Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
Toggle notes
Chapter 1
Job Esperant 1:1  Estis iu homo en la lando Uc, lia nomo estis Ijob. Tiu homo estis honesta, justa, diotima, kaj li evitadis malbonon.
Job Esperant 1:3  Lia brutaro konsistis el sep mil ŝafoj, tri mil kameloj, kvincent paroj da bovoj, kvincent azeninoj, kaj li havis tre multe da servistoj; kaj tiu homo estis pli eminenta, ol ĉiuj filoj de la oriento.
Job Esperant 1:4  Liaj filoj havis la kutimon faradi festenon en la domo de ĉiu el ili, ĉiu en sia tago; kaj ili invitadis siajn tri fratinojn, por manĝi kaj trinki kun ili.
Job Esperant 1:5  Kaj ĉiufoje, kiam la rondo de la festenaj tagoj estis finita, Ijob sendis, por sanktigi ilin, kaj li leviĝis frue matene kaj alportis bruloferojn laŭ la nombro de ili ĉiuj; ĉar, diris Ijob: Eble miaj filoj pekis kaj blasfemis Dion en sia koro. Tiel agadis Ijob ĉiam.
Job Esperant 1:6  Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis inter ili ankaŭ Satano.
Job Esperant 1:7  Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi.
Job Esperant 1:8  Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas ja sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon.
Job Esperant 1:9  Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Ĉu vane Ijob timas Dion?
Job Esperant 1:10  Vi ŝirmis ja ĉiuflanke lin kaj lian domon, kaj ĉion, kio apartenas al li; la farojn de liaj manoj Vi benis, kaj liaj brutaroj disvastiĝis sur la tero.
Job Esperant 1:11  Sed etendu nur Vian manon, kaj ektuŝu ĉion, kion li havas; Vi vidos, ĉu li ne blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo.
Job Esperant 1:12  Tiam la Eternulo diris al Satano: Jen ĉio, kion li havas, estas transdonata en vian manon; nur sur lin mem ne etendu vian manon. Kaj Satano foriris de antaŭ la Eternulo.
Job Esperant 1:13  Unu tagon, kiam liaj filoj kaj liaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato,
Job Esperant 1:14  venis sendito al Ijob, kaj diris: Dum la bovoj estis plugantaj kaj la azeninoj estis paŝtiĝantaj apud ili,
Job Esperant 1:15  superfalis ilin la Ŝebaanoj, kaj forprenis ilin; kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
Job Esperant 1:16  Kiam ankoraŭ tiu parolis, venis alia, kaj diris: Fajro de Dio falis el la ĉielo, bruligis la ŝafojn kaj la servistojn, kaj ekstermis ilin; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
Job Esperant 1:17  Kiam tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris: La Ĥaldeoj aranĝis tri taĉmentojn, atakis la kamelojn kaj forprenis ilin, kaj la servistojn ili mortigis per glavo; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
Job Esperant 1:18  Dum tiu ankoraŭ parolis, venis alia, kaj diris: Viaj filoj kaj viaj filinoj estis manĝantaj kaj trinkantaj vinon en la domo de ilia unuenaskita frato;
Job Esperant 1:19  kaj jen granda vento leviĝis de la flanko de la dezerto, puŝis la kvar angulojn de la domo, kaj ĉi tiu falis sur la junulojn, kaj ili mortis; saviĝis nur mi sola, por raporti al vi.
Job Esperant 1:20  Tiam Ijob leviĝis, disŝiris sian veston, pritondis sian kapon, ĵetis sin sur la teron, kaj adorkliniĝis;
Job Esperant 1:21  kaj li diris: Nuda mi eliris el la ventro de mia patrino, kaj nuda mi revenos tien; la Eternulo donis, kaj la Eternulo prenis; la nomo de la Eternulo estu benata.
Job Esperant 1:22  Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis, kaj ne eldiris blasfemon kontraŭ Dio.
Chapter 2
Job Esperant 2:1  Unu tagon, kiam la filoj de Dio venis, por stariĝi antaŭ la Eternulo, venis ankaŭ Satano inter ili, por stariĝi antaŭ la Eternulo.
Job Esperant 2:2  Kaj la Eternulo diris al Satano: De kie vi venas? Kaj Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Mi vagadis sur la tero kaj rondiradis sur ĝi.
Job Esperant 2:3  Kaj la Eternulo diris al Satano: Ĉu vi atentis Mian servanton Ijob? ne ekzistas sur la tero homo simila al li, tiel honesta, justa, diotima, kaj evitanta malbonon; kaj li ĝis nun ankoraŭ estas firma en sia virteco, kvankam vi ekscitis Min kontraŭ li, por pereigi lin senkulpe.
Job Esperant 2:4  Tiam Satano respondis al la Eternulo, kaj diris: Haŭto pro haŭto; kaj ĉion, kion homo posedas, li fordonus pro sia vivo.
Job Esperant 2:5  Sed etendu Vian manon, kaj tuŝu liajn ostojn kaj lian karnon; tiam Vi vidos, ke li blasfemos Vin antaŭ Via vizaĝo.
Job Esperant 2:6  La Eternulo diris al Satano: Jen li estas transdonata en vian manon; nur lian vivon konservu.
Job Esperant 2:7  Satano foriris de antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, kaj frapis Ijobon per turmentaj abscesoj de la plando de lia piedo ĝis lia verto.
Job Esperant 2:8  Li prenis potpecon, por skrapadi sin per ĝi, sidante meze de cindro.
Job Esperant 2:9  Kaj lia edzino diris al li: Vi ĉiam ankoraŭ estas firma en via virteco! blasfemu Dion, kaj mortu.
Job Esperant 2:10  Sed li diris al ŝi: Vi parolas tiel, kiel parolas iu el la malsaĝulinoj; ĉu bonon ni akceptu de Dio, kaj malbonon ni ne akceptu? Malgraŭ ĉio ĉi tio Ijob ne pekis per siaj lipoj.
Job Esperant 2:11  Kiam la tri amikoj de Ijob aŭdis pri tiu tuta malfeliĉo, kiu trafis lin, ili iris ĉiu de sia loko, Elifaz, la Temanano, Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj kunvenis kune, por iri plori kun li kaj konsoli lin.
Job Esperant 2:12  Kiam ili levis siajn okulojn de malproksime, ili ne rekonis lin; kaj ili levis sian voĉon kaj ekploris; kaj ĉiu el ili disŝiris sian veston, kaj ĵetis teron sur sian kapon, turnante sin al la ĉielo.
Job Esperant 2:13  Kaj ili sidis kun li sur la tero dum sep tagoj kaj sep noktoj, kaj ne parolis al li eĉ unu vorton; ĉar ili vidis, ke la suferado estas tre granda.
Chapter 3
Job Esperant 3:1  Poste Ijob malfermis sian buŝon, kaj malbenis sian tagon.
Job Esperant 3:3  Pereu la tago, en kiu mi naskiĝis, Kaj la nokto, kiu diris: Embriiĝis homo.
Job Esperant 3:4  Tiu tago estu malluma; Dio de supre ne rigardu ĝin, Neniu lumo ekbrilu super ĝi.
Job Esperant 3:5  Mallumo kaj tomba ombro ekposedu ĝin; Nubo ĝin kovru; Eklipsoj de tago faru ĝin terura.
Job Esperant 3:6  Tiun nokton prenu mallumego; Ĝi ne alkalkuliĝu al la tagoj de la jaro, Ĝi ne eniru en la kalkulon de la monatoj.
Job Esperant 3:7  Ho, tiu nokto estu soleca; Neniu ĝojkrio aŭdiĝu en ĝi.
Job Esperant 3:8  Malbenu ĝin la malbenantoj de la tago, Tiuj, kiuj estas pretaj eksciti levjatanon.
Job Esperant 3:9  Mallumiĝu la steloj de ĝia krepusko; Ĝi atendu lumon, kaj ĉi tiu ne aperu; Kaj la palpebrojn de matenruĝo ĝi ne ekvidu;
Job Esperant 3:10  Pro tio, ke ĝi ne fermis la pordon de la utero de mia patrino Kaj ne kaŝis per tio la malfeliĉon antaŭ miaj okuloj.
Job Esperant 3:11  Kial mi ne mortis tuj el la utero, Ne senviviĝis post la eliro el la ventro?
Job Esperant 3:12  Kial akceptis min la genuoj? Por kio estis la mamoj, ke mi suĉu?
Job Esperant 3:13  Mi nun kuŝus kaj estus trankvila; Mi dormus kaj havus ripozon,
Job Esperant 3:14  Kune kun la reĝoj kaj la konsilistoj sur la tero, Kiuj konstruas al si izolejojn,
Job Esperant 3:15  Aŭ kun la potenculoj, kiuj havas oron, Kiuj plenigas siajn domojn per arĝento;
Job Esperant 3:16  Aŭ kiel abortitaĵo kaŝita mi ne ekzistus, Simile al la infanoj, kiuj ne vidis lumon.
Job Esperant 3:17  Tie la malpiuloj ĉesas tumulti; Kaj tie ripozas tiuj, kies fortoj konsumiĝis.
Job Esperant 3:18  Tie la malliberuloj kune havas ripozon; Ili ne aŭdas la voĉon de premanto.
Job Esperant 3:19  Malgranduloj kaj granduloj, tie ili estas; Kaj sklavo estas libera de sia sinjoro.
Job Esperant 3:20  Por kio al suferanto estas donita la lumo, Kaj la vivo al tiuj, kiuj havas maldolĉan animon,
Job Esperant 3:21  Kiuj atendas la morton, kaj ĝi ne aperas, Kiuj elfosus ĝin pli volonte ol trezorojn,
Job Esperant 3:22  Kiuj ekĝojus kaj estus ravitaj, Se ili trovus tombon?
Job Esperant 3:23  Al la homo, kies vojo estas kaŝita, Kaj antaŭ kiu Dio starigis barilon?
Job Esperant 3:24  Antaŭ ol mi ekmanĝas panon, mi devas ĝemi, Kaj mia plorkriado verŝiĝas kiel akvo;
Job Esperant 3:25  Ĉar teruraĵo, kiun mi timis, trafis min, Kaj tio, pri kio mi estis maltrankvila, venis al mi.
Job Esperant 3:26  Mi ne havas trankvilon, mi ne havas kvieton, mi ne havas ripozon; Trafis min kolero.
Chapter 4
Job Esperant 4:2  Se oni provos diri al vi vorton, tio eble estos por vi turmenta? Sed kiu povas deteni sin de parolado?
Job Esperant 4:3  Jen vi multajn instruis, Kaj manojn senfortiĝintajn vi refortigis;
Job Esperant 4:4  Falantojn restarigis viaj vortoj, Kaj fleksiĝantajn genuojn vi fortigis;
Job Esperant 4:5  Kaj nun, kiam tio trafis vin, vi perdis la forton; Ĝi ektuŝis vin, kaj vi ektimis.
Job Esperant 4:6  Ĉu ne via timo antaŭ Dio estas via konsolo? Ĉu la virteco de viaj vojoj ne estas via espero?
Job Esperant 4:7  Rememoru do, ĉu pereis iu senkulpa? Kaj kie virtuloj estis ekstermitaj?
Job Esperant 4:8  Kiel mi vidis, tiuj, kiuj plugis pekojn kaj semis malbonagojn, Tiuj ilin rikoltas;
Job Esperant 4:9  De la ekblovo de Dio ili pereas, Kaj de la ekspiro de Lia kolero ili malaperas.
Job Esperant 4:10  La kriado de leono kaj la voĉo de leopardo silentiĝis, Kaj la dentoj de junaj leonoj rompiĝis;
Job Esperant 4:11  Leono pereis pro manko de manĝaĵo, Kaj idoj de leonino diskuris.
Job Esperant 4:12  Kaj al mi kaŝe alvenis vorto, Kaj mia orelo kaptis parteton de ĝi.
Job Esperant 4:13  Dum meditado pri la vizioj de la nokto, Kiam profunda dormo falas sur la homojn,
Job Esperant 4:14  Atakis min teruro kaj tremo, Kaj ĉiuj miaj ostoj eksentis timon.
Job Esperant 4:15  Kaj spirito traflugis antaŭ mi, Kaj la haroj sur mia korpo rigidiĝis.
Job Esperant 4:16  Staris bildo antaŭ miaj okuloj, sed mi ne povis rekoni ĝian aspekton; Estis silento, kaj mi ekaŭdis voĉon, dirantan:
Job Esperant 4:17  Ĉu homo estas pli justa ol Dio? Ĉu viro estas pli pura ol lia Kreinto?
Job Esperant 4:18  Vidu, al Siaj servantoj Li ne konfidas, Kaj Siajn anĝelojn Li trovas mallaŭdindaj:
Job Esperant 4:19  Des pli koncerne tiujn, Kiuj loĝas en argilaj dometoj, Fonditaj sur tero, Kaj kiujn formanĝas vermoj.
Job Esperant 4:20  De la mateno ĝis la vespero ili disfalas, Pereas por ĉiam, kaj neniu tion atentas.
Job Esperant 4:21  La fadeno de ilia vivo estas distranĉita; Ili mortas, kaj ne en saĝeco.
Chapter 5
Job Esperant 5:1  Voku do! ĉu iu respondos al vi? Kaj al kiu el la sanktuloj vi vin turnos?
Job Esperant 5:2  Malsaĝulon mortigas la kolero, Kaj sensenculon pereigas la incitiĝemeco.
Job Esperant 5:3  Mi vidis malsaĝulon, kiu enradikiĝis, Kaj mi malbenis subite lian loĝejon.
Job Esperant 5:4  Malproksimaj de savo estos liaj filoj; Oni disbatos ilin ĉe la pordego, Kaj neniu ilin savos.
Job Esperant 5:5  Lian rikoltaĵon formanĝos malsatulo, El inter la dornoj li ĝin prenos, Kaj soifantoj englutos lian havaĵon.
Job Esperant 5:6  Ne el la polvo eliras malpiaĵo, Kaj ne el la tero elkreskas malbonago.
Job Esperant 5:7  Sed homo naskiĝas por suferoj, Kiel birdoj por flugado supren.
Job Esperant 5:8  Sed mi min turnus al Dio, Kaj al Li mi transdonus mian aferon;
Job Esperant 5:9  Al Tiu, kiu faras grandaĵojn, kiujn neniu povas esplori, Mirindaĵojn, kiujn neniu povas kalkuli;
Job Esperant 5:10  Kiu donas pluvon sur la teron Kaj sendas akvon sur la kampojn,
Job Esperant 5:11  Por starigi malaltulojn alte, Ke la afliktitoj leviĝu savite.
Job Esperant 5:12  Li detruas la intencojn de ruzuloj, Ke iliaj manoj ne plenumas sian entreprenon.
Job Esperant 5:13  Li kaptas la saĝulojn per ilia ruzaĵo; Kaj la decido de maliculoj fariĝas senvalora.
Job Esperant 5:14  En la tago ili renkontas mallumon, Kaj en tagmezo ili palpas, kiel en nokto.
Job Esperant 5:15  Li savas kontraŭ glavo, Kontraŭ la buŝo kaj mano de potenculo Li savas malriĉulon.
Job Esperant 5:16  Al la senhavulo aperas espero, Kaj la malboneco fermas sian buŝon.
Job Esperant 5:17  Feliĉa estas la homo, kiun punas Dio; Kaj la moralinstruon de la Plejpotenculo ne malŝatu;
Job Esperant 5:18  Ĉar Li vundas, sed ankaŭ bandaĝas; Li batas, sed Liaj manoj ankaŭ resanigas.
Job Esperant 5:19  En ses malfeliĉoj Li vin savos; En la sepa ne tuŝos vin la malbono.
Job Esperant 5:20  En tempo de malsato Li savos vin de la morto, Kaj en milito el la mano de glavo.
Job Esperant 5:21  Kontraŭ la vipo de lango vi estos kaŝita; Kaj vi ne timos ruinigon, kiam ĝi venos.
Job Esperant 5:22  Dum ruinigo kaj malsato vi ridos; Kaj la bestojn de la tero vi ne timos;
Job Esperant 5:23  Ĉar kun la ŝtonoj de la kampo vi havos interligon, Kaj la bestoj de la kampo havos pacon kun vi.
Job Esperant 5:24  Kaj vi ekscios, ke paco estas en via tendo; Vi esploros vian loĝejon, kaj nenio mankos.
Job Esperant 5:25  Kaj vi ekscios, ke grandnombra estas via idaro Kaj via naskitaro estas kiel la herbo de la tero.
Job Esperant 5:26  En maljuneco vi iros en la tombon, Kiel envenas garbaro en sia tempo.
Job Esperant 5:27  Vidu, ni tion esploris, kaj tiel ĝi estas; Atentu tion, kaj sciu tion.
Chapter 6
Job Esperant 6:2  Se estus pesita mia ĉagreno, Kaj samtempe estus metita sur la pesilon mia suferado,
Job Esperant 6:3  Ĝi estus nun pli peza, ol la sablo ĉe la maroj; Pro tio miaj vortoj estas plenaj de plendo.
Job Esperant 6:4  Ĉar la sagoj de la Plejpotenculo estas en mi, Ilian venenon trinkas mia spirito; La teruraĵoj de Dio direktiĝis sur min.
Job Esperant 6:5  Ĉu krias sovaĝa azeno sur herbo? Ĉu bovo blekas kolere ĉe sia manĝaĵo?
Job Esperant 6:6  Ĉu oni manĝas sengustaĵon sen salo? Ĉu havas guston la albumeno de ovo?
Job Esperant 6:7  Kion ne volis tuŝi mia animo, Tio nun estas abomeninde mia manĝaĵo.
Job Esperant 6:8  Ho, se mia peto plenumiĝus, Kaj se Dio donus al mi tion, kion mi esperas!
Job Esperant 6:9  Ho, se Dio komencus kaj disbatus min, Donus liberecon al Sia mano kaj frakasus min!
Job Esperant 6:10  Tio estus ankoraŭ konsolo por mi; Kaj mi ĝojus, se en la turmento Li ne kompatus, Ĉar mi ne forpuŝis ja la vortojn de la Sanktulo.
Job Esperant 6:11  Kio estas mia forto, ke mi persistu? Kaj kia estas mia fino, ke mi havu paciencon?
Job Esperant 6:12  Ĉu mia forto estas forto de ŝtonoj? Ĉu mia karno estas kupro?
Job Esperant 6:13  Mi havas ja nenian helpon, Kaj savo estas forpuŝita for de mi.
Job Esperant 6:14  Al malfeliĉulo decas kompato de amiko, Eĉ se li forlasas la timon antaŭ la Plejpotenculo.
Job Esperant 6:15  Miaj fratoj trompas kiel torento, Kiel akvaj fluegoj, kiuj pasas,
Job Esperant 6:16  Kiuj estas malklaraj pro glacio, En kiuj kaŝas sin neĝo;
Job Esperant 6:17  En la tempo de degelo ili malaperas, En la tempo de varmego ili forŝoviĝas de sia loko.
Job Esperant 6:18  Ili forklinas la direkton de sia vojo, Iras en la dezerton, kaj malaperas.
Job Esperant 6:19  Serĉas ilin per sia rigardo la vojoj de Tema, Esperas je ili la karavanoj el Ŝeba;
Job Esperant 6:20  Sed ili hontas pro sia fido; Ili aliras, kaj ruĝiĝas de honto.
Job Esperant 6:21  Nun vi neniiĝis; Vi ekvidis teruraĵon, kaj ektimis.
Job Esperant 6:22  Ĉu mi diris: Donu al mi, El via havaĵo donacu pro mi,
Job Esperant 6:23  Savu min el la mano de premanto, Aŭ liberigu min el la mano de turmentantoj?
Job Esperant 6:24  Instruu min, kaj mi eksilentos; Komprenigu al mi, per kio mi pekis.
Job Esperant 6:25  Kial vi mallaŭdas pravajn vortojn? Kaj kion povas instrui la moralinstruanto el vi?
Job Esperant 6:26  Ĉu vi intencas riproĉi pro vortoj? Sed paroloj de malesperanto iras al la vento.
Job Esperant 6:27  Eĉ orfon vi atakus, Kaj sub via amiko vi fosus.
Job Esperant 6:28  Nun, ĉar vi komencis, rigardu min; Ĉu mi mensogos antaŭ via vizaĝo?
Job Esperant 6:29  Rigardu denove, vi ne trovos malpiaĵon; Ripetu, vi trovos mian pravecon en la afero.
Job Esperant 6:30  Ĉu estas peko sur mia lango? Ĉu mia palato ne komprenas tion, kio estas malbona?
Chapter 7
Job Esperant 7:1  Difinita estas ja por la homo la limtempo sur la tero, Kaj liaj tagoj estas kiel la tagoj de dungito.
Job Esperant 7:2  Kiel sklavo, kiu sopiras al ombro, Kaj kiel dungito, kiu atendas sian pagon,
Job Esperant 7:3  Tiel mi ricevis sorte monatojn vantajn, Kaj noktoj turmentaj estas nombritaj al mi.
Job Esperant 7:4  Kiam mi kuŝiĝas, mi diras: Kiam mi leviĝos? Sed la vespero fariĝas longa, kaj mi satiĝas de maltrankvileco ĝis la tagiĝo.
Job Esperant 7:5  Mia korpo estas kovrita de vermoj kaj de pecoj da tero; Mia haŭto krevis kaj putras.
Job Esperant 7:6  Miaj tagoj forflugis pli facile, ol bobeno de teksisto, Kaj pasis, lasinte nenian esperon.
Job Esperant 7:7  Memoru, ke mia vivo estas bloveto, Ke miaj okuloj ne plu revidos bonon;
Job Esperant 7:8  Ne plu revidos min okulo de vidanto; Vi volos ekrigardi min, sed mi jam ne ekzistos.
Job Esperant 7:9  Nubo pasas kaj foriras; Tiel ne plu revenas tiu, kiu iris en Ŝeolon;
Job Esperant 7:10  Li ne plu revenas en sian domon; Lia loko ne plu rekonos lin.
Job Esperant 7:11  Tial mi ne detenos mian buŝon; Mi parolos en la premiteco de mia spirito, Mi plendos en la maldolĉeco de mia animo.
Job Esperant 7:12  Ĉu mi estas maro aŭ mara monstro, Ke Vi starigis gardon por mi?
Job Esperant 7:13  Kiam mi pensas, ke mia lito min konsolos, Ke mia kuŝejo plifaciligos mian suferadon,
Job Esperant 7:14  Tiam Vi teruras min per sonĝoj, Timigas min per vizioj;
Job Esperant 7:15  Kaj mia animo deziras sufokiĝon, Miaj ostoj la morton.
Job Esperant 7:16  Tedis al mi; ne eterne mi vivu; Forlasu min, ĉar miaj tagoj estas vantaĵo.
Job Esperant 7:17  Kio estas homo, ke Vi faras lin granda, Ke Vi zorgas pri li,
Job Esperant 7:18  Ke Vi rememoras lin ĉiumatene, Elprovas lin ĉiumomente?
Job Esperant 7:19  Kial Vi ne deturnas Vin de mi, Ne lasas min libera eĉ tiom, ke mi povu engluti mian salivon?
Job Esperant 7:20  Se mi pekis, kion mi per tio faris al Vi, ho gardanto de la homoj? Kial Vi faris min celo de Viaj atakoj, Ke mi fariĝis ŝarĝo por mi mem?
Job Esperant 7:21  Kaj kial Vi ne deprenas mian pekon, ne pardonas mian malbonagon? Jen mi ja baldaŭ kuŝos en la tero; Kaj kiam Vi morgaŭ serĉos min, mi ne ekzistos.
Chapter 8
Job Esperant 8:2  Kiel longe vi tiel parolos, Kaj la vortoj de via buŝo estos kiel forta vento?
Job Esperant 8:3  Ĉu Dio falsas la juĝon? Ĉu la Plejpotenculo falsas la justecon?
Job Esperant 8:4  Se viaj filoj pekis kontraŭ Li, Li forpuŝis ilin pro ilia malbonago.
Job Esperant 8:5  Se vi serĉas Dion Kaj petegas la Plejpotenculon,
Job Esperant 8:6  Se vi estas pura kaj pia, Li maldormos super vi, Kaj restarigos la bonstaton en via virta loĝejo.
Job Esperant 8:7  Kaj se via komenco estis malgranda, Via estonteco forte kreskos.
Job Esperant 8:8  Ĉar demandu la antaŭajn generaciojn, Kaj primeditu tion, kion esploris iliaj patroj;
Job Esperant 8:9  Ĉar ni estas de hieraŭ, kaj ni nenion scias; Nia vivo sur la tero estas nur ombro.
Job Esperant 8:10  Ili instruos vin, diros al vi, Kaj el sia koro elirigos vortojn.
Job Esperant 8:11  Ĉu povas kreski kano sen malsekeco? Ĉu kreskas junko sen akvo?
Job Esperant 8:12  En tia okazo ĝi velksekiĝas pli frue ol ĉiu herbo, Kiam ĝi estas ankoraŭ en sia freŝeco, Kiam ĝi ankoraŭ ne estas detranĉita.
Job Esperant 8:13  Tiaj estas la vojoj de ĉiuj, kiuj forgesas Dion; Kaj pereas la espero de hipokritulo,
Job Esperant 8:14  Kies fido dehakiĝas, Kaj kies espero estas araneaĵo.
Job Esperant 8:15  Li apogas sin al sia domo, sed ne restos staranta; Li ekkaptos ĝin, sed ne povos sin teni.
Job Esperant 8:16  Li estis verda antaŭ la suno, Kaj super lia ĝardeno etendiĝas liaj branĉoj;
Job Esperant 8:17  Amase plektiĝas liaj radikoj, Inter ŝtonoj ili tenas sin forte;
Job Esperant 8:18  Sed kiam oni elŝiras lin el lia loko, Ĝi malkonfesas lin: Mi vin ne vidis.
Job Esperant 8:19  Tia estas la ĝojo de lia vivo; Kaj el la tero kreskas aliaj.
Job Esperant 8:20  Vidu, Dio ne forpuŝas virtulon Kaj ne subtenas la manon de malpiuloj.
Job Esperant 8:21  Li plenigos ankoraŭ vian buŝon per rido Kaj viajn lipojn per ĝojkrioj.
Job Esperant 8:22  Viaj malamantoj kovriĝos per honto; Sed la tendo de malpiuloj malaperos.
Chapter 9
Job Esperant 9:2  Certe, mi scias, ke tiel estas; Kaj kiel povas homo esti prava koncerne Dion?
Job Esperant 9:3  Se li volus havi kun Li juĝan disputon, Li ne povus respondi al Li eĉ unu kontraŭ mil.
Job Esperant 9:4  Li estas saĝa per Sia koro kaj potenca per Sia forto; Kiu kuraĝus stari kontraŭ Li kaj restus sendifekta?
Job Esperant 9:5  Li forŝovas montojn, kaj ili eĉ ne rimarkas, Ke Li renversis ilin en Sia kolero;
Job Esperant 9:6  Li skuas la teron de ĝia loko, Ke ĝiaj kolonoj tremas;
Job Esperant 9:7  Li diras al la suno, kaj ĝi ne leviĝas, Kaj la stelojn Li sigelfermas;
Job Esperant 9:8  Li sola etendas la ĉielon, Kaj Li iras sur la altaĵoj de la maro;
Job Esperant 9:9  Li kreis la Grandan Ursinon, Orionon, kaj Plejadojn, Kaj la stelojn de la sudo;
Job Esperant 9:10  Li faras neesploreblajn grandaĵojn, Kaj nekalkuleblajn mirindaĵojn.
Job Esperant 9:11  Jen Li preteriros preter mi, kaj mi tion eĉ ne vidos; Li pasos, kaj mi eĉ ne rimarkos Lin.
Job Esperant 9:12  Kiam Li kaptas, kiu malpermesus al Li? Kiu dirus al Li: Kion Vi faras?
Job Esperant 9:13  Li estas Dio, kaj Lian koleron oni ne povas haltigi; Sub Li fleksiĝas la helpantoj de Rahab.
Job Esperant 9:14  Des pli ĉu mi povus respondi al Li, Ĉu mi povus elekti vortojn kontraŭ Li?
Job Esperant 9:15  Eĉ se mi estus prava, mi ne respondus; Sed mi nur petegus mian juĝanton.
Job Esperant 9:16  Se mi vokus kaj Li respondus, Mi ne kredus, ke Li aŭdis mian voĉon,
Job Esperant 9:17  Li, kiu povas frakasi min per ventego Kaj fari al mi senkulpe multe da vundoj.
Job Esperant 9:18  Li ne permesas al mi trankviligi mian spiriton, Sed Li satigas min per maldolĉo.
Job Esperant 9:19  Se oni volas forton, Li estas potenca; Se oni volas juĝon, kiu alvokos min?
Job Esperant 9:20  Se mi montros mian pravecon, mia propra buŝo min kondamnos; Se mi montros min virtulo, Li montros min malbonagulo.
Job Esperant 9:21  Mi estas senkulpa; mi ne zorgas pri mia animo, Mi abomenas mian vivon.
Job Esperant 9:22  Ĉio estas egala; tial mi diras: Senkulpulon kaj malpiulon Li ambaŭ pereigas.
Job Esperant 9:23  Kiam vipo subite ekbatas, Li ridas ĉe la elprovado de senkulpuloj.
Job Esperant 9:24  La tero estas transdonita en la manon de malpiulo; La vizaĝon de ĝiaj juĝistoj Li kovras. Se ne Li, tiam kiu?
Job Esperant 9:25  Miaj tagoj estis pli rapidpiedaj ol kuristo; Ili forkuris, ne vidis bonon;
Job Esperant 9:26  Ili forkuris, kiel ŝipetoj el kano, Kiel aglo flugas al manĝotaĵo.
Job Esperant 9:27  Se mi ekpensas: Mi forgesos mian plendon, Mi farlasos mian mienon, kaj mi min gajigos:
Job Esperant 9:28  Tiam mi ektremas pro ĉiuj miaj suferoj; Mi scias, ke Vi ne rigardos min kiel senkulpan.
Job Esperant 9:29  Mi restos ja malprava; Por kio do mi vane min turmentas?
Job Esperant 9:30  Se mi lavus min per neĝa akvo Kaj purigus miajn manojn per lesivo,
Job Esperant 9:31  Eĉ tiam Vi trempus min en koto, Kaj miaj vestoj min abomenus.
Job Esperant 9:32  Ĉar Li ne estas homo simile al mi, Ke mi povu respondi al Li, Ke ni povu ambaŭ iri al juĝo.
Job Esperant 9:33  Ne ekzistas inter ni arbitracianto, Kiu povus meti sian manon sur nin ambaŭ.
Job Esperant 9:34  Li forigu de mi Sian vergon, Kaj Lia teruro ne timigu min;
Job Esperant 9:35  Tiam mi ekparolos, kaj ne timos Lin, Ĉar ne tia mi estas en mi mem.
Chapter 10
Job Esperant 10:1  Tedis al mia animo mia vivo; Mi fordonos min al mia plendado; Mi parolos en la malĝojeco de mia animo.
Job Esperant 10:2  Mi diros al Dio: Ne kondamnu min, Sciigu al mi, pro kio Vi malpacas kontraŭ mi.
Job Esperant 10:3  Ĉu Vi trovas tion bona, ke Vi turmentas, Ke Vi forpuŝas la laboritaĵon de Viaj manoj, Sendas brilon sur la entreprenon de malpiuloj?
Job Esperant 10:4  Ĉu Vi havas okulojn karnajn, Kaj ĉu Vi rigardas, kiel homo rigardas?
Job Esperant 10:5  Ĉu Viaj tagoj estas kiel la tagoj de homo, Aŭ ĉu Viaj jaroj estas kiel la vivtempo de homo,
Job Esperant 10:6  Ke Vi serĉas mian kulpon Kaj penas trovi mian pekon,
Job Esperant 10:7  Kvankam Vi scias, ke mi ne estas malbonagulo, Sed el Via mano neniu povas savi?
Job Esperant 10:8  Viaj manoj min formis kaj faris min tutan ĉirkaŭe, Kaj tamen Vi min pereigas!
Job Esperant 10:9  Rememoru, ke kiel argilon Vi min prilaboris; Kaj Vi returne faros min polvo.
Job Esperant 10:10  Vi elverŝis ja min kiel lakton, Kaj kiel fromaĝon Vi min kundensigis.
Job Esperant 10:11  Per haŭto kaj karno Vi min vestis, Per ostoj kaj tendenoj Vi min plektis.
Job Esperant 10:12  Vivon kaj bonon Vi donis al mi, Kaj Via prizorgado gardis mian spiriton.
Job Esperant 10:13  Sed ĉi tion Vi kaŝis en Via koro; Mi scias, ke Vi tion intencis:
Job Esperant 10:14  Se mi pekos, Vi tion rimarkos sur mi, Kaj mian pekon Vi ne lasos senpuna.
Job Esperant 10:15  Se mi agis malbone, ve al mi! Se mi estas prava, mi ne povas tamen levi mian kapon, Estante tute humiligita Kaj vidante mian mizeron.
Job Esperant 10:16  Se ĝi leviĝas, Vi ĉasas min kiel leono, Kaj denove montras sur mi Vian mirindan potencon.
Job Esperant 10:17  Vi elmetas kontraŭ mi novajn atestojn, Plifortigas Vian koleron kontraŭ mi; Nova armeo min atakas.
Job Esperant 10:18  Por kio Vi elirigis min el la ventro? Ho, se mi estus pereinta, ke nenies okulo min vidu!
Job Esperant 10:19  Tiam mi estus kiel ne estinta; El la ventro mi estus transportita en la tombon.
Job Esperant 10:20  Mia vivo estas ja mallonga; Ĉesu do, lasu min libera, por ke mi iom revigliĝu,
Job Esperant 10:21  Antaŭ ol mi foriros senrevene En la landon de mallumo kaj de morta ombro,
Job Esperant 10:22  En la landon, kie la lumo estas kiel mallumo, Kie estas morta ombro kaj senordeco, Kie estas lume kiel en mallumego.
Chapter 11
Job Esperant 11:2  Ĉu kontraŭ multe da vortoj oni ne povas doni respondon? Kaj ĉu tiu, kiu multe parolas, estas prava?
Job Esperant 11:3  Ĉu via senenhava parolado devas silentigi la homojn, Por ke vi mokinsultu kaj neniu vin hontigu?
Job Esperant 11:4  Vi diras: Mia opinio estas ĝusta, Kaj mi estas pura antaŭ Viaj okuloj.
Job Esperant 11:5  Sed ho, se Dio ekparolus, Kaj malfermus antaŭ vi Siajn lipojn,
Job Esperant 11:6  Kaj malkaŝus antaŭ vi la sekretojn de la saĝo, Kiu havas multoblan forton! Sciu, ke ne ĉiujn viajn pekojn Dio rememoras.
Job Esperant 11:7  Ĉu vi povas eltrovi la esencon de Dio? Ĉu vi povas plene kompreni la perfektecon de la Plejpotenculo?
Job Esperant 11:8  Tio estas pli alta ol la ĉielo; Kion vi povas fari? Tio estas pli profunda ol Ŝeol; Kion vi povas ekscii?
Job Esperant 11:9  Pli longa ol la tero estas ĝia mezuro, Kaj pli larĝa ol la maro.
Job Esperant 11:10  Se Li preteriros, kaj fermos, kaj faros juĝon, Tiam kiu repuŝos Lin?
Job Esperant 11:11  Ĉar Li konas la homojn malvirtajn; Li vidas la malbonagojn, kiujn oni ne rimarkas.
Job Esperant 11:12  Eĉ vanta homo devas kompreni, Eĉ homo, kiu naskiĝis sovaĝulo.
Job Esperant 11:13  Se vi aranĝas vian koron Kaj etendas al Li viajn manojn;
Job Esperant 11:14  Se vi forigas la malvirton, kiu estas en via mano, Kaj vi ne permesos al malbonaĵoj resti en via tendo:
Job Esperant 11:15  Tiam vi povos levi vian vizaĝon sen difekto; Vi estos firma kaj ne timos.
Job Esperant 11:16  Tiam vi forgesos mizeron; Vi rememoros ĝin kiel forfluintan akvon.
Job Esperant 11:17  Kaj via vivo leviĝos pli hele ol la tagmezo, La mallumo fariĝos kiel mateno.
Job Esperant 11:18  Kaj vi estos trankvila, ĉar ekzistas espero; Vi rigardos ĉirkaŭen, kaj iros dormi en sendanĝereco.
Job Esperant 11:19  Vi kuŝos, kaj neniu vin timigos; Kaj multaj serĉos vian favoron.
Job Esperant 11:20  Sed la okuloj de malpiuloj konsumiĝos, Pereos por ili la rifuĝo, Kaj ilia espero elspiros sian vivon.
Chapter 12
Job Esperant 12:2  Certe, vi solaj estas homoj, Kaj kun vi mortos la saĝo.
Job Esperant 12:3  Mi ankaŭ havas koron, kiel vi; Mi ne estas malpli valora ol vi; Kiu ne povas paroli tiele?
Job Esperant 12:4  Mi fariĝis mokataĵo por mia amiko, Mi, kiu vokadis al Dio kaj estis aŭskultata; Virtulo kaj senkulpulo fariĝis mokataĵo;
Job Esperant 12:5  Malestimata lucerneto li estas antaŭ la pensoj de feliĉuloj, Pretigita por migrantoj.
Job Esperant 12:6  Bonstataj estas la tendoj de rabistoj, Kaj sendanĝerecon havas la incitantoj de Dio, Tiuj, kiuj portas Dion en sia mano.
Job Esperant 12:7  Vere, demandu la brutojn, kaj ili instruos vin; La birdojn de la ĉielo, kaj ili diros al vi;
Job Esperant 12:8  Aŭ parolu kun la tero, kaj ĝi klarigos al vi; Kaj rakontos al vi la fiŝoj de la maro.
Job Esperant 12:9  Kiu ne ekscius el ĉio ĉi tio, Ke la mano de la Eternulo tion faris,
Job Esperant 12:10  De Tiu, en kies mano estas la animo de ĉio vivanta Kaj la spirito de ĉiu homa karno?
Job Esperant 12:11  La orelo esploras ja la parolon, Kaj la palato gustumas al si la manĝaĵon.
Job Esperant 12:12  La maljunuloj posedas saĝon, Kaj la grandaĝuloj kompetentecon.
Job Esperant 12:13  Ĉe Li estas la saĝo kaj la forto; Ĉe Li estas konsilo kaj kompetenteco.
Job Esperant 12:14  Kion Li detruas, tio ne rekonstruiĝas; Kiun Li enŝlosos, tiu ne liberiĝos.
Job Esperant 12:15  Kiam Li digas la akvon, ĝi elsekiĝas; Kiam Li fluigas ĝin, ĝi renversas la teron.
Job Esperant 12:16  Ĉe Li estas potenco kaj forto; Lia estas tiu, kiu eraras, kaj tiu, kiu erarigas.
Job Esperant 12:17  Li irigas konsilistojn kiel erarvagantojn, Kaj la juĝistojn Li faras malsaĝaj.
Job Esperant 12:18  La ligilojn de reĝoj Li malligas, Kaj Li ligas per zono iliajn lumbojn.
Job Esperant 12:19  Li erarvagigas la pastrojn Kaj faligas la potenculojn.
Job Esperant 12:20  Li mutigas la lipojn de fidinduloj Kaj forprenas de maljunuloj la prudenton.
Job Esperant 12:21  Li verŝas honton sur eminentulojn Kaj malfirmigas la zonon de potenculoj.
Job Esperant 12:22  Li malkovras profundaĵon el meze de mallumo, Kaj mortan ombron Li elirigas en la lumon.
Job Esperant 12:23  Li grandigas naciojn kaj pereigas ilin, Disvastigas naciojn kaj forpelas ilin.
Job Esperant 12:24  Li senkuraĝigas la ĉefojn de la popolo de la lando Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja;
Job Esperant 12:25  Ili palpas en mallumo, en senlumeco; Kaj Li ŝanceliĝigas ilin kiel ebriuloj.
Chapter 13
Job Esperant 13:1  Ĉion ĉi tion mia okulo vidis, Mia orelo aŭdis kaj komprenis.
Job Esperant 13:2  Kion vi scias, mi ankaŭ scias; Kaj mi ne estas malpli valora ol vi.
Job Esperant 13:3  Sed mi volus paroli kun la Plejpotenculo, Mi dezirus disputi kun Dio.
Job Esperant 13:4  Tamen vi komentarias malvere, Vi ĉiuj estas senutilaj kuracistoj.
Job Esperant 13:5  Ho, se vi silentus, Tio estus saĝeco de via flanko.
Job Esperant 13:6  Aŭskultu do mian moralinstruon, Kaj atentu la defendan parolon de mia buŝo.
Job Esperant 13:7  Ĉu pro Dio vi volas paroli malveron, Kaj pro Li paroli falsaĵon?
Job Esperant 13:8  Ĉu vi volas esti personfavoraj al Li, Aŭ pro Dio vi volas disputi?
Job Esperant 13:9  Ĉu estos bone, kiam Li esploros vin? Ĉu vi volas trompi Lin, kiel oni trompas homon?
Job Esperant 13:10  Li certe vin punos, Se vi sekrete estos personfavoraj.
Job Esperant 13:11  Ĉu Lia majesto ne konfuzas vin? Ĉu ne falas sur vin timo antaŭ Li?
Job Esperant 13:12  Viaj memorigoj estas sentencoj polvaj, Via bastionoj estas amasoj da argilo.
Job Esperant 13:13  Silentu antaŭ mi, kaj parolos mi, Kio ajn trafos min.
Job Esperant 13:14  Por kio mi portu mian karnon en miaj dentoj Kaj metu mian animon en mian manon?
Job Esperant 13:15  Li ja mortigos min, kaj mi ne havas esperon; Sed pri mia konduto mi volas disputi antaŭ Li.
Job Esperant 13:16  Tio jam estos savo por mi, Ĉar ne hipokritulo venos antaŭ Lin.
Job Esperant 13:17  Aŭskultu mian parolon Kaj mian klarigon antaŭ viaj oreloj.
Job Esperant 13:18  Jen mi pretigis juĝan aferon; Mi scias, ke mi montriĝos prava.
Job Esperant 13:19  Kiu povas procesi kontraŭ mi? Tiam mi eksilentus kaj mortus.
Job Esperant 13:20  Nur du aferojn ne faru al mi, Tiam mi ne kaŝos min antaŭ Via vizaĝo:
Job Esperant 13:21  Malproksimigu de mi Vian manon, Kaj Via teruro ne timigu min.
Job Esperant 13:22  Tiam voku, kaj mi respondos; Aŭ mi parolos, kaj Vi respondu al mi.
Job Esperant 13:23  Kiom da malbonagoj kaj pekoj estas sur mi? Sciigu al mi miajn krimojn kaj pekojn.
Job Esperant 13:24  Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon Kaj rigardas min kiel Vian malamikon?
Job Esperant 13:25  Ĉu Vi volas montri Vian forton kontraŭ deŝirita folio? Kaj ĉu sekiĝintan pajleron Vi volas persekuti?
Job Esperant 13:26  Ĉar Vi skribas kontraŭ mi maldolĉaĵon Kaj venigas sur min la pekojn de mia juneco.
Job Esperant 13:27  Vi metis miajn piedojn en ŝtipon, Vi observas ĉiujn miajn vojojn, Kaj Vi observas la plandojn de miaj piedoj;
Job Esperant 13:28  Dum mi ja disfalas kiel putraĵo, Kiel vesto dismanĝita de tineoj.
Chapter 14
Job Esperant 14:1  Homo, naskita de virino, Havas mallongan vivon kaj abundon da afliktoj.
Job Esperant 14:2  Kiel floro li elkreskas kaj velkas; Li forkuras kiel ombro kaj ne restas.
Job Esperant 14:3  Kaj kontraŭ tia Vi malfermas Viajn okulojn, Kaj min Vi vokas al juĝo kun Vi!
Job Esperant 14:5  Se liaj tagoj estas difinitaj, la nombro de liaj monatoj estas ĉe Vi; Vi difinis lian limon, kiun li ne transpasos.
Job Esperant 14:6  Deturnu do Vin de li, ke li estu trankvila, Ĝis venos lia tempo, kiun li sopiras kiel dungito.
Job Esperant 14:7  Arbo havas esperon, se ĝi estas dehakita, ke ĝi denove ŝanĝiĝos, Kaj ĝi ne ĉesos kreskigi branĉojn.
Job Esperant 14:8  Se ĝia radiko maljuniĝis en la tero, Kaj ĝia trunko mortas en polvo,
Job Esperant 14:9  Tamen, eksentinte la odoron de akvo, ĝi denove verdiĝas, Kaj kreskas plue, kvazaŭ ĵus plantita.
Job Esperant 14:10  Sed homo mortas kaj malaperas; Kiam la homo finiĝis, kie li estas?
Job Esperant 14:11  Forfluas la akvo el lago, Kaj rivero elĉerpiĝas kaj elsekiĝas:
Job Esperant 14:12  Tiel homo kuŝiĝas, kaj ne plu leviĝas; Tiel longe, kiel la ĉielo ekzistas, ili ne plu vekiĝos, Nek revigliĝos el sia dormado.
Job Esperant 14:13  Ho, se Vi kaŝus min en Ŝeol, Se Vi kaŝus min ĝis la momento, kiam pasos Via kolero, Se Vi difinus por mi templimon kaj poste rememorus min!
Job Esperant 14:14  Kiam homo mortas, ĉu li poste povas reviviĝi? Dum la tuta tempo de mia batalado mi atendus, Ĝi venos mia forŝanĝo.
Job Esperant 14:15  Vi vokus, kaj mi respondus al Vi; Vi ekdezirus la faritaĵon de Viaj manoj.
Job Esperant 14:16  Nun Vi kalkulas miajn paŝojn; Ne konservu mian pekon;
Job Esperant 14:17  Sigelu en paketo miajn malbonagojn, Kaj kovru mian kulpon.
Job Esperant 14:18  Sed monto, kiu falas, malaperas; Kaj roko forŝoviĝas de sia loko;
Job Esperant 14:19  Ŝtonojn forlavas la akvo, Kaj ĝia disverŝiĝo fordronigas la polvon de la tero: Tiel Vi pereigas la esperon de homo.
Job Esperant 14:20  Vi premas lin ĝis fino, kaj li foriras; Li ŝanĝas sian vizaĝon, kaj Vi forigas lin.
Job Esperant 14:21  Se liaj infanoj estas honorataj, li tion ne scias; Se ili estas humiligataj, li tion ne rimarkas.
Job Esperant 14:22  Nur lia propra korpo lin doloras, Nur pri sia propra animo li suferas.
Chapter 15
Job Esperant 15:2  Ĉu saĝulo povas respondi per ventaj opinioj, Kaj plenigi sian ventron per sensencaĵoj?
Job Esperant 15:3  Vi disputas per vortoj senutilaj, Kaj per paroloj, kiuj nenion helpas.
Job Esperant 15:4  Vi forigas la timon, Kaj senvalorigas preĝon antaŭ Dio.
Job Esperant 15:5  Ĉar via malbonago instigas vian buŝon, Kaj vi elektis stilon de maliculoj.
Job Esperant 15:6  Vin kondamnas via buŝo, ne mi; Kaj viaj lipoj atestas kontraŭ vi.
Job Esperant 15:7  Ĉu vi naskiĝis la unua homo? Ĉu vi estas kreita pli frue ol la altaĵoj?
Job Esperant 15:8  Ĉu vi aŭdis la sekretan decidon de Dio, Kaj alkaptis al vi la saĝon?
Job Esperant 15:9  Kion vi scias tian, kion ni ne scias? Kion vi komprenas tian, kio al ni mankas?
Job Esperant 15:10  Inter ni estas grizuloj kaj maljunuloj, Kiuj vivis pli longe ol via patro.
Job Esperant 15:11  Ĉu tiel malmulte valoras por vi la konsoloj de Dio Kaj vorto kvieta?
Job Esperant 15:12  Kial vin tiel levas via koro, Kaj kial tiel palpebrumas viaj okuloj,
Job Esperant 15:13  Ke vi direktas kontraŭ Dion vian koleron, Kaj elirigis el via buŝo tiajn vortojn?
Job Esperant 15:14  Kio estas homo, ke li povus esti pura Kaj ke naskito de virino povus esti prava?
Job Esperant 15:15  Vidu, inter Liaj sanktuloj ne ĉiuj estas fidindaj, Kaj la ĉielo ne estas pura en Liaj okuloj:
Job Esperant 15:16  Des pli homo, abomeninda kaj malbona, Kiu trinkas malbonagojn kiel akvon.
Job Esperant 15:17  Mi montros al vi, aŭskultu min; Kaj kion mi vidis, tion mi rakontos,
Job Esperant 15:18  Kion saĝuloj diris kaj ne kaŝis antaŭ siaj patroj,
Job Esperant 15:19  Al kiuj, al ili solaj, estis donita la tero, Kaj fremdulo ne trairis meze de ili:
Job Esperant 15:20  Dum sia tuta vivo malpiulo estas maltrankvila, Kaj la nombro de la jaroj de tirano estas kaŝita antaŭ li;
Job Esperant 15:21  Teruroj sonas en liaj oreloj; Meze de paco venas sur lin rabisto.
Job Esperant 15:22  Li ne esperas, ke li saviĝos el mallumo; Kaj li serĉas ĉirkaŭe glavon.
Job Esperant 15:23  Li vagadas, serĉante panon; Li scias, ke preta estas en lia mano la tago de mallumo.
Job Esperant 15:24  Teruras lin mizero kaj premateco, Venkobatas lin kiel reĝo, pretiĝinta por batalo;
Job Esperant 15:25  Pro tio, ke li etendis sian manon kontraŭ Dion Kaj kontraŭstaris al la Plejpotenculo,
Job Esperant 15:26  Kuris kontraŭ Lin kun fiera kolo, Kun dikaj dorsoj de siaj ŝildoj.
Job Esperant 15:27  Li kovris sian vizaĝon per graso Kaj metis sebon sur siajn lumbojn.
Job Esperant 15:28  Li loĝas en urboj ruinigitaj, En domoj ne loĝataj, Destinitaj esti ŝtonamasoj.
Job Esperant 15:29  Li ne restos riĉa, lia bonstato ne teniĝos, Kaj lia havaĵo ne disvastiĝos sur la tero.
Job Esperant 15:30  Li ne forkliniĝos de mallumo; Flamo velksekigos liajn branĉojn, Kaj Li forigos lin per la blovo de Sia buŝo.
Job Esperant 15:31  La erarinto ne fidu vantaĵon, Ĉar vanta estos lia rekompenco.
Job Esperant 15:32  Antaŭtempe li finiĝos, Kaj lia branĉo ne estos verda.
Job Esperant 15:33  Lia nematura bero estos deŝirita, kiel ĉe vinbertrunko; Kaj lia floro defalos, kiel ĉe olivarbo.
Job Esperant 15:34  Ĉar la anaro de la hipokrituloj senhomiĝos; Kaj fajro ekstermos la tendojn de tiuj, kiuj prenas subaĉeton.
Job Esperant 15:35  Ili gravediĝis per malpiaĵo kaj naskis pekon, Kaj ilia ventro pretigas malicaĵon.
Chapter 16
Job Esperant 16:2  Mi aŭdis multe da similaj aferoj; Tedaj konsolantoj vi ĉiuj estas.
Job Esperant 16:3  Ĉu estos fino al la ventaj vortoj? Kaj kio vin incitis, ke vi tiel parolas?
Job Esperant 16:4  Mi ankaŭ povus paroli, kiel vi. Se vi estus sur mia loko, Mi konsolus vin per vortoj Kaj balancus pri vi mian kapon.
Job Esperant 16:5  Mi fortigus vin per mia buŝo Kaj konsolus vin per paroloj de miaj lipoj.
Job Esperant 16:6  Se mi parolos, mia doloro ne kvietiĝos; Se mi ĉesos, kio foriros de mi?
Job Esperant 16:7  Sed nun Li lacigis min, Li detruis mian tutan esencon.
Job Esperant 16:8  Vi faris al mi sulkojn, tio fariĝis atesto; Mia senfortiĝo staras antaŭ mia vizaĝo, kaj parolas.
Job Esperant 16:9  Lia kolero disŝiras; Mia malamanto grincigas kontraŭ mi siajn dentojn; Mia premanto briligas kontraŭ mi siajn okulojn.
Job Esperant 16:10  Ili malfermegis kontraŭ mi sian buŝon, insulte batas min sur la vangojn; Ĉiuj kune kontentigis sur mi sian koleron.
Job Esperant 16:11  Dio transdonis min al maljustulo, Ĵetis min en la manojn de malbonuloj.
Job Esperant 16:12  Mi estis trankvila; sed Li frakasis min, Li kaptis min je la kolo, disbatis min, Kaj Li faris min por Si celo.
Job Esperant 16:13  Liaj pafistoj min ĉirkaŭis; Li dishakas miajn internaĵojn kaj ne kompatas, Li elverŝas sur la teron mian galon.
Job Esperant 16:14  Li faras en mi breĉon post breĉo, Li kuras kontraŭ min kiel batalisto.
Job Esperant 16:15  Sakaĵon mi kudris sur mian korpon, Kaj en polvo mi kaŝis mian kornon.
Job Esperant 16:16  Mia vizaĝo ŝvelis de plorado, Kaj sur miaj palpebroj estas morta ombro;
Job Esperant 16:17  Kvankam ne troviĝas perfortaĵo en miaj manoj, Kaj mia preĝo estas pura.
Job Esperant 16:18  Ho tero, ne kovru mian sangon, Kaj mia kriado ne trovu haltejon.
Job Esperant 16:19  Vidu, en la ĉielo estas mia atestanto, Kaj mia konanto estas en la altaj sferoj.
Job Esperant 16:20  Parolistoj estas por mi miaj amikoj; Sed mia okulo larmas al Dio,
Job Esperant 16:21  Ke Li decidu inter homo kaj Dio, Inter homo kaj lia amiko.
Job Esperant 16:22  Ĉar la nombro de la jaroj pasos, Kaj mi iros sur vojon nereveneblan.
Chapter 17
Job Esperant 17:1  Mia spirito senfortiĝis, miaj tagoj mallongiĝis, Tomboj estas antaŭ mi.
Job Esperant 17:2  Mokado min ĉirkaŭas; En aflikto pro tio restas mia okulo.
Job Esperant 17:3  Estu Vi mem mia garantianto antaŭ Vi; Alie kiu donos la manon pro mi?
Job Esperant 17:4  Ĉar ilian koron Vi kovris kontraŭ prudento; Tial Vi ne donos al ili triumfon.
Job Esperant 17:5  Se iu fanfaronas antaŭ siaj amikoj pri sia parto, La okuloj de liaj infanoj konsumiĝos.
Job Esperant 17:6  Li faris min proverbo por la popoloj; Kaj mi fariĝis homo, al kiu oni kraĉas en la vizaĝon.
Job Esperant 17:7  Mia okulo mallumiĝis de ĉagreno, Kaj ĉiuj miaj membroj fariĝis kiel ombro.
Job Esperant 17:8  La justuloj eksentos teruron pro tio, Kaj la senkulpulo ekscitiĝos kontraŭ la hipokritulo.
Job Esperant 17:9  Tamen la virtulo forte konservos sian vojon, Kaj la purmanulo pli firmiĝos.
Job Esperant 17:10  Kaj kiom ajn vi ĉiuj revenos, Mi ne trovos inter vi saĝulon.
Job Esperant 17:11  Miaj tagoj forpasis, pereis miaj intencoj, Kiujn havis mia koro.
Job Esperant 17:12  La nokton ili volas fari tago, La lumon alproksimigi al la mallumo.
Job Esperant 17:13  Se mi atendas, tamen Ŝeol estas mia domo, En la mallumo estas pretigita mia lito.
Job Esperant 17:14  Al la kavo mi diras: Vi estas mia patro; La vermojn mi nomas mia patrino kaj mia fratino.
Job Esperant 17:16  En la profundon de Ŝeol ĝi malsupreniros, Ni ambaŭ kune kuŝos en la polvo.
Chapter 18
Job Esperant 18:2  Kiam vi ĉesos ĵetadi vortojn? Pripensu, kaj poste ni parolos.
Job Esperant 18:3  Kial ni estu rigardataj kiel brutoj, Kaj ni estu malpuruloj en viaj okuloj?
Job Esperant 18:4  Ho vi, kiu disŝiras sian animon en sia kolero, Ĉu por vi estu forlasata la tero, Kaj roko forŝoviĝu de sia loko?
Job Esperant 18:5  La lumo de la malpiulo estingiĝos, Kaj ne brilos la flamo de lia fajro.
Job Esperant 18:6  La lumo mallumiĝos en lia tendo, Kaj lia lucerno super li estingiĝos.
Job Esperant 18:7  Mallongiĝos liaj fortaj paŝoj, Kaj lia propra intenco lin faligos.
Job Esperant 18:8  Ĉar li trafis per siaj piedoj en reton, Kaj li moviĝas en kaptilo.
Job Esperant 18:9  La maŝo enkroĉigos lian kalkanon, Kaj pereo lin atakos.
Job Esperant 18:10  Kaŝita en la tero estas lia falilo, Kaj kaptiloj kontraŭ li estas sur la vojo.
Job Esperant 18:11  De ĉiuj flankoj timigos lin teruroj Kaj atakos liajn piedojn.
Job Esperant 18:12  Malsato konsumos lian forton, Kaj pereo estas preparita por liaj flankoj.
Job Esperant 18:13  Konsumiĝos la membroj de lia korpo, Liajn membrojn konsumos la unuenaskito de la morto.
Job Esperant 18:14  Lia espero estos elŝirita el lia tendo, Kaj ĝi pelos lin al la reĝo de teruroj.
Job Esperant 18:15  Nenio restos en lia tendo; Sur lian loĝejon ŝutiĝos sulfuro.
Job Esperant 18:16  Malsupre sekiĝos liaj radikoj, Kaj supre detranĉiĝos liaj branĉoj.
Job Esperant 18:17  La memoro pri li malaperos de sur la tero, Kaj sur la stratoj li ne havos nomon.
Job Esperant 18:18  Li estos elpelita el lumo en mallumon, Kaj el la mondo li estos elpuŝita.
Job Esperant 18:19  Nek filon nek nepon li havos en sia popolo, Kaj neniu restos ĉe li en lia loĝloko.
Job Esperant 18:20  La posteuloj sentos teruron pri lia tago, Kaj la antaŭulojn kaptos timo.
Job Esperant 18:21  Tia estas la loĝejo de maljustulo, Kaj tia estas la loko de tiu, kiu ne konas Dion.
Chapter 19
Job Esperant 19:2  Ĝis kiam vi afliktados mian animon Kaj turmentados min per paroloj?
Job Esperant 19:3  Jen jam dek fojojn vi malhonoras min; Vi ne hontas premi min.
Job Esperant 19:5  Se efektive vi volas montri vin pli grandaj ol mi, Kaj vi riproĉas al mi hontindaĵon,
Job Esperant 19:6  Tiam sciu, ke Dio faris al mi maljustaĵon, Kaj ĉirkaŭis min per Sia reto.
Job Esperant 19:7  Jen mi krias pri maljusteco, sed mi ne ricevas respondon; Mi vokas, sed mi ne ricevas juĝon.
Job Esperant 19:8  Mian vojon Li baris, ke mi ne povas transiri, Kaj sur mian irejon Li metis mallumon.
Job Esperant 19:9  Mian honoron Li detiris de mi, Kaj deprenis la kronon de mia kapo.
Job Esperant 19:10  Li disbatis min ĉirkaŭe tiel, ke mi pereas; Mian esperon Li elŝiris kiel arbon.
Job Esperant 19:11  Ekflamis kontraŭ mi Lia kolero, Kaj Li rigardas min kiel Lian malamikon.
Job Esperant 19:12  Kune venis Liaj taĉmentoj, kaj ebenigis kontraŭ mi sian vojon Kaj stariĝis sieĝe ĉirkaŭ mia tendo.
Job Esperant 19:13  Miajn fratojn Li malproksimigis de mi, Kaj miaj konatoj forfremdiĝis de mi.
Job Esperant 19:14  Miaj parencoj fortiriĝis, Kaj miaj konantoj forgesis min.
Job Esperant 19:15  La loĝantoj de mia domo kaj miaj servistinoj rigardas min kiel fremdulon; En iliaj okuloj mi fariĝis aligentulo.
Job Esperant 19:16  Mian sklavon mi vokas, kaj li ne respondas; Per mia buŝo mi devas petegi lin.
Job Esperant 19:17  Mia spiro fariĝis abomenata por mia edzino, Kaj mia petado por la filoj de mia ventro.
Job Esperant 19:18  Eĉ la malgrandaj infanoj malestimas min; Kiam mi leviĝas, ili parolas kontraŭ mi.
Job Esperant 19:19  Abomenas min ĉiuj miaj intimuloj; Kaj tiuj, kiujn mi amis, turnis sin kontraŭ mi.
Job Esperant 19:20  Kun mia haŭto kaj kun mia karno kunkreskis miaj ostoj, Mi restis nur kun haŭto sur miaj dentoj.
Job Esperant 19:21  Kompatu min, kompatu min, miaj amikoj; Ĉar la mano de Dio frapis min.
Job Esperant 19:22  Kial vi persekutas min, kiel Dio, Kaj ne povas satiĝi de mia karno?
Job Esperant 19:23  Ho, se miaj vortoj estus enskribitaj, Ho, se ili estus gravuritaj en libro,
Job Esperant 19:24  Per fera skribilo kun plumbo, Gravuritaj por eterne sur roko!
Job Esperant 19:25  Sed mi scias, ke mia Liberigonto vivas, Kaj fine Li leviĝos super la polvo.
Job Esperant 19:26  Kaj post kiam mia haŭto estos tiel detruita Kaj mi estos senkorpa, mi vidos Dion;
Job Esperant 19:27  Lin vidos mi, kaj miaj okuloj vidos, ne fremdaj; Pri tio sopiregas mia interno en mia brusto.
Job Esperant 19:28  Se vi diros: Kiel ni lin persekutu, Kaj ni trovu kontraŭ li la radikon de la afero,
Job Esperant 19:29  Tiam timu glavon; Ĉar furioza estas la glavo kontraŭ malbonagoj, Por ke vi sciu, ke ekzistas juĝo.
Chapter 20
Job Esperant 20:2  Pro tio miaj pensoj devigas min respondi, Pro tio, kion mi sentas.
Job Esperant 20:3  Hontindan riproĉon mi aŭdis, Kaj la spirito de mia prudento respondos por mi.
Job Esperant 20:4  Ĉu vi scias, ke tiel estis de eterne, De post la apero de homo sur la tero,
Job Esperant 20:5  Ke la triumfado de malvirtuloj estas mallongatempa, Kaj la ĝojo de hipokritulo estas nur momenta?
Job Esperant 20:6  Se lia grandeco eĉ atingus ĝis la ĉielo, Kaj lia kapo tuŝus la nubon,
Job Esperant 20:7  Li tamen pereos por ĉiam, kiel lia sterko; Tiuj, kiuj lin vidis, diros: Kie li estas?
Job Esperant 20:8  Kiel sonĝo li forflugos, kaj oni lin ne trovos; Li malaperos, kiel nokta vizio.
Job Esperant 20:9  Okulo, kiu rigardis lin, ne plu vidos lin; Lia loko lin ne plu vidos.
Job Esperant 20:10  Liaj filoj kurados almozpetante, Kaj liaj manoj redonos lian havaĵon.
Job Esperant 20:11  Liaj ostoj estos punitaj pro la pekoj de lia juneco, Kaj tio kuŝiĝos kune kun li en la polvo.
Job Esperant 20:12  Se la malbono estas dolĉa en lia buŝo, Li kaŝas ĝin sub sia lango,
Job Esperant 20:13  Li flegas ĝin kaj ne forlasas ĝin, Kaj retenas ĝin sur sia palato:
Job Esperant 20:14  Tiam lia manĝaĵo renversiĝos en liaj internaĵoj, Fariĝos galo de aspidoj interne de li.
Job Esperant 20:15  Li englutis havaĵon, sed li ĝin elvomos; El lia ventro Dio ĝin elpelos.
Job Esperant 20:16  Venenon de aspidoj li suĉos; Lango de vipuro lin mortigos.
Job Esperant 20:17  Li ne vidos fluojn nek riverojn, Torentojn de mielo kaj de butero.
Job Esperant 20:18  Li redonos tion, kion li pene akiris, kaj li tion ne englutos; Kiel ajn granda estas lia havaĵo, li ĝin fordonos kaj ne ĝuos ĝin.
Job Esperant 20:19  Ĉar li premis kaj forlasis la senhavulojn, Li rabis al si domon, kiun li ne konstruis.
Job Esperant 20:20  Ĉar lia interno ne estis trankvila, Tial li ne savos tion, kio estis por li kara.
Job Esperant 20:21  Nenion restigis lia manĝemeco; Tial lia bonstato ne estos longedaŭra.
Job Esperant 20:22  Malgraŭ lia abundeco, li estos premata; Ĉiaspecaj suferoj trafos lin.
Job Esperant 20:23  Por plenigi lian ventron, Li sendos sur lin la flamon de Sia kolero, Kaj pluvigos sur lin Sian furiozon.
Job Esperant 20:24  Se li forkuros de batalilo fera, Trafos lin pafarko kupra.
Job Esperant 20:25  Nudigita glavo trairos lian korpon, Kaj la fulmo de lia turmentilo venos sur lin kun teruro.
Job Esperant 20:26  Nenia mallumo povos kaŝi liajn trezorojn; Lin konsumos fajro ne disblovata; Malbone estos al tiu, kiu restos en lia tendo.
Job Esperant 20:27  La ĉielo malkovros liajn malbonagojn, Kaj la tero leviĝos kontraŭ lin.
Job Esperant 20:28  Malaperos la greno el lia domo, Disŝutita ĝi estos en la tago de Lia kolero.
Job Esperant 20:29  Tia estas de Dio la sorto de homo malpia, Kaj la heredaĵo destinita por li de Dio.
Chapter 21
Job Esperant 21:2  Aŭskultu mian parolon; Kaj ĝi estu anstataŭ viaj konsoloj.
Job Esperant 21:3  Toleru, ke mi parolu; Kaj kiam mi finos mian paroladon, tiam moku.
Job Esperant 21:4  Ĉu kontraŭ homo mi disputas? Kaj kial mi ne estu malpacienca?
Job Esperant 21:5  Turnu vin al mi, kaj vi eksentos teruron, Kaj vi metos la manon sur la buŝon.
Job Esperant 21:6  Kiam mi ekpensas pri tio, min atakas teruro, Kaj tremo kaptas mian korpon.
Job Esperant 21:7  Kial malpiuloj vivas, Atingas maljunecon, akiras grandan havaĵon?
Job Esperant 21:8  Ilia idaro estas bone aranĝita antaŭ ili, kune kun ili, Kaj ilia devenantaro estas antaŭ iliaj okuloj.
Job Esperant 21:9  Iliaj domoj estas en paco, sen timo; Kaj la vergo de Dio ne estas sur ili.
Job Esperant 21:10  Ilia bovo naskigas kaj ne estas forpuŝata; Ilia bovino gravediĝas kaj ne abortas.
Job Esperant 21:11  Siajn malgrandajn infanojn ili elirigas kiel ŝafaron, Kaj iliaj knaboj saltas.
Job Esperant 21:12  Ili ĝojkrias sub la sonoj de tamburino kaj harpo, Ili estas gajaj sub la sonoj de fluto.
Job Esperant 21:13  Ili pasigas siajn tagojn en bonstato, Kaj iras en Ŝeolon momente.
Job Esperant 21:14  Kaj tamen ili diras al Dio: Foriru de ni, Ni ne deziras koni Viajn vojojn;
Job Esperant 21:15  Kio estas la Plejpotenculo, ke ni servu al Li? Kaj kian utilon ni havos, se ni turnos nin al Li?
Job Esperant 21:16  Sed ne de ili dependas ilia bonstato; La pensmaniero de la malpiuloj estas malproksima de mi.
Job Esperant 21:17  Ĝis kiam? La lumilo de la malpiuloj estingiĝu, Kaj ilia pereo venu sur ilin; Suferojn Li partodonu al ili en Sia kolero.
Job Esperant 21:18  Ili estu kiel pajlero antaŭ vento, Kaj kiel grenventumaĵo, kiun forportas ventego.
Job Esperant 21:19  Dio konservas lian malfeliĉon por liaj infanoj; Li repagu al li mem, ke li sciu;
Job Esperant 21:20  Liaj propraj okuloj vidu lian malfeliĉon, Kaj el la kolero de la Plejpotenculo li trinku.
Job Esperant 21:21  Ĉar kiom interesas lin lia domo post li, Kiam la nombro de liaj monatoj finiĝis?
Job Esperant 21:22  Ĉu oni povas instrui scion al Dio, Kiu juĝas ja plej altajn?
Job Esperant 21:23  Unu mortas meze de sia abundeco, Tute trankvila kaj kontenta;
Job Esperant 21:24  Lia brusto estas plena de lakto, Kaj liaj ostoj estas saturitaj de medolo.
Job Esperant 21:25  Alia mortas kun animo suferanta, Kaj li ne ĝuis bonon.
Job Esperant 21:26  Sed ambaŭ kune ili kuŝas en la tero, Kaj vermoj ilin kovras.
Job Esperant 21:27  Vidu, mi scias viajn pensojn, Kaj la argumentojn, kiujn vi malice kolektas kontraŭ mi;
Job Esperant 21:28  Vi diros: Kie estas la domo de la nobelo? Kaj kie estas la tendo, en kiu loĝis la malpiuloj?
Job Esperant 21:29  Sed demandu la vojaĝantojn, Kaj ne malatentu iliajn atestojn:
Job Esperant 21:30  En tago de malfeliĉo la malpiulo estas ŝirmata, En tago de kolero li estas metata flanken.
Job Esperant 21:31  Kiu montros antaŭ lia vizaĝo lian konduton? Kiu repagos al li, se li ion faris?
Job Esperant 21:32  Kaj li estas akompanata al la tomboj, Kaj sur la tomba altaĵeto estas starigataj gardistoj.
Job Esperant 21:33  Dolĉaj estas por li la terbuloj de la valo, Kaj post li treniĝas ĉiuj homoj, Kaj sennombraj estas tiuj, kiuj iris antaŭ li.
Job Esperant 21:34  Kiel do vi volas konsoli min per vantaĵo, Kaj viaj respondoj enhavas nur malĝustaĵojn?
Chapter 22
Job Esperant 22:2  Ĉu Dion povas instrui homo? Ĉu povas Lin instrui eĉ saĝulo?
Job Esperant 22:3  Ĉu por la Plejpotenculo tio estas utila, se vi estas virta? Kaj ĉu Li havas profiton de tio, se via konduto estas pia?
Job Esperant 22:4  Ĉu pro timo antaŭ vi Li disputos kun vi, Iros kun vi al juĝo?
Job Esperant 22:5  Via malvirteco estas ja granda, Kaj viaj malbonagoj ne havas finon.
Job Esperant 22:6  Vi prenis de viaj fratoj garantiaĵon vane, De preskaŭ-nuduloj vi deprenis la vestojn;
Job Esperant 22:7  Al laculo vi ne donis akvon por trinki, Kaj al malsatulo vi rifuzis panon;
Job Esperant 22:8  Per forta brako vi akiris teron, Kaj dank� al eminenteco vi loĝis sur ĝi;
Job Esperant 22:9  Vidvinojn vi foririgis kun nenio, Kaj la brakojn de orfoj vi frakasis.
Job Esperant 22:10  Pro tio ĉirkaŭe de vi estas kaptiloj, Kaj subita teruro vin timigas.
Job Esperant 22:11  Aŭ pro mallumo vi nenion vidas, Kaj multego da akvo vin kovris?
Job Esperant 22:12  Ĉu ne estas Dio tie alte en la ĉielo? Rigardu la stelojn, kiel alte ili estas.
Job Esperant 22:13  Kaj vi diras: Kion scias Dio? Ĉu Li povas juĝi en mallumo?
Job Esperant 22:14  La nuboj kovras Lin, kaj Li ne vidas; Kaj Li nur rondiras en la rondo de la ĉielo.
Job Esperant 22:15  Ĉu vi konservas la vojon antikvan, Kiun iradis homoj malpiaj,
Job Esperant 22:16  Kiuj estis kaptitaj antaŭtempe, Kaj kies grundo disverŝiĝis kiel rivero,
Job Esperant 22:17  Kiuj parolis al Dio: Foriru de ni! Kion povas fari al ni la Plejpotenculo?
Job Esperant 22:18  Kvankam Li plenigis iliajn domojn per bonaĵo. Sed la pensmaniero de malvirtuloj estas malproksima de mi.
Job Esperant 22:19  La virtuloj vidos kaj ĝojos; La senkulpulo mokos ilin:
Job Esperant 22:20  Certe malaperis nia kontraŭulo, Kaj kio restis, tion ekstermis fajro.
Job Esperant 22:21  Interkonsentu do kun Li, kaj vi havos pacon; Per tio venos al vi bono.
Job Esperant 22:22  Prenu el Lia buŝo instruon, Kaj metu Liajn vortojn en vian koron.
Job Esperant 22:23  Se vi revenos al la Plejpotenculo, vi estos konstruita; Forigu malpiaĵon el via tendo.
Job Esperant 22:24  Ĵetu en la polvon la multekostan metalon, Kaj la Ofiran oron sur la ŝtonojn de la torentoj;
Job Esperant 22:25  Tiam la Plejpotenculo estos via oro kaj via brilanta arĝento;
Job Esperant 22:26  Ĉar tiam vi havos vian plezuron en la Plejpotenculo, Kaj vi levos al Dio vian vizaĝon;
Job Esperant 22:27  Vi preĝos al Li, kaj Li vin aŭskultos; Kaj viajn sanktajn promesojn vi plenumos;
Job Esperant 22:28  Se vi ion decidos, ĝi plenumiĝos ĉe vi; Kaj super viaj vojoj brilos lumo.
Job Esperant 22:29  Ĉar tiujn, kiuj humiliĝis, Li altigos; Kaj kiu mallevas la okulojn, tiu estos savita.
Job Esperant 22:30  Ankaŭ tiun, kiu ne estis senkulpa, Li savos; Tia estos savita pro la pureco de viaj manoj.
Chapter 23
Job Esperant 23:2  Eĉ hodiaŭ mia parolado restas maldolĉa; Mia suferado estas pli peza, ol miaj ĝemoj.
Job Esperant 23:3  Ho, se mi scius, kiamaniere mi povas Lin trovi, Veni al Lia trono!
Job Esperant 23:4  Mi prezentus al Li juĝan aferon, Kaj mian buŝon mi plenigus per argumentoj.
Job Esperant 23:5  Mi ekscius la vortojn, kiujn Li respondus al mi; Mi komprenus, kion Li dirus al mi.
Job Esperant 23:6  Ĉu en la grandeco de Sia forto Li luktus kontraŭ mi? Ne, Li nur atentu min;
Job Esperant 23:7  Tiam pravulo procesus kun Li, Kaj mi liberiĝus por ĉiam de mia Juĝanto.
Job Esperant 23:8  Sed jen mi iras antaŭen, kaj Li tie ne estas; Mi iras malantaŭen, kaj mi Lin ne rimarkas;
Job Esperant 23:9  Se Li faras ion maldekstre, mi Lin ne trovas; Se Li kaŝas Sin dekstre, mi Lin ne vidas.
Job Esperant 23:10  Sed mian vojon Li konas; Se Li min elprovos, mi eliros kiel oro.
Job Esperant 23:11  Sur Lia irejo forte teniĝas mia piedo; Lian vojon mi konservis, kaj ne forkliniĝis.
Job Esperant 23:12  Mi ne deturnas min de la ordonoj de Liaj lipoj; Pli ol mian propran leĝon mi konservis la dirojn de Lia buŝo.
Job Esperant 23:13  Sed Li estas sola: kiu kontraŭstaros al Li? Kion Lia animo deziras, tion Li faras.
Job Esperant 23:14  Kio estas destinita por mi, tion Li plenumos; Kaj Li havas multe da similaj aferoj.
Job Esperant 23:15  Tial mi tremas antaŭ Lia vizaĝo, Mi primeditas, kaj mi timas Lin.
Job Esperant 23:16  Dio senkuraĝigis mian koron, Kaj la Plejpotenculo min konfuzis.
Job Esperant 23:17  Ĉar mi ne estas neniigita antaŭ la mallumo, Kaj antaŭ mia vizaĝo Li ne kovris la mallumon.
Chapter 24
Job Esperant 24:1  Kial la Plejpotenculo ne destinis tempojn, Kaj Liaj konantoj ne vidas Liajn tagojn?
Job Esperant 24:2  Oni forŝovas la limojn; Oni rabas la ŝafaron kaj paŝtas ĝin.
Job Esperant 24:3  Oni forkondukas la azenon de orfoj, Oni prenas kiel garantiaĵon la bovon de vidvino.
Job Esperant 24:4  Oni forpuŝas malriĉulojn de la vojo; La suferantoj sur la tero devas sin kaŝi.
Job Esperant 24:5  Jen kiel sovaĝaj azenoj ili eliras al sia laboro, por serĉi kaptaĵon; La stepo donas al ili panon por iliaj infanoj.
Job Esperant 24:6  Sur fremda kampo ili rikoltas, Kaj en vinberĝardeno de malpiulo ili kolektas berojn.
Job Esperant 24:7  Nudaj ili tradormas la nokton, ĉar ili ne havas veston, Kaj dum la frosto ili havas nenion, por sin kovri.
Job Esperant 24:8  De la pluvego de la montoj ili malsekiĝas, Kaj pro nehavado de rifuĝejo ili ĉirkaŭprenas rokon.
Job Esperant 24:9  Oni forŝiras orfon de la mamoj, Kaj oni ruinigas malriĉulon.
Job Esperant 24:10  Ili iras nudaj, sen vestoj, Kaj malsataj ili portas garbojn;
Job Esperant 24:11  Inter iliaj muroj oni pretigas oleon; Oni devigas ilin treti en vinpremejoj, dum ili mem estas soifantaj.
Job Esperant 24:12  El la urbo aŭdiĝas ĝemoj de homoj, Kaj la animoj de mortigatoj krias; Sed Dio ne atentas tiun blasfemadon.
Job Esperant 24:13  Tiuj homoj estas kontraŭuloj de la lumo; Ili ne konas Liajn vojojn, Ne revenas al Lia irejo.
Job Esperant 24:14  Antaŭ tagiĝo leviĝas la mortigisto, Mortigas malriĉulon kaj senhavulon, Kaj en la nokto li estas kiel ŝtelisto.
Job Esperant 24:15  La okulo de adultulo atendas la krepuskon, Dirante: Neniu okulo min vidu; Kaj li kovras sian vizaĝon.
Job Esperant 24:16  En mallumo oni faras subfoson sub domoj; Dum la tago oni kaŝas sin ĉe si, ne konante lumon.
Job Esperant 24:17  Ĉar la mallumo estas mateno por ili ĉiuj, Ĉar ili interkonatiĝis kun la teruroj de la mallumo.
Job Esperant 24:18  Tia homo estas malpeza sur la supraĵo de akvo; Malgranda estas lia parto sur la tero; Li ne iras laŭ la vojo de vinberĝardenoj.
Job Esperant 24:19  Kiel seka tero kaj varmego englutas neĝan akvon, Tiel Ŝeol englutas la pekulojn.
Job Esperant 24:20  Forgesu lin la interno de lia patrino; La vermoj frandu lin; Oni lin ne plu rememoru; Li rompiĝu kiel malbona arbo-
Job Esperant 24:21  Li, kiu premas seninfanulinon, kiu ne naskis, Kaj kiu ne faras bonon al vidvino.
Job Esperant 24:22  Kiu eĉ potenculojn maltrankviligas per sia forto, Tiel ke oni ne estas certa pri sia vivo, kiam li leviĝis.
Job Esperant 24:23  Dio donas al ili sendanĝerecon kaj apogon, Kaj Liaj okuloj estas super iliaj vojoj.
Job Esperant 24:24  Ili leviĝis alte; sed subite ili ne plu ekzistas; Ili falas kaj estas forkaptataj kiel ĉiuj, Kaj kiel la kapo de spiko ili dehakiĝas.
Job Esperant 24:25  Ĉu ne estas tiel? Kiu pruvos, ke mi mensogas, kaj senvalorigos mian parolon?
Chapter 25
Job Esperant 25:2  Regado kaj timigo estas ĉe Li, Kiu faras pacon en Siaj altaj sferoj.
Job Esperant 25:3  Ĉu oni povas kalkuli Liajn taĉmentojn? Kaj super kiu ne leviĝas Lia lumo?
Job Esperant 25:4  Kiel povas homo esti prava antaŭ Dio? Kaj kiel naskito de virino povas esti pura?
Job Esperant 25:5  Vidu, eĉ la luno ne estas hela Kaj la steloj ne estas puraj antaŭ Liaj okuloj:
Chapter 26
Job Esperant 26:2  Kiel vi helpas al tiu, kiu ne havas forton! Kiel vi subtenas tiun, kies brako estas senforta!
Job Esperant 26:3  Kian konsilon vi donas al tiu, kiu ne havas saĝon, Kaj kiel grandan prudenton vi montras!
Job Esperant 26:4  Al kiu vi parolas vortojn? Kaj kies spirito eliras el vi?
Job Esperant 26:5  La mortintoj tremas sub la akvo, Kaj ankaŭ tiuj, kiuj vivas en ĝi.
Job Esperant 26:6  Ŝeol estas malkovrita antaŭ Li, Kaj la abismo ne havas kovron.
Job Esperant 26:7  Li etendis la nordon super la malpleno, Li pendigis la teron sur nenio.
Job Esperant 26:8  Li ligas la akvon en Siaj nuboj, Kaj nubo ne krevas sub tio.
Job Esperant 26:9  Li kovras la tronon Kaj etendas ĉirkaŭ ĝi Sian nubon.
Job Esperant 26:10  Li faris limon sur la akvo, Ĝis la loko, kie finiĝas la lumo kaj la mallumo.
Job Esperant 26:11  La kolonoj de la ĉielo ŝanceliĝas Kaj tremas de Lia krio.
Job Esperant 26:12  Per Sia forto Li kvietigas la maron, Kaj per Sia saĝo Li frakasas Rahabon.
Job Esperant 26:13  Per Lia spirito belegiĝis la ĉielo; Lia mano trapikas la tordiĝantan serpenton.
Job Esperant 26:14  Jen tio estas parto de Liaj vojoj; Kaj nur iometon ni aŭdis pri Li. Kiu povas kompreni la tondron de Lia potenco?
Chapter 27
Job Esperant 27:2  Kiel vivas Dio, kiu rifuzis al mi miajn rajtojn, Kaj la Plejpotenculo, kiu afliktas mian animon:
Job Esperant 27:3  Tiel longe, kiel mia animo estas en mi Kaj la spiro de Dio en mia nazo,
Job Esperant 27:4  Miaj lipoj ne eldiros malĝustaĵon, Kaj mia lango ne diros malveraĵon.
Job Esperant 27:5  Malproksime estas de mi, Rigardi vin kiel pravajn; Ĝis mia morto mi ne ĉesos rigardi min kiel senkulpan.
Job Esperant 27:6  Mian pravecon mi tenas forte, kaj mi ne ellasos ĝin; Dum mia tuta vivo mia koro ne faros al mi riproĉon pri tio.
Job Esperant 27:7  Mia malamiko estu rigardata kiel malvirtulo, Kaj mia kontraŭulo kiel malpiulo.
Job Esperant 27:8  Ĉar kio estas la espero de hipokritulo, Kiam Dio faras al li finon, elŝiras lian animon?
Job Esperant 27:9  Ĉu lian kriadon Dio aŭskultos, Kiam trafos lin malfeliĉo?
Job Esperant 27:10  Ĉu li povas havi ĝuon de la Plejpotenculo, Voki al Dio en ĉiu tempo?
Job Esperant 27:11  Mi instruos vin pri la mano de Dio; Mi ne kaŝos antaŭ vi tion, kio estas ĉe la Plejpotenculo.
Job Esperant 27:12  Jen vi ĉiuj mem vidis; Kial do vi parolas senenhavaĵon?
Job Esperant 27:13  Tia estas la sorto de malbona homo ĉe Dio, Kaj la parto, kiun tiranoj ricevas de la Plejpotenculo:
Job Esperant 27:14  Se li havos multe da filoj, ili iros sub la glavon; Kaj lia devenantaro ne havos sate panon.
Job Esperant 27:15  Tiujn, kiuj restos ĉe li, enterigos la morto; Kaj liaj vidvinoj ne ploros.
Job Esperant 27:16  Se li kolektos arĝenton kiel polvon Kaj pretigos al si vestojn kiel argilon,
Job Esperant 27:17  Tiam li pretigos, sed justulo metos sur sin la vestojn, Kaj senkulpulo dividos la arĝenton.
Job Esperant 27:18  Li konstruas sian domon kiel tineo, Kaj kiel gardisto, kiu faras al si laŭbon.
Job Esperant 27:19  Li kuŝiĝas riĉa, kaj nenion kunportas; Li malfermas la okulojn, kaj jam nenio ekzistas.
Job Esperant 27:20  Teruro superfalos lin kiel akvo; En la nokto forportos lin ventego.
Job Esperant 27:21  Levos lin vento orienta, kaj foriros, Kaj forblovos lin de lia loko.
Job Esperant 27:22  Li tion ĵetos sur lin senkompate; De Lia mano li kuros kaj kuros.
Job Esperant 27:23  Oni kunfrapos pri li la manojn, Kaj oni fajfos pri li sur lia loko.
Chapter 28
Job Esperant 28:1  La arĝento havas lokon, kie oni ĝin elakiras; Kaj la oro havas lokon, kie oni ĝin fandas.
Job Esperant 28:2  La fero estas ricevata el polvo, Kaj el ŝtono oni fandas la kupron.
Job Esperant 28:3  Oni faras finon al la mallumo, Kaj rezulte oni trovas la ŝtonojn el grandega mallumo.
Job Esperant 28:4  Oni fosas kavon tie, kie oni loĝas; Kaj tie, kie paŝas neniu piedo, ili laboras pendante, forgesitaj de homoj.
Job Esperant 28:5  La tero, el kiu devenas pano, Estas trafosata sube kvazaŭ per fajro.
Job Esperant 28:6  Ĝiaj ŝtonoj estas loko de safiroj, Kaj terbuloj enhavas oron.
Job Esperant 28:7  La vojon ne konas rabobirdo, Kaj la okulo de falko ĝin ne vidis.
Job Esperant 28:8  Ne paŝis sur ĝi sovaĝaj bestoj, Ne iris sur ĝi leono.
Job Esperant 28:9  Sur rokon oni metas sian manon, Oni renversas montojn de ilia bazo.
Job Esperant 28:10  En rokoj oni elhakas riverojn, Kaj ĉion grandvaloran vidis la okulo de homo.
Job Esperant 28:11  Oni haltigas la fluon de riveroj, Kaj kaŝitaĵon oni eltiras al la lumo.
Job Esperant 28:12  Sed kie oni trovas la saĝon? Kaj kie estas la loko de prudento?
Job Esperant 28:13  La homo ne scias ĝian prezon; Kaj ĝi ne estas trovata sur la tero de vivantoj.
Job Esperant 28:14  La abismo diras: Ne en mi ĝi estas; La maro diras: Ĝi ne troviĝas ĉe mi.
Job Esperant 28:15  Oni ne povas doni por ĝi plej bonan oron, Oni ne pesas arĝenton page por ĝi.
Job Esperant 28:16  Oni ne taksas ĝin per oro Ofira, Nek per multekosta onikso kaj safiro.
Job Esperant 28:17  Ne valoregalas al ĝi oro kaj vitro; Kaj oni ne povas ŝanĝi ĝin kontraŭ vazoj el pura oro.
Job Esperant 28:18  Koraloj kaj kristalo ne estas atentataj; Kaj posedo de saĝo estas pli valora ol perloj.
Job Esperant 28:19  Ne valoregalas al ĝi topazo el Etiopujo; Pura oro ne povas esti ĝia prezo.
Job Esperant 28:20  De kie venas la saĝo? Kaj kie estas la loko de prudento?
Job Esperant 28:21  Kaŝita ĝi estas antaŭ la okuloj de ĉio vivanta, Nevidebla por la birdoj de la ĉielo.
Job Esperant 28:22  La abismo kaj la morto diras: Per niaj oreloj ni aŭdis nur famon pri ĝi.
Job Esperant 28:23  Dio komprenas ĝian vojon, Kaj Li scias ĝian lokon;
Job Esperant 28:24  Ĉar Li rigardas ĝis la fino de la tero, Li vidas sub la tuta ĉielo.
Job Esperant 28:25  Kiam Li donis pezon al la vento Kaj aranĝis la akvon laŭmezure,
Job Esperant 28:26  Kiam Li starigis leĝon por la pluvo Kaj vojon por la fulmo kaj tondro:
Job Esperant 28:27  Tiam Li vidis ĝin kaj anoncis ĝin, Pretigis ĝin kaj esploris ĝin;
Job Esperant 28:28  Kaj Li diris al la homoj: Vidu, timo antaŭ Dio estas saĝo, Kaj evitado de malbono estas prudento.
Chapter 29
Job Esperant 29:1  Kaj plue Ijob parolis siajn sentencojn, kaj diris:
Job Esperant 29:2  Ho, se estus al mi tiel, kiel en la antaŭaj monatoj, Kiel en la tempo, kiam Dio min gardis;
Job Esperant 29:3  Kiam Lia lumilo lumis super mia kapo; Kaj sub Lia lumo mi povis iri en mallumo;
Job Esperant 29:4  Kiel estis al mi en la tagoj de mia juneco, Kiam la ŝirmado de Dio estis super mia tendo;
Job Esperant 29:5  Kiam la Plejpotenculo estis ankoraŭ kun mi, Kaj ĉirkaŭ mi estis miaj infanoj;
Job Esperant 29:6  Kiam miaj paŝoj laviĝadis en butero, Kaj la roko verŝadis al mi fluojn da oleo!
Job Esperant 29:7  Kiam mi eliris el la pordego al la urbo Kaj aranĝis al mi sidon sur la placo,
Job Esperant 29:8  Vidis min junuloj kaj kaŝis sin, Kaj maljunuloj leviĝis kaj staris;
Job Esperant 29:9  Eminentuloj ĉesis paroli Kaj metis la manon sur sian buŝon;
Job Esperant 29:10  La voĉo de altranguloj sin kaŝis, Kaj ilia lango algluiĝis al ilia palato.
Job Esperant 29:11  Kiam orelo aŭdis, ĝi nomis min feliĉa; Kiam okulo vidis, ĝi gloris min;
Job Esperant 29:12  Ĉar mi savadis kriantan malriĉulon, Kaj orfon, kiu ne havis helpanton.
Job Esperant 29:13  Beno de pereanto venadis sur min, Kaj la koro de vidvino estis ĝojigata de mi.
Job Esperant 29:14  Virteco estis mia vesto, Kaj mia justeco vestis min kiel mantelo kaj kapornamo.
Job Esperant 29:15  Mi estis okuloj por la blindulo, Kaj piedoj por la lamulo;
Job Esperant 29:16  Mi estis patro por la malriĉuloj, Kaj juĝan aferon de homoj nekonataj mi esploradis;
Job Esperant 29:17  Mi rompadis la makzelojn al maljustulo, Kaj el liaj dentoj mi elŝiradis la kaptitaĵon.
Job Esperant 29:18  Kaj mi pensis: En mia nesto mi mortos, Kaj grandnombraj kiel sablo estos miaj tagoj;
Job Esperant 29:19  Mia radiko estas malkovrita por la akvo, Kaj roso noktas sur miaj branĉoj.
Job Esperant 29:20  Mia gloro estas ĉiam nova, Kaj mia pafarko ĉiam refortiĝas en mia mano.
Job Esperant 29:21  Oni aŭskultadis min kaj atendadis, Kaj silentadis, kiam mi donadis konsilojn.
Job Esperant 29:22  Post miaj vortoj oni ne plu parolis; Kaj miaj vortoj gutadis sur ilin.
Job Esperant 29:23  Oni atendadis min kiel la pluvon, Kaj malfermadis sian buŝon, kiel por malfrua pluvo.
Job Esperant 29:24  Se mi iam ridis al ili, ili ne kredis tion; Kaj la lumo de mia vizaĝo ne falis.
Job Esperant 29:25  Kiam mi iris al ili, mi sidis sur la ĉefa loko; Mi loĝis kiel reĝo inter taĉmentoj, Kiel konsolanto de funebruloj.
Chapter 30
Job Esperant 30:1  Sed nun ridas pri mi homoj pli junaj ol mi, Kies patrojn mi ne volus starigi kun la hundoj de miaj ŝafaroj;
Job Esperant 30:2  Kies forto de la manoj estis senbezona por mi, Kaj kiuj ne povis atingi maljunecon;
Job Esperant 30:3  Kiuj pro malriĉeco kaj malsato solece kuris En la dezerton mizeran kaj senvivan;
Job Esperant 30:4  Kiuj elŝiras atriplon apud la arbetaĵoj, Kaj kies pano estas la radiko de genisto.
Job Esperant 30:5  El meze de la homoj oni elpelas ilin; Oni krias sur ilin, kiel sur ŝteliston;
Job Esperant 30:6  En terfendoj ĉe la valoj ili loĝas, En truoj de la tero kaj de rokoj;
Job Esperant 30:7  Inter la arbetaĵoj ili krias, Sub la kardoj ili kolektiĝas;
Job Esperant 30:8  Kiel infanoj de sentaŭguloj kaj sennomuloj, Ili estas elpelitaj el la lando.
Job Esperant 30:9  Kaj nun mi fariĝis objekto de ilia mokokanto, Mi fariĝis por ili objekto de babilado.
Job Esperant 30:10  Ili abomenas min, malproksimiĝas de mi, Ne timas kraĉi sur mian vizaĝon.
Job Esperant 30:11  Li malligis mian ŝnuron kaj turmentas min, Kaj ili forĵetis antaŭ mi la bridon.
Job Esperant 30:12  Dekstre buboj stariĝis, kaj puŝas miajn piedojn; Ili ebenigis kontraŭ mi siajn pereigajn vojojn;
Job Esperant 30:13  Ili disfosis mian vojon, facile pereigas min, Ne bezonante helpanton;
Job Esperant 30:14  Ili venas kiel tra larĝa breĉo, Ĵetas sin tumulte.
Job Esperant 30:15  Teruroj turnis sin kontraŭ min, Forpelis mian majeston kiel vento; Kiel nubo foriris mia feliĉo.
Job Esperant 30:16  Kaj nun elverŝiĝas mia animo; Kaptis min tagoj de mizero.
Job Esperant 30:17  En la nokto miaj ostoj traboriĝas en mi, Kaj miaj mordetantoj ne dormas.
Job Esperant 30:18  Kun granda malfacileco demetiĝas mia vesto; Premas min la rando de mia ĉemizo.
Job Esperant 30:19  Oni komparas min kun koto; Mi similiĝis al polvo kaj cindro.
Job Esperant 30:20  Mi krias al Vi, sed Vi ne respondas al mi; Mi staras, ke Vi atentu min.
Job Esperant 30:21  Vi fariĝis kruelulo por mi; Per la forto de Via mano Vi montras al mi Vian malamon.
Job Esperant 30:22  Vi levis min en la venton, Lasis min kaj neniigis min en la ventego.
Job Esperant 30:23  Mi scias, ke Vi transdonos min al la morto, En la kunvenejon de ĉio vivanta.
Job Esperant 30:24  Sed ĉu oni povas ne deziri eltiri manon, Kaj krii en sia malfeliĉo?
Job Esperant 30:25  Ĉu mi ne ploris pri tiu, kiu havis malfeliĉan tempon? Ĉu mia animo ne afliktiĝis pri malriĉulo?
Job Esperant 30:26  Mi atendis bonon, sed venis malbono; Mi esperis lumon, sed venis mallumo.
Job Esperant 30:27  Miaj internaĵoj bolas kaj ne ĉesas; Atakis min tempo de mizero.
Job Esperant 30:28  Mi estas nigra, sed ne de la suno; Mi leviĝas en la komunumo kaj krias.
Job Esperant 30:29  Mi fariĝis frato al la ŝakaloj Kaj kamarado al la strutoj.
Job Esperant 30:30  Mia haŭto nigriĝis sur mi, Kaj miaj ostoj sekiĝis de varmego.
Job Esperant 30:31  Mia harpo fariĝis plendilo, Kaj mia fluto fariĝis voĉo de plorantoj.
Chapter 31
Job Esperant 31:1  Mi faris interligon kun miaj okuloj, Ke mi ne atentu virgulinon.
Job Esperant 31:2  Kia estas la parto, kiun donas Dio de supre? Kaj kion destinas la Plejpotenculo el la altaj sferoj?
Job Esperant 31:3  Ĉu ne malfeliĉon al malpiulo, Kaj forpuŝon de malbonagantoj?
Job Esperant 31:4  Ĉu Li ne vidas mian konduton, Ne kalkulas ĉiujn miajn paŝojn?
Job Esperant 31:5  Ĉu mi iradis en malvero, Kaj miaj piedoj rapidis al trompo?
Job Esperant 31:6  Li pesu min per justa pesilo, Kaj tiam Dio konvinkiĝos pri mia senkulpeco.
Job Esperant 31:7  Se mia paŝo forkliniĝis de la vojo, Se mia koro sekvis miajn okulojn, Kaj se al mia mano algluiĝis makulo:
Job Esperant 31:8  Tiam mi semu kaj alia manĝu, Kaj mia idaro elradikiĝu.
Job Esperant 31:9  Se mia koro forlogiĝis al virino, Kaj mi kaŝe atendis ĉe la pordo de mia amiko:
Job Esperant 31:10  Tiam mia edzino estu adultigata de aliulo, Kaj aliuloj kliniĝu super ŝi.
Job Esperant 31:11  Ĉar tio estus malvirto, Tio estus krimo, kiun devas puni juĝistoj.
Job Esperant 31:12  Tio estas fajro, kiu ekstermas ĝis la abismo, Kaj mian tutan akiritaĵon ĝi elradikigus.
Job Esperant 31:13  Ĉu mi malŝatis la rajton de mia servisto aŭ de mia servistino, Kiam ili havis juĝan aferon kun mi?
Job Esperant 31:14  Tiam kion mi farus, kiam Dio leviĝus? Kaj kion mi respondus al Li, kiam Li esplordemandus?
Job Esperant 31:15  Lin kreis ja Tiu sama, kiu kreis min en la ventro, Kaj Tiu sama pretigis en la ventro ankaŭ lin.
Job Esperant 31:16  Ĉu mi rifuzis la deziron de senhavuloj? Aŭ ĉu mi turmentis la okulojn de vidvino?
Job Esperant 31:17  Ĉu mian panpecon mi manĝis sola? Ĉu ne manĝis de ĝi ankaŭ orfo?
Job Esperant 31:18  Ĉar detempe de mia juneco mi estis kiel patro, Kaj de post la eliro el la ventro de mia patrino mi estis gvidisto.
Job Esperant 31:19  Kiam mi vidis malfeliĉulon sen vesto Kaj malriĉulon sen kovro,
Job Esperant 31:20  Ĉu tiam ne benis min liaj lumboj, Ĉu li ne estis varmigata per la lano de miaj ŝafoj?
Job Esperant 31:21  Se mi levis mian manon kontraŭ orfon, Ĉar mi vidis en la pordego helpon al mi,
Job Esperant 31:22  En tia okazo mia ŝultro defalu de la dorso, Kaj mia brako rompiĝu de kano.
Job Esperant 31:23  Ĉar mi timas la punon de Dio, Kaj ĝian pezon mi ne povus elteni.
Job Esperant 31:24  Ĉu mi faris la oron mia espero, Kaj la orbulon mi nomis mia fido?
Job Esperant 31:25  Ĉu mi ĝojis, ke mia riĉeco estas granda Kaj ke mia mano multe akiris?
Job Esperant 31:26  Kiam mi vidis la lumon brilantan Kaj la lunon majeste irantan,
Job Esperant 31:27  Ĉu tiam sekrete forlogiĝis mia koro Kaj mi sendis kisojn per mia mano?
Job Esperant 31:28  Ankaŭ tio estus krimo juĝinda, Ĉar mi forneus per tio Dion en la alto.
Job Esperant 31:29  Ĉu mi ĝojis pri malfeliĉo de mia malamiko? Aŭ ĉu mi estis ravita, se lin trafis malbono?
Job Esperant 31:30  Mi ne permesis al mia gorĝo peki Per eldiro de malbeno kontraŭ lia animo.
Job Esperant 31:31  Ĉu la homoj de mia tendo ne diris: Ho, se oni ne satiĝus de lia karno!
Job Esperant 31:32  Ne noktis fremdulo sur la strato; Miajn pordojn mi malfermadis al migrantoj.
Job Esperant 31:33  Ĉu mi hommaniere kovradis miajn kulpojn, Por kaŝi en mia brusto miajn pekojn?
Job Esperant 31:34  En tia okazo mi timus grandan homamason, Kaj malestimo de familioj min timigus; Mi silentus, kaj ne elirus ekster la pordon.
Job Esperant 31:35  Ho, se iu aŭskultus min! Jen estas mia signo; la Plejpotenculo respondu al mi. Se mia akuzanto skribus libron,
Job Esperant 31:36  Mi portus ĝin sur mia ŝultro, Mi metus ĝin sur min kiel kronon,
Job Esperant 31:37  Mi raportus al li pri la nombro de miaj paŝoj; Mi alproksimiĝus al li kiel al princo.
Job Esperant 31:38  Se mia lando kriis kontraŭ mi, Kaj ĝiaj sulkoj ploris,
Job Esperant 31:39  Se ĝiajn fruktojn mi manĝis senpage, Kaj mi afliktis la animon de ĝiaj mastroj:
Job Esperant 31:40  Tiam anstataŭ tritiko kresku por mi kardo, Kaj anstataŭ hordeo dornoj. Finiĝis la paroloj de Ijob.
Chapter 32
Job Esperant 32:1  Kaj tiuj tri viroj ĉesis respondi al Ijob, ĉar li opiniis sin prava.
Job Esperant 32:2  Tiam ekflamis la kolero de Elihu, filo de Baraĥel, Buzano, el la familio de Ram. Kontraŭ Ijob ekflamis lia kolero pro tio, ke li opiniis sin pli prava ol Dio;
Job Esperant 32:3  kaj kontraŭ liaj tri amikoj ekflamis lia kolero pro tio, ke ili ne trovis respondon kaj akuzis Ijobon.
Job Esperant 32:4  Elihu atendis, dum ili parolis kun Ijob, ĉar ili estis pli aĝaj ol li.
Job Esperant 32:5  Sed kiam Elihu vidis, ke ne troviĝas respondo en la buŝo de la tri viroj, ekflamis lia kolero.
Job Esperant 32:6  Kaj ekparolis Elihu, filo de Baraĥel, la Buzano, kaj diris: Mi estas juna, kaj vi estas maljunuloj; Tial mi hezitis kaj timis eldiri al vi mian opinion.
Job Esperant 32:7  Mi pensis: La aĝo parolu, Kaj la jarmulto montru saĝon.
Job Esperant 32:8  Sed la spirito en la homoj kaj la spiro de la Plejpotenculo Donas al ili prudenton.
Job Esperant 32:9  Ne la grandaj estas la plej prudentaj, Kaj ne la maljunuloj sole scias juĝi,
Job Esperant 32:10  Tial mi diras: Aŭskultu min; Mi ankaŭ eldiros mian opinion.
Job Esperant 32:11  Jen mi atendis viajn vortojn, Mi atentis vian kompetentecon, Ĝis vi trovos la ĝustan parolon.
Job Esperant 32:12  Sed atentante vin, mi vidis, Ke neniu el vi donas al Ijob moralinstruon, Respondante al liaj paroloj.
Job Esperant 32:13  Ne diru: Ni trovis la saĝon. Dio instruu lin, ne homo.
Job Esperant 32:14  Li ne direktis al mi siajn vortojn, Kaj per viaj diroj mi ne respondos al li.
Job Esperant 32:15  Ili perdis la kuraĝon, ili ne plu respondis; Mankas al ili vortoj.
Job Esperant 32:16  Mi atendis, ĝis ili ĉesos paroli; Sed ĉar ili haltis kaj ne plu respondis,
Job Esperant 32:17  Tial ankaŭ mi de mia flanko respondos, Mi ankaŭ eldiros mian opinion.
Job Esperant 32:18  Ĉar mi estas plena de vortoj; La spirito de mia interno min premas.
Job Esperant 32:19  Mia interno estas kiel vino ŝtopfermita, Kiu krevigas novan felsakon.
Job Esperant 32:20  Mi ekparolos, kaj tiam fariĝos al mi pli facile; Mi malfermos mian buŝon, kaj mi respondos.
Job Esperant 32:21  Mi ne atentos la vizaĝon de persono, Kaj mi ne flatos al homo;
Job Esperant 32:22  Ĉar mi ne povoscias flati; Aliokaze pereigu min mia Kreinto.
Chapter 33
Job Esperant 33:1  Aŭskultu do, Ijob, miajn parolojn, Kaj atentu ĉiujn miajn vortojn.
Job Esperant 33:2  Jen mi malfermis mian buŝon, Parolas mia lango en mia gorĝo.
Job Esperant 33:3  Ĝuste el mia koro estas miaj paroloj, Kaj puran scion eldiros miaj lipoj.
Job Esperant 33:4  La spirito de Dio min kreis, Kaj la spiro de la Plejpotenculo min vivigas.
Job Esperant 33:5  Se vi povas, respondu al mi; Armu vin kontraŭ mi, kaj stariĝu.
Job Esperant 33:6  Jen mi simile al vi estas de Dio; Mi ankaŭ estas farita el argilo.
Job Esperant 33:7  Vidu, vi ne bezonas timi min, Kaj mia ŝarĝo ne pezos sur vi.
Job Esperant 33:8  Vi parolis antaŭ miaj oreloj, Kaj mi aŭdis la sonon de tiaj vortoj:
Job Esperant 33:9  Mi estas pura, sen malbonagoj; Senkulpa, mi ne havas pekon;
Job Esperant 33:10  Jen Li trovis ion riproĉindan en mi, Li rigardas min kiel Lian malamikon;
Job Esperant 33:11  Li metis miajn piedojn en ŝtipon; Li observas ĉiujn miajn vojojn.
Job Esperant 33:12  Sed en tio vi ne estas prava, mi respondas al vi; Ĉar Dio estas pli granda ol homo.
Job Esperant 33:13  Kial vi havas pretendon kontraŭ Li pro tio, Ke Li ne donas al vi kalkulraporton pri ĉiuj Siaj faroj?
Job Esperant 33:14  Cetere Dio parolas en unu maniero kaj en alia maniero, Sed oni tion ne rimarkas.
Job Esperant 33:15  En sonĝo, en nokta vizio, Kiam sur la homojn falis dormo, Kiam ili dormas sur la lito,
Job Esperant 33:16  Tiam Li malfermas la orelon de la homoj, Kaj, doninte instruon, sigelas ĝin,
Job Esperant 33:17  Por deturni homon de ia faro Kaj gardi viron kontraŭ fiereco,
Job Esperant 33:18  Por ŝirmi lian animon kontraŭ pereo Kaj lian vivon kontraŭ falo sub glavon.
Job Esperant 33:19  Ankaŭ per malsano sur lia lito Li avertas lin, Kiam ĉiuj liaj ostoj estas ankoraŭ fortaj.
Job Esperant 33:20  Kaj abomenata fariĝas por li en lia vivo la manĝaĵo, Kaj por lia animo la frandaĵo.
Job Esperant 33:21  Lia karno konsumiĝas tiel, ke oni ĝin jam ne vidas; Kaj elstaras liaj ostoj, kiuj antaŭe estis nevideblaj.
Job Esperant 33:22  Kaj lia animo alproksimiĝas al la pereo, Kaj lia vivo al la mortigo.
Job Esperant 33:23  Sed se li havas por si anĝelon proparolanton, Kvankam unu el mil, Kiu elmontrus pri la homo lian pravecon,
Job Esperant 33:24  Tiam Li indulgas lin, kaj diras: Liberigu lin, ke li ne malsupreniru en la tombon, Ĉar Mi trovis pardonigon.
Job Esperant 33:25  Tiam lia korpo fariĝas denove freŝa, kiel en la juneco; Li revenas al la tagoj de sia knabeco.
Job Esperant 33:26  Li preĝas al Dio, Kaj ĉi Tiu korfavoras lin, Kaj montras al li Sian vizaĝon kun ĝojo, Kaj rekompencas la homon laŭ lia virteco.
Job Esperant 33:27  Li rigardas la homojn, kaj diras: Mi pekis, la veron mi kripligis, Kaj Li ne repagis al mi;
Job Esperant 33:28  Li liberigis mian animon, ke ĝi ne iru en pereon, Kaj mia vivo vidas la lumon.
Job Esperant 33:29  Ĉion ĉi tion Dio faras Du aŭ tri fojojn kun homo,
Job Esperant 33:30  Por deturni lian animon de pereo Kaj prilumi lin per la lumo de vivo.
Job Esperant 33:31  Atentu, Ijob, aŭskultu min; Silentu, kaj mi parolos.
Job Esperant 33:32  Se vi havas, kion diri, respondu al mi; Parolu, ĉar mi dezirus, ke vi montriĝu prava.
Job Esperant 33:33  Se ne, tiam aŭskultu min; Silentu, kaj mi instruos al vi saĝon.
Chapter 34
Job Esperant 34:2  Aŭskultu, saĝuloj, miajn vortojn; Kaj vi, kompetentuloj, atentu min.
Job Esperant 34:3  Ĉar la orelo esploras la parolon, Kiel la palato gustumas la manĝaĵon.
Job Esperant 34:4  Decidon ni elektu al ni; Ni esploru inter ni, kio estas bona.
Job Esperant 34:5  Ĉar Ijob diris: Mi estas prava, Sed Dio forigis mian rajton;
Job Esperant 34:6  En mia juĝa afero mi estas refutata; Turmentas min mia sago, kvankam mi estas senkulpa.
Job Esperant 34:7  Kiu homo estas simila al Ijob, Kiu trinkas mokojn kiel akvon?
Job Esperant 34:8  Kaj li estas preta aliĝi al malbonaguloj Kaj iri kun malpiuloj;
Job Esperant 34:9  Ĉar li diras: Homo ne havas utilon, Se li serĉas favoron de Dio.
Job Esperant 34:10  Tial aŭskultu min, ho saĝaj homoj: Dio estas malproksima de malbonagoj, Kaj la Plejpotenculo estas malproksima de maljusteco;
Job Esperant 34:11  Sed Li repagas al homo laŭ liaj agoj, Kaj laŭ la vojo de ĉiu Li renkontas lin.
Job Esperant 34:12  Vere, Dio ne malbonagas, Kaj la Plejpotenculo ne kurbigas la veron.
Job Esperant 34:13  Kiu komisiis al Li la teron? Kaj kiu starigis Lin super la tuta mondo?
Job Esperant 34:14  Se Li pensus nur pri Si, Se Li prenus al Si Sian spiriton kaj spiron,
Job Esperant 34:15  Tiam pereus absolute ĉiu karno, Kaj homo refariĝus polvo.
Job Esperant 34:16  Se vi havas prudenton, aŭskultu ĉi tion; Atentu la voĉon de miaj paroloj.
Job Esperant 34:17  Ĉu povas regi malamanto de justeco? Ĉu vi povas akuzi la Plejjustulon?
Job Esperant 34:18  Ĉu oni povas diris al reĝo: Sentaŭgulo; Aŭ al altranguloj: Malpiulo?
Job Esperant 34:19  Sed Li ne atentas la vizaĝon de princoj, Kaj ne preferas riĉulon antaŭ malriĉulo; Ĉar ĉiuj estas faritaĵo de Liaj manoj.
Job Esperant 34:20  Momente ili mortas, noktomeze ili tumultiĝas kaj malaperas; Ne de homa mano estas forigataj la potenculoj.
Job Esperant 34:21  Ĉar Liaj okuloj estas super la vojoj de homo, Kaj ĉiujn liajn paŝojn Li vidas.
Job Esperant 34:22  Ne ekzistas mallumo nek ombrego, Kie povus sin kaŝi malbonaguloj.
Job Esperant 34:23  Li ne bezonas multe klopodi kun homo, Ke li iru al Dio por juĝo.
Job Esperant 34:24  Li pereigas la fortulojn sennombre Kaj starigas sur ilia loko aliajn;
Job Esperant 34:25  Ĉar Li scias iliajn farojn; Li renversas ilin en la nokto, kaj ili frakasiĝas.
Job Esperant 34:26  Kiel malpiulojn Li frapas ilin sur loko, kie ĉiuj vidas;
Job Esperant 34:27  Pro tio, ke ili forturniĝis de Li Kaj ne penis kompreni ĉiujn Liajn vojojn,
Job Esperant 34:28  Sed venigis al Li la kriadon de malriĉulo, Kaj Li aŭdis la kriadon de mizeruloj.
Job Esperant 34:29  Se Li kvietigas, tiam kiu povas ribeligi? Se Li kaŝas Sian vizaĝon, tiam kiu povas Lin vidi? Tiel estas egale kun nacio kaj kun aparta homo,
Job Esperant 34:30  Por ke ne regu homo hipokrita, El la pekigantoj de popolo.
Job Esperant 34:31  Al Dio oni devas diri: Mi fieriĝis, mi ne plu faros malbonon;
Job Esperant 34:32  Kion mi ne vidas, pri tio instruu min; Se mi faris maljustaĵon, mi ne plu faros.
Job Esperant 34:33  Ĉu konforme al via opinio Li devas repagi? Al vi ja ne plaĉis. Vi elektu, ne mi; Kaj kion vi scias, tion diru.
Job Esperant 34:34  Saĝaj homoj diros al mi, Kaj prudenta homo, kiu min aŭskultas:
Job Esperant 34:35  Ijob parolas malsaĝe, Kaj liaj vortoj estas malprudentaj.
Job Esperant 34:36  Ho, se Ijob estus elprovita ĝis la fino, Pro tio, ke li aliĝas al homoj pekaj;
Job Esperant 34:37  Ĉar al sia peko li aldonas blasfemon; Inter ni li mokas, kaj multe parolas kontraŭ Dio.
Chapter 35
Job Esperant 35:2  Ĉu tion vi opinias justa, ke vi diras: Mi estas pli prava ol Dio?
Job Esperant 35:3  Ĉar vi diras: Kiom tio utilas al vi? Kian profiton mi havas kompare kun tiu okazo, se mi pekus?
Job Esperant 35:4  Mi respondos al vi, Kaj kune ankaŭ al viaj amikoj:
Job Esperant 35:5  Rigardu la ĉielon, kaj vidu; Rigardu la nubojn, kiel tro alte ili estas por vi.
Job Esperant 35:6  Se vi pekas, kiom vi malutilas al Li? Kaj se viaj malbonagoj estas multaj, kion vi faras al Li?
Job Esperant 35:7  Se vi estas virta, kion vi donas al Li? Aŭ kion Li prenas el via mano?
Job Esperant 35:8  Al homo, simila al vi, povas ion fari via malbonago, Kaj via virteco havas signifon nur por homido.
Job Esperant 35:9  Pro multe da premado oni krias; Oni ĝemas pro la brako de potenculoj.
Job Esperant 35:10  Sed oni ne diras: Kie estas Dio, kiu min kreis, Kiu donas kantojn en la nokto,
Job Esperant 35:11  Kiu instruas nin pli ol la brutojn sur la tero, Prudentigas nin pli ol la birdojn de la ĉielo?
Job Esperant 35:12  Tie ili krias pri la fiereco de la malbonuloj, Sed Li ne respondas.
Job Esperant 35:13  Tamen malvere estas, ke Dio ne aŭdas Kaj ke la Plejpotenculo ne vidas.
Job Esperant 35:14  Kvankam vi diras, ke vi Lin ne vidas, Ekzistas tamen juĝo ĉe Li; Kaj vi atendu Lin.
Job Esperant 35:15  Sed ĉar Li nun ne montras Sian koleron Kaj ne atentas la tro grandan malvirtecon,
Job Esperant 35:16  Tial Ijob vante malfermis sian buŝon Kaj tre multe parolas malprudente.
Chapter 36
Job Esperant 36:2  Atendu ankoraŭ iom; mi montros al vi, Ĉar mi havas ankoraŭ kion paroli pro Dio.
Job Esperant 36:3  Mi prenos mian scion de malproksime, Kaj mi montros, ke mia Kreinto estas prava.
Job Esperant 36:4  Ĉar vere miaj vortoj ne estas mensogaj; Homo sincera estas antaŭ vi.
Job Esperant 36:5  Vidu, Dio estas potenca, kaj tamen Li neniun malŝatas; Li estas potenca per la forto de la koro.
Job Esperant 36:6  Al malpiulo Li ne permesas vivi, Kaj al mizeruloj Li donas justecon.
Job Esperant 36:7  Li ne forturnas de virtuloj Siajn okulojn, Sed kun reĝoj sur trono Li sidigas ilin por ĉiam, Por ke ili estu altaj.
Job Esperant 36:8  Kaj se ili estas ligitaj per ĉenoj, Malliberigitaj mizere per ŝnuroj,
Job Esperant 36:9  Tiam Li montras al ili iliajn farojn kaj kulpojn, Kiel grandaj ili estas.
Job Esperant 36:10  Li malfermas ilian orelon por la moralinstruo, Kaj diras, ke ili deturnu sin de malbonagoj.
Job Esperant 36:11  Se ili obeas kaj servas al Li, Tiam ili finas siajn tagojn en bono Kaj siajn jarojn en stato agrabla;
Job Esperant 36:12  Sed se ili ne obeas, Tiam ili pereas per glavo Kaj mortas en malprudento.
Job Esperant 36:13  La hipokrituloj portas en si koleron; Ili ne vokas, kiam Li ilin ligis;
Job Esperant 36:14  Ilia animo mortas en juneco, Kaj ilia vivo pereas inter la malĉastuloj.
Job Esperant 36:15  Li savas la suferanton en lia mizero, Kaj per la sufero Li malfermas ilian orelon.
Job Esperant 36:16  Ankaŭ vin Li elkondukus el la suferoj En spacon vastan, kie ne ekzistas premateco; Kaj vi havus pacon ĉe via tablo, plena de grasaĵoj.
Job Esperant 36:17  Sed vi fariĝis plena de kulpoj de malvirtulo; Kulpo kaj juĝo tenas sin kune.
Job Esperant 36:18  Via kolero ne forlogu vin al mokado, Kaj grandeco de elaĉeto ne deklinu vin.
Job Esperant 36:19  Ĉu Li atentos vian riĉecon? Ne, nek oron, nek forton aŭ potencon.
Job Esperant 36:20  Ne strebu al tiu nokto, Kiu forigas popolojn de ilia loko.
Job Esperant 36:21  Gardu vin, ne kliniĝu al malpieco; Ĉar tion vi komencis pro la mizero.
Job Esperant 36:22  Vidu, Dio estas alta en Sia forto. Kiu estas tia instruanto, kiel Li?
Job Esperant 36:23  Kiu povas preskribi al Li vojon? Kaj kiu povas diri: Vi agis maljuste?
Job Esperant 36:24  Memoru, ke vi honoru Liajn farojn, Pri kiuj kantas la homoj.
Job Esperant 36:25  Ĉiuj homoj ilin vidas; Homo rigardas ilin de malproksime.
Job Esperant 36:26  Vidu, Dio estas granda kaj nekonata; La nombro de Liaj jaroj estas neesplorebla.
Job Esperant 36:27  Kiam Li malgrandigas la gutojn de akvo, Ili verŝiĝas pluve el la nebulo;
Job Esperant 36:28  Verŝiĝas la nuboj Kaj gutas sur multe da homoj.
Job Esperant 36:29  Kaj kiam Li intencas etendi la nubojn Kiel tapiŝojn de Sia tendo,
Job Esperant 36:30  Tiam Li etendas sur ilin Sian lumon Kaj kovras la radikojn de la maro.
Job Esperant 36:31  Ĉar per ili Li juĝas la popolojn Kaj donas ankaŭ manĝaĵon abunde.
Job Esperant 36:32  Per la manoj Li kovras la lumon Kaj ordonas al ĝi aperi denove.
Job Esperant 36:33  Antaŭdiras pri ĝi ĝia bruo, Kaj eĉ la brutaroj, kiam ĝi alproksimiĝas.
Chapter 37
Job Esperant 37:2  Aŭskultu atente en la bruo Lian voĉon, Kaj la sonojn, kiuj eliras el Lia buŝo.
Job Esperant 37:3  Sub la tutan ĉielon Li kurigas tion, Kaj Sian lumon al la randoj de la tero.
Job Esperant 37:4  Post ĝi ekbruas la tondro; Li tondras per Sia majesta voĉo, Kaj oni ne povas tion haltigi, kiam aŭdiĝas Lia voĉo.
Job Esperant 37:5  Mirinde tondras Dio per Sia voĉo; Li faras ion grandan, sed ne konatan.
Job Esperant 37:6  Al la neĝo Li diras: Falu sur la teron; Ankaŭ al la pluvego, al Siaj fortaj pluvegoj.
Job Esperant 37:7  Sur la manon de ĉiu homo Li metas sigelon, Por ke ĉiuj homoj sciu Lian faron.
Job Esperant 37:8  La sovaĝa besto iras en sian kavon Kaj restas en sia loĝejo.
Job Esperant 37:9  El la sudo venas ventego, Kaj de la nordo venas malvarmo.
Job Esperant 37:10  De la spiro de Dio venas frosto, Kaj vasta akvo fariĝas kvazaŭ fandaĵo.
Job Esperant 37:11  La nubojn Li pezigas per akvo, Kaj nubo disŝutas Lian lumon.
Job Esperant 37:12  Li direktas ilin ĉirkaŭen, kien Li volas, Por ke ili plenumu ĉion, kion Li ordonas al ili, sur la tero:
Job Esperant 37:13  Ĉu por puno de ia lando, Ĉu por favorkoraĵo Li ilin direktas.
Job Esperant 37:14  Atentu tion, Ijob; Staru, kaj konsideru la miraklojn de Dio.
Job Esperant 37:15  Ĉu vi scias, kiamaniere Dio agigas ilin Kaj aperigas lumon el Sia nubo?
Job Esperant 37:16  Ĉu vi komprenas, ĉe la distiro de nubo, La miraklojn de Tiu, kiu estas la plej perfekta en la sciado?
Job Esperant 37:17  Kiamaniere viaj vestoj varmiĝas, Kiam la tero kvietiĝas de sude?
Job Esperant 37:18  Ĉu vi povas etendi kun Li la ĉielon, Firman kiel fandita spegulo?
Job Esperant 37:19  Sciigu al ni, kion ni devas diri al Li; Mi nenion povas elkonjekti pro mallumo.
Job Esperant 37:20  Ĉu estos rakontita al Li tio, kion mi parolas? Se iu parolos, li pereos.
Job Esperant 37:21  Nun oni ne povas rigardi la lumon, kiu hele lumas en la ĉielo, Kiam la vento pasas kaj purigas ĝin.
Job Esperant 37:22  De norde venas oro; Ĉirkaŭ Dio estas terura brilo.
Job Esperant 37:23  La Plejpotenculon ni ne povas kompreni. Li estas granda en forto, justo, kaj vero; Li neniun premas.
Job Esperant 37:24  Tial respektegas Lin la homoj; Kaj Li atentas neniun el la saĝuloj.
Chapter 38
Job Esperant 38:1  La Eternulo el ventego ekparolis al Ijob, kaj diris:
Job Esperant 38:2  Kiu estas tiu, kiu mallumigas la plej altan decidon Per vortoj sensencaj?
Job Esperant 38:3  Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
Job Esperant 38:4  Kie vi estis, kiam Mi fondis la teron? Diru, se vi havas scion.
Job Esperant 38:5  Kiu starigis ĝiajn mezurojn, se vi tion scias? Aŭ kiu etendis super ĝi rektoŝnuron?
Job Esperant 38:6  Sur kio estas enfortikigitaj ĝiaj bazoj, Aŭ kiu kuŝigis ĝian angulŝtonon,
Job Esperant 38:7  Dum komuna glorkantado de la matenaj steloj Kaj ĝojkriado de ĉiuj filoj de Dio?
Job Esperant 38:8  Kiu fermis la maron per pordoj, Kiam ĝi elpuŝiĝis kvazaŭ el la ventro de patrino;
Job Esperant 38:9  Kiam Mi faris la nubon ĝia vesto Kaj mallumon ĝiaj vindaĵoj,
Job Esperant 38:10  Kaj starigis al ĝi limon Kaj faris riglilojn kaj pordojn,
Job Esperant 38:11  Kaj diris: Ĝis ĉi tie aliru, sed ne plu, Kaj ĉi tie rompiĝados viaj majestaj ondoj?
Job Esperant 38:12  Ĉu vi en via vivo iam ordonis al la mateno, Montris al la matenruĝo ĝian lokon,
Job Esperant 38:13  Ke ĝi kaptu la randojn de la tero, Kaj ke la malpiuloj deskuiĝu el ĝi;
Job Esperant 38:14  Ke ilia internaĵo renversiĝu kiel koto, Kaj ke ili tute konfuziĝu;
Job Esperant 38:15  Ke de la malpiuloj forpreniĝu ilia lumo, Kaj ilia malhumila brako estu rompita?
Job Esperant 38:16  Ĉu vi venis ĝis la fontoj de la maro? Kaj ĉu vi iradis sur la fundo de la abismo?
Job Esperant 38:17  Ĉu malfermiĝis antaŭ vi la pordego de la morto? Kaj ĉu vi vidis la pordegon de la mallumego?
Job Esperant 38:18  Ĉu vi pririgardis la larĝon de la tero? Diru, ĉu vi scias ĉion ĉi tion?
Job Esperant 38:19  Kie estas la vojo al la loĝejo de la lumo, Kaj kie estas la loko de la mallumo,
Job Esperant 38:20  Ke vi konduku ĝin al ĝia limo, Kaj ke vi rimarku la vojetojn al ĝia domo?
Job Esperant 38:21  Ĉu vi sciis, kiam vi naskiĝos Kaj kiel granda estos la nombro de viaj tagoj?
Job Esperant 38:22  Ĉu vi venis al la devenejo de la neĝo, Kaj ĉu vi vidis la devenejon de la hajlo,
Job Esperant 38:23  Kiujn Mi konservas por la tempo de suferado, Por la tago de batalo kaj milito?
Job Esperant 38:24  Kie estas la vojo, laŭ kiu dividiĝas la lumo, Diskuras la orienta vento super la teron?
Job Esperant 38:25  Kiu destinis direkton por la fluo Kaj vojon por la tondra fulmo,
Job Esperant 38:26  Por doni pluvon sur teron, kie neniu troviĝas, Sur dezerton senhoman,
Job Esperant 38:27  Por nutri dezerton kaj stepon Kaj kreskigi verdan herbon?
Job Esperant 38:28  Ĉu la pluvo havas patron? Aŭ kiu naskigis la gutojn de roso?
Job Esperant 38:29  El kies ventro eliris la glacio? Kaj kiu naskis la prujnon sub la ĉielo?
Job Esperant 38:30  Simile al ŝtono malmoliĝas la akvo, Kaj la supraĵo de la abismo kunfirmiĝas.
Job Esperant 38:31  Ĉu vi povas ligi la ligilon de la Plejadoj? Aŭ ĉu vi povas malligi la ligon de Oriono?
Job Esperant 38:32  Ĉu vi povas elirigi iliatempe la planedojn, Kaj konduki la Ursinon kun ĝiaj infanoj?
Job Esperant 38:33  Ĉu vi konas la leĝojn de la ĉielo? Aŭ ĉu vi povas aranĝi ĝian regadon super la tero?
Job Esperant 38:34  Ĉu vi povas levi al la nubo vian voĉon, Ke abundo da akvo vin kovru?
Job Esperant 38:35  Ĉu vi povas sendi fulmojn, Ke ili iru kaj diru al vi: Jen ni estas?
Job Esperant 38:36  Kiu metis en la internon la saĝon? Kaj kiu donis al la koro la prudenton?
Job Esperant 38:37  Kiu estas tiel saĝa, ke li povu kalkuli la nubojn? Kaj kiu elverŝas la felsakojn de la ĉielo,
Job Esperant 38:38  Kiam la polvo kunfandiĝas Kaj la terbuloj kungluiĝas?
Job Esperant 38:39  Ĉu vi ĉasas kaptaĵon por la leonino, Kaj satigas la leonidojn,
Job Esperant 38:40  Kiam ili kuŝas en la nestegoj, Sidas embuske en la laŭbo?
Job Esperant 38:41  Kiu pretigas al la korvo ĝian manĝaĵon, Kiam ĝiaj idoj krias al Dio, Vagflugas, ne havante, kion manĝi?
Chapter 39
Job Esperant 39:1  Ĉu vi scias la tempon, en kiu naskas la ibeksoj sur la rokoj? Ĉu vi observis la akuŝiĝon de la cervinoj?
Job Esperant 39:2  Ĉu vi kalkulis la monatojn de ilia gravedeco? Aŭ ĉu vi scias la tempon, kiam ili devas naski?
Job Esperant 39:3  Ili fleksiĝas, elĵetas siajn idojn, Liberiĝas de siaj doloroj.
Job Esperant 39:4  Iliaj infanoj fortiĝas, kreskas en libereco, Foriras, ke ne revenas al ili.
Job Esperant 39:5  Kiu donis liberecon al la sovaĝa azeno? Kaj kiu malligis ĝiajn ligilojn?
Job Esperant 39:6  La dezerton Mi faris ĝia domo, Kaj stepon ĝia loĝejo;
Job Esperant 39:7  Ĝi ridas pri la bruo de la urbo, La kriojn de pelanto ĝi ne aŭdas;
Job Esperant 39:8  La produktaĵoj de la montoj estas ĝia manĝaĵo, Kaj ĝi serĉas ĉian verdaĵon.
Job Esperant 39:9  Ĉu bubalo volos servi al vi? Ĉu ĝi volos nokti ĉe via manĝujo?
Job Esperant 39:10  Ĉu vi povas alligi bubalon per ŝnuro al bedo? Ĉu ĝi erpos post vi valojn?
Job Esperant 39:11  Ĉu vi fidos ĝin pro ĝia granda forto? Kaj ĉu vi komisios al ĝi vian laboron?
Job Esperant 39:12  Ĉu vi havos konfidon al ĝi, ke ĝi reportos viajn semojn Kaj kolektos en vian grenejon?
Job Esperant 39:13  La flugilo de struto leviĝas gaje, Simile al la flugilo de cikonio kaj de akcipitro;
Job Esperant 39:14  Ĉar ĝi lasas sur la tero siajn ovojn Kaj varmigas ilin en la sablo;
Job Esperant 39:15  Ĝi forgesas, ke piedo povas ilin dispremi Kaj sovaĝa besto povas ilin disbati.
Job Esperant 39:16  Ĝi estas kruela por siaj idoj, kvazaŭ ili ne estus ĝiaj; Ĝi ne zorgas pri tio, ke ĝia laboro estas vana;
Job Esperant 39:17  Ĉar Dio senigis ĝin je saĝo Kaj ne donis al ĝi prudenton.
Job Esperant 39:18  Kiam ĝi leviĝas alten, Ĝi mokas ĉevalon kaj ĝian rajdanton.
Job Esperant 39:19  Ĉu vi donas forton al la ĉevalo? Ĉu vi vestas ĝian kolon per kolharoj?
Job Esperant 39:20  Ĉu vi povas saltigi ĝin kiel akrido? Terura estas la beleco de ĝia ronkado.
Job Esperant 39:21  Ĝi fosas en la valo kaj estas gaja pro forteco; Ĝi eliras kontraŭ armiton;
Job Esperant 39:22  Ĝi ridas pri timo kaj ne senkuraĝiĝas, Kaj ne retiras sin de glavo.
Job Esperant 39:23  Super ĝi sonoras la sagujo, Brilas lanco kaj ponardego.
Job Esperant 39:24  Kun bruo kaj kolero ĝi glutas teron, Kaj ne povas stari trankvile ĉe sonado de trumpeto.
Job Esperant 39:25  Kiam eksonas la trumpeto, ĝi ekkrias: Ho, ho! Kaj de malproksime ĝi flarsentas la batalon, Kriadon de la kondukantoj, kaj bruon.
Job Esperant 39:26  Ĉu pro via saĝo flugas la akcipitro Kaj etendas siajn flugilojn al sudo?
Job Esperant 39:27  Ĉu pro via ordono leviĝas la aglo Kaj faras alte sian neston?
Job Esperant 39:28  Sur roko ĝi loĝas, Noktas sur dento de roko kaj de monta pinto.
Job Esperant 39:29  De tie ĝi elrigardas por si manĝaĵon; Malproksime vidas ĝiaj okuloj.
Job Esperant 39:30  Ĝiaj idoj trinkas sangon; Kaj kie estas mortigitoj, tie ĝi estas.
Chapter 40
Job Esperant 40:1  Kaj la Eternulo plue parolis al Ijob, kaj diris:
Job Esperant 40:2  Ĉu povas blasfemanto disputi kun la Plejpotenculo? La mallaŭdanto de Dio tion respondu.
Job Esperant 40:4  Jen mi estis facilanima; kion mi povas respondi al Vi? Mi metas mian manon sur mian buŝon.
Job Esperant 40:5  Unu fojon mi parolis, kaj mi ne respondos; Tion mi ne faros duan fojon.
Job Esperant 40:6  Kaj la Eternulo respondis al Ijob el la ventego, kaj diris:
Job Esperant 40:7  Zonu kiel viro viajn lumbojn; Mi vin demandos, kaj vi sciigu al Mi.
Job Esperant 40:8  Ĉu vi volas senvalorigi Mian verdikton, Akuzi Min, por ke vi montriĝu prava?
Job Esperant 40:9  Se vi havas tian brakon, kiel Dio, Kaj se vi povas tondri per voĉo simile al Li,
Job Esperant 40:10  Tiam ornamu vin per majesto, kaj altiĝu, Vestu vin per gloro kaj belegeco;
Job Esperant 40:11  Elverŝu la furiozon de via kolero; Ekrigardu ĉion fieran kaj humiligu ĝin;
Job Esperant 40:12  Ekrigardu ĉiun fierulon kaj konfuzu lin; Kaj frakasu la malpiulojn sur ilia loko;
Job Esperant 40:13  Kaŝu ilin ĉiujn en la tero; Ilian vizaĝon kovru per mallumo.
Job Esperant 40:14  Tiam Mi gloros vin, Se via dekstra mano vin helpos.
Job Esperant 40:15  Vidu la hipopotamon, kiun Mi kreis apud vi; Herbon ĝi manĝas, kiel bovo.
Job Esperant 40:16  Vidu, ĝia forto estas en ĝiaj lumboj, Kaj ĝia fortikeco estas en la muskoloj de ĝia ventro.
Job Esperant 40:17  Ĝi streĉas sian voston kiel cedron, La tendenoj de ĝiaj femuroj estas interplektitaj.
Job Esperant 40:18  Ĝiaj ostoj estas kiel kupraj tuboj, Ĝiaj ostoj estas kiel feraj stangoj.
Job Esperant 40:19  Ĝi estas la komenco de la vojoj de Dio; Ĝia Kreinto donis al ĝi ĝian glavon.
Job Esperant 40:20  La montoj alportas al ĝi manĝaĵon, Kaj ĉiuj bestoj de la kampo tie ludas.
Job Esperant 40:21  Sub ombroriĉaj arboj ĝi kuŝas, Sub kovro de kanoj kaj en ŝlimo.
Job Esperant 40:22  Ombroriĉaj arboj ŝirmas ĝin per sia ombro, Ĉirkaŭas ĝin salikoj apud torentoj.
Job Esperant 40:23  Se la rivero tumultas, ĝi ne konfuziĝas; Ĝi staras trankvile, se eĉ Jordan enverŝiĝus en ĝian buŝon.
Job Esperant 40:24  Ĉu iu povas preni ĝin antaŭ ĝiaj okuloj, Ĉu iu povas trabori per ŝnuroj ĝian nazon?
Chapter 41
Job Esperant 41:1  Ĉu vi povas eltiri levjatanon per fiŝhoko, Aŭ ligi per ŝnuro ĝian langon?
Job Esperant 41:2  Ĉu vi povas trameti kanon tra ĝia nazo Kaj trapiki ĝian vangon per pikilo?
Job Esperant 41:3  Ĉu ĝi multe petegos vin, Aŭ parolos al vi flataĵojn?
Job Esperant 41:4  Ĉu ĝi faros interligon kun vi? Ĉu vi povas preni ĝin kiel porĉiaman sklavon?
Job Esperant 41:5  Ĉu vi amuziĝos kun ĝi kiel kun birdo? Aŭ ĉu vi ligos ĝin por viaj knabinoj?
Job Esperant 41:6  Ĉu kamaradoj ĝin dishakos, Kaj dividos inter komercistoj?
Job Esperant 41:7  Ĉu vi povas plenigi per pikiloj ĝian haŭton Kaj per fiŝistaj hokoj ĝian kapon?
Job Esperant 41:8  Metu sur ĝin vian manon; Tiam vi bone memoros la batalon, kaj ĝin ne plu entreprenos.
Job Esperant 41:9  Vidu, la espero ĉiun trompos; Jam ekvidinte ĝin, li falos.
Job Esperant 41:10  Neniu estas tiel kuraĝa, por inciti ĝin; Kiu do povas stari antaŭ Mi?
Job Esperant 41:11  Kiu antaŭe ion donis al Mi, ke Mi redonu al li? Sub la tuta ĉielo ĉio estas Mia.
Job Esperant 41:12  Mi ne silentos pri ĝiaj membroj, Pri ĝia forto kaj bela staturo.
Job Esperant 41:13  Kiu povas levi ĝian veston? Kiu aliros al ĝia paro da makzeloj?
Job Esperant 41:14  Kiu povas malfermi la pordon de ĝia vizaĝo? Teruro ĉirkaŭas ĝiajn dentojn.
Job Esperant 41:15  Ĝiaj fieraj skvamoj estas kiel ŝildoj, Interligitaj per fortika sigelo;
Job Esperant 41:16  Unu kuntuŝiĝas kun la alia tiel, Ke aero ne povas trairi tra ili;
Job Esperant 41:17  Unu alfortikiĝis al la alia, Interkuniĝis kaj ne disiĝas.
Job Esperant 41:18  Ĝia terno briligas lumon, Kaj ĝiaj okuloj estas kiel la palpebroj de la ĉielruĝo.
Job Esperant 41:19  El ĝia buŝo eliras torĉoj, Elkuras flamaj fajreroj.
Job Esperant 41:20  El ĝiaj nazotruoj eliras fumo, Kiel el bolanta poto aŭ kaldrono.
Job Esperant 41:21  Ĝia spiro ekbruligas karbojn, Kaj flamo eliras el ĝia buŝo.
Job Esperant 41:22  Sur ĝia kolo loĝas forto, Kaj antaŭ ĝi kuras teruro.
Job Esperant 41:23  La partoj de ĝia karno estas firme kunligitaj inter si, Tenas sin fortike sur ĝi, kaj ne ŝanceliĝas.
Job Esperant 41:24  Ĝia koro estas malmola kiel ŝtono, Kaj fortika kiel suba muelŝtono.
Job Esperant 41:25  Kiam ĝi sin levas, ektremas fortuloj, Konsterniĝas de teruro.
Job Esperant 41:26  Glavo, kiu alproksimiĝas al ĝi, ne povas sin teni, Nek lanco, sago, aŭ kiraso.
Job Esperant 41:27  Feron ĝi rigardas kiel pajlon, Kupron kiel putran lignon.
Job Esperant 41:28  Ne forpelos ĝin sago; Ŝtonoj el ŝtonĵetilo fariĝas pajleroj antaŭ ĝi.
Job Esperant 41:29  Bastonegon ĝi rigardas kiel pajlon, Kaj ĝi mokas la sonon de lanco.
Job Esperant 41:30  Sube ĝi havas akrajn pecetojn; Kiel draŝrulo ĝi kuŝas sur la ŝlimo.
Job Esperant 41:31  Kiel kaldronon ĝi ondigas la profundon; La maron ĝi kirlas kiel ŝmiraĵon.
Job Esperant 41:32  La vojo post ĝi lumas; La abismo aperas kiel grizaĵo.
Job Esperant 41:33  Ne ekzistas sur la tero io simila al ĝi; Ĝi estas kreita sentima.
Job Esperant 41:34  Ĝi rigardas malestime ĉion altan; Ĝi estas reĝo super ĉiuj sovaĝaj bestoj.
Chapter 42
Job Esperant 42:2  Mi scias, ke Vi ĉion povas fari, Kaj ke nenio, kion Vi entreprenas, estas malfacila por Vi.
Job Esperant 42:3  Kiu estas tiu, kiu kovras malkompetente la plej altan decidon? Jes, mi parolis sen komprenado pri aferoj, Kiuj estas tro misteraj por mi, kaj kiujn mi ne konas.
Job Esperant 42:4  Aŭskultu, kaj mi parolos; Mi demandos Vin, kaj Vi sciigu al mi.
Job Esperant 42:5  Nur per la oreloj mi aŭdis pri Vi; Sed nun mia okulo Vin vidis.
Job Esperant 42:6  Tial mi faras al mi riproĉon, Kaj mi pentas en polvo kaj cindro.
Job Esperant 42:7  Post kiam la Eternulo parolis tiujn vortojn al Ijob, la Eternulo diris al Elifaz, la Temanano: Mia kolero ekflamis kontraŭ vi kaj kontraŭ viaj du amikoj, pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.
Job Esperant 42:8  Prenu do nun al vi sep bovojn kaj sep ŝafojn, kaj iru al Mia servanto Ijob, kaj alportu bruloferon pro vi; kaj Mia servanto Ijob preĝos por vi; ĉar nur lin Mi atentos, por ne fari al vi punon pro tio, ke vi ne parolis antaŭ Mi tiel ĝuste, kiel Mia servanto Ijob.
Job Esperant 42:9  Kaj iris Elifaz, la Temanano, kaj Bildad, la Ŝuĥano, kaj Cofar, la Naamano, kaj faris tion, kion diris al ili la Eternulo. Kaj la Eternulo atentis Ijobon.
Job Esperant 42:10  Kaj la Eternulo redonis la forprenitaĵon al Ijob, kiam li preĝis por siaj amikoj. Kaj la Eternulo donis al Ijob duoble pli ol ĉio, kion li havis antaŭe.
Job Esperant 42:11  Kaj venis al li ĉiuj liaj fratoj kaj ĉiuj liaj fratinoj kaj ĉiuj liaj antaŭaj konatoj, kaj ili manĝis kun li en lia domo, kaj esprimis al li sian kunsenton, kaj konsolis lin pri la tuta malbono, kiun la Eternulo venigis sur lin; kaj ĉiu el ili donis al li po unu kesito, kaj ĉiu po unu ora ringo.
Job Esperant 42:12  Kaj la Eternulo benis la lastajn jarojn de Ijob pli ol la komencajn; kaj li havis dek kvar mil ŝafojn kaj ses mil kamelojn kaj mil parojn da bovoj kaj mil azeninojn.
Job Esperant 42:14  Al unu el ĉi tiuj li donis al nomon Jemima, al la dua la nomon Kecia, kaj al la tria la nomon Keren-Hapuĥ.
Job Esperant 42:15  Kaj en la tuta lando ne troviĝis virinoj tiel belaj, kiel la filinoj de Ijob; kaj ilia patro donis al ili heredan posedaĵon inter iliaj fratoj.
Job Esperant 42:16  Kaj post tio Ijob vivis cent kvardek jarojn, kaj li vidis siajn filojn kaj nepojn ĝis la kvara generacio.
Job Esperant 42:17  Kaj Ijob mortis, maljuna kaj satiĝinta de la vivo.