Site uses cookies to provide basic functionality.

OK
Chapter 1
Psal Esperant 1:1  Feliĉa estas la homo, kiu ne iras laŭ konsilo de malpiuloj, Nek staras sur vojo de pekuloj, Nek sidas en kunsido de blasfemantoj;
Psal Esperant 1:2  Sed li nur havas deziron por la leĝo de la Eternulo, Kaj pri Lia leĝo li pensas tage kaj nokte.
Psal Esperant 1:3  Kaj li estos kiel arbo, plantita apud akvaj torentoj, Donanta sian frukton en sia tempo, Kaj kies folio ne velkas; Kaj en ĉio, kion li faras, li sukcesos.
Psal Esperant 1:4  Ne tiel estas la malpiuloj; Sed ili estas kiel grenventumaĵo, kiun disblovas la vento.
Psal Esperant 1:5  Tial ne staros fortike la malpiuloj ĉe la juĝo, Nek la pekuloj en societo de piuloj.
Psal Esperant 1:6  Ĉar la Eternulo konas la vojon de piuloj; Sed la vojo de malpiuloj pereos.
Chapter 2
Psal Esperant 2:1  Kial tumultas popoloj, Kaj gentoj pripensas vanaĵon?
Psal Esperant 2:2  Leviĝas reĝoj de la tero, Kaj eminentuloj konsiliĝas kune, Kontraŭ la Eternulo kaj kontraŭ Lia sanktoleito, dirante:
Psal Esperant 2:3  Ni disŝiru iliajn ligilojn, Kaj ni deĵetu de ni iliajn ŝnurojn!
Psal Esperant 2:4  La loĝanta en la ĉielo ridas, La Sinjoro mokas ilin.
Psal Esperant 2:5  Tiam Li parolos al ili en Sia kolero, Kaj per Sia furiozo Li ilin ektimigos, dirante:
Psal Esperant 2:6  Mi starigis ja Mian reĝon Super Cion, Mia sankta monto.
Psal Esperant 2:7  Mi raportos pri la decido: La Eternulo diris al mi: Vi estas Mia filo, Hodiaŭ Mi vin naskis.
Psal Esperant 2:8  Petu Min, kaj Mi donos al vi popolojn por heredo, Kaj por posedo limojn de tero.
Psal Esperant 2:9  Vi disbatos ilin per fera sceptro, Kiel potan vazon vi ilin dispecigos.
Psal Esperant 2:10  Kaj nun, ho reĝoj, prudentiĝu; Instruiĝu, juĝistoj de la tero!
Psal Esperant 2:11  Servu al la Eternulo kun timo, Kaj ĝoju kun tremo.
Psal Esperant 2:12  Kisu la filon, ke Li ne koleru, kaj vi ne pereu sur la vojo, Ĉar baldaŭ ekbrulos Lia kolero. Feliĉaj estas ĉiuj, kiuj fidas Lin.
Chapter 3
Psal Esperant 3:1  Ho Eternulo, kiel multaj estas miaj premantoj, Multaj leviĝis kontraŭ mi!
Psal Esperant 3:2  Multaj diradas pri mia animo: Ne ekzistas por li savo de Dio. Sela.
Psal Esperant 3:3  Sed Vi, ho Eternulo, estas ŝildo por mi, Mia honoro kaj levanto de mia kapo.
Psal Esperant 3:4  Per mia voĉo mi vokas al la Eternulo, Kaj Li respondas al mi de Sia sankta monto. Sela.
Psal Esperant 3:5  Mi kuŝiĝas kaj endormiĝas, Kaj mi vekiĝas, ĉar la Eternulo min subtenas.
Psal Esperant 3:6  Mi ne timas miriadojn da kontraŭuloj, Kiuj estas ĉirkaŭ mi.
Psal Esperant 3:7  Leviĝu, ho Eternulo, savu min, mia Dio; Ĉar Vi frapis al ĉiuj miaj malamikoj la vangojn, La dentojn de la malpiuloj Vi frakasis.
Psal Esperant 3:8  Ĉe la Eternulo estas la savo; Super Via popolo estu Via beno. Sela.
Chapter 4
Psal Esperant 4:1  Kiam mi vokas, respondu al mi, justa mia Dio! En premo Vi liberigas min; Korfavoru min, kaj aŭskultu mian preĝon.
Psal Esperant 4:2  Homidoj, ĝis kiam mia honoro estos malhonorata? Ĝis kiam vi amos vantaĵon kaj celos malveron? Sela. Sela.
Psal Esperant 4:3  Sciu do, ke la Eternulo apartigis la piulon por Si; La Eternulo aŭdas, kiam mi vokas al Li.
Psal Esperant 4:4  Tremu, kaj ne peku; Meditu en viaj koroj, sur viaj kuŝejoj, kaj estu fortikanimaj. Sela.
Psal Esperant 4:6  Multaj diradas: Kiu montros al ni bonon? Direktu sur nin la lumon de Via vizaĝo, ho Eternulo!
Psal Esperant 4:7  Vi metis ĝojon en mian koron, pli ol dum ilia greno kaj ilia mosto plimultiĝas.
Psal Esperant 4:8  Pace mi kuŝiĝas kaj tuj endormiĝas; Ĉar Vi, ho Eternulo, loĝigas min sola en sendanĝereco.
Chapter 5
Psal Esperant 5:1  Miajn vortojn aŭskultu, ho Eternulo. Trapenetru miajn pensojn.
Psal Esperant 5:2  Aŭdu la voĉon de mia krio, mia Reĝo kaj mia Dio; Ĉar al Vi mi preĝas.
Psal Esperant 5:3  Ho Eternulo, matene Vi aŭdas mian voĉon; Matene mi eldiras mian preĝon al Vi, kaj mi atendas.
Psal Esperant 5:4  Ĉar Vi ne estas tia Dio, kiu amas malpiaĵon; Malbonulo ne povas gasti ĉe Vi.
Psal Esperant 5:5  Fanfaronuloj ne staros antaŭ Vi; Vi malamas ĉiujn, kiuj faras malbonon.
Psal Esperant 5:6  Vi pereigas tiujn, kiuj parolas malveron; Sangavidan kaj malican la Eternulo abomenas.
Psal Esperant 5:7  Kaj mi, pro Via granda favoro, eniros en Vian domon; Mi kliniĝos en Via sankta templo kun respektego al Vi.
Psal Esperant 5:8  Ho Eternulo, gvidu min laŭ Via justeco; Pro miaj insidantoj ebenigu antaŭ mi Vian vojon.
Psal Esperant 5:9  Ĉar ne ekzistas vero en ilia buŝo; En ilia interno estas malvirteco; Malfermita tombo estas ilia gorĝo; Per sia lango ili hipokritas.
Psal Esperant 5:10  Montru ilian kulpon, ho Dio, Ke ili falu per siaj intencoj; Pro iliaj multaj krimoj ĵetu ilin malsupren, Ĉar ili ribelis kontraŭ Vi.
Psal Esperant 5:11  Kaj ekĝojos ĉiuj, kiuj fidas Vin; Ili eterne estos gajaj, kaj Vi ilin favoros; Kaj triumfos pri Vi tiuj, kiuj amas Vian nomon.
Psal Esperant 5:12  Ĉar Vi, ho Eternulo, benas piulon; Kiel per ŝildo Vi ĉirkaŭdefendas lin per favoro.
Chapter 6
Psal Esperant 6:1  Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu.
Psal Esperant 6:2  Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi senfortiĝis; Sanigu min, ho Eternulo, ĉar ektremis miaj ostoj.
Psal Esperant 6:3  Kaj mia animo forte ektremis; Kaj Vi, ho Eternulo, ĝis kiam?
Psal Esperant 6:4  Returnu Vin, ho Eternulo, savu mian animon; Helpu min pro Via favorkoreco.
Psal Esperant 6:5  Ĉar en la morto ne ekzistas memoro pri Vi; En Ŝeol, kiu gloros Vin?
Psal Esperant 6:6  Mi laciĝis de mia ĝemado; Ĉiun nokton mi priverŝas mian liton; Per miaj larmoj mi malsekigas mian kuŝejon.
Psal Esperant 6:7  Sekiĝis de malĝojo mia vizaĝo, Maljuniĝis de ĉiuj miaj premantoj.
Psal Esperant 6:8  Foriĝu de mi, ĉiuj, kiuj faras malbonon; Ĉar aŭdis la Eternulo la voĉon de mia ploro.
Psal Esperant 6:9  Aŭdis la Eternulo mian peton; La Eternulo akceptos mian preĝon.
Psal Esperant 6:10  Hontigitaj kaj tre teruritaj estos ĉiuj miaj malamikoj; Ili forturniĝos kaj tuj estos hontigitaj.
Chapter 7
Psal Esperant 7:1  Ho Eternulo, mia Dio, ĉe Vi mi rifuĝas; helpu min kontraŭ ĉiuj miaj persekutantoj, kaj savu min,
Psal Esperant 7:2  Por ke oni ne elŝiru, kiel leono, mian animon, Ĝin disŝirante, dum neniu savas.
Psal Esperant 7:3  Ho Eternulo, mia Dio! se mi faris ĉi tion, Se ekzistas maljusteco en miaj manoj,
Psal Esperant 7:4  Se al mia amiko mi pagis per malbono, Aŭ se mi difektis tiun, kiu premis min senkaŭze:
Psal Esperant 7:5  Tiam malamiko persekutu mian animon, Li atingu kaj enpremu mian vivon en la teron, Kaj mian honoron li metu en la polvon. Sela.
Psal Esperant 7:6  Stariĝu, ho Eternulo, en Via kolero, Leviĝu super la furiozon de miaj premantoj; Kaj vekiĝu por mi, Vi, kiu ordonis fari juĝon. Sela.
Psal Esperant 7:7  Kaj amaso da popoloj Vin ĉirkaŭos; Kaj super ili reiru supren.
Psal Esperant 7:8  La Eternulo juĝas popolojn. Juĝu min, ho Eternulo, laŭ mia justeco kaj laŭ mia pieco.
Psal Esperant 7:9  Finiĝu la malboneco de malpiuloj, kaj Vi subtenu justulon, Vi, kiu esploras korojn kaj internaĵojn, justa Dio!
Psal Esperant 7:10  Mia ŝildo estas ĉe Dio, Kiu savas piajn korojn.
Psal Esperant 7:11  Dio estas juĝanto justa, Kaj Dio minacanta ĉiutage.
Psal Esperant 7:12  Se oni ne reĝustiĝas, Li akrigas Sian glavon, Streĉas Sian pafarkon kaj direktas ĝin.
Psal Esperant 7:13  Kaj Li pretigas por ĝi mortigilojn, Siajn sagojn Li faras bruligaj.
Psal Esperant 7:14  Jen tiu gravediĝis per malbono, Portis en si malicon, kaj naskis mensogon.
Psal Esperant 7:15  Li fosis kavon kaj profundigis ĝin, Kaj li falis en la kavon, kiun li pretigis.
Psal Esperant 7:16  Lia malico refalos sur lian kapon, Kaj sur lian verton falos lia krimo.
Psal Esperant 7:17  Mi gloros la Eternulon pro Lia justeco, Kaj kantos la nomon de la Eternulo Plejalta.
Chapter 8
Psal Esperant 8:1  Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero! Vi levis Vian gloron super la ĉielon.
Psal Esperant 8:2  Per la buŝo de junaj infanoj kaj suĉinfanoj Vi fondis al Vi potencon kontraŭ Viaj malamikoj, Por kvietigi la malamikon kaj la venĝemulon.
Psal Esperant 8:3  Kiam mi rigardas Vian ĉielon, la faron de Viaj fingroj, La lunon kaj la stelojn, kiujn Vi estigis:
Psal Esperant 8:4  Kio estas homo, ke Vi lin memoras? Kio estas homido, ke Vi pensas pri li?
Psal Esperant 8:5  Vi malaltigis lin malmulte antaŭ Dio; Per honoro kaj beleco Vi lin kronis.
Psal Esperant 8:6  Vi faris lin reganto super la faritaĵoj de Viaj manoj; Ĉion Vi metis sub liajn piedojn:
Psal Esperant 8:7  Ŝafojn kaj bovojn ĉiujn Kaj ankaŭ la sovaĝajn bestojn,
Psal Esperant 8:8  La birdojn de la ĉielo kaj la fiŝojn de la maro, Ĉion, kio iras la vojojn de la maroj.
Psal Esperant 8:9  Ho Eternulo, nia Sinjoro, Kiel majesta estas Via nomo sur la tuta tero!
Chapter 9
Psal Esperant 9:1  Mi gloros Vin, ho Eternulo, per mia tuta koro; Mi rakontos ĉiujn Viajn mirindaĵojn.
Psal Esperant 9:2  Mi ĝojos kaj triumfos pro Vi; Mi kantos Vian nomon, ho Vi Plejalta.
Psal Esperant 9:3  Ĉar miaj malamikoj turniĝas malantaŭen, Ili falas kaj pereas antaŭ Vi.
Psal Esperant 9:4  Ĉar Vi faris por mi juĝon kaj plenumon de leĝo; Vi sidiĝis sur la trono, Vi justa juĝanto.
Psal Esperant 9:5  Vi indignis kontraŭ la popoloj, Vi pereigis malpiulojn, Ilian nomon Vi ekstermis por ĉiam kaj eterne.
Psal Esperant 9:6  La malamikoj malaperis, ruiniĝis por ĉiam; Iliajn urbojn Vi renversis, La memoro pri ili pereis kune kun ili.
Psal Esperant 9:7  Sed la Eternulo restas eterne, Li pretigis Sian tronon por juĝo.
Psal Esperant 9:8  Kaj Li juĝos la mondon kun justeco, Li plenumos leĝojn inter la popoloj kun senpartieco.
Psal Esperant 9:9  Kaj la Eternulo estos rifuĝo por la premato, Rifuĝo en la tempo de mizero.
Psal Esperant 9:10  Kaj esperos al Vi tiuj, kiuj konas Vian nomon, Ĉar Vi ne forlasas tiujn, kiuj serĉas Vin, ho Eternulo.
Psal Esperant 9:11  Kantu al la Eternulo, kiu loĝas sur Cion, Rakontu inter la popoloj Liajn farojn.
Psal Esperant 9:12  Ĉar venĝante por la sango, Li memoras pri ili, Li ne forgesas la krion de malfeliĉuloj.
Psal Esperant 9:13  Estu favora al mi, ho Eternulo; Vidu, kion mi suferas de miaj malamikoj, Vi, kiu suprenlevas min el la pordegoj de la morto,
Psal Esperant 9:14  Por ke mi rakontu Vian tutan gloron En la pordegoj de la filino de Cion Kaj mi ĝoju pro Via savo.
Psal Esperant 9:15  Eniĝis la popoloj en la kavon, kiun ili elfosis; En la reton, kiun ili metis, enkaptiĝis ilia piedo.
Psal Esperant 9:16  Oni ekkonas la Eternulon laŭ la juĝo, kiun Li faris; Per la faroj de siaj manoj estas kaptita la malpiulo. Higajon. Sela. .
Psal Esperant 9:17  La malbonuloj reiru en Ŝeolon, Ĉiuj popoloj, kiuj forgesas Dion.
Psal Esperant 9:18  Ĉar ne por ĉiam malriĉulo estos forgesita, Kaj la espero de mizeruloj ne pereos por eterne.
Psal Esperant 9:19  Leviĝu, ho Eternulo, ke homoj ne tro fortiĝu; La popoloj estu juĝataj antaŭ Via vizaĝo.
Psal Esperant 9:20  Metu, ho Eternulo, timon sur ilin, La popoloj sciu, ke ili estas homoj. Sela.
Chapter 10
Psal Esperant 10:1  Kial, ho Eternulo, Vi staras malproksime? Kial Vi kaŝas Vin en la tempo de la mizero?
Psal Esperant 10:2  Pro la malhumileco de malbonulo suferas malriĉulo; Ili kaptiĝu per la artifikoj, kiujn ili elpensis.
Psal Esperant 10:3  Ĉar malbonulo fanfaronas pri la kapricoj de sia animo; Rabanto forlasas, malŝatas la Eternulon.
Psal Esperant 10:4  Malpiulo en sia malhumileco ne esploras; En ĉiuj liaj pensoj Dio ne ekzistas.
Psal Esperant 10:5  Li ĉiam iras forte laŭ siaj vojoj; Viaj juĝoj estas tro alte super li; Ĉiujn siajn malamikojn li forspitas.
Psal Esperant 10:6  Li diris en sia koro: Mi ne ŝanceliĝos, De generacio al generacio neniam estos al mi malbone.
Psal Esperant 10:7  Lia buŝo estas plena de malbenado, trompo, kaj malico; Sub lia lango estas suferigo kaj malvero.
Psal Esperant 10:8  Inside li sidas en la vilaĝoj; Kaŝe li mortigas senkulpulon; Liaj okuloj spionas malriĉulon.
Psal Esperant 10:9  Li sidas inside en kaŝita loko, kiel leono en la kaverno; Li insidas, por kapti malriĉulon; Kaj li kaptas malriĉulon, tirante lin en sian reton.
Psal Esperant 10:10  Li insidas, alpremiĝas, Kaj la malriĉulo falas en liajn fortajn ungegojn.
Psal Esperant 10:11  Li diras en sia koro: Dio forgesis, Li kovras Sian vizaĝon, Li neniam vidos.
Psal Esperant 10:12  Leviĝu, ho Eternulo; ho Dio, levu Vian manon; Ne forgesu mizerulojn.
Psal Esperant 10:13  Por kio malpiulo malŝatas Dion, Kaj diras en sia koro, ke Vi ne postulos respondon?
Psal Esperant 10:14  Vi vidas ja, ĉar mizerojn kaj suferojn Vi rigardas, por redoni laŭ Via forto. Al Vi fordonas sin malriĉulo; Por orfo Vi estas helpanto.
Psal Esperant 10:15  Rompu la brakon de malpiulo kaj malbonulo, Por ke eĉ serĉante lian malbonon, oni ĝin ne trovu.
Psal Esperant 10:16  La Eternulo estas Reĝo por eterne kaj ĉiam, Pereis la idolistoj de Lia tero. Sela.
Psal Esperant 10:17  Deziron de humiluloj Vi aŭdas, ho Eternulo; Vi fortigas ilian koron, Vi atentigas Vian orelon,
Psal Esperant 10:18  Por doni juĝon al orfo kaj premato, Por ke oni ĉesu peli homon de la tero.
Chapter 11
Psal Esperant 11:1  Ĉe la Eternulo mi rifuĝas. Kial vi diras al mia animo: Flugu kiel birdo sur vian monton?
Psal Esperant 11:2  Ĉar jen la malbonuloj streĉis pafarkon, Almetis sagon sian al la tendeno, Por pafi kaŝe kontraŭ la honestajn korojn.
Psal Esperant 11:3  Kiam la fundamentoj estas detruitaj, Kion povas fari la justulo?
Psal Esperant 11:4  La Eternulo estas en Sia sankta templo; La trono de la Eternulo estas en la ĉielo; Liaj okuloj vidas, Liaj palpebroj esploras la homidojn.
Psal Esperant 11:5  La Eternulo elprovas justulon; Sed malpiulon kaj perfortemulon Lia animo malamas.
Psal Esperant 11:6  Sur la malpiulojn Li pluvigos brulantajn karbojn, fajron kaj sulfuron; Brula vento estos kaliko, destinita por ili.
Psal Esperant 11:7  Ĉar la Eternulo estas justa, Li amas justecon; La piulo vidos Lian vizaĝon.
Chapter 12
Psal Esperant 12:1  Helpu, ho Eternulo, ĉar malaperis piuloj Kaj maloftiĝis fideluloj inter la homidoj.
Psal Esperant 12:2  Malveron ili parolas unuj al aliaj, Vortojn flatajn el koro hipokrita.
Psal Esperant 12:3  La Eternulo ekstermu ĉiun flatan buŝon Kaj langon fanfaronantan,
Psal Esperant 12:4  Tiujn, kiuj diras: Per nia lango ni venkos, Nia buŝo estas kun ni; kiu estas sinjoro super ni?
Psal Esperant 12:5  Ĉar prematoj estas ruinigataj kaj malfeliĉuloj ĝemas, Tial nun Mi Min levos, diras la Eternulo; Mi donos savon al tiuj, kiuj sopiras pri ĝi.
Psal Esperant 12:6  La paroloj de la Eternulo estas paroloj puraj, Arĝento, purigita en tera fandujo kaj sepfoje refandita.
Psal Esperant 12:7  Vi, ho Eternulo, konservos ilin, Vi gardos nin kontraŭ ĉi tiu generacio por eterne.
Psal Esperant 12:8  Ĉirkaŭe aperas multe da malpiuloj, Kiam malnobleco altiĝas inter la homidoj.
Chapter 13
Psal Esperant 13:1  Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi tute forgesos pri mi? Ĝis kiam Vi kaŝos Vian vizaĝon antaŭ mi?
Psal Esperant 13:2  Ĝis kiam mi havos zorgojn en mia animo Kaj sopirojn en mia koro ĉiutage? Ĝis kiam mia malamiko estos supre super mi?
Psal Esperant 13:3  Rigardu kaj aŭdu min, ho Eternulo, mia Dio; Lumigu miajn okulojn, ke mi ne ekdormu per morto;
Psal Esperant 13:4  Ke ne diru mia malamiko: Mi lin venkis; Ke ne ĝoju miaj premantoj, se mi falos.
Psal Esperant 13:5  Sed mi esperas al Via favorkoreco; Mia koro ĝojas pro Via savo.
Psal Esperant 13:6  Mi kantos al la Eternulo, Ĉar Li faris al mi bonon.
Chapter 14
Psal Esperant 14:1  La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, ili abomeniĝis pro siaj faroj; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
Psal Esperant 14:2  La Eternulo el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
Psal Esperant 14:3  Ĉiuj devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
Psal Esperant 14:4  Ĉu ne prudentiĝos ĉiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al la Eternulo?
Psal Esperant 14:5  Tie ili forte ektimis, Ĉar Dio estas en la generacio de la justuloj.
Psal Esperant 14:6  Vi malhonoris la konsilon de malriĉulo, Sed la Eternulo estas lia rifuĝejo.
Psal Esperant 14:7  Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam la Eternulo revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.
Chapter 15
Psal Esperant 15:1  Ho Eternulo, kiu povas gasti en Via tendo? Kiu povas loĝi sur Via sankta monto?
Psal Esperant 15:2  Tiu, kiu vivas honeste, agas juste, Kaj parolas veron el sia koro;
Psal Esperant 15:3  Kiu ne kalumnias per sia lango, Ne faras malbonon al sia kunulo, Kaj ne ĵetas malhonoron sur sian proksimulon;
Psal Esperant 15:4  Kiu abomenas malnoblulon Kaj estimas la respektantojn de la Eternulo, Kiu faris ĵuron malprofite por si kaj ĝin ne rompas;
Psal Esperant 15:5  Kiu sian monon ne donas procentege, Kaj subaĉetajn donacojn kontraŭ senkulpulo ne akceptas. Kiu tiel agas, tiu neniam falos.
Chapter 16
Psal Esperant 16:2  Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Sinjoro; Mi ne havas alian bonon krom Vi.
Psal Esperant 16:3  Al la sanktuloj, kiuj estas sur la tero, Kaj al la majestuloj iras mia tuta deziro.
Psal Esperant 16:4  Multiĝos la malĝojoj de tiuj, kiuj sekvis alian; Mi ne verŝos iliajn sangajn verŝoferojn Kaj ne metos iliajn nomojn en mian buŝon.
Psal Esperant 16:5  La Eternulo estas mia sorta parto kaj kaliko; Vi subtenas mian sorton.
Psal Esperant 16:6  Loto agrabla trafis min, Ĉarma estas mia heredo.
Psal Esperant 16:7  Mi gloras la Eternulon, kiu konsilas min; Eĉ en la nokto instruas min mia internaĵo.
Psal Esperant 16:8  Ĉiam mi vidas la Eternulon antaŭ mi; Ĉar Li estas ĉe mia dekstra mano, mi ne falos.
Psal Esperant 16:9  Tial ĝojas mia koro, raviĝas mia animo; Eĉ mia karno ripozas senzorge.
Psal Esperant 16:10  Ĉar Vi ne lasos mian animon al Ŝeol; Vi ne permesos, ke Via sanktulo forputru.
Psal Esperant 16:11  Vi konigos al mi la vojon de la vivo; Multe da ĝojoj estas antaŭ Vi, Ĉarmoj estas en Via dekstra mano eterne.
Chapter 17
Psal Esperant 17:1  Aŭskultu, ho Eternulo, la justulon, atentu mian krion, Donu orelon al mia preĝo el ne malsincera buŝo.
Psal Esperant 17:2  De Vi venos mia juĝo; Viaj okuloj rigardos la veremecon.
Psal Esperant 17:3  Vi esploras mian koron, ekzamenas ĝin en la nokto; Vi elprovas min, Kaj Vi trovas nenion, kion mi intencus, Sed kio ne volus eliri el mia buŝo.
Psal Esperant 17:4  Pri homaj faroj, konforme al la vortoj el Via buŝo, Mi gardis min de vojoj kontraŭleĝaj.
Psal Esperant 17:5  Miaj paŝoj tuj sekvas en Viaj postesignoj, miaj piedoj ne ŝanceliĝas.
Psal Esperant 17:6  Mi vokas al Vi, ĉar Vi respondos al mi, ho Dio; Klinu al mi Vian orelon kaj aŭdu mian parolon.
Psal Esperant 17:7  Montru Vian mirindan favorkorecon, Vi, kiu per Via dekstra mano helpas la fidantojn kontraŭ la atakantoj.
Psal Esperant 17:8  Gardu min kiel la pupilon de la okulo, Per la ombro de Viaj flugiloj kaŝu min
Psal Esperant 17:9  De la malbonuloj, kiuj atakas min, De miaj malamikoj, kiuj ĉirkaŭe insidas kontraŭ mia animo.
Psal Esperant 17:10  Sian koron ili fermis, Per sia buŝo ili parolas fiere.
Psal Esperant 17:11  Kien ni iras, ili nin ĉirkaŭas; Siajn okulojn ili direktas, por ĵeti nin sur la teron.
Psal Esperant 17:12  Li similas leonon, kiu avidas akiron, Kaj leonidon, kiu sidas en kaŝita loko.
Psal Esperant 17:13  Leviĝu, ho Eternulo, antaŭvenu kaj renversu lin; Savu mian animon kontraŭ la malbonulo per Via glavo,
Psal Esperant 17:14  Kontraŭ la homoj, ho Eternulo, per Via mano, Kontraŭ la homoj de ĉi tiu mondo, kiuj havas sian parton en la nuna vivo, Kaj kies ventron Vi plenigis per Viaj trezoroj, Ke iliaj filoj estos sataj kaj ili lasos restaĵon por siaj infanoj.
Psal Esperant 17:15  Kaj mi en pieco rigardos Vian vizaĝon; Vekiĝante, mi satiĝos per Via bildo.
Chapter 18
Psal Esperant 18:1  Kaj li diris: Mi varmege Vin amas, ho Eternulo, mia forteco!
Psal Esperant 18:2  La Eternulo estas mia Roko, kaj mia fortikaĵo, kaj mia Savanto, Mia Dio, mia forta Roko, kiun mi fidas, Mia ŝildo kaj la korno de mia savo, mia rifuĝejo.
Psal Esperant 18:3  Mi vokas al la Eternulo, la glorinda; Kaj mi saviĝas de miaj malamikoj.
Psal Esperant 18:4  Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj torentoj pereigaj min teruris;
Psal Esperant 18:5  La ŝnuroj de Ŝeol min ĉirkaŭis, La retoj de la morto min atingis.
Psal Esperant 18:6  En mia premiteco mi vokis la Eternulon, Kaj al mia Dio mi kriis; El Sia templo Li aŭdis mian voĉon, Kaj mia krio al Li atingis Liajn orelojn.
Psal Esperant 18:7  Ektremis kaj ekskuiĝis la tero, La fundamentoj de la montoj ekmoviĝis Kaj ekŝanceliĝis, ĉar Li koleris.
Psal Esperant 18:8  Leviĝis fumo el Lia nazo, Kaj ekstermanta fajro el Lia buŝo; Karboj ekflamis de ĝi.
Psal Esperant 18:9  Li klinis la ĉielon kaj iris malsupren; Kaj densa mallumo estis sub Liaj piedoj.
Psal Esperant 18:10  Kaj Li ekrajdis sur kerubo kaj ekflugis, Kaj Li portiĝis sur la flugiloj de la vento.
Psal Esperant 18:11  El la mallumo Li faris al Si kovron, Tendon Li faris ĉirkaŭ Si el la mallumo de la akvo, densaj nuboj.
Psal Esperant 18:12  De la brilo antaŭ Li, tra Liaj densaj nuboj, Flugis hajlo kaj brulantaj karboj.
Psal Esperant 18:13  Kaj la Eternulo ektondris en la ĉielo, Kaj la Plejaltulo aŭdigis Sian voĉon; Hajlon kaj brulantajn karbojn.
Psal Esperant 18:14  Li ĵetis Siajn sagojn, kaj dispelis ilin; Ĵetis multajn fulmojn, kaj konfuzis ilin.
Psal Esperant 18:15  Kaj malkovriĝis la kuŝujoj de la akvoj, Kaj nudiĝis la fundamentoj de la universo, De Via minaca voĉo, ho Eternulo, De la kolera spirado de Via nazo.
Psal Esperant 18:16  Li etendas el supre la brakon, kaj prenas min; Li eltiras min el grandaj akvoj;
Psal Esperant 18:17  Li savas min de mia potenca malamiko, Kaj de miaj malamantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
Psal Esperant 18:18  Ili atingis min en la tago de mia malfeliĉo; Sed la Eternulo fariĝis mia subteno.
Psal Esperant 18:19  Kaj Li elkondukis min en vastan lokon; Li liberigis min, ĉar Li estas favora al mi.
Psal Esperant 18:20  La Eternulo rekompencas min laŭ mia justeco; Laŭ la pureco de miaj manoj Li repagas al mi.
Psal Esperant 18:21  Ĉar mi min tenis je la vojoj de la Eternulo, Kaj mi ne faris malbonon antaŭ mia Dio.
Psal Esperant 18:22  Ĉar ĉiuj Liaj leĝoj estis antaŭ mi, Kaj Liajn ordonojn mi ne forigis de mi.
Psal Esperant 18:23  Mi estis senkulpa antaŭ Li, Kaj mi gardis min, ke mi ne peku.
Psal Esperant 18:24  Kaj la Eternulo rekompencis min laŭ mia justeco, Laŭ la pureco de miaj manoj antaŭ Liaj okuloj.
Psal Esperant 18:25  Kun favorkorulo Vi estas favorkora, Kun piulo Vi estas pia,
Psal Esperant 18:26  Kun purulo Vi agas laŭ lia pureco, Kaj kun maliculo laŭ lia maliceco.
Psal Esperant 18:27  Ĉar humilan popolon Vi helpas, Sed altajn okulojn Vi malaltigas.
Psal Esperant 18:28  Ĉar Vi lumigas mian lumilon; La Eternulo, mia Dio, lumigas mian mallumon.
Psal Esperant 18:29  Ĉar kun Vi mi forkurigas militistaron, Kaj kun mia Dio mi transsaltas muron.
Psal Esperant 18:30  La vojo de Dio estas perfekta; La parolo de la Eternulo estas tute pura; Li estas ŝildo por ĉiuj, kiuj Lin fidas.
Psal Esperant 18:31  Ĉar kiu estas Dio, krom la Eternulo? Kaj kiu estas Roko, krom nia Dio?
Psal Esperant 18:32  Tiu Dio, kiu ĉirkaŭzonas min per forto Kaj perfektigas mian vojon;
Psal Esperant 18:33  Kiu similigas miajn piedojn al cervaj, Kaj starigas min sur miaj altaĵoj;
Psal Esperant 18:34  Kiu instruas mian manon militi, Kaj miajn brakojn streĉi kupran pafarkon.
Psal Esperant 18:35  Vi donis al mi la ŝildon de Via savo; Kaj Via dekstra mano subtenas min, Kaj Via favoro min grandigas.
Psal Esperant 18:36  Vi larĝigas mian paŝon sub mi, Por ke ne ŝanceliĝu miaj piedoj.
Psal Esperant 18:37  Mi persekutas miajn malamikojn, kaj mi atingas ilin; Kaj mi ne revenas, ĝis mi ilin pereigas.
Psal Esperant 18:38  Mi ilin frakasas, ke ili ne povas plu leviĝi; Ili falas sub miajn piedojn.
Psal Esperant 18:39  Vi ĉirkaŭzonas min per forto por la milito; Miajn atakintojn Vi ĵetas sub min.
Psal Esperant 18:40  Vi forkurigas de mi miajn malamikojn, Kaj miajn malamantojn mi ekstermas.
Psal Esperant 18:41  Ili krias, sed ne venas helpanto; Al la Eternulo, sed Li ne respondas al ili.
Psal Esperant 18:42  Mi disflugigas ilin, kiel polvon laŭ la vento; Kiel stratan koton mi ilin forĵetas.
Psal Esperant 18:43  Vi savas min de popola tumulto; Vi faras min ĉefo de la nacioj; Popolo, kiun mi ne konas, servas min.
Psal Esperant 18:44  Per atentaj oreloj ili obeas min; Aligentuloj respektegas min.
Psal Esperant 18:45  Aligentuloj senfortiĝas, Kaj kuras terurite el siaj fortikaĵoj.
Psal Esperant 18:46  Vivas la Eternulo; kaj benata estu mia Roko; Kaj alte glorata estu la Dio de mia savo:
Psal Esperant 18:47  Tiu Dio, kiu donas al mi venĝon Kaj submetas al mi popolojn,
Psal Esperant 18:48  Kiu savas min de miaj malamikoj, Altigas min super miaj atakintoj, Kaj savas min de perfortulo.
Psal Esperant 18:49  Tial mi gloras Vin, ho Eternulo, inter la popoloj, Kaj pri Via nomo mi kantas.
Psal Esperant 18:50  Li donas grandan helpon al Sia reĝo, Kaj faras favoraĵon al Sia sanktoleito, Al David kaj al lia idaro, por eterne.
Chapter 19
Psal Esperant 19:1  La ĉieloj rakontas la gloron de Dio, Kaj la farojn de Liaj manoj raportas la ĉiela firmaĵo.
Psal Esperant 19:2  Tago al tago transdonas diron, Kaj nokto al nokto faras sciigon.
Psal Esperant 19:3  Sen parolo kaj sen vortoj; Oni ne aŭdas ilian voĉon.
Psal Esperant 19:4  Tra la tuta mondo iras ilia ordono, Kaj ĝis la fino de la universo iras iliaj vortoj; Por la suno Li aranĝis tendon inter ili.
Psal Esperant 19:5  Kaj ĝi eliras kiel fianĉo el sia baldakeno, Ĝojas kiel heroo, trakuranta sian vojon.
Psal Esperant 19:6  Sur unu rando de la ĉielo estas ĝia leviĝo, Kaj ĝia rondiro estas ĝis aliaj randoj; Kaj nenio kaŝiĝas antaŭ ĝia varmego.
Psal Esperant 19:7  La instruo de la Eternulo estas perfekta, ĝojigas la animon; La atesto de la Eternulo estas certa, ĝi saĝigas sensaĝulon.
Psal Esperant 19:8  La ordonoj de la Eternulo estas justaj, ĝojigas la koron; La ordondiro de la Eternulo estas klara, faras lumon antaŭ la okuloj.
Psal Esperant 19:9  La timo antaŭ la Eternulo estas pura, restas eterne; La juĝoj de la Eternulo estas veraj, kaj ĉiuj estas justaj.
Psal Esperant 19:10  Ili estas pli dezirindaj, ol oro kaj ol multe da plej pura oro; Ili estas pli dolĉaj, ol mielo kaj ĉelaraj mielgutoj.
Psal Esperant 19:11  Ankaŭ Via sklavo instruiĝis per ili; Kiu ilin observas, tiu havas grandan rekompencon.
Psal Esperant 19:12  Kiu scias siajn erarojn? Purigu min de eraroj kaŝitaj.
Psal Esperant 19:13  Ankaŭ de intencaj eraroj detenu Vian sklavon, Ke ili ne regu super mi. Tiam mi estos perfekta, kaj pura de granda peko.
Psal Esperant 19:14  Akceptu favore la vortojn el mia buŝo kaj la parolon de mia koro antaŭ Vi, Ho Eternulo, mia Roko kaj mia Liberiganto.
Chapter 20
Psal Esperant 20:1  La Eternulo aŭskultu vin en tago de mizero; Defendu vin la nomo de Dio de Jakob.
Psal Esperant 20:2  Li sendu al vi helpon el la sanktejo, Kaj el Cion Li vin fortigu.
Psal Esperant 20:3  Li rememoru ĉiujn viajn oferdonojn, Kaj via brulofero aperu grasa antaŭ Li. Sela.
Psal Esperant 20:4  Li donu al vi tion, kion deziras via koro; Kaj ĉiujn viajn intencojn Li plenumu.
Psal Esperant 20:5  Ni estos gajaj pro Via venko, Kaj pro la nomo de nia Dio ni levos standardon. La Eternulo plenumu ĉiujn viajn petojn.
Psal Esperant 20:6  Nun mi ekscias, ke la Eternulo savas Sian sanktoleiton; Li aŭskultas lin el Sia sankta ĉielo, Forte savas lin per Sia dekstra mano.
Psal Esperant 20:7  Unuj fidas veturilojn, aliaj ĉevalojn; Sed ni alvokas la nomon de la Eternulo, nia Dio.
Psal Esperant 20:8  Ili ŝanceliĝas kaj falas, Kaj ni staras kaj tenas nin forte.
Psal Esperant 20:9  Ho Eternulo, savu; La Reĝo respondu al ni, kiam ni vokas al Li.
Chapter 21
Psal Esperant 21:1  Ho Eternulo, pro Via forto ĝojas la reĝo, Kaj pro Via helpo kiel forte li triumfas!
Psal Esperant 21:2  Kion lia koro deziris, tion Vi donis al li; Kaj la peton de lia buŝo Vi ne rifuzis. Sela.
Psal Esperant 21:3  Vi antaŭvenas al li kun beno de bono; Vi metis sur lian kapon kronon el pura oro.
Psal Esperant 21:4  Vivon li petis de Vi; Kaj Vi donis al li longan vivon por ĉiam kaj eterne.
Psal Esperant 21:5  Granda estas lia honoro pro Via helpo; Gloron kaj majeston Vi metis sur lin.
Psal Esperant 21:6  Vi donas al li eternajn benojn; Vi gajigas lin per ĝojo antaŭ Via vizaĝo.
Psal Esperant 21:7  Ĉar la reĝo fidas la Eternulon, Kaj pro favoro de la Plejaltulo li ne falos.
Psal Esperant 21:8  Trovos Via mano ĉiujn Viajn malamikojn, Via dekstra trovos Viajn malamantojn.
Psal Esperant 21:9  Vi similigos ilin al brulanta forno, kiam Vi koleros; La Eternulo englutos ilin per Sia kolero, Kaj fajro ilin formanĝos.
Psal Esperant 21:10  Ilian naskitaron Vi ekstermos de sur la tero, Kaj ilian semon el inter la homidoj.
Psal Esperant 21:11  Ĉar ili preparis malbonon por Vi, Pripensis atencon, sed ne povis ĝin plenumi.
Psal Esperant 21:12  Vi devigos ilin turni al Vi la dorson, Viajn tendenojn Vi direktos kontraŭ iliajn vizaĝojn.
Psal Esperant 21:13  Leviĝu, ho Eternulo, en Via forto; Ni kantos kaj gloros Vian potencon.
Chapter 22
Psal Esperant 22:1  Mia Dio, mia Dio, kial Vi forlasis min, Kaj estas malproksima de mia savo, de miaj plendaj paroloj?
Psal Esperant 22:2  Mia Dio, mi vokas en la tago, kaj Vi ne respondas; En la nokto, kaj mi ne trovas trankvilon.
Psal Esperant 22:3  Sed Vi estas sankta, Ho Vi, kiu loĝas inter la glorado de Izrael.
Psal Esperant 22:4  Vin fidis niaj patroj; Ili fidis, kaj Vi ilin helpis.
Psal Esperant 22:5  Al Vi ili kriadis kaj estis savataj; Vin ili fidis, kaj ili ne devis honti.
Psal Esperant 22:6  Sed mi estas vermo kaj ne homo; Mokata de la homoj, malestimata de la popolo.
Psal Esperant 22:7  Ĉiuj, kiuj min vidas, insultas min, Malfermegas la buŝon, balancas la kapon, dirante:
Psal Esperant 22:8  Li apogis sin al la Eternulo: Tiu helpu lin; Tiu savu lin, se Li amas lin.
Psal Esperant 22:9  Vi eltiris ja min el la ventro, Vi zorgis pri mi sur la brusto de mia patrino.
Psal Esperant 22:10  Al Vi mi estis ĵetita de post la momento de mia naskiĝo; De la ventro de mia patrino Vi estas mia Dio.
Psal Esperant 22:11  Ne malproksimiĝu de mi, Ĉar malfeliĉo estas proksima, kaj helpanton mi ne havas.
Psal Esperant 22:12  Ĉirkaŭis min multaj bovoj, Fortaj bovoj Baŝanaj stariĝis ĉirkaŭ mi.
Psal Esperant 22:13  Ili malfermegis kontraŭ mi siajn buŝojn, Kiel leono ŝiranta kaj krieganta.
Psal Esperant 22:14  Kiel akvo mi disverŝiĝis, Kaj disiĝis ĉiuj miaj ostoj; Mia koro fariĝis kiel vakso, Fandiĝis en mia interno.
Psal Esperant 22:15  Mia forto elsekiĝis kiel peco da poto; Mia lango algluiĝis al mia palato; Kaj Vi metas min en tomban polvon.
Psal Esperant 22:16  Ĉar ĉirkaŭis min hundoj; Amaso da malbonuloj staras ĉirkaŭ mi; Ili mordas miajn manojn kaj piedojn.
Psal Esperant 22:17  Mi povas kalkuli ĉiujn miajn ostojn; Ili rigardas kaj konstante rigardas.
Psal Esperant 22:18  Ili dividas miajn vestojn inter si, Pri mia tuniko ili lotas.
Psal Esperant 22:19  Sed Vi, ho Eternulo, ne malproksimiĝu; Mia forto, rapidu, por helpi min.
Psal Esperant 22:20  Savu de la glavo mian animon, Mian solan savu de la hundo.
Psal Esperant 22:21  Savu min de buŝo de leono, Kaj helpu min kontraŭ kornoj de bubaloj.
