viajn okulojn, kaj rigardu: ĉiuj ili kolektiĝas kaj iras al vi; viaj filoj venas de malproksime, kaj viaj filinoj estas portataj sur la brako.
Isai Esperant 60:5  Tiam vi vidos kaj estos ravita, ektremos kaj vastiĝos via koro; ĉar turniĝos al vi la abundaĵo de la maro, la riĉaĵoj de la popoloj venos al vi.
Isai Esperant 60:6  Multo da kameloj kovros vin, junaj kameloj el Midjan kaj Efa; ĉiuj ili venos el Ŝeba, portos oron kaj olibanon, kaj proklamos laŭdon al la Eternulo.
Isai Esperant 60:7  Ĉiuj ŝafoj de Kedar kolektiĝos ĉe vi; la virŝafoj de Nebajot servos al vi; favore akceptotaj ili iros sur Mian altaron, kaj la domon de Mia gloro Mi majestigos.
Isai Esperant 60:8  Kiuj ili estas, kiuj flugas kiel nuboj, kaj kiel kolomboj al siaj kolombujoj?
Isai Esperant 60:9  Al Mi celas la insuloj, kaj la ŝipoj de Tarŝiŝ estas antaŭe, por venigi viajn filojn de malproksime, ilian arĝenton kaj oron kune kun ili, pro la nomo de la Eternulo, via Dio, kaj de la Sanktulo de Izrael, ĉar Li faris vin glora.
Isai Esperant 60:10  Kaj fremduloj konstruos viajn murojn, kaj iliaj reĝoj servos al vi; ĉar en Mia kolero Mi vin frapis, sed en Mia favoro Mi vin kompatas.
Isai Esperant 60:11  Kaj ĉiam nefermitaj estos viaj pordegoj, nek tage nek nokte ili estos ŝlosataj; por ke oni venigu al vi la potencon de la popoloj kaj konduku iliajn reĝojn.
Isai Esperant 60:12  Ĉar popolo aŭ regno, kiu ne servos al vi, pereos, kaj tiaj popoloj estas tute ekstermotaj.
Isai Esperant 60:13  La majesto de Lebanon venos al vi; cipreso, abio, kaj bukso kuniĝos, por ornami la lokon de Mia sanktejo; kaj la lokon de Miaj piedoj Mi faros honorata.
Isai Esperant 60:14  Kaj humile venos al vi la filoj de viaj premantoj, kaj ĵetos sin antaŭ viajn piedojn ĉiuj, kiuj vin malestimis; kaj oni nomos vin urbo de la Eternulo, Cion de la Sanktulo de Izrael.
Isai Esperant 60:15  Anstataŭ tio, ke vi estis forlasita kaj malamata kaj neniu volis preterpasi vin, Mi faros vin fierindaĵo de la mondo, ĝojo de ĉiuj generacioj.
Isai Esperant 60:16  Kaj vi nutros vin per la lakto de la popoloj kaj per la abundaĵo de la reĝoj; kaj vi ekscios, ke Mi, la Eternulo, estas via Savanto kaj via Liberiganto, la Potenculo de Jakob.
Isai Esperant 60:17  Anstataŭ kupro Mi alportos oron, kaj anstataŭ fero Mi alportos arĝenton, anstataŭ ligno kupron, kaj anstataŭ ŝtonoj feron; kaj Mi faros via estraro la pacon kaj viaj administrantoj la justecon.
Isai Esperant 60:18  Oni ne plu aŭdos pri perforto en via lando, pri malfeliĉo kaj pereigo inter viaj limoj; kaj viajn murojn vi nomos savo kaj viajn pordegojn laŭda kanto.
Isai Esperant 60:19  La suno ne plu estos por vi lumo de la tago, kaj la brilo de la luno ne lumos al vi; sed la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj via Dio estos via gloro.
Isai Esperant 60:20  Via suno ne plu subiros, kaj via luno ne kaŝiĝos; ĉar la Eternulo estos por vi lumo eterna, kaj la tagoj de via funebro finiĝos.
Isai Esperant 60:21  Kaj via popolo tuta estos justuloj, por eterne ili ekposedos la teron; tio estas markoto de Mia plantado, faro de Miaj manoj, per kiu Mi Min gloros.
Isai Esperant 60:22  El la plej malgranda fariĝos milo, kaj el la plej sensignifa fariĝos potenca popolo; Mi, la Eternulo, rapide faros tion en ĝia tempo.
Chapter 61
Isai Esperant 61:1  La spirito de la Sinjoro, la Eternulo, estas sur mi, ĉar la Eternulo min sanktoleis, por bonanonci al mizeruloj; Li sendis min, por bandaĝi tiujn, kies koro estas vundita, por anonci liberecon al kaptitoj kaj malŝloson al malliberigitoj,
Isai Esperant 61:2  por proklami favorjaron de la Eternulo kaj venĝotagon de nia Dio, por konsoli ĉiujn malĝojulojn,
Isai Esperant 61:3  por fari al la afliktitoj de Cion, ke oni donu al ili ornamon anstataŭ cindro, oleon de ĝojo anstataŭ funebro, veston de gloro anstataŭ spirito afliktita, kaj ke oni nomu ilin kverkoj de justeco, plantaĵo de la Eternulo por Lia gloro.
Isai Esperant 61:4  Kaj ili rekonstruos la antikvajn ruinojn, restarigos la detruitaĵojn de la antaŭa tempo, kaj renovigos la ruinigitajn urbojn, dezertigitajn antaŭ multe da generacioj.
Isai Esperant 61:5  Stariĝos fremduloj kaj paŝtos viajn ŝafojn, kaj aligentuloj estos viaj plugistoj kaj vinberistoj.
Isai Esperant 61:6  Kaj vi estos nomataj pastroj de la Eternulo, servantoj de nia Dio oni nomos vin; la riĉaĵon de popoloj vi manĝos, kaj per ilia gloro vi gloriĝos.
Isai Esperant 61:7  Pro via honto vi ricevos duoble, pro la malhonoro ili ĝojkantos sur siaj partoj; duoblaĵon ili ekposedos en sia lando; ĝojo eterna estos ĉe ili.
Isai Esperant 61:8  Ĉar Mi, la Eternulo, amas justecon, malamas rabadon kaj maljustecon; kaj Mi fidele donos al ili ilian rekompencon, kaj interligon eternan Mi faros kun ili.
Isai Esperant 61:9  Kaj ilia idaro estos fama inter la popoloj, kaj iliaj posteuloj inter la nacioj; ĉiuj, kiuj ilin vidos, konos ilin, ke ili estas semo benita de la Eternulo.
Isai Esperant 61:10  Mi forte ĝojas pri la Eternulo, mia animo ĝojas pri mia Dio; ĉar Li vestis min per vestoj de savo, per mantelo de justeco Li min kovris, kiel fianĉon, kiu sin ornamas per belaĵo, kaj kiel fianĉinon, kiu metas sur sin siajn ornamaĵojn.
Isai Esperant 61:11  Ĉar kiel la tero elirigas siajn kreskaĵojn kaj kiel ĝardeno elkreskigas siajn semojn, tiel la Sinjoro, la Eternulo, elkreskigos justecon kaj gloron antaŭ ĉiuj popoloj.
Chapter 62
Isai Esperant 62:1  Pro Cion mi ne silentos, kaj pro Jerusalem mi ne haltos, ĝis ĝia praveco eliĝos kiel brilo kaj ĝia savo kiel brulanta torĉo.
Isai Esperant 62:2  Kaj la popoloj vidos vian feliĉon, kaj ĉiuj reĝoj vian honoron; kaj oni nomos vin per nomo nova, kiun eldiros la buŝo de la Eternulo.
Isai Esperant 62:3  Kaj vi estos belega krono en la mano de la Eternulo, kaj reĝa kapornamo en la manplato de via Dio.
Isai Esperant 62:4  Oni ne plu nomos vin forlasita, kaj pri via lando oni ne plu diros, ke ĝi estas dezerta; sed oni nomos vin Mia Favorata kaj vian landon Edzinigitino; ĉar la Eternulo vin favoras kaj via lando havos edzon.
Isai Esperant 62:5  Kiel junulo prenas por kunvivado junulinon, tiel kunvivos kun vi viaj filoj; kaj kiel fianĉo ĝojas pri la fianĉino, tiel ĝojos pri vi via Dio.
Isai Esperant 62:6  Sur viaj muregoj, ho Jerusalem, Mi starigis gardistojn, por ke la tutan tagon kaj la tutan nokton ili ne eksilentu; vi, kiuj memorigas pri la Eternulo, ne faru al vi ripozon,
Isai Esperant 62:7  kaj al Li ne donu ripozon, ĝis Li aranĝos kaj faros Jerusalemon gloro sur la tero.
Isai Esperant 62:8  La Eternulo ĵuris per Sia dekstra mano kaj per Sia potenca brako: Mi ne plu donos vian grenon kiel manĝaĵon al viaj malamikoj, kaj fremduloj ne trinkos vian moston, por kiu vi laboris;
Isai Esperant 62:9  sed ĝiaj rikoltantoj ĝin manĝos, kaj laŭdos la Eternulon; kaj ĝiaj kolektantoj ĝin trinkos en la korto de Mia sanktejo.
Isai Esperant 62:10  Pasu, pasu tra la pordegoj, pretigu vojon por la popolo; ebenigu, ebenigu la vojon, liberigu ĝin de ŝtonoj; levu standardon super la popoloj.
Isai Esperant 62:11  Jen la Eternulo aŭdigas ĝis la fino de la tero: Diru al la filino de Cion: Jen venas via Savanto; jen Lia rekompenco estas kun Li, kaj Lia repago antaŭ Li.
Isai Esperant 62:12  Kaj oni nomos ilin la sankta popolo, la liberigitoj de la Eternulo; kaj vin oni nomos urbo multevizitata kaj ne forlasata.
Chapter 63
Isai Esperant 63:1  Kiu estas tiu, kiu venas el Edom, en ruĝaj vestoj el Bocra? tiu majesta en siaj vestoj, klinanta sin sub la grandeco de sia forto? Tio estas Mi, anoncanta la veron, potenca por helpi.
Isai Esperant 63:2  Kial Via drapiraĵo estas ruĝa, kaj Viaj vestoj kiel ĉe tretanto en vinpremejo?
Isai Esperant 63:3  La premilon Mi sola tretis, kaj el la popoloj neniu estis kun Mi; Mi tretis ilin en Mia kolero kaj piedpremis ilin en Mia furiozo; kaj ŝprucis ilia sango sur Mian veston, kaj Mian tutan drapiraĵon Mi malpurigis.
Isai Esperant 63:4  Ĉar la tago de venĝo estas en Mia koro, kaj la jaro de Miaj liberigotoj venis.
Isai Esperant 63:5  Mi rigardis, sed Mi ne trovis helpanton; Mi miris, sed Mi ne trovis subtenanton; tiam helpis Min Mia brako, kaj Mia furiozo Min subtenis.
Isai Esperant 63:6  Kaj Mi dispremis popolojn en Mia kolero kaj ebriigis ilin per Mia furiozo, kaj Mi elverŝis sur la teron ilian sangon.
Isai Esperant 63:7  Mi proklamos la favorkorecon de la Eternulo, la laŭdon al la Eternulo, pro ĉio, kion la Eternulo faris por ni, kaj pro la multe da bono, kiun Li faris al la domo de Izrael konforme al Sia kompatemeco kaj granda favorkoreco.
Isai Esperant 63:8  Kaj Li diris: Ili estas ja Mia popolo, filoj, kiuj ne perfidas; kaj Li fariĝis ilia Savanto.
Isai Esperant 63:9  En ĉiuj iliaj suferoj Li ankaŭ suferis, kaj anĝelo de ĉe Li helpis ilin; en Sia amo kaj en Sia kompato Li liberigis ilin; Li prenis ilin sur Sin kaj portis ilin en ĉiuj tempoj de la antikveco.
Isai Esperant 63:10  Sed ili ribelis, kaj indignigis Lian sanktan spiriton; tial Li fariĝis ilia malamiko kaj mem batalis kontraŭ ili.
Isai Esperant 63:11  Kaj Lia popolo rememoris la tempon antikvan de Moseo, dirante: Kie estas Tiu, kiu elkondukis ilin el la maro kune kun la paŝtanto de Liaj ŝafoj? kie estas Tiu, kiu metis internen de ili Sian sanktan spiriton?
Isai Esperant 63:12  Tiu, kiu gvidis per Sia majesta brako la dekstran manon de Moseo? Tiu, kiu disfendis antaŭ ili la akvon, por fari al Si nomon eternan?
Isai Esperant 63:13  Tiu, kiu kondukis ilin tra la abismoj kiel ĉevalon tra la dezerto, kaj ili ne falpuŝiĝis?
Isai Esperant 63:14  Kiel brutaro malsupreniras en la valon kaj la spirito de la Eternulo donas al ĝi ripozon, tiel Vi kondukis Vian popolon, por fari al Vi gloran nomon.
Isai Esperant 63:15  Rigardu el la ĉielo kaj vidu el Via sankta kaj majesta loĝejo: kie estas Via fervoro kaj potenco? Via granda interno kaj Via kompato fortiriĝis de mi.
Isai Esperant 63:16  Vi estas ja nia patro; Abraham ja ne scias pri ni, kaj Izrael nin ne rekonas; Vi, ho Eternulo, estas nia patro; nia Liberiganto-tia estas de eterne Via nomo.
Isai Esperant 63:17  Kial, ho Eternulo, Vi permesis al ni forvagi de Viaj vojoj, obstinigis nian koron, ke ni Vin ne respektu? Returnu Vin pro Viaj servantoj, pro Viaj heredaj triboj.
Isai Esperant 63:18  Ne longe posedis Via sankta popolo; niaj malamikoj dispremis per la piedoj Vian sanktejon.
Isai Esperant 63:19  Ni fariĝis kiel tiuj, kiujn Vi neniam regis, kiuj neniam estis nomataj per Via nomo.
Chapter 64
Isai Esperant 64:1  Ho, se Vi disfendus la ĉielon kaj malsuprenirus, antaŭ Vi ektremus la montoj;
Isai Esperant 64:2  aperu kiel fajro, kiu bruligas lignerojn, kiel akvo, kiu bolas de fajro, por konigi Vian nomon al Viaj malamikoj; antaŭ Via vizaĝo ektremu la popoloj!
Isai Esperant 64:3  Kiam Vi faris miraklojn, kiujn ni ne atendis, kiam Vi malsupreniris, antaŭ Vi ektremis la montoj.
Isai Esperant 64:4  Neniam oni tion aŭdis, ne eksciis per la orelo, nek okulo tion vidis, ke iu dio krom Vi tion faras por tiuj, kiuj esperas je li.
Isai Esperant 64:5  Vi renkontis tiujn, kiuj ĝoje faris justaĵon kaj memoris Vin sur Viaj vojoj; kvankam Vi koleris, kiam ni pekis, tamen per ili ni ĉiam estis savataj.
Isai Esperant 64:6  Ni ĉiuj fariĝis kiel malpuruloj, kaj nia tuta virto estas kiel makulita vesto; ni ĉiuj velkas kiel folio, kaj niaj pekoj portas nin kiel vento.
Isai Esperant 64:7  Kaj neniu vokas Vian nomon, nek vekiĝas, por forte sin teni je Vi; ĉar Vi kovris Vian vizaĝon antaŭ ni kaj lasas nin perei per niaj pekoj.
Isai Esperant 64:8  Sed nun, ho Eternulo, Vi estas nia Patro; ni estas la argilo, kaj Vi estas nia formanto, kaj ni ĉiuj estas la produkto de Via mano.
Isai Esperant 64:9  Ne koleru, ho Eternulo, tro forte, kaj ne eterne memoru la kulpon; ho, rigardu, ni ĉiuj estas Via popolo.
Isai Esperant 64:10  Viaj sanktaj urboj fariĝis dezerto, Cion fariĝis dezerto, Jerusalem ruino.
Isai Esperant 64:11  Nia sankta kaj belega domo, en kiu niaj patroj Vin laŭdadis, estas forbruligita per fajro, kaj ĉiuj niaj dezirindaĵoj fariĝis ruinoj.
Isai Esperant 64:12  Ĉu malgraŭ ĉio ĉi tio Vi retenos Vin, ho Eternulo? ĉu Vi silentos kaj tiel forte nin premos?
Chapter 65
Isai Esperant 65:1  Mi estis preta respondi al tiuj, kiuj tion ne petis; Mi estis trovebla por tiuj, kiuj Min ne serĉis; al popolo, kiu ne vokis Mian nomon, Mi diris: Jen Mi estas, jen Mi estas.
Isai Esperant 65:2  Ĉiutage Mi etendis Miajn manojn al popolo obstina, al tiuj, kiuj iras vojon malbonan, laŭ siaj intencoj;
Isai Esperant 65:3  al popolo, kiu konstante indignigas Min antaŭ Mia vizaĝo; al homoj, kiuj buĉas oferojn en ĝardenoj kaj incensas sur brikoj;
Isai Esperant 65:4  al homoj, kiuj sidas inter la tomboj kaj noktas en kavernoj, manĝas viandon de porko, kaj havas abomenindan supon en siaj vazoj;
Isai Esperant 65:5  kiuj diras: Iru for, ne alproksimiĝu al mi, ĉar mi estas pli sankta ol vi. Tiuj estas fumo por Mia nazo, fajro brulanta la tutan tagon.
Isai Esperant 65:6  Tio estas enskribita antaŭ Mi: Mi ne eksilentos, ĝis Mi repagos; kaj Mi repagos sur ilian bruston
Isai Esperant 65:7  viajn kulpojn kaj kune ankaŭ la kulpojn de viaj patroj, diras la Eternulo, kiuj incensis sur la montoj kaj ofendis Min sur la montetoj; kaj Mi remezuros al ili iliajn antaŭajn farojn sur ilian bruston.
Isai Esperant 65:8  Tiele diras la Eternulo: Kiel se en vinberaro troviĝas mosto, oni diras: Ne difektu ĝin, ĉar en ĝi estas beno, tiel Mi agos pro Miaj servantoj, ke Mi ne pereigu ĉiujn.
Isai Esperant 65:9  Kaj Mi elirigos el Jakob semon kaj el Jehuda heredanton de Miaj montoj, kaj heredos ilin Miaj elektitoj, kaj Miaj servantoj tie loĝos.
Isai Esperant 65:10  Kaj Ŝaron estos paŝtejo de ŝafoj, kaj la valo Aĥor kuŝejo de bovoj por Mia popolo, kiu serĉas Min.
Isai Esperant 65:11  Sed vin, kiuj forlasis la Eternulon, forgesis Mian sanktan monton, aranĝas tablon por la Feliĉo, kaj faras verŝon por la Destino-
Isai Esperant 65:12  vin Mi destinos por la glavo, kaj ĉiuj vi genuos por la buĉo, pro tio, ke Mi vokis kaj vi ne respondis, Mi parolis kaj vi ne aŭskultis, kaj vi faris malbonon antaŭ Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne plaĉis al Mi.
Isai Esperant 65:13  Tial tiele diras la Sinjoro, la Eternulo: Jen Miaj servantoj manĝos, kaj vi malsatos; Miaj servantoj trinkos, kaj vi soifos; Miaj servantoj ĝojos, kaj vi hontos;
Isai Esperant 65:14  Miaj servantoj kantos pro kora gajeco, kaj vi krios pro kora doloro kaj ploros pro aflikto de spirito.
Isai Esperant 65:15  Kaj vi donos vian nomon al Miaj elektitoj por malbeno, kaj la Sinjoro, la Eternulo, vin mortigos; sed Siajn servantojn Li nomos per alia nomo.
Isai Esperant 65:16  Kiu sin benos sur la tero, tiu benos sin per la Dio vera; kaj kiu ĵuros sur la tero, tiu ĵuros per la Dio vera; ĉar forgesitaj estos la antaŭaj suferoj kaj forkaŝiĝos antaŭ Miaj okuloj.
Isai Esperant 65:17  Ĉar jen Mi kreos novan ĉielon kaj novan teron; kaj la antaŭaĵo ne estos rememorigata, kaj oni ne pensos pri ĝi.
Isai Esperant 65:18  Kaj vi nur ĝojos kaj estos gajaj ĉiam pri tio, kion Mi kreos; ĉar jen Mi kreos Jerusalemon por ĝojo kaj ĝian popolon por gajeco.
Isai Esperant 65:19  Kaj Mi ĝojos pri Jerusalem, kaj Mi estos gaja pri Mia popolo; kaj oni ne plu aŭdos en ĝi voĉon de ploro, nek voĉon de plendo.
Isai Esperant 65:20  Ne plu estos tie infano aŭ maljunulo, kiu ne atingus la plenecon de siaj tagoj; ĉar junulo mortos en la aĝo de cent jaroj, kaj pekulo estos malbenata per aĝo centjara.
Isai Esperant 65:21  Ili konstruos domojn kaj loĝos en ili; ili plantos vinberĝardenojn kaj manĝos iliajn fruktojn.
Isai Esperant 65:22  Ili ne konstruos, ke alia loĝu; ili ne plantos, ke alia manĝu; ĉar kiel la tagoj de arbo estas la tagoj de Mia popolo, kaj Miaj elektitoj eluzos la produktojn de siaj manoj ĝis plena malnoviĝo.
Isai Esperant 65:23  Ili ne laboros vane kaj ne naskos por pereo; ĉar ili estos semo de benitoj de la Eternulo, kaj iliaj posteuloj kun ili.
Isai Esperant 65:24  Kaj estos tiel, ke antaŭ ol ili vokos, Mi respondos; ili estos ankoraŭ parolantaj, kaj Mi jam aŭdos.
Isai Esperant 65:25  Lupo kaj ŝafido paŝtiĝos kune, leono simile al bovo manĝos pajlon, kaj manĝaĵo de serpento estos polvo. Ili ne faros malbonon nek difekton sur Mia tuta sankta monto, diras la Eternulo.
Chapter 66
Isai Esperant 66:1  Tiele diras la Eternulo: La ĉielo estas Mia trono, kaj la tero estas Mia piedbenketo; kie do estos la domo, kiun vi konstruos por Mi? kaj kie estos la loko por Mia ripozo?
Isai Esperant 66:2  Ĉion tion faris ja Mia mano, kaj tiel ĉio fariĝis, diras la Eternulo. Nur tion Mi rigardas: humilulon kaj spirite-afliktiton, kiu respektegas Mian vorton.
Isai Esperant 66:3  Unu buĉas bovon, alia mortigas homon; unu buĉoferas ŝafidon, alia rompas la kolon al hundo; unu alportas farunoferon, alia sangon de porko; unu incensas olibanon, alia preĝas al idolo. Sed kiel ili elektis al si siajn vojojn kaj ilia animo ĝuas ilian abomenindaĵon,
Isai Esperant 66:4  tiel ankaŭ Mi elektos por ili petolantojn kaj venigos sur ilin tion, kion ili timis; ĉar Mi vokis, kaj neniu respondis; Mi parolis, kaj ili ne aŭskultis; sed ili faris malbonon antaŭ Miaj okuloj, kaj elektis tion, kio ne plaĉis al Mi.
Isai Esperant 66:5  Aŭskultu la parolon de la Eternulo, vi, kiuj respektegas Lian parolon: Viaj fratoj, kiuj vin malamas kaj forpuŝas pro Mia nomo, diras: La Eternulo montru Sian gloron, por ke ni vidu vian ĝojon! Sed ili estos hontigitaj.
Isai Esperant 66:6  Aŭdiĝas brua voĉo el la urbo, voĉo el la templo, voĉo de la Eternulo, kiu repagas merititaĵon al Siaj malamikoj.
Isai Esperant 66:7  Antaŭ ol ŝi eksentis dolorojn, ŝi naskis; antaŭ ol venis al ŝi la akuŝiĝaj suferoj, ŝi elfaligis filon.
Isai Esperant 66:8  Kiu aŭdis ion similan? kiu vidis ion similan? ĉu la tero naskas en unu tago? ĉu naskiĝas popolo per unu fojo, kiel, apenaŭ eksentinte naskajn dolorojn, tuj naskis Cion siajn filojn?
Isai Esperant 66:9  Ĉu Mi, malfermante la uteron, ne lasus naski? diras la Eternulo. Ĉu Mi, kiu pretigis la naskon, mem ĝin haltigus? diras via Dio.
Isai Esperant 66:10  Ĝoju kun Jerusalem kaj estu gajaj pri ĝi ĉiuj ĝiaj amantoj; forte ĝoju pri ĝi ĉiuj, kiuj ploris pri ĝi.
Isai Esperant 66:11  Suĉu kaj satiĝu el la brusto de ĝiaj konsoloj; suĉu kaj ĝuu la abundon de ĝia gloro.
Isai Esperant 66:12  Ĉar tiele diras la Eternulo: Jen Mi fluigos sur ĝin pacon kiel riveron, kaj la riĉaĵon de la popoloj kiel disverŝiĝintan torenton, por ke vi suĉu; sur la brakoj vi estos portataj, kaj sur la genuoj vi estos dorlotataj.
Isai Esperant 66:13  Kiel homon, kiun konsolas lia patrino, tiel Mi vin konsolos; kaj en Jerusalem vi estos konsolataj.
Isai Esperant 66:14  Kaj vi vidos, kaj ĝojos via koro, kaj viaj ostoj vigliĝos kiel freŝa verdaĵo; kaj la mano de la Eternulo fariĝos konata al Liaj servantoj, kaj Lia kolero al Liaj malamikoj.
Isai Esperant 66:15  Ĉar jen la Eternulo venos en fajro, kaj Lia ĉaro estos kiel ventego, por elverŝi en ardo Sian koleron kaj en flama fajro Sian indignon.
Isai Esperant 66:16  Ĉar per fajro kaj glavo la Eternulo faros juĝon super ĉiu karno; kaj multaj estos la frapitoj de la Eternulo.
Isai Esperant 66:17  Tiuj, kiuj sanktigas kaj purigas sin por la ĝardenoj, starante post unu en la mezo, kiuj manĝas viandon de porko kaj abomenindaĵon kaj musojn, ĉiuj kune estos ekstermitaj, diras la Eternulo.
Isai Esperant 66:18  Kaj por Mi, pro iliaj faroj kaj intencoj, venis la tempo kolekti ĉiujn popolojn kaj gentojn, por ke ili venu kaj vidu Mian gloron.
Isai Esperant 66:19  Kaj Mi faros sur ili signon, kaj la saviĝintojn el ili Mi sendos al la popoloj Tarŝiŝ, Pul, kaj Lud, al la streĉantoj de pafarkoj, al Tubal kaj Javan, sur la malproksimajn insulojn, kiuj ne aŭdis la famon pri Mi kaj ne vidis Mian gloron; kaj ili proklamos Mian gloron inter la popoloj.
Isai Esperant 66:20  Kaj ili venigos ĉiujn viajn fratojn el inter ĉiuj popoloj kiel donacon al la Eternulo, sur ĉevaloj kaj ĉaroj, en veturiloj, kaj sur muloj kaj kameloj, sur Mian sanktan monton en Jerusalemon, diras la Eternulo, simile al tio, kiel la Izraelidoj alportadis la donacojn en la domon de la Eternulo en pura vazo.
Isai Esperant 66:21  Kaj el ili Mi prenos al Mi pastrojn kaj Levidojn, diras la Eternulo.
Isai Esperant 66:22  Ĉar kiel la nova ĉielo kaj la nova tero, kiujn Mi kreos, staros antaŭ Mi, diras la Eternulo, tiel staros via idaro kaj via nomo.
Isai Esperant 66:23  Kaj regule en ĉiu monatkomenco kaj en ĉiu sabato venos ĉiu karno, por adorkliniĝi antaŭ Mi, diras la Eternulo.
Isai Esperant 66:24  Kaj ili eliros kaj vidos la kadavrojn de la homoj, kiuj malbonagis kontraŭ Mi; ĉar ilia vermo ne mortos kaj ilia fajro ne estingiĝos, kaj ili estos abomenindaĵo por ĉiu karno.