Psal Esperant 22:22  Mi predikos Vian nomon al miaj fratoj; En la mezo de popola kunveno mi Vin gloros.
Psal Esperant 22:23  Respektantoj de la Eternulo, gloru Lin; Tuta semo de Jakob, honoru Lin; Tuta semo de Izrael, estimegu Lin.
Psal Esperant 22:24  Ĉar Li ne malŝatis kaj ne malestimis la suferojn de premato, Kaj ne kaŝis antaŭ li Sian vizaĝon; Sed aŭskultis lin, kiam tiu kriis al Li.
Psal Esperant 22:25  Vin mi gloros en granda komunumo; Mi plenumos miajn promesojn antaŭ Liaj respektantoj.
Psal Esperant 22:26  La humiluloj manĝu kaj satiĝu, Gloru la Eternulon Liaj serĉantoj; Via koro vivu eterne.
Psal Esperant 22:27  Rememoros kaj revenos al la Eternulo ĉiuj finoj de la mondo; Kaj kliniĝos antaŭ Vi ĉiuj popolaj familioj.
Psal Esperant 22:28  Ĉar al la Eternulo apartenas la reĝado; Li reĝas super la popoloj.
Psal Esperant 22:29  Manĝos kaj kliniĝos ĉiuj grasuloj de la tero; Antaŭ Li genufleksos ĉiuj forirantaj al la tombo Kaj nepovantaj konservi sian animon viva.
Psal Esperant 22:30  Naskotaro Lin servos; Oni predikos pri mia Sinjoro al la estonta generacio.
Psal Esperant 22:31  Al naskota popolo oni venos kaj predikos Pri Lia justeco kaj pri Liaj faroj.
Chapter 23
Psal Esperant 23:1  La Eternulo estas mia paŝtisto; mi mankon ne havos.
Psal Esperant 23:2  Sur verdaj herbejoj Li ripozigas min, Apud trankvilaj akvoj Li kondukas min.
Psal Esperant 23:3  Li kvietigas mian animon; Li kondukas min laŭ vojo de la vero, pro Sia nomo.
Psal Esperant 23:4  Eĉ kiam mi iros tra valo de densa mallumo, Mi ne timos malbonon, ĉar Vi estas kun mi; Via bastono kaj apogiĝilo trankviligos min.
Psal Esperant 23:5  Vi kovras por mi tablon antaŭ miaj malamikoj; Vi ŝmiris per oleo mian kapon, mia pokalo estas plenigita.
Psal Esperant 23:6  Nur bono kaj favoro sekvos min en la daŭro de mia tuta vivo; Kaj mi restos en la domo de la Eternulo eterne.
Chapter 24
Psal Esperant 24:1  Al la Eternulo apartenas la tero, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj.
Psal Esperant 24:2  Ĉar Li sur la maroj ĝin fondis Kaj sur la akvoj ĝin fortikigis.
Psal Esperant 24:3  Kiu supreniros sur la monton de la Eternulo? Kaj kiu staros ĉe Lia sankta loko?
Psal Esperant 24:4  Tiu, kiu havas purajn manojn kaj senmakulan koron, Kiu ne fordonis sian animon al malvero Kaj ne ĵuras trompe.
Psal Esperant 24:5  Li ricevos benon de la Eternulo, Kaj bonfarojn de Dio, lia savanto.
Psal Esperant 24:6  Tio estas la gento de Liaj adorantoj, De la serĉantoj de Via vizaĝo, ho Dio de Jakob. Sela.
Psal Esperant 24:7  Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
Psal Esperant 24:8  Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo forta kaj potenca, La Eternulo, la potenculo de milito.
Psal Esperant 24:9  Levu, pordegoj, viajn kapojn; Kaj leviĝu, pordoj antikvaj, Por ke eniru la Reĝo de gloro.
Psal Esperant 24:10  Kiu estas tiu Reĝo de gloro? La Eternulo Cebaot, Li estas la Reĝo de gloro. Sela.
Chapter 25
Psal Esperant 25:2  Ho mia Dio, Vin mi fidas; Ne lasu min hontiĝi; Ne lasu, ke miaj malamikoj moku pri mi.
Psal Esperant 25:3  Ĉar neniu el tiuj, kiuj esperas al Vi, hontiĝos; Nur tiuj hontiĝos, kiuj forlasas Vin senpripense.
Psal Esperant 25:4  Viajn vojojn, ho Eternulo, montru al mi; Instruu min sekvi Vian iradon.
Psal Esperant 25:5  Gvidu min en Via vero kaj lernigu min, Ĉar Vi estas la Dio, kiu min helpas; Al Vi mi esperas ĉiun tagon.
Psal Esperant 25:6  Rememoru, ho Eternulo, Vian kompatemecon kaj Vian favorkorecon, Ĉar ili estis de ĉiam.
Psal Esperant 25:7  La pekojn de mia juneco kaj miajn krimojn ne rememoru; Laŭ Via favorkoreco rememoru min, Pro Via boneco, ho Eternulo!
Psal Esperant 25:8  Bona kaj justa estas la Eternulo, Tial Li montras al pekantoj la vojon.
Psal Esperant 25:9  Li gvidas la humilulojn en justeco, Kaj instruas al la humiluloj Siajn vojojn.
Psal Esperant 25:10  Ĉiuj vojoj de la Eternulo estas favorkoreco kaj fideleco al tiuj, Kiuj observas Lian interligon kaj Liajn leĝojn.
Psal Esperant 25:11  Pro Via nomo, ho Eternulo, pardonu al mi mian pekon, Ĉar ĝi estas granda.
Psal Esperant 25:12  Al ĉiu homo, kiu timas la Eternulon, Li montras la vojon, kiun tiu devas elekti.
Psal Esperant 25:13  Lia animo ĝuos bonon, Kaj liaj idoj posedos la teron.
Psal Esperant 25:14  Konfidon de la Eternulo havas Liaj timantoj; Kaj Sian aranĝon Li sciigas al ili.
Psal Esperant 25:15  Miaj okuloj estas ĉiam direktitaj al la Eternulo, Ĉar Li eltiras el reto miajn piedojn.
Psal Esperant 25:16  Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Ĉar mi estas soleca kaj mizera.
Psal Esperant 25:17  La suferoj de mia koro estas grandaj; El mia premateco elkonduku min.
Psal Esperant 25:18  Rigardu mian suferon kaj mizeron, Kaj pardonu ĉiujn miajn pekojn.
Psal Esperant 25:19  Rigardu, kiel multaj estas miaj malamikoj Kaj per kia kruela malamo ili min malamas.
Psal Esperant 25:20  Gardu mian animon kaj savu min; Ne lasu min hontiĝi, ĉar Vin mi fidas.
Psal Esperant 25:21  Senkulpeco kaj justeco defendu min, Ĉar al Vi mi esperas.
Psal Esperant 25:22  Liberigu, ho Dio, Izraelon el ĉiuj liaj suferoj.
Chapter 26
Psal Esperant 26:1  Juĝu min, ho Eternulo, ĉar mi iris en sincereco kaj la Eternulon mi fidis; Mi ne ŝanceliĝos.
Psal Esperant 26:2  Esploru min, ho Eternulo, kaj elprovu min; Refandu mian internaĵon kaj mian koron.
Psal Esperant 26:3  Ĉar Via favorkoreco estas antaŭ miaj okuloj; Kaj mi marŝas en Via vero.
Psal Esperant 26:4  Mi ne sidas kun homoj malveremaj, Kaj kun falsemuloj mi ne iros.
Psal Esperant 26:5  Mi malamas societon de malbonfarantoj, Kaj kun malpiuloj mi ne sidos.
Psal Esperant 26:6  Mi lavas miajn manojn per senkulpeco; Kaj mi moviĝas ĉirkaŭ Via altaro, ho Eternulo,
Psal Esperant 26:7  Por aŭdigi laŭte gloradon Kaj famigi ĉiujn Viajn miraklojn.
Psal Esperant 26:8  Ho Eternulo, mi amas la ejon de Via domo, Kaj la lokon, en kiu loĝas Via gloro.
Psal Esperant 26:9  Ne pereigu mian animon kune kun la pekuloj, Nek mian vivon kun la sangaviduloj,
Psal Esperant 26:10  En kies manoj estas krimo Kaj kies dekstra mano estas plena de subaĉetaj donacoj.
Psal Esperant 26:11  Kaj mi iras en senkulpeco; Liberigu min kaj korfavoru min.
Psal Esperant 26:12  Mia piedo staras sur ebena loko; En kunvenoj mi benos la Eternulon.
Chapter 27
Psal Esperant 27:1  La Eternulo estas mia lumo kaj mia savo; kiun mi devas timi? La Eternulo estas la forto de mia vivo; kiu povas min teruri?
Psal Esperant 27:2  Kiam alproksimiĝos al mi malbonfarantoj, por manĝi mian karnon, Miaj kontraŭuloj kaj malamikoj, ili surpuŝiĝos kaj falos.
Psal Esperant 27:3  Se elpaŝos kontraŭ min armeo, Mia koro ne ektimos; Se leviĝos kontraŭ min milito, Ankaŭ tiam mi havos fidon.
Psal Esperant 27:4  Nur unu aferon mi petas de la Eternulo, nur tion mi deziras: Ke mi restu en la domo de la Eternulo en la daŭro de mia tuta vivo, Por rigardi la ĉarmon de la Eternulo, admiri Lian templon.
Psal Esperant 27:5  Ĉar Li kovros min en Sia kabano en la tago de malbono; Li kaŝos min en sekreta loko de Sia tendo; Sur rokon Li levos min.
Psal Esperant 27:6  Kaj nun leviĝos mia kapo super miajn malamikojn, kiuj min ĉirkaŭas; Kaj mi oferfaros en Lia tendo oferojn de danko; Mi kantos kaj gloros la Eternulon.
Psal Esperant 27:7  Aŭskultu, ho Eternulo, mian voĉon, kiam mi vokas; Korfavoru min, kaj respondu al mi.
Psal Esperant 27:8  De Vi diris al mi mia koro: Serĉu Mian vizaĝon. Vian vizaĝon, ho Eternulo, mi serĉas.
Psal Esperant 27:9  Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Ne forpuŝu en kolero Vian sklavon; Vi estis mia helpo, Ne forpuŝu kaj ne forlasu min, ho Dio de mia savo.
Psal Esperant 27:10  Ĉar mia patro kaj mia patrino min forlasis, Sed la Eternulo min akceptis.
Psal Esperant 27:11  Instruu al mi, ho Eternulo, Vian vojon, Kaj konduku min sur ĝusta irejo, spite miajn insidantojn.
Psal Esperant 27:12  Ne fordonu min al la volo de miaj premantoj; Ĉar stariĝis kontraŭ mi falsaj atestantoj, plenaj de rabemeco.
Psal Esperant 27:13  Se mi ne esperus vidi la bonecon de la Eternulo En la lando de vivantoj!
Psal Esperant 27:14  Esperu al la Eternulo; Tenu vin forte, forta estu via koro; Jes, esperu al la Eternulo.
Chapter 28
Psal Esperant 28:1  Al Vi, ho Eternulo, mi vokas; Mia Roko, ne silentu al mi; Se Vi silentos al mi, mi similiĝos al tiuj, Kiuj iras en la tombon.
Psal Esperant 28:2  Aŭskultu la voĉon de mia petego, kiam mi krias al Vi, Kiam mi levas miajn manojn al Via plejsanktejo.
Psal Esperant 28:3  Ne kunpereigu min kune kun malpiuloj, kaj kun krimfarantoj, Kiuj parolas pace kun siaj proksimuloj, Dum malbono estas en ilia koro.
Psal Esperant 28:4  Redonu al ili laŭ iliaj faroj kaj laŭ iliaj malbonaj agoj; Laŭ la faroj de iliaj manoj redonu al ili; Redonu al ili, kion ili meritas.
Psal Esperant 28:5  Ĉar ili ne atentas la agojn de la Eternulo Kaj la farojn de Liaj manoj, Li disbatos ilin kaj ne rekonstruos.
Psal Esperant 28:6  Glorata estu la Eternulo, Ĉar Li aŭskultis la voĉon de mia petego.
Psal Esperant 28:7  La Eternulo estas mia forto kaj mia ŝildo; Lin fidis mia koro, kaj Li helpis min; Tial ekĝojas mia koro, Kaj per mia kanto mi Lin gloros.
Psal Esperant 28:8  La Eternulo estas ilia forto, Li estas savanta forto por Sia sanktoleito.
Psal Esperant 28:9  Helpu Vian popolon kaj benu Vian heredon, Kaj paŝtu kaj altigu ilin eterne.
Chapter 29
Psal Esperant 29:1  Tributu al la Eternulo, vi potenculoj, Tributu al la Eternulo honoron kaj forton.
Psal Esperant 29:2  Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Kliniĝu antaŭ la Eternulo en sankta ornamo.
Psal Esperant 29:3  La voĉo de la Eternulo iras super la akvoj; La Dio de gloro tondras, La Eternulo super grandaj akvoj.
Psal Esperant 29:4  La voĉo de la Eternulo iras kun forto, La voĉo de la Eternulo iras kun majesto.
Psal Esperant 29:5  La voĉo de la Eternulo rompas cedrojn, La Eternulo rompas la cedrojn de Lebanon.
Psal Esperant 29:6  Li saltigas ilin kiel bovidon, Lebanonon kaj Sirjonon kiel bubalidon.
Psal Esperant 29:8  La voĉo de la Eternulo skuas dezerton, La Eternulo skuas la dezerton Kadeŝ.
Psal Esperant 29:9  La voĉo de la Eternulo igas cervinojn naski, kaj nudigas arbarojn; Kaj en Lia templo ĉio parolas pri Lia gloro.
Psal Esperant 29:10  La Eternulo regis en la tempo de la diluvo, La Eternulo restos Reĝo eterne.
Psal Esperant 29:11  La Eternulo donos forton al Sia popolo, La Eternulo benos Sian popolon per paco.
Chapter 30
Psal Esperant 30:1  Psalmo-kanto ĉe inaŭguro de la Domo; de David. Mi gloros Vin alte, ho Eternulo, Ĉar Vi levis min kaj Vi ne lasis miajn malamikojn triumfi super mi.
Psal Esperant 30:2  Ho Eternulo, mia Dio, mi vokis al Vi, Kaj Vi min sanigis.
Psal Esperant 30:3  Ho Eternulo, Vi ellevis el Ŝeol mian animon; Vi vivigis min, ke mi ne iru en la tombon.
Psal Esperant 30:4  Kantu al la Eternulo, ho Liaj piuloj, Kaj gloru Lian sanktan nomon.
Psal Esperant 30:5  Ĉar nur momenton daŭras Lia kolero, Sed tutan vivon daŭras Lia favoro; Vespere povas esti ploro, Sed matene venos ĝojego.
Psal Esperant 30:6  Kaj mi diris en la tempo de mia feliĉo: Mi neniam falos.
Psal Esperant 30:7  Ho Eternulo, per Via favoro Vi starigis mian monton fortike; Sed kiam Vi kaŝis Vian vizaĝon, mi konfuziĝis.
Psal Esperant 30:8  Al Vi, ho Eternulo, mi vokis, Kaj al la Eternulo mi preĝis:
Psal Esperant 30:9  Kion utilos mia sango, se mi iros en la tombon? Ĉu gloros Vin polvo? ĉu ĝi aŭdigos Vian veron?
Psal Esperant 30:10  Aŭskultu, ho Eternulo, kaj korfavoru min; Ho Eternulo, estu helpanto al mi.
Psal Esperant 30:11  Vi anstataŭigis al mi mian plendon per danco; Vi deprenis de mi mian sakaĵon kaj zonis min per ĝojo,
Psal Esperant 30:12  Por ke mia animo kantu al Vi kaj ne silentiĝu. Ho Eternulo, mia Dio, eterne mi Vin gloros.
Chapter 31
Psal Esperant 31:1  Vin, ho Eternulo, mi fidas, ke mi neniam estu hontigita; Per Via justeco savu min.
Psal Esperant 31:2  Klinu al mi Vian orelon, rapide savu min! Estu por mi forta roko, fortika kastelo, por helpi min.
Psal Esperant 31:3  Ĉar Vi estas mia roko kaj mia kastelo; Kaj pro Via nomo gvidu min kaj konduku min.
Psal Esperant 31:4  Eligu min el la reto, kiun ili metis kontraŭ mi; Ĉar Vi estas mia fortikaĵo.
Psal Esperant 31:5  En Vian manon mi transdonas mian spiriton; Vi savas min, ho Eternulo, Dio de la vero.
Psal Esperant 31:6  Mi malamas la adorantojn de vantaj idoloj, Sed mi fidas la Eternulon.
Psal Esperant 31:7  Mi gajas kaj ĝojas pro Via favoro; Ĉar Vi vidis min mizeron, Vi eksciis la suferojn de mia animo,
Psal Esperant 31:8  Kaj Vi ne transdonis min en la manon de malamiko, Vi starigis miajn piedojn sur vasta loko.
Psal Esperant 31:9  Korfavoru min, ho Eternulo, ĉar mi suferas; Malfortiĝis de malĝojo mia okulo, mia animo, kaj mia korpo.
Psal Esperant 31:10  Ĉar mia vivo konsumiĝis de malĝojo kaj miaj jaroj de ĝemado; Mia forto malaperis per mia kulpo, kaj miaj ostoj malfortiĝis.
Psal Esperant 31:11  Per ĉiuj miaj malamikoj mi fariĝis granda hontindaĵo por miaj najbaroj Kaj teruraĵo por miaj konatoj; Kiuj vidas min sur la strato, tiuj forkuras de mi.
Psal Esperant 31:12  Oni forgesis pri mi en la koro, kiel pri mortinto; Mi fariĝis kiel rompita vazo.
Psal Esperant 31:13  Ĉar mi aŭdas la insultojn de multaj; Ĉirkaŭe estas minacoj; Ili kune konspiras kontraŭ mi, Ili intencas pereigi mian vivon.
Psal Esperant 31:14  Sed mi-mi fidas Vin, ho Eternulo; Mi diras: Vi estas mia Dio.
Psal Esperant 31:15  En Via mano estas mia sorto; Savu min de la mano de miaj malamikoj kaj persekutantoj.
Psal Esperant 31:16  Lumu per Via vizaĝo al Via sklavo, Helpu min per Via boneco.
Psal Esperant 31:17  Ho Eternulo, ne hontigu min, ĉar mi vokis al Vi; Hontigitaj estu la malpiuloj, ili silentiĝu por Ŝeol.
Psal Esperant 31:18  Mutiĝu la mensogaj buŝoj, Kiuj parolas arogante kontraŭ piulo, Kun fiero kaj malestimo.
Psal Esperant 31:19  Kiel granda estas Via boneco, kiun Vi konservis por tiuj, kiuj Vin timas, Kaj kiun Vi faris antaŭ la homoj por tiuj, kiuj Vin fidas!
Psal Esperant 31:20  Vi kovras ilin per la kovro de Via vizaĝo kontraŭ homaj atencoj, Vi kaŝas ilin en tendo kontraŭ malamikaj langoj.
Psal Esperant 31:21  Glorata estu la Eternulo, Kiu aperigis al mi mirindan favoron en fortikigita urbo.
Psal Esperant 31:22  Kaj mi diris en mia konfuziĝo: Mi estas forpuŝita for de Viaj okuloj; Tamen Vi aŭskultis la voĉon de mia preĝo, kiam mi vokis al Vi.
Psal Esperant 31:23  Amu la Eternulon, ĉiuj Liaj piuloj; La fidelulojn la Eternulo gardas, Kaj Li repagas sufiĉege al tiuj, kiuj agas malhumile.
Psal Esperant 31:24  Estu kuraĝaj, kaj forta estu via koro, Vi ĉiuj, kiuj esperas al la Eternulo!
Chapter 32
Psal Esperant 32:1  Feliĉa estas tiu, kies krimo estas pardonita, kies peko estas kovrita.
Psal Esperant 32:2  Feliĉa estas la homo, al kiu la Eternulo ne kalkulas lian kulpon Kaj en kies spirito estas nenia malvero.
Psal Esperant 32:3  Kiam mi silentis, miaj ostoj senfortiĝis De mia ĉiutaga ploregado.
Psal Esperant 32:4  Ĉar tage kaj nokte pezis sur mi Via mano; La freŝecon de mia sukoj anstataŭis sekeco de somero. Sela.
Psal Esperant 32:5  Mian pekon mi konfesis al Vi, kaj mian kulpon mi ne kaŝis; Mi diris: Mi konfesos miajn krimojn al la Eternulo; Kaj Vi deprenis la kulpon de mia peko. Sela.
Psal Esperant 32:6  Pro tio preĝu antaŭ Vi ĉiu piulo en favora tempo, Por ke ĉe la disverŝiĝo de grandaj akvoj ili lin ne atingu.
Psal Esperant 32:7  Vi estas mia ŝirmo; Kontraŭ sufero Vi min gardos, Per kantoj de savo Vi min ĉirkaŭos. Sela.
Psal Esperant 32:8  Mi prudentigos vin, kaj montros al vi la vojon, kiun vi devas iri; Kun konsiloj Mi direktos sur vin Mian okulon.
Psal Esperant 32:9  Ne estu kiel ĉevalo, kiel senprudenta mulo, Al kiuj oni devas kateni la buŝon per brido kaj buŝpeco, Alie ili ne venos al vi.
Psal Esperant 32:10  Multajn frapojn havas la malpiulo; Sed kiu fidas la Eternulon, tiun ĉirkaŭas favoro.
Psal Esperant 32:11  Ĝoju pro la Eternulo, kaj gaju, ho justuloj; Kaj triumfu ĉiuj, kiuj havas pian koron!
Chapter 33
Psal Esperant 33:1  Ĝoje kantu, ho piuloj, antaŭ la Eternulo; Al la justuloj konvenas glorado.
Psal Esperant 33:2  Gloru la Eternulon per harpo, Per dekkorda psaltero ludu al Li.
Psal Esperant 33:3  Kantu al Li novan kanton, Bone ludu al Li kun trumpetado.
Psal Esperant 33:4  Ĉar ĝusta estas la vorto de la Eternulo, Kaj ĉiu Lia faro estas fidinda.
Psal Esperant 33:5  Li amas justecon kaj juĝon; La tero estas plena de la boneco de la Eternulo.
Psal Esperant 33:6  Per la vorto de la Eternulo estiĝis la ĉielo; Kaj per la spiro de Lia buŝo estiĝis ĝia tuta ekzistantaro.
Psal Esperant 33:7  Li kolektis kiel en tenujon la akvon de la maro, Li metis la abismojn en konservejojn.
Psal Esperant 33:8  Timu la Eternulon la tuta tero; Tremu antaŭ Li ĉiuj loĝantoj de la mondo.
Psal Esperant 33:9  Ĉar Li diris, kaj tio fariĝis; Li ordonis, kaj tio aperis.
Psal Esperant 33:10  La Eternulo neniigas la interkonsenton de la popoloj, Li detruas la intencojn de la nacioj.
Psal Esperant 33:11  La decido de la Eternulo restas eterne, La pensoj de Lia koro restas de generacio al generacio.
Psal Esperant 33:12  Felica estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo; La gento, kiun Li elektis al Si kiel heredon.
Psal Esperant 33:13  El la ĉielo la Eternulo rigardas, Li vidas ĉiujn homidojn.
Psal Esperant 33:14  De la trono, sur kiu Li sidas, Li rigardas ĉiujn, kiuj loĝas sur la tero,
Psal Esperant 33:15  Li, kiu kreis la korojn de ili ĉiuj, Kiu rimarkas ĉiujn iliajn farojn.
Psal Esperant 33:16  La reĝon ne helpos granda armeo, Fortulon ne savos granda forto.
Psal Esperant 33:17  Vana estas la ĉevalo por helpo, Kaj per sia granda forto ĝi ne savos.
Psal Esperant 33:18  Jen la okulo de la Eternulo estas sur tiuj, kiuj Lin timas, Kiuj esperas Lian favoron,
Psal Esperant 33:19  Ke Li savu de morto ilian animon Kaj nutru ilin en tempo de malsato.
Psal Esperant 33:20  Nia animo fidas la Eternulon; Li estas nia helpo kaj nia ŝildo.
Psal Esperant 33:21  Ĉar pro Li ĝojas nia koro, Ĉar ni fidas Lian sanktan nomon.
Psal Esperant 33:22  Via favoro, ho Eternulo, estu super ni, Kiel ni esperas al Vi.
Chapter 34
Psal Esperant 34:1  Mi gloros la Eternulon en ĉiu tempo; Ĉiam laŭdo por Li estos en mia buŝo.
Psal Esperant 34:2  Per la Eternulo gloriĝas mia animo; La humiluloj aŭdu kaj ĝoju.
Psal Esperant 34:3  Gloru la Eternulon kun mi, Kaj ni altigu kune Lian nomon.
Psal Esperant 34:4  Mi serĉis la Eternulon, kaj Li respondis al mi, Kaj de ĉiuj miaj danĝeroj Li savis min.
Psal Esperant 34:5  Kiuj rigardas al Li, ricevas lumon, Kaj ilia vizaĝo ne kovriĝos per honto.
Psal Esperant 34:6  Jen ĉi tiu mizerulo vokis, kaj la Eternulo aŭdis, Kaj de ĉiuj liaj mizeroj Li savis lin.
Psal Esperant 34:7  Anĝelo de la Eternulo postenas ĉirkaŭ tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Li ilin savas.
Psal Esperant 34:8  Provu kaj vidu, kiel bona estas la Eternulo; Feliĉa estas la homo, kiu Lin fidas.
Psal Esperant 34:9  Timu la Eternulon, Liaj sanktuloj; Ĉar nenio mankas al tiuj, kiuj Lin timas.
Psal Esperant 34:10  Leonidoj estas senhavaj kaj malsataj; Sed kiuj serĉas la Eternulon, tiuj havas mankon en nenia bono.
Psal Esperant 34:11  Venu, infanoj, aŭskultu min; Pri timo antaŭ la Eternulo mi vin instruos.
Psal Esperant 34:12  Kiu ajn vi estas, homo, Kiu deziras vivon kaj amas multajn kaj bonajn tagojn:
Psal Esperant 34:13  Gardu vian langon kontraŭ malbono, Kaj vian buŝon kontraŭ mensoga parolo;
Psal Esperant 34:14  Dekliniĝu de malbono kaj faru bonon, Serĉu pacon kaj ĉasu ĝin.
Psal Esperant 34:15  La okuloj de la Eternulo estas turnitaj al la piuloj, Kaj Liaj oreloj al iliaj krioj.
Psal Esperant 34:16  La vizaĝo de la Eternulo estas kontraŭ tiuj, kiuj faras malbonon, Por ekstermi de la tero la memoron pri ili.
Psal Esperant 34:17  Oni krias, kaj la Eternulo aŭdas, Kaj de ĉiuj iliaj mizeroj Li ilin savas.
Psal Esperant 34:18  Proksima estas la Eternulo al tiuj, kies koro estas rompita, Kaj la spirite suferantajn Li helpas.
Psal Esperant 34:19  Multaj estas la suferoj de piulo; Sed de ĉiuj la Eternulo lin savas.
Psal Esperant 34:20  Li gardas ĉiujn liajn ostojn; Eĉ unu el ili ne rompiĝos.
Psal Esperant 34:21  La malbonulon mortigos la malbono; Kaj la malamantoj de piulo pereos.
Psal Esperant 34:22  La Eternulo liberigas la animon de Siaj sklavoj; Kaj ne pereos ĉiuj, kiuj Lin fidas.
Chapter 35
Psal Esperant 35:1  Batalu, ho Eternulo, kontraŭ tiuj, kiuj batalas kontraŭ mi; Militu kontraŭ tiuj, kiuj militas kontraŭ mi.
Psal Esperant 35:2  Prenu ŝildon kaj armilojn, Kaj stariĝu, por helpi min.
Psal Esperant 35:3  Kaj nudigu ponardegon, kaj stariĝu kontraŭ miaj persekutantoj; Diru al mia animo: Via helpo Mi estas.
Psal Esperant 35:4  Hontigitaj kaj malhonoritaj estu tiuj, kiuj celas kontraŭ mia animo; Turniĝu reen kaj estu hontigitaj tiuj, kiuj intencas malbonon kontraŭ mi.
Psal Esperant 35:5  Ili estu kiel grenventumaĵo antaŭ vento, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin forpelu.
Psal Esperant 35:6  Ilia vojo estu malluma kaj glitiga, Kaj anĝelo de la Eternulo ilin persekutu.
Psal Esperant 35:7  Ĉar sen mia kulpo ili submetis por mi sian reton, Sen mia kulpo ili fosis sub mia animo.
Psal Esperant 35:8  Venu sur lin pereo neatendite, Kaj lia reto, kiun li kaŝis, kaptu lin; Por pereo li falu en ĝin.
Psal Esperant 35:9  Kaj mia animo ĝojos pro la Eternulo, Triumfos pro Lia helpo.
Psal Esperant 35:10  Ĉiuj miaj ostoj diros: Ho Eternulo, kiu egalas Vin, Kiu liberigas mizerulon de lia perfortanto, Mizerulon kaj malriĉulon de lia rabanto?
Psal Esperant 35:11  Stariĝas kontraŭ mi krimaj atestantoj; Kion mi ne scias, pri tio ili min demandas.
Psal Esperant 35:12  Ili pagas al mi malbonon por bono, Atencon kontraŭ mia animo.
Psal Esperant 35:13  Kaj mi dum ilia malsano metis sur min sakaĵon, Mi turmentis mian animon per fasto, Kaj mi preĝis sincere, kiel pri mi mem.
Psal Esperant 35:14  Mi kondutis, kvazaŭ ili estus miaj amikoj, miaj fratoj; Kiel homo, kiu funebras pri sia patrino, mi profunde malĝojis.
Psal Esperant 35:15  Sed kiam mi difektiĝis, ili ĝojis, kaj ili kuniĝis; Kuniĝis kontraŭ mi la senkoruloj, kiam mi ne atendis: Ili ŝiris kaj ne ĉesis.
Psal Esperant 35:16  Laŭ la maniero de malpiaj parazitoj, Ili kunfrapis kontraŭ mi siajn dentojn.
Psal Esperant 35:17  Mia Sinjoro! kiel longe Vi tion rigardos? Deturnu mian animon de iliaj atakoj, Mian solan de la leonoj.
Psal Esperant 35:18  Mi gloros Vin en granda kunveno, Meze de multe da popolo mi Vin laŭdos.
Psal Esperant 35:19  Ne ĝoju pri mi miaj maljustaj malamikoj; Kaj tiuj, kiuj malamas min sen mia kulpo, ne moku per la okuloj.
Psal Esperant 35:20  Ĉar ne pri paco ili parolas, Kaj kontraŭ la kvietuloj sur la tero ili pripensas malicajn intencojn.
Psal Esperant 35:21  Ili larĝe malfermis kontraŭ mi sian buŝon, Kaj diris: Ha, ha! nia okulo vidis.
Psal Esperant 35:22  Vi vidis, ho Eternulo; ne silentu! Mia Sinjoro, ne malproksimiĝu de mi.
Psal Esperant 35:23  Vekiĝu kaj leviĝu, por fari al mi juĝon, Mia Dio kaj mia Sinjoro, pri mia disputo.
Psal Esperant 35:24  Juĝu min laŭ Via justeco, ho Eternulo, mia Dio; Kaj ili ne ĝoju pri mi.
Psal Esperant 35:25  Ili ne diru en sia koro: Ha, ha! tio estas laŭ nia deziro; Ili ne diru: Ni lin englutis.
Psal Esperant 35:26  Ili estu hontigitaj kaj malhonoritaj ĉiuj, kiuj ĝojas pro mia malfeliĉo; Vestiĝu per honto kaj malhonoro tiuj, kiuj fanfaronas kontraŭ mi.
Psal Esperant 35:27  Triumfu kaj ĝoju tiuj, kiuj deziras justecon por mi; Kaj ili diru ĉiam: Granda estas la Eternulo, Kiu deziras bonstaton por Sia sklavo.
Psal Esperant 35:28  Kaj mia lango rakontados pri Via justeco Kaj ĉiutage pri Via gloro.
Chapter 36
Psal Esperant 36:1  La pekado de malpiulo parolas al lia koro; Antaŭ liaj okuloj ne ekzistas timo antaŭ Dio.
Psal Esperant 36:2  Ĉar ĝi flatas al li en liaj okuloj, Ĝis lia pekado eltroviĝos kaj li malamiĝos.
Psal Esperant 36:3  La paroloj de lia buŝo estas krimo kaj malvero; Li ne volas kompreni, por fari bonon.
Psal Esperant 36:4  Krimon li pripensas sur sia kuŝejo; Li staras sur vojo ne bona; Malbonon li ne abomenas.
Psal Esperant 36:5  Ho Eternulo, ĝis la ĉielo atingas Via boneco, Via vereco ĝis la nuboj.
Psal Esperant 36:6  Via justeco estas kiel la montoj de Dio, Viaj juĝoj estas granda abismo; Homon kaj bruton Vi helpas, ho Eternulo.
Psal Esperant 36:7  Kiel grandvalora estas Via favoro, ho Dio! Kaj la homidoj ricevas rifuĝon en la ombro de Viaj flugiloj.
Psal Esperant 36:8  Ili satiĝas per la riĉa havo de Via domo, Kaj el la rivero de Viaj bonaĵoj Vi ilin trinkigas.
Psal Esperant 36:9  Ĉar ĉe Vi estas la fonto de vivo, Kaj en Via lumo ni vidas lumon.
Psal Esperant 36:10  Venigu Vian favoron sur tiujn, kiuj Vin konas, Kaj Vian bonecon sur la honestulojn.
Psal Esperant 36:11  Ne paŝu sur min piedo de fiereco, Kaj mano de malpiuloj ne renversu min.
Psal Esperant 36:12  Tie falu la farantoj de malbono; Ili estu renversitaj kaj ne povu sin levi.
Chapter 37
Psal Esperant 37:1  Ne incitiĝu pro la malvirtuloj; Ne enviu tiujn, kiuj agas maljuste.
Psal Esperant 37:2  Ĉar simile al herbo ili rapide dehakiĝas, Kaj kiel verda vegetaĵo ili forvelkas.
Psal Esperant 37:3  Fidu la Eternulon kaj faru bonon; Loĝu sur la tero kaj konservu honestecon.
Psal Esperant 37:4  Serĉu plezuron ĉe la Eternulo, Kaj Li plenumos la dezirojn de via koro.
Psal Esperant 37:5  Transdonu al la Eternulo vian vojon kaj fidu Lin, Kaj Li faros.
Psal Esperant 37:6  Kaj Li aperigos vian pravecon kiel lumon, Kaj vian justecon kiel tagmezon.
Psal Esperant 37:7  Silentu antaŭ la Eternulo kaj esperu al Li; Ne incitiĝu, kiam sukcesas homo, Kiu plenumas malbonajn intencojn.
Psal Esperant 37:8  Detenu vin de kolero kaj forlasu furiozon; Ne incitiĝu, ke vi ne faru malbonon.
Psal Esperant 37:9  Ĉar malbonfarantoj ekstermiĝos, Kaj la esperantaj al la Eternulo heredos la teron.
Psal Esperant 37:10  Ankoraŭ malmulte da tempo pasos, kaj la malpiulo jam ne ekzistos; Vi rigardos lian lokon, kaj li ne estos.
Psal Esperant 37:11  Kaj la humiluloj heredos la teron Kaj ĝuos grandan pacon.
Psal Esperant 37:12  Malvirtulo malbonintencas kontraŭ virtulo Kaj frapas kontraŭ li per siaj dentoj.
Psal Esperant 37:13  Sed mia Sinjoro ridas pri li; Ĉar Li vidas, ke venas lia tago.
Psal Esperant 37:14  Glavon nudigas la malvirtuloj kaj streĉas sian pafarkon, Por faligi mizerulon kaj malriĉulon kaj buĉi virtulon.
Psal Esperant 37:15  Ilia glavo trafos en ilian koron, Kaj iliaj pafarkoj rompiĝos.
Psal Esperant 37:16  Pli bona estas la malmulto, kiun havas virtulo, Ol la granda havo de multaj malpiuloj.
Psal Esperant 37:17  Ĉar la brakoj de malpiuloj rompiĝas; Sed la virtulojn la Eternulo subtenas.
Psal Esperant 37:18  La Eternulo scias la tagojn de la virtuloj; Kaj ilia havo restos eterne.
Psal Esperant 37:19  Ili ne estos hontigitaj en tempo malbona, Kaj en tagoj de malsato ili estos sataj.
Psal Esperant 37:20  Ĉar la malvirtuloj pereos, Kaj la malamikoj de la Eternulo malaperos kiel beleco de la herbejoj, Ili malaperos kiel fumo.
Psal Esperant 37:21  Malpiulo prunteprenas kaj ne pagas; Sed piulo korfavoras kaj donas.
Psal Esperant 37:22  Ĉar Liaj benitoj heredos la teron, Kaj Liaj malbenitoj ekstermiĝos.
Psal Esperant 37:23  De la Eternulo fortikiĝas la paŝoj de virta homo, Kaj lia vojo plaĉas al Li.
Psal Esperant 37:24  Falante, li ne estos forĵetita; Ĉar la Eternulo subtenos lian manon.
Psal Esperant 37:25  Mi estis juna kaj mi maljuniĝis, Kaj mi ne vidis virtulon forlasita, Nek liajn infanojn petantaj panon.
Psal Esperant 37:26  Ĉiutage li korfavoras kaj pruntedonas, Kaj liaj infanoj estos benitaj.
Psal Esperant 37:27  Forturniĝu de malbono kaj faru bonon, Kaj vi vivos eterne.
Psal Esperant 37:28  Ĉar la Eternulo amas justecon, Kaj ne forlasas Siajn fidelulojn; Ĉiam ili estos gardataj; Sed la semo de la malpiuloj estos ekstermita.
Psal Esperant 37:29  La virtuloj heredos la teron Kaj loĝos sur ĝi eterne.
Psal Esperant 37:30  La buŝo de virtulo parolas saĝon, Kaj lia lango diras justecon.
Psal Esperant 37:31  La ordonoj de lia Dio estas en lia koro; Liaj paŝoj ne ŝanceliĝas.
Psal Esperant 37:32  Malvirtulo subrigardas virtulon Kaj celas mortigi lin.
Psal Esperant 37:33  Sed la Eternulo ne lasos lin en liaj manoj, Kaj ne kondamnos lin, kiam li estos juĝata.
Psal Esperant 37:34  Esperu al la Eternulo kaj tenu vin je Lia vojo, Kaj Li altigos vin, ke vi heredu la teron; Vi vidos la ekstermon de la malvirtuloj.
Psal Esperant 37:35  Mi vidis malpiulon, kiu estis spitema, Kaj tenis sin larĝe, kiel sukplena multebranĉa arbo;
Psal Esperant 37:36  Sed apenaŭ mi preterpasis, li jam ne ekzistis; Mi serĉis lin, kaj li jam ne estis trovebla.
Psal Esperant 37:37  Konservu senkulpecon kaj celu veron, Ĉar estontecon havas homo pacema;
Psal Esperant 37:38  Sed la krimuloj ĉiuj estos ekstermitaj; La estonteco de la malpiuloj pereos.
Psal Esperant 37:39  La virtuloj havas helpon de la Eternulo; Li estas ilia forto en tempo de mizero.
Psal Esperant 37:40  Kaj la Eternulo ilin helpos kaj savos; Li savos ilin de malbonuloj kaj helpos ilin, Ĉar ili fidas Lin.
Chapter 38
Psal Esperant 38:1  Ho Eternulo, ne en Via kolero min riproĉu, Kaj ne en Via furiozo min punu.
Psal Esperant 38:2  Ĉar Viaj sagoj penetris en min, Kaj pezas sur mi Via mano.
Psal Esperant 38:3  Ekzistas neniu sana loko en mia korpo pro Via kolero, Nenio sendifekta ekzistas en miaj ostoj pro mia peko.
Psal Esperant 38:4  Ĉar miaj krimoj superas mian kapon; Kiel peza ŝarĝo, ili estas tro pezaj por mi.
Psal Esperant 38:5  Malbonodoras kaj pusas miaj ulceroj Pro mia malsaĝeco.
Psal Esperant 38:6  Mi kurbiĝis kaj kliniĝis treege, La tutan tagon mi iras malgaja.
Psal Esperant 38:7  Ĉar miaj internaĵoj estas plenaj de brulumo, Kaj ne ekzistas sana loko en mia korpo.
Psal Esperant 38:8  Mi tute senfortiĝis kaj kadukiĝis, Mi kriegas pro malkvieteco de mia koro.
Psal Esperant 38:9  Mia Sinjoro, antaŭ Vi estas ĉiuj miaj deziroj, Kaj mia ĝemo ne estas kaŝita antaŭ Vi.
Psal Esperant 38:10  Mia koro tremegas, forlasis min mia forto; Kaj eĉ la lumo de miaj okuloj ne estas ĉe mi.
Psal Esperant 38:11  Miaj amikoj kaj kamaradoj repaŝis pro mia pesto, Kaj miaj proksimuloj stariĝis malproksime.
Psal Esperant 38:12  Kaj insidis kontraŭ mi tiuj, kiuj celas mian vivon, Kaj miaj malbondezirantoj parolas pri mia pereo, Kaj malicojn ili pripensas ĉiutage.
Psal Esperant 38:13  Kaj mi estas kiel surdulo kaj ne aŭdas; Kiel mutulo, kiu ne malfermas sian buŝon.
Psal Esperant 38:14  Mi estas kiel homo, kiu ne aŭdas Kaj kiu ne havas en sia buŝo reparolon.
Psal Esperant 38:15  Sed al Vi, ho Eternulo, mi esperas; Vi aŭskultos, mia Sinjoro, mia Dio.
Psal Esperant 38:16  Ĉar mi diris: Ili povus ĝoji pri mi; Ili fanfaronus pri mi, kiam mia piedo ekŝanceliĝus.
Psal Esperant 38:17  Ĉar mi estas preta fali, Kaj mia sufero estas ĉiam antaŭ mi.
Psal Esperant 38:18  Ĉar mi konfesas mian kulpon; Kaj min ĉagrenas mia peko.
Psal Esperant 38:19  Kaj la malamikoj de mia vivo estas fortaj, Kaj multaj estas miaj senkaŭzaj malamantoj.
Psal Esperant 38:20  Kaj tiuj, kiuj pagas al mi malbonon por bono, Atakas min pro tio, ke mi celas bonon.
Psal Esperant 38:21  Ne forlasu min, ho Eternulo; Mia Dio, ne malproksimiĝu de mi.
Chapter 39
Psal Esperant 39:1  Mi diris: Mi gardos min sur miaj vojoj, ke mi ne peku per mia lango; Mi bridos mian buŝon, kiam malpiulo staras kontraŭ mi.
Psal Esperant 39:2  Mi estis muta kaj silenta, mi silentis eĉ pri bono; Kaj mia sufero estis mordanta.
Psal Esperant 39:3  Ekbrulis mia koro en mia interno, En miaj pensoj ekflamis fajro, Mi ekparolis per mia lango:
Psal Esperant 39:4  Sciigu al mi, ho Eternulo, mian finon, Kaj kia estos la daŭro de miaj tagoj, Por ke mi sciu, kiel neniiĝa mi estas.
Psal Esperant 39:5  Jen Vi donis al mi tagojn larĝajn kiel manplato, Kaj la daŭro de mia vivo estas antaŭ Vi kiel nenio; Absoluta vantaĵo estas ĉiu homo, kiel ajn forte li starus. Sela.
Psal Esperant 39:6  Nur kiel fantomo iras la homo, nur vante li klopodas; Li kolektas, kaj ne scias, kiu ĝin ricevos.
Psal Esperant 39:7  Kaj nun kion mi devas esperi, mia Sinjoro? Mia espero estas al Vi.
Psal Esperant 39:8  De ĉiuj miaj pekoj liberigu min, Ne lasu min fariĝi mokindaĵo por sensaĝulo.
Psal Esperant 39:9  Mi mutiĝis, mi ne malfermos mian buŝon, Ĉar Vi tion faris.
Psal Esperant 39:10  Deturnu de mi Vian frapon; De Via batanta mano mi pereas.
Psal Esperant 39:11  Se Vi punas homon pro lia krimo, Tiam lia beleco konsumiĝas kiel de tineoj. Nur vantaĵo estas ĉiu homo. Sela.
Psal Esperant 39:12  Aŭskultu mian preĝon, ho Eternulo, kaj atentu mian krion; Al miaj larmoj ne silentu; Ĉar migranto mi estas ĉe Vi, Enmigrinto, kiel ĉiuj miaj patroj.
Psal Esperant 39:13  Lasu min, ke mi vigliĝu, Antaŭ ol mi foriros kaj ĉesos ekzisti.
Chapter 40
Psal Esperant 40:1  Mi atende esperis al la Eternulo, Kaj Li kliniĝis al mi kaj aŭskultis mian krion.
Psal Esperant 40:2  Kaj Li eltiris min el la pereiga foso, el la ŝlima marĉo, Kaj Li starigis sur roko mian piedon kaj fortikigis miajn paŝojn.
Psal Esperant 40:3  Kaj Li metis en mian buŝon novan kanton, laŭdon al nia Dio. Multaj tion vidos kaj ektimos, Kaj ili esperos al la Eternulo.
Psal Esperant 40:4  Feliĉa estas la homo, kiu metis sian esperon sur la Eternulon Kaj ne turnis sin al la fieruloj kaj al la mensogemuloj.
Psal Esperant 40:5  Multon Vi faris, ho Eternulo, mia Dio! Viaj mirakloj kaj pensoj estas pri ni. Neniu egalas Vin. Mi rakontos kaj parolos, Sed ili estas super ĉiu kalkulo.
Psal Esperant 40:6  Oferojn kaj donacojn Vi ne deziras; La orelojn Vi malfermis al mi; Bruloferojn kaj pekoferojn Vi ne postulas.
Psal Esperant 40:7  Tiam mi diris: Jen mi venas; En la skribrulaĵo estas skribite pri mi.
Psal Esperant 40:8  Plenumi Vian volon, mia Dio, mi deziras, Kaj Viaj ordonoj estas en mia koro.
Psal Esperant 40:9  Mi predikas justecon en granda kunveno; Jen mi ne fermas mian buŝon, ho Eternulo, Vi tion scias.
Psal Esperant 40:10  Vian justecon mi ne kaŝis en mia koro, Pri Via fideleco kaj Via helpo mi parolis; Mi ne kaŝis Vian favorkorecon kaj Vian verecon antaŭ la granda kunveno.
Psal Esperant 40:11  Vi, ho Eternulo, ne fermu Vian favorkorecon antaŭ mi, Via boneco kaj Via vereco ĉiam min gardu.
Psal Esperant 40:12  Ĉar ĉirkaŭis min suferoj sennombraj, Atingis min miaj kulpoj, ke mi ne povas vidi; Ili estas pli multenombraj, ol la haroj sur mia kapo, kaj mia koro min forlasis.
Psal Esperant 40:13  Volu, ho Eternulo, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.
Psal Esperant 40:14  Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj volas pereigi mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
Psal Esperant 40:15  Teruritaj estu de sia honto tiuj, Kiuj diras al mi: Ha, ha!
Psal Esperant 40:16  Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; La amantoj de Via helpo diru ĉiam: Granda estas la Eternulo.
Psal Esperant 40:17  Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Mia Sinjoro pensu pri mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho mia Dio, ne malrapidu.
Chapter 41
Psal Esperant 41:1  Feliĉa estas tiu, kiu atentas senhavulon: En tago de mizero savos lin la Eternulo.
Psal Esperant 41:2  La Eternulo lin gardos kaj vivigos; Li estos feliĉa sur la tero, Kaj Vi ne transdonos lin al la volo de liaj malamikoj.
Psal Esperant 41:3  La Eternulo fortigos lin sur la lito de malsano; Lian tutan kuŝejon Vi aliigas en la tempo de lia malsano.
Psal Esperant 41:4  Mi diris: Ho Eternulo, kompatu min; Sanigu mian animon, ĉar mi pekis antaŭ Vi.
Psal Esperant 41:5  Miaj malamikoj parolas malbonon pri mi, dirante: Kiam li mortos kaj lia nomo pereos?
Psal Esperant 41:6  Kaj se iu venas, por vidi min, li parolas malsincere; Lia koro serĉas malbonon; Kaj, elirinte eksteren, li ĝin disparolas.
Psal Esperant 41:7  Mallaŭte parolas inter si pri mi ĉiuj miaj malamikoj; Ili pensas malbonon pri mi, dirante:
Psal Esperant 41:8  Afero pereiga atakis lin; Kaj ĉar li kuŝiĝis, li jam ne plu leviĝos.
Psal Esperant 41:9  Eĉ mia konfidato, kiun mi fidis, kiu manĝis mian panon, Levis kontraŭ min la piedon.
Psal Esperant 41:10  Sed Vi, ho Eternulo, korfavoru min kaj restarigu min, Por ke mi povu repagi al ili.
Psal Esperant 41:11  Per tio mi scios, ke Vi favoras min, Se mia malamiko ne triumfos super mi.
Psal Esperant 41:12  Kaj min Vi subtenos pro mia senkulpeco, Kaj Vi starigos min antaŭ Via vizaĝo por ĉiam.
Psal Esperant 41:13  Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, De eterne ĝis eterne. Amen, kaj amen!
Chapter 42
Psal Esperant 42:1  Kiel cervo sopiras al fluanta akvo, Tiel mia animo sopiras al Vi, ho Dio.
Psal Esperant 42:2  Mia animo soifas Dion, la vivantan Dion; Kiam mi venos kaj aperos antaŭ la vizaĝo de Dio?
Psal Esperant 42:3  Miaj larmoj fariĝis mia pano tage kaj nokte, Ĉar oni diras al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
Psal Esperant 42:4  Elverŝiĝas mia animo, kiam mi rememoras, Kiel mi iradis kun la granda homamaso, kaj kondukis ĝin en la domon de Dio, Ĉe laŭta kantado kaj glorado de festanta amaso.
Psal Esperant 42:5  Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
Psal Esperant 42:6  Malĝojas en mi mia animo; Tial mi rememoras pri Vi en la lando de Jordan kaj Ĥermon, Sur la monto Micar.
Psal Esperant 42:7  Abismo resonas al abismo per la bruo de Viaj falakvoj; Ĉiuj Viaj akvoj kaj ondoj pasis super mi.
Psal Esperant 42:8  En la tago la Eternulo aperigas al mi Sian bonecon, Kaj en la nokto mi havas kanton al Li, Preĝon al la Dio de mia vivo.
Psal Esperant 42:9  Mi diras al Dio, mia Roko: Kial Vi min forgesis? Kial mi iradas malgaja pro la premado de la malamiko?
Psal Esperant 42:10  Kvazaŭ dispremante miajn ostojn, mokas min miaj malamikoj, Dirante al mi ĉiutage: Kie estas via Dio?
Psal Esperant 42:11  Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
Chapter 43
Psal Esperant 43:1  Juĝu min, ho Dio, kaj defendu mian aferon kontraŭ popolo nepia; De homo malverema kaj maljusta savu min.
Psal Esperant 43:2  Ĉar Vi estas la Dio de mia forto; kial Vi forpuŝis min? Kial mi iradas malĝoja pro la premado de la malamiko?
Psal Esperant 43:3  Sendu Vian lumon kaj Vian veron, ke ili min gvidu, Ke ili alvenigu min al Via sankta monto kaj al Via loĝejo.
Psal Esperant 43:4  Kaj mi venos al la altaro de Dio, Al la Dio de mia ĝojo kaj ĝuo; Kaj mi gloros Vin per harpo, ho Dio, mia Dio.
Psal Esperant 43:5  Kial vi malĝojas, ho mia animo? Kaj kial vi konsterniĝas en mi? Esperu al Dio; Ĉar ankoraŭ mi dankos Lin, La savanton de mia vizaĝo kaj mian Dion.
Chapter 44
Psal Esperant 44:1  Ho Dio, per niaj oreloj ni aŭdis, niaj patroj rakontis al ni, Kion Vi faris en iliaj tagoj, en tempo antikva.
Psal Esperant 44:2  Vi per Via mano forpelis popolojn, kaj ilin Vi enloĝigis; Popolojn Vi pereigis, kaj ilin Vi vastigis.
Psal Esperant 44:3  Ĉar ne per sia glavo ili akiris la teron, Kaj ne ilia brako helpis ilin; Sed nur Via dekstra mano kaj Via brako kaj la lumo de Via vizaĝo, Ĉar Vi ilin favoris.
Psal Esperant 44:4  Vi estas mia Reĝo, ho Dio; Disponu helpon al Jakob.
Psal Esperant 44:5  Per Vi ni disbatos niajn malamikojn; Per Via nomo ni piedpremos niajn kontraŭbatalantojn.
Psal Esperant 44:6  Ĉar ne mian pafarkon mi fidas, Mia glavo min ne helpos.
Psal Esperant 44:7  Sed Vi helpas nin kontraŭ niaj malamikoj, Kaj niajn malamantojn Vi kovras per honto.
Psal Esperant 44:8  Dion ni gloros ĉiutage, Kaj Vian nomon ni dankos eterne. Sela.
Psal Esperant 44:9  Tamen Vi nin forlasis kaj hontigis, Kaj Vi ne eliras kun nia militistaro.
Psal Esperant 44:10  Vi devigas nin forkuri de nia malamiko, Ke niaj malamantoj nin prirabu;
Psal Esperant 44:11  Vi fordonas nin por formanĝo, kiel ŝafojn, Kaj inter la popolojn Vi disĵetis nin;
Psal Esperant 44:12  Vi vendis Vian popolon por nenio, Kaj prenis por ili nenian prezon;
Psal Esperant 44:13  Vi faris nin malestimataĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj;
Psal Esperant 44:14  Vi faris nin instrua ekzemplo por la popoloj, Ke la nacioj balancas pri ni la kapon.
Psal Esperant 44:15  Ĉiutage mia malhonoro estas antaŭ mi, Kaj honto kovras mian vizaĝon,
Psal Esperant 44:16  Pro la voĉo de mokanto kaj insultanto, Antaŭ la vizaĝo de malamiko kaj venĝanto.
Psal Esperant 44:17  Ĉio tio trafis nin, sed ni Vin ne forgesis, Kaj ni ne perfidiĝis al Via interligo.
Psal Esperant 44:18  Ne retiriĝis nia koro, Kaj niaj paŝoj ne deflankiĝis de Via vojo.
Psal Esperant 44:19  Kiam Vi batis nin sur loko de ŝakaloj Kaj kovris nin per ombro de morto,
Psal Esperant 44:20  Tiam se ni forgesus la nomon de nia Dio Kaj ni etendus niajn manojn al fremda dio:
Psal Esperant 44:21  Ĉu Dio tion ne trovus? Li ja scias la sekretojn de la koro.
Psal Esperant 44:22  Pro Vi ni ja estas mortigataj ĉiutage; Oni rigardas nin kiel ŝafojn por buĉo.
Psal Esperant 44:23  Leviĝu, kial Vi dormas, mia Sinjoro? Vekiĝu, ne forpuŝu por ĉiam.
Psal Esperant 44:24  Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon, Forgesas nian mizeron kaj nian suferon?
Psal Esperant 44:25  Nia animo estas ja ĵetita en la polvon; Nia korpo kliniĝis al la tero.
Chapter 45
Psal Esperant 45:1  Mia koro pleniĝis per bona temo; Mi kantos pri reĝo; Mia lango estas kiel plumo de lerta skribisto.
Psal Esperant 45:2  Vi estas la plej bela el la homidoj; Ĉarmo estas sur viaj lipoj; Tial Dio benis vin por ĉiam.
Psal Esperant 45:3  Zonu vian lumbon per glavo, Vi, forta per via majesteco kaj beleco.
Psal Esperant 45:4  Kaj en via beleco prosperu, forrajdu por la vero, Por justeco al la humiluloj; Kaj via dekstra mano montros miraklojn.
Psal Esperant 45:5  Viaj sagoj estas akraj; Kaj, faligante antaŭ vi la popolojn, Ili penetros en la koron de la malamikoj de la reĝo.
Psal Esperant 45:6  Via trono estas Dia trono por ĉiam kaj eterne; La sceptro de via regno estas sceptro de justeco.
Psal Esperant 45:7  Vi amas virton kaj malamas malvirton; Tial Dio, via Dio, oleis vin per oleo de ĝojo pli ol viajn kamaradojn.
Psal Esperant 45:8  De mirho, aloo, kaj kasio odoras ĉiuj viaj vestoj; En palacoj eburaj ĝojigas vin muziko.
Psal Esperant 45:9  Reĝidinoj estas inter viaj karulinoj; Ĉe via dekstra flanko staras edzino en Ofira oro.
Psal Esperant 45:10  Aŭdu, filino, rigardu, kaj klinu vian orelon, Kaj forgesu vian popolon kaj la domon de via patro;
Psal Esperant 45:11  Kaj kiam la reĝo deziros vian belecon, Ĉar li estas via sinjoro, tiam vi kliniĝu antaŭ li.
Psal Esperant 45:12  Kaj la filino de Tiro venos al vi kun donacoj; Petegos antaŭ vi la riĉuloj de la popolo.
Psal Esperant 45:13  En sia plena ornamo estas interne la reĝidino; El ora teksaĵo estas ŝia vesto.
Psal Esperant 45:14  En broditaj vestoj ŝi estas kondukata al la reĝo; Post ŝi estas kondukataj al vi knabinoj, ŝiaj koleginoj.
Psal Esperant 45:15  Ili estas kondukataj kun ĝojo kaj kantoj; Ili eniras en la palacon de la reĝo.
Psal Esperant 45:16  Anstataŭ viaj patroj estos viaj filoj; Vi faros ilin princoj sur la tuta tero.
Psal Esperant 45:17  Mi memorigos vian nomon de generacio al generacio; Tial gloros vin popoloj ĉiam kaj eterne.
Chapter 46
Psal Esperant 46:1  Dio estas por ni rifuĝejo kaj forto, Helpo en mizeroj, rapide trovata.
Psal Esperant 46:2  Tial ni ne timas, eĉ se pereus la tero Kaj la montoj falus en la internon de la maroj.
Psal Esperant 46:3  Bruu, bolu Liaj akvoj, Tremu la montoj de ilia fiera ondado. Sela.
Psal Esperant 46:4  Estas rivero, kies torentoj ĝojigas la urbon de Dio, La sanktan loĝejon de la Plejaltulo.
Psal Esperant 46:5  Dio estas en ĝia mezo, ĝi ne ŝanceliĝos; Dio ĝin helpas en frua mateno.
Psal Esperant 46:6  Ekbruis popoloj, ekŝanceliĝis regnoj; Li sonigis Sian voĉon, kaj la tero fandiĝis.
Psal Esperant 46:7  La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
Psal Esperant 46:8  Iru, rigardu la farojn de la Eternulo, Kiu faris detruojn sur la tero,
Psal Esperant 46:9  Kiu ĉesigas militojn ĝis la fino de la tero, Rompas pafarkon, rompas ponardegon, Forbruligas veturilojn per fajro.
Psal Esperant 46:10  Cedu, kaj sciu, ke Mi estas Dio; Mi estas glora inter la popoloj, Mi estas glora sur la tero.
Psal Esperant 46:11  La Eternulo Cebaot estas kun ni; Nia defendo estas la Dio de Jakob. Sela.
Chapter 47
Psal Esperant 47:1  Ĉiuj popoloj, plaŭdu per la manoj, Kriu al Dio per voĉo de kanto.
Psal Esperant 47:2  Ĉar la Eternulo Plejalta estas timinda; Li estas granda Reĝo super la tuta tero.
Psal Esperant 47:3  Li subigas al ni popolojn Kaj metas gentojn sub niajn piedojn.
Psal Esperant 47:4  Li elektas por ni nian heredon, La majeston de Jakob, kiun Li amas. Sela.
Psal Esperant 47:5  Dio supreniras ĉe sonoj de ĝojo, La Eternulo ĉe trumpetado.
Psal Esperant 47:7  Ĉar Dio estas la Reĝo de la tuta tero: Kantu edifan kanton!
Psal Esperant 47:8  Dio reĝas super la popoloj; Dio sidas sur Sia sankta trono.
Psal Esperant 47:9  La princoj de la popoloj kolektiĝis, La popolo de la Dio de Abraham; Ĉar al Dio apartenas la ŝildoj de la tero; Li estas tre alta.
Chapter 48
Psal Esperant 48:1  Granda estas la Eternulo, Kaj tre glora en la urbo de nia Dio, Sur Lia sankta monto.
Psal Esperant 48:2  Bela altaĵo, ĝojiga por la tuta tero Estas la monto Cion, en la norda regiono, La urbo de la granda Reĝo.
Psal Esperant 48:3  Dio estas konata en ĝiaj palacoj, kiel rifuĝejo.
Psal Esperant 48:4  Jen kolektiĝis la reĝoj, Sed ĉiuj kune foriris.
Psal Esperant 48:7  Per orienta vento Vi ruinigis la ŝipojn de Tarŝiŝ.
Psal Esperant 48:8  Kion ni aŭdis, tion ni vidis En la urbo de la Eternulo Cebaot, en la urbo de nia Dio; Dio fortikigu ĝin por ĉiam! Sela.
Psal Esperant 48:9  Ni meditis, ho Dio, pri Via boneco, Interne de Via templo.
Psal Esperant 48:10  Kiel Via nomo, ho Dio, Tiel Via gloro estas en la finoj de la tero; Plena de justeco estas Via dekstra mano.
Psal Esperant 48:11  Ĝoju la monto Cion, Ĝoju la filinoj de Jehuda, Pro Via juĝoj.
Psal Esperant 48:12  Iru ĉirkaŭ Cion kaj ĉirkaŭrigardu ĝin, Kalkulu ĝiajn turojn.
Psal Esperant 48:13  Atentu ĝiajn fortikaĵojn, Vizitu ĝiajn palacojn, Por ke vi rakontu al estonta generacio.
Psal Esperant 48:14  Ĉar jen estas Dio, nia Dio, por ĉiam kaj eterne; Li estos nia kondukanto ĝis la morto.
Chapter 49
Psal Esperant 49:1  Aŭskultu ĉi tion, ĉiuj popoloj; Atentu, ĉiuj loĝantoj de la mondo,
Psal Esperant 49:2  Kaj altrangulo kaj malaltrangulo, Riĉulo kaj malriĉulo kune.
Psal Esperant 49:3  Mia buŝo diros saĝaĵon, Kaj la penso de mia koro prudentaĵon.
Psal Esperant 49:4  Mi klinos mian orelon al sentenco; Sur harpo mi esprimos mian enigmon.
Psal Esperant 49:5  Kial mi devus timi en tagoj de malbono, Kiam min ĉirkaŭas la malboneco de miaj persekutantoj,
Psal Esperant 49:6  Kiuj fidas sian potencon Kaj fanfaronas per sia granda riĉeco?
Psal Esperant 49:7  Fraton tute ne liberigos homo, Nek donos al Dio elaĉeton por li
Psal Esperant 49:8  (Multekosta estus la elaĉeto de ilia animo, Kaj neniam tio estos),
Psal Esperant 49:9  Ke li restu viva eterne, Ke li ne vidu la tombon.
Psal Esperant 49:10  Oni ja vidas, ke saĝuloj mortas, Kaj ankaŭ malsaĝulo kaj sensciulo pereas Kaj lasas al aliaj sian havon.
Psal Esperant 49:11  Ilia deziro estas, ke iliaj domoj ekzistu por ĉiam, Kaj iliaj loĝejoj de generacio al generacio; Ili nomas siajn bienojn laŭ siaj nomoj.
Psal Esperant 49:12  Sed homo ne restas longe en honoro; Li egaliĝas al bruto buĉota.
Psal Esperant 49:13  Tia estas ilia vojo, ilia espero, Kaj iliaj posteuloj aprobas ilian opinion. Sela.
Psal Esperant 49:14  Kiel ŝafoj ili estos metataj en Ŝeolon; La morto ilin paŝtos; Kaj matene virtuloj ilin ekposedos, Kaj ilia bildo pereos en Ŝeol, perdinte loĝejon.
Psal Esperant 49:15  Sed Dio liberigos mian animon el la mano de Ŝeol, Ĉar Li prenos min. Sela.
Psal Esperant 49:16  Ne timu, kiam homo riĉiĝas, Kiam grandiĝas la gloro de lia domo.
Psal Esperant 49:17  Ĉar mortante li nenion prenos; Ne iros post li malsupren lia honoro.
Psal Esperant 49:18  Ĉar kvankam li ĝuigas sian animon dum sia vivado, Kaj oni vin laŭdas por tio, ke vi faras al vi bone,
Psal Esperant 49:19  Tamen li iros al la generacio de siaj patroj, Kiuj neniam vidos lumon.
Psal Esperant 49:20  Homo, kiu estas en honoro, sed ne havas prudenton, Estas egala al bruto buĉota.
Chapter 50
Psal Esperant 50:1  Dio de la dioj, la Eternulo, ekparolis, Kaj vokis la teron de la sunleviĝo ĝis la sunsubiro.
Psal Esperant 50:3  Nia Dio venas kaj ne silentas; Fajro ekstermanta estas antaŭ Li, Ĉirkaŭ Li estas granda ventego.
Psal Esperant 50:4  Li vokas la ĉielon supre kaj la teron, Por juĝi Sian popolon:
Psal Esperant 50:5  Kolektu al Mi Miajn fidelulojn, Kiuj faris kun Mi interligon ĉe oferdono.
Psal Esperant 50:6  Kaj la ĉielo proklamis Lian justecon, Ĉar Dio estas tiu juĝanto. Sela.
Psal Esperant 50:7  Aŭskultu, ho Mia popolo, kaj Mi parolos; Ho Izrael, Mi atestos pri vi; Mi estas Dio, via Dio.
Psal Esperant 50:8  Ne pro viaj oferdonoj Mi vin riproĉos, Ĉar viaj bruloferoj estas ĉiam antaŭ Mi.
Psal Esperant 50:9  Mi ne prenos el via domo bovidon, Nek el viaj kortoj kaprojn:
Psal Esperant 50:10  Ĉar al Mi apartenas ĉiuj bestoj en la arbaroj, Miloj da brutoj sur la montoj;
Psal Esperant 50:11  Mi konas ĉiujn birdojn sur la montoj, Kaj ĉiuj bestoj de la kampoj estas antaŭ Mi.
Psal Esperant 50:12  Se Mi fariĝus malsata, Mi ne dirus al vi, Ĉar al Mi apartenas la mondo, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
Psal Esperant 50:13  Ĉu Mi manĝas viandon de bovoj, Kaj ĉu Mi trinkas sangon de kaproj?
Psal Esperant 50:14  Oferdonu al Dio dankon, Kaj plenumu antaŭ la Plejaltulo viajn promesojn.
Psal Esperant 50:15  Voku Min en la tago de mizero; Mi vin liberigos, kaj vi Min gloros.
Psal Esperant 50:16  Sed al la malpiulo Dio diris: Por kio vi parolas pri Miaj leĝoj Kaj portas Mian interligon en via buŝo,
Psal Esperant 50:17  Dum vi malamas moralinstruon Kaj ĵetas Miajn vortojn malantaŭen de vi?
Psal Esperant 50:18  Kiam vi vidas ŝteliston, vi aliĝas al li, Kaj kun adultuloj vi estas partoprenanto;
Psal Esperant 50:19  Vian buŝon vi uzas por malbono, Kaj via lango plektas falsaĵon;
Psal Esperant 50:20  Vi sidas kaj parolas kontraŭ via frato, Pri la filo de via patrino vi kalumnias.
Psal Esperant 50:21  Tion vi faris, kaj Mi silentis; Kaj vi pensis, ke Mi estas tia, kiel vi. Mi punos vin, kaj Mi metos ĉion antaŭ viajn okulojn.
Psal Esperant 50:22  Komprenu ĉi tion, vi, kiuj forgesas Dion; Alie Mi disŝiros, kaj neniu savos.
Psal Esperant 50:23  Kiu oferdonas dankon, tiu Min honoras; Kaj kiu estas singarda en la vojo, Al tiu Mi aperigos Dian helpon.
Chapter 51
Psal Esperant 51:1  Korfavoru min, ho Dio, laŭ Via boneco; Laŭ Via granda kompatemeco elstreku miajn pekojn.
Psal Esperant 51:2  Lavu min tute pure de mia krimo, Kaj purigu min de mia peko.
Psal Esperant 51:3  Ĉar miajn kulpojn mi konsciadas; Kaj mia peko estas ĉiam antaŭ mi.
Psal Esperant 51:4  Antaŭ Vi sola mi pekis, Kaj mi faris tion, kio estas malbona antaŭ Viaj okuloj; Tial Vi estas justa en Via vorto Kaj pura en Via juĝo.
Psal Esperant 51:5  Mi estas ja naskita en krimo; Kaj en peko gravediĝis per mi mia patrino.
Psal Esperant 51:6  Vi amas ja veron en la koro, Kaj en kaŝiteco Vi aperigas al mi saĝon.
Psal Esperant 51:7  Senpekigu min per hisopo, kaj mi fariĝos pura; Lavu min, kaj mi estos pli blanka ol neĝo.
Psal Esperant 51:8  Aŭdigu al mi ĝojon kaj gajecon, Kaj regajiĝos la ostoj, kiujn Vi batis.
Psal Esperant 51:9  Kaŝu Vian vizaĝon de miaj pekoj, Kaj ĉiujn miajn krimojn elstreku.
Psal Esperant 51:10  Koron puran kreu al mi, ho Dio, Kaj spiriton fidelan novigu en mi.
Psal Esperant 51:11  Ne forpuŝu min de Via vizaĝo, Kaj Vian sanktan spiriton ne forprenu de mi.
Psal Esperant 51:12  Redonu al mi la ĝojon de Via helpo; Kaj spirito bonfara fortikigu min.
Psal Esperant 51:13  Mi instruos al la krimuloj Vian vojon; Kaj pekuloj revenos al Vi.
Psal Esperant 51:14  Liberigu min de sango, ho Dio, Dio de mia savo; Mia lango kantos Vian justecon.
Psal Esperant 51:15  Ho, mia Sinjoro, malfermu miajn lipojn; Kaj mia buŝo rakontos Vian gloron.
Psal Esperant 51:16  Ĉar Vi ne deziras oferdonon, alie mi ĝin donus; Brulofero ne plaĉas al Vi.
Psal Esperant 51:17  Oferdonoj al Dio estas spirito suferanta; Koron suferantan kaj humilan Vi, ho Dio, ne malŝatas.
Psal Esperant 51:18  Bonfaru al Cion laŭ Via favoro, Konstruu la murojn de Jerusalem;
Psal Esperant 51:19  Tiam plaĉos al Vi oferdonoj de pieco, brulofero kaj plenofero; Tiam oni metos sur Vian altaron junajn bovojn.
Chapter 52
Psal Esperant 52:1  Kial vi fanfaronas pro malbono, ho tirano? La boneco de Dio estas ĉiama.
Psal Esperant 52:2  Pereon intencas via lango, Kiel akrigita razilo ĝi tranĉas malicon.
Psal Esperant 52:3  Vi pli amas malbonon, ol bonon; Pli mensogi, ol diri veron. Sela.
Psal Esperant 52:5  Tial Dio pereigos vin por ĉiam, Elŝiros vin el via tendo, Kaj elĵetos vin el la lando de la vivantoj. Sela.
Psal Esperant 52:6  Kaj virtuloj vidos kaj ektimos, Kaj pri li ili ridos, dirante:
Psal Esperant 52:7  Jen estas la viro, kiu ne en Dio vidis sian forton, Sed fidis sian grandan riĉecon, Sentis sin forta per sia malbonpovado.
Psal Esperant 52:8  Kaj mi, kiel verda olivarbo en la domo de Dio, Fidas la bonecon de Dio ĉiam kaj eterne.
Psal Esperant 52:9  Mi dankos Vin eterne por tio, kion Vi faris, Kaj mi esperos al Via nomo, ĉar Vi estas bona por Viaj fideluloj.
Chapter 53
Psal Esperant 53:1  La sensaĝulo diris en sia koro: Dio ne ekzistas. Ili sentaŭgiĝis, kaj abomeniĝis en la malvirto; Ekzistas neniu, kiu faras bonon.
Psal Esperant 53:2  Dio el la ĉielo ekrigardis la homidojn, Por vidi, ĉu ekzistas prudentulo, kiu serĉas Dion.
Psal Esperant 53:3  Ĉiu devojiĝis, ĉiuj malvirtiĝis; Ekzistas neniu, faranta bonon, ne ekzistas eĉ unu.
Psal Esperant 53:4  Ĉu ne prudentiĝos tiuj, kiuj faras malbonon, Kiuj manĝas mian popolon, kiel oni manĝas panon, Kaj kiuj ne vokas al Dio?
Psal Esperant 53:5  Tie ili forte ektimis, kie timindaĵo ne ekzistis; Ĉar Dio disĵetis la ostojn de tiuj, kiuj vin sieĝas; Vi hontigis ilin, ĉar Dio ilin forpuŝis.
Psal Esperant 53:6  Ho, ke venu el Cion savo al Izrael! Kiam Dio revenigos Sian forkaptitan popolon, Tiam triumfos Jakob kaj ĝojos Izrael.
Chapter 54
Psal Esperant 54:1  Ho Dio, per Via nomo helpu min, Kaj per Via forto donu al mi justecon.
Psal Esperant 54:2  Ho Dio, aŭskultu mian preĝon, Atentu la vortojn de mia buŝo.
Psal Esperant 54:3  Ĉar fremduloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj fortuloj serĉas mian animon; Ili ne havas Dion antaŭ si. Sela.
Psal Esperant 54:4  Jen Dio estas mia helpanto, Mia Sinjoro estas subtenanto de mia animo.
Psal Esperant 54:5  Li returnos la malbonon al miaj malamikoj: Laŭ Via vereco ekstermu ilin.
Psal Esperant 54:6  Kun volonteco mi faros al Vi oferdonon, Mi gloros Vian nomon, ho Eternulo, ĉar ĝi estas bona;
Psal Esperant 54:7  Ĉar de ĉiuj suferoj Li savis min, Kaj venĝon sur miaj malamikoj vidas mia okulo.
Chapter 55
Psal Esperant 55:1  Aŭskultu, ho Dio, mian preĝon, Kaj ne kaŝu Vin de mia petego.
Psal Esperant 55:2  Atentu min, kaj respondu al mi; Mi ĝemas en mia malĝojo, kaj mi ploregas,
Psal Esperant 55:3  Pro la kriado de la malamiko, Pro la premado de la malbonulo, Ĉar ili preparas kontraŭ mi malicon Kaj kolere min malamas.
Psal Esperant 55:4  Mia koro tremas en mi; Kaj teruroj de morto min atakis;
Psal Esperant 55:5  Timo kaj tremo venis sur min, Kaj konsternego min kovris.
Psal Esperant 55:6  Kaj mi diris: Ho, se mi havus flugilojn kiel kolombo! Mi forflugus kaj mi ie ekloĝus;
Psal Esperant 55:7  Malproksimen mi foriĝus, Mi ekloĝus en dezerto. Sela.
Psal Esperant 55:8  Mi rapidus al rifuĝejo For de ventego kaj fulmotondro.
Psal Esperant 55:9  Pereigu, ho mia Sinjoro, disigu ilian langon; Ĉar mi vidas rabadon kaj malpacon en la urbo.
Psal Esperant 55:10  Tage kaj nokte ili ĉirkaŭas ĝiajn murojn; Kaj malbonfaroj estas interne de ĝi;
Psal Esperant 55:11  Pereigemo estas interne de ĝi, Kaj trompo kaj falso ne forlasas ĝian straton.
Psal Esperant 55:12  Ne malamiko min ja insultas-mi tion tolerus; Ne mia malamanto tenas sin grande kontraŭ mi-mi kaŝus min de li;
Psal Esperant 55:13  Sed vi, kiu estas tia sama homo, kiel mi, Mia amiko, mia kamarado,
Psal Esperant 55:14  Vi, kun kiu ni kune intime paroladis, Iradis en la domon de Dio en la homamaso.
Psal Esperant 55:15  La morto ilin kaptu, Ili iru vivaj en Ŝeolon; Ĉar malbonagado estas en iliaj loĝejoj, en ilia mezo.
Psal Esperant 55:17  Vespere kaj matene kaj tagmeze mi plendas kaj ĝemas; Kaj Li aŭskultas mian voĉon.
Psal Esperant 55:18  Li liberigis pace mian animon de atako kontraŭ mi, Kiam ili grandanombre estis kontraŭ mi.
Psal Esperant 55:19  Dio aŭskultos, kaj Li humiligos ilin, La vivanto de eterne; Sela. Ĉar ili ne ŝanĝiĝas Kaj ili ne timas Dion.
Psal Esperant 55:20  Li metis sian manon sur siajn amikojn, Li rompis sian interligon;
Psal Esperant 55:21  Pli glata ol butero estas lia buŝo, Sed milito estas en lia koro; Liaj vortoj estas pli delikataj ol oleo, Sed ili estas nudigitaj glavoj.
Psal Esperant 55:22  Metu vian ŝarĝon sur la Eternulon, Kaj Li vin subtenos; Neniam Li lasos fali piulon.
Psal Esperant 55:23  Vi, ho Dio, malsuprenigos ilin en la foson de pereo; La homoj de sango kaj falso ne atingos la duonon de siaj tagoj; Sed mi fidas Vin.
Chapter 56
Psal Esperant 56:1  Korfavoru min, ho Dio, ĉar homo volas min engluti, Dum la tuta tago malamiko min premas.
Psal Esperant 56:2  Miaj malamikoj volas min engluti ĉiutage, Ĉar multaj militas kontraŭ mi fiere.
Psal Esperant 56:4  Dion, kies vorton mi gloras, Tiun Dion mi fidas; mi ne timas: Kion karno faros al mi?
Psal Esperant 56:5  Dum la tuta tago ili atakas miajn vortojn; Ĉiuj iliaj pensoj pri mi estas por malbono.
Psal Esperant 56:6  Ili kolektiĝas, embuskas, observas miajn paŝojn, Penante kapti mian animon.
Psal Esperant 56:7  Por ilia malbonago repagu al ili, En kolero faligu la popolojn, ho Dio!
Psal Esperant 56:8  Mian vagadon Vi kalkulis; Metu miajn larmojn en Vian felsakon, Ili estas ja en Via libro.
Psal Esperant 56:9  Tiam miaj malamikoj returniĝos malantaŭen en la tago, kiam mi vokos; Tion mi scias, ke Dio estas kun mi.
Psal Esperant 56:10  Mi gloros vorton de Dio; Mi gloros vorton de la Eternulo.
Psal Esperant 56:11  Dion mi fidas, mi ne timas: Kion faros al mi homo?
Psal Esperant 56:12  Mi faris al Vi, ho Dio, promesojn, Mi plenumos al Vi dankoferojn.
Psal Esperant 56:13  Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Kaj miajn piedojn de falpuŝiĝo, Por ke mi iradu antaŭ Dio En la lumo de la vivo.
Chapter 57
Psal Esperant 57:1  Korfavoru min, ho Dio, korfavoru min; Ĉar ĉe Vi rifuĝas mia animo, Kaj sub la ombro de Viaj flugiloj mi min kaŝas, Ĝis pasos la mizeroj.
Psal Esperant 57:2  Mi vokas al Dio Plejalta, Al Dio, kiu decidas pri mi.
Psal Esperant 57:3  Li sendu el la ĉielo kaj helpu min, Li, kiu hontigas miajn persekutanton; Sela. Dio sendu Sian favoron kaj Sian veron.
Psal Esperant 57:4  Mia animo estas inter leonoj; Mi kuŝas inter homidoj avidaj, kies dentoj estas ponardegoj kaj sagoj, Kaj kies lango estas akra glavo.
Psal Esperant 57:5  Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
Psal Esperant 57:6  Reton ili metis antaŭ miaj piedoj; Ili premis mian animon; Ili fosis antaŭ mi foson, Sed ili mem falis en ĝin. Sela.
Psal Esperant 57:7  Fortika estas mia koro, ho Dio, fortika estas mia koro; Mi kantos kaj gloros.
Psal Esperant 57:8  Vekiĝu, mia honoro, vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
Psal Esperant 57:9  Mi gloros Vin, ho mia Sinjoro, inter la popoloj; Mi prikantos Vin inter la gentoj.
Psal Esperant 57:10  Ĉar granda ĝis la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
Psal Esperant 57:11  Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Via gloro estu super la tuta tero.
Chapter 58
Psal Esperant 58:1  Ĉu efektive vi parolas veron, vi potenculoj? Ĉu vi juste juĝas, homidoj?
Psal Esperant 58:2  Kontraŭe, en la koro vi faras krimaĵojn, Sur la tero vi pesas per manoj rabemaj.
Psal Esperant 58:3  De la momento de sia naskiĝo la malvirtuloj devojiĝis; De el la ventro de sia patrino la mensogantoj ekeraris.
Psal Esperant 58:4  Ilia veneno estas simila al la veneno de serpento, De surda aspido, kiu ŝtopas sian orelon,
Psal Esperant 58:5  Kiu ne aŭskultas la vortojn de sorĉistoj, Kiel ajn lertaj en sia arto.
Psal Esperant 58:6  Ho Dio, frakasu iliajn dentojn en ilia buŝo; Frakasu la makzelojn de la junaj leonoj, ho Eternulo!
Psal Esperant 58:7  Ili forverŝiĝu kiel akvo, kiu malaperas; Kiam Li ĵetos Siajn sagojn, ili estu kiel buĉitaj.
Psal Esperant 58:8  Kiel limako konsumiĝanta ili malaperu, Kiel abortaĵo virina, kiu ne vidis la sunon;
Psal Esperant 58:9  Antaŭ ol viaj kaldronoj eksentos la dornojn, Ilin vivajn kaj freŝajn pereigu la ventego.
Psal Esperant 58:10  Ĝojos la virtulo, kiam li vidos venĝon; Li lavos siajn piedojn en la sango de la malvirtulo.
Psal Esperant 58:11  Kaj la homoj diros: Ekzistas rekompenco por la virtulo, Ekzistas Dio, juĝanto sur la tero.
Chapter 59
Psal Esperant 59:1  Savu min de miaj malamikoj, mia Dio; Defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi.
Psal Esperant 59:2  Savu min de la krimuloj, Kaj kontraŭ la sangaviduloj helpu min.
Psal Esperant 59:3  Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo, Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi, Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
Psal Esperant 59:4  Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas; Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.
Psal Esperant 59:5  Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael, Vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn; Ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn. Sela.
Psal Esperant 59:6  Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
Psal Esperant 59:7  Jen ili parolaĉas per siaj buŝoj; Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas?
Psal Esperant 59:8  Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili; Vi mokos ĉiujn popolojn.
Psal Esperant 59:9  Ho mia forto, al Vi mi min turnas; Ĉar Dio estas mia rifuĝo.
Psal Esperant 59:10  Mia bona Dio rapidos al mi; Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj.
Psal Esperant 59:11  Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo; Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin, Ho Sinjoro, nia ŝildo.
Psal Esperant 59:12  La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj; Ili kaptiĝu per sia malhumileco, Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.
Psal Esperant 59:13  Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu; Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob, Ĝis la limoj de la mondo. Sela.
Psal Esperant 59:14  Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj, Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
Psal Esperant 59:15  Ili vagas pro manĝo, Kaj sen satiĝo pasigas la nokton.
Psal Esperant 59:16  Sed mi kantos Vian forton, Kaj matene mi gloros Vian bonecon; Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo En la tago de mia malfeliĉo.
Psal Esperant 59:17  Ho mia forto, al Vi mi kantos; Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.
Chapter 60
Psal Esperant 60:1  Ho Dio, Vi forlasis nin, Vi disbatis nin; Vi koleris; rekonsolu nin.
Psal Esperant 60:2  Vi ekskuis la teron kaj fendis ĝin; Resanigu ĝiajn vundojn, ĉar ĝi ŝanceliĝas.
Psal Esperant 60:3  Vi sentigis al Via popolo pezan sorton; Vi trinkigis al ni vinon senkonsciigan.
Psal Esperant 60:4  Sed Vi donis standardon al tiuj, kiuj Vin timas, Por ke ili ĝin levu pro la vero. Sela.
Psal Esperant 60:5  Por ke liberiĝu Viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min.
Psal Esperant 60:6  Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.
Psal Esperant 60:7  Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.
Psal Esperant 60:8  Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; Super Filiŝtujo Mi triumfe krios.
Psal Esperant 60:9  Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min ĝis Edom?
Psal Esperant 60:10  Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.
Psal Esperant 60:11  Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; Vanta estas helpo de homo.
Psal Esperant 60:12  Kun Dio ni faros heroaĵojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.
Chapter 61
Psal Esperant 61:1  Aŭskultu, ho Dio, mian krion; Atentu mian preĝon.
Psal Esperant 61:2  De la fino de la tero mi vokas al Vi en la malĝojo de mia koro: Sur rokon tro altan por mi suprenkonduku min.
Psal Esperant 61:3  Ĉar Vi estis mia rifuĝejo, Fortika turo kontraŭ malamiko.
Psal Esperant 61:4  Lasu min loĝi eterne en Via tendo, Havi rifuĝon sub la kovro de Viaj flugiloj. Sela.
Psal Esperant 61:5  Ĉar Vi, ho Dio, aŭdis miajn promesojn; Vi donis al mi la heredon de tiuj, kiuj timas Vian nomon. Sela.
Psal Esperant 61:6  Aldonu tagojn al la tagoj de la reĝo, Ke liaj jaroj daŭru multajn generaciojn.
Psal Esperant 61:7  Li restu eterne antaŭ Dio; Boneco kaj vero laŭ Via volo lin gardu.
Psal Esperant 61:8  Tiel mi prikantos Vian nomon eterne, Plenumante miajn promesojn ĉiutage.
Chapter 62
Psal Esperant 62:1  Nur al Dio esperas mia animo; De Li venas mia savo.
Psal Esperant 62:2  Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne tute renversiĝos.
Psal Esperant 62:3  Ĝis kiam vi insidos kontraŭ viro kaj ĉiuj vi penos faligi lin, Kiel kliniĝintan muron, kiel barilon kadukan?
Psal Esperant 62:4  Ili meditas nur pri tio, ke ili deĵetu lin de lia altaĵo; Plaĉas al ili malvero; Per la buŝo ili benas, kaj interne ili malbenas. Sela.
Psal Esperant 62:5  Nur Dion fidu, mia animo; Ĉar Li estas mia espero.
Psal Esperant 62:6  Nur Li estas mia fortikaĵo kaj mia savo, mia rifuĝejo; Mi ne renversiĝos.
Psal Esperant 62:7  En Dio estas mia savo kaj mia honoro; Mia forta roko, mia ŝirmo estas en Dio.
Psal Esperant 62:8  Fidu Lin en ĉiu tempo, ho popolo; Elverŝu antaŭ Li vian koron: Dio estas nia defendo. Sela.
Psal Esperant 62:9  Nur vantaĵo estas la malaltranguloj, malveraĵo estas la altranguloj; Metitaj sur pesilon, ili ĉiuj estas malpli ol vantaĵo.
Psal Esperant 62:10  Ne fidu perfortaĵon, kaj rabitaĵon ne fidu vane; Kiam kreskos riĉeco, ne atentu ĝin per via koro.
Psal Esperant 62:11  Unu vorton diris Dio, Dufoje mi ĝin aŭdis, Ke la forto estas ĉe Dio.
Psal Esperant 62:12  Kaj Vi, ho mia Sinjoro, havas favorkorecon; Ĉar Vi redonas al homo laŭ liaj faroj.
Chapter 63
Psal Esperant 63:1  Ho Dio, mia Dio, Vin mi fervore serĉas; Soifas pri Vi mia animo, sopiras pri Vi mia karno, En lando seka, sensuka, kaj senakva.
Psal Esperant 63:2  Mi volus vidi Vin en Via sanktejo, Vidi Vian forton kaj gloron.
Psal Esperant 63:3  Ĉar Via favoro estas pli bona ol vivo; Miaj lipoj Vin gloras.
Psal Esperant 63:4  Tiel mi Vin gloradus en la daŭro de mia vivo, Levadus miajn manojn pro Via nomo.
Psal Esperant 63:5  Kvazaŭ de graso kaj oleo satiĝus mia animo, Kaj per vortoj de kanto Vin gloradus mia buŝo.
Psal Esperant 63:6  Kiam mi rememoras Vin sur mia lito, En ĉiuj partoj de la nokto mi meditas pri Vi.
Psal Esperant 63:7  Ĉar Vi estis por mi helpo, Kaj en la ombro de Viaj flugiloj mi ĝojas.
Psal Esperant 63:8  Mia animo algluiĝis al Vi; Min subtenas Via dekstra mano.
Psal Esperant 63:9  Kaj tiuj, kiuj penas pereigi mian animon, Iros en la profundon subteran.
Psal Esperant 63:10  Ili estos mortigitaj per glavo, Fariĝos akiro de vulpoj.
Psal Esperant 63:11  Kaj la reĝo ĝojos per Dio; Triumfos ĉiu, kiu ĵuras al Li; Ĉar ŝtopiĝos la buŝo de tiuj, kiuj parolas malveron.
Chapter 64
Psal Esperant 64:1  Aŭdu, ho Dio, mian krion en mia malĝojo; De la teruro pri malamiko gardu mian vivon.
Psal Esperant 64:2  Ŝirmu min kontraŭ la konspiro de maliculoj, Kontraŭ la amaso de krimuloj,
Psal Esperant 64:3  Kiuj akrigis sian langon kiel glavon, Direktis vortojn maldolĉajn, kvazaŭ siajn sagojn,
Psal Esperant 64:4  Por pafi kaŝe kontraŭ senkulpulon; Subite ili pafas kontraŭ lin kaj ne timas.
Psal Esperant 64:5  Ili fortikigas sin en malbona intenco, Ili konsiliĝas, por meti sekrete retojn; Ili diras: Kiu ilin vidos?
Psal Esperant 64:6  Ili elpensas krimojn, kaŝas ilin tre zorge interne en si, En la profundeco de la koro.
Psal Esperant 64:7  Sed Dio pafos kontraŭ ilin; Per sago subita ili estos frapitaj.
Psal Esperant 64:8  Kaj ili falos per sia propra lango; Ĉiuj, kiuj ilin vidos, balancos la kapon.
Psal Esperant 64:9  Kaj ektimos ĉiuj homoj, Kaj ili rakontos la agon de Dio Kaj komprenos Liajn farojn.
Psal Esperant 64:10  La virtulo ĝojos per la Eternulo, kaj fidos Lin; Kaj triumfos ĉiuj, kiuj havas pian koron.
Chapter 65
Psal Esperant 65:1  Vin oni fidas kaj gloras, ho Dio, en Cion; Kaj al Vi oni plenumas promesojn.
Psal Esperant 65:4  Feliĉa estas tiu, kiun Vi elektas kaj alproksimigas al Vi, Ke li loĝu en Viaj kortoj. Ni satiĝu per la bonaĵoj de Via domo, De Via sankta templo.
Psal Esperant 65:5  Per timindaĵoj Vi respondas al ni en justeco, Ho Dio de nia savo, Espero de ĉiuj finoj de la tero kaj de malproksimaj maroj,
Psal Esperant 65:6  Vi, kiu fortigas montojn per Sia forto, Kiu estas zonita per potenco,
Psal Esperant 65:7  Kiu kvietigas la bruadon de maroj, la bruadon de iliaj ondoj, Kaj la tumulton de popoloj.
Psal Esperant 65:8  Kaj ektimos pro Viaj mirakloj la loĝantoj de la limoj; La lokojn de la sunleviĝo kaj sunsubiro Vi ĝojigas.
Psal Esperant 65:9  Vi memoras pri la tero, Kaj Vi donas al ĝi akvon, kaj Vi forte ĝin riĉigas; La torento de Dio estas plena de akvo; Vi pretigas ĝian panon, ĉar tiel Vi ĝin aranĝis.
Psal Esperant 65:10  Vi donas trinkon al ĝiaj sulkoj, Vi ebenigas ĝiajn bulojn; Per pluvego Vi ĝin moligas, Vi benas ĝiajn kreskaĵojn.
Psal Esperant 65:11  Vi kronas la jaron per Via bono; Kaj la signoj de Viaj piedoj gutas per graso.
Psal Esperant 65:12  La stepoj de dezerto grasiĝas, Kaj la montetoj zoniĝas per ĝojo.
Psal Esperant 65:13  La herbejoj kovriĝas per brutaroj, Kaj la kampoj vestiĝas per greno; Ili ĝojas kaj kantas.
Chapter 66
Psal Esperant 66:2  Muziku la gloron de Lia nomo, Faru honoron al Lia gloro.
Psal Esperant 66:3  Diru al Dio: Kiel timindaj estas Viaj faroj! Pro Via granda forto kaŝiĝas antaŭ Vi Viaj malamikoj.
Psal Esperant 66:4  La tuta tero kliniĝas antaŭ Vi kaj kantas al Vi, Kantas Vian nomon. Sela.
Psal Esperant 66:5  Venu, kaj rigardu la farojn de Dio, Kiu estas timinda pro Siaj faroj inter la homidoj.
Psal Esperant 66:6  Li faris el maro sekan teron; Riveron oni transpaŝis piede; Tie ni ĝojis pro Li.
Psal Esperant 66:7  Li regas per Sia potenco eterne; Liaj okuloj rigardas la popolojn; La ribelantoj ne leviĝu. Sela.
Psal Esperant 66:8  Laŭdu, ho popoloj, nian Dion, Kaj laŭte aŭdigu Lian gloron.
Psal Esperant 66:9  Li donis vivon al nia animo, Kaj ne lasis falŝanceliĝi nian piedon.
Psal Esperant 66:10  Ĉar Vi esploris nin, ho Dio; Vi refandis nin, kiel oni refandas arĝenton.
Psal Esperant 66:11  Vi enirigis nin en kaptilon, Vi metis ŝarĝon sur niajn lumbojn;
Psal Esperant 66:12  Vi rajdigis homojn sur niaj kapoj; Ni trapasis fajron kaj akvon, Sed Vi elirigis nin en bonstaton.
Psal Esperant 66:13  Mi eniros en Vian domon kun bruloferoj; Mi plenumos al Vi miajn promesojn,
Psal Esperant 66:14  Kiujn eligis miaj lipoj kaj elparolis mia buŝo, Kiam mi estis en premo.
Psal Esperant 66:15  Grasajn bruloferojn mi alportos al Vi kun fumo de virŝafoj; Mi oferos bovidojn kaj kaprojn. Sela.
Psal Esperant 66:16  Venu, aŭskultu, ĉiuj, kiuj timas Dion; Kaj mi rakontos, kion Li faris por mia animo.
Psal Esperant 66:17  Al Li mi vokis per mia buŝo, Kaj Lia glorado estis sub mia lango.
Psal Esperant 66:18  Se mi vidus maljustaĵon en mia koro, Mia Sinjoro min ne aŭskultus;
Psal Esperant 66:19  Sed Dio aŭskultis, Li atentis la voĉon de mia preĝo.
Psal Esperant 66:20  Glorata estu Dio, Kiu ne forpuŝis mian preĝon kaj ne rifuzis al mi Sian bonecon.
Chapter 67
Psal Esperant 67:1  Psalmo-kanto. Dio nin korfavoru kaj benu; Li aperigu al ni Sian luman vizaĝon. Sela.
Psal Esperant 67:2  Oni ekkonu sur la tero Vian vojon, En ĉiuj popoloj Vian savon.
Psal Esperant 67:3  Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.
Psal Esperant 67:4  Ĝoju kaj kantu gentoj, Ĉar Vi juĝas popolojn juste, Kaj gentojn sur la tero Vi regas. Sela.
Psal Esperant 67:5  Danku Vin popoloj, ho Dio, Danku Vin ĉiuj popoloj.
Psal Esperant 67:6  La tero donis sian frukton; Benos nin Dio, nia Dio.
Psal Esperant 67:7  Benos nin Dio; Kaj respektu Lin ĉiuj limoj de la tero.
Chapter 68
Psal Esperant 68:1  Leviĝu Dio, disĵetiĝu Liaj malamikoj, Kaj forkuru Liaj malamantoj for de Li.
Psal Esperant 68:2  Kiel dispeliĝas fumo, tiel Vi ilin dispelu; Kiel vakso fandiĝas de fajro, tiel pereu la malvirtuloj antaŭ Dio.
Psal Esperant 68:3  Sed la virtuloj ĝojos, gajos antaŭ Dio, Kaj triumfos ĝojege.
Psal Esperant 68:4  Kantu al Dio, muziku al Lia nomo, Gloru la veturantan sur la nuboj; Lia nomo estas JAH; ĝoju antaŭ Li.
Psal Esperant 68:5  Patro de la orfoj kaj juĝanto de la vidvinoj Estas Dio en Sia sankta loĝejo.
Psal Esperant 68:6  Dio donas domon al soluloj, Elirigas malliberulojn en liberecon; Nur la ribeluloj restas en dezerto.
Psal Esperant 68:7  Ho Dio, kiam Vi iris antaŭ Via popolo, Kiam Vi paŝis en la dezerto, Sela.
Psal Esperant 68:8  La tero tremis kaj la ĉielo fandiĝis de la vizaĝo de Dio, Tiu Sinaj tremis de la vizaĝo de Dio, Dio de Izrael.
Psal Esperant 68:9  Bonfaran pluvon Vi verŝis, ho Dio, sur Vian heredon, Kaj kiam ĝi perdis la fortojn, Vi ĝin vigligis.
Psal Esperant 68:10  Via gento ekloĝis tie; Vi pretigis per Via boneco ĉion por la malriĉulo, ho Dio.
Psal Esperant 68:11  Mia Sinjoro elparolas vorton; Kaj grandega estas la nombro de la anoncantinoj.
Psal Esperant 68:12  Reĝoj de armeoj forkuras, forkuras; Kaj la hejmesidantino dividas akiron.
Psal Esperant 68:13  Kiam vi kuŝas inter brutejoj, La flugiloj de kolombo estas kovritaj de arĝento, Kaj ĝiaj plumoj de brilanta oro.
Psal Esperant 68:14  Kiam la Plejpotenculo dismetis reĝojn sur la tero, Ĝi brilis kiel neĝo sur Calmon.
Psal Esperant 68:15  Monto de Dio estas la monto Baŝana, Monto multepinta estas la monto Baŝana.
Psal Esperant 68:16  Kial vi, montoj multepintaj, envie rigardas la monton, Kiun Dio elektis, por sidi sur ĝi, Kaj sur kiu la Eternulo loĝos eterne?
Psal Esperant 68:17  Da veturiloj de Dio ekzistas multaj miloj da miloj; Inter ili estas mia Sinjoro sur la sankta Sinaj.
Psal Esperant 68:18  Vi supreniris alten, alkondukis kaptitojn, Prenis donacojn de homoj, Kaj eĉ ribeluloj povas loĝi ĉe la Eternulo, la Dio.
Psal Esperant 68:19  Glorata estu mia Sinjoro, ĉiutage Li zorgas pri ni; Dio estas nia savo. Sela.
Psal Esperant 68:20  Dio estas por ni Dio de savo, Kaj la Eternulo, mia Sinjoro, savas de la morto.
Psal Esperant 68:21  Jes, Dio frakasas la kapon de Siaj malamikoj, La multeharan kranion de tiuj, kiuj obstinas en siaj pekoj.
Psal Esperant 68:22  Mia Sinjoro diris: El Baŝan Mi alkondukos, Mi alkondukos el la profundeco de la maro;
Psal Esperant 68:23  Por ke vi trempu vian piedon en sango, Kaj la lango de viaj hundoj ĝuu de viaj malamikoj.
Psal Esperant 68:24  Oni vidis Vian iron, ho Dio, La iron de mia Dio, mia Reĝo, en la sanktejo.
Psal Esperant 68:25  Antaŭe iris kantistoj, poste kordinstrumentistoj, En la mezo de knabinoj tamburinistinoj.
Psal Esperant 68:26  En la kunvenoj gloru Dion, mian Sinjoron, Vi, devenantoj de Izrael.
Psal Esperant 68:27  Tie estas Benjamen, la plej juna, ilia reganto; La princoj de Jehuda kaj iliaj amasoj; La princoj de Zebulun kaj de Naftali.
Psal Esperant 68:28  Via Dio destinis vian forton. Fortikigu, ho Dio, tion, kion Vi faris por ni.
Psal Esperant 68:29  Pro Via templo en Jerusalem Sela. La reĝoj alportos al Vi donacojn.
Psal Esperant 68:30  Kvietigu la beston en la kanoj, La aron da bovoj kun la bovidoj, Popoloj, kiuj humiliĝas pro pecoj da arĝento. Li dispelas la popolojn, kiuj deziras batalojn.
Psal Esperant 68:31  Venos eminentuloj el Egiptujo; Etiopujo rapidos, por etendi siajn manojn al Dio.
Psal Esperant 68:32  Regnoj de la tero, kantu al Dio, Muziku al mia Sinjoro, Sela.
Psal Esperant 68:33  Kiu regas en la ĉielo de la eternaj ĉieloj. Jen Li tondras per Sia voĉo, forta voĉo.
Psal Esperant 68:34  Gloru la forton de Dio! Super Izrael estas Lia majesto, Kaj Lia potenco estas en la nuboj.
Psal Esperant 68:35  Timinda Vi estas, ho Dio, en Via sanktejo. Li estas la Dio de Izrael, Li donas forton kaj potencon al la popolo. Glorata estu Dio.
Chapter 69
Psal Esperant 69:1  Savu min, ho Dio; Ĉar la akvoj venis ĝis mia animo.
Psal Esperant 69:2  Mi profundiĝis en profundan marĉon, kaj mi ne havas, sur kio stari; Mi enfalis en la profundon de la akvo, kaj la fluo min forportas.
Psal Esperant 69:3  Mi senfortiĝis de mia kriado, sekiĝis mia gorĝo; Laciĝis miaj okuloj de la atendado de mia Dio.
Psal Esperant 69:4  Pli multaj ol la haroj de mia kapo estas miaj senkaŭzaj malamantoj; Fortiĝis miaj premantoj, miaj maljustaj malamikoj; Kion mi ne rabis, tion mi devas fordoni.
Psal Esperant 69:5  Ho Dio, Vi scias mian malsaĝecon; Kaj miaj kulpoj ne estas kaŝitaj por Vi.
Psal Esperant 69:6  Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj esperas al Vi, ho mia Sinjoro, Eternulo Cebaot! Ne hontiĝu per mi tiuj, kiuj Vin serĉas, ho Dio de Izrael!
Psal Esperant 69:7  Ĉar pro Vi mi portas malhonoron, Honto kovras mian vizaĝon.
Psal Esperant 69:8  Mi fariĝis fremda por miaj fratoj, Nekonato por la filoj de mia patrino.
Psal Esperant 69:9  Ĉar fervoro pri Via domo min konsumis, Kaj la insultoj de Viaj insultantoj falis sur min.
Psal Esperant 69:10  Kaj mi ploras, mia animo estas en fasto, Kaj pri tio oni min hontigas.
Psal Esperant 69:11  Kiel veston mi metis sur min sakon, Kaj mi fariĝis moka ekzemplo por ili.
Psal Esperant 69:12  Parolas pri mi la sidantoj ĉe la pordego, Kaj la drinkantoj kantas pri mi.
Psal Esperant 69:13  Kaj mi preĝas al Vi, ho Eternulo, en favora tempo; Ho Dio, pro Via granda boneco respondu al mi per Via vera helpo.
Psal Esperant 69:14  Eligu min el la ŝlimo, ke mi ne dronu; Mi estu savita kontraŭ miaj malamantoj kaj el profunda akvo.
Psal Esperant 69:15  Ne fortiru min fluo de la akvo, Ne englutu min profundo, Kaj abismo ne fermu super mi sian buŝon.
Psal Esperant 69:16  Aŭskultu min, ho Eternulo, ĉar bona estas Via favorkoreco; Laŭ Via kompatemeco turnu Vin al mi.
Psal Esperant 69:17  Kaj ne kaŝu antaŭ Via sklavo Vian vizaĝon, ĉar mi suferas; Rapidu, aŭskultu min.
Psal Esperant 69:18  Alproksimiĝu al mia animo, savu ĝin; Spite miajn malamikojn liberigu min.
Psal Esperant 69:19  Vi scias mian malhonoron kaj mian honton kaj mian mokatecon; Antaŭ Vi estas ĉiuj miaj premantoj.
Psal Esperant 69:20  Honto rompis mian koron, kaj mi senfortiĝis; Mi atendis kompatantojn, sed ili forestis; Konsolantojn, sed mi ne trovis.
Psal Esperant 69:21  Kaj ili donis al mi por manĝo galon, Kaj en mia soifo ili trinkigis al mi vinagron.
Psal Esperant 69:22  Ilia tablo antaŭ ili fariĝu reto, Kaj ilia prospero fariĝu kaptilo.
Psal Esperant 69:23  Mallumiĝu iliaj okuloj, ke ili ne vidu; Kaj iliajn lumbojn malfortigu por ĉiam.
Psal Esperant 69:24  Verŝu sur ilin Vian furiozon, Kaj la flamo de Via kolero ilin ataku.
Psal Esperant 69:25  Ilia loĝejo dezertiĝu, En iliaj tendoj ne ekzistu loĝanto.
Psal Esperant 69:26  Ĉar tiun, kiun Vi frapis, ili persekutas, Kaj la suferojn de Viaj batitoj ili rakontas.
Psal Esperant 69:27  Aldonu kulpon al ilia kulpo, Ke ili ne atingu Vian bonecon.
Psal Esperant 69:28  Ili estu elstrekitaj el la libro de vivantoj, Kaj ili ne estu skribitaj kune kun virtuloj.
Psal Esperant 69:29  Sed mi estas malriĉa kaj suferanta; Via helpo min defendu, ho Dio.
Psal Esperant 69:30  Mi gloros la nomon de Dio per kanto, Kaj mi rakontos en danko Lian grandecon.
Psal Esperant 69:31  Kaj ĝi estos pli agrabla al la Eternulo, Ol bovo aŭ bovido kun kornoj kaj fendohavaj hufoj.
Psal Esperant 69:32  Vidos humiluloj kaj ĝojos! Ho serĉantoj de Dio, via koro reviviĝu.
Psal Esperant 69:33  Ĉar la Eternulo aŭskultas humilulojn, Kaj Siajn malliberulojn Li ne malŝatas.
Psal Esperant 69:34  Gloru Lin la ĉielo kaj la tero, La maroj, kaj ĉio, kio en ili moviĝas.
Psal Esperant 69:35  Ĉar Dio helpos Cionon kaj konstruos la urbojn de Judujo, Ke oni tie loĝos kaj ilin heredos.
Psal Esperant 69:36  Kaj la idaro de Liaj sklavoj ĝin heredos, Kaj la amantoj de Lia nomo loĝos en ĝi.
Chapter 70
Psal Esperant 70:1  Volu, ho Dio, savi min; Ho Eternulo, rapidu helpi min.
Psal Esperant 70:2  Hontiĝu kaj konfuziĝu tiuj, kiuj serĉas mian animon; Retiriĝu kaj estu mokataj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
Psal Esperant 70:3  Kun honto iru returne tiuj, Kiuj diras al mi: Ha, ha!
Psal Esperant 70:4  Gaju kaj ĝoju pro Vi ĉiuj Viaj serĉantoj; Kaj la amantoj de Via savo diru ĉiam: Granda estas Dio.
Psal Esperant 70:5  Kaj mi estas mizera kaj malriĉa; Ho Dio, rapidu al mi. Vi estas mia helpo kaj mia savanto; Ho Eternulo, ne malrapidu.
Chapter 71
Psal Esperant 71:1  Vin, ho Eternulo, mi fidas: Mi neniam estu hontigita.
Psal Esperant 71:2  Per Via justeco savu min kaj liberigu min; Klinu al mi Vian orelon, kaj helpu min.
Psal Esperant 71:3  Estu por mi fortika roko, kien mi povus ĉiam veni, Kiun Vi destinis por mia savo; Ĉar Vi estas mia roko kaj mia fortikaĵo.
Psal Esperant 71:4  Ho mia Dio, liberigu min el la mano de malbonulo, El la mano de krimulo kaj premanto.
Psal Esperant 71:5  Ĉar Vi estas mia espero, ho mia Sinjoro; La Eternulo estas mia fido de post mia juneco.
Psal Esperant 71:6  Vin mi fidis de la embrieco, De la ventro de mia patrino Vi estas mia protektanto; Vin mi ĉiam gloros.
Psal Esperant 71:7  Mirindaĵo mi estis por multaj; Kaj Vi estas mia forta rifuĝejo.
Psal Esperant 71:8  Mia buŝo estas plena de glorado por Vi, Ĉiutage de Via majesto.
Psal Esperant 71:9  Ne forpuŝu min en la tempo de maljuneco; Kiam konsumiĝos miaj fortoj, tiam ne forlasu min.
Psal Esperant 71:10  Ĉar miaj malamikoj parolas pri mi, Kaj tiuj, kiuj insidas kontraŭ mia animo, konsiliĝas inter si,
Psal Esperant 71:11  Dirante: Dio lin forlasis; Persekutu kaj kaptu lin, ĉar neniu lin savos.
Psal Esperant 71:12  Ho Dio, ne malproksimiĝu de mi; Ho mia Dio, rapidu, por helpi min.
Psal Esperant 71:13  Estu hontigitaj kaj malaperu la persekutantoj de mia animo; De honto kaj malhonoro estu kovritaj tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
Psal Esperant 71:14  Kaj mi ĉiam fidos Kaj ĉiam pligrandigos Vian gloron.
Psal Esperant 71:15  Mia buŝo rakontos Vian justecon, Ĉiutage Vian helpon, Ĉar mi ne povus ĉion elkalkuli.
Psal Esperant 71:16  Mi gloros la fortojn de mia Sinjoro, la Eternulo; Mi rakontos nur Vian justecon.
Psal Esperant 71:17  Ho Dio, Vi instruis min detempe de mia juneco; Kaj ĝis nun mi predikas pri Viaj mirakloj.
Psal Esperant 71:18  Ankaŭ ĝis la maljuneco kaj grizeco ne forlasu min, ho Dio, Ĝis mi rakontos pri Via brako al la estonta generacio, Pri Via forto al ĉiuj venontoj.
Psal Esperant 71:19  Via justeco, ho Dio, estas tre alta; En la grandaj faroj, kiujn Vi plenumis, Ho Dio, kiu Vin egalas?
Psal Esperant 71:20  Vi vidigis al mi grandajn kaj kruelajn suferojn, Sed Vi denove min vivigis, Kaj el la abismoj de la tero Vi denove min eligis.
Psal Esperant 71:21  Vi pliigas mian grandecon Kaj denove min konsolas.
Psal Esperant 71:22  Kaj mi gloros Vin per psaltero por Via fideleco, ho mia Dio; Mi kantos al Vi per harpo, Ho Sanktulo de Izrael!
Psal Esperant 71:23  Ĝojas miaj lipoj, kiam mi kantas al Vi; Kaj mia animo, kiun Vi savis.
Psal Esperant 71:24  Kaj mia lango ĉiutage rakontas Vian justecon; Ĉar hontigitaj kaj malhonoritaj estas tiuj, kiuj deziras al mi malbonon.
Chapter 72
Psal Esperant 72:1  Ho Dio, Vian juĝon donu al la reĝo Kaj Vian justecon al la reĝido.
Psal Esperant 72:2  Li juĝu Vian popolon kun vero Kaj Viajn prematojn kun justeco.
Psal Esperant 72:3  La montoj alportu al la popolo pacon, Ankaŭ la montetoj, per justeco.
Psal Esperant 72:4  Li juĝu la prematojn en la popolo, Li savu la filojn de senhavulo, Kaj li dispremu la premanton.
Psal Esperant 72:5  Oni timu Vin tiel longe, kiel ekzistos la suno kaj la luno, De generacioj al generacioj.
Psal Esperant 72:6  Li malleviĝu, kiel pluvo sur falĉitan herbejon; Kiel gutoj, kiuj malsekigas la teron.
Psal Esperant 72:7  En liaj tagoj floru virtulo kaj granda paco, Ĝis ne plu ekzistos la luno.
Psal Esperant 72:8  Li regu de maro ĝis maro Kaj de la Rivero ĝis la finoj de la tero.
Psal Esperant 72:9  Kliniĝu antaŭ li la dezertanoj, Kaj liaj malamikoj leku polvon.
Psal Esperant 72:10  La reĝoj de Tarŝiŝ kaj de la insuloj alportu donacojn; La reĝoj de Ŝeba kaj Seba venigu donojn.
Psal Esperant 72:11  Kliniĝu antaŭ li ĉiuj reĝoj; Ĉiuj popoloj lin servu.
Psal Esperant 72:12  Ĉar li savos ploregantan malriĉulon Kaj senhelpan mizerulon.
Psal Esperant 72:13  Li estos favorkora por malriĉulo kaj senhavulo, Kaj li savos la animojn de mizeruloj.
Psal Esperant 72:14  De malico kaj krimo li savos iliajn animojn; Kaj kara estos ilia sango en liaj okuloj.
Psal Esperant 72:15  Kaj li vivu, kaj oni donu al li el la oro de Ŝeba; Kaj oni ĉiam preĝu por li, kaj ĉiutage oni lin benu.
Psal Esperant 72:16  Estu multe da greno en la lando; Sur la supro de la montoj ĝiaj spikoj ondiĝu kiel Lebanon; Kaj en la urboj ĉio floru, kiel herbo sur la tero.
Psal Esperant 72:17  Lia nomo estu eterna; Tiel longe, kiel ekzistas la suno, kresku lia nomo; Ĉiuj popoloj sin benu per li kaj gloru lin.
Psal Esperant 72:18  Glorata estu Dio la Eternulo, Dio de Izrael, Kiu sola faras miraklojn.
Psal Esperant 72:19  Kaj laŭdata estu Lia glora nomo eterne; Kaj Lia gloro plenigu la tutan teron. Amen, kaj amen!
Chapter 73
Psal Esperant 73:1  Jes, bona estas Dio por Izrael, Por tiuj, kiuj havas puran koron.
Psal Esperant 73:2  Sed mi-apenaŭ ne falŝanceliĝis miaj piedoj, Preskaŭ elglitis miaj paŝoj.
Psal Esperant 73:3  Ĉar mi ĉagreniĝis pro la fanfaronuloj, Vidante la bonstaton de la malvirtuloj.
Psal Esperant 73:4  Ĉar ili ne havas suferojn de morto, Kaj iliaj fortoj estas fortikaj.
Psal Esperant 73:5  Ili ne partoprenas en la zorgoj de homoj, Kaj ili ne suferas kun aliaj homoj.
Psal Esperant 73:6  Tial ilian kolon ĉirkaŭvolvis fiereco, Kaj perforteco ilin vestas kiel ornamo.
Psal Esperant 73:7  Pro graso elmetiĝis iliaj okuloj, Superbordiĝis en ilia koro la intencoj.
Psal Esperant 73:8  Ili mokas, ili parolas malbonintence pri premado; Ili parolas de alte.
Psal Esperant 73:9  Kontraŭ la ĉielon ili levas sian buŝon, Kaj ilia lango promenas sur la tero.
Psal Esperant 73:10  Tial tien ankaŭ iras Lia popolo, Kaj ili akvon ĉerpas abunde.
Psal Esperant 73:11  Kaj ili diras: Kiel Dio scias? Kaj ĉu la Plejaltulo komprenas?
Psal Esperant 73:12  Jen tiuj estas malvirtuloj, Kaj ili estas feliĉuloj de la mondo kaj atingis riĉecon!
Psal Esperant 73:13  Nur vane mi purigis mian koron Kaj lavis per senkulpeco miajn manojn,
Psal Esperant 73:14  Kaj mi turmentiĝas ĉiutage Kaj mi suferas punon ĉiumatene!
Psal Esperant 73:15  Se mi intencus paroli kiel ili, Tiam mi fariĝus perfida al la generacio de Viaj filoj.
Psal Esperant 73:16  Mi meditis, por kompreni ĉi tion; Sed ĝi estis malfacila en miaj okuloj,
Psal Esperant 73:17  Ĝis mi venis en la sanktejon de Dio Kaj ekkomprenis la finon de tio.
Psal Esperant 73:18  Vi starigas ilin sur glitiga loko; Kaj Vi ĵetas ilin en pereon.
Psal Esperant 73:19  Kiel momente ili ruiniĝis! Pereis, malaperis de subita teruro!
Psal Esperant 73:20  Simile al sonĝo post la vekiĝo, Vi, ho mia Sinjoro, en kolero tute sensignifigas ilian bildon.
Psal Esperant 73:21  Kiam bolis mia koro Kaj turmentiĝis mia internaĵo,
Psal Esperant 73:22  Tiam mi estis senklerulo kaj mi ne komprenis; Mi estis kiel bruto antaŭ Vi.
Psal Esperant 73:23  Sed mi ĉiam estas apud Vi; Vi tenas min je la dekstra mano.
Psal Esperant 73:24  Per Via konsilo Vi min kondukas, Kaj poste Vi akceptas min kun honoro.
Psal Esperant 73:25  Kiu estas por mi en la ĉielo? Kaj krom Vi mi nenion volas sur la tero.
Psal Esperant 73:26  Konsumiĝas mia karno kaj mia koro; Sed la fortikaĵo de mia koro kaj mia parto estas Dio por eterne.
Psal Esperant 73:27  Jen tiuj, kiuj malproksimiĝas de Vi, pereas; Vi ekstermas ĉiun, kiu perfidiĝis al Vi.
Psal Esperant 73:28  Sed al mi estas bone, ke mi estas proksima al Dio; Sur mian Sinjoron, sur la Eternulon, mi metis mian fidon, Por rakonti ĉiujn Viajn farojn.
Chapter 74
Psal Esperant 74:1  Kial, ho Dio, Vi forpuŝis nin por ĉiam? Kial fumas Via kolero kontraŭ la ŝafoj de Via paŝtejo?
Psal Esperant 74:2  Rememoru Vian komunumon, kiun Vi aĉetis en la tempo antikva, La genton de Via heredo, kiun Vi liberigis, Ĉi tiun monton Cion, sur kiu Vi loĝiĝis.
Psal Esperant 74:3  Direktu Viajn paŝojn al la eternaj ruinoj, Al ĉio, kion detruis malamiko en la sanktejo.
Psal Esperant 74:4  Krias Viaj malamikoj en Via domo, Metis tie siajn signojn.
Psal Esperant 74:5  Oni vidas, kiel ili levas la hakilojn Kontraŭ la lignajn plektaĵojn.
Psal Esperant 74:6  Kaj nun ĉiujn ĝiajn skulptaĵojn Ili dishakas per hakilo kaj marteloj.
Psal Esperant 74:7  Ili bruligis per fajro Vian sanktejon, Malhonore alterigis la loĝejon de Via nomo.
Psal Esperant 74:8  Ili diris en sia koro: Ni ruinigos ilin tute; Ili forbruligis ĉiujn domojn de Dio en la lando.
Psal Esperant 74:9  Niajn signojn ni ne vidis; Jam ne ekzistas profeto, Kaj neniu ĉe ni scias, kiel longe tio daŭros.
Psal Esperant 74:10  Kiel longe, ho Dio, mokos la premanto? Ĉu eterne la malamiko insultos Vian nomon?
Psal Esperant 74:11  Kial Vi retenas Vian brakon kaj Vian dekstran manon? Ekstermu ilin el Via basko.
Psal Esperant 74:12  Dio estas ja mia Reĝo de antikve, Li faras savon sur la tero.
Psal Esperant 74:13  Vi disŝiris per Via forto la maron, Vi rompis la kapojn de balenoj en la akvo;
Psal Esperant 74:14  Vi disbatis la kapojn de la levjatano, Vi donis ĝin por manĝo al la bestoj de la dezerto;
Psal Esperant 74:15  Vi elfendis fonton kaj torenton, Vi elsekigis potencajn riverojn.
Psal Esperant 74:16  Al Vi apartenas la tago, kaj al Vi apartenas la nokto; Vi aranĝis lumon kaj sunon;
Psal Esperant 74:17  Vi difinis ĉiujn limojn de la tero; La someron kaj la vintron Vi aranĝis.
Psal Esperant 74:18  Rememoru tion, ke malamiko insultas la Eternulon Kaj popolo malsaĝa malhonoras Vian nomon.
Psal Esperant 74:19  Ne fordonu al sovaĝa besto la animon de Via turto; La anaron de Viaj mizeruloj ne forgesu por ĉiam.
Psal Esperant 74:20  Rememoru la interligon, Ĉar ĉiuj mallumaj lokoj de la tero estas plenaj de rabejoj.
Psal Esperant 74:21  La suferanto ne reiru hontigita; Malriĉulo kaj mizerulo gloru Vian nomon.
Psal Esperant 74:22  Leviĝu, ho Dio, defendu Vian aferon; Rememoru la malhonoron, kiun malsaĝulo faras al Vi ĉiutage.
Psal Esperant 74:23  Ne forgesu la krion de Viaj malamikoj; La bruo de tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ Vi, konstante kreskas.
Chapter 75
Psal Esperant 75:1  Ni gloras Vin, ho Dio, ni gloras Vin; Proksima estas Via nomo; Oni rakontas Viajn miraklojn.
Psal Esperant 75:3  Tremas la tero kaj ĉiuj ĝiaj loĝantoj; Mi fortikigis ĝiajn kolonojn. Sela.
Psal Esperant 75:4  Mi diras al la fanfaronuloj: Ne fanfaronu; Kaj al la malvirtuloj: Ne levu kornon;
Psal Esperant 75:5  Ne levu supren vian kornon, Ne parolu kun nefleksebla kolo;
Psal Esperant 75:6  Ĉar ne de oriento kaj ne de okcidento Kaj ne de la dezerto venas alteco.
Psal Esperant 75:7  Nur Dio estas juĝanto; Unu homon Li malaltigas, kaj alian Li altigas.
Psal Esperant 75:8  Ĉar la pokalo estas en la mano de la Eternulo, Kaj la vino ŝaŭmas, plena de aromaĵo, kaj Li verŝas el ĝi; Sed nur ĝian feĉon elsuĉos kaj trinkos ĉiuj malvirtuloj de la tero.
Psal Esperant 75:9  Kaj mi eterne predikos, Mi kantos al la Dio de Jakob.
Psal Esperant 75:10  Kaj ĉiujn kornojn de la malvirtuloj mi rompos; Altiĝos la kornoj de virtulo.
Chapter 76
Psal Esperant 76:1  Dio estas konata en Judujo; Granda estas Lia nomo en Izrael.
Psal Esperant 76:2  En Salem estas Lia tendo, Kaj Lia loĝejo sur Cion.
Psal Esperant 76:3  Tie Li rompis la sagojn de pafarko, Ŝildon, glavon, kaj militon. Sela.
Psal Esperant 76:4  Vi estas majesta kaj potenca sur la sovaĝbestaj montoj.
Psal Esperant 76:5  Senarmiĝis la fortkoruloj, endormiĝis; Kaj ĉiuj militistoj restis kvazaŭ sen manoj.
Psal Esperant 76:6  De Via minaco, ho Dio de Jakob, Paraliziĝis rajdisto kaj ĉevalo.
Psal Esperant 76:7  Vi, Vi estas timinda; Kaj kiu restos staranta antaŭ Vi, kiam ekflamas Via kolero?
Psal Esperant 76:8  El la ĉielo Vi aŭdigis juĝon; La tero ektimis kaj eksilentis,
Psal Esperant 76:9  Kiam Dio leviĝis, por juĝi, Por savi ĉiujn humilulojn sur la tero. Sela.
Psal Esperant 76:10  Ĉar la kolero de homo fariĝas Via gloro, Kiam Vi zonas Vin per la resto de Via kolero.
Psal Esperant 76:11  Faru kaj plenumu promesojn al la Eternulo, via Dio; Vi ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas, alportu donacojn al la Timindulo.
Psal Esperant 76:12  Li humiligis la spiriton de potenculoj; Li estas timinda por la reĝoj de la tero.
Chapter 77
Psal Esperant 77:1  Mia voĉo iras al Dio, kaj mi krias; Mia voĉo iras al Dio, ke Li aŭskultu min.
Psal Esperant 77:2  En la tago de mia suferado mi serĉas mian Sinjoron; En la nokto mia mano estas etendita kaj ne malleviĝas; Mia animo ne volas konsoliĝi.
Psal Esperant 77:3  Mi rememoras Dion, kaj mi ĝemas; Mi meditas, kaj mia spirito malĝojas. Sela.
Psal Esperant 77:4  Vi retenas la palpebrojn de miaj okuloj; Mi estas frapita, mi ne povas paroli.
Psal Esperant 77:5  Mi meditas pri la tagoj antikvaj, Pri la jaroj antaŭlonge pasintaj.
Psal Esperant 77:6  Mi rememoras en la nokto mian kanton; Mi parolas kun mia koro, Kaj mia spirito esploras.
Psal Esperant 77:7  Ĉu por eterne mia Sinjoro forpuŝis? Kaj ĉu Li ne plu favoros?
Psal Esperant 77:8  Ĉu por eterne ĉesiĝis Lia boneco? Ĉu Lia promeso ne plenumiĝos por ĉiuj generacioj?
Psal Esperant 77:9  Ĉu Dio forgesis indulgi? Ĉu Li fermis en kolero Sian favorkorecon? Sela.
Psal Esperant 77:10  Kaj mi diris: Tio estas mia aflikto, Ke aliiĝis la dekstra mano de la Plejaltulo.
Psal Esperant 77:11  Mi rememoros la farojn de la Eternulo; Jes, mi rememoros Viajn antikvajn miraklojn.
Psal Esperant 77:12  Mi meditos pri ĉiuj Viaj faroj, Kaj pri Viaj agoj mi parolos.
Psal Esperant 77:13  Ho Dio, en sankteco estas Via vojo; Kiu estas tiel granda dio, kiel nia Dio?
Psal Esperant 77:14  Vi estas tiu Dio, kiu faras miraklojn; Vi montris Vian forton inter la popoloj.
Psal Esperant 77:15  Vi liberigis per Via brako Vian popolon, La filojn de Jakob kaj Jozef. Sela.
Psal Esperant 77:16  Vidis Vin akvoj, ho Dio, Vidis Vin akvoj, kaj ili ektremis, Kaj abismoj skuiĝis.
Psal Esperant 77:17  Nubegoj verŝis akvon, La ĉielo eligis bruon, Kaj Viaj sagoj ekflugis.
Psal Esperant 77:18  La voĉo de Via tondro estis en la turnovento, Fulmoj lumigis la mondon; Tremis kaj ŝanceliĝis la tero.
Psal Esperant 77:19  Sur la maro estis Via vojo, Kaj Via irejo sur grandaj akvoj, Sed Viaj paŝosignoj ne estis videblaj.
Psal Esperant 77:20  Vi kondukis Vian popolon kiel ŝafojn, Per la mano de Moseo kaj Aaron.
Chapter 78
Psal Esperant 78:1  Atentu, ho mia popolo, mian instruon; Klinu vian orelon al la paroloj de mia buŝo.
Psal Esperant 78:2  Mi malfermos per sentenco mian buŝon; Mi eldiros enigmojn el tempo antikva.
Psal Esperant 78:3  Kion ni aŭdis kaj sciiĝis, Kion rakontis al ni niaj patroj,
Psal Esperant 78:4  Tion ni ne kaŝos antaŭ iliaj infanoj, Rakontante al venonta generacio la gloron de la Eternulo, Kaj Lian potencon, kaj Liajn miraklojn, kiujn Li faris.
Psal Esperant 78:5  Li starigis ateston en Jakob, Kaj en Izrael Li fiksis leĝon, Pri kiu Li ordonis al niaj patroj, Ke ili sciigu ĝin al siaj infanoj,
Psal Esperant 78:6  Por ke sciu estonta generacio, la infanoj, kiuj naskiĝos, Ili leviĝu kaj rakontu al siaj infanoj.
Psal Esperant 78:7  Ili metu sian fidon sur Dion, Kaj ili ne forgesu la farojn de Dio, Kaj ili plenumu Liajn ordonojn;
Psal Esperant 78:8  Kaj ili ne estu, kiel iliaj patroj, Generacio ribela kaj perfida, Generacio, kiu ne estis firma per sia koro, Nek fidela al Dio per sia spirito.
Psal Esperant 78:9  La filoj de Efraim, armitaj, portantaj pafarkon, Turniĝis malantaŭen en tago de batalo;
Psal Esperant 78:10  Ili ne plenumis la interkonsenton de Dio, Kaj rifuzis sekvi Lian instruon;
Psal Esperant 78:11  Kaj ili forgesis Liajn farojn, Kaj Liajn miraklojn, kiujn Li aperigis al ili.
Psal Esperant 78:12  Antaŭ iliaj patroj Li faris miraklojn En la lando Egipta, sur la kampo Coan.
Psal Esperant 78:13  Li fendis la maron kaj pasigis ilin, Kaj starigis la akvon kvazaŭ muron;
Psal Esperant 78:14  Kaj Li kondukis ilin tage en nubo Kaj la tutan nokton en la lumo de fajro;
Psal Esperant 78:15  Li fendis ŝtonojn en la dezerto, Kaj trinkigis ilin kvazaŭ el granda abismo;
Psal Esperant 78:16  Li eligis riveretojn el roko, Kaj fluigis akvon kiel riverojn.
Psal Esperant 78:17  Sed ili plue pekis antaŭ Li, Ĉagrenis la Plejaltulon en la dezerto;
Psal Esperant 78:18  Kaj ili incitis Dion en sia koro, Petante manĝon pro sia kaprico;
Psal Esperant 78:19  Kaj ili parolis kontraŭ Dio, Kaj diris: Ĉu Dio povas kovri tablon en la dezerto?
Psal Esperant 78:20  Jen Li frapis rokon, Kaj verŝiĝis akvo kaj ekfluis riveroj: Ĉu Li povas ankaŭ panon doni? Ĉu Li pretigos ankaŭ viandon por Sia popolo?
Psal Esperant 78:21  Tial la Eternulo, aŭdinte, flamiĝis; Kaj fajro ekbrulis kontraŭ Jakob, Kaj leviĝis kolero kontraŭ Izrael;
Psal Esperant 78:22  Ĉar ili ne kredis je Dio Kaj ne fidis Lian savon.
Psal Esperant 78:23  Kaj Li ordonis el supre al la nuboj, Kaj Li malfermis la pordojn de la ĉielo;
Psal Esperant 78:24  Kaj Li pluvigis al ili manaon, por manĝi, Kaj Li donis al ili ĉielan grenon.
Psal Esperant 78:25  Panon de potenculoj ĉiu manĝis; Li sendis al ili manĝon satege.
Psal Esperant 78:26  Li kurigis tra la ĉielo venton orientan, Kaj per Sia forto Li aperigis venton sudan;
Psal Esperant 78:27  Kaj Li pluvigis sur ilin viandon kiel polvon, Kaj flugilajn birdojn kiel apudmaran sablon;
Psal Esperant 78:28  Kaj Li faligis ĉion mezen de ilia tendaro, Ĉirkaŭe de iliaj loĝejoj.
Psal Esperant 78:29  Kaj ili manĝis kaj tre satiĝis; Kaj Li venigis al ili tion, kion ili deziris.
Psal Esperant 78:30  Sed kiam ili ankoraŭ ne forlasis sian deziron Kaj ilia manĝaĵo estis ankoraŭ en ilia buŝo,
Psal Esperant 78:31  La kolero de Dio venis sur ilin Kaj mortigis la plej eminentajn el ili, Kaj la junulojn de Izrael ĝi faligis.
Psal Esperant 78:32  Malgraŭ ĉio ĉi tio ili plue ankoraŭ pekis Kaj ne kredis je Liaj mirakloj.
Psal Esperant 78:33  Kaj Li finigis iliajn tagojn en vanteco Kaj iliajn jarojn en teruro.
Psal Esperant 78:34  Kiam Li estis mortiganta ilin, tiam ili Lin ekserĉis, Returniĝis kaj fervore vokis Dion;
Psal Esperant 78:35  Kaj ili rememoris, ke Dio estas ilia fortikaĵo Kaj Dio la Plejalta estas ilia Liberiganto.
Psal Esperant 78:36  Sed ili flatis al Li per sia buŝo, Kaj per sia lango ili mensogis al Li;
Psal Esperant 78:37  Ĉar ilia koro ne estis firma al Li, Kaj ili ne estis fidelaj en Lia interligo.
Psal Esperant 78:38  Tamen Li, favorkora, pardonas pekon, kaj Li ne pereigas, Kaj Li ofte forklinis Sian koleron, Kaj Li ne eligis Sian tutan furiozon.
Psal Esperant 78:39  Kaj Li rememoris, ke ili estas karno, Vento, kiu iras kaj ne revenas.
Psal Esperant 78:40  Kiom da fojoj ili ĉagrenis Lin en la dezerto Kaj indignigis Lin en la stepo!
Psal Esperant 78:41  Ripete ili incitadis Dion Kaj provokis la Sanktulon de Izrael.
Psal Esperant 78:42  Ili ne rememoris Lian manon, La tagon, en kiu Li liberigis ilin de premanto,
Psal Esperant 78:43  Kiam Li faris en Egiptujo Siajn signojn Kaj Siajn miraklojn sur la kampo Coan;
Psal Esperant 78:44  Kiam Li ŝanĝis en sangon iliajn riverojn kaj torentojn, Ke ili ne povis trinki.
Psal Esperant 78:45  Li sendis sur ilin insektojn, kiuj ilin manĝis, Kaj ranojn, kiuj ilin pereigis;
Psal Esperant 78:46  Iliajn produktojn de la tero Li fordonis al vermoj Kaj ilian laboron al akridoj;
Psal Esperant 78:47  Per hajlo Li batis iliajn vinberojn, Kaj iliajn sikomorojn per frosto;
Psal Esperant 78:48  Li elmetis al hajlo iliajn brutojn, Kaj iliajn paŝtatarojn al fulmo;
Psal Esperant 78:49  Li sendis sur ilin Sian flamantan koleron, Furiozon, malbenon, kaj mizeron, Taĉmenton da malbonaj anĝeloj.
Psal Esperant 78:50  Li donis liberan vojon al Sia kolero, Ne ŝirmis kontraŭ la morto ilian animon, Kaj ilian vivon Li transdonis al pesto;
Psal Esperant 78:51  Li mortigis ĉiun unuenaskiton en Egiptujo, La komencajn fortojn en la tendoj de Ĥam.
Psal Esperant 78:52  Kaj Li kondukis kiel ŝafojn Sian popolon, Kaj Li kondukis ilin kiel paŝtataron tra la dezerto;
Psal Esperant 78:53  Li kondukis ilin en sendanĝereco, kaj ili ne timis, Kaj iliajn malamikojn kovris la maro;
Psal Esperant 78:54  Kaj Li venigis ilin al Sia sankta limo, Al tiu monto, kiun akiris Lia dekstra mano;
Psal Esperant 78:55  Li forpelis antaŭ ili popolojn, Lote disdonis ilian heredon, Kaj loĝigis en iliaj tendoj la tribojn de Izrael.
Psal Esperant 78:56  Sed ili incitis kaj ĉagrenis Dion la Plejaltan, Kaj Liajn leĝojn ili ne observis;
Psal Esperant 78:57  Ili defalis kaj perfidiĝis, kiel iliaj patroj, Returniĝis, kiel malfidinda pafarko;
Psal Esperant 78:58  Ili kolerigis Lin per siaj altaĵoj, Kaj per siaj idoloj ili Lin incitis.
Psal Esperant 78:59  Dio aŭdis kaj flamiĝis, Kaj forte ekindignis kontraŭ Izrael;
Psal Esperant 78:60  Li forlasis Sian loĝejon en Ŝilo, La tendon, en kiu Li loĝis inter la homoj;
Psal Esperant 78:61  Kaj Li fordonis en malliberecon Sian forton, Kaj Sian majeston en la manon de malamiko;
Psal Esperant 78:62  Kaj Li elmetis al glavo Sian popolon, Kaj kontraŭ Sia heredo Li flamiĝis.
Psal Esperant 78:63  Ĝiajn junulojn formanĝis fajro, Kaj ĝiaj junulinoj ne estis prikantataj;
Psal Esperant 78:64  Ĝiaj pastroj falis de glavo, Kaj ĝiaj vidvinoj ne ploris.
Psal Esperant 78:65  Sed mia Sinjoro vekiĝis kiel dormanto, Kiel fortulo, vigligita de vino.
Psal Esperant 78:66  Kaj Li batis ĝiajn malamikojn malantaŭen: Eternan malhonoron Li donis al ili.
Psal Esperant 78:67  Kaj Li malŝatis la tendon de Jozef, Kaj la tribon de Efraim Li ne elektis;
Psal Esperant 78:68  Sed Li elektis la tribon de Jehuda, La monton Cion, kiun Li ekamis;
Psal Esperant 78:69  Kaj Li konstruis Sian sanktejon kiel monton, Kaj kiel la teron Li fortikigis ĝin por ĉiam.
Psal Esperant 78:70  Kaj Li elektis Davidon, Sian sklavon, Kaj Li prenis lin el la staloj de ŝafoj.
Psal Esperant 78:71  De apud la ŝafinoj Li venigis lin, Por paŝti Lian popolon Jakob kaj Lian heredon Izrael.
Psal Esperant 78:72  Kaj li paŝtis ilin laŭ la fideleco de sia koro, Kaj per lertaj manoj li ilin kondukis.
Chapter 79
Psal Esperant 79:1  Ho Dio! venis idolanoj en Vian heredon, Malpurigis Vian sanktan templon, Faris el Jerusalem ruinojn.
Psal Esperant 79:2  La kadavrojn de Viaj sklavoj ili donis kiel manĝon al la birdoj de la ĉielo, La karnon de Viaj fideluloj al la bestoj de la tero;
Psal Esperant 79:3  Ili verŝis ilian sangon kiel akvon, ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj estis neniu, kiu ilin enterigus.
Psal Esperant 79:4  Ni fariĝis hontindaĵo por niaj najbaroj, Mokataĵo kaj insultataĵo por niaj ĉirkaŭantoj.
Psal Esperant 79:5  Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi koleros senĉese? Kaj Via indigno brulos, kiel fajro?
Psal Esperant 79:6  Elverŝu Vian koleron sur tiujn naciojn, kiuj Vin ne konas, Kaj sur la regnojn, kiuj ne vokas Vian nomon;
Psal Esperant 79:7  Ĉar ili formanĝis Jakobon Kaj dezertigis lian loĝejon.
Psal Esperant 79:8  Ne memoru niajn antaŭajn krimojn, Rapide atingu nin Via favorkoreco; Ĉar ni tre konsumiĝis.
Psal Esperant 79:9  Helpu nin, ho Dio de nia savo, pro la gloro de Via nomo; Kaj savu nin kaj pardonu al ni niajn pekojn pro Via nomo.
Psal Esperant 79:10  Kial devas diri la popoloj: Kie estas ilia Dio? Fariĝu konata inter la popoloj antaŭ niaj okuloj La venĝo por la verŝita sango de Viaj sklavoj.
Psal Esperant 79:11  Venu al Vi la ĝemoj de la malliberuloj; Per la grandeco de Via brako liberigu tiujn, kiuj estas kondamnitaj al morto;
Psal Esperant 79:12  Kaj redonu al niaj najbaroj sepoble en ilian sinon la malhonoron, Per kiu ili malhonoris Vin, ho mia Sinjoro!
Psal Esperant 79:13  Kaj ni, Via popolo kaj la ŝafoj de Via paŝtataro, Eterne Vin dankos, De generacio al generacio ni rakontos Vian gloron.
Chapter 80
Psal Esperant 80:1  Ho Paŝtisto de Izrael, aŭskultu; Vi, kiu kondukas Jozefon, kiel ŝafojn, Vi, kiu sidas sur keruboj, aperu!
Psal Esperant 80:2  Antaŭ Efraim kaj Benjamen kaj Manase veku Vian forton, Kaj venu, por savi nin.
Psal Esperant 80:3  Ho Dio, revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
Psal Esperant 80:4  Ho Eternulo, Dio Cebaot, Ĝis kiam Vi kolere repuŝos la preĝon de Via popolo?
Psal Esperant 80:5  Vi manĝigis al ili panon larman, Kaj Vi trinkigis al ili larmojn per granda mezuro.
Psal Esperant 80:6  Vi faris nin objekto de disputo por niaj najbaroj; Kaj niaj malamikoj nin mokas.
Psal Esperant 80:7  Ho Dio Cebaot! revenigu nin kaj lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
Psal Esperant 80:8  Vinberbranĉon el Egiptujo Vi elportis, Vi forpelis popolojn kaj ĝin plantis;
Psal Esperant 80:9  Vi purigis lokon por ĝi; Kaj ĝi profundigis siajn radikojn kaj plenigis la tutan landon;
Psal Esperant 80:10  Montojn kovris ĝia ombro, Kaj ĝiaj branĉoj fariĝis kiel cedroj de Dio.
Psal Esperant 80:11  Ĝi etendis siajn branĉojn ĝis la maro Kaj siajn branĉetojn ĝis la Rivero.
Psal Esperant 80:12  Kial Vi detruis ĝiajn barilojn, Ke ĉiuj pasantoj ĝin ŝiras?
Psal Esperant 80:13  Subfosas ĝin arbara apro, Kaj kampa besto ĝin mordas.
Psal Esperant 80:14  Ho Dio Cebaot, returniĝu; Rigardu el la ĉielo kaj vidu, kaj rememoru tiun vinbertrunkon,
Psal Esperant 80:15  Kaj ŝirmu tion, kion plantis Via dekstra mano, Kaj la kreskaĵidon, kiun Vi fortikigis por Vi.
Psal Esperant 80:16  Ĝi estas bruligita de fajro, krevinta; De Via minaca vizaĝo ili pereis.
Psal Esperant 80:17  Via brako estu super la viro de Via dekstra mano, Super la homido, kiun Vi fortikigis por Vi.
Psal Esperant 80:18  Kaj ni ne foriros de Vi; Vivigu nin, kaj ni vokos Vian nomon.
Psal Esperant 80:19  Ho Eternulo, Dio Cebaot! revenigu nin, lumigu Vian vizaĝon, Por ke ni estu savitaj.
Chapter 81
Psal Esperant 81:1  Laŭte kantu al Dio, nia forto; Ĝoje kriu al la Dio de Jakob.
Psal Esperant 81:2  Sonigu kanton, donu tamburinon, Ĉarman harpon, kaj psalteron.
Psal Esperant 81:3  Muziku per korno en novmonato, Je la plenluno, en la tago de nia festo.
Psal Esperant 81:4  Ĉar ĝi estas leĝo por Izrael Kaj ordono de la Dio de Jakob.
Psal Esperant 81:5  Li aranĝis ĝin kiel ateston por Jozef, Kiam Li eliris kontraŭ la landon Egiptan. Lingvon, kiun mi ne konas, mi aŭdis:
Psal Esperant 81:6  Mi liberigis lian dorson de ŝarĝo, Liaj manoj liberiĝis de korboj.
Psal Esperant 81:7  En la mizero vi vokis, kaj Mi vin helpis; Mi respondis al vi en mistera loko de tondro; Mi esploris vin ĉe la akvo de Malpaco. Sela.
Psal Esperant 81:8  Aŭdu, ho Mia popolo, Mi atestos al vi; Ho Izrael, se vi Min aŭskultus!
Psal Esperant 81:9  Ne estu ĉe vi alia dio; Kaj ne adoru fremdan dion.
Psal Esperant 81:10  Mi estas la Eternulo, via Dio, Kiu elkondukis vin el la lando Egipta; Malfermu larĝe vian buŝon, kaj Mi ĝin plenigos.
Psal Esperant 81:11  Sed Mia popolo ne aŭskultis Mian voĉon, Izrael ne obeis Min.
Psal Esperant 81:12  Kaj Mi lasis ilin al la kaprico de ilia koro, Ke ili iru laŭ siaj intencoj.
Psal Esperant 81:13  Ho, se Mia popolo aŭskultus Min, Se Izrael irus per Miaj vojoj!
Psal Esperant 81:14  Rapide Mi faligus iliajn malamikojn, Kaj kontraŭ iliajn premantojn Mi direktus Mian manon.
Psal Esperant 81:15  La malamantoj de la Eternulo humiliĝus antaŭ Li, Kaj ilia bonstato estus eterna.
Psal Esperant 81:16  Kaj Mi manĝigus al ili grason de tritiko, Kaj Mi satigus vin per mielo el roko.
Chapter 82
Psal Esperant 82:1  Dio stariĝis en Dia anaro; Inter la dioj Li juĝas.
Psal Esperant 82:2  Ĝis kiam vi juĝos maljuste, Kaj privilegios la personojn de malvirtuloj? Sela.
Psal Esperant 82:3  Estu justaj al malriĉulo kaj orfo; Rilate afliktiton kaj senhavulon estu virtaj.
Psal Esperant 82:4  Liberigu malriĉulon kaj mizerulon; El la mano de malvirtulo ilin savu.
Psal Esperant 82:5  Ili ne scias kaj ne komprenas, En mallumo ili marŝas; Ekŝanceliĝis ĉiuj fundamentoj de la tero.
Psal Esperant 82:6  Mi diris: Vi estas dioj, Kaj ĉiuj vi estas filoj de la Plejaltulo;
Psal Esperant 82:7  Sed vi mortos, kiel homoj, Kaj vi falos, kiel ĉiu el la potenculoj.
Psal Esperant 82:8  Leviĝu, ho Dio, juĝu la teron; Ĉar Vi heredas ĉiujn popolojn.
Chapter 83
Psal Esperant 83:1  Ho Dio, ne silentu; Ne estu senparola kaj ne restu trankvila, ho Dio!
Psal Esperant 83:2  Ĉar jen Viaj malamikoj ekbruis, Kaj Viaj malamantoj levis la kapon.
Psal Esperant 83:3  Kontraŭ Via popolo ili sekrete konspiras, Kaj ili konsiliĝas kontraŭ Viaj gardatoj.
Psal Esperant 83:4  Ili diris: Ni iru, kaj ni ekstermu ilin el inter la popoloj, Ke oni ne plu rememoru la nomon de Izrael.
Psal Esperant 83:5  Ĉar ili unuanime interkonsentis, Ili faris interligon kontraŭ Vi:
Psal Esperant 83:6  La tendoj de Edom kaj la Iŝmaelidoj, Moab kaj la Hagaridoj,
Psal Esperant 83:7  Gebal kaj Amon kaj Amalek, La Filiŝtoj kun la loĝantoj de Tiro;
Psal Esperant 83:8  Ankaŭ Asirio aliĝis al ili Kaj fariĝis helpo al la idoj de Lot. Sela.
Psal Esperant 83:9  Faru al ili, kiel al Midjan, Kiel al Sisera, kiel al Jabin ĉe la torento Kiŝon,
Psal Esperant 83:10  Kiuj estis ekstermitaj en En-Dor Kaj fariĝis sterko por la tero.
Psal Esperant 83:11  Agu kun iliaj princoj kiel kun Oreb kaj Zeeb, Kaj kun ĉiuj iliaj estroj kiel kun Zebaĥ kaj Calmuna,
Psal Esperant 83:13  Ho mia Dio, similigu ilin al turniĝanta polvo, Al pajlrestaĵo antaŭ vento.
Psal Esperant 83:14  Kiel fajro bruligas arbaron, Kaj kiel flamo bruldezertigas montojn,
Psal Esperant 83:15  Tiel pelu ilin per Via ventego, Kaj per Via fulmotondro ilin timigu.
Psal Esperant 83:16  Plenigu ilian vizaĝon per malhonoro, Por ke ili turniĝu al Via nomo, ho Eternulo.
Psal Esperant 83:17  Ili estu hontigitaj kaj timigitaj por ĉiam, Ili malhonoriĝu kaj pereu.
Psal Esperant 83:18  Kaj ili eksciu, ke Vi, kies nomo estas ETERNULO, Estas sola Plejaltulo super la tuta tero.
Chapter 84
Psal Esperant 84:1  Kiel ĉarmaj estas Viaj loĝejoj, ho Eternulo Cebaot!
Psal Esperant 84:2  Mia animo deziras kaj sopiras al la kortoj de la Eternulo; Mia koro kaj mia korpo sentas ravon pri la viva Dio.
Psal Esperant 84:3  Eĉ birdo trovas domon kaj hirundo neston por si, En kiu ĝi tenas siajn idojn: Viajn altarojn, ho Eternulo Cebaot, mia Reĝo kaj mia Dio.
Psal Esperant 84:4  Feliĉaj estas tiuj, kiuj loĝas en Via domo: Ili laŭdas Vin konstante. Sela.
Psal Esperant 84:5  Feliĉaj estas la homoj, kies forto estas en Vi, Kaj en kies koro estas Viaj vojoj;
Psal Esperant 84:6  Kiuj pasas tra la Valo de Ploro kaj faras tie fontojn, Kaj la printempa pluvo ĝin kovras per benoj;
Psal Esperant 84:7  Ili iras de forto al forto, Aperas antaŭ Dio sur Cion.
Psal Esperant 84:8  Ho Eternulo, Dio Cebaot, aŭdu mian preĝon; Aŭskultu, ho Dio de Jakob! Sela.
Psal Esperant 84:9  Nia ŝildo, vidu, ho Dio, Kaj rigardu la vizaĝon de Via sanktoleito.
Psal Esperant 84:10  Ĉar tago en Viaj kortoj estas pli bona, ol mil aliaj: Mi preferas stari sur la sojlo de la domo de mia Dio, Ol loĝi en tendoj de malvirto.
Psal Esperant 84:11  Ĉar Dio, la Eternulo, estas suno kaj ŝildo; Favoron kaj honoron donas la Eternulo; Li ne domaĝas bonon al tiuj, kiuj iras en virto.
Psal Esperant 84:12  Ho Eternulo Cebaot, bone estas al la homo, kiu Vin fidas.
Chapter 85
Psal Esperant 85:1  Vi korfavoris, ho Eternulo, Vian landon, Vi revenigis la forkaptitojn de Jakob;
Psal Esperant 85:2  Vi pardonis la kulpon de Via popolo, Vi kovris ĉiujn ĝiajn pekojn. Sela.
Psal Esperant 85:3  Vi retenis Vian tutan koleron, Forlasis Vian furiozon.
Psal Esperant 85:4  Turnu Vin al ni, ho Dio de nia savo, Kaj ĉesigu Vian koleron kontraŭ ni.
Psal Esperant 85:5  Ĉu eterne Vi nin koleros, Daŭrigos Vian koleron de generacio al generacio?
Psal Esperant 85:6  Ĉu Vi ne revivigos nin denove, Ke Via popolo ĝoju per Vi?
Psal Esperant 85:7  Aperigu al ni, ho Eternulo, Vian favoron, Kaj Vian helpon donu al ni.
Psal Esperant 85:8  Mi aŭdu, kion diras Dio, la Eternulo; Ĉar Li deklaros pacon al Sia popolo kaj al Siaj fideluloj, Ke ili ne reiru al malsaĝeco.
Psal Esperant 85:9  Jam proksima estas Lia helpo al tiuj, kiuj Lin timas, Por ke ekregu honoro en nia lando.
Psal Esperant 85:10  Bono kaj vero renkontiĝas, Justeco kaj paco sin kisas.
Psal Esperant 85:11  Vero elkreskas el la tero, Kaj justeco rigardas el la ĉielo.
Psal Esperant 85:12  Kaj la Eternulo donos bonon, Kaj nia tero donos siajn produktojn.
Psal Esperant 85:13  Justeco iros antaŭ Li Kaj faros vojon por Liaj paŝoj.
Chapter 86
Psal Esperant 86:1  Klinu, ho Eternulo, Vian orelon, aŭskultu min; Ĉar mi estas mizera kaj malriĉa.
Psal Esperant 86:2  Konservu mian animon, ĉar mi estas fidela; Ho Vi, mia Dio, helpu Vian sklavon, kiu fidas Vin.
Psal Esperant 86:3  Korfavoru min, ho mia Sinjoro, Ĉar mi vokas al Vi la tutan tagon.
Psal Esperant 86:4  Ĝojigu la animon de Via sklavo, Ĉar al Vi, ho mia Sinjoro, mi levas mian animon.
Psal Esperant 86:5  Ĉar Vi, mia Sinjoro, estas bona kaj pardonema Kaj tre favora por ĉiuj, kiuj Vin vokas.
Psal Esperant 86:6  Aŭskultu, ho Eternulo, mian preĝon, Kaj atentu la voĉon de mia petego.
Psal Esperant 86:7  En tago de mia sufero mi Vin vokas, Por ke Vi aŭskultu min.
Psal Esperant 86:8  Ne ekzistas simila al Vi inter la dioj, ho mia Sinjoro, Kaj ne ekzistas faroj kiel Viaj.
Psal Esperant 86:9  Ĉiuj popoloj, kiujn Vi kreis, venos kaj kliniĝos antaŭ Via vizaĝo, ho mia Sinjoro, Kaj honoros Vian nomon.
Psal Esperant 86:10  Ĉar Vi estas granda kaj Vi faras miraklojn; Vi sola estas Dio.
Psal Esperant 86:11  Montru al mi, ho Eternulo, Vian vojon, por ke mi iru en Via vero; Dediĉu mian koron al la respektado de Via nomo.
Psal Esperant 86:12  Mi dankos Vin, ho mia Sinjoro, mia Dio, per mia tuta koro, Kaj mi honoros Vian nomon eterne.
Psal Esperant 86:13  Ĉar granda estas Via boneco al mi; Kaj Vi savis mian animon el la profundo de Ŝeol.
Psal Esperant 86:14  Ho Dio, fieruloj leviĝis kontraŭ mi, Kaj anaro da premantoj serĉas mian animon Kaj ne havas Vin antaŭ si.
Psal Esperant 86:15  Sed Vi, mia Sinjoro, estas Dio kompatema kaj favorkora, Longetolerema kaj tre bona kaj verama.
Psal Esperant 86:16  Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Donu Vian forton al Via sklavo, Kaj helpu la filon de Via sklavino.
Psal Esperant 86:17  Faru super mi signon por bono, Por ke miaj malamantoj vidu kaj hontiĝu, Ĉar Vi, ho Eternulo, min helpos kaj konsolos.
Chapter 87
Psal Esperant 87:2  La Eternulo amas la pordegojn de Cion Pli ol ĉiujn loĝejojn de Jakob.
Psal Esperant 87:3  Gloraĵojn Li rakontas pri vi, ho urbo de Dio. Sela.
Psal Esperant 87:4  Mi parolas al miaj konatoj pri Egiptujo kaj Babel, Ankaŭ pri Filiŝtujo kaj Tiro kun Etiopujo: Jen tiu tie naskiĝis.
Psal Esperant 87:5  Sed pri Cion oni diras: Tiu kaj tiu tie naskiĝis, Kaj Li, la Plejaltulo, ĝin fortikigas.
Psal Esperant 87:6  La Eternulo notos, enskribante la popolojn: Ĉi tiu tie naskiĝis. Sela.
Psal Esperant 87:7  Kaj la kantistoj kaj muzikistoj: Ĉiuj miaj fontoj estas en Vi.
Chapter 88
Psal Esperant 88:1  de Heman, la Ezraĥido. Ho Eternulo, Dio de mia savo! Tage kaj nokte mi krias antaŭ Vi.
Psal Esperant 88:2  Mia preĝo venu antaŭ Vian vizaĝon; Klinu Vian orelon al mia ploro.
Psal Esperant 88:3  Ĉar mia animo trosatiĝis de malbonoj Kaj mia vivo atingis Ŝeolon.
Psal Esperant 88:4  Mi similiĝis al la forirantoj en la tombon; Mi fariĝis kiel viro sen fortoj,
Psal Esperant 88:5  Etendita inter mortintoj; Kiel mortigitoj, kuŝantaj en la tombo, Kiujn Vi jam ne rememoras Kaj kiuj estas forigitaj for de Via mano.
Psal Esperant 88:6  Vi metis min en la plej profundan foson, En mallumon, en abismon.
Psal Esperant 88:7  Pezas sur mi Via furiozo, Kaj per ĉiuj Viaj ondoj Vi min premas. Sela.
Psal Esperant 88:8  Vi malproksimigis de mi miajn konatojn, Vi faris min abomenaĵo por ili; Mi estas enŝlosita, kaj mi ne povas eliri.
Psal Esperant 88:9  Mia okulo mallumiĝis de malĝojo; Mi vokas Vin, ho Eternulo, ĉiutage, Mi etendas al Vi miajn manojn.
Psal Esperant 88:10  Ĉu por mortintoj Vi faros miraklojn? Ĉu malvivuloj leviĝos kaj gloros Vin? Sela.
Psal Esperant 88:11  Ĉu en la tombo estos rakontata Via boneco, Kaj fidindeco en la abismo?
Psal Esperant 88:12  Ĉu en la mallumo estos konataj Viaj mirakloj, Kaj Via justeco en la lando de forgeso?
Psal Esperant 88:13  Sed mi vokas al Vi, ho Eternulo, Kaj matene mia preĝo Vin renkontas.
Psal Esperant 88:14  Kial, ho Eternulo, Vi forpuŝas mian animon? Kial Vi kaŝas Vian vizaĝon de mi?
Psal Esperant 88:15  Mi estas mizera kaj senforta detempe de la juneco; Mi portas Viajn terurojn, mi konsumiĝas.
Psal Esperant 88:16  Venis sur min Via furiozo, Viaj timigoj min dispremas.
Psal Esperant 88:17  Ili ĉirkaŭas min, kiel akvo, ĉiutage; Ili tute min ĉirkaŭsieĝas.
Psal Esperant 88:18  Vi malproksimigis de mi amanton kaj amikon; Miaj konatoj estas en mallumo.
Chapter 89
Psal Esperant 89:1  La favorfarojn de la Eternulo mi kantos eterne; De generacio al generacio mi sciigos Vian fidelecon per mia buŝo.
Psal Esperant 89:2  Ĉar mi diris: Por eterne estas fundamentita la boneco, En la ĉielo estas fortikigita Via fideleco.
Psal Esperant 89:3  Mi faris interligon kun Mia elektito. Mi ĵuris al David, Mia sklavo:
Psal Esperant 89:4  Por eterne Mi fortikigos vian semon, Kaj Mi konstruis vian tronon por ĉiuj generacioj. Sela.
Psal Esperant 89:5  Kaj la ĉielo gloras Viajn miraklojn, ho Eternulo, Kaj Vian fidelecon en la anaro de la sanktuloj.
Psal Esperant 89:6  Ĉar kiu en la ĉielo estas egala al la Eternulo? Kiu estas simila al la Eternulo inter la potenculoj?
Psal Esperant 89:7  Dio estas potenca en la anaro de la sanktuloj, Kaj timinda por ĉiuj, kiuj Lin ĉirkaŭas.
Psal Esperant 89:8  Ho Eternulo, Dio Cebaot, Kiu estas potenca kiel Vi, ho Eternulo? Kaj Via fideleco estas en ĉio, kio Vin ĉirkaŭas.
Psal Esperant 89:9  Vi regas la malkvietecon de la maro; Kiam leviĝas ĝiaj ondoj, Vi ilin kvietigas.
Psal Esperant 89:10  Vi faligis Rahabon, kiel mortigiton; Per Via forta brako Vi diskurigis Viajn malamikojn.
Psal Esperant 89:11  Al Vi apartenas la ĉielo, kaj ankaŭ al Vi apartenas la tero; La universon, kaj ĉion, kio ĝin plenigas, Vi fondis.
Psal Esperant 89:12  La nordon kaj la sudon Vi kreis; Tabor kaj Ĥermon prikantas Vian nomon.
Psal Esperant 89:13  Vi havas brakon kun forto; Sela. Potenca estas Via mano, alta estas Via dekstra.
Psal Esperant 89:14  Virto kaj justeco estas la fundamento de Via trono; Boneco kaj vero iras antaŭ Via vizaĝo.
Psal Esperant 89:15  Feliĉa estas la popolo, kiu konas trumpetadon; Ho Eternulo, en la lumo de Via vizaĝo ili marŝas;
Psal Esperant 89:16  Pro Via nomo ili ĝojas la tutan tagon, Kaj ili fieras pro Via justeco.
Psal Esperant 89:17  Ĉar Vi estas la beleco de ilia forto; Kaj pro Via favoro altiĝas nia korno.
Psal Esperant 89:18  Ĉar de la Eternulo estas nia ŝildo, Kaj de la Sanktulo de Izrael estas nia reĝo.
Psal Esperant 89:19  Tiam Vi parolis en vizio al Viaj fideluloj, Kaj Vi diris: Mi sendis helpon al heroo, Mi altigis elektiton el la popolo.
Psal Esperant 89:20  Mi trovis Davidon, Mian sklavon, Per Mia sankta oleo Mi lin ŝmiris.
Psal Esperant 89:21  Mia mano lin subtenos, Kaj Mia brako lin fortikigos.
Psal Esperant 89:22  Ne venkos lin malamiko, Kaj malbonagulo lin ne premos.
Psal Esperant 89:23  Kaj Mi disbatos antaŭ lia vizaĝo liajn malamikojn, Kaj liajn malamantojn Mi frapos.
Psal Esperant 89:24  Kaj Mia fideleco kaj Mia favoro estas kun li; Kaj per Mia nomo altiĝos lia korno.
Psal Esperant 89:25  Kaj Mi etendos super la maron lian brakon Kaj super la riverojn lian dekstran manon.
Psal Esperant 89:26  Li vokos Min: Vi estas mia patro, Mia Dio, kaj la roko de mia savo.
Psal Esperant 89:27  Kaj Mi faros lin unuenaskito, Ĉefo super la reĝoj de la tero.
Psal Esperant 89:28  Por ĉiam Mi konservos al li Mian favoron; Kaj Mia interligo kun li estos fidela.
Psal Esperant 89:29  Kaj lian semon Mi faros eterna, Kaj lian tronon longedaŭra kiel la ĉielo.
Psal Esperant 89:30  Se liaj filoj forlasos Mian instruon Kaj ne iros laŭ Miaj leĝoj;
Psal Esperant 89:31  Se Miajn decidojn ili malplenumos Kaj Miajn ordonojn ili ne observos:
Psal Esperant 89:32  Tiam Mi per bastono punos ilian pekon Kaj per batoj ilian krimon;
Psal Esperant 89:33  Sed Mian favoron Mi ne forprenos de li, Kaj Mian fidelecon Mi ne perfidos;
Psal Esperant 89:34  Mi ne malplenumos Mian interligon, Kaj tion, kio eliris el Mia buŝo, Mi ne ŝanĝos.
Psal Esperant 89:35  Unu aferon Mi ĵuris per Mia sankteco: Mi ne perfidos al David;
Psal Esperant 89:36  Lia semo estos eterna, Kaj lia trono estos kiel la suno antaŭ Mi.
Psal Esperant 89:37  Kiel la luno, ĝi staros eterne, Kaj kiel la atestulo en la ĉielo ĝi estos fidinda. Sela.
Psal Esperant 89:38  Sed nun Vi forpuŝis kaj malestimis, Vi koleris Vian sanktoleiton.
Psal Esperant 89:39  Vi disigis la interligon kun Via sklavo, Ĵetis sur la teron lian kronon.
Psal Esperant 89:40  Vi detruis ĉiujn liajn barilojn, Ruinigis liajn fortikaĵojn.
Psal Esperant 89:41  Prirabas lin ĉiuj pasantoj; Li fariĝis mokataĵo por siaj najbaroj.
Psal Esperant 89:42  Vi altigis la dekstran manon de liaj malamikoj, Vi ĝojigis ĉiujn liajn kontraŭulojn.
Psal Esperant 89:43  Vi returnis la tranĉon de lia glavo, Kaj ne subtenis lin en la milito.
Psal Esperant 89:44  Vi forigis lian brilon, Kaj lian tronon Vi ĵetis sur la teron.
Psal Esperant 89:45  Vi mallongigis la tagojn de lia juneco, Vi kovris lin per honto. Sela.
Psal Esperant 89:46  Ĝis kiam, ho Eternulo, Vi kaŝos Vin senĉese Kaj Via kolerego brulos kiel fajro?
Psal Esperant 89:47  Ho, rememoru, kia estas la daŭro de mia vivo, Por kia vantaĵo Vi kreis ĉiujn homidojn.
Psal Esperant 89:48  Kiu homo vivas kaj neniam vidos morton, Savos sian animon de la mano de Ŝeol? Sela.
Psal Esperant 89:49  Kie estas Viaj antaŭaj favorfaroj, mia Sinjoro, Pri kiuj Vi ĵuris al David per Via fideleco?
Psal Esperant 89:50  Rememoru, mia Sinjoro, la malhonoron de Viaj sklavoj, Kiun mi portas en mia brusto de ĉiuj multaj popoloj,
Psal Esperant 89:51  Kaj per kiu malhonoras Viaj malamikoj, ho Eternulo, Per kiu ili malhonoras la paŝosignojn de Via sanktoleito.
Chapter 90
Psal Esperant 90:1  Mia Sinjoro, Vi estis por ni loĝejo De generacio al generacio.
Psal Esperant 90:2  Antaŭ ol la montoj naskiĝis Kaj Vi kreis la teron kaj la mondon, Kaj de eterne ĝis eterne, Vi estas Dio.
Psal Esperant 90:3  Vi venigas homon al polvo; Kaj Vi diras: Revenu, homidoj.
Psal Esperant 90:4  Ĉar mil jaroj estas en Viaj okuloj Kiel la hieraŭa tago, kiu pasis, Kaj kiel nokta gardoparto.
Psal Esperant 90:5  Vi forfluigas ilin torente, ili estas kiel sonĝo; Matene ili renoviĝas kiel herbo:
Psal Esperant 90:6  Matene ĝi floras kaj ĝermas, Vespere ĝi dehakiĝas kaj sekiĝas.
Psal Esperant 90:7  Jes, ni pereas de Via kolero, Kaj de Via kolerego ni neniiĝas.
Psal Esperant 90:8  Vi metis niajn malbonagojn antaŭ Vin, Nian kaŝitaĵon antaŭ la lumon de Via vizaĝo.
Psal Esperant 90:9  Ĉar ĉiuj niaj tagoj pasis sub Via kolero, Malaperis niaj jaroj, kiel sono.
Psal Esperant 90:10  La daŭro de nia vivo estas sepdek jaroj, Kaj ĉe forteco okdek jaroj; Kaj ilia tuta majesto estas penado kaj suferado, Ĉar ĝi forkuras rapide kaj ni forflugas.
Psal Esperant 90:11  Kiu scias la forton de Via kolero, Vian timindecon kaj Vian indignon?
Psal Esperant 90:12  Instruu nin kalkuli niajn tagojn, Por ke ni akiru saĝan koron.
Psal Esperant 90:13  Returnu Vin, ho Eternulo! Kiel longe? Kaj kompatu Viajn sklavojn.
Psal Esperant 90:14  Satigu nin matene per Via boneco; Kaj ni kantos kaj ĝojos en la daŭro de nia tuta vivo.
Psal Esperant 90:15  Ĝojigu nin tiel longe, kiel Vi nin premis, Tiom da jaroj, kiom ni vidis mizeron.
Psal Esperant 90:16  Al Viaj sklavoj aperu Viaj faroj, Kaj Via beleco al iliaj infanoj.
Psal Esperant 90:17  Kaj la favoro de la Eternulo, nia Dio, estu super ni; Kaj la faron de niaj manoj fortikigu al ni, Kaj fortikigu la faron de niaj manoj.
Chapter 91
Psal Esperant 91:1  Kiu loĝas sub la ŝirmo de la Plejaltulo, Tiu ripozas en la ombro de la Plejpotenculo.
Psal Esperant 91:2  Mi diras al la Eternulo: Mia rifuĝejo kaj mia fortikaĵo Estas Dio, kiun mi fidas.
Psal Esperant 91:3  Ĉar Li savos vin de la reto de kaptisto, De la pereiga pesto.
Psal Esperant 91:4  Per Siaj plumoj Li ŝirmos vin, Kaj sub Liaj flugiloj vi rifuĝos; Lia fideleco estas ŝildo kaj kiraso.
Psal Esperant 91:5  Ne timu la teruron de nokto, Nek sagon, kiu flugas tage,
Psal Esperant 91:6  Nek peston, kiu iras en mallumo, Nek epidemion, kiu ekstermas tagmeze.
Psal Esperant 91:7  Ĉe via flanko falos milo, Kaj dek miloj ĉe via dekstra flanko; Sed vin ĝi ne tuŝos.
Psal Esperant 91:8  Vi nur rigardos per viaj okuloj, Kaj vi vidos la redonon al la malvirtuloj.
Psal Esperant 91:9  Ĉar Vi, ho Eternulo, estas mia defendo! La Plejaltulon vi elektis kiel vian rifuĝejon.
Psal Esperant 91:10  Ne trafos vin malbono, Kaj frapo ne atingos vian tendon.
Psal Esperant 91:11  Ĉar al Siaj anĝeloj Li ordonis pri vi, Ke ili vin gardu sur ĉiuj viaj vojoj.
Psal Esperant 91:12  Sur la manoj ili vin portos, Por ke vi ne falpuŝiĝu sur ŝtono per via piedo.
Psal Esperant 91:13  Sur leonon kaj aspidon vi paŝos, Vi piedpremos leonidon kaj drakon.
Psal Esperant 91:14  Ĉar li ekamis Min, tial Mi lin savos; Mi defendos lin, ĉar li konas Mian nomon.
Psal Esperant 91:15  Li vokos Min, kaj Mi lin aŭskultos; Mi estos kun li en mizero; Mi lin liberigos kaj honoratigos.
Psal Esperant 91:16  Mi satigos lin per longa vivo, Kaj aperigos al li Mian helpon.
Chapter 92
Psal Esperant 92:1  Bone estas glori la Eternulon Kaj prikanti Vian nomon, ho Plejaltulo;
Psal Esperant 92:2  Rakonti matene pri Via boneco Kaj nokte pri Via fideleco,
Psal Esperant 92:3  Sur dekkorda instrumento kaj sur psaltero, Per solenaj sonoj de harpo.
Psal Esperant 92:4  Ĉar Vi ĝojigis min, ho Eternulo, per Viaj agoj; La farojn de Viaj manoj mi prikantos.
Psal Esperant 92:5  Kiel grandaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Tre profundaj estas Viaj pensoj.
Psal Esperant 92:6  Malklerulo ne scias, Kaj malsaĝulo tion ne komprenas.
Psal Esperant 92:7  Kiam malvirtuloj verdestas kiel herbo Kaj ĉiuj malbonaguloj floras, Tio kondukas al ilia ekstermiĝo por eterne.
Psal Esperant 92:9  Ĉar jen Viaj malamikoj, ho Eternulo, Jen Viaj malamikoj pereas, Diskuras ĉiuj malbonaguloj.
Psal Esperant 92:10  Sed mian kornon Vi altigas kiel la kornon de bubalo; Mi estas oleita per freŝa oleo.
Psal Esperant 92:11  Kaj mia okulo rigardas miajn malamikojn; Pri la malbonaguloj, miaj kontraŭuloj, aŭdas miaj oreloj.
Psal Esperant 92:12  Virtulo verdestas, kiel palmo, Staras alte, kiel cedro sur Lebanon.
Psal Esperant 92:13  Plantitaj en la domo de la Eternulo, Ili verdestas en la kortoj de nia Dio.
Psal Esperant 92:14  Ili floras ankoraŭ en la maljuneco, Estas sukplenaj kaj freŝaj,
Psal Esperant 92:15  Por sciigi, ke la Eternulo estas justa, Mia fortikaĵo, kaj ne ekzistas en Li maljusteco.
Chapter 93
Psal Esperant 93:1  La Eternulo reĝas; Li estas vestita de majesto; La Eternulo estas vestita kaj zonita de potenco; Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu.
Psal Esperant 93:2  De antikve estas fortika Via trono; Vi estas de eterne.
Psal Esperant 93:3  Levas la riveroj, ho Eternulo, levas la riveroj sian voĉon, Levas la riveroj sian bruon;
Psal Esperant 93:4  Pli ol la bruo de multego da akvo, Ol la potencaj ondoj de la maro, Potenca estas la Eternulo en la altaĵo.
Psal Esperant 93:5  Viaj leĝoj estas tre fidindaj; Via domo estas ornamita de sankteco, Ho Eternulo, por eterne.
Chapter 94
Psal Esperant 94:1  Dio de venĝo, ho Eternulo, Dio de venĝo, aperu!
Psal Esperant 94:2  Leviĝu, Juĝanto de la tero; Redonu la meritaĵon al la fieruloj.
Psal Esperant 94:3  Kiel longe la malvirtuloj, ho Eternulo, Kiel longe la malvirtuloj triumfos?
Psal Esperant 94:4  Ili estas malhumilaj, parolas arogantaĵon; Fanfaronas ĉiuj malbonaguloj.
Psal Esperant 94:5  Vian popolon, ho Eternulo, ili premas, Kaj Vian heredon ili turmentas.
Psal Esperant 94:6  Vidvinon kaj fremdulon ili mortigas, Kaj orfojn ili buĉas.
Psal Esperant 94:7  Kaj ili diras: La Eternulo ne vidas, Kaj la Dio de Jakob ne scias.
Psal Esperant 94:8  Komprenu, senprudentuloj en la popolo; Kaj vi, malsaĝuloj, kiam vi saĝiĝos?
Psal Esperant 94:9  Ĉu ne aŭdas Tiu, kiu aranĝis orelon? Ĉu ne vidas Tiu, kiu kreis okulon?
Psal Esperant 94:10  Ĉu ne punas la ĝustiganto de la popoloj, Kiu instruas al homo scion?
Psal Esperant 94:11  La Eternulo scias la pensojn de homo, Ke ili estas vantaj.
Psal Esperant 94:12  Bone estas al la homo, kiun Vi, ho Eternulo, ĝustigas, Kaj al kiu Vi instruas Vian leĝon,
Psal Esperant 94:13  Por trankviligi lin en la malbonaj tagoj, Ĝis estos pretigita la foso por la malvirtulo.
Psal Esperant 94:14  Ĉar la Eternulo ne forpuŝos Sian popolon, Kaj Sian heredon Li ne forlasos.
Psal Esperant 94:15  Ĉar juĝo revenos al vero, Kaj ĝin sekvos ĉiuj virtkoruloj.
Psal Esperant 94:16  Kiu helpas min kontraŭ malbonuloj? Kiu staras apud mi kontraŭ malbonaguloj?
Psal Esperant 94:17  Se la Eternulo ne estus mia helpanto, Mia animo preskaŭ kuŝus jam silenta.
Psal Esperant 94:18  Kiam mi diris, ke mia piedo ŝanceliĝas, Via boneco, ho Eternulo, min subtenis.
Psal Esperant 94:19  Kiam mi havas interne multe da maltrankvilaj pensoj, Viaj konsoloj karesas mian animon.
Psal Esperant 94:20  Ĉu aliĝos al Vi trono de maljusteco, Kiu aranĝas maljustaĵon en la nomo de la leĝo?
Psal Esperant 94:21  Ili sin armas kontraŭ la animo de virtulo, Kaj sangon senkulpan ili akuzas.
Psal Esperant 94:22  Sed la Eternulo estos mia rifuĝejo; Kaj mia Dio estos la roko de mia ŝirmo.
Psal Esperant 94:23  Kaj Li redonos al ili por iliaj malbonagoj, Kaj por ilia malboneco Li ilin ekstermos; Ilin ekstermos la Eternulo, nia Dio.
Chapter 95
Psal Esperant 95:1  Venu, ni kantu al la Eternulo; Ni ĝoje kriu al la rifuĝejo de nia helpo.
Psal Esperant 95:2  Ni venu antaŭ Lian vizaĝon kun glorado, Per psalmoj ni ĝoje kriu al Li.
Psal Esperant 95:3  Ĉar granda Dio estas la Eternulo Kaj granda Reĝo super ĉiuj dioj,
Psal Esperant 95:4  Kiu havas en Sia mano la profundaĵojn de la tero, Kaj al kiu apartenas la altaĵoj de la montoj;
Psal Esperant 95:5  Al kiu apartenas la maro, kaj Li ĝin faris, Kaj la sekteron Liaj manoj kreis.
Psal Esperant 95:6  Venu, ni kliniĝu, ni ĵetu nin teren, Ni genuu antaŭ la Eternulo, nia Kreinto.
Psal Esperant 95:7  Ĉar Li estas nia Dio, Kaj ni estas la popolo de Lia paŝtejo kaj la ŝafoj de Lia mano. Hodiaŭ, se vi aŭskultas Lian voĉon,
Psal Esperant 95:8  Ne obstinigu vian koron, kiel en Meriba, Kiel en la tago de Masa en la dezerto,
Psal Esperant 95:9  Kiam viaj patroj Min incitis, Esploris kaj vidis Mian faron.
Psal Esperant 95:10  Kvardek jarojn Mi indignis kontraŭ tiu generacio, Kaj Mi diris: Ili estas popolo kun koro malĝusta, Kaj ili ne volas koni Miajn vojojn;
Psal Esperant 95:11  Tial Mi ĵuris en Mia kolero, Ke ili ne venos en Mian ripozejon.
Chapter 96
Psal Esperant 96:1  Kantu al la Eternulo novan kanton; Kantu al la Eternulo la tuta tero.
Psal Esperant 96:2  Kantu al la Eternulo, gloru Lian nomon, Proklamu de tago al tago Lian savon.
Psal Esperant 96:3  Rakontu inter la popoloj Lian gloron, Inter ĉiuj gentoj Liajn miraklojn.
Psal Esperant 96:4  Ĉar la Eternulo estas granda kaj tre glorinda, Li estas timinda pli ol ĉiuj dioj.
Psal Esperant 96:5  Ĉar ĉiuj dioj de la popoloj estas nur idoloj; Sed la Eternulo kreis la ĉielon.
Psal Esperant 96:6  Gloro kaj majesto estas antaŭ Li, Forto kaj beleco estas en Lia sanktejo.
Psal Esperant 96:7  Tributu al la Eternulo, familioj de la popoloj; Tributu al la Eternulo gloron kaj potencon.
Psal Esperant 96:8  Tributu al la Eternulo la honoron de Lia nomo; Alportu donacon kaj venu en Liajn kortojn.
Psal Esperant 96:9  Kliniĝu al la Eternulo en sankta ornamo; Tremu antaŭ Li la tuta tero.
Psal Esperant 96:10  Diru inter la popoloj: La Eternulo reĝas, Kaj fortikigita estas la mondo, ke ĝi ne ŝanceliĝu; Li juĝas la popolojn en justeco.
Psal Esperant 96:11  Ĝoju la ĉielo, kaj estu gaja la tero, Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas.
Psal Esperant 96:12  Ĝoju la kampo, kaj ĉio, kio estas sur ĝi; Tiam kantu ĉiuj arboj de la arbaro
Psal Esperant 96:13  Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, Ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco Kaj la popolojn kun Sia fideleco.
Chapter 97
Psal Esperant 97:1  La Eternulo reĝas; ĝoju la tero; Estu gajaj la multaj insuloj.
Psal Esperant 97:2  Nubo kaj mallumo estas ĉirkaŭ Li; Vero kaj justeco estas la fundamento de Lia trono.
Psal Esperant 97:3  Fajro iras antaŭ Li, Kaj bruligas ĉirkaŭe Liajn malamikojn.
Psal Esperant 97:4  Liaj fulmoj lumigas la mondon; La tero vidas, kaj tremas.
Psal Esperant 97:5  Montoj fandiĝas kiel vakso antaŭ la vizaĝo de la Eternulo, Antaŭ la vizaĝo de la Sinjoro de la tuta tero.
Psal Esperant 97:6  La ĉielo rakontas Lian veron, Kaj ĉiuj popoloj vidas Lian gloron.
Psal Esperant 97:7  Hontiĝu ĉiuj, kiuj servas al idoloj, Kiuj laŭdas sin pro diaĉoj. Kliniĝu antaŭ Li ĉiuj dioj.
Psal Esperant 97:8  Aŭdis kaj ekĝojis Cion, Kaj ektriumfis la filinoj de Jehuda Pro Viaj juĝoj, ho Eternulo.
Psal Esperant 97:9  Ĉar Vi, ho Eternulo, estas Plejalta super la tuta tero, Vi tre alte leviĝis super ĉiuj dioj.
Psal Esperant 97:10  Amantoj de la Eternulo, malamu malbonon. Li gardas la animojn de Siaj fideluloj; Li savos ilin de la mano de malvirtuloj.
Psal Esperant 97:11  Lumo verŝiĝas sur virtulon, Kaj ĝojo sur purkorulojn.
Psal Esperant 97:12  Ĝoju, virtuloj, pro la Eternulo, Kaj gloru Lian sanktan nomon.
Chapter 98
Psal Esperant 98:1  Kantu al la Eternulo novan kanton, Ĉar miraklojn Li faris; Helpis Lin Lia dekstra mano kaj Lia sankta brako.
Psal Esperant 98:2  La Eternulo aperigis Sian savon; Antaŭ la okuloj de la popoloj Li malkaŝis Sian justecon.
Psal Esperant 98:3  Li memoras Sian bonecon kaj Sian fidelecon al la domo de Izrael. Vidis ĉiuj finoj de la tero la helpon de nia Dio.
Psal Esperant 98:4  Ĝoje kriu al la Eternulo la tuta tero; Kantu, gloru, kaj muziku.
Psal Esperant 98:5  Muziku al la Eternulo per harpo, Per harpo kaj per sonoj de psalmo.
Psal Esperant 98:6  Per trumpetoj kaj per sono de korno Ĝoje kriu antaŭ la Reĝo, la Eternulo.
Psal Esperant 98:7  Bruu la maro, kaj ĉio, kio ĝin plenigas, La mondo kaj ĝiaj loĝantoj.
Psal Esperant 98:8  La riveroj plaŭdu per la manoj, La montoj kune kantu ĝoje,
Psal Esperant 98:9  Antaŭ la Eternulo, ĉar Li venas, por juĝi la teron; Li juĝos la mondon kun justeco kaj la popolojn kun vereco.
Chapter 99
Psal Esperant 99:1  La Eternulo reĝas, tremas la popoloj; Li sidas sur keruboj, ŝanceliĝas la tero.
Psal Esperant 99:2  La Eternulo estas granda en Cion, Kaj Li estas alte super ĉiuj popoloj.
Psal Esperant 99:3  Oni gloru Vian grandan kaj timindan nomon: Li estas sankta.
Psal Esperant 99:4  Kaj la forton de la reĝo, kiu amas justecon, Vi fortikigis en praveco; Juĝon kaj justecon en Jakob Vi aranĝis.
Psal Esperant 99:5  Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj: Li estas sankta.
Psal Esperant 99:6  Moseo kaj Aaron estas inter Liaj pastroj, Kaj Samuel estas inter tiuj, kiuj vokas Lian nomon; Ili vokis al la Eternulo, kaj Li ilin aŭskultis.
Psal Esperant 99:7  El nuba kolono Li parolis al ili; Ili observis Liajn regulojn, kaj la leĝon, kiun Li donis al ili.
Psal Esperant 99:8  Ho Eternulo, nia Dio, Vi ilin aŭskultis; Vi estis por ili Dio pardonanta, kvankam venĝanto por iliaj faroj.
Psal Esperant 99:9  Altigu la Eternulon, nian Dion, Kaj kliniĝu antaŭ Lia sankta monto; Ĉar sankta estas la Eternulo, nia Dio.
Chapter 100
Psal Esperant 100:2  Servu al la Eternulo kun ĝojo, Venu antaŭ Lian vizaĝon kun kanto.
Psal Esperant 100:3  Sciu, ke la Eternulo estas Dio; Li nin kreis, kaj al Li ni apartenas, Lia popolo kaj ŝafoj de Lia paŝtejo.
Psal Esperant 100:4  Eniru en Liajn pordegojn kun dankado, En Liajn kortojn kun laŭdado. Gloru Lin, benu Lian nomon;
Psal Esperant 100:5  Ĉar la Eternulo estas bona; Lia favorkoreco estas eterna, Kaj de generacio al generacio daŭras Lia fideleco.
Chapter 101
Psal Esperant 101:1  Bonecon kaj justecon mi prikantos; Al Vi, ho Eternulo, mi muzikos.
Psal Esperant 101:2  Mi penas iri prudente la vojon de pieco; Kiam Vi venos al mi? Mi iras kun pura koro interne de mia domo.
Psal Esperant 101:3  Mi ne metas antaŭ miajn okulojn malbonan aferon; Mi malamas farojn de malfideleco, Ili ne aliĝas al mi.
Psal Esperant 101:4  Koro perversa foriĝu de mi; Malbonon mi ne volas koni.
Psal Esperant 101:5  Kiu sekrete kalumnias sian proksimulon, tiun mi ekstermos; Kiu havas fieran okulon kaj malhumilan koron, tiun mi ne toleros.
Psal Esperant 101:6  Miaj okuloj restas turnataj al la fideluloj de la tero, ke ili sidu kun mi; Kiu iras la vojon de pieco, tiu servu al mi.
Psal Esperant 101:7  Ne loĝos interne de mia domo iu, kiu agas hipokrite; Kiu diras malveron, tiu ne staros antaŭ miaj okuloj.
Psal Esperant 101:8  Fervore mi ekstermos ĉiujn malvirtulojn de la lando, Por elradikigi el la urbo de la Eternulo ĉiujn krimulojn.
Chapter 102
Psal Esperant 102:1  Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon; Kaj mia krio venu al Vi.
Psal Esperant 102:2  Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon en la tago de mia suferado; Klinu al mi Vian orelon; En la tago, kiam mi vokas, rapide aŭskultu min.
Psal Esperant 102:3  Ĉar pasis kiel fumo miaj tagoj, Kaj miaj ostoj ĉirkaŭbrulis kiel en forno.
Psal Esperant 102:4  Falĉiĝis kiel herbo kaj sekiĝis mia koro, Ĉar mi forgesis manĝi mian panon.
Psal Esperant 102:5  De la voĉo de mia plorado Algluiĝis miaj ostoj al mia karno.
Psal Esperant 102:6  Mi similiĝis al pelikano en la dezerto, Mi fariĝis kiel noktuo en ruinoj.
Psal Esperant 102:7  Mi ne dormas, Kaj mi estas kiel birdo solulo sur tegmento.
Psal Esperant 102:8  Ĉiutage insultas min miaj malamikoj, Miaj mokantoj ĵuras per mi.
Psal Esperant 102:9  Ĉar cindron mi manĝis kiel panon, Kaj mian trinkaĵon mi miksis kun larmoj,
Psal Esperant 102:10  Kaŭze de Via kolero kaj indigno; Ĉar Vi min levis kaj ĵetis.
Psal Esperant 102:11  Miaj tagoj malaperas kiel ombro, Kaj mi sekiĝas kiel herbo.
Psal Esperant 102:12  Sed Vi, ho Eternulo, restas eterne; Kaj la memoro pri Vi restas de generacio al generacio.
Psal Esperant 102:13  Vi leviĝos, Vi korfavoros Cionon; Ĉar estas tempo por ĝin kompati, ĉar venis la tempo.
Psal Esperant 102:14  Ĉar Viaj sklavoj ekamis ĝiajn ŝtonojn, Ĉarma estas por ili ĝia polvo.
Psal Esperant 102:15  Kaj ektimos popoloj la nomon de la Eternulo, Kaj ĉiuj reĝoj de la tero Vian gloron.
Psal Esperant 102:16  Ĉar la Eternulo rekonstruis Cionon, Kaj aperis en Sia gloro.
Psal Esperant 102:17  Li Sin turnis al la preĝo de la forlasitoj, Kaj ne forpuŝis ilian petegon.
Psal Esperant 102:18  Ĉi tio estos skribita por estontaj generacioj; Kaj rekreita popolo gloros la Eternulon.
Psal Esperant 102:19  Ĉar Li rigardis malsupren el Sia sankta altaĵo, El la ĉielo la Eternulo direktis rigardon al la tero,
Psal Esperant 102:20  Por aŭdi la ĝemon de malliberulo, Por liberigi la kondamnitajn al morto;
Psal Esperant 102:21  Por ke oni rakontu en Cion pri la nomo de la Eternulo Kaj en Jerusalem pri Lia gloro,
Psal Esperant 102:22  Kiam kolektiĝos kune la popoloj kaj regnoj, Por servi al la Eternulo.
Psal Esperant 102:23  Li lacigis en la vojo miajn fortojn, Li mallongigis miajn tagojn.
Psal Esperant 102:24  Mi diras: Ho mia Dio, ne forprenu min en la mezo de miaj tagoj, Vi, kies jaroj estas de generacio al generacio.
Psal Esperant 102:25  En antikveco Vi fondis la teron; Kaj la ĉielo estas la faro de Viaj manoj.
Psal Esperant 102:26  Ili pereos, sed Vi restos; Kaj ĉiuj ili eluziĝos kiel vesto, Kiel veston Vi ilin ŝanĝos, kaj ili ŝanĝiĝos.
Psal Esperant 102:27  Sed Vi restas la sama, Kaj Viaj jaroj ne finiĝos.
Psal Esperant 102:28  La filoj de Viaj sklavoj restos, Kaj ilia semo fortikiĝos antaŭ Vi.
Chapter 103
Psal Esperant 103:1  Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj mia tuta internaĵo Lian sanktan nomon.
Psal Esperant 103:2  Benu, ho mia animo, la Eternulon, Kaj ne forgesu ĉiujn Liajn bonfarojn.
Psal Esperant 103:3  Li pardonas ĉiujn viajn pekojn, Li sanigas ĉiujn viajn malsanojn;
Psal Esperant 103:4  Li savas de la tombo vian vivon, Li kronas vin per boneco kaj favorkoreco;
Psal Esperant 103:5  Li satigas per bonaĵoj vian maljunan aĝon, Ke via juneco renoviĝas kiel ĉe aglo.
Psal Esperant 103:6  La Eternulo faras justecon kaj juĝon al ĉiuj prematoj.
Psal Esperant 103:7  Li sciigis Siajn vojojn al Moseo, Siajn farojn al la Izraelidoj.
Psal Esperant 103:8  Favorkora kaj kompatema estas la Eternulo, Longetolerema kaj tre bona.
Psal Esperant 103:9  Ne eterne Li indignas, Kaj ne por ĉiam Li koleras.
Psal Esperant 103:10  Ne laŭ niaj pekoj Li agis kun ni, Kaj ne laŭ niaj krimoj Li redonis al ni.
Psal Esperant 103:11  Ĉar kiel alte estas la ĉielo super la tero, Tiel granda estas Lia boneco por tiuj, kiuj Lin timas.
Psal Esperant 103:12  Kiel malproksime estas la oriento de la okcidento, Tiel Li malproksimigis de ni niajn pekojn.
Psal Esperant 103:13  Kiel patro korfavoras filojn, Tiel la Eternulo korfavoras tiujn, kiuj Lin timas.
Psal Esperant 103:14  Ĉar Li scias nian esencon; Li memoras, ke ni estas polvo.
Psal Esperant 103:15  La tagoj de homo estas kiel herbo; Kiel floro de kampo, tiel li floras.
Psal Esperant 103:16  Pasas super ĝi vento, kaj ĝi jam ne ekzistas; Kaj ĝia loko ĝin jam ne rekonas.
Psal Esperant 103:17  Sed la boneco de la Eternulo daŭras eterne al tiuj, kiuj Lin timas, Kaj Lia bonfaremeco iras ĝis la pranepoj,
Psal Esperant 103:18  Kiuj observas Lian interligon Kaj memoras Liajn ordonojn por ilin plenumi.
Psal Esperant 103:19  La Eternulo starigis en la ĉielo Sian tronon; Kaj Lia reĝeco regas ĉion.
Psal Esperant 103:20  Benu la Eternulon Liaj anĝeloj, potencaj per sia forto, Kiuj plenumas Lian vorton, Por ke oni obeu la voĉon de Lia vorto.
Psal Esperant 103:21  Benu la Eternulon ĉiuj Liaj ĉirkaŭantoj, Liaj servantoj, kiuj plenumas Lian volon.
Psal Esperant 103:22  Benu la Eternulon ĉiuj Liaj kreitaĵoj, En ĉiuj lokoj de Lia regado. Benu, ho mia animo, la Eternulon.
Chapter 104
Psal Esperant 104:1  Benu, ho mia animo, la Eternulon. Ho Eternulo, mia Dio, Vi estas tre granda, De majesto kaj beleco Vi estas vestita;
Psal Esperant 104:2  Vi, kiu estas ĉirkaŭkovrita de lumo kiel de vesto, Kiu sternas la ĉielon kiel tapiŝon;
Psal Esperant 104:3  Kiu aranĝas sur la akvo Siajn ĉambrojn, Kiu faras la nubojn Lia veturilo; Kiu iras sur la flugiloj de la vento;
Psal Esperant 104:4  Kiu faras la ventojn Liaj senditoj, Flamantan fajron Liaj servantoj;
Psal Esperant 104:5  Kiu fondis la teron sur ĝiaj fundamentoj, Ke ĝi neniam ŝanceliĝos.
Psal Esperant 104:6  La abismon Vi kovris kiel per vesto, Sur la montoj staras akvo;
Psal Esperant 104:7  De Via minaco ĝi kuras, De la voĉo de Via tondro ĝi forrapidas.
Psal Esperant 104:8  Ĝi leviĝas sur montojn, malleviĝas sur valojn, Al tiu loko, kiun Vi destinis por ĝi.
Psal Esperant 104:9  Vi faris limon, kiun ĝi ne superpaŝos, Por ke ĝi ne revenu por kovri la teron.
Psal Esperant 104:10  Vi sendas fontojn al la riveroj, Kiuj iras inter montoj;
Psal Esperant 104:11  Ili trinkigas ĉiujn kampajn bestojn; Sovaĝaj azenoj kvietigas sian soifon.
Psal Esperant 104:12  Apud ili loĝas la birdoj ĉielaj, El inter la branĉoj ili sonigas sian voĉon.
Psal Esperant 104:13  Vi trinkigas la montojn el Viaj ĉambroj; Per la produktoj de Viaj faroj satiĝas la tero.
Psal Esperant 104:14  Vi kreskigas herbon por la bruto, Kaj verdaĵon, kiu servas al la homo, Por elirigi panon el la tero.
Psal Esperant 104:15  Kaj la vino gajigas la koron de la homo, La vizaĝo brilas de la oleo, Kaj la pano fortikigas la koron de la homo.
Psal Esperant 104:16  Satiĝas la arboj de la Eternulo, La cedroj de Lebanon, kiujn Li plantis;
Psal Esperant 104:17  Kaj tie nestas birdoj; Cikonio havas sian loĝejon sur abioj;
Psal Esperant 104:18  La altaj montoj estas por la ibeksoj, La rokoj estas rifuĝejo por la hirakoj.
Psal Esperant 104:19  Li aranĝis la lunon laŭ la partoj de tempo; La suno scias sian subiron.
Psal Esperant 104:20  Vi sendas mallumon, kaj fariĝas nokto, Dum kiu vagas ĉiuj arbaraj bestoj;
Psal Esperant 104:21  La leonidoj krias pri rabakiro, Por peti de Dio sian manĝaĵon.
Psal Esperant 104:22  Kiam leviĝas la suno, Ili sin kaŝas kaj kuŝiĝas en siaj loĝejoj.
Psal Esperant 104:23  Eliras homo por sia okupiĝo, Por sia laboro ĝis la vespero.
Psal Esperant 104:24  Kiel multaj estas Viaj faroj, ho Eternulo! Ĉion Vi faris kun saĝo; La tero estas plena de Viaj faritaĵoj.
Psal Esperant 104:25  Jen la maro, granda kaj vasta: Tie estas rampaĵoj sennombraj, Bestoj malgrandaj kaj grandaj;
Psal Esperant 104:26  Tie iras ŝipoj; Tie estas la levjatano, kiun Vi kreis, ke ĝi tie ludu.
Psal Esperant 104:27  Ĉiuj ili atendas de Vi, Ke Vi donu al ili manĝon en ĝia tempo.
Psal Esperant 104:28  Vi donas al ili, ili kolektas; Vi malfermas Vian manon, kaj ili satiĝas de bonaĵo.
Psal Esperant 104:29  Vi kaŝas Vian vizaĝon, tiam ili ektimas; Vi forprenas ilian spiriton, Tiam ili mortas kaj revenas al sia polvo.
Psal Esperant 104:30  Vi sendas Vian spiriton, tiam ili kreiĝas; Kaj Vi renovigas la vizaĝon de la tero.
Psal Esperant 104:31  Gloro al la Eternulo estu eterne; La Eternulo ĝoju pri Siaj faritaĵoj.
Psal Esperant 104:32  Li ekrigardas la teron, kaj ĝi tremas; Li ektuŝas la montojn, kaj ili fumiĝas.
Psal Esperant 104:33  Mi kantados al la Eternulo, dum mi vivos; Mi muzikados al mia Dio, dum mi estos.
Psal Esperant 104:34  Agrabla estu al Li mia meditado; Mi ĝojos pri la Eternulo.
Psal Esperant 104:35  Malaperu pekuloj de sur la tero, Kaj malvirtuloj ne plu ekzistu. Benu, ho mia animo, la Eternulon. Haleluja!
Chapter 105
Psal Esperant 105:1  Gloru la Eternulon, voku Lian nomon; Sciigu inter la popoloj Liajn farojn.
Psal Esperant 105:2  Kantu al Li, muziku al Li; Parolu pri ĉiuj Liaj mirakloj.
Psal Esperant 105:3  Laŭdu Lian sanktan nomon; Ĝoju la koro de tiuj, kiuj serĉas la Eternulon.
Psal Esperant 105:4  Turnu vin al la Eternulo kaj al Lia potenco; Serĉu ĉiam Lian vizaĝon.
Psal Esperant 105:5  Memoru Liajn miraklojn, kiujn Li faris, Liajn signomiraklojn kaj la juĝojn de Lia buŝo;
Psal Esperant 105:6  Vi, semo de Abraham, Lia sklavo, Filoj de Jakob, Liaj elektitoj.
Psal Esperant 105:7  Li estas la Eternulo, nia Dio; Sur la tuta tero estas Liaj juĝoj.
Psal Esperant 105:8  Li memoras eterne Sian interligon, La vorton, kiun Li testamentis por mil generacioj,
Psal Esperant 105:9  Kiun Li interkonsentis kun Abraham Kaj ĵuris al Isaak.
Psal Esperant 105:10  Li metis ĝin por Jakob kiel leĝon, Por Izrael kiel eternan interligon,
Psal Esperant 105:11  Dirante: Al vi Mi donos la landon Kanaanan Kiel vian parton heredan.
Psal Esperant 105:12  Kiam ili estis malgrandnombraj, Malmultaj, kaj fremduloj en ĝi,
Psal Esperant 105:13  Kaj ili iradis de popolo al popolo, El unu regno al alia gento,
Psal Esperant 105:14  Tiam Li al neniu permesis premi ilin, Kaj Li punis pro ili reĝojn, dirante:
Psal Esperant 105:15  Ne tuŝu Miajn sanktoleitojn, Kaj al Miaj profetoj ne faru malbonon.
Psal Esperant 105:16  Kaj Li sendis malsaton en la landon, Rompis ĉion, kio portis panon.
Psal Esperant 105:17  Li sendis antaŭ ili homon: Jozef estis vendita kiel sklavo.
Psal Esperant 105:18  Oni enpremis liajn piedojn en katenojn, Fero ŝarĝis lian korpon,
Psal Esperant 105:19  Ĝis la tempo, kiam venis Lia vorto; La parolo de la Eternulo lin elprovis.
Psal Esperant 105:20  Reĝo sendis kaj malligis lin, Reganto super popoloj liberigis lin;
Psal Esperant 105:21  Li faris lin sinjoro super lia domo Kaj reganto super lia tuta havo,
Psal Esperant 105:22  Ke li submetu al si liajn eminentulojn Kaj saĝigu liajn maljunulojn.
Psal Esperant 105:23  Kaj Izrael venis en Egiptujon, Kaj Jakob enmigris en la landon de Ĥam.
Psal Esperant 105:24  Kaj Li tre kreskigis Sian popolon, Kaj faris ĝin pli forta ol ĝiaj malamikoj.
Psal Esperant 105:25  Li malĝustigis ilian koron, Ke ili ekmalamis Lian popolon, ekruzis kontraŭ Liaj sklavoj.
Psal Esperant 105:26  Li sendis Moseon, Sian sklavon, Kaj Aaronon, kiun Li elektis.
Psal Esperant 105:27  Ili faris inter ili Liajn pruvosignojn Kaj miraklojn en la lando de Ĥam.
Psal Esperant 105:28  Li sendis mallumon kaj mallumigis; Kaj ili ne atentis Liajn vortojn.
Psal Esperant 105:29  Li ŝanĝis ilian akvon en sangon, Kaj senvivigis iliajn fiŝojn.
Psal Esperant 105:30  Ilia tero eksvarmigis ranojn, En la ĉambroj de iliaj reĝoj.
Psal Esperant 105:31  Li diris, kaj venis fiinsektoj, Pedikoj en ĉiuj iliaj regionoj.
Psal Esperant 105:32  Antataŭ pluvo Li donis al ili hajlon, Flamantan fajron en ilia lando.
Psal Esperant 105:33  Li batis iliajn vinbertrunkojn kaj iliajn figarbojn, Kaj rompis la arbojn en iliaj limoj.
Psal Esperant 105:34  Li diris, kaj venis akridoj kaj skaraboj sennombraj
Psal Esperant 105:35  Kaj formanĝis la tutan herbon en ilia lando Kaj formanĝis la produktojn de ilia tero.
Psal Esperant 105:36  Kaj Li mortigis ĉiujn unuenaskitojn en ilia lando, La komencaĵojn de ĉiuj iliaj fortoj.
Psal Esperant 105:37  Sed ilin Li elkondukis kun arĝento kaj oro, Kaj en iliaj triboj estis neniu kadukulo.
Psal Esperant 105:38  Ĝojis Egiptujo, kiam ili eliris, Ĉar atakis ĝin timo antaŭ ili.
Psal Esperant 105:39  Li etendis nubon, kiel kovron; Kaj fajron, por ke ĝi lumu en la nokto.
Psal Esperant 105:40  Ili petis, kaj Li sendis koturnojn, Kaj per pano ĉiela Li ilin satigis.
Psal Esperant 105:41  Li malfermis rokon, Kaj ekfluis akvo kaj ekiris kiel rivero en la dezerto.
Psal Esperant 105:42  Ĉar Li memoris Sian sanktan vorton Al Abraham, Sia sklavo.
Psal Esperant 105:43  Kaj Li elkondukis Sian popolon en ĝojo, Siajn elektitojn kun kantado.
Psal Esperant 105:44  Kaj Li donis al ili la landojn de popoloj, Kaj la laboron de gentoj ili heredis;
Psal Esperant 105:45  Por ke ili plenumu Liajn leĝojn Kaj konservu Liajn instruojn. Haleluja!
Chapter 106
Psal Esperant 106:1  Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
Psal Esperant 106:2  Kiu eldiros la potencon de la Eternulo, Aŭdigos Lian tutan gloron?
Psal Esperant 106:3  Bone estas al tiuj, kiuj observas justecon, Kiuj agas bone en ĉiu tempo.
Psal Esperant 106:4  Memoru min, ho Eternulo, pro favoro al Via popolo; Sendu al mi Vian savon,
Psal Esperant 106:5  Por ke mi vidu la bonstaton de Viaj elektitoj, Por ke mi ĝoju kun la ĝojo de Via popolo, Por ke mi triumfu kun Via heredo.
Psal Esperant 106:6  Ni pekis kune kun niaj patroj, Ni malbonagis, ni malvirtis.
Psal Esperant 106:7  Niaj patroj en Egiptujo ne komprenis Viajn miraklojn, Ne memoris Vian grandan bonecon; Kaj ili ribelis apud la maro, apud la Ruĝa Maro.
Psal Esperant 106:8  Sed Li savis ilin pro Sia nomo, Por montri Sian potencon.
Psal Esperant 106:9  Kaj Li ekkriis al la Ruĝa Maro, kaj ĝi elsekiĝis; Kaj Li kondukis ilin tra la abismoj, kiel tra la dezerto.
Psal Esperant 106:10  Kaj Li savis ilin el la mano de la malamanto, Kaj Li liberigis ilin en la mano de la malamiko.
Psal Esperant 106:11  Kaj la akvo kovris iliajn kontraŭulojn; Eĉ unu el ili ne restis.
Psal Esperant 106:12  Tiam ili ekkredis al Liaj vortoj, Ili ekkantis Lian gloron.
Psal Esperant 106:13  Sed baldaŭ ili forgesis Liajn farojn, Ili ne fidis Lian konsilon.
Psal Esperant 106:14  Ili fordonis sin al siaj kapricoj en la dezerto, Kaj ili incitis Dion en la stepo.
Psal Esperant 106:15  Kaj Li plenumis ilian deziron, Sed Li sendis pereon al iliaj animoj.
Psal Esperant 106:16  Ili enviis Moseon en la tendaro, Aaronon, sanktulon de la Eternulo.
Psal Esperant 106:17  Malfermiĝis la tero kaj englutis Datanon, Kaj kovris la anaron de Abiram.
Psal Esperant 106:18  Kaj ekbrulis fajro en ilia anaro, Flamo forbruligis la malvirtulojn.
Psal Esperant 106:19  Ili faris bovidon ĉe Ĥoreb, Kaj adorkliniĝis antaŭ fandaĵo.
Psal Esperant 106:20  Ili ŝanĝis sian honoron En bildon de bovo, kiu manĝas herbon.
Psal Esperant 106:21  Ili forgesis Dion, sian savanton, Kiu faris grandajn farojn en Egiptujo,
Psal Esperant 106:22  Miraklojn en la lando de Ĥam, Timindaĵojn apud la Ruĝa Maro.
Psal Esperant 106:23  Kaj Li decidis ekstermi ilin; Sed Moseo, Lia elektito, stariĝis antaŭ Li ĉe la fendo, Por forklini Lian koleregon, ke Li ilin ne ekstermu.
Psal Esperant 106:24  Kaj ili malŝatis la dezirindan landon, Ili ne kredis al Lia vorto.
Psal Esperant 106:25  Ili murmuris en siaj tendoj, Kaj ne aŭskultis la voĉon de la Eternulo.
Psal Esperant 106:26  Tial Li ĵuris al ili per levo de Sia mano, Por faligi ilin en la dezerto,
Psal Esperant 106:27  Kaj por disfaligi ilian semon inter la popoloj, Kaj disĵeti ilin en la landojn.
Psal Esperant 106:28  Kaj ili aliĝis al Baal-Peor, Kaj manĝis oferricevojn de malvivuloj.
Psal Esperant 106:29  Kaj ili kolerigis Lin per siaj faroj; Kaj disvastiĝis inter ili epidemio.
Psal Esperant 106:30  Kaj stariĝis Pineĥas kaj aranĝis juĝon; Kaj la epidemio haltis.
Psal Esperant 106:31  Kaj tio estas kalkulita al li kiel bonfaro, Por ĉiuj generacioj kaj eterne.
Psal Esperant 106:32  Kaj ili kolerigis Lin ĉe la akvo de Meriba, Kaj pro ili fariĝis malbono al Moseo;
Psal Esperant 106:33  Ĉar ili maldolĉigis lian spiriton, Kaj li eldiris ion nepripensitan per sia buŝo.
Psal Esperant 106:34  Ili ne ekstermis la popolojn, Pri kiuj diris al ili la Eternulo;
Psal Esperant 106:35  Sed ili miksiĝis kun la popoloj Kaj lernis iliajn farojn;
Psal Esperant 106:36  Ili servis al iliaj idoloj, Kaj ĉi tiuj fariĝis reto por ili.
Psal Esperant 106:37  Kaj ili oferdonis siajn filojn kaj filinojn al demonoj;
Psal Esperant 106:38  Kaj ili verŝis senkulpan sangon, la sangon de siaj filoj kaj filinoj, Kiujn ili oferportis al la Kanaanaj idoloj; Kaj la tero malpuriĝis de sango.
Psal Esperant 106:39  Kaj ili malpuriĝis per siaj faroj, Kaj malĉastiĝis per siaj agoj.
Psal Esperant 106:40  Kaj ekflamis la kolero de la Eternulo kontraŭ Lia popolo, Kaj Li abomenis Sian heredon;
Psal Esperant 106:41  Kaj Li donis ilin en la manojn de idolanoj, Kaj iliaj malamantoj ekregis super ili.
Psal Esperant 106:42  Kaj premis ilin iliaj malamikoj, Kaj sub la manoj de ĉi tiuj ili humiliĝis.
Psal Esperant 106:43  Multajn fojojn Li ilin savis; Sed ili ribeladis per siaj entreprenoj, Kaj ili senfortiĝis pro sia krimeco.
Psal Esperant 106:44  Sed Li ekrigardis ilian suferon, Kiam Li aŭdis ilian kriadon;
Psal Esperant 106:45  Kaj Li rememoris Sian interligon kun ili, Kaj Li ekbedaŭris laŭ Sia granda favorkoreco;
Psal Esperant 106:46  Kaj Li aperigis kompaton por ili Ĉe ĉiuj iliaj malliberigintoj.
Psal Esperant 106:47  Savu nin, ho Eternulo, nia Dio, Kaj kolektu nin el inter la popoloj, Por glori Vian sanktan nomon, Por triumfi pro Via gloro.
Psal Esperant 106:48  Glorata estu la Eternulo, Dio de Izrael, de eterne ĝis eterne. Kaj la tuta popolo diru: Amen. Haleluja!
Chapter 107
Psal Esperant 107:1  Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco:
Psal Esperant 107:2  Diru la liberigitoj de la Eternulo, Kiujn Li liberigis el la mano de malamiko,
Psal Esperant 107:3  Kiujn Li kolektis el la landoj, De oriento kaj okcidento, De nordo kaj de la maro.
Psal Esperant 107:4  Ili vagis en la dezerto, laŭ vojo senviva, Urbon loĝatan ili ne trovis;
Psal Esperant 107:5  Ili malsatis kaj soifis, Ilia animo en ili senfortiĝis.
Psal Esperant 107:6  Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
Psal Esperant 107:7  Kaj Li kondukis ilin laŭ ĝusta vojo, Ke ili venu al urbo loĝata.
Psal Esperant 107:8  Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
Psal Esperant 107:9  Ĉar Li satigis animon soifantan, Kaj animon malsatan Li plenigis per bonaĵo.
Psal Esperant 107:10  Ili sidis en mallumo kaj en ombro de morto, Katenitaj de mizero kaj fero;
Psal Esperant 107:11  Ĉar ili malobeis la vortojn de Dio Kaj malŝatis la decidon de la Plejaltulo.
Psal Esperant 107:12  Kaj Li frapis ilian koron per sufero; Ili falis, kaj neniu helpis.
Psal Esperant 107:13  Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
Psal Esperant 107:14  Li eligis ilin el mallumo kaj ombro de morto, Kaj iliajn ligilojn Li disŝiris.
Psal Esperant 107:15  Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
Psal Esperant 107:16  Ĉar Li rompis kuprajn pordojn, Kaj disbatis ferajn riglilojn.
Psal Esperant 107:17  La malsaĝuloj suferis pro siaj pekaj vojoj Kaj pro siaj krimoj;
Psal Esperant 107:18  Ĉiujn manĝojn abomenis ilia animo, Kaj ili atingis la pordegon de la morto.
Psal Esperant 107:19  Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li liberigis ilin el ilia mizero.
Psal Esperant 107:20  Li sendis Sian vorton, Kaj Li sanigis ilin kaj savis ilin de la tombo.
Psal Esperant 107:21  Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
Psal Esperant 107:22  Kaj ili oferdonu dankajn oferojn, Kaj rakontu Liajn farojn kun kantado.
Psal Esperant 107:23  Kiuj veturas per ŝipoj sur la maro, Kiuj komercas sur grandaj akvoj,
Psal Esperant 107:24  Tiuj vidis la farojn de la Eternulo Kaj Liajn miraklojn en la profundo.
Psal Esperant 107:25  Li diris, kaj aperis granda ventego Kaj alte levis ĝiajn ondojn:
Psal Esperant 107:26  Ili leviĝas ĝis la ĉielo, malleviĝas en la abismojn; Ilia animo konsumiĝas de sufero;
Psal Esperant 107:27  Ili iras ĉirkaŭe kaj ŝanceliĝas kiel ebriulo, Kaj ilia tuta saĝeco malaperas.
Psal Esperant 107:28  Sed ili ekkriis al la Eternulo en sia sufero, Kaj Li eligis ilin el ilia mizero.
Psal Esperant 107:29  Li kvietigis la ventegon, Kaj ĝiaj ondoj silentiĝis.
Psal Esperant 107:30  Kaj ili ekĝojis, kiam fariĝis silente; Kaj Li alkondukis ilin al la dezirata haveno.
Psal Esperant 107:31  Ili gloru la Eternulon por Lia boneco, Kaj por Liaj mirakloj antaŭ la homidoj.
Psal Esperant 107:32  Kaj ili altigu Lin en popola kunveno, Kaj en kunsido de plejaĝuloj ili Lin laŭdu.
Psal Esperant 107:33  Li ŝanĝas riverojn en dezerton, Kaj fontojn de akvo en sekaĵon;
Psal Esperant 107:34  Fruktoportan teron en salan dezerton, Pro la malboneco de ĝiaj loĝantoj.
Psal Esperant 107:35  Li ŝanĝas dezerton en lagon, Kaj sekan teron en fontojn de akvo;
Psal Esperant 107:36  Kaj Li loĝigas tie malsatulojn, Kaj ili konstruas urbon loĝatan.
Psal Esperant 107:37  Kaj ili prisemas kampojn, Plantas vinberujojn, kaj ricevas fruktojn.
Psal Esperant 107:38  Kaj Li ilin benas, kaj ili tre multiĝas, Kaj brutoj ne mankas al ili.
Psal Esperant 107:39  Kaj kiam ili estas tre malmultaj kaj malfortaj Pro la premanta malbono kaj mizero,
Psal Esperant 107:40  Li verŝas honton sur eminentulojn, Kaj erarvagigas ilin en dezerto senvoja.
Psal Esperant 107:41  Malriĉulon Li altigas el mizero, Kaj kreas familiojn kiel ŝafojn.
Psal Esperant 107:42  La virtuloj tion vidas, kaj ĝojas; Kaj ĉia malboneco fermas sian buŝon.
Psal Esperant 107:43  Kiu estas saĝa, tiu tion observu, Kaj oni komprenu la favoraĵojn de la Eternulo.
Chapter 108
Psal Esperant 108:1  Fortika estas mia koro, ho Dio; Mi kantos kaj gloros kun mia honoro.
Psal Esperant 108:2  Vekiĝu, psaltero kaj harpo; Mi vekos la matenan ĉielruĝon.
Psal Esperant 108:3  Mi gloros Vin, ho Eternulo, inter la popoloj; Kaj mi prikantos Vin inter la gentoj.
Psal Esperant 108:4  Ĉar granda ĝis super la ĉielo estas Via boneco, Kaj ĝis la nuboj estas Via vero.
Psal Esperant 108:5  Altiĝu super la ĉielo, ho Dio; Kaj Via gloro estu super la tuta tero.
Psal Esperant 108:6  Por ke liberiĝu viaj amatoj, Helpu per Via dekstra mano, kaj aŭskultu min.
Psal Esperant 108:7  Dio diris en Sia sanktejo: Mi triumfos; Mi dividos Ŝeĥemon, kaj la valon Sukot Mi mezuros.
Psal Esperant 108:8  Al Mi apartenas Gilead, al Mi apartenas Manase; Efraim estas la forto de Mia kapo, Jehuda estas Mia sceptro.
Psal Esperant 108:9  Moab estas Mia lavopelvo; Sur Edomon Mi ĵetos Mian ŝuon; Super Filiŝtujo Mi triumfe krios.
Psal Esperant 108:10  Kiu enkondukos min en fortikigitan urbon? Kiu alkondukos min ĝis Edom?
Psal Esperant 108:11  Ĉu ne Vi, ho Dio, forlasis nin? Vi ne eliras, ho Dio, kun niaj militistaroj.
Psal Esperant 108:12  Donu al ni helpon kontraŭ la malamiko; Vanta estas helpo de homo.
Psal Esperant 108:13  Kun Dio ni faros heroaĵojn; Kaj Li dispremos niajn malamikojn.
Chapter 109
Psal Esperant 109:2  Ĉar buŝon malvirtan kaj buŝon malican ili malfermis kontraŭ mi, Ili parolas kun mi per mensogema lango.
Psal Esperant 109:3  Per vortoj de malamo ili min ĉirkaŭis, Kaj ili militas kontraŭ mi sen mia kulpo.
Psal Esperant 109:5  Ili pagas al mi malbonon por bono Kaj malamon por mia amo.
Psal Esperant 109:6  Metu malvirtulon super lin; Kaj kontraŭulo stariĝu ĉe lia dekstra mano.
Psal Esperant 109:7  Kiam li estos juĝata, li eliru kulpa; Kaj lia preĝo estu peko.
Psal Esperant 109:8  Liaj tagoj estu malmultaj; Lian oficon ricevu alia.
Psal Esperant 109:9  Liaj infanoj estu orfoj, Kaj lia edzino estu vidvino.
Psal Esperant 109:10  Liaj infanoj vagadu, Kaj ili petu kaj serĉu apud siaj ruinoj.
Psal Esperant 109:11  Kreditoro forprenu ĉion, kion li havas; Kaj fremduloj disrabu lian laboron.
Psal Esperant 109:12  Neniu faru al li ion bonan; Kaj ne troviĝu kompatanto por liaj orfoj.
Psal Esperant 109:13  Lia idaro estu kondamnita al ekstermo; En la dua generacio elviŝiĝu ilia nomo.
Psal Esperant 109:14  La malbonago de liaj patroj rememoriĝu al la Eternulo, Kaj la peko de lia patrino ne elviŝiĝu.
Psal Esperant 109:15  Ili estu ĉiam antaŭ la Eternulo, Kaj Li ekstermu la memoron pri ili de sur la tero.
Psal Esperant 109:16  Pro tio, ke li ne memoris fari bonfarojn, Kaj ke li persekutis mizerulon kaj malriĉulon kaj korsuferanton, Por lin mortigi.
Psal Esperant 109:17  Li amis malbenon, kaj ĝi venis sur lin; Li ne volis benon, kaj ĝi malproksimiĝis de li.
Psal Esperant 109:18  Li metis sur sin malbenon, kiel veston; Kaj ĝi penetris en lian internon, kiel akvo, Kaj en liajn ostojn, kiel oleo.
Psal Esperant 109:19  Ĝi estu por li kiel vesto, per kiu li sin kovras, Kaj kiel zono, kiun li ĉiam portas ĉirkaŭ si.
Psal Esperant 109:20  Tia estas de la Eternulo la agado kontraŭ miaj kontraŭuloj, Kaj kontraŭ tiuj, kiuj parolas malbonon kontraŭ mia animo.
Psal Esperant 109:21  Kaj Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, agu kun mi pro Via nomo; Ĉar bona estas Via favorkoreco, savu min.
Psal Esperant 109:22  Ĉar mi estas malriĉulo kaj mizerulo, Kaj mia koro estas rompita en mia interno.
Psal Esperant 109:23  Kiel ombro longiĝanta mi malaperas; Oni forskuas min kiel akridon.
Psal Esperant 109:24  Miaj genuoj senfortiĝis de fastado, Kaj mia karno perdis la grason.
Psal Esperant 109:25  Kaj mi fariĝis mokataĵo por ili; Kiam ili vidas min, ili balancas sian kapon.
Psal Esperant 109:26  Helpu min, ho Eternulo, mia Dio; Savu min laŭ Via boneco.
Psal Esperant 109:27  Kaj oni sciu, ke tio estas Via mano; Ke Vi, ho Eternulo, tion faris.
Psal Esperant 109:28  Ili malbenas, sed Vi benu; Ili leviĝis, sed ili estos hontigitaj, kaj Via sklavo ĝojos.
Psal Esperant 109:29  Miaj kontraŭuloj kovriĝu per malhonoro, Kaj ili envolviĝu en sian honton kiel en veston.
Psal Esperant 109:30  Mi forte gloros la Eternulon per mia buŝo, Kaj meze de multaj homoj mi Lin laŭdos.
Psal Esperant 109:31  Ĉar Li staras ĉe la dekstra flanko de malriĉulo, Por savi lin de tiuj, kiuj juĝas lian animon.
Chapter 110
Psal Esperant 110:1  La Eternulo diris al mia sinjoro: Sidu dekstre de Mi, Ĝis Mi faros viajn malamikojn benketo por viaj piedoj.
Psal Esperant 110:2  La sceptron de via potenco la Eternulo sendos el Cion: Regu inter viaj malamikoj.
Psal Esperant 110:3  En la tago de via potenco via popolo volonte sin donas al vi en sankta ornamo. De la komenco de matenruĝo aliĝas al vi la roso de via junularo.
Psal Esperant 110:4  La Eternulo ĵuris, kaj ne pentos; Vi estas pastro por ĉiam, Laŭ la maniero de Melkicedek.
Psal Esperant 110:5  La Sinjoro ĉe via dekstra flanko Frapas reĝojn en la tago de Sia kolero.
Psal Esperant 110:6  Li juĝos inter la popoloj, inter plene da kadavroj; Li frakasos la ĉefon de granda lando.
Psal Esperant 110:7  Li trinkos el rivero sur la vojo; Tial li levos la kapon.
Chapter 111
Psal Esperant 111:1  Haleluja! Mi gloras la Eternulon per mia tuta koro, En rondo de piuloj kaj en kunveno.
Psal Esperant 111:2  Grandaj estas la faroj de la Eternulo, Serĉataj de ĉiuj, kiuj ilin amas.
Psal Esperant 111:3  Bela kaj majesta estas Lia verko, Kaj Lia justeco restas eterne.
Psal Esperant 111:4  Memorindaj Li faris Siajn miraklojn; Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo.
Psal Esperant 111:5  Li donas manĝon al tiuj, kiuj Lin timas; Li memoras eterne Sian interligon.
Psal Esperant 111:6  La potencon de Siaj fortoj Li aperigis al Sia popolo, Doninte al ili la heredon de gentoj.
Psal Esperant 111:7  La faroj de Liaj manoj estas vero kaj justeco; Perfektaj estas ĉiuj Liaj ordonoj;
Psal Esperant 111:8  Ili estas fortikaj por eterne, Faritaj per vero kaj honesto.
Psal Esperant 111:9  Liberigon Li sendis al Sia popolo; Li aranĝis por ĉiam Sian interligon. Sankta kaj respektinda estas Lia nomo.
Psal Esperant 111:10  Komenco de saĝeco estas timo antaŭ la Eternulo; Bonan prudenton havas ĉiuj plenumantoj. Lia gloro restas eterne.
Chapter 112
Psal Esperant 112:1  Haleluja! Bone estas al la homo, kiu timas la Eternulon Kaj tre amas Liajn ordonojn.
Psal Esperant 112:2  Forta sur la tero estos lia semo; La gento de virtuloj estos benita.
Psal Esperant 112:3  Bonstato kaj riĉeco estas en lia domo; Kaj lia justeco restas eterne.
Psal Esperant 112:4  En mallumo leviĝas lumo por la virtulo. Li estas kompatema, favorkora, kaj justa.
Psal Esperant 112:5  Bone estas al la homo, kiu kompatas kaj pruntedonas, Kiu pesas siajn farojn per justeco.
Psal Esperant 112:6  Ĉar neniam li falos; Virtulo estos memorata eterne.
Psal Esperant 112:7  Malbonan famon li ne timos; Fortika estas lia koro, ĝi fidas la Eternulon.
Psal Esperant 112:8  Senŝanceliĝa estas lia koro; Li ne timas, ĝis li vidas la pereon de siaj malamikoj.
Psal Esperant 112:9  Li ŝutas kaj donas al la malriĉuloj; Lia justeco restas eterne, Lia korno altiĝos en honoro.
Psal Esperant 112:10  La malvirtulo vidas kaj ĉagreniĝas, Kunfrapas la dentojn kaj konsumiĝas. La deziro de malvirtuloj pereos.
Chapter 113
Psal Esperant 113:1  Haleluja! Gloru, sklavoj de la Eternulo, Gloru la nomon de la Eternulo.
Psal Esperant 113:2  La nomo de la Eternulo estu benata De nun kaj eterne.
Psal Esperant 113:3  De la leviĝejo de la suno ĝis ĝia malleviĝejo Estas glorata la nomo de la Eternulo.
Psal Esperant 113:4  Alte super ĉiuj popoloj estas la Eternulo; Super la ĉielo estas Lia gloro.
Psal Esperant 113:5  Kiu estas kiel la Eternulo, nia Dio, Kiu sidas alte,
Psal Esperant 113:6  Kiu kliniĝas por rigardi La ĉielon kaj la teron,
Psal Esperant 113:7  Kiu el la polvo restarigas mizerulon, El la koto levas malriĉulon,
Psal Esperant 113:8  Por sidigi lin kun eminentuloj, Kun la eminentuloj de lia popolo?
Psal Esperant 113:9  Li donas familion al senfruktulino, Kaj faras ŝin ĝoja patrino de infanoj. Haleluja!
Chapter 114
Psal Esperant 114:1  Kiam Izrael eliris el Egiptujo, La domo de Jakob el fremda popolo,
Psal Esperant 114:2  Tiam Jehuda fariĝis Lia sanktaĵo, Izrael Lia regno.
Psal Esperant 114:3  La maro vidis kaj forkuris, Jordan turniĝis malantaŭen;
Psal Esperant 114:4  La montoj saltis kiel ŝafoj, La montetoj kiel ŝafidoj.
Psal Esperant 114:5  Kio estas al vi, ho maro, ke vi forkuris? Jordan, kial vi turniĝis malantaŭen?
Psal Esperant 114:6  Montoj, kial vi saltas kiel ŝafoj, Montetoj, kiel ŝafidoj?
Psal Esperant 114:7  Antaŭ la Sinjoro tremu, ho tero, Antaŭ la Dio de Jakob,
Psal Esperant 114:8  Kiu ŝanĝas rokon en lagon da akvo, Graniton en akvodonan fonton.
Chapter 115
Psal Esperant 115:1  Ne al ni, ho Eternulo, ne al ni, Sed al Via nomo donu honoron, Pro Via favorkoreco, pro Via vereco.
Psal Esperant 115:2  Kial devas diri la popoloj: Kie do estas ilia Dio?
Psal Esperant 115:3  Sed nia Dio estas en la ĉielo; Ĉion, kion Li deziras, Li faras.
Psal Esperant 115:4  Iliaj idoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.
Psal Esperant 115:5  Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;
Psal Esperant 115:6  Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Nazon ili havas, sed ne flaras;
Psal Esperant 115:7  Manojn ili havas, sed ne palpas; Piedojn ili havas, sed ne iras; Ili ne donas sonon per sia gorĝo.
Psal Esperant 115:8  Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
Psal Esperant 115:9  Ho Izrael, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
Psal Esperant 115:10  Ho domo de Aaron, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
Psal Esperant 115:11  Ho timantoj de la Eternulo, fidu la Eternulon; Li estas ilia helpo kaj ŝildo.
Psal Esperant 115:12  La Eternulo nin memoras, Li benas, Li benas la domon de Izrael, Li benas la domon de Aaron;
Psal Esperant 115:13  Li benas la timantojn de la Eternulo, La malgrandajn kaj la grandajn.
Psal Esperant 115:15  Vi estas benitaj de la Eternulo, Kiu faris la ĉielon kaj la teron.
Psal Esperant 115:16  La ĉielo estas ĉielo de la Eternulo, Sed la teron Li donis al la homidoj.
Psal Esperant 115:17  Ne la mortintoj gloros la Eternulon, Kaj ne tiuj, kiuj foriris en la silentejon.
Psal Esperant 115:18  Sed ni benos la Eternulon De nun kaj eterne. Haleluja!
Chapter 116
Psal Esperant 116:1  Mi amas, ke la Eternulo aŭdas mian voĉon Kaj mian petegon,
Psal Esperant 116:2  Ke Li klinis Sian orelon al mi; Kaj en miaj tagoj mi Lin vokos.
Psal Esperant 116:3  Ĉirkaŭis min la ondoj de la morto, Kaj turmentoj de Ŝeol min trafis; Suferon kaj ĉagrenon mi trovis.
Psal Esperant 116:4  Sed la nomon de la Eternulo mi vokis: Ho Eternulo, savu mian animon.
Psal Esperant 116:5  Favorkora estas la Eternulo kaj justa, Kaj nia Dio estas kompatema.
Psal Esperant 116:6  La Eternulo gardas la simplanimulojn; Mi estis en mizero, kaj Li min savis.
Psal Esperant 116:7  Revenu, ho mia animo, al via trankvileco, Ĉar la Eternulo faris al vi bonon.
Psal Esperant 116:8  Ĉar Vi savis mian animon de la morto, Miajn okulojn de larmoj, Miajn piedojn de falpuŝiĝo.
Psal Esperant 116:9  Mi irados antaŭ la Eternulo En la lando de la vivo.
Psal Esperant 116:12  Kion mi redonu al la Eternulo Por ĉiuj Liaj bonfaroj al mi?
Psal Esperant 116:13  Mi levos la pokalon de savo, Kaj mi vokos la nomon de la Eternulo.
Psal Esperant 116:14  Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo.
Psal Esperant 116:15  Grandvalora en la okuloj de la Eternulo Estas la morto de Liaj fideluloj.
Psal Esperant 116:16  Ho Eternulo, mi ja estas Via sklavo, Mi estas Via sklavo, filo de Via sklavino; Vi disigis miajn ligilojn.
Psal Esperant 116:17  Al Vi mi oferdonos dankan oferon, Kaj la nomon de la Eternulo mi vokos.
Psal Esperant 116:18  Miajn promesojn al la Eternulo mi plenumos Antaŭ Lia tuta popolo,
Psal Esperant 116:19  En la kortoj de la domo de la Eternulo, Interne de vi, ho Jerusalem.
Chapter 117
Psal Esperant 117:1  Haleluja! Gloru la Eternulon ĉiuj popoloj, Laŭdu Lin ĉiuj gentoj;
Psal Esperant 117:2  Ĉar granda estas Lia boneco al ni, Kaj la vero de la Eternulo restas eterne.
Chapter 118
Psal Esperant 118:1  Haleluja! Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
Psal Esperant 118:3  La domo de Aaron diru, Ke eterna estas Lia boneco.
Psal Esperant 118:4  La timantoj de la Eternulo diru, Ke eterna estas Lia boneco.
Psal Esperant 118:5  El premateco mi vokis al la Eternulo, Kaj per liberigo respondis al mi la Eternulo.
Psal Esperant 118:6  La Eternulo estas kun mi, mi ne timas; Kion faros al mi homo?
Psal Esperant 118:7  La Eternulo estas kun mi, kiel mia helpanto; Kaj mi triumfos super miaj malamikoj.
Psal Esperant 118:9  Pli bone estas fidi la Eternulon, Ol fidi eminentulojn.
Psal Esperant 118:10  Ĉiuj popoloj min ĉirkaŭis, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
Psal Esperant 118:11  Ili ĉirkaŭis min de ĉiuj flankoj, Sed per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
Psal Esperant 118:12  Ili ĉirkaŭis min kiel abeloj, Sed ili estingiĝas, kiel fajro en dornoj; Per la nomo de la Eternulo mi ilin disbatos.
Psal Esperant 118:13  Oni min puŝis, ke mi falu; Sed la Eternulo min helpis.
Psal Esperant 118:14  La Eternulo estas mia forto kaj mia kanto, Kaj Li fariĝis mia savo.
Psal Esperant 118:15  La voĉo de triumfo kaj de saviĝo sonas en la tendoj de la virtuloj: La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn;
Psal Esperant 118:16  La dekstra mano de la Eternulo estas alte, La dekstra mano de la Eternulo faras heroaĵojn.
Psal Esperant 118:17  Mi ne mortos, sed mi vivos, Kaj mi rakontos la farojn de la Eternulo.
Psal Esperant 118:18  Per forta puno punadis min la Eternulo, Sed al la morto Li min ne donis.
Psal Esperant 118:19  Malfermu al mi la pordegojn de la vero; Mi iros tra ili, mi gloros la Eternulon.
Psal Esperant 118:20  Jen estas la pordego de la Eternulo; Virtuloj iras tra ĝi.
Psal Esperant 118:21  Mi dankas Vin, Ĉar Vi aŭskultis min kaj fariĝis mia savo.
Psal Esperant 118:22  Ŝtono, kiun malŝatis la konstruantoj, Fariĝis ŝtono bazangula.
Psal Esperant 118:23  De la Eternulo ĉi tio fariĝis, Ĝi estas miraklo en niaj okuloj.
Psal Esperant 118:24  Ĉi tiun tagon faris la Eternulo; Ni ĝoju kaj gajiĝu en ĝi.
Psal Esperant 118:26  Estu benata tiu, kiu venas en la nomo de la Eternulo! Ni benas vin el la domo de la Eternulo.
Psal Esperant 118:27  La Eternulo estas Dio, kaj Li lumas al ni. Aranĝu la festan procesion kun branĉoj ĝis la kornoj de la altaro.
Psal Esperant 118:28  Vi estas mia Dio, kaj mi Vin gloras; Mia Dio, Vin mi altigas.
Psal Esperant 118:29  Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona; Ĉar eterna estas Lia boneco.
Chapter 119
Psal Esperant 119:1  Bone estas al tiuj, kies vojo estas senmakula, Kiuj iras laŭ la leĝo de la Eternulo.
Psal Esperant 119:2  Bone estas al tiuj, kiuj plenumas Liajn decidojn, Kiuj serĉas Lin per la tuta koro;
Psal Esperant 119:3  Ili ne faras malbonagon, Ili iras laŭ Liaj vojoj.
Psal Esperant 119:5  Ho, estu fortikaj miaj vojoj, Ke mi observu Viajn leĝojn!
Psal Esperant 119:6  Tiam mi ne bezonos honti, Kiam mi atentos ĉiujn Viajn ordonojn.
Psal Esperant 119:7  Mi gloros Vin el pura koro, Lernante la juĝojn de Via justeco.
Psal Esperant 119:9  Per kio junulo povas purigi sian vojon? Per plenumado laŭ Viaj vortoj.
Psal Esperant 119:10  Per mia tuta koro mi Vin serĉas; Ne lasu min deflankiĝi de Viaj ordonoj.
Psal Esperant 119:11  En mia koro mi konservas Vian diron, Por ke mi ne peku antaŭ Vi.
Psal Esperant 119:12  Benata Vi estas, ho Eternulo; Instruu al mi Viajn leĝojn.
Psal Esperant 119:13  Per miaj lipoj mi rakontas Ĉiujn decidojn de Via buŝo.
Psal Esperant 119:14  Pri la vojo de Viaj leĝoj mi ĝojas, Kiel pri granda riĉeco.
Psal Esperant 119:15  Pri Viaj ordonoj mi meditas, Kaj mi rigardas Viajn vojojn.
Psal Esperant 119:16  Mi havas plezuron de Viaj leĝoj, Mi ne forgesas Vian vorton.
Psal Esperant 119:17  Bonfaru al Via sklavo, Ke mi vivu kaj plenumu Vian vorton.
Psal Esperant 119:18  Malfermu miajn okulojn, Ke mi vidu miraklojn de Via instruo.
Psal Esperant 119:19  Migranto mi estas sur la tero; Ne kaŝu antaŭ mi Viajn ordonojn.
Psal Esperant 119:20  Elturmentiĝis mia animo De senĉesa sintirado al Viaj juĝoj.
Psal Esperant 119:21  Vi humiligas la malbenitajn fierulojn, Kiuj dekliniĝas de Viaj ordonoj.
Psal Esperant 119:22  Forigu de mi honton kaj malhonoron, Ĉar mi observas Viajn decidojn.
Psal Esperant 119:23  Eĉ kiam sidas eminentuloj kaj parolas kontraŭ mi, Via sklavo meditas pri Viaj leĝoj.
Psal Esperant 119:25  Mia animo algluiĝis al la polvo; Vivigu min laŭ Via vorto.
Psal Esperant 119:26  Mi raportis pri miaj vojoj, kaj Vi aŭskultis min; Instruu al mi Viajn leĝojn.
Psal Esperant 119:27  Komprenigu al mi la vojon de Viaj ordonoj; Kaj mi meditos pri Viaj mirakloj.
Psal Esperant 119:28  Konsumiĝis mia animo pro malĝojo; Restarigu min laŭ Via vorto.
Psal Esperant 119:29  La vojon de malvero deturnu de mi, Kaj donacu al mi Vian instruon.
Psal Esperant 119:30  La vojon de la vero mi elektis, Mi sopiris al Viaj leĝoj.
Psal Esperant 119:31  Mi alkroĉiĝis al Viaj ordonoj; Ho Eternulo, ne hontigu min.
Psal Esperant 119:32  Mi kuras laŭ la vojo de Viaj leĝoj, Ĉar Vi larĝigas mian koron.
Psal Esperant 119:33  Montru al mi, ho Eternulo, la vojon de Viaj leĝoj, Kaj mi ĝin sekvos ĝis la fino.
Psal Esperant 119:34  Komprenigu al mi, kaj mi sekvos Vian instruon, Kaj mi konservos ĝin per la tuta koro.
Psal Esperant 119:35  Irigu min sur la vojeto de Viaj ordonoj, Ĉar en ĝi mi havas plezuron.
Psal Esperant 119:36  Klinu mian koron al Viaj leĝoj, Sed ne al profito.
Psal Esperant 119:37  Deturnu miajn okulojn, ke ili ne rigardu falsaĵon; Vivigu min per Viaj vojoj.
Psal Esperant 119:38  Plenumu al Via sklavo Vian diron, Kiu koncernas respekton por Vi.
Psal Esperant 119:39  Forigu mian malhonoron, kiun mi timas; Ĉar Viaj juĝoj estas bonaj.
Psal Esperant 119:40  Jen mi deziregas Viajn ordonojn; Per Via justeco vivigu min.
Psal Esperant 119:41  Kaj venu al mi Viaj favoroj, ho Eternulo, Via helpo, konforme al Via vorto,
Psal Esperant 119:42  Ke mi povu doni respondon al mia insultanto; Ĉar mi fidas Vian vorton.
Psal Esperant 119:43  Ne forprenu tute de mia buŝo la vorton de vero, Ĉar mi esperas al Viaj juĝoj.
Psal Esperant 119:45  Kaj mi iros en libereco, Ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
Psal Esperant 119:46  Kaj mi parolos pri Viaj leĝoj antaŭ reĝoj, Kaj mi ne hontos.
Psal Esperant 119:47  Kaj mi havos plezuron de Viaj ordonoj, Kiujn mi amas.
Psal Esperant 119:48  Kaj mi etendos miajn manojn al Viaj ordonoj, kiujn mi amas, Kaj mi meditos pri Viaj leĝoj.
Psal Esperant 119:49  Rememoru la vorton al Via sklavo, Pri kio Vi min esperigis.
Psal Esperant 119:50  Ĉi tio estas mia konsolo en mia mizero, Ke Via vorto min revivigas.
Psal Esperant 119:51  Fieruloj tre forte min mokas, Sed de Via instruo mi ne dekliniĝis.
Psal Esperant 119:52  Mi rememoras Viajn juĝojn de tempoj tre antikvaj, ho Eternulo, Kaj mi konsoliĝas.
Psal Esperant 119:53  Flama furiozo min kaptas pro la malvirtuloj, Kiuj forlasas Vian leĝon.
Psal Esperant 119:54  Viaj leĝoj estas por mi kantoj En la domo de mia migrado.
Psal Esperant 119:55  Mi rememoras en la nokto Vian nomon, ho Eternulo, Kaj mi plenumas Vian instruon.
Psal Esperant 119:56  Tio fariĝis al mi, Ĉar mi observas Viajn ordonojn.
Psal Esperant 119:57  Mi diris: Mia sortaĵo estas, ho Eternulo, Plenumi Viajn vortojn.
Psal Esperant 119:58  Mi petegas antaŭ Vi per la tuta koro: Korfavoru min, konforme al Via vorto.
Psal Esperant 119:59  Mi esploris miajn vojojn Kaj direktis miajn paŝojn al Viaj leĝoj.
Psal Esperant 119:60  Mi rapidas kaj ne prokrastas, Por plenumi Viajn ordonojn.
Psal Esperant 119:61  Retoj de malvirtuloj min ĉirkaŭis; Sed Vian instruon mi ne forgesis.
Psal Esperant 119:62  En la mezo de la nokto mi leviĝas, Por glori Vin por Viaj justaj juĝoj.
Psal Esperant 119:63  Mi estas kamarado por ĉiuj, Kiuj Vin timas kaj kiuj observas Viajn ordonojn.
Psal Esperant 119:64  De Via boneco, ho Eternulo, la tero estas plena; Instruu al mi Viajn leĝojn.
Psal Esperant 119:65  Bonon Vi faris al Via sklavo, ho Eternulo, Konforme al Via vorto.
Psal Esperant 119:66  Bonajn morojn kaj scion instruu al mi, Ĉar al Viaj ordonoj mi kredas.
Psal Esperant 119:67  Antaŭ ol mi suferis, mi erarvagis, Sed nun mi observas Vian vorton.
Psal Esperant 119:68  Vi estas bona kaj bonfara; Instruu al mi Viajn leĝojn.
Psal Esperant 119:69  Fieruloj plektis mensogon pri mi; Sed mi per la tuta koro konservas Viajn ordonojn.
Psal Esperant 119:70  Grasiĝis kiel sebo ilia koro; Sed mi havas plezuron de Via instruo.
Psal Esperant 119:71  Bone estas al mi, ke mi suferis, Por ke mi lernu Viajn leĝojn.
Psal Esperant 119:72  Pli bona estas por mi la instruo de Via buŝo, Ol miloj da oreroj kaj arĝenteroj.
Psal Esperant 119:73  Viaj manoj min kreis kaj fortikigis; Prudentigu min, kaj mi lernu Viajn ordonojn.
Psal Esperant 119:74  Viaj timantoj min vidos kaj ĝojos, Ĉar mi fidis Vian vorton.
Psal Esperant 119:75  Mi scias, ho Eternulo, ke Viaj juĝoj estas justaj, Kaj ke Vi juste min suferigis.
Psal Esperant 119:76  Via boneco estu do mia konsolo, Konforme al Via vorto al Via sklavo.
Psal Esperant 119:77  Venu sur min Via favorkoreco, ke mi vivu; Ĉar Via instruo estas mia plezuro.
Psal Esperant 119:78  Hontiĝu la fieruloj, ĉar maljuste ili min premis; Mi meditos pri Viaj ordonoj.
Psal Esperant 119:79  Turniĝu al mi Viaj timantoj Kaj la konantoj de Viaj leĝoj.
Psal Esperant 119:80  Mia koro estu ĝusta, laŭ Viaj leĝoj, Por ke mi ne hontiĝu.
Psal Esperant 119:81  Mia animo avidas Vian savon; Vian vorton mi fidas.
Psal Esperant 119:82  Miaj okuloj avidas Vian vorton, dirante: Kiam Vi min konsolos?
Psal Esperant 119:83  Ĉar mi fariĝis kiel felsako en fumo; Sed Viajn leĝojn mi ne forgesas.
Psal Esperant 119:84  Kiom estos la tagoj de Via sklavo? Kiam Vi faros juĝon super miaj persekutantoj?
Psal Esperant 119:85  Fosojn fosis al mi la fieruloj, Kontraŭe al Viaj leĝoj.
Psal Esperant 119:86  Ĉiuj Viaj ordonoj estas vero; Maljuste oni min persekutas; helpu min.
Psal Esperant 119:87  Oni preskaŭ pereigis min de sur la tero, Sed mi ne forlasis Viajn ordonojn.
Psal Esperant 119:88  Laŭ Via boneco vivigu min, Kaj mi observos la ordonojn de Via buŝo.
Psal Esperant 119:89  Por eterne, ho Eternulo, Via vorto staras forte en la ĉielo.
Psal Esperant 119:90  Por ĉiuj generacioj restas Via vero; Vi fortikigis la teron, kaj ĝi staras.
Psal Esperant 119:91  Laŭ Viaj leĝoj ĉio nun staras, Ĉar ĉio estas Viaj sklavoj.
Psal Esperant 119:92  Se Via instruo ne estus mia konsolo, Mi pereus en mia mizero.
Psal Esperant 119:93  Neniam mi forgesos Viajn ordonojn, Ĉar per ili Vi min vivigas.
Psal Esperant 119:94  Al Vi mi apartenas; Helpu min, ĉar mi serĉas Viajn ordonojn.
Psal Esperant 119:95  Pri mi embuskis malvirtuloj, por min pereigi; Sed mi studas Viajn leĝojn.
Psal Esperant 119:96  Ĉe ĉiu afero mi vidis finon; Sed Via ordono estas tre vasta.
Psal Esperant 119:97  Kiel mi amas Vian instruon! La tutan tagon mi meditas pri ĝi.
Psal Esperant 119:98  Via ordono faras min pli saĝa ol miaj malamikoj, Ĉar ĝi restas al mi por ĉiam.
Psal Esperant 119:99  Mi fariĝis pli saĝa, ol ĉiuj miaj instruantoj, Ĉar Viaj leĝoj estas mia tuta meditado.
Psal Esperant 119:100  Mi estas pli scianta ol maljunuloj, Ĉar Viajn ordonojn mi konservas.
Psal Esperant 119:101  De ĉiu malbona vojo mi detenas mian piedon, Por plenumi Vian vorton.
Psal Esperant 119:102  De Viaj decidoj mi ne dekliniĝas, Ĉar Vi min gvidas.
Psal Esperant 119:103  Kiel dolĉa estas por mia palato Via vorto! Pli ol mielo por mia buŝo!
Psal Esperant 119:104  De Viaj ordonoj mi prudentiĝas; Tial mi malamas ĉiun vojon de malvero.
Psal Esperant 119:105  Via vorto estas lumilo por miaj piedoj, Kaj lumo por mia vojo.
Psal Esperant 119:106  Mi ĵuris, kaj mi plenumos: Observi Viajn justajn decidojn.
Psal Esperant 119:107  Mi estas tre senfortigita, ho Eternulo; Vivigu min, konforme al Via vorto.
Psal Esperant 119:108  La oferdono de mia buŝo plaĉu al Vi, ho Eternulo, Kaj pri Viaj decidoj instruu min.
Psal Esperant 119:109  Mia animo estas ĉiam en mia mano, Sed Vian instruon mi ne forgesas.
Psal Esperant 119:110  La malvirtuloj metis reton por mi; Sed de Viaj ordonoj mi ne dekliniĝis.
Psal Esperant 119:111  Mi heredigis al mi Viajn ordonojn por ĉiam, Ĉar ili estas la ĝojo de mia koro.
Psal Esperant 119:112  Mi klinis mian koron, Por plenumi Viajn leĝojn eterne ĝis la fino.
Psal Esperant 119:113  Skeptikulojn mi malamas, Sed Vian instruon mi amas.
Psal Esperant 119:114  Vi estas mia ŝirmo kaj ŝildo; Vian vorton mi fidas.
Psal Esperant 119:115  Foriĝu de mi, malbonagantoj; Mi observos la ordonojn de mia Dio.
Psal Esperant 119:116  Subtenu min laŭ Via diro, ke mi vivu; Kaj ne hontigu min pri mia espero.
Psal Esperant 119:117  Fortikigu min, ke mi saviĝu, Kaj mi ĉiam havos plezuron de Viaj leĝoj.
Psal Esperant 119:118  Vi forpuŝas ĉiujn, kiuj dekliniĝas de Viaj leĝoj, Ĉar ilia falsaĵo estas mensoga.
Psal Esperant 119:119  Kiel skorion Vi forĵetas ĉiujn malvirtulojn sur la tero; Tial mi amas Viajn decidojn.
Psal Esperant 119:120  De Via teruro tremas mia karno, Kaj Viajn juĝojn mi timas.
Psal Esperant 119:121  AIN. Mi faris juĝon kaj justecon; Ne transdonu min al miaj premantoj.
Psal Esperant 119:122  Garantie liberigu Vian sklavon por bono, Por ke fieruloj min ne premu.
Psal Esperant 119:123  Miaj okuloj sopiras Vian helpon Kaj Vian justan vorton.
Psal Esperant 119:124  Agu kun Via sklavo laŭ Via boneco, Kaj Viajn leĝojn instruu al mi.
Psal Esperant 119:125  Mi estas Via sklavo; Klerigu min, ke mi sciu Viajn decidojn.
Psal Esperant 119:126  Estas tempo, ke la Eternulo agu: Ili rompis Vian leĝon.
Psal Esperant 119:127  Tial mi amas Viajn ordonojn Pli ol oron, eĉ ol puran oron.
Psal Esperant 119:128  Tial mi estimas ĉiujn Viajn ordonojn, Ĉiun vojon de malvero mi malamas.
Psal Esperant 119:129  Mirindaj estas Viaj decidoj; Tial mia animo ilin konservas.
Psal Esperant 119:130  Malkaŝo de Via vorto klerigas, Ĝi prudentigas simplanimulojn.
Psal Esperant 119:131  Mi malfermas mian buŝon kaj enspiras, Ĉar mi deziregas Viajn ordonojn.
Psal Esperant 119:132  Turnu Vin al mi kaj korfavoru min, Kiel Vi agas kun la amantoj de Via nomo.
Psal Esperant 119:133  Direktu miajn paŝojn laŭ Via promeso; Kaj nenia malhonesteco ekregu super mi.
Psal Esperant 119:134  Liberigu min de homa premado; Kaj mi observos Viajn ordonojn.
Psal Esperant 119:135  Lumu per Via vizaĝo sur Vian sklavon, Kaj instruu al mi Viajn leĝojn.
Psal Esperant 119:136  Torentojn da akvo elverŝas miaj okuloj, Pro tio, ke oni ne plenumas Vian instruon.
Psal Esperant 119:137  Justulo Vi estas, ho Eternulo, Kaj justaj estas Viaj juĝoj.
Psal Esperant 119:138  Vi aperigis Viajn decidojn Kun justeco kaj plena vero.
Psal Esperant 119:139  Elturmentis min mia fervoro, Ĉar miaj malamikoj forgesis Viajn vortojn.
Psal Esperant 119:140  Tre pura estas Via vorto, Kaj Via sklavo ĝin amas.
Psal Esperant 119:141  Mi estas malgranda kaj malestimata; Sed Viajn ordonojn mi ne forgesas.
Psal Esperant 119:142  Via justeco estas justeco eterna, Kaj Via instruo estas vero.
Psal Esperant 119:143  Sufero kaj mizero min trafis; Sed Viaj ordonoj estas mia plezuro.
Psal Esperant 119:144  La justeco de Viaj decidoj estas eterna; Klerigu min, por ke mi vivu.
Psal Esperant 119:145  Mi vokas el la tuta koro; aŭskultu min, ho Eternulo; Mi plenumos Viajn leĝojn.
Psal Esperant 119:146  Mi vokas al Vi; savu min, Kaj mi konservos Viajn decidojn.
Psal Esperant 119:147  Antaŭ la matenruĝo mi vokas; Vian vorton mi fidas.
Psal Esperant 119:148  Antaŭ la noktaj gardopartoj miaj okuloj vekiĝas, Por ke mi meditu pri Via vorto.
Psal Esperant 119:149  Mian voĉon aŭskultu, laŭ Via boneco, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
Psal Esperant 119:150  Alproksimiĝas malicaj persekutantoj; Malproksimaj ili estas de Via leĝo.
Psal Esperant 119:151  Proksima Vi estas, ho Eternulo; Kaj ĉiuj Viaj ordonoj estas vero.
Psal Esperant 119:152  De longe mi scias pri Viaj decidoj, Ke Vi fiksis ilin por ĉiam.
Psal Esperant 119:153  Rigardu mian mizeron, kaj liberigu min, Ĉar Vian instruon mi ne forgesis.
Psal Esperant 119:154  Defendu mian aferon, kaj liberigu min; Laŭ Via vorto lasu min vivi.
Psal Esperant 119:155  Malproksima de malvirtuloj estas savo, Ĉar ili ne ŝatas Viajn leĝojn.
Psal Esperant 119:156  Via favorkoreco estas granda, ho Eternulo; Laŭ Via justeco lasu min vivi.
Psal Esperant 119:157  Multaj estas miaj persekutantoj kaj premantoj, Sed de Viaj decidoj mi ne dekliniĝis.
Psal Esperant 119:158  Mi vidis perfidulojn, kaj mi ilin abomenis, Ĉar Vian vorton ili ne observis.
Psal Esperant 119:159  Rigardu, mi amas Viajn ordonojn; Ho Eternulo, laŭ Via boneco lasu min vivi.
Psal Esperant 119:160  La esenco de Via vorto estas vero, Kaj eterna estas ĉiu juĝo de Via justeco.
Psal Esperant 119:161  Princoj persekutas min senkaŭze; Sed Vian vorton timas mia koro.
Psal Esperant 119:162  Mi ĝojas pri Via vorto, Kiel ricevinto de granda akiro.
Psal Esperant 119:163  Malveron mi malamas kaj abomenas; Vian instruon mi amas.
Psal Esperant 119:164  Sepfoje ĉiutage mi Vin gloras Por Viaj justaj juĝoj.
Psal Esperant 119:165  Grandan pacon havas la amantoj de Via instruo; Kaj ili ne falpuŝiĝas.
Psal Esperant 119:166  Mi atendas Vian savon, ho Eternulo, Viajn ordonojn mi plenumas.
Psal Esperant 119:167  Mia animo observas Viajn decidojn, Kaj mi ilin forte amas.
Psal Esperant 119:168  Mi observas Viajn ordonojn kaj decidojn, Ĉar ĉiuj miaj vojoj estas antaŭ Vi.
Psal Esperant 119:169  Mia krio venu al Vi, ho Eternulo; Laŭ Via vorto klerigu min.
Psal Esperant 119:171  Miaj lipoj eldiru gloradon, Ĉar Vi instruas al mi Viajn leĝojn.
Psal Esperant 119:172  Mia lango predikos pri Via vorto, Ĉar ĉiuj Viaj ordonoj estas justaj.
Psal Esperant 119:173  Via mano estu al mi helpo, Ĉar Viajn ordonojn mi elektis.
Psal Esperant 119:174  Mi deziregas Vian savon, ho Eternulo, Kaj Via instruo estas mia plezuro.
Psal Esperant 119:175  Mia animo vivu kaj gloru Vin, Kaj Viaj juĝoj min helpu.
Psal Esperant 119:176  Mi erarvagis kiel perdita ŝafo; Elserĉu Vian sklavon, ĉar Viajn ordonojn mi ne forgesis.
Chapter 120
Psal Esperant 120:1  Al la Eternulo mi vokis en mia sufero, Kaj Li aŭskultis min.
Psal Esperant 120:2  Ho Eternulo, savu mian animon de mensoga parolo, De falsa lango.
Psal Esperant 120:3  Kion Li donos al vi, Kaj kion Li alportos al vi, ho falsa lango?
Psal Esperant 120:5  Ve al mi, ke mi gastas en Meŝeĥ, Ke mi loĝas inter la tendoj de Kedar!
Psal Esperant 120:6  Tro longe loĝis mia animo Inter malamantoj de paco.
Psal Esperant 120:7  Mi estas pacema; Sed kiam mi ekparolas, ili komencas militon.
Chapter 121
Psal Esperant 121:1  Mi levas miajn okulojn al la montoj: De kie venas al mi helpo?
Psal Esperant 121:2  Mia helpo venas de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.
Psal Esperant 121:3  Li ne lasos vian piedon falpuŝiĝi; Via gardanto ne dormetas.
Psal Esperant 121:4  Jen ne dormetas kaj ne dormas La gardanto de Izrael.
Psal Esperant 121:5  La Eternulo estas via gardanto; La Eternulo estas via ombro ĉe via dekstra mano.
Psal Esperant 121:6  En la tago la suno vin ne frapos, Nek la luno en la nokto.
Psal Esperant 121:7  La Eternulo vin gardos de ĉia malbono, Li gardos vian animon.
Psal Esperant 121:8  La Eternulo gardos vian eliron kaj eniron, De nun kaj eterne.
Chapter 122
Psal Esperant 122:1  Mi ekĝojis, kiam oni diris al mi: Ni iru en la domon de la Eternulo.
Psal Esperant 122:2  Niaj piedoj staris en viaj pordegoj, Ho Jerusalem,
Psal Esperant 122:3  Vi Jerusalem, konstruita kiel urbo, En kiu ĉio kuniĝis.
Psal Esperant 122:4  Tien supreniris la triboj, la triboj de la Eternulo, Laŭ la moro de Izrael, Por glori la nomon de la Eternulo.
Psal Esperant 122:5  Ĉar tie staris tronoj de juĝo, Tronoj de la domo de David.
Psal Esperant 122:6  Deziru pacon al Jerusalem; Bonan staton havu viaj amantoj.
Psal Esperant 122:7  Paco estu inter viaj muroj, Bonstato en viaj palacoj.
Psal Esperant 122:8  Pro miaj fratoj kaj amikoj mi do diru: Paco estu al vi.
Psal Esperant 122:9  Pro la domo de la Eternulo, nia Dio, Mi deziras al vi bonon.
Chapter 123
Psal Esperant 123:1  Al Vi mi levas miajn okulojn, Ho Vi, kiu sidas en la ĉielo!
Psal Esperant 123:2  Jen kiel la okuloj de sklavoj estas direktitaj al la mano de iliaj sinjoroj, Kiel la okuloj de sklavino al la mano de ŝia sinjorino, Tiel niaj okuloj estas direktitaj al la Eternulo, nia Dio, Ĝis Li korfavoros nin.
Psal Esperant 123:3  Korfavoru nin, ho Eternulo, korfavoru nin; Ĉar ni suferis sufiĉe da malestimo.
Psal Esperant 123:4  Tute pleniĝis nia animo De la insultado de arogantuloj, De la malhonorado de fieruloj.
Chapter 124
Psal Esperant 124:2  Se la Eternulo ne estus kun ni, Kiam homoj leviĝis kontraŭ ni:
Psal Esperant 124:3  Tiam ili englutus nin vivajn, Kiam ekflamis kontraŭ ni ilia kolero;
Psal Esperant 124:4  Tiam dronigus nin akvo, torento kovrus nian animon;
Psal Esperant 124:6  Benata estu la Eternulo, Kiu ne fordonis nin kiel rabakiron al iliaj dentoj.
Psal Esperant 124:7  Nia animo liberiĝis, kiel birdo el la reto de kaptistoj; La reto disŝiriĝis, kaj ni liberiĝis.
Psal Esperant 124:8  Nia helpo estas en la nomo de la Eternulo, Kiu kreis la ĉielon kaj la teron.
Chapter 125
Psal Esperant 125:1  Kiuj fidas la Eternulon, Tiuj estas kiel la monto Cion, Kiu ne ŝanceliĝas, sed restas eterne.
Psal Esperant 125:2  Montoj estas ĉirkaŭ Jerusalem, Kaj la Eternulo ĉirkaŭas Sian popolon, De nun kaj eterne.
Psal Esperant 125:3  Ĉar ne kuŝos la sceptro de malvirteco sur la sorto de la virtuloj; Por ke la virtuloj ne etendu siajn manojn al maljustaĵo.
Psal Esperant 125:4  Bonfaru, ho Eternulo, al tiuj, Kiuj estas bonaj kaj piaj per sia koro;
Psal Esperant 125:5  Sed tiujn, kiuj dekliniĝas al siaj malrektaj vojoj, La Eternulo pereigos kune kun la malbonaguloj. Paco al Izrael!
Chapter 126
Psal Esperant 126:1  Kiam la Eternulo revenigis la forkaptitojn al Cion, Tiam ni estis kiel sonĝantoj.
Psal Esperant 126:2  Tiam nia buŝo estis plena de gajeco, Kaj nia lango plena de kantado; Tiam oni diris inter la popoloj: Ion grandan la Eternulo faris por ĉi tiuj.
Psal Esperant 126:4  Revenigu, ho Eternulo, niajn forkaptitojn, Kiel riveretojn en sudan landon.
Psal Esperant 126:6  Iras kaj ploras la portanto de semotaĵo; Venos kun kanto la portanto de siaj garboj.
Chapter 127
Psal Esperant 127:1  Se la Eternulo ne konstruas la domon, Tiam vane laboras super ĝi ĝiaj konstruantoj; Se la Eternulo ne gardas urbon, Tiam vane maldormas la gardanto.
Psal Esperant 127:2  Vane vi frue leviĝas, malfrue sidas, Manĝas panon kun klopodoj: Al Sia amato Li donas en dormo.
Psal Esperant 127:3  Jen, heredo de la Eternulo estas infanoj; Rekompenco estas la frukto de ventro.
Psal Esperant 127:4  Kiel sagoj en la mano de fortulo, Tiel estas junaj filoj.
Psal Esperant 127:5  Bone estas al la homo, kiu plenigis per ili sian sagujon; Ili ne estos hontigitaj, Kiam ili parolos kun la malamikoj ĉe la pordego.
Chapter 128
Psal Esperant 128:1  Feliĉa estas tiu, kiu timas la Eternulon Kaj iras laŭ Liaj vojoj.
Psal Esperant 128:2  Kiam vi manĝas la laborakiron de viaj manoj, Feliĉe kaj bone estas al vi.
Psal Esperant 128:3  Via edzino estas kiel fruktoporta vinberbranĉo interne en via domo; Viaj filoj estas kiel olivaj branĉoj ĉirkaŭ via tablo.
Psal Esperant 128:4  Jen tiel estas benata tiu homo, Kiu timas la Eternulon.
Psal Esperant 128:5  Benos vin la Eternulo el Cion, Kaj vi vidos la bonstaton de Jerusalem en la daŭro de via tuta vivo.
Psal Esperant 128:6  Kaj vi vidos la infanojn de viaj infanoj. Paco al Izrael!
Chapter 129
Psal Esperant 129:1  Multe oni afliktis min de post mia juneco, Diras Izrael,
Psal Esperant 129:2  Multe oni afliktis min de post mia juneco, Sed oni min ne pereigis.
Psal Esperant 129:3  Sur mia dorso plugis plugistoj, Faris siajn sulkojn longaj.
Psal Esperant 129:4  La Eternulo estas justa; Li dishakis la ŝnurojn de la malvirtuloj.
Psal Esperant 129:5  Hontiĝu kaj turniĝu malantaŭen Ĉiuj malamantoj de Cion.
Psal Esperant 129:6  Ili estu kiel tegmenta herbo, Kiu forvelkas, antaŭ ol oni ĝin elŝiris;
Psal Esperant 129:7  Per kiu ne plenigas rikoltanto sian manon Nek garbiganto sian baskon.
Psal Esperant 129:8  Kaj la preterirantoj ne diros: Beno de la Eternulo estu al vi, Ni benas vin per la nomo de la Eternulo.
Chapter 130
Psal Esperant 130:2  Mia Sinjoro, aŭskultu mian voĉon; Viaj oreloj atentu la voĉon de mia petego.
Psal Esperant 130:3  Se vi, ho Eternulo, kalkulus la pekojn, Kiu povus stari, ho mia Sinjoro?
Psal Esperant 130:4  Sed Vi estas pardonema, Por ke Vi estu respektata.
Psal Esperant 130:5  Mi esperis al la Eternulo, esperis mia animo, Kaj Lian vorton mi fidis.
Psal Esperant 130:6  Mia animo atendas mian Sinjoron pli, Ol la gardantoj atendas la matenon, La gardantoj la matenon.
Psal Esperant 130:7  Izrael fidu la Eternulon; Ĉar ĉe la Eternulo estas favorkoreco Kaj ĉe Li estas granda liberigo.
Chapter 131
Psal Esperant 131:1  Ho Eternulo, ne tenas sin alte mia koro, kaj ne leviĝas alte miaj okuloj; Kaj mi ne okupas min per aferoj grandaj kaj neatingeblaj por mi.
Psal Esperant 131:2  Mi trankviligis kaj kvietigis mian animon; Kiel infano formetita for de la mamo de sia patrino, kiel infano demamigita, Tiel estas en mi mia animo.
Chapter 132
Psal Esperant 132:1  Rememoru, ho Eternulo, Davidon kaj ĉiujn liajn suferojn;
Psal Esperant 132:2  Ke li ĵuris al la Eternulo, Kaj donis sanktan promeson al la Potenculo de Jakob:
Psal Esperant 132:3  Mi ne eniros en la ŝirmejon de mia domo, Mi ne supreniros sur la liton, pretigitan por mi;
Psal Esperant 132:4  Mi ne donos dormon al miaj okuloj, Nek dormeton al miaj palpebroj,
Psal Esperant 132:5  Ĝis mi trovos lokon por la Eternulo, Loĝejon por la Potenculo de Jakob.
Psal Esperant 132:6  Jen ni aŭdis, ke ĝi estas en Efrata; Ni ĝin trovis sur arbara kampo.
Psal Esperant 132:7  Ni iru en Lian loĝejon, Ni kliniĝu antaŭ la benketo de Liaj piedoj.
Psal Esperant 132:8  Leviĝu, ho Eternulo, en Vian ripozejon, Vi kaj la kesto de Via potenco.
Psal Esperant 132:9  Viaj pastroj vestiĝu per justeco, Kaj Viaj fideluloj triumfu.
Psal Esperant 132:10  Pro David, Via sklavo, Ne forturnu la vizaĝon de Via sanktoleito.
Psal Esperant 132:11  La Eternulo ĵuris al David veron, kaj Li ne dekliniĝos de ĝi: Frukton de via ventro Mi sidigos sur via trono;
Psal Esperant 132:12  Se viaj filoj observos Mian interligon kaj Mian leĝon, kiun Mi instruos al ili, Tiam ankaŭ iliaj filoj eterne sidos sur via trono.
Psal Esperant 132:13  Ĉar la Eternulo elektis Cionon, Kaj deziris, ke ĝi estu loĝejo por Li:
Psal Esperant 132:14  Ĉi tio estas Mia ripozejo por eterne; Ĉi tie Mi loĝos, ĉar ĝin Mi ekdeziris.
Psal Esperant 132:15  Ĝian nutraĵon Mi abunde benos, Ĝiajn malriĉulojn Mi satigos per pano.
Psal Esperant 132:16  Kaj ĝiajn pastrojn Mi vestos per savo; Kaj ĝiaj fideluloj ĝojos kaj triumfos.
Psal Esperant 132:17  Tie Mi elkreskigos kornon al David, Tie Mi aranĝos lumilon por Mia sanktoleito.
Psal Esperant 132:18  Liajn malamikojn Mi kovros per honto; Sed sur li brilos lia krono.
Chapter 133
Psal Esperant 133:1  Jen, kiel bone kaj ĉarme estas, Se fratoj vivas kune!
Psal Esperant 133:2  Kiel la bona oleo, Kiu de la kapo defluas sur la barbon, la barbon de Aaron, Kaj defluas sur la randon de lia vesto;
Psal Esperant 133:3  Kiel la roso, Kiu de Ĥermon malleviĝas sur la montojn de Cion; Ĉar tie la Eternulo donas la benon, Vivon por eterne.
Chapter 134
Psal Esperant 134:1  Nun benu la Eternulon, ĉiuj sklavoj de la Eternulo, Kiuj en la noktoj staras en la domo de la Eternulo.
Psal Esperant 134:2  Levu la manojn al la sanktejo, Kaj benu la Eternulon.
Psal Esperant 134:3  El Cion benu vin la Eternulo, La Kreinto de la ĉielo kaj la tero.
Chapter 135
Psal Esperant 135:1  Haleluja! Gloru la nomon de la Eternulo, Gloru, sklavoj de la Eternulo,
Psal Esperant 135:2  Kiuj staras en la domo de la Eternulo, En la kortoj de la domo de nia Dio.
Psal Esperant 135:3  Gloru la Eternulon, ĉar la Eternulo estas bona; Prikantu Lian nomon, ĉar ĝi estas ĉarma.
Psal Esperant 135:4  Ĉar Jakobon la Eternulo elektis al Si, Izraelon kiel Sian trezoron.
Psal Esperant 135:5  Ĉar mi scias, ke la Eternulo estas granda Kaj ke nia Sinjoro estas super ĉiuj dioj.
Psal Esperant 135:6  Ĉion, kion la Eternulo deziras, Li faras, En la ĉielo kaj sur la tero, sur la maroj kaj en ĉiuj abismoj.
Psal Esperant 135:7  Li levas la nubojn de la randoj de la tero, Li aperigas fulmojn en la pluvo, Li elirigas la venton el Siaj provizejoj.
Psal Esperant 135:8  Li batis la unuenaskitojn en Egiptujo, De homo ĝis bruto.
Psal Esperant 135:9  Li aperigis signojn kaj miraklojn interne de vi, ho Egiptujo, Super Faraono kaj ĉiuj liaj sklavoj.
Psal Esperant 135:10  Li batis multajn popolojn, Kaj mortigis potencajn reĝojn:
Psal Esperant 135:11  Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Kaj ĉiujn regnojn Kanaanajn.
Psal Esperant 135:12  Kaj Li donis ilian landon kiel heredon, Heredon al Lia popolo Izrael.
Psal Esperant 135:13  Ho Eternulo, Via nomo estas eterna; Ho Eternulo, la memoro pri Vi restas por ĉiuj generacioj.
Psal Esperant 135:14  Ĉar la Eternulo juĝos Sian popolon, Kaj Li korfavoros Siajn sklavojn.
Psal Esperant 135:15  La idoloj de la popoloj estas arĝento kaj oro, Faritaĵo de homaj manoj.
Psal Esperant 135:16  Buŝon ili havas, sed ne parolas; Okulojn ili havas, sed ne vidas;
Psal Esperant 135:17  Orelojn ili havas, sed ne aŭdas; Kaj ne ekzistas spiro en ilia buŝo.
Psal Esperant 135:18  Kiel ili, tiel estos iliaj farantoj, Ĉiuj, kiuj ilin fidas.
Psal Esperant 135:19  Ho domo de Izrael, benu la Eternulon; Ho domo de Aaron, benu la Eternulon;
Psal Esperant 135:20  Ho domo de Levi, benu la Eternulon; Ho timantoj de la Eternulo, benu la Eternulon.
Psal Esperant 135:21  El Cion estu benata la Eternulo, Kiu loĝas en Jerusalem. Haleluja!
Chapter 136
Psal Esperant 136:1  Gloru la Eternulon, ĉar Li estas bona, Ĉar eterna estas Lia boneco.
Psal Esperant 136:2  Gloru la Dion de la dioj, Ĉar eterna estas Lia boneco.
Psal Esperant 136:3  Gloru la Sinjoron de la sinjoroj, Ĉar eterna estas Lia boneco.
Psal Esperant 136:4  La sola faranto de grandaj mirakloj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:5  Kiu saĝege kreis la ĉielon, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:6  Kiu etendis la teron super la akvo, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:7  Kiu kreis grandajn lumojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:8  La sunon, por regi en la tago, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:9  La lunon kaj la stelojn, por regi en la nokto, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:10  Kiu batis Egiptujon en ĝiaj unuenaskitoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:11  Kaj elkondukis el ĝia mezo Izraelon, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:12  Per forta mano kaj etendita brako, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:13  Kiu fendis la Ruĝan Maron en du partojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:14  Kaj trairigis Izraelon tra ĝi, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:15  Kaj enĵetis Faraonon kaj lian militistaron en la Ruĝan Maron, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:16  Kiu kondukis Sian popolon tra la dezerto, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:17  Kiu batis grandajn reĝojn, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:18  Kaj mortigis reĝojn potencajn, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:19  Siĥonon, reĝon de la Amoridoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:20  Kaj Ogon, reĝon de Baŝan, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:21  Kaj donis ilian landon kiel heredon, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:22  Heredon al Lia sklavo Izrael, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:23  Kiu rememoris nin, kiam ni estis humiligitaj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:24  Kaj liberigis nin de niaj premantoj, Ĉar eterna estas Lia boneco;
Psal Esperant 136:25  Kiu donas panon al ĉiu karno, Ĉar eterna estas Lia boneco.
Psal Esperant 136:26  Gloru la Dion de la ĉielo, Ĉar eterna estas Lia boneco.
Chapter 137
Psal Esperant 137:1  Apud la riveroj de Babel Ni sidis kaj ploris, Rememorante Cionon.
Psal Esperant 137:3  Ĉar tie niaj kaptintoj postulis de ni kantojn, Kaj niaj mokantoj ĝojon, dirante: Kantu al ni el la kantoj de Cion.
Psal Esperant 137:4  Kiel ni kantos sur fremda tero La kanton de la Eternulo?
Psal Esperant 137:5  Se mi forgesos vin, ho Jerusalem, Tiam forgesiĝu mia dekstra mano;
Psal Esperant 137:6  Algluiĝu mia lango al mia palato, Se mi vin ne memoros, Se mi ne levos Jerusalemon en la supron de miaj ĝojoj.
Psal Esperant 137:7  Rememorigu, ho Eternulo, al la filoj de Edom La tagon de Jerusalem, kiam ili diris: Detruu, detruu ĝis ĝia fundamento.
Psal Esperant 137:8  Ho ruinigema filino de Babel! Bone estos al tiu, Kiu repagos al vi por la faro, kiun vi faris al ni.
Psal Esperant 137:9  Bone estos al tiu, Kiu prenos kaj frakasos viajn infanetojn sur ŝtono.
Chapter 138
Psal Esperant 138:1  Mi gloras Vin el mia tuta koro; Antaŭ la dioj mi Vin prikantas.
Psal Esperant 138:2  Mi kliniĝas antaŭ Via sankta templo, Kaj mi gloras Vian nomon por Via boneco kaj vereco; Ĉar Vi grandigis pli ol ĉio Vian nomon per Via vorto.
Psal Esperant 138:3  En la tago, kiam mi vokis, Vi aŭskultis min, Vi donis forton al mia animo.
Psal Esperant 138:4  Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj reĝoj de la tero, Ĉar ili aŭdis la vortojn de Via buŝo.
Psal Esperant 138:5  Kaj ili prikantos la vojojn de la Eternulo; Ĉar granda estas la gloro de la Eternulo.
Psal Esperant 138:6  Ĉar kvankam la Eternulo estas alte, tamen Li rigardas humilulon, Kaj fierulon Li rimarkas de malproksime.
Psal Esperant 138:7  Kvankam mi iras meze de suferoj, tamen Vi konservas mian vivon; Kontraŭ la kolero de miaj malamikoj Vi etendas Vian brakon, Kaj Via dekstra mano min helpas.
Psal Esperant 138:8  La Eternulo plenumos por mi. Ho Eternulo, Via boneco estas eterna; La kreitaĵojn de Viaj manoj ne forlasu.
Chapter 139
Psal Esperant 139:2  Vi scias, kiam mi sidas kaj kiam mi leviĝas; Vi komprenas mian penson de malproksime.
Psal Esperant 139:3  Kiam mi iras kaj kiam mi ripozas, Vi estas ĉirkaŭ mi, Kaj ĉiujn miajn vojojn Vi konas.
Psal Esperant 139:4  Ĉar antaŭ ol troviĝas vorto sur mia lango, Jen, ho Eternulo, Vi ĉion jam scias.
Psal Esperant 139:5  De malantaŭe kaj de antaŭe Vi ĉirkaŭbaris min Kaj metis sur min Vian manon.
Psal Esperant 139:6  Mirinda estas por mi tia sciado, tro alta; Mi ĝin ne povas kompreni.
Psal Esperant 139:7  Kien mi iros for de Via spirito? Kaj kien mi kuros for de Via vizaĝo?
Psal Esperant 139:8  Se mi leviĝos al la ĉielo, Vi estas tie; Se mi kuŝiĝos en Ŝeol, jen Vi tie estas.
Psal Esperant 139:9  Ĉu mi okupos la flugilojn de la matenruĝo, Ĉu mi loĝiĝos sur la rando de la maro:
Psal Esperant 139:10  Ankaŭ tie Via mano min kondukos, Kaj Via dekstra mano min tenos.
Psal Esperant 139:11  Se mi diros: Mallumo min kovros, Kaj la lumo ĉirkaŭ mi fariĝos nokto:
Psal Esperant 139:12  Eĉ mallumo ne mallumas antaŭ Vi, Kaj la nokto lumas kiel tago; Mallumo fariĝas kiel lumo.
Psal Esperant 139:13  Ĉar Vi kreis mian internaĵon, Formis min en la ventro de mia patrino.
Psal Esperant 139:14  Mi gloras Vin, ĉar mi estas mirinde kreita; Mirindaj estas Viaj kreitaĵoj, Kaj mia animo tion bone konscias.
Psal Esperant 139:15  Ne estis kaŝitaj antaŭ Vi miaj ostoj, Kiam mi estis kreata en kaŝiteco, Kiam mi estis formata en la profundo de la tero.
Psal Esperant 139:16  Mian embrion vidis Viaj okuloj, Kaj en Via libro estis enskribitaj ĉiuj tagoj destinitaj, Kiam ankoraŭ eĉ unu ne ekzistis.
Psal Esperant 139:17  Kiel grandvaloraj estas por mi Viaj pensoj, ho Dio! Kiel granda estas ilia nombro!
Psal Esperant 139:18  Se mi ilin kalkulus, ili estus pli multaj ol la sablo; Kiam mi vekiĝas, mi estas ankoraŭ kun Vi.
Psal Esperant 139:19  Mortigu, ho Dio, la malvirtulojn, Kaj sangaviduloj foriĝu de mi!
Psal Esperant 139:20  Ili parolas pri Vi malice, Kaj Viaj malamikoj leviĝas por trompo.
Psal Esperant 139:21  Viajn malamantojn, ho Eternulo, mi ja malamas, Kaj Viajn kontraŭulojn mi abomenas.
Psal Esperant 139:22  Per ekstrema malamo mi ilin malamas; Ili fariĝis por mi malamikoj.
Psal Esperant 139:23  Esploru min, ho Dio, kaj konu mian koron; Provu min kaj sciu miajn pensojn.
Psal Esperant 139:24  Kaj rigardu, ĉu mi estas sur malbona vojo, Kaj gvidu min sur la vojo de eterneco.
Chapter 140
Psal Esperant 140:1  Liberigu min, ho Eternulo, de malbona homo, Gardu min kontraŭ perfortulo;
Psal Esperant 140:2  Kontraŭ tiuj, kiuj elpensas malbonon en la koro, Ĉiutage kaŭzas militojn;
Psal Esperant 140:3  Kiuj akrigas sian langon, kiel serpento; Veneno de vipuro estas sub iliaj lipoj. Sela.
Psal Esperant 140:4  Gardu min, ho Eternulo, kontraŭ la manoj de malvirtuloj, Gardu min kontraŭ perfortuloj, Kiuj intencas renversi miajn paŝojn.
Psal Esperant 140:5  Fieruloj kaŝis kaptilon por mi kaj ŝnurojn, Ili etendis reton ĉe la vojo, implikilon ili metis por mi. Sela.
Psal Esperant 140:6  Mi diris al la Eternulo: Vi estas mia Dio; Atentu, ho Eternulo, la voĉon de mia petego.
Psal Esperant 140:7  Ho Eternulo, mia Sinjoro, forto de mia savo, Vi ŝirmas mian kapon en la tago de batalo.
Psal Esperant 140:8  Ne donu, ho Eternulo, al malvirtulo lian dezirataĵon, Lian intencon ne efektivigu, ke ili ne fieriĝu. Sela.
Psal Esperant 140:9  La veneno de miaj ĉirkaŭantoj, La malicaĵo de iliaj lipoj kovru ilin.
Psal Esperant 140:10  Falu sur ilin brulantaj karboj; Ili ĵetiĝu en fajron, En abismojn, ke ili ne leviĝu.
Psal Esperant 140:11  Kalumnianto ne staros forte sur la tero; Perfortulon la malbono entiros en pereon.
Psal Esperant 140:12  Mi scias, ke la Eternulo defendos la aferon de mizerulo, La rajton de malriĉuloj.
Psal Esperant 140:13  Kaj virtuloj ja gloros Vian nomon; Piuloj restos antaŭ Via vizaĝo.
Chapter 141
Psal Esperant 141:1  Ho Eternulo, mi vokas al Vi; rapidu al mi; Atentu mian voĉon, kiam mi vokas al Vi.
Psal Esperant 141:2  Mia preĝo valoru antaŭ Vi kiel incenso, La levo de miaj manoj kiel vespera oferdono.
Psal Esperant 141:3  Metu, ho Eternulo, gardon al mia buŝo, Gardu la pordon de miaj lipoj.
Psal Esperant 141:4  Ne klinu mian koron al io malbona, Al partoprenado en malbonagoj kun malbonaguloj; Mi ne manĝu iliajn bongustaĵojn.
Psal Esperant 141:5  Virtuloj min frapu favorkore kaj punu min: Ĝi estos oleo por la kapo; Mia kapo ne rifuzos, se estos eĉ pli; Kaj mi preĝas ĉe iliaj malfeliĉoj.
Psal Esperant 141:6  Disiĝis sur roko iliaj juĝantoj, Kaj ili aŭdis miajn vortojn, kiel amikaj ili estis.
Psal Esperant 141:7  Kiel iu plugas kaj dispecigas la teron, Tiel estas disĵetitaj iliaj ostoj ĝis la buŝo de Ŝeol.
Psal Esperant 141:8  Ĉar al Vi, ho Eternulo, mia Sinjoro, estas direktitaj miaj okuloj; Al Vi mi esperas: ne forpuŝu mian animon.
Psal Esperant 141:9  Gardu min kontraŭ la reto, kiun oni metis al mi, Kontraŭ la implikilo de la malbonaguloj.
Psal Esperant 141:10  La malvirtuloj falu en siajn retojn ĉiuj, Dum mi preteriros.
Chapter 142
Psal Esperant 142:1  Per mia voĉo mi krias al la Eternulo, Per mia voĉo mi preĝas al la Eternulo.
Psal Esperant 142:2  Mi elverŝas antaŭ Li mian peton, Mian suferon mi al Li rakontas.
Psal Esperant 142:3  Kiam senfortiĝis en mi mia spirito, tiam Vi sciis mian vojon: Sur la vojo, kiun mi iras, ili kaŝis reton por mi.
Psal Esperant 142:4  Rigardu dekstren kaj vidu: neniu volas min koni; Malaperis rifuĝejo por mi, neniu zorgas pri mia animo.
Psal Esperant 142:5  Mi krias al Vi, ho Eternulo; Mi diras: Vi estas mia rifuĝejo, Mia parto en la lando de la vivantoj.
Psal Esperant 142:6  Atentu mian ploron, ĉar mi tre senfortiĝis; Savu min de miaj persekutantoj, ĉar ili estas pli fortaj ol mi.
Psal Esperant 142:7  Eligu mian animon el malliberejo, por ke mi gloru Vian nomon. Min ĉirkaŭos la virtuloj, kiam Vi bonfaros al mi.
Chapter 143
Psal Esperant 143:1  Ho Eternulo, aŭskultu mian preĝon, Atentu mian petegon laŭ Via vereco, Respondu al mi laŭ Via justeco.
Psal Esperant 143:2  Kaj ne eniru en juĝon kun Via sklavo, Ĉar neniu vivanta povos praviĝi antaŭ Vi.
Psal Esperant 143:3  Ĉar malamiko persekutis mian animon, Premis al la tero mian vivon; Li metis min en mallumon, kiel delonge mortintojn.
Psal Esperant 143:4  Senfortiĝas en mi mia animo, Konsumiĝas en mi mia koro.
Psal Esperant 143:5  Mi rememoras la tagojn antikvajn, Mi meditas pri ĉiuj Viaj faroj, Mi pensas pri la faritaĵoj de Viaj manoj.
Psal Esperant 143:6  Mi etendas al Vi miajn manojn; Mia animo soifas Vin kiel seka tero. Sela.
Psal Esperant 143:7  Rapidu, aŭskultu min, ho Eternulo, mia spirito konsumiĝas; Ne kaŝu antaŭ mi Vian vizaĝon, Ĉar mi similiĝus al la forirantaj en la tombon.
Psal Esperant 143:8  Aŭdigu al mi matene Vian bonecon, Ĉar Vin mi fidas; Montru al mi la vojon, kiun mi devas iri, Ĉar al Vi mi levas mian animon.
Psal Esperant 143:9  Savu min de miaj malamikoj, ho Eternulo; Al Vi mi rifuĝas.
Psal Esperant 143:10  Instruu al mi plenumi Vian volon, ĉar Vi estas mia Dio; Via bona spirito gvidu min sur ebena tero.
Psal Esperant 143:11  Pro Via nomo, ho Eternulo, lasu min vivi; Pro Via justeco eligu mian animon el mizero.
Psal Esperant 143:12  Kaj pro Via favorkoreco ekstermu miajn malamikojn Kaj pereigu ĉiujn premantojn de mia animo, Ĉar mi estas Via sklavo.
Chapter 144
Psal Esperant 144:1  Benata estu la Eternulo, mia Roko, Kiu instruas miajn manojn batali, miajn fingrojn militi:
Psal Esperant 144:2  Mia bono kaj mia fortikaĵo, Mia rifuĝejo kaj mia savanto, Mia ŝildo, Li, kiun mi fidas, Kiu submetas al mi mian popolon.
Psal Esperant 144:3  Ho Eternulo, kio estas homo, ke Vi lin konas, Kaj homido, ke Vi lin atentas?
Psal Esperant 144:4  Homo estas simila al spireto; Liaj tagoj estas kiel pasanta ombro.
Psal Esperant 144:5  Ho Eternulo, klinu Vian ĉielon kaj iru malsupren; Tuŝu la montojn, kaj ili ekfumiĝos.
Psal Esperant 144:6  Ekbriligu fulmon, kaj dispelu ilin; Sendu Viajn sagojn, kaj konfuzu ilin.
Psal Esperant 144:7  Etendu Vian manon el supre; Liberigu min, kaj savu min el granda akvo, El la mano de fremduloj,
Psal Esperant 144:8  Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
Psal Esperant 144:9  Ho Dio, novan kanton mi kantos al Vi, Sur dekkorda psaltero mi muzikos al Vi,
Psal Esperant 144:10  Kiu donas helpon al la reĝoj, Kiu savas Sian sklavon David de danĝera glavo.
Psal Esperant 144:11  Liberigu min, kaj savu min el la mano de fremduloj, Kies buŝo parolas malveraĵon Kaj kies dekstra mano estas mano de trompo.
Psal Esperant 144:12  Niaj filoj kiel plantitaĵoj kreskas en sia juneco; Niaj filinoj estas kiel skulptitaj kolonoj, ornamoj de palaco;
Psal Esperant 144:13  Niaj grenejoj estas plenaj, enhavas sufiĉe da greno de ĉiu speco; Niaj ŝafoj estas en la nombro de miloj kaj dekmiloj sur niaj paŝtejoj;
Psal Esperant 144:14  Niaj bovoj estas ŝarĝitaj; Ne ekzistas difekto, ne ekzistas perdo, ne ekzistas ploro sur niaj stratoj;
Psal Esperant 144:15  Feliĉa estas la popolo, kiu havas tian staton; Feliĉa estas la popolo, kies Dio estas la Eternulo.
Chapter 145
Psal Esperant 145:1  Mi altigos Vin, mia Dio, ho Reĝo, Kaj mi benos Vian nomon ĉiam kaj eterne.
Psal Esperant 145:2  Ĉiutage mi Vin benos, Kaj mi gloros Vian nomon ĉiam kaj eterne.
Psal Esperant 145:3  Granda estas la Eternulo kaj tre glorinda, Kaj Lia grandeco estas nemezurebla.
Psal Esperant 145:4  Generacio al generacio laŭdos Viajn farojn Kaj rakontos pri Via potenco.
Psal Esperant 145:5  Pri la majesto de Via granda gloro Kaj pri Viaj mirindaj faroj mi meditos.
Psal Esperant 145:6  La forton de Viaj timindaĵoj oni priparolos, Kaj Vian grandecon mi rakontos.
Psal Esperant 145:7  Oni gloros la renomon de Via granda boneco, Kaj oni prikantos Vian justecon.
Psal Esperant 145:8  Kompatema kaj favorkora estas la Eternulo, Longetolera kaj kun granda boneco.
Psal Esperant 145:9  La Eternulo estas bona por ĉiuj; Lia favorkoreco estas super ĉiuj Liaj kreitaĵoj.
Psal Esperant 145:10  Gloros Vin, ho Eternulo, ĉiuj Viaj kreitaĵoj, Kaj Viaj fideluloj Vin benos.
Psal Esperant 145:11  Ili raportos pri la gloro de Via regno Kaj parolos pri Via potenco,
Psal Esperant 145:12  Por sciigi al la homidoj Lian potencon Kaj la majestan gloron de Lia regno.
Psal Esperant 145:13  Via reĝeco estas reĝeco eterna, Kaj Via regado estas por ĉiuj generacioj.
Psal Esperant 145:14  La Eternulo subtenas ĉiujn falantojn Kaj restarigas ĉiujn kurbigitojn.
Psal Esperant 145:15  Ĉies okuloj estas turnitaj al Vi, Kaj Vi donas al ili ilian manĝon en ĝia tempo.
Psal Esperant 145:16  Vi malfermas Vian manon Kaj satigas favore ĉion vivantan.
Psal Esperant 145:17  Justa estas la Eternulo en ĉiuj Siaj vojoj Kaj bona en ĉiuj Siaj faroj.
Psal Esperant 145:18  Proksima estas la Eternulo por ĉiuj, kiuj Lin vokas, Por ĉiuj, kiuj vokas Lin sincere.
Psal Esperant 145:19  La deziron de Siaj respektantoj Li plenumas, Kaj ilian krion Li aŭdas kaj helpas ilin.
Psal Esperant 145:20  La Eternulo gardas ĉiujn Sian amantojn, Kaj ĉiujn malvirtulojn Li ekstermas.
Psal Esperant 145:21  La gloron de la Eternulo eldiros mia buŝo, Kaj ĉiu karno benu Lian sanktan nomon ĉiam kaj eterne.
Chapter 146
Psal Esperant 146:2  Mi gloros la Eternulon en la daŭro de mia tuta vivo, Mi kantos al mia Dio tiel longe, kiel mi estos.
Psal Esperant 146:3  Ne fidu eminentulojn, Homidon, kiu ne povas helpi.
Psal Esperant 146:4  Eliras lia spirito, li reiras en sian teron; Kaj en tiu tago neniiĝas ĉiuj liaj intencoj.
Psal Esperant 146:5  Bone estas al tiu, kies helpo estas la Dio de Jakob, Kiu esperas al la Eternulo, lia Dio,
Psal Esperant 146:6  Kiu kreis la ĉielon kaj la teron, La maron, kaj ĉion, kio estas en ili, Kiu gardas la veron eterne;
Psal Esperant 146:7  Kiu faras justecon al la prematoj, Donas panon al la malsataj. La Eternulo liberigas la malliberulojn;
Psal Esperant 146:8  La Eternulo malfermas la okulojn al la blinduloj; La Eternulo restarigas la kurbigitojn; La Eternulo amas la virtulojn;
Psal Esperant 146:9  La Eternulo gardas la enmigrintojn, Subtenas orfon kaj vidvinon; Sed la vojon de malvirtuloj Li pereigas.
Psal Esperant 146:10  La Eternulo reĝas eterne, Via Dio, ho Cion, por ĉiuj generacioj. Haleluja!
Chapter 147
Psal Esperant 147:1  Haleluja! Ĉar estas bone kanti al nia Dio, Ĉar agrabla estas la glorkantado.
Psal Esperant 147:2  La Eternulo konstruas Jerusalemon, La elpelitojn de Izrael Li kolektas.
Psal Esperant 147:3  Li sanigas la korprematojn Kaj bandaĝas iliajn vundojn.
Psal Esperant 147:4  Li kalkulas la stelojn, Kaj al ili ĉiuj Li donas nomojn.
Psal Esperant 147:5  Granda estas nia Sinjoro kaj tre forta; Lia saĝo estas nemezurebla.
Psal Esperant 147:6  La Eternulo altigas la humilulojn; Sed la malvirtulojn Li malaltigas ĝis la tero.
Psal Esperant 147:7  Kantu al la Eternulo gloradon, Muziku al nia Dio per harpo.
Psal Esperant 147:8  Li kovras la ĉielon per nuboj, Pretigas por la tero pluvon, Kreskigas sur la montoj herbon.
Psal Esperant 147:9  Li donas al la bruto ĝian nutraĵon, Kaj al la korvidoj, kiuj krias.
Psal Esperant 147:10  Ne la forton de ĉevalo Li ŝatas; Ne la femuroj de homo al Li plaĉas:
Psal Esperant 147:11  Plaĉas al la Eternulo Liaj timantoj, Kiuj fidas Lian bonecon.
Psal Esperant 147:12  Laŭdu, ho Jerusalem, la Eternulon; Gloru vian Dion, ho Cion.
Psal Esperant 147:13  Ĉar Li fortikigis la riglilojn en viaj pordegoj, Li benis viajn filojn interne de vi.
Psal Esperant 147:14  Li donas pacon al viaj limoj, Li satigas vin per la plej bona el la tritiko.
Psal Esperant 147:15  Li sendas Sian ordonon al la tero; Tre rapide kuras Lia vorto.
Psal Esperant 147:16  Li donas neĝon kiel lanon, Li ŝutas prujnon kiel cindron.
Psal Esperant 147:17  Li ĵetas Sian glacion kiel pecojn; Kiu kontraŭstaros al Lia frosto?
Psal Esperant 147:18  Li sendas Sian vorton, kaj ĉio degelas; Li blovas per Sia vento, kaj ekfluas akvo.
Psal Esperant 147:19  Li sciigas al Jakob Sian vorton, Siajn leĝojn kaj decidojn al Izrael.
Psal Esperant 147:20  Tiel Li ne faras al iu alia popolo; Kaj Liajn decidojn ili ne scias. Haleluja!
Chapter 148
Psal Esperant 148:1  Haleluja! Gloru la Eternulon el la ĉielo, Gloru Lin en la alto.
Psal Esperant 148:2  Gloru Lin, ĉiuj Liaj anĝeloj; Gloru Lin, ĉiuj Liaj militistaroj.
Psal Esperant 148:3  Gloru Lin, suno kaj luno; Gloru Lin, ĉiuj lumaj steloj.
Psal Esperant 148:4  Gloru Lin, plej supraj ĉieloj, Kaj la akvo, kiu estas super la ĉielo.
Psal Esperant 148:5  Ili gloru la nomon de la Eternulo; Ĉar Li ordonis, kaj ili kreiĝis.
Psal Esperant 148:6  Kaj Li starigis ilin por ĉiam, por eterne; Li donis leĝon, kiun ili ne malobeos.
Psal Esperant 148:7  Gloru la Eternulon el la tero, Marmonstroj kaj ĉiuj abismoj;
Psal Esperant 148:8  Fulmo kaj hajlo, neĝo kaj nebulo, Ventego, kiu plenumas Lian vorton;
Psal Esperant 148:9  Montoj kaj ĉiuj montetoj, Fruktoportaj arboj kaj ĉiuj cedroj;
Psal Esperant 148:10  Bestoj kaj ĉiaj brutoj, Rampaĵoj kaj flugilaj birdoj;
Psal Esperant 148:11  Reĝoj de la tero kaj ĉiuj popoloj, Princoj kaj ĉiuj juĝantoj sur la tero;
Psal Esperant 148:13  Ili gloru la nomon de la Eternulo, Ĉar sole Lia nomo estas alta, Lia majesto estas sur la tero kaj en la ĉielo.
Psal Esperant 148:14  Kaj Li altigis la kornon de Sia popolo, La gloron de ĉiuj Liaj fideluloj, De la filoj de Izrael, Lia plej proksima popolo. Haleluja!
Chapter 149
Psal Esperant 149:1  Haleluja! Kantu al la Eternulo novan kanton, Lian gloron en la anaro de fideluloj.
Psal Esperant 149:2  Izrael ĝoju pri sia Kreinto, La filoj de Cion ĝoju pri sia Reĝo.
Psal Esperant 149:3  Ili gloru Lian nomon en danco, Per tamburino kaj harpo ili muziku al Li.
Psal Esperant 149:4  Ĉar al la Eternulo plaĉas Lia popolo; Li ornamas humilulojn per savo.
Psal Esperant 149:5  La fideluloj ĝoju en honoro, Kantu ĝoje sur siaj kuŝejoj.
Psal Esperant 149:6  Glorado al Dio estas en ilia buŝo, Kaj dutranĉa glavo en ilia mano,
Psal Esperant 149:7  Por fari venĝon super la popoloj, Punkorektadon super la gentoj;
Psal Esperant 149:8  Por malliberigi iliajn reĝojn per ĉenoj Kaj iliajn eminentulojn per feraj katenoj;
Psal Esperant 149:9  Por fari super ili antaŭdestinitan juĝon. Tio estas honoro por ĉiuj Liaj fideluloj. Haleluja!
Chapter 150
Psal Esperant 150:1  Haleluja! Gloru Dion en Lia sanktejo, Gloru Lin en la firmaĵo de Lia forto.
Psal Esperant 150:2  Gloru Lin por Liaj potencaj faroj, Gloru Lin laŭ Lia granda majesto.
Psal Esperant 150:3  Gloru Lin per sonado de trumpeto, Gloru Lin per psaltero kaj harpo.
Psal Esperant 150:4  Gloru Lin per tamburino kaj danco, Gloru Lin per kordinstrumentoj kaj fluto.
Psal Esperant 150:5  Gloru Lin per laŭtaj cimbaloj, Gloru Lin per tintantaj cimbaloj